Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 3 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 5


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  4 / 12


CIRKONSTANCOJ ESPRIMITAJ KAJ NE ESPRIMITAJ

Parolante — ni uzas vortojn. Per niaj vortoj — ni esprimas cirkonstancojn. Pli ĝuste : la cirkonstancojn esprimas la prepozicioj, la finaĵoj kaj la kunligsistemo de niaj vortoj.

La kunligsistemo estas duspeca : simpla kaj kunprepozicia. Kion ni povas esprimi per la simpla kunligsistemo (per kunmetitaj vortoj), tion ni devas povi esprimi per kunprepozicia kunligsistemo. La cirkonstancon esprimitan per simpla aŭ kunprepozicia kunligsistemo — ni devas povi esprimi ankaŭ per finaĵoj.

Cirkonstanco esprimata per kunprepozicia kunligsistemo — estas klara. Cirkonstanco esprimata per finaĵo — jam ne ĉiam estas klara. Kaj cirkonstanco esprimata per simpla kunligsistemo — jam plej ofte enhavas ne-esprimitan, ne-eldiritan cirkonstancon.

VORTOSTUDADO

La signifo de la finaĵoj

En Esperanto kvar ĉefajn cirkonstancojn ni esprimas per la finaĵoj de niaj vortoj.

Kion esprimas niaj o-vortoj ? — Antaŭ ĉio, niaj vortoj povas esprimi eston. La eston ni esprimas per la litero o.
La finaĵo   o = kiu, kio estas.

(Kiu koncernas personon, kio koncernas objekton, beston, aŭ abstraktan ideon.) La vortoj, kiuj finiĝas per o, — ĉiuj, senescepte, esprimas eston : ies eston, la eston de tiu aŭ de tio (ties eston), pri kiu aŭ pri kio — la signifo de la vorta radiko mem parolas al ni.

La o-vortoj estas aktivaj. — Ni eldiru la vorton patro ! — « Patro » — per sia o finaĵo — esprimas eston, la eston de patr’. Ni rimarku ankoraŭ-foje, ke o = kiu, kio estas. Kiu, kio estas, tiu, tio estas estanta. Kiu, kio estas estanta, — tiu, tio estas aktiva. El tio ĉi rezultas, ke ĉiuj vortoj finiĝantaj per o estas aktivaj.

Kion esprimas niaj a-vortoj ? — Laŭ la vidpunkto de la finaĵoj — la dua grupo de niaj vortoj estas la a-vortoj, — tiuj, kiuj finiĝas per a.
Tiu ĉi litero, la finaĵo   a = kio estas (devenas) de.

Konsekvence, ĉiuj vortoj finiĝantaj per a — esprimas eston, devenon de iu, de io, — eston devenantan de la vorta radiko mem.

La a-vortoj estas pasivaj. — La vorto patra (ĉar ĝia radiko personon, ne aferon signifas) — per sia a-finaĵo esprimas eston (devenantan) de iu. Ne ies eston, ne la eston apartenantan al iu aŭ al io ! Ies eston esprimas la litero o. — La finaĵo a diras al ni, ke la kvalito, ago, aŭ abstrakta ideo, kiun ni kvalifikas per la vorto patra — estas de patro, devenas de patro. Do : patra = de patro (devenanta de patro). Patra ĝojo = ĝojo (devenanta) de patro. Esto estanta estas aktiva, esto devenanta estas : pasiva. La a-vortoj esprimas eston devenantan de iu, aŭ de io. Do : ĉiuj vortoj finiĝantaj per a estas pasivaj, ĉar ili montras, esprimas devenon de tiu, aŭ de tio mem, kion signifas la vorta radiko mem, al kiu ni fiksas la finaĵon a. — En la vorto doma, la litero a — montras devenon de domo ; besta esprimas devenon de besto ; indulga = de indulgo ; mia = de mi.

Kion esprimas niaj e-vortoj ? — Al la tria grupo de niaj vortoj apartenas tiuj, kiuj finiĝas per e.
La litero   e = estas (iel) laŭ la maniero de.

La litero e = estas iel : estas tiel, kiel tion diras al ni la vorta radiko finiĝanta per e.

La vortoj finiĝantaj per e — esprimas : kiamaniere, kiel la ago, la faro okazas ?

Ankaŭ la e-vortoj estas pasivaj. Patre = laŭ la maniero de patro. — Li patre rigardas la knabon (Li rigardas la knabon laŭ la maniero de patro). — La litero e = estas iel. Esto estanta estas aktiva, sed esto laŭ ia maniero (laŭ-ia-maniera) esto, iela esto — devas esti pasiva. Kaj efektive, ĉiuj e-vortoj estas pasivaj.

Kion esprimas niaj i-vortoj ? — La kvara finaĵo de la Esperantaj vortoj estas la litero i.
La finaĵo   i = fari, havi  
tion, kion esprimas la radiko, post kiun ni fiksas la finaĵon i. Danci = fari dancon. Abomeni = havi abomenon.

La i-vortoj estas aktiv- aŭ pasivsencaj. — La verboj, alivorte i-vortoj — estas duspecaj : estas verboj transitivaj (aktivsencaj verboj), kaj estas verboj netransitivaj (pasivsencaj verboj). Ekzemple manĝi estas transitiva, dormi estas netransitiva verbo. Tre grave estas scii, ĉu la verbo estas transitiva, ĉu ĝi estas netransitiva ? — Transitivaj verboj estas tiuj verboj, kies agon ni povas transmeti sur alian personon, objekton, aŭ sur abstraktan ideon. Tio estas : se la ago de la (gramatika) aganto transiras sur komplementon, la verbo estas transitiva. Ekzemple : Mi manĝas la pomon. Vi batas la kamaradon. Li rigardas la fraŭlinon. — La verboj manĝi, bati, rigardi estas transitivaj : la ago de la agantoj (mi, vi, li) transiris sur la komplementojn (pomo, kamarado, fraŭlino). En la ago esprimata per transitiva verbo — la komplemento kvazaŭ partoprenas. — La agon de netransitivaj verboj ni ne povas transmeti sur alian personon, aŭ « aferon ». Ekz. : Mi dormas. Vi sonĝas. Li kuras. La netransitivaj verboj jam en si mem kompletan signifon havas kaj ilian signifon n-vorto, per n finiĝanta vorto ne povas kompletigi, precizigi. Do : post netransitiva verbo ni ne povas uzi la n finaĵon.

La transitivaj verboj havas netransitivan sencon, sed la netransitivaj ne havas transitivan. Manĝi estas transitiva i-vorto ; se ni diras : Li manĝas, — ni uzas la netransitivan (pasivan) sencon de la verbo. Tio estas : ni nur ĝenerale esprimis la agon — ne dirante kion li manĝas ?

Kiam oni lernas Esperantajn vortojn, neniam sufiĉas eklerni nur ilian signifon, sed ni devas ilin gravuri en nian memoron kune kun aliaj vortoj. Ekz. : Trinki akvon, rigardi bildon, skribi leteron, havi monon, paroli pri historio, k.t.p. Se ni same lernas la verbojn, sendiskuteble ni rapide distingas de la netransitiva la transitivan verbon. Nome, la transitivaj verboj krom la aganton — deziras alian o-vorton kun n-finaĵo, por ke ilia signifo kompleta estu.

La vortoj per « n » finiĝantaj estas pasivaj. — La o-vortoj estas aktivaj vortoj. Kiam la finajon o — ni anstataŭigas per la finaĵo a, aŭ e, la vorto fariĝas pasiva. Tute same, pasiva fariĝas la o-vorto, se ni aldonas al ĝi la literon n. Kial la litero n transformas el aktiva senco en pasivan sencon — la o-vorton ?
Tial, car   n = est’…    …ata de.

Jen ekzemploj : Mi manĝas pomon = Pomo estas manĝata de mi. Li pentras bildon = Bildo estas pentrata de li. La knabo karesas la katon = La kato estas karesata de la knabo.

Kelkaj verboj, kiuj posedon esprimas (posedas kaj havas) — precize montras al ni la signifon de la litero n. Se vorto kun litero n — sekvas verbon, kiu posedon esprimas, — tiam la litero n esprimas la posedatan staton de tiu, aŭ tio, al kies nomo ni fiksas tiun ĉi literon.

Ekzemple : Li havas domon. La vorto domon havas du finaĵojn : la literon o, kiu permesas al ni konstati la eston de dom’, — kaj la literon n. Apud n-finaĵa o-vorto, la verbo havas diras al ni, ke la afero per n finiĝanta apartenas al la aganto de la frazo. Laŭ nia ekzempla frazo : al Li. — Tio, kio apartenas al li, tio estas lia havaĵo, lia posedaĵo. Do : la litero n esprimas posedon, montras posedatan staton. Dume la litero n montras la posedatan staton de tiu, al kies nomo ni fiksas tiun ĉi literon, — la litero a montras al ni posedanton. Tio, kion ni povas kvalifiki per la vorto patra, ties posedanto estas patro. La litero n montras al ni la posedaĵon, la posedatan aferon (Ni posedas domon. Li havas ĝardenon).

La cirkonstancoj esprimitaj per la finaĵoj. — La kvar ĉefaj cirkonstancoj esprimitaj per niaj vortaj finaĵoj — estas do : 1e konstati eston ; 2e konstati posedon : posedantan, aŭ posedatan staton ; 3e esprimi faron, agon ; 4e esprimi manieron.

La o-finaĵo konstatas la eston de tiu, aŭ de tio, kion signifas la vorta radiko mem, al kiu ni aldonas la literon o.

La finaĵoj a kaj n konstatas posedan staton. La poseda stato estas duspeca. La litero a esprimas la posedantan staton. La vorto patra (indulgo) enhavas la sencon : patro havanta (indulgon). La litero n esprimas posedatan staton. Li havas amikinon = Amikino estas havata de li. Amikino havata estas posedata kaj ne posedanta.

La finaĵo i esprimas faron, agon.

La finaĵo e esprimas la manieron.

La signifo de la litero « j ». — Ankoraŭ unu finaĵo estas en Esperanto, la finaĵo j.
La litero   j = pli ol unu.

Eldirante la vorton kreto — ni parolas pri unu kreto. Uzante la formon kretoj — pri du, aŭ pli ol du kretoj ni parolas.

La vortoj kun neregula finaĵo. — Pri la vortoj, kiuj ne havas laŭregulan finaĵon — ni diris, ke ili al kvar ĉefaj grupoj apartenas. Jen detaloj pri iliaj roloj :

La pronomoj. — La pronomoj estas vortetoj, kiujn ni uzas anstataŭ nomojn. Tial ĉi, oni nomas ilin ankaŭ : anstataŭnomaj vortoj. En Esperanto ilia nombro estas ok. Jen ili : mi, ci, li, ŝi, ĝi, ni, vi, ili.

    unu   pli ol unu
Tiu, kiu parolas… mi ni
Tiu, al kiu oni parolas… ci, vi vi
Tiu, pri kiu oni porolas :   
—  viro… li ili
—  virino… ŝi ili
—  anstataŭas objektonomojn,
besto-nomojn aŭ personnomojn,
kiuj ne esprimas sekson…
ĝi ili

Estas ankoraŭ unu pronomo, la anstataŭnoma vorto : oni. Ĝi ludas ĉiam nur la rolon de « aganto ». Ni uzas ĝin ĝenerale kun la senco, kvazaŭ ni dirus : homoj. Ekzemple : Oni diras, ke li estas bonkora (La homoj diras, ke li estas bonkora). — Oni estas uzata ankaŭ kun la signifo de : ni. — Printempe oni manĝas multe da salato (Printempe ni manĝas multe da salato).

Pronomo estas ankaŭ la vorteto si. Ĝin ni uzas tiam, kiam la agon esprimatan — tria persona aganto (Li, ŝi, ĝi) al si mem faras : La kato ofte lavas sin. La pronomo si nur komplemento povas esti.

Parolante, ekzemple, pri knabo knabino per la vorto infano, ni uzas la pronomon ĝi, ĉar la vorto « infano » ne montras sekson. — La infano ludas en la ĝardeno. — Kie ĝi ludas ? Ĝi (la infano) en la ĝardeno ludas. — La pronomon ĝi — ni uzas tiam, kiam ni parolas pri objekto, besto, aŭ abstrakta ideo. Koncerne bestojn, ni neniam distingas ilian sekson per la pronomoj li ŝi. Do, se ni parolas — ekzemple — pri hundino, ni ne diras : ŝi, — pri hundo ni ne diras : li. — Parolante pri abstrakta ideo — prefere oni uzas la montran vorton : tio — anstataŭ la pronomon ĝi. Ekzemple, oni parolas pri « rido » kaj iu rimarkas : Tio (la rido) estas saniga.

Laŭ frazostuda vidpunkto, la pronomoj du rolojn povas ludi. Ili povas ludi la rolon de la « aganto » : Mi skribas, li ludas, kaj ŝi beligas sin. — Kiel « komplemento », la pronomo laŭ la deziro de la verbo ricevas la literon n, aŭ per prepozicio ĝi estas ligita al la verbo. Ekz. : Li amas ŝin (Li estas aganto, ŝin estas komplemento). Li parolis al mi pri vi (Li estas aganto, al mi estas komplemento, pri vi estas komplemento).

La prepozicio — du rolojn ludas : aŭ ĝi kunligas du vortojn aŭ ĝi frazparton aligas al verbo. Ekz. : Fundamento de Esperanto. La prepozicio de ĉi tie du o-vortojn kunligas, la vorton Esperanto aligas al la vorto Fundamento. — Prelego pri matematiko. Ankaŭ tie ĉi, la prepozicio pri, o-vorton aligas al o-vorto. — La profesoro parolas pri matematiko. En tiu ĉi frazo — pri, o-vorton (matematiko), alligas al verbo (parolas). — Estas tre grave rekoni : ĉu la prepozicio du o-vortojn kunligas, aŭ ĝi o-vorton aligas al verbo ? Ni ĉiam atente esploru la rolon de la prepozicio ! Se la prepozicio vortogrupan rolon ludas, tiam ĝia pasiva vorto, do la vorto, kiu ĝin sekvas — ni vidos : estas transformebla en a-vorton aŭ en kunprepozician a-vorton. El tio ĉi sekvas, ke la prepozicioj — en vortogrupoj — la saman rolon ludas, ol la pasivaj finaĵoj.

La dua rolo de la prepozicioj estas : alligi o-vorton al la verbo. Estas du prepozicioj (anstataŭ kaj krom), kiuj ne nur simplajn o-vortojn, sed ankaŭ per n finiĝantan o-vorton povas alligi al verbo. (Koncerne tiujn ĉi kazojn, vidu la ĉapitron de la Statdifina komplemento ! — La kazojn de la lokaj prepozicioj, kiuj ankaŭ aligas al verbo per n finiĝantan o-vorton — vidu en la ĉapitro de la Lokokomplemento !)

La kunliga vorto — (Alivorte : konjunkcio) ankaŭ du rolojn ludas. Ĝi povas kunligi du vortojn, aŭ du frazojn. — Petro kaj Paŭlo ludas. La kunliga vorto kaj, du vortojn kunligis ĉi tie. — Petro lernas, kaj Paŭlo ludas. Tiu ĉi okaze kaj kunligis du frazojn.

El la simplaj vortoj la duan, frazkunligan rolon de la konjunkcioj — ludas tiuj simplaj vortoj, kies komenca litero estas : k. Tiuj ĉi simplaj vortoj kvazaŭ reen montras al alia simpla vorto, kiun enhavas la ĉefa frazo. Saman rolon povas ludi ankaŭ la per t komenciĝantaj simplaj vortoj. Ekzemple : Iu proksimiĝas al ni, tiu parolos al ni. — Neniu venas, kiu helpus nin. — Ĉiuj ĝojas, kiuj estas feliĉaj. — Tiu parolas, kiu devus silenti. — Iam, eble, vi estos hejme, kiam mi vizitas vin. — Neniam vi respondas, kiam ŝi ion demandas de vi. — La infano ploras ĉiam, kiam ĝi manĝi deziras. — Mi alvenis tiam, kiam vi foriris. — Iel ĉiam estas la aferoj : ankaŭ en la venonteco tiel estos, kiel devos esti. — Donu al mi tiom da pano, kiom estas en via mano.

La komplementaj vortoj, — kies finaĵo ankaŭ neregula estas, la plej ofte tempon (hieraŭ, hodiaŭ, tuj), aŭ lokon (for, [malproksime]) esprimas, montras.

La komplementaj vortoj, kiel ilia nomo montras, ludas la rolon de komplementoj. La komplementoj per e, plej ofte per n, aŭ per prepozicio estas aligitaj al la verbo de la frazo. — La tiel nomataj komplementaj vortoj sen prepozicio, sen gramatika finaĵo — troviĝas en niaj frazoj : Karlo vojaĝos baldaŭ en Londonon. — Mia patro ne estas en Parizo, li estas for. — Li ne vizitos ŝin hodiaŭ, sed morgaŭ.

(En la ĉapitroj de la diversaj komplementoj ni vidos detale la rolon de la komplementaj vortoj — same, kiel tiun de la kunligaj vortoj).

FRAZOSTUDADO

Subkompreno

Ofte ni diras vortojn, kies ĉeesto en niaj frazoj subkomprenigas de ni — ne eldiritajn vortojn. Tiuj ĉi okaze en nia frazo estas subkompreno. — La vorto, kiu aludas al ne eldirita, ne komunikita vorto — estas la subkompreniga vorto, kaj la ne-eldirita, sed divenebla penso — estas la aluditaĵo.

La aluditaĵo povas esti gramatika. Jen kelkaj kazoj :

Aluditaĵo povas esti vorto mem. — Ekzemple : Infano ne estas matura. En tiu ĉi frazo la aluditaĵo, la ne eldirita vorto estas : homo. — Infano ne estas matura homo.

Aluditaĵo povas esti a-finaĵo, n-finaĵo, aŭ prepozicio. — Studante la vorto-grupojn, ni vidos, ke en niaj kunmetitaj vortoj ĉiam estas aluditaĵo, kiu povas esti : manko de finaĵo, manko de prepozicio, aŭ eĉ manko de vorto.

Ni akceptu la difinon, ke Bona homo estas vorta grupo ! En tiu ĉi vorta grupo mem estas subkompreno. Bona homo estas homo, kiu estas bona. Do, dirante : « Bona homo », aŭ same konstruitan alian vorto-grupon (kun a- kaj o-finaĵo) — ni ne eldiras du vortojn, la vortojn : kiu estas (Bona homo = homo, kiu estas bona).

La finaĵoj mem entenas aluditaĵon. — Kiel ni vidis, la finaĵoj de niaj vortoj havas signifon. Ekzemple, la finaĵoj : o, a, e, n, kaj ankaŭ j — ĉiuj havas sian signifon per vortoj eldireblan. La aluditaĵo de la finaĵoj estas tiuj vortoj, per kiuj ni klarigis ilian signifon.

En certaj cirkonstancoj certaj finaĵoj ŝanĝas sian signifon, aŭ pli ĝuste : perdas sian signifon. — Por ke ni bone ekkomprenu ĉi tiujn kazojn, ni bone devas kompreni la originalan aluditaĵon de niaj finaĵoj. Tial ĉi ni insistas, ke la signifon de niaj finaĵoj — ĉiuj bone kaj ĉiam rememoru !


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 3 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 5


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org