Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post

MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

6/7

Post la manĝeto, je la kvara horo, por ilin promenigi oni organizas militan marŝadon en la ĉirkaŭaĵoj.

Antaŭe marŝas la tamburisto kaj la trumpetisto, postvenas la standardisto kaj la ceteraj ordege sekvas portante, kiel militistetoj, malgrandan pafilon sur la ŝultro.

Marŝante ili kantas patriotajn kantojn, kies vigla ritmo revivigas la entuziasmon (vidaĵo 9a).

Vidaĵo 9a.

Knabaro milite marŝas

Plilarĝigi (1024)

Ofte kiam ili piediras tra la vojetoj, kamparano ia, apogante sin sur sia terkulturilo levas la kapon kaj vidante la knabaron, ĝoje li ekkrias : « Jen la juna Francujo pasas ». Geste li haltigas la regimenteton kaj diras : « Ankaŭ mi volas helpi al la zorgo de viaj protektantinoj (ĉar la malgrandaj kolonianoj estas baldaŭ konataj de la tuta regiono) » ; tuj la kamparano malavare donacas fasketon de karotoj, kelkajn napojn aŭ diversajn legomojn, kaj prunteprenante la militan lingvaĵon, france (ĉar kompreneble li ne parolas ankoraŭ Esperanton) li diras : « C’est pour le rata » (Tio utilos por la manĝo).

Unufoje, kiam la knabaro iom laca, marŝis laŭlonge de larĝa vojo, afabla kafejestro haltigis ĝin kaj, puŝata de ia ajn bonfaranta sento, eble trafita de komunikebla ekzemplo, li donis senpage al ĉiu soifanta knabo grandan glason da sirupo kaj la milita marŝo pli gaje daŭradis.

Subite : « Halte-repos » (Haltu ! Ripozu !) komandas la dektrijara leŭtenanto. Oni haltas kaj la infana regimento ripozas ĉu sur gaja herbejo, ĉu sur ia agrabla lagbordo, kies oportuna malvarmeto momente dolĉigas la korojn.

Kelkafoje, kiam la sunradioj tro varmigas la aeron, oni rufiĝas en densan kaj malluman arbareton ; tie, ĉirkaŭsidantaj kontraŭ unu el la kondukantinoj, la knaboj atente kaj silente aŭskultas rakontetojn precipe pri la vojaĝoj tra malproksimaj landoj, kiuj ĉiam multe interesas la junajn cerbojn (vidaĵo 10a).

Vidaĵo 10a.

Aŭskultante rakontojn, en arbaro

Plilarĝigi (1024)

 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org