Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


 al prezento-paĝo 
antaŭ ←              

MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

7/7

Dum la varmegaj tagoj, la bano estas la plej ŝatinda rekompenco ; tridek centimetroj da akvo sufiĉas por kontentigi niajn gastejojn (vidaĵo 11a).

Vidaĵo 11a.

Luda banado

Plilarĝigi (1024)

Pli bone oni tion nomus « Sunbano » ĉar ili enakviĝas apenaŭ ĝis la genuoj. Sed per iom da fantazia imago ili kredas, ke ili eĉ naĝas.

Ĉiu aĝo bezonas ja iluzion ! kaj en la malgaja vivo de niaj protektatoj, unu monato da suno, da kamparo, da ĝojo naskas neforgeseblan memoraĵon ! Post tiu tempo ĉiuj vangoj rozkoloriĝas ; malfortikaj estaĵoj rekaptas la necesan fortecon por kontraŭbatali la ftizon, kaj ĉi tiuj malfeliĉuloj precipe ĝuas dum tiu monato la plej sanan feliĉon.

Sed, bedaŭrinde fluas tro rapide la tempo ! Post kvar aŭ kvin semajnoj la kolonianoj devas disiĝi !

La lastan vesperon, ili ludas komedion aŭ ŝaradon. Por tio oni funde rabadas ĉiujn ŝrankojn, ĉar kompreneble la prezentadon oni pli multe ŝatas, kiam la aktoroj estas kostumitaj.

La popolidoj posedas mirinde la emon al imitado kaj ankaŭ tute rimarkindajn teatrajn ecojn.

Tiu granda fleksebleco montras, ke iliaj malgrandaj animoj estas tre oportune aliformigeblaj, kaj tre facile atingotaj per la komunikebleco de l’ekzemplo. Kiel speguletoj, ili resendas la rebrilon de ĉiuj agoj al ili montritaj.

Kial do ne utiligi tian imitpovon por montri al ili per ekzemploj, kiaj devas esti la homaj devoj ?

Kial, ne profiti la okazon por sciigi ilin, ke la homaro ne povas progresadi sen la reciproka kunhelpo, ke la malbono estas ĉiam punata kaj ke la bono ĉiam trovas sian rekompencon en si mem ?

Kiam, dum kelkaj semajnoj apudvivadas personoj iaj, ili pli bone konatiĝas kaj pli bone sciiĝas pri siaj reciprokaj kvalitoj kaj malvirtoj.

Ofte, por la ĝenerala bono, kaj pro tiu malkaŝa vivado, la malvirtoj malaperas kaj la kvalitoj pligrandiĝas : tial ke tio ĉi fariĝas komuna neceso.

Pli bone do per ĉi tiu reciproka konatiĝo, la malebenaĵoj de la diversaj klasoj ebeniĝas : la fiereco de unuj forfalas kaj la aliaj forlasas la ĵaluzemon kaj la enviemon. La unuaj pliboniĝas ĉar ili devas montri bonajn ekzemplojn, la aliaj ankaŭ pliboniĝas ĉar la boneco estas komunikebla, kiel la malvirto. Tiamaniero eble malaperos la malamo inter klasoj.

Vidaĵo 12a.

Knabaro vestita skolte

Plilarĝigi (1024)

Kiam do ni povas donaci iom da ĝojo al tiuj estaĵoj, ni ankaŭ esperas, ke en ĉi tiuj bone preparitaj cerboj, kiel en fruktodonebla kampo la ideoj ĝermos pli puraj kaj kreskos pli noblaj. Kaj tio devigas nin, la instruantinoj, esti ankoraŭ pli sindonemaj por sciigi la sindonemon, pli bonaj por sciigi la bonon, pli homamaj por sciigi la homamon.

Per tio-ĉi do vi komprenas, ke la interrilatoj de la mondumulino kaj de la popola infano tre bone taŭgas por ĉiuj ambaŭ.

*
*   *

Gesinjoroj,

Dankante vin pro via afabla atento, mi invitas vin viziti niajn gardajn kaj koloniajn lokojn.

Pli bone ankoraŭ ol per la priskriboj aŭ fotografaĵoj, vi vidos niajn geknabojn kurantajn ĝis la krado por vin akcepti.

Iliaj gajaj okuloj kaj viglaj mienoj elmontros, ke neniu el vi, el ili, el ni, perdis sian tempon.

 

La gardejoj kaj someraj kolonioj estas nur parto de la agado de la Maison Sociale. Por pli gravaj sciigoj sin turni al la ĝenerala sekretario : 11, rue des Beaux-Arts, Paris.

 

 

 

——————

 


 

—————

PARIS. — IMPRIMERIE GAUTHIER-VILLARS,
40041          Quai des Grands-Augustins, 55.

—————

 

 

 

C. O. 116.

 


Blazono sur fina kovropaĝo


 al prezento-paĝo 
antaŭ ←              


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org