Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
sekvoAkto IIsekvo
Akto III
Akto IV


Sokrato
de Charles Richet
trad. J. Couteaux

AKTO I

Unua Dekoracio

(Placo publika en Ateno)

SCENO I

KRIZIPO, NICIAS, poste POLEMON kaj CEBES

KRIZIPO

Kredi mi ne povas ankoraŭ…

NICIAS

Sed mi vidis, mi ripetas.

KRIZIPO

Likaon ?

NICIAS

Likaon, mia kara, tiu hundo mireginda,
La trezoro de Ateno, fieraĵo de la urbo, kompatinda hundo,
Kiun oni estus rigardinta tiel Dion, jam estas nenio !
Alcibiado fortranĉigis ĝian voston !

KRIZIPO

Strange !

NICIAS

Kaj kruele ! Kion al ĝi kompense li povas donaci ?
Ha ! Se ĝin vi estus vidinta, malgaja, kun okulo konsternita…

KRIZIPO

Tre strange !

NICIAS

Ĝi komprenas, ke ĝi estas senhonorigita.

KRIZIPO

Misteron vualas tiu malspritaĵo.

NICIAS

Kiel ?

KRIZIPO

Tio estas evidenta ! Sagaca ja estas Alcibiado.
Ĉiu ago enhavas motivon, ĉiu kaŭzo havas celon.
Perdi sian hundon ! Oni bezonas motivojn por tia konduto !

NICIAS (al Polemon, kiu eniras)

Saluton !

POLEMON (enirante)

Ĉu vere ?

NICIAS

Kion ?

POLEMON

La hundo.
De Alcibiado ?

NICIAS

He ! Jes !

POLEMON

Kiel li rigardas la aferon ?

NICIAS

Alcibiado ? Li ridas.

POLEMON

Kaj Likaon ?

NICIAS

Malgajema.

POLEMON

Beleco forpasas…

NICIAS

Restas malbeleco !

KRIZIPO

Nu !
Ridu, se vi volas ! Mi krimon divenas !
Sekretajn intencojn havas tiu juna Alcibiado.
Sokrato kaj li mem…

POLEMON

Ankaŭ Sokrato ?

KRIZIPO

Pri tio mi ĵurus,
Ĉar ambaŭ konspiras. Al abismoj ni alpaŝas !
Ĉio detruiĝas, ĉiu ruiniĝas, nenio jam staras.
Tisafernes, Kuros, Dion, ĉie la danĝero…
Sparto, la malpardonema malamiko, ekstaras armite…

POLEMON

Por hundo fuŝita jen multaj alarmoj !...

KRIZIPO

Ĉio malboniĝas. Oni, ĉe l’ teatro, insultas la Diojn.
Fremduloj malpuraj dismontras, ĉe niaj okuloj,
La tiaron de Persujo kaj la morojn de Scitio.
Kiu regas ? Honto ! Virino ! Aristio !
Timon la Arkonto…

NICIAS

Silentu ! Mallaŭte !

KRIZIPO

La maljuna frenezulo,
Sesdekjara, enamiĝeginta, kaj kiel pediko malbela,
Por ŝi malŝparegas la trezorojn de Ateno,
Ne vidante, en la Urbo, ribelantan homamason,
Kiu de retoroj malvirtemaj akceptante la instruon…

POLEMON

Kiel ? Por hundo !

KRIZIPO

La fino de ĉio ! Ni pereas !

CEBES (enirante)

Vi scias, Likaon, perlo de Attike !
Neniu jam vosto !

POLEMON

Jes ! Mi scias.

CEBES

Kaj moloso aŭtentika !
Ĝi devenis de Larissa, en Trakujo. Du talantoj !
Sed jen ĝi perdita !

NICIAS

Jen okazoj konfuzantaj.

CEBES

Sen vosto ! Iun tagon, sen piedo oni ĝin ekvidos !

NICIAS

La disĉiplon riproĉos Sokrato.

KRIZIPO

Sokrato
Por Alcibiado havas indulgemon…

CEBES

Ne !
Tiun noblan nomon devas trafi neniu ofendo !
En Ateno, nenio pli bona hodiaŭ ekzistas !
Li estas saĝulo…

KRIZIPO

Diru ribelulo…

CEBES

Kiu ja vin ĝenas,
Ĉar pli malproksimen li vidas, ol via malvasta spirito.

KRIZIPO

Pro tiaj saĝuloj pereas la Urbo.

CEBES

He ! Jen li kiu venas ! Al li do kuraĝu kontraŭstari !

KRIZIPO

Per Polluks ! Vi vidos, ĉu besto mi estas !

SCENO II

LA SAMAJ, SOKRATO, KRITON, PLATON

SOKRATO (vokante Krizipon)

Krizipo !

KRIZIPO

Kion vi volas ?

SOKRATO

Vi ŝajnas fuĝanta. Pro kio ?

KRIZIPO

Pro nenio ! Al mi malplaĉas kun vi batali !...
Vanaj estas ĉiuj paroladoj ; ĉi tion mi diras sen alegorioj.
La faktojn mi ŝatas tro multe, por ŝati la vortojn.

SOKRATO

Ĉu homo vi estas ?

KRIZIPO

Jes !

SOKRATO

Homo estas pensanta estaĵo.

KRIZIPO

Jes !

SOKRATO

Por ke li, al aliuloj, komprenigu siajn sentojn,
Por ke li malkaŝu l’ abismon malhelan de sia pensaro,
Li bezonas la parolon, malmoderan aŭ prudentan ;
Ĉiuj, en ni, ni havas lumilon : la Prudenton !
Tiel, kial tiun flamon konservi sekreta,
Kiel, en sia karcero masone fermita, la malliberulo,
Kiu, por si tenas la trezorojn de sia animo ?
Sen parolo, ni nur estas stultaj bestoj.
Ni parolas… kaj la Virto, la Justeco…

KRIZIPO

Ankaŭ la Malbono !

SOKRATO

Por batali kontraŭ la Malbonon, necesas paroli…

KRIZIPO

Sendube.

SOKRATO

Vidu ! Per malrekta vojo al mi vi revenas.
Ĉu vere ?

KRIZIPO

Mi min komprenas… Ne ! Sufiĉe ! Sed atentu !
La honestaj homoj estas lacaj vidi en la Urbo
Profesorojn de ruzeco kaj de malvirteco.

(Li eliras.)

SCENO III

SOKRATO, KRITON, PLATON, KALIMAKO, HOMOJ DE L’ POPOLO, EŬRILAS

PLATON

Ni nin apartigu, la popolo estas tie, kiu nin rigardas.

SOKRATO

Al ĝi ni aliru, Platon. Ĉi tiuj purkoraj simpluloj
Estas por la vero rifuĝo sekura.
Ili estas sankta vazo, mia filo, kaj kiu entenas,
Por la estontaĵo vastega, la esperon, kiu ĝermas.
Saluton ! Amikoj !

LA POPOLO

Saluton ! Sokrato !

SOKRATO

Bela suno !
Nu ! Infano ! Ĉu vi scias, kial la astro belega
Iradas, de l’ pala mateno ĝis ruĝa vespero,
Ĵetante la orajn radiojn sur nian avidan terglobon ?
Parolu senĝene ; diru vian kredon.
Tiu suno, kiu moviĝadas en ĉielo, vi ĝin vidas ?

EŬRILAS

Ĝi estas la ĉaro, kiun en Etero kondukas Foibos !

SOKRATO

Ĉaro ! Sed, Eŭrilas, vi konas Pireon.

EŬRILAS

Certe !

SOKRATO

Necesas por ĉaro…

EŬRILAS

Unu horo almenaŭ.

SOKRATO

Nu !
Por la cirklo de la supro, la linio ĉi-malsupra ĝi estas nenio
Nu, de Pireo ĝis Sparto kaj de Sparto ĝis Kreto,
Neniu rapida ĉevalo, eĉ ne malhelpite,
Sukcesus galope laŭiri, dum unu tagtempo,
La linion, kies ĉirkaŭon tie supre desegnas Foibos.

EŬRILAS

La ĉevaloj de Foibos, tiel… ?

SOKRATO

Per kiu miraklo
Ili trenus, ne falante, kvarĉevalan ĉaron ?
Kie estas, en blua ĉielo, herbejoj por ilin nutradi ?
Ĉu do ankaŭ ili estas Dioj, ĉar neniam ili mortas ?

EŬRILAS

Kaj la suno, tamen, kiu malaperas en la ondo ?

SOKRATO

La suno ! Ĝi ne estas Dio, sed ja mondo !

EŬRILAS

Kaj la nobla Pallas, kiu gardas la Civiton,
Pri ŝi, kion vi diras ?

SOKRATO

Ke ni devas ŝian nomon respektadi !

EŬRILAS

Homero raportis, ke iam, de l’ frunto de la Olimpano,
Ŝi eliris kun sia kiraso kaj kun sia ponardego.
Ĉu vere ?

SOKRATO

Mi ne scias. Sed rigardu tiun feron :
Ĉu ĝi povas, ne vundante, enpenetri vian karnon ?
Kaj vi volas, ke lanco, egido, armaĵo,
Povu ŝpruci el la frunto sen kruela vundo !...
Pallas, kiel ŝi naskiĝis ? Ŝi ĉiam ekzistis,
Kiel la ondoj lazuraj, kaj la ĉieloj brilegaj !
Bone koni l’ Diojn, estas ilin respektegi.
Estante senmortaj, naskiĝi, kiel ili povus ?

EŬRILAS

Kiuj estas do la Dioj ?

SOKRATO

La Dioj, ili estas Virto,
Kuraĝo, Honoro, Beleco, Justeco ! Vi komprenas ?
Al ĉi tiuj Dioj vi devas oferi,
En via animo, al ili starigu luksegan altaron.
Estu milda por la frato, severega por viaj malvirtoj,
Kaj vi povos al ĉielo levi vian kapon.

(Je tiu momento, oni aŭdas aklamojn kaj bruojn de muziko, kiuj okazas malantaŭ la kuliso.)

LA POPOLO

Lamprias, la ĵonglisto Lamprias ! Venu ! Rapide alvenu !

(Ĉiuj foriras. Platon kaj Sokrato restas solaj.)

SCENO IV

SOKRATO, PLATON, poste FEDON

PLATON

Vidu ! Por ĵonglisto tiu tuta popolaro vin forlasas.

FEDON (genuiĝante)

Sokrato !

SOKRATO

Parolu !

FEDON

Al vi sola !

SOKRATO

Via nomo… ?

FEDON

Fedon.

PLATON

Sklavo ! Foriru !

SOKRATO

Ne ! Restu ! Tie !

(Sokrato restas sola kun Fedon.)

FEDON

Pardonu !
O Sokrato ! se mi havas la kuraĝon ! Mondo nin disigas !
Mi estas nur sklavo, nekonata filo de barbaro !
De la lando apud Hellesponto, Nicias venkinta,
En Atenon, iam, min kondukis infaneton…
Kaj de tiam… Kiom gravas por vi vana ekzistaĵo ?
Sed ĉar, Majstro, vi konas la homan animon,
Mi venas vin peti por iu konsilo. Morton mi deziras !

SOKRATO

Vi ! Juna, fortika kaj bela !

FEDON

Mi estas lacega suferi.
Nu, antaŭ kiam Morto vualados tiun lumon,
Mi deziras koni. Mian preĝon, Sokrato, respondu !
kiam nia koro ne plu batas, kaj kiam fermiĝas la okuloj,
Kiam dormas la kadavro sub malhela ŝtono,
Ĉu ankoraŭ estas, diru, ploroj kaj ĝemadoj ?
Kaj ĉu la ĉerko malvarma estas malplena abismo ?
Sur l’ alia bordo, kion ni renkontos ?
Ĉu loĝata aŭ senviva estas por ni l’ ombro,
Kaj ĉu oni devas retrovi, en la brakoj de la Morto,
La korŝirojn, kiuj nin plorigis sur la tero ?
Ĉar, mi frapos tiun koron mian ridetante,
Se vi, kiu scias ĉion, povas ĵuri al mi,
Ke la venka morto neniecon malfermadas,
Kaj disverŝas la forgeson ripozigan kaj konsolan.

SOKRATO

Morto estas estontaĵo. Ĉi tion mi scias ĉar, nokte,
Iafoje, se sola mi estas, mi aŭdas kvazaŭvoĉon,
Kiu, en la ombro, kie harmonie la eĥo perdiĝas,
Min vokas kaj diras : « Sokrato ! Apude mi estas ! »
Mi ektremis, la unuan nokton kiam ĝi parolis.
« Kaj Vi ! Kiu do vi estas ? — Via Feo ! »
Kaj de tiam, Fedon, ofte al mi ĝi parolis.
Ĝi venas laŭvole kaj nealvokite,
Libere kaj min vizitante, kiel reĝo sian regnon.
Sed neniam formon mi vidis de tiu fantomo.
Tamen, kiam ĝi foriras, simila je sonĝo malpeza,
Blanka vualo aperas, kiun flirtanta mi aŭdas.
Jen ĉio ! Sed ĝi ne parolas, Saĝeco profunda,
Kiu venas de la bordoj malproksimaj de mondo pli granda,
Ĝi mirigas, kvietigas, ĝi konsolas, resanigas.
Ĝi ne estas la malpura materio, sed ĝi estas la Spirito !
La okazontaĵojn, la okazintaĵojn,
Ĉion ĝi konas ! Ĝi divenas, kie vagas nia penso,
Ĝi super la mondon posedas timigan potencon.
Vi komprenas, ke oni ne povas kredi al la nenieco.

FEDON

Majstro, mi vin aŭdas, kaj apenaŭ mi komprenas.

SOKRATO

Ha ! Vereco tro peza por la homa malforteco !
Baldaŭ tago venos, por ke la ĉielon al li mi vidigu…
Sed vi ! Kia estas via malfeliĉo ? Ĉu kruela, via mastro ?

FEDON

Li estas tirano.

SOKRATO

Kaj kiu li estas ?

FEDON

Timon, la Arkonto !
Sed ne gravas la nomo de l’ mastro, por kiu hontinde vivadas !
Malestimo faras sklavon senkuraĝa kaj malnobla.
Kaj se ami ankaŭ li kuraĝus !

SOKRATO

Vi ?

FEDON

Kial ne ?
Homa fiereco ĉe mi suferadas en ĉiu korpfibro !
Jes, mi amas ! Sed la rajto al la amo, estas rajto al la libereco.

SOKRATO

Timon povas liberigi vin…

FEDON

Avara, malmilda li estas,
Pli bone ja estus, petegi de muro ian pardonemon.

SOKRATO

Iru peti vian savon de la bela Aristio.

FEDON

Ŝi ? Ne ! Ne !

SOKRATO

Ĉu vi de ŝi timas ian punon ?

FEDON

Eble.

SOKRATO

Ŝi ne estas senkompata.

FEDON

Ne ! Neniam !

SOKRATO

Nu ! Jes ! Mi iros al Timon, malgraŭ ke li min malamas.

FEDON

Majstro…

SOKRATO

Via libereco ja valoras ĉi tiun oferon !
Sed, de nun, promesu ekvivi.

FEDON

Mi promesas.

SOKRATO

Kaj esti feliĉa.

FEDON

Mi ?

SOKRATO

Certe !

FEDON

Feliĉa ?

SOKRATO

Jes !

FEDON

Dankon, Majstro !

(Eniras Ksantipo, kaj foriras Fedon.)

SCENO V

KSANTIPO, SOKRATO

KSANTIPO

Jen do vi, fripono !

SOKRATO

He ! Kviete !

KSANTIPO

Vagemulo ! Perfidulo !
Jes ! Via edzino ! Mi, Ksantipo ! Vi komprenas ?
Kun mizerulaĉo, ĉifone vestita,
Mi ankoraŭ vin renkontas, sur la vojo paroladaĉantan !

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

Por al li ekplaĉi, sufiĉas aŭskulti.
Saĝa homo, ĉiam parolanta pri sia prudento.

SOKRATO

Malpli laŭte !

KSANTIPO

Vi unue hejmen tuj reiros.
Nu ! Rapidu al nia loĝejo ! Rekte ! Senafekte !
Kaj se vi deziras daŭrigi viajn frenezulajn dirojn,
Inter la kvar muroj, se al vi agrablas,
Vi povos antaŭ mi paroli ĝi sate…
Sed Sokrato en la Urbo preferas instrui,
Trenante ĉe siaj kalkanoj sklavaĉan akompanantaron,
Monludulojn, kaj amaĉistinojn, sklavojn kaj malsategulojn.
Pro tiu mizero mi estas lacega,
Kaj sako tro peza estas por mi la filozofio via.

SOKRATO

Faru, Dzeŭs ! ke Ksantipo eksilentu !

KSANTIPO

Oni sin diras saĝulo ! Nu ! Pri tio nenion mi kredas !
Por mi, kiu, amiko, vin konas, vi estas stultulo !

SOKRATO

Sed Platon ĉi tie certe min atendas…

KSANTIPO

Mi mokas pri tio.
En la hejmo devus esti via loko kaj ĉiu alia estas suspektinda.
Mi scias, ke senhontulino, en lina tuniko,
Surhavante, por kuri pli bone, viran veston,
Al filozofio via montras grandan amon !
Al klerulinaĉoj tiaj Ksantipo malfidas.
Pri ĉiuj aliaj, Platon, Kriton, paroladaĉantoj,
Ili helpos al vi, Sokrato, morti kiel almozulo.
Sed vin mi prigardas, mia edzo…

SOKRATO

Jes ! Vi gardas !

KSANTIPO

Marŝu ! Kaj pli longe ne min kolerigu !

(Dum ili eliras, eniras Fotimo kaj Timon.)

SCENO VI

FOTIMO, TIMON

TIMON

Ĉu tie ne estas Sokrato ?

FOTIMO

Jes.

TIMON

Ruzega retoro.
Kiu al niaj infanoj instruas malami la Diojn !
Ĉu pri li nenion vi scias ?

FOTIMO

Jes ja ! Ĉar en mia rolo
Estas ĉion koni.

TIMON

Nu ?

FOTIMO

La afero estas iom stranga.
La severa filozofiisto fariĝis amanta.

TIMON

Vere ?

FOTIMO

La filino de potfabrikisto : Diotimo !

TIMON

Ĉarme !

FOTIMO

La virto de la belulino estas el ŝtofo ja bona !
Sed filozofio alkondukas apud filozofiisto !
Kaj Sokrato estas Dio, kies paŝojn ŝi sekvadas,
Aŭskultante instruaĵojn, kiujn ŝi eĉ ne komprenas.
Ambaŭ, aliparte, kun akraj paroloj,
Kontraŭ vin mem, garbe, disŝutas insultojn,
Tiel, ke, volinte priskribi maljunulon diboĉeman,
Ve ! vian portreton Sokrato celadis !

TIMON

Bone ! Baldaŭ li elpagos ! Sed venu al mia afero.
Ĉu vi bone observadis ?

FOTIMO

Kiel Cerbero.

TIMON

Ne mensogu.

FOTIMO

Per Stiks kaj per nigra Lete,
Via Aristio estas la trezoro de pureco !

TIMON

Ĉu ŝi ne akceptas amanton… nek eĉ amantinon ?

FOTIMO

Kiel ? La malforta sekso vin do ankaŭ interesas ?

TIMON

Ĉio ! Kiam temas pri ŝi. Kaj kiam mi nokte eliras… ?

FOTIMO

Tri viroj kaŝitaj senbrue observas.

TIMON

Kaj neniam iu ? Ĉu vere ?

FOTIMO

Per Herakles !

TIMON

Kaj la sklavoj ŝiaj ?... Ne ! Silentu ! Ridinda estas tio !
Hieraŭ ŝi laŭdis Lamprias la ĵongliston.
Mi tuj lin ekzilos.

FOTIMO

Kaj tamen neniam…

TIMON

Grava malfeliĉo !
Histriono fierega pro siaj muskoloj !
Ha ! Se vi divenus, Fotimo, la mian torturon !
Ĉar neniam tia amo faris tian turmentadon.
Kiam en la brakoj mi ŝin havas,
Ĉiujn ŝiajn amantojn mi vidas,
Kaj mi vane ekindignas pro la malkuraĝa frenezeco,
Kiu al mi trudas amon kaj forgeson malpermesas.

FOTIMO

Reĝo de la estantaĵo ! Kiom gravas al vi l’ estintaĵo !

TIMON

Maljunulo kun amaĉistino ! Sensenca kuniĝo !

(Oni aŭdas bruon de muziko.)

Kiaj estas tiuj kantoj ?

FOTIMO

Estas ĝoja sekvantaro,
Kiun kunkondukas Alcibiado.

TIMON

Ateno lin gardu !
Florojn ridetante sub liaj piedoj dissemas Ateno,
Se ne… Mi lin malamegas. Venu ! Tien ni reiru !

SCENO VII

ALCIBIADO, sekvata de JUNULOJ kaj JUNULINOJ kronitaj per rozoj, FLUTISTINOJ kaj MUZIKISTOJ

ALCIBIADO

Liroj kun kordoj el oro ! Vi, kitaroj kaj cimbaloj !
Silentu do ! Ĉesu vian triumfan marŝkanton !

LA POPOLO

Silentu ! Alcibiado !

ALCIBIADO

Jes ! Li mem ! Vi aŭdu !
Amikoj ! Popolo frivola kaj ĉarma, kaj kiun mi amas !
Mi imitas Anakreon, la Kantinton de l’ volupto.
Atenanoj ! Venu aŭdi ĉi tiun poemon.

For de la kadukaj maljunuloj
Kaj de la vizaĝoj malgajemaj,
Ni maltimu la falĉilon de la Tempo,
Kiu subite defalas sur ĉiun aferon,
Kaj apud la ondoj ŝanĝiĝemaj,
Per rozoj ni kronu nian frunton !

Mi, inter la Dioj, elektis
En Olimpo, kiu min aŭskultas,
Tiujn, kiuj, kun rideto ĉe l’ okuloj,
Al mi montras la plej bonan vojon,
Kaj, sub la ĉiela volbo,
Diras : Ĝoja vi estu, infano !

Kiam Eros frapas ĉe la pordo mia,
Mi tuj lin akceptas, ĉar li ridas…
Kaj mi ne volas, ke li eliru
Kaj forlasu mian florantan tegmenton.
La karesoj, kiujn li kunportas,
Igas Eros mia preferato.

Kaj vi, Forto, kiun mi adoras !
Dionusos ! Mia mastro, mia reĝo !
Tiun nokton, ĝis la matenruĝo,
Mi vin tenos sub mia tegmento.
Kaj ni kune la amforon malplenigos,
Ĉar Eros, for de vi, paliĝas !

Se malplenokula Morto
Do venas min preni per mano,
Se nur mi min vidas sen faltoj,
Kaj staranta sur la vojo,
Saluton ! O Morto ! Vi, kiu nin gvidas
Al morgaŭa nenieco !

Liroj kun kordoj el oro ! Vi kitaroj kaj cimbaloj !
Kantu, reaŭdigu la vian triumfan marŝkanton
Dionusos estas kun Eros la mastro de l’ Tempo.
Ni nin ebriigu per vino, printempo kaj amo !

(Dum ili estas forirontaj, Kuriero alvenas kurante.)

SCENO VIII

LA SAMAJ, LA KURIERO, poste TIMON

LA KURIERO

(Li ekfalas lacekonsumite kaj spiregante apud la fontano, kiu troviĝas meze de la placo.)

Ha !

LA POPOLO

Lokon ! Kuriero !

LA KURIERO

Mi devenas de Korintos.
Timon la Arkonto !

ALCIBIADO

Li tuj venos ; parolu sentime.

LA KURIERO

Trinkaĵon !... Trinkaĵon ankoraŭ…

(Oni prezentas al li trinkaĵon, kaj iu, laŭ ordono de Alcibiado, eliras por serĉi Timon.)

ALCIBIADO

Parolu…

LA KURIERO

Ĉio detruita !
Argos cindrigita !

ALCIBIADO

Ĉiopovaj Dioj !

LA KURIERO

Nenio postrestis !
Kaj kontraŭ Ateno, armite, dudek mil soldatoj de Sparto.

ALCIBIADO

Malgraŭ la promeso ĵurfarita ?

LA KURIERO

Ili sentas nur malamon.
Post kvar tagoj ili estos antaŭ niaj sanktaj muroj.

(Eniras Timon.)

Timon ! Greklando pereas kaj petas por helpo !

TIMON

Kuriero !

ALCIBIADO

El Argos !

TIMON

Li sciigas al mi… ?

ALCIBIADO

La militon.

LA KURIERO

Dudek mil soldatoj…

ALCIBIADO

De Sparto.

LA KURIERO

Post tri tagoj…

TIMON

Kion fari ?

ALCIBIADO

Scii morti, amikoj, jen por ni la devo !
Ĵetu tiujn florojn ! Adiaŭ al la amo kaj al la plezuro !
Nia festa kanto finiĝu per kanto milita !
Ekstaru ! Filoj de Platea, filoj de Salamis !
Tie nin atendas la animoj de l’ prapatroj.
Ni ĝoje kuru al ĝoja morto !
Oni ridas en la morto ! Oni ploras en la honto !
Jen, kion la urbo ordonas al sia Arkonto.
Al bravuloj Pallas promesas triumfon,
Venu ! Ni komputos morgaŭ niajn malamikojn !

Ho ! Pallas, kun okuloj belbrilegaj,
Se nin vi prenos per mano,
Vi ja nin trovos avidaj
Morti sur vojo la via !
Saluton ! O Pallas ! Vi, kiu nin gvidas
Al gloro morgaŭa !

(Ĉiuj eliras, akompanataj je Timon. — Eknoktiĝas. Eniras Sokrato kaj Platon.)

SCENO IX

SOKRATO, PLATON

PLATON

La loto nun estas tirita ! Majstro ! Jen do la milito !

SOKRATO

Kaj, Platon, ankaŭ la malamo, mortiga malamo !
Kvazaŭ, pro l’ amo de tiuj funebraj ludaĵoj,
La homoj rifuzus la dolĉan feliĉon.
Tamen, tio estas por vi la mia konsilo,
Civitanoj kaj soldatoj, ĉar tiel Ateno ordonas,
Ni volos obei al kruela tiu devo,
Kiu penetrigos nian manon en la fratan sangon.
Ĉe l’ armeon, ni kuniros tuj tagiĝe.

PLATON

Ni vin sekvos !

SOKRATO

Ve ! Estas barbara ankoraŭ la homo !
Eĉ por militisto, la milito ĝi estas malbono !

PLATON

Mi scias…

SOKRATO

Kaj ankaŭ vi scias, ke devoj kontraŭaj
Trudas al l’ animo malkvieta elekton fatalan.
La filoj de Sparto, tiuj de Ateno, estas miaj fratoj.
Sed, la tagon de l’ batalo, en danĝero estas ja Ateno,
Kaj la frato por mi fariĝas fremdulo…

PLATON

Necese do estas foriri ?

SOKRATO

Sen ia prokrasto,
Al nia armeo, tuj matene, mi aliros.

PLATON

Kiu scias, kion morgaŭ por ni tenas en siaj vualoj ?
Kiu scias, kion Sorto el ni faros morgaŭ !

SOKRATO

Tion, kion nia devo estos ordoninta fari…

(Silenta momento.)

Vi aŭskultu !... Ĝi parolis…

PLATON

Kiu ? Via Dio ?

SOKRATO

Mia lumo !
… Ne timu, infano ! Post tri tagoj, mi ĉeestos !

PLATON

Tiel, estontaĵon al vi ĝi konigis ?

SOKRATO

Eble !

PLATON

Sed, kiu do estas tiu forto nekonata,
Kiu, por vi malsuprenirante de l’ volboj ĉielaj,
O Majstro amata, al vi donas tian povon ?
Ĉu eĉ vi ne estas Dio, vi, kiu vidigas
Al malfeliĉuloj, obseditaj per revoj funebraj,
Mondojn radiantajn, disajn en la nokto ?

SOKRATO

Iun tagon, vi komprenos… Adiaŭ !

PLATON

Majstro !

SOKRATO

Ĝis baldaŭ !
La tuta scienco, infano, resumiĝas en unika vorto,
Ĝin konservu en la koro, kiel vivantan misteron…

PLATON

Kaj kiu gi estas, tiu vorto de l’ saĝeco ?

SOKRATO

Espero !


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
sekvoAkto IIsekvo
Akto III
Akto IV


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert