Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
Akto II
Akto III
sekvoAkto IVsekvo


Sokrato
de Charles Richet
trad. J. Couteaux

AKTO III

Kvara Dekoracio

Antaŭ la domo de Sokrato

SCENO I

SOKRATO, KSANTIPO

KSANTIPO

Sokrato ! Jen li, kiu vagabundas !
Sokrato ! Mi vin vokas ! Sokrato ! Hu ! Mi furiozas !
Ĉi tie li estas, pacema, revanta sur benko.
Li eĉ fulmobatojn ne atentus !
Sokrato !

SOKRATO

Kion vi deziras ?

KSANTIPO

Mi volas, ho, trankvila homo !
Ke vi zorgu pri la malfeliĉoj de la urbo.
Ĉar sakrilegio… Ho ! Dioj senmortaj ! tiun nokton…
Jen de via instruaĉo la ĝusta rezulto !

SOKRATO

Kio do ?

KSANTIPO

Kuŝantaj sur la stratoj, oni trovis…
Kompatu nin, Dioj !... jes, tri cent statuojn !
De Hermes, de la granda Hermes, plej amata el la Dioj,
Kiu donas oron al siaj piegaj infanoj,
Kiun eĉ rabisto respekte salutas,
Monstroj abomenaj rompis la statuojn !

SOKRATO

Statuoj de Hermes ?

KSANTIPO

Jes ! Sed, en via frosta koro,
Simplaĉa filozofiisto ! kiel pala sango fluas !
Rulu do dikajn okulojn, mute indiferentegajn,
Kiel en plena sunlumo, la stultaj otusoj !
Hermes ! Nia granda Hermes ! tricent marmoraĵoj ! Mi bolas !
Kiu krimo sciencon la vian povos do malserenigi ?

SOKRATO

Ĉu Hermes ankoraŭ estas senmortulo ?

KSANTIPO

Certe !

SOKRATO

Nu ! Por kio utilas la marmoro kaj altaroj ?
Ne povas la homo, rompante malfortikan ŝtonon,
Atenci la luman potencon de l’ Dioj.

KSANTIPO

Tial ili bone agis ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

En Partenon,
Respektege, ĉu nomon ilian la popolo ja devos gravuri ?
Aŭ kronojn al ili aljuĝos ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

Feste en Eŭripos oni ĵetos niajn marmoraĵojn !
Kaj, reĝo de l’ sakrilegio, kun paroladoj kaj kantoj,
Sokrato kondukos la trupon de la malvirtuloj !
Niaj Dioj, kompatindaj Dioj, insulte mokitaj !
Kaj en la cielo, ni havos nenion alian, ol nubojn !
Prava estis Aristofanes. — Jen via lotaĵo !
Malfeliĉulino ! Alligite al la sorto de mastro malsprita !
Nebuloj ! vagemaj vaporoj kaj nuboj kapricaj… !
Kion vi atendas por paroli ?

SOKRATO

Sed… la finon de l’ ventego !
Kontraŭ la insultoj de la sorto, kiun oni devas venki,
Kontraŭ ĉio, post Ksantipo, oni povas kontraŭstari.

KSANTIPO

Kaj ĉu tio estas la limvorto de via grandega scienco ?

SOKRATO

Eble !

KSANTIPO

Vi volas elprovi mian paciencon !

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

Mi ĝin ja bezonas, por toleri vian amikaron,
Viajn frazojn malklarajn, viajn gestojn malviglajn ;
Tiun serenecon, kiu volas ŝajni sagaceco,
Kaj kies aspekto frostiga ĝis la ungoj min agacas !
Nuntempe mi ploras, monstro senkompata !
Kion vi povas riproĉi al ĉasta edzino ?
Vi forlasu viajn argumentojn ! Revenu malsupren sur teron !
Kaj forlasu unu tagon la plezuron esti severmora.
Pano, akvo, fruktoj, jen la tuta nia horizonto,
Kaj unu obolon hejme ni jam ne posedas.

SOKRATO

Mi havas nenion ! Tamen iru por serĉi olivojn !

KSANTIPO

Sed por povi revi, vi devos ekzisti !

SOKRATO

Iru ! Morgaŭ trezoron ni trovos.

KSANTIPO

Jen viaj mizeraj amikoj, kiuj babilaĉas sur la vojo.

SOKRATO

Forlasu nin !

KSANTIPO

Sed…

(Post gesto de Sokrato, ŝi foriras.)

SCENO II

SOKRATO, KRITON, PLATON, DIOTIMO kaj aliaj DISĈIPLOJ

SOKRATO

Saluton !

PLATON

Saluton ! Gravajn sciigojn !

DIOTIMO

Tricent statuoj de Hermes faligitaj de siaj kolonoj.

PLATON

La tuta popolo indignas kaj kriadas, kolerante,
Ke ĝi sange venĝos siajn Diojn profanitajn.

DIOTIMO

Malpreciza famo akuzas jam Alcibiadon.

PLATON

Oni diras, ke li faris tiun krimon.

DIOTIMO

Spitinsulte,
Kaj por plaĉi al la instruanto.

PLATON

Nu ! Vi estas tiu instruanto !

SOKRATO

Venu do, amikoj, interparoladi sub mian tegmenton.
Pri tiu senluksa loĝejo iam vi memoru !
Plaĉu al la Dioj, ke ĝi povu esti plena je amikoj !

DIOTIMO

Atentu, Sokrato ! Vin oni akuzas !

SOKRATO

Mi scias.
Sed kion do povas la monto kontraŭ nuboj minacantaj !

PLATON

Tiel kruela estas la popolo !

SOKRATO

Jes, Platon ! Tamen mi ĝin amas,
Ĉar ĝi estas nobla, eĉ kiam kruela,
Dum ĝi plej fame ardegas, ĝi senkonsciiĝas,
Sed nur pro amo al bono, ĝi malbonon faras.
Pri mi, ĉar nenion malhonoran mi plenumis,
Fiera kiel senkulpulo, rekompencon mi atendas.

(Granda tumulto ; Alcibiado alvenas trankvile, sekvate de popolamaso, kiu lin insultas.)

SCENO III

LA SAMAJ, ALCIBIADO, LA POPOLO, poste TIMON

LA POPOLO

Jen li ! Jen li !

ALCIBIADO

Jes ! Per Afrodite ! Jen mi !

LA POPOLO

Profananto de la Dioj ! Sakrilegiulo !

ALCIBIADO (al Sokrato)

Majstro,
Vi vidas ! Nian respublikon malpacigas alarma demono.

LA POPOLO

Hermes ! Niaj Dioj Hermes !

SOKRATO

Civitanoj !

EN LA POPOLO, VOĈOJ DIVERSAJ

Klarigojn li donu !
Ne ! Ne ! Sokrato ! Malpiulo ! Ne ! Alcibiado !
Sokrato !

SOKRATO

(demandante unu el la plej proksimaj kriantoj)

Vi unue, kies nomon mi ne konas,
Vi pri kio lin akuzas ? Ĉu do ĉar li savis nian Urbon ?

LA DEMANDITO

Hermes !

SOKRATO

Hermes ne troviĝas en malforta marmoraĵo !
Hermes estas en Olimpo ! Li regadas kun la Dioj.

JUNA INFANO

Morton por Alcibiado !

SOKRATO

Okulojn malfermu, infano !
Li ! Kiel ! La estro kuraĝa, kiu al ni evitis katenojn !
Li ! La filo de Pallas, kaj la gloro de Ateno !
Li, kiu konservis esperon, kiam ĉiuj malesperis !
Ĉu lin vi akuzos, infano freneza ?

TIMON (enirante)

Per la bluokula Pallas, kiun la Urbo adoras,
Mi, Timon, lin diras ankoraŭ pli sakrilegia !
Niaj Dioj Hermes, en la polvon ! Nu ! Bone !
Kompare kun krimo alia, tiu krimo ja estas nenio,
Ĉar, post la batalo, li niajn karegajn mortintojn,
Kiujn li ne entombigis, forlasis al putro malpura ;
Amatajn heroojn, niajn fratojn, kaj niajn infanojn,
Civitanoj, mi defendas en ĉi tiu tago !
Kiu estas venka kaj samtempe krima, estas duoble malglora.
Neniun karegan mortinton li purigis per la flamo,
Kaj en malbelegaj kampoj, al kiuj neniu kuraĝas alpaŝi,
La kadavroj putriĝintaj atendas la fajron.

LA POPOLO

Abomene ! Morton !

SOKRATO

Civitanoj !

LA POPOLO

Li respondu !
Morton ! Li parolu ! Morton !

SOKRATO

Vi multe eraras !

LA POPOLO

Li mensogas !

SOKRATO

Mi vidis…

LA POPOLO

Ekzilon !

SOKRATO (forte)

Mi vidis ĉielenirantajn
Flamojn de l’ brulejoj, kiujn li starigis ;
Kaj se iuj kuraĝuloj, sur la buĉadejo,
Ankoraŭ atendas la fajron, el kiu liberiĝas la animo,
Por li vi ne timu la mortigan malpurigon !
Li estis bravulo. Ne gravas de karno peco senvalora !
Lia sorto de vi povas esti enviata ;
Per la belaj heroaĵoj oni supreniras Elizeon !
Kaj neniam fajro skuita de l’ vento
Heroon mortintan aliigos en heroon postvivantan.

(Montrante Alcibiadon)

Rigardu lin ! Vidu, ĉu li havas perfidan vizaĝon !

LA POPOLO

Li do sin defendu !

SOKRATO

Vi respondu, filo !

ALCIBIADO

Dankon, Majstro !
Popolo ! Unue vi diru, ĉu li jam mensogis.
Inter ĉi tiu saĝulo kaj tiu alia

(Li montras Timon)

vi devas elekti !
Vi komprenas ke, pro tio, mi ne malaltiĝos
Al subtilaj argumentoj, kiuj povus min defendi.
Mi amas la Amon, Pallas, la militon kaj la Urbon.
Plaĉas al mi esti iam citota de la historio.
Kaj se tiu koro de infano faris kelkajn frenezaĵojn,
Ilin, per monto de gloro, ĝi volas kovregi.
Ĉion, kion mi plenumis, mi povus rakonti ;
Sed la filo de Klinias ne sufiĉe faris ;
Li volas, ke iam sur soklon lian gloron oni metu,
En Partenon, kun Sokrato kaj kun Temistoklo.
Kaj vi Diino ! Kaj vi, Diino kiu nin vidas…

LA POPOLO

Pallas ! Vi aŭskultu !

ALCIBIADO

Grandaj Dioj ! Mi ekaŭdas ŝian voĉon !
Popolo ! ŝi diras, ĉesu vian malnoblan kverelon !
Taskon alian pli belan vi havas por fari !
Nun, en Sicilio, Grekoj, viaj filoj, estas premegataj
Kaj timeme vi restadas enfermitaj en Attike ;
Tie la tiranoj senhavigas viajn fratojn,
Kaj vi lasas putriĝantaj la galerojn en viaj havenoj !
Post Platea, kaj Salamis, kaj Maraton,
Nia gloro kampon pli vastan postulas,
Ni volas Katane, Surakuze kaj Segeste !
Granda penso nasku grandan geston !
Por kroni vian frunton per laŭro ĉiam verda,
Trudu al vi la honoron obeigi l’ universon !

VOĈOJ EN LA POPOLO

Civitanoj ! Al la ŝipoj !

TIMON

Niaj militistoj…

VOĈOJ EN LA POPOLO

Surakuze !!!
Ne ! Alcibiado ! Armu vin !

TIMON

Mi lin akuzas !

ALCIBIADO

Civitanoj ! Venu ! Antaŭen ! Min sekvu !...
Ni kunportu kun ni niajn protektantajn Diojn !

TIMON (al Fotimo)

Nu, jes ! Al pereo ni lasu lin iri ! Li ne plu revenos !

VOĈOJ EN LA POPOLO

Al Pireo ! Al la ŝipoj ! Al armiloj ! Al galeroj !

SCENO IV

SOKRATO, TIMON

TIMON

(sin alproksimigante al Sokrato)

Kiel ! Vi ellasas ĉi tiun karegan disĉiplon !
Li bezonas iom plori, tiel multe ridadinte !

SOKRATO

Vi ? Timon !

TIMON

He jes ! Mi !

SOKRATO

Vi volas ?

TIMON

Al nenio mi malhelpas !
La justajn finiĝojn mi ĉiam preferas !...
Nun, aŭskultu ! Oni vin akuzas, oni vin malamas !
Nu ! Mi ne forgesis, ke hieraŭ, ĉe tiu festeno,
Inter tiuj junaj frenezuloj, viaj apostoloj,
Vi ŝercadis, pli kruele kaj pli akre ol ceteraj…
Ĉion mi pardonas !

SOKRATO

Kia estas la kosto de via pardono ?

TIMON

Tiu bela sklavo, la via disĉiplo, tiu Fedon…
Vi komprenas ?

SOKRATO

Neniel !

TIMON

Aristion ankoraŭ mi amas !
Mi scias !... Min punas Afrodite kolerega !
Kontraŭ tia amo, kiam ni ĝin spertas,
Vane la saĝuloj faras instruaĵojn…
Resume, Sokrato, oni vin malamas. Vin tiu malamo
Estas kondukonta morgaŭ al Atena juĝistaro !
Super vi jam vagas la ombroj de l’ morto !
Sed per unu vorto vi povas decidi pri via destino.
Tiu Fedon !

SOKRATO

Vi parolu !

TIMON

Nu ! Li mortu… aŭ li sin ekzilu !
Ĉiopova estas via diro super lia malforta spirito,
Li foriru ! Kaj pro sia liberiĝo li triumfu !
Sed al mi venkita li lasu la amon !...

SOKRATO

Timon ! Mi kompatas vian malgajan turmenton !

TIMON

Al li do vi diros…

SOKRATO

Nenion al li mi povos diri !
Ĝis nun mia lipo neniam mensogis,
Kaj diris parolon, kiun mia koro malakceptis !
Ĉu vi volas, ke, ĉe l’ aĝo, kiam kliniĝas la homo,
Kiel tro matura frukto, kiu kurbfleksas la branĉon,
Mi konsilu malnoble al mia amiko
Forlasi la amon por morton eviti !
Tiel proksime de la momento, kiam l’ animo sin liberigas,
Por konservi nur la ŝajnon de la vivo,
Pro ĉi tiu karno malŝatinda, Sokrato perfidus
Tiun noblan amon al vereco, pri kiu li tiel fieras !

TIMON

Vi volas do ĝui la prezon de via saĝeco ?
Adiaŭ !

SOKRATO

Timon !

TIMON

Adiaŭ ! Filozofiisto !

(Li eliras.)

SOKRATO (sola)

Ho ! malforteco !

SCENO V

SOKRATO, FEDON

FEDON

Jen mi, Majstro ! Vi scias, ke Timon volas, ke vi mortu !

SOKRATO

Ne grave !

FEDON

Ŝipo nin atendas ĉe l’ haveno.

SOKRATO

Ne !

FEDON

Mi volas vin savi !

SOKRATO

Saĝulo atendas la horon.
Se mia patrujo iam volos, ke mi mortu,
Ĝi min trovos en la hejmo kaj staranta.

FEDON

Sokrato ! Vi devas ekfuĝi !

SOKRATO

Kial min petegi ?
Mi ja ne foriros, Fedon, tion al vi mi certigas !

FEDON

Nu ! Por vin defendi, ho, Majstro, mi restas !


Kvina Dekoracio

LA TRIBUNALO

La dek-unu juĝistoj prezidataj de Timon.
Sokrato estas alkondukata antaŭ ilin.

SCENO I

SOKRATO, LA JUĜISTOJ, TIMON

TIMON

Jen do vi, Sokrato, al ni alvokita !
Ĉi-tiuj juĝistoj, sen ia malamo, sen ia kolero,
Por ke sur la kulpoj la leĝo peziĝu,
Kun la sereneco de la senpasia justeco,
Laŭ viaj paroloj, decidos pri via destino :
Libero, ekzilo, karcero aŭ morto.

SOKRATO

Mi respektas la leĝojn, kiuj regas Atenon.
Sed, komence, liberigu miajn membrojn !
Ĉar mi estas senkulpulo, oni formetu ĉi tiujn katenojn,
Kies ringoj kruelegaj enpenetras mian karnon.

TIMON

Vi scias, ke Dioj ekzistas, al kiuj ni estas fieraj kredadi.
Tiuj Dioj, justaj Dioj, kiujn via patrujo adoras,
Dzeŭs, Afrodite, Ares, Pluton, Herakles…

SOKRATO

Sufiĉe !
Mi konas…

TIMON

Ilin vi tamen ofendis !
Neniu vin vidas, laŭrite, aliri la templon
Oferi kolombon al la blanka Afrodite.

SOKRATO

Kial do ! ŝi havas ĉiujn birdojn de l’ ĉielo !

TIMON

Foibos kun arko arĝenta, kies altaron vi konas
Ĉu de vi li iam ricevis viktimon ?

SOKRATO

Se Dio de lumo li estas, li certe malŝatas la krimon ;
Neniu diulo satiĝas pro sango,
Kaj soifas al doloroj de senkulpa kreitaĵo…

TIMON

Malfeliĉulo !... Mi konsentas ! La tagon de l’ Panateneoj,
Kiam ĉiuj domoj, per kronoj dekoraciite,
Festas nian Pallas kun justa fiero,
Via domo sen krono nek floroj, ŝajnas funebranta ;
Kaj kiam, al templo, niaj civitanoj,
Sub rigardoj de Olimpo, amase aliras,
Per purpuro kaj oro vestite,
Vi, sur la sojlo via, kiun vi ne lasis,
Vi mokŝercas la Diinon kaj nian piecon.

SOKRATO

Mi neniam mokis tiujn homojn, kiuj, kun kredo sincera
Prezentas respektan piecon al Pallas,
Al nia patrino ! Procesioj, ludoj,
Ĉaroj kaj lumiloj, la ŝafinoj kaj virkaproj,
Kiujn, ĉe la tomboj, oni oferbuĉas…
Pallas de siaj infanoj ankoraŭ pli multe postulas,
Kaj pli bone, ol per tiu luksa pompo,
Oni ŝin adoras per la sereneco
De koro lojala kaj pura ; jen kion ŝategas
Nia virgulino kun okuloj el lazuro.
La tumultaj krioj, kiujn festo naskas,
Estas malpli dolĉaj al koro la ŝia
Ol tegmento silentada, kie revas
Maljunulo meditema kaj izola
Antaŭ l’ horizonto, pri l’ potenco de la Dioj.

TIMON

Kiel ! Pallas ! Oni scios, kiel pri ŝi vi parolas.
Viaj diroj estas tie, sur tiu fidela skribaĵo.
Ni daŭrigu ! Ĉiuhore, ĉe la vojkruciĝoj,
Krimon vi predikas en vortoj abundaj.
Kaj, en frazoj, la filozofio via, sur la stratoj,
Al vi alkurigas la popolamasojn.
Ĉar, en via nefleksebla malhumilegeco,
Vi asertas, ke vi ĉion konas, por ĉion neadi !...
Kaj niaj infanoj, kies cerbo, kiel mola vakso,
Konservas la frapon fatalan faritan de iu parolo,
Vi ilin delogas, vi, per la mantelo, ilin tenas,
Ilin kaptas per la vorto, kiel en premilo,
Ĉion senhonorigante, ĉion senkreditigante,
De l’ supro de via malkuraĝa ironio.

SOKRATO

Ĉu vi havas pruvojn ?

TIMON

Jes ! Oni venigu Eŭrilas !

(Eniras Eŭrilas. Al Eŭrilas)

Kiel do Sokrato, iun tagon, parolis pri Pallas ?

EŬRILAS

Li diris, laŭ mia memoro, ke neniam ŝi naskiĝis.

TIMON

Vi aŭdas. Per tiu infano, vi havas la pruvon.
Ĉu aliajn atestantojn vi deziras ? Mi havas dudekon.

SOKRATO

Se min ili ne komprenis, vana estas ilia atesto.
Sed se vi, juĝistoj ! deziras kompreni, vi aŭdu !
Malkaŝata estas ja doktrino mia ! jen ĝi tuta :
Mi respektas Diojn, patrujon kaj leĝojn ;
Sed ĉi-tiuj Dioj, kies heroaĵojn prikantis Homero,
Tiuj Dioj, kiujn la poeto home paroligas,
Estas realaĵoj nue kiel simboloj,
Kaj la stranga vesto, per kiu li ilin surkovris,
Kaŝas la grandan spiriton, kiu regadas la mondon.
Se Dzeŭs estas Dio, ĉu li povas, por mortemulinoj,
Senti la ekscitojn de krimaj pasioj ?
Ĉu Apollon havas ĉaron ? Ĉu Pallas do, ŝildon ?
Ĉu ĉevalojn Pozeidon ? Ĉu Artemis, leporhundon ?
Ebria Dionusos ? Kaj lama Hefaistos ? Kaj Hera ĵaluza ?
Afrodite, malfidela kaj edzino ridetanta,
Blanka perlo, eliranta el maraj abismoj ?
Ne ! Ne ! Karnan formon ne havas la Dioj ;
Pro nia malforto nur, ilin ni vidas similaj al ni mem ;
Ili ne suferas pro l’ homaj makuloj.
La nobla animo de l’ Dioj, for de ĉiu formo,
Estas ĉiuloke : en la grenoj de la tero fruktoriĉa,
En la silvoj, en la montoj, en l’ abismoj de la ondo,
Ĉe l’ astroj pendantaj de l’ volboj de l’ nokto,
Kaj en la spacego superplena je ilia potencego ;
Kaj tiu animo de l’ Dioj, kiun surgenue mi adoras,
Kaj kiu neniam aperas kruela, mensoga, perfida,
Kiu al la bono superrega, kun amo, nin gvidas,
Ĉi tiu animo tutmonda, en ni ankaŭ ĝi troviĝas !
Kaj ĝi diras : « Unue, kaj ĉiam, Justeco !
Ne grave se l’ frunto, klinata de iaj doloroj, paliĝos !
Vi povos ja ĉion maltimi, pli forta ol reĝo,
Se dia ĉi tiu animo estas je vi kontentega.
Lasu forfluanta la ondegon de l’ Plezuroj,
Kaj koron serenan starigu al la krioj de la homoj ;
Malŝatu la falsajn riĉaĵojn kaj ilian maskon erarigan ;
Vi estu lojala kaj forta, senriproĉa kaj sentima,
Kaj ĉar en vi vivas la Dio, de kiu dependas l’ ekzisto,
Por koni la mondon, eklernu vin koni. »

TIMON

Kaj jen, kion li kuraĝas, ŝajne triumfanta,
Tiu barbarulo, instrui al la kompatindaj infanoj !
Ĉiuj viaj diroj estas tie, kaj en siaj ĝustaj frazoj.
Sed vi devas, pri aliaj agoj, ankoraŭ respondi,
Ĉar ĝi estas ago, la instruo de l’ eraro.
Oni diras, kaj sen abomeno tion diri mi ne povas,
Ke la malpieco via, riĉa el ludoj funebraj,
Serĉadas demonojn flugantajn tra l’ nokto,
Kaj ke unu el ĉi tiuj, transpasinte l’ akvojn de l’ Flegeton,
Forlasas por vi la la kavernojn de Pluton !
Ĉu vere ? Respondu !

SOKRATO

Tio estas vera. Sed mi neas,
Ke de la Inferoj, juĝistoj, ĝi venas.

TIMON

Kaj tiel, de kie gi venas ?

SOKRATO

De la mondoj nekonataj.

TIMON

Ne ŝercu, Sokrato, en tiu sanktega momento.

SOKRATO

Veraĵoj ekzistas, kiujn la scienco ne posedas.
Ne venis ankoraŭ la horo por ilin ekkoni.

TIMON

Vi tamen respondos. Tiu feo, kiu do ĝi estas ?

SOKRATO

Iu forto, kiu, for de mondo peza kaj malnobla,
Forskuinte la restaĵojn de maldelikata gango,
Estas kiel animo de homo forlasinta nian teron !
Trans la ŝarĝo de la spaco kaj de l’ tempo.

TIMON

Kaj ĉu vi ĝin aŭdas al vi parolanta ?

SOKRATO

Mi ĝin aŭdas !

TIMON

Vi blasfemas ! Niaj leĝoj, niaj libroj, niaj pastroj,
Ĉiam malaprobis tiujn malŝatindajn kreitaĵojn.

SOKRATO

Kaj en viaj leĝoj, la mondon vi kredas enteni !
En malvastaj viaj libroj enfermadi l’ universon !
Kaj ĉar vi devigis maljunulon al silento,
Forstreki per iu dekreto la senfinon de l’ mistero !
Sed, juĝistoj ! vidu : ĉio estas al ni nekonata ;
Sur tero ĵetita, la homo, senvesta, kaj blinda estaĵo,
Nenion ankoraŭ komprenis pri la ĉeno de la kaŭzoj.
Kiam ĝi travidis de l’ aferoj la sencon profundan,
La trezoron mirindegan de l’ sekretoj, enfositan
En senlima tiu Kosmos, kiu nin blindigas ?
Pitagoras kaj Zenon, Demokritos kaj Tales,
Ankoraŭ ne trafis la limon ekstreman.
Aliaj pensuloj, post ili, venos iun tagon,
Ne tiel barbaraj kiel ni, klinante pli multe la frunton,
Kaj ne pretendante doni, en sia frenezo,
Homan limon al grandega universo…

TIMON

Ne pli multe da blasfemoj, kaj tro bone mi komprenis !
Ni alvenu al la puno, kiun leĝo… Vi ridetas ?

SOKRATO

Pro la vundo ricevita sur la kampoj apud Potidea,
Pro l’ defendo de l’ ideo kaj de mia patrolando,
Pro mia instruo, pro mia batalo,
Pro ekzemploj de kuraĝo kaj admonoj al la virto,
Mi meritis, posedante nur tunikon,
De vi kaj de l’ Respubliko, dumvivan nutradon.

TIMON

Nu ! Jes ! Ni tuj vidos ĉu vi ĉiam ridos !
Lin, gardistoj, forkonduku !

SCENO II

LA JUĜISTOJ

TIMON

Sufiĉe da vanaj paroloj !
Kiun punon ni difinos por ĉi tiu malpiulo ?

1a JUĜISTO

La ekzilon !

2a JUĜISTO

Kiel Aristido ? Nu ! Ne ! Li elpagu !
La morton !

3a JUĜISTO

La morton !

4a JUĜISTO

La ekzilon !

5a JUĜISTO

La karceron !

6a JUĜISTO

Mi, la morton !
La karcero ĉiam estas malbone fermita. El ĝi oni liberiĝas.

7a JUĜISTO

Mi ? Tiu multvorta retoro, je emfazo abundega,
Min lacigis. Mi malsatas kaj diras : La morton, senfraze.

8a JUĜISTO

La morton !

TIMON

Kaj vi, Krates ?

9a JUĜISTO

Liberecon !

TIMON

Kiel !

9a JUĜISTO (KRATES)

Kompatinda frenezulo. Ni lasu sen puno ĉiujn frenezulojn !

TIMON

Li estas sufiĉe malvirta por ŝajnigi frenezecon,
Kaj estas necese, ke ĉiu ŝtatano al Leĝo obeu.

10a JUĜISTO

Kaj mi, liberecon ! La popolo ja aplaŭdos !
Li estas amiko de l’ popolo…

TIMON

Kaj sendanka estas la popolo.
Mi, la morton ! Kaj la morton kuntrenas la mia voĉdono !
Bona estas nia juĝo. Por Ateno ĝi estas la savo !

SCENO III

LA POPOLO, LA JUĜISTOJ, en la popolamaso FEDON kaj ARISTIO

TIMON

Malfermu la pordojn. Popolo ! Vi aŭdu la juĝon !

VOĈOJ EN LA POPOLO

Ho ! Sokrato ! Li perfidis ! Li estas saĝulo !

TIMON

Vi silentu !
Por, de niaj Dioj, la honoro malkuraĝe profanita,
Ni, je l’ morto, post du tagoj, Sokraton kondamnis !


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
Akto II
Akto III
sekvoAkto IVsekvo


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert