Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
Akto II
sekvoAkto IIIsekvo
Akto IV


Sokrato
de Charles Richet
trad. J. Couteaux

AKTO II

Dua Dekoracio

La tendo de Alcibiado. Armaĵoj, trofeoj, lito.
Timon duonmalfermas la pordon de la tendo. Li aŭskultas, poste revenas.

SCENO I

TIMON, poste SKLAVO

TIMON

Nenio ankoraŭ ! Kruele ja estas atendi… kaj jen mi atendas.
Sed oni ne povas akceli la forfluon de l’ marapidema tempo.
Ne laŭvole oni povas rapidigi la grandiĝon de la ombro.
Atendadi kion ? Nun ne gravas ! Ĉio estas malgajiga ;
Nu ! Se venkos Sparto, malfeliĉon al mi !
Kadavro sternita nur estos Ateno.
Se triumfos nia Urbo, tiam… Sed kiu do estros ?
Alcibiado ! Frenezulo, kiu sin senkreditigos eble ;
Li ne scias, ke Ateno estas riĉa el forlasoj…
Atendi, atendi ankoraŭ !... Nu ! Jes ! Ni atendu !
Jen lia armeo, lia lito, lia tendo kaj lia armaĵo !
Kaj min oni malakceptis ! Mi memoros pri l’ ofendo !
Al mi oni diris ridetante : « Flankeniru, maljunulo ! »
Li venku unue, kaj poste ni vidos !
Timon, pro viaj bonfaroj, ne havos animon sendankan,
Li vin ne forgesos, nek Sokraton, vian instruanton.

(Eniras sklavo.)

LA SKLAVO

Al vi, virino deziras paroli.

SCENO II

TIMON, ARISTIO

ARISTIO

Jen mi estas !

TIMON

Aristio !

ARISTIO

Nu ! Jes !

TIMON

Ĉe nia armeo ? Pro kio ?

ARISTIO

Pro kio ? Mi enuis, tie malproksime, for de la milito ;
Ĉiuj viroj forestantaj…, Ateno dezerta !
Kaj mi venis !

TIMON

Frenezaĵo !

ARISTIO

Kial do ! Tio estas agrablega !
Sed ridu, Sinjoro ! Ridu ! Mia juna koramanto !
Por konsilantaro konservu ĉi tiun severan vizaĝon…
Ian ordon en viajn aferojn mi venas alporti.

TIMON

Kion oni diros ?

ARISTIO

Oni scias, ke vi malbone regadas !
Kaj mi venas, por ke vi evitu mallertaĵojn. Norma estas tio !

TIMON

Sed…

ARISTIO

Ĉu vi opinias nezorginda mian ĵaluzecon ?
Mi konas, Sinjoro, kian moron vi alprenis el Azio !

TIMON

Tamen…

ARISTIO

Ni malkaŝe nun parolu ! Vi sciu, ke, por mi,
Ne sufiĉas jam la ombro de l’ Potenco,
Kaj la rolo de la amistino, amanta kaj sola,
Kiun la mastro forlasas en la fundo de la gineceo.
Se vi aspiras min ami, mi aspiras miavice
Al rolo pli nobla, ol tiu de amservistino.
Mi regadas super Timon, por regi Atenon !...

TIMON

Aristio !

ARISTIO

Plaĉas al mi esti la suverenino !
De Psuke Eros naskis la flamecon !
Sed estas inter ni, amiko, alia kontrakto.
Ĉu vi vere opiniis, ke min logas via gracieco,
Vekante, la nokton, la mian deziron ?
Rigardu min ! Tiun korpon, kiun gloris ĉiuj grekoj,
Tiun korpon, kiun elskulptis Fidias el marmoro,
Se ĝin al vi mi kelkfoje konsentas oferi,
Tio estas por akiri per vi la potencon de l’ regado.

TIMON

Nu, kion vi volas ? Mi ĉion demetas ĉe viaj piedoj !...

ARISTIO

Ĉion ?... Bone ! Mi povos forgesi viajn malpravaĵojn,
Precipe se ilin vi volas sincere konfesi.
Via ammastrino ? Nu ! Ne ! Diru, ke mi estas via mastro !

TIMON

Tiel estu ! Mia mastro !

ARISTIO

Nu, do ! Por vin rekompenci,
Mi faktojn tre gravajn, kaj verajn, tuj al vi sciigos…
Ĉi tiu batalo…

TIMON

Parolu !

ARISTIO

Ni venkis.

TIMON

Kiel do vi scius ?

ARISTIO

Mi scias.

TIMON

Kiel ?

ARISTIO

Fidu al mi.
La Spartanoj fuĝas, kaj ni, ni triumfas !
Leena, tiu sorĉistino, kun okuloj nigraj kaj profundaj,
Kiu konas la efikojn kunligitajn kun la kaŭzoj,
Kiu legas, ne timante, en la estontaĵo,
Ĉe l’ arĝenta granda vazo, staranta sur la tripiedo,
Montris al mi nigran sangon, kiu surfluigas laŭron.

TIMON

Ĥimero !

ARISTIO

Vi aŭskultu ! Oni venas !...

SCENO III

Granda tumulto. Alvenas trupo da soldatoj armitaj.

ALCIBIADO kaj SOKRATO (antaŭe de ili)

LA SOLDATOJ

Evoe ! Gloron ! Gloron !
Gloron al la nobla estro, kiun prikantos la historio !
Gloron al Alcibiado ! Gloron al venkinto !

ALCIBIADO

Vi haltu !
Ekzistas, amikoj, nur unu venkinto : ĉi tiu !

(Li montras Sokraton.)

Mi ĵus estis kondukinta mian trupon en la plej fortan batalon,
Ĉe la centron, kie, moviĝante en ondoj tremantaj,
Niaj penantaj falangoj blinde bataladis !
Oni mortigadis, frapis, baton por bato redonis.
Subite, kiel fluso returneniranta,
Ĉio ŝanceliĝas, ĉio fuĝas. Kaj mi, surtere kuŝante,
Mi sentis, sub kasko rompita, malrapide forfluanta
Nigran sangon el senfortigita mia korpo !
Kaj mi vidis, kiel dum konfuza sonĝo, preter mi pasantaj,
La densajn terurajn multegojn de l’ glavoj kaj lancoj !
Mi, Sinjoro, estis pereanta ; fuĝis la armeo…
Sed, subite, militisto sin ekĵetas. Ĝi estis Li !
Kaj antaŭe de niaj soldatoj, kiuj malvenke forkuras :
« Homoj malkuraĝaj ! li diris, timu la malgloron por Ateno !
Malhonoro vin atendas : por kio utilas kuradi !
Antaŭ via estro nun mortinta, venu min vidi mortonta ! »
Li diris, kaj kiel Homera heroo, sen ia kolero,
Kun serena tiu frunto, kiun lumigas saĝeco,
Al batalo li ree kondukas nian tremantan armeon !
Lia ŝildo, same kiel Egido, min ŝirmas !
Tiel, Pallas, inter siaj blankaj brakoj, prenis Odusseus
Tiam, mi min restarigas, kaj poste… Kion mi aldiros ?
Vi aŭskultu tiun ĝojan krion ! Ĝi sufiĉas.

TIMON

Viaj heroaĵoj sur marmoro estos iam gravuritaj.

ARISTIO

Kaj al vi tiun laŭron virino donacas.
Sur la frunton vian, filo de Klinias, metu tiun kronon.

(Alcibiado prenas la laŭran kronon kaj ĝin portas al Sokrato.)

ALCIBIADO

Sokrato !

SOKRATO (forpuŝante la kronon)

Li nenion volas… Sokrato, karega infano,
Li ĝojas en koro pro via triumfo…
Mi nenion volas… Tamen, vi aŭskultu mian preĝon,
Timon, por soldato, kiun lia sentima animo
Alkondukis ridetanta al danĝero !...
Kion vi faros por tiu bravulo, por tiu heroo ?

TIMON

Mi ne scias. Sed kiu li estas ?

SOKRATO

Fedon.

TIMON

Kiel ? Mia sklavo ?
Li do bataladis…

SOKRATO

Kiel leono.

TIMON

Tio estas grava.
Kion li deziras ?

SOKRATO

Trezoron.

TIMON

Vere !

SOKRATO

Liberecon.

TIMON

Kiu al mi redonos la monon elspezitan pro lia aĉeto ?

ARISTIO

Mi !

TIMON

Sed…

ARISTIO

Sokrato, iru al li porti la sciigon.

SOKRATO

Heroon malkovras tiu grava tago !...

TIMON

Sed…

ARISTIO

Mi komprenas. Al li pli multe vi volus donaci.
Nu ! Jen por li, Sokrato, talanto el oro !
Por tiaj soldatoj, ĉu ŝparema oni devas esti ?

TIMON

Kion ?

ARISTIO

Se vi diros unu vorton, mi la sumon duobligos.

(Eniras soldato.)

LA SOLDATO

La sendito de Korintos tie vin atendas.

ALCIBIADO

Venu kun mi, Arkonto…

(Ĉiuj eliras, esceptante Aristion kaj Sokraton.)

SCENO IV

ARISTIO, SOKRATO

ARISTIO

Ĉu, Sokrato, vi estas kontenta ?

SOKRATO

Jes ! Homan animon vi ĵus savis, ho ! virino !
Tiu feliĉega Fedon, kies katenon vi rompis,
Cedis al la peza ŝarĝo de la malmilda sklaveco.
Jam la feron, por sin frapi, li pretigis.
Sed al li la vivon, la esperon, kaj la forton, vi redonas.
La vivega suko povos sub la ŝelo ankoraŭ ektremi.
Mi kredas, ke amo profunda, kiun kaŝi li ne sciis,
Senespera amo…

ARISTIO

Nu ! Iru lin serĉi !

SCENO V

LA SAMAJ, FEDON

SOKRATO (vokante)

Fedon ! Venu ! Vi estas libera !

FEDON

Mi !

SOKRATO

Vi povos vivi.
Vi alproksimiĝu ! Jen la mano, kiu vin, amiko, liberigas !
Vi miregas. Tamen, antaŭ malgranda momento,
Kontraŭ nudaj glavoj, vi ne tiel tremis !
Pri la milda libereco, kiun ŝategas via animo,
Vi povas nun esti fiera, ĉar vi prave ĝin akiris.

FEDON

Ĉion al vi, o Majstro, mi ŝuldas.

SOKRATO (montrante Aristion)

Kaj ĉu nenion vi diros,
Al tiu, kiu vin el sklavo faris civitano ?

FEDON

Mi ?

ARISTIO

Vidu ! Malfidela je via instruo, Sokrato !
Al li plaĉas la malhumileco de lia sendanka pensaro.
Kaj jen li, staranta, silentanta kaj malmilda,
Kaŝanta misteron ĉe l’ flamoj de siaj okuloj.

SOKRATO (al Fedon)

Ĉion al ŝi vi povas sciigi. Ŝi komprenos.

(Al Aristio.)

Vi pardonu ! Ĉar li estas pli timema ol sendanka.
Nu ! Fedon ! Diru al ŝi la sekreton, kiun mi ne scias.
Mi kunhavas, por min ĉarmi, la verkon de Anaksagoras,
Kiu donas al la penso rolon fundamentan,
Kaj priskribas la iradon de la astroj en ĉielo.

(Li iras en angulon de la tendo.)

ARISTIO

Tiun gravan kaj sekretan amon, pri kiu parolas via Majstro,
Kiu vin senkuraĝigas kaj malserenigas nun vian spiriton :
Eble, Fedon, mi rajtas ĝin koni.
Parolu !

FEDON

Mi ne volas riski vian malestimon.

ARISTIO

Vin malŝati ! Kial ? Neniu ajn amo estas malgloriga,
Kaj, malgraŭ ni, Afrodite nin flamigas.
Virino, vi diras ? Mi deziras scii ŝian nomon.

FEDON (falante sur la genuojn)

Aristio ! Aristio !

ARISTIO

Ha ! ŝi estis mi !

FEDON

Pardonu !
Pri tio la Dioj atestu ! Mi volis silenti !
Sed paroli vi ordonas… Vi min aŭdu sen kolero.
Estis la vespero de tago, dum kiu pro Dio ni festis.
Procesio supreniris, gajaspekta, sub blua ĉielo.
La virinoj antaŭiris la pastraron de Kibele.
Vi tiam aperis, tiel pura, tiel bela,
Kaj kviete vi marŝadis, rigardante l’ horizonton,
Kiel enkarcerigito hontema pri sia karcero,
Kaj, kiel Diino surpaŝanta la nubaron,
Vi serĉadis malproksimen matenruĝon nekonatan !
Tiam, ĉion mi komprenis ! La ĉielon mirindegan,
Kaj tion, kion diras al la noktoj, en silvoj vastegaj,
L’ astro pala, disverŝante la lumon serenan ;
Kaj tiun grandegan belecon, kiun entenas la mondo ;
Kaj la vastajn penojn, kaj la febrajn revojn,
Kaj la homan penson, abismon en kiu ĉio estas nigra,
Se la amo, kiu plinobligas la animon de malfeliculo,
Al li ne venas malkovri stelojn en la ombro.
Jen kion revadis, vin vidinte, sklavo.
Kaj nun, adiaŭ ! La revo finiĝis.

ARISTIO

Kial do adiaŭ ? Ĉu vi opinias, ke ni vin forlasas ?
Granda estas via frenezeco ! Oni vin pardonas.
Sklavoj ! Mian portseĝon ! — Nu, jen mia mano !
Mi forgesos tiun amon. Sed, morgaŭ, vi venu min vidi.

(Al Sokrato enprofundiĝinta en revo.)

Sokrato ! Nu ! Sokrato !

SOKRATO

Kion ! Ne koleru !
Anaksagoras diris…

ARISTIO

Sklavoj ! Mian portseĝon !

(Ŝi eliras.)

SCENO VI

SOKRATO, FEDON

SOKRATO

Mi konservas saman opinion. Tiu filozofiisto estas lerta !
Sed li kredas je senmorta materio ! Li estas malprava.
Nur en intelekto estas eterneco !
Esceptante la animon, kiu pensas, ĉio estas fumo.


Tria Dekoracio

LA FESTENO

Festsalono ĉe Aristio.

SCENO I

ARISTIO, TIMON, SOKRATO, ALCIBIADO, KRITON, PLATON, APOLLODORO, DIOTIMO

ARISTIO

Foriru, kantistoj ! Kaj vi ankaŭ, sklavoj !
Flutistoj, sufiĉe ! Nin solaj ĉi tie vi lasu.
Libere paroli ĉiu el ni sin pretigu.
Vi, Sokrato, komencu !

ALCIBIADO

Kaj ni kontraŭdiros.

ARISTIO

Jes, al li, laŭvice, vi respondos, se vi povos.

SOKRATO

Pri kio mi devas paroli !

ARISTIO

Hodiaŭ, pri Amo,
Kiu estras fenezulojn kaj saĝulojn.
Sed, ho ! Timon ! pro kio ĉi tiu malgaja vizaĝo ?
Ĉu ne plaĉas al vi la vinoj kaj la paroladoj ?
Vi murmuras… Tamen por vi ni aranĝis,
Kiel epilogon, plej neordinaran surprizon.

TIMON

Kiun do ?

ARISTIO

Vi vidos. Sed estas avara la Tempo.
Vi parolu !

ALCIBIADO

Pri Amo ? Mi komencas.

DIOTIMO

Ni aŭdu !

ALCIBIADO

Do, Amo, la Dio pro kiu hodiaŭ ni festas,
Estas rozkolora knabo, kun flugiloj,
Sagujo sur ŝultro, kaj sago en mano.
Knedita el lilioj kaj karmino estas lia korpo.
Sur kruelaj liaj lipoj rideto vagadas.
Juna li estis hieraŭ, juna li morgaŭ restados.
Fidias al li donis, ĉe l’ pura marmoro,
Formon ja senmortan, kiun Tempo ne difektos,
Kaj suferas ĉiuj homoj lian superhoman povon.
La pentristo, la poeto, fiksis lian bildon,
Kaj ĉiuj, malgranduloj aŭ granduloj, ni lin respektegas,
Adorante lian regon kaj benante lian leĝon !
Nu ! Mi lin konas, kaj li estas ankaŭ mia mastro !
Sed la rozkoloran kaj perfidan knabon neniam mi vidis.
Kiam mi pensas pri Amo, nur vin mi povas ekvidi !

ARISTIO

Vi malpie paroladis ! Tamen vi min ravis.
Diotimo ! Viavice ekparolu, vi, kiun oni diras tiel lerta.
La instruojn de Sokrato, ĉu vi efike profitis ?
Ĉu vi, tiel bela, povas prikanti belecon ?

DIOTIMO

La brileco unutaga de ĉi tiu korpo malfortika
Pasas, kiel floro, kiun blovaĵo velkigas ;
En la brakoj de l’ amanto, l’ amanto lin vidas perei !
Por ne ĉirkaŭbraki, do, vanan ĥimeron,
Li bezonas aliajn havaĵojn, kies morto ne povos okazi.

SCENO II

LA SAMAJ, ANTISTENO

ARISTIO

Kia bruo ! Kiaj krioj !

ALCIBIADO

Antisteno !

ANTISTENO

Li mem sin invitas.
Saluton ! Ĉiuloke, kaj kiel Tersito, hejme li sin sentas.

ARISTIO

Ĉu vinon el Cipro ?

ANTISTENO

Ne.

ALCIBIADO

Nektaron ?

ANTISTENO

Ne ! Akvon !
Ĉe la sojlo de viaj palacoj, mi lasis la mian barelon,
Kaj mi venas kun vi simple priparoli.
Vi diskutis ?

ALCIBIADO

Pri Amo.

ANTISTENO

Jen temo por belaj paroloj.
Jes ja ! Mi vin ĉiujn konas ! Jen ĉi tie la maljuna Timon.
Aristio kaj Sokrato, Platon kaj Alcibiado.

SOKRATO

Parolu pri Amo, cinikulo, ni volas vin aŭdi !

ANTISTENO

Por Amo, Dio stulta kaj malbona, ĉu mi estos malsevera ?

DIOTIMO

Ĉu Amon vi konas ?

ANTISTENO

Certe ! Kaj mi lin malamas ;
Monstro kun okuloj malbone kovritaj per dikaj vindaĵoj,
Kiu de ĉiu abomenindaĵo estas legitima patro,
Kiu aliigas viron en virinon, kaj virinon en vipuron.
Oni diras, ke li estas blinda : li vidas por fari malbonon.
Li frapas, mensogas, li estas hipokrita kaj malmilda :
Lin en ĉiu malglorego ni retrovas ;
Ho ! Amo ! Mi, la hundo, mi lin malkonfesas !

ARISTIO

Al li, Sokrato, respondu !

ANTISTENO

Per Stiks, estas bone,
Ke homo al Eros senindulge iam diru sian penson.
Oni ja asertas, ke de Afrodite li sin gloras esti filo.
Eble ! Sed lia filino estas la Teruro.
Kaj kiam li estas ebria pro la larmoj kaj doloroj,
Kiujn ridetante li ellasas sur bestojn malnoblajn,
Li nur kvietigas ilian soifon per iom da koto.
Kaj mi, rigardanto, kun la manoj sub mentono,
Mi amuziĝadas, kaj ĉeestas ĉe tiu strangega spektaklo,
Kiun plaĉas al mi admiri de l’ supro de mia bastono.

ARISTIO

Al li, Sokrato, respondu !

ANTISTENO

Respondo lin ĝenas.

SOKRATO

Neniel ! Sen Amo, ĉu ni havus Antistenon ?
Ĉar Amo, malgraŭ vi, per la diaj siaj manoj,
Cinikulo, vin mem knedis kiel ĉiujn homojn.

ANTISTENO

Mirinda donaco, kiun li estus pli prave lasinta ĉe l’ pordo.

SOKRATO

La tero sen Amo ! Maso sen movo, nek vivo !
Kaj la dia Suno, sub kiu ni preĝas,
Kolere, for de ĝi, estus deturninta sian radiaron !
Kaj homo sen Amo, malkapabla je kompreno,
Malvarma, malnobla atomo, kaj cindro en cindro,
Malfortika, ne plu aspiranta al la senmorteco,
Ĉar ĝi neniam ekzistis, ekzisti ne povos estonte.
Dzeŭs iam prenis malgravegan polvon,
Kaj li modlis el ĝi homan korpon.
Poste, por doni la vivon al inerta tiu materio,
Li prenis en sia Olimpo radion de lumo,
Fajreron de amo, kreontan inter siaj fingroj.
De ĉi tiu nin torturas la blinda forteco ;
Ĝi estas la dia lumilo, kiun ĉiu kreitaĵo
Tenas en la brusto, por ke, iun tagon, ĝi ekbrilu.
Kaj ni, kiuj estas nur iom da putro,
Ni fariĝas Dioj kiam vi alvenas, Amo !

ANTISTENO

Li min senspritigas, per la belaj siaj frazoj.
Mi do estus Dio, laŭ vi, mi, la hundo ?
Ne ! Donu al mi panon, mi estos kontenta.
Sen danko. Min atendas la mia barelo.

SOKRATO

Bonan apetiton, cinikulo !

ALCIBIADO

Ĉu do tio estas la surprizo,
Reĝino, per kiu hodiaŭ via afableco nin favoras ?

ARISTIO

Vere, ion pli bonan mi havas ! Pri Amo,
Vi, kiel infanoj, parolis laŭvice.
Oratoroj kaj poetoj, nu ! mi vin spitvetas !
Virino ja estas pli klera ol filozofio.
Ŝi ne nombras la bonfarojn aŭ malbonojn,
Kiujn, laŭ sia kaprico, disdonas la Dio ;
Ŝi scias, ke Amo, inter ĉiuj belaj vortoj,
Deziras el ili konservi nur unu, ĝi estas : ofero.
Sin forgesi, eĉ perei, kaj sin neniigi por li,
Marŝi, kun okuloj malfermitaj, al abismo profundega,
Ne plu vidi plenalume la sunon brilantan,
Nenion timegi, nek la turmentadon, nek la krimon,
Rekte antaŭen alpaŝi, senbedaŭre kaj sentime,
Sin ĵeti ridante al la fero de la lancoj,
Malŝati palacojn, Arkontojn kaj oron,
Kaj suferi, kun frunto levita, epopeajn doloregojn !

TIMON (ekstarante)

Kion vi intencas diri !

ARISTIO

Kiel ? Nia ebriiga manĝo
Tiom malklarigas vian cerbon, ke ĝi ne komprenas ?
Rigardu en miajn okulojn, ĉu Amo ilin ebriigas.
Ĉi tiuj saĝuloj lin prikantis : mi, lin vivi mi pretendas.
Amo estas nun la sola Dio, kiun mi adoras !
Al ĉiuj sentime, antaŭ li, mi tion deklaras !
Do, estu rompata, Arkonto, simile al tiu kaliko,
La malĉasta pasintaĵo, kies honton mi komprenas !
Nur la estontaĵo estas vera, mensogas la pasintaĵo :
Ĉio estas forgesita, se mian amanton mi amas.

TIMON

Tiu amanto, kiu li estas ? Parolu !

ARISTIO

Por vi nun ne gravas !

(Sklavo eniras.)

LA SKLAVO

Aristio !

(Li parolas mallaŭte al Aristio.)

ARISTIO

Jes ! Li eniru ! Sklavo, malfermu la pordon !

(Eniras Fedon. Aristio, kurante al li.)

Ha ! Fedon !

TIMON (al la ĉeestantoj, kiuj ridas)

Vi ridas ! Sed, pro tia insultego,
Vi sciu, ke iam multegaj vizaĝoj paliĝos.

SOKRATO

Timu la danĝeron de tuja kolero !

TIMON

Aristio ! Aristio ! Vin demono inspiris !
Vi ridu ! Banditoj ! Vi ridu !... Vin oni retrovos !

SOKRATO

Kvietiĝu !

TIMON

Vi unue, la severa filozofiisto !
Kaj vi, la sklavo malnobla, kiun oni vendas ĉe l’ vendejo !
Kaj vi, la amaĉistino ! Kaj vi, la diboĉemulo,
Vi atentu ! Estas leĝoj kontraŭ la sakrilegio !
Vi ridu ! Sed petu de Pluton, ke li vin protektu !

(Timon kolerege eliras.)

ALCIBIADO

Kurioza epilogo, kaj multe amuza !

PLATON

Kiel malbela li estis kun siaj sangruĝaj okuloj !

ALCIBIADO (al Sokrato)

Nu ! Venu ! Kaj sian poemon ilin ni lasu finontaj !

FEDON (al Sokrato)

Ha ! Majstro ! Ankoraŭ unu vorton… Mi vin amas kaj admiras !
Amon ! Liberecon ! Ĉion al vi mi nun ŝuldas ! Dankon !
Al mi vi donis la rajton vivi kaj esti libera,
Sed sankta la via parolo ankaŭ estas bonfaraĵo
Grava kaj kvietiganta la animon, kiun ĝi faras libera ;
Do, kaj tio ne estas, Sokrato, vana parolado,
Se krimo, se iu danĝero vin minacus, mi alkurus !
Kaj, kiu ajn estu la bato, kiun por vi tirano destinus,
Nur tra mia brusto, oni vin ekfrapus.

(Ĉiuj eliras. Aristio kaj Fedon restas solaj.)

ARISTIO

Ili foriru ! Mia reĝo ! Mi estas la via sklavino !
Kaj nur vin mi konas en la tuta mondo !


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
Akto II
sekvoAkto IIIsekvo
Akto IV


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert