Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
Akto II
Akto III
Akto IV


Sokrato
de Charles Richet
trad. J. Couteaux

AKTO IV

Sesa Dekoracio

LA KARCERO

SCENO I

LA PROVOSO, SOKRATO

LA PROVOSO (enirante)

Sokrato ! Ankoraŭ li revenas, nenio lin ĝenas !
Sokrato !

SOKRATO

Nu ! mia amiko !

LA PROVOSO

Ĝi estas afero plej stranga !
De dekkvin jam jaroj, mi estas provoso de tiu karcero,
Kaj tiuj kvar muroj malhelaj estas mia tuta horizonto !
Nu ! Ĉiuj kondamnitoj, post kiam sonoris la horo,
Plenigis je siaj kriadoj ĉi tiun malhelan restejon.
Unuj, kiujn peza timo ŝanĝis en blankajn fantomojn,
Sin trenis al miaj piedoj, palegaj, tremantaj ;
Aliaj, al mi disŝutante multegajn insultojn,
Vokis al mi la koleron de l’ Furioj !
Sed nenio vin malkvietigas ! Senplende,
Senkrie, vi dolĉe parolas, vi revas, ridetas !
Kaj tamen, vi scias, kion al mi leĝo trudas !
Post iu momento, mi devos… ĝi estas afero plej stranga.

SOKRATO

Kaj vi, vi ne scias, ke verŝante al mi la venenon,
Amiko ! vi helpos forlasi karceron…
Ĉi tiun karceron de l’ korpo, ĉe kiu animo
Suferas kaj ploras, avida ektrafi la domon ĉielan.

LA PROVOSO

Kaj vi revas tiel ?

SOKRATO

Pri la libereco !

LA PROVOSO

Tio estas bela.
Revi, kaj rideti !

SOKRATO

Ami !

LA PROVOSO

Sur la sojlo de la tombo.

SOKRATO

Eĉ, mi faris por vi, kiel faris maljuna Esopo,
Apologon, en kiu vereco sin kaŝas.

LA PROVOSO

Esopo ! ho !

SOKRATO

Vi povas kompreni nuntempe.

LA PROVOSO

Apologo antaŭ la cikuto ! Mirigante !

SOKRATO

Kiam estis malfermita la skatolo
De la bonoj kaj malbonoj,
For de l’ homoj ĉe l’ tero fiksitaj,
Ĉiuj al ĉielo ekflugis, kaj en la skatolo
Sola restis la Espero.
Tamen la Plezuro, riĉege vestita
Supreniras ĝis mem al Olimpo ;
Tie supre, oni ĝin akceptas, ĝin festas, ĝin amas,
Jen ĝi estas diigita !
Sed rapide oni vidis la grandan eraron
Pro tia akcepto de l’ brila fremdulo.
Laŭte ĝi parolas, aroganta, ĝi ordonas,
Ĉion prenas, kaj ĉion intencas regadi.
La tagon, la nokton, ĉe l’ lito, ĉe l’ tablo,
Ĝi faras bruadon grandegan.
Pro l’ bruo de ĝiaj tintiloj,
La dolĉa kvieto de l’ koro forkuras
Malbenante sian brueman venkinton.
« He jes ! diras Dzeŭs,
Komprenante sian kulpon,
Senkora plezuro, gasto malŝatinda,
Vin nun oni konas ! Dankon !
Nu, sentaŭgulo, for de ĉi tie !
Sur ilia bulo, iru peti de l’ homoj azilon !... »
Kaj jen la Plezuro, kiu de Olimpo ekruliĝas !
Sed, ĉar Olimpo estas alta,
Ruliĝante, sian mantelon ĝi perdas,
Mantelon el oro, purpuro, kaj silko,
Kies franĝo en koloroj belbrilegaj malfaldiĝas !...
Kaj tiu mantelo, ĝi estis trovita…

LA PROVOSO

De kiu ?

SOKRATO

De l’ Doloro !
Ĝi ankaŭ, kurante for de la skatolo ensorĉa,
Ĝi estis serĉinta bonŝancon ;
Sed en ĉiu loko, malbelega kaj sendentigita,
Nuda kaj malbonodora, ĝi estis, kun timo, pelita.
Nu, sur sin ĝi metis la brilan mantelon,
Kaj belega, sian vualante la karkason tragedian,
Ĝi ĉiun portikon per paŝo fiera trairas,
Ĉar homoj, logataj de l’ vesto trompema,
Kredas vidi la Plezuron kaj akceptas la Doloron.

(Oni frapas.)

SCENO II

LA SAMAJ, KSANTIPO

LA PROVOSO

Kiu povas veni ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

O Sokrato ! o mizero !

SOKRATO

Fieran animon en ĉi tiu tago oni devas havi !

KSANTIPO

Ili vin kondamnis, vin, la Saĝan, vin, la Bonan !
Kaj nun estas via lasta horo ! Sokrato ! Pardonu !

SOKRATO

Edzino, restaru. Vi estis lojala kaj pura !

KSANTIPO

Ne ! ne ! mi vian malamon, insulton, meritis !
Ĉar mi vin ne sciis kompreni, kaj tamen vin amis,
Kaj estas ĉi tio konsciencriproĉo,
Kiu min subpremos ĝis ĉiam !

SOKRATO

O Ksantipo ! miavice mi min devas ekriproĉi,
Ĉar oni ne povas doni sian revon kiel senkulpigon,
Kaj la revo, ĉe kiu la mia animo ŝatis flugvagadi…

KSANTIPO

Kaj mi, ve ! nur serĉis ĝin malserenigi !
Teda kaj kruela, kaj simila al Harpio !
Mi iros ĝin trovi, vian juĝistaron malpiegan !...
Malfeliĉulino ! Ho ! Doloro ! Ho ! Sokrato !
Ĉi tiun vesperon ! Ĉu ĝi estas ebla !
Ho ! Dioj ! Sokrato ! Malespero mia !

SOKRATO

Ne ! nur la malbonulo malesperas, ho ! edzino !

KSANTIPO

Kaj miaj infanoj !

SOKRATO

Pro la patro ili ne devos ruĝiĝi.

KSANTIPO

Infanoj ! Ho ! niaj infanoj ! Mi viajn genuojn kisadas !

SOKRATO

Ksantipo ! Sufiĉe ! Malindaj je ni estas tiuj ploroj.

KSANTIPO

Sokrato !

SOKRATO

Forkonduku ŝin…

KSANTIPO

Ha !

SOKRATO

Kompatinda fidela estulo !
Adiaŭ ! Ksantipo ! Vi, amikoj ! Zorgu pri ŝi !

(Ĉe la fino de la sceno eniris Kriton, Simias, Cebes, Fedon.)

SCENO III

SOKRATO, LA PROVOSO, KRITON, SIMIAS, CEBES, FEDON

SOKRATO

Nu ! do ! mia kara Kriton ! jen la grava tago !
Kaj l’ animo de Sokrato baldaŭ trafos sian vicon.

KRITON

Ĉu la morton vi deziras ?

SOKRATO

La morto nur estas trapaso,
Terura por la malbonulo, liberiga por la saĝulo.
Ploroj ? Vere tio estas malbone kompreni mian instruadon !
Ĉesas bati l’ koro, kaj ni, ni komencas.
Ĉu vi vidis ŝprucanta la flamon el ligno malhela ?
Ĝi sin ĵetas supren ĝis ĉielo ; tiel la animo !
Ĉar korpo la nia, simila je tiu malnobla kaj peza lignaĵo,
En sia hontinda karnaro entenas spiriton subtilan.
Fajron vere sanktan kaŝas tiu karno,
Kaj la dia morto liberigas la fajreron.

KRITON

Kaj ĉu estas tiel ĉiu homo ? jen perfida, jen senkulpa ?

SOKRATO

Tio estas, mia kara Kriton, fakto perpleksiga,
Sed… eble… Ni vidu… La suno ankoraŭ briladas.

(Li faras signon al siaj amikoj, kiuj sin lokas ĉirkaŭ li.)

Animoj do iras al celoj sekretaj ;
La animo de l’ justulo, kiel tiu de la malvirtulo.
Sed ritmo profunda regadas la mondon,
Kaj estus rompata tiu vasta harmonio,
Se unu restadus sen puno, alia sen danko.
La festojn, la amojn, la kronojn, ĉi tiujn havaĵojn
Mi ja konsideras kiel trompegantajn, kiel malŝatindajn.
Kiam, de la brilegeco de la Belo, la penso fariĝas ravita,
La morto aperas al ĉiu saĝulo la fonto de vivo,
Kaj niaj vanegaj brilaĵoj nur estas vestaĉoj,
Kiam, trans la tombo, oni atendas radiojn.
Jen kial mi estas sen ia kolero, sen ia malamo.
Eĉ kun ĝiaj kulpoj, mi amas Atenon.
Mia juĝistaro, se ĝi povis min konduki al la morto,
Al mi ja senton malnoblan ne povis havigi,
Unutaga vojaĝanto, sur la tero ĉe kiu ni estas,
Mi sentas grandegan kompaton por homaj eraroj…

(Eniras la provoso.)

LA PROVOSO

Laŭ ordono de l’ arkonto, jen grava letero.

SOKRATO (legante la leteron)

Aristio ?

LA PROVOSO

Tie ŝi estas. Por vi sola, ŝi atendas.

SOKRATO

Kion do ŝi povas esti al mortanto ankoraŭ dironta ?
Nu, jes ! Kaj vi, dum momento, amikoj, foriru !

SCENO IV

ARISTIO, SOKRATO

ARISTIO

Al vi mi alportas la vivon kun la libereco !

SOKRATO

Kion vi diras ?

ARISTIO

La provoso, kiun subaĉetis nia mono,
Al vi la fatalan trinkaĵon ne verŝos.
La pordo, ĉi tiun vesperon, malfermiĝos laŭkutime,
Kaj vi povos tiam, ŝirmate de l’ nokto…

SOKRATO

Mi ! ne. Mi ne estas la kulpulo kiu fuĝas !...

ARISTIO

Ĉio estas preta ! Ni, en la haveno, posedas marŝipon.
Sindonaj kunuloj, kiujn inspiradas via nobla koro…

SOKRATO

Kial, infanino, vi serĉas alian havenon ?
Ĉu ni povos trovi pli certan, ol morton ?

ARISTIO

Dioj ! Kiel do cedigi ŝtonkoran la homon !

SOKRATO

Milda estis via amikeco dum ĉi tiu lasta horo,
Ĉe la mondoj malproksimaj, al kiuj mi estas trenata,
Mi konservos ridetante la figuron vian, ho ! Beleco !

ARISTIO

Tiel maltimi la morton ! Estas preskaŭ ja sakrilegio !
Mi promesis al Fedon…

SOKRATO

La amo vin ŝirmu !

ARISTIO

Li vin respektegas, Majstro, via morto lin mortigos !

SOKRATO

Li vivu per l’ amo, li estu dankema !
Kiu scias, ĉu parolo lia, al jarcentoj konfidita,
Ne ekvenkos pri mi la memoron forgesitan ?...

IU VOĈO

Sokrato !

SOKRATO

Ĉiopovaj Dioj ! Ĉu vi aŭdas ! Estas lia voĉo !

ARISTIO

Dioj !

SOKRATO

Li venas por min alparoli je la lasta fojo.

ARISTIO

Kiu do paroli ?

SOKRATO

La spirito, kiu min gardadas !

LA VOĈO

Sokrato !

SOKRATO

Kion vi volas ?

ARISTIO

Dioj ! mi ektremas !

LA VOĈO

Rigardu !

SOKRATO

Ĉu vi vidas, tien naskiĝanta, palan lumon ?
De tiu malhela karcero la muro foriĝis.
Tie… olivarboj… popolo… monteto…
Kiu estas tiu nekonato, kies bela frunto malleviĝas.
Kaj, agoniante, malseka pro sango kaj ŝvito,
Disĵetas ĉirkaŭen la brilon de sia lumeco ?
La du brakoj etenditaj… kruco… turmentado…
Kiuj abomenaj Dioj postulas ĉi tiun oferon ?

(La lumo malaperis, ĝi reaperas.)

LA VOĈO

Ankoraŭ rigardu !

SOKRATO

Ĉiopovaj Dioj ! Punbrulejoj ! Turmentistoj !
La malliberuloj almontrantaj la vizaĝon al la kradoj !
Ĉi tiuj martiroj, kiuj ili estas, Forto, kiu nin senesperigas ?
Kial al mi ilin montri, kial ?

LA VOĈO

Ili estas viaj fratoj !

(Granda silento.)

Sokrato !

SOKRATO

Kion de mi, Majstro, vi volas ?

LA VOĈO

Ĝis baldaŭ !

SOKRATO

Jes, mi vin obeos, Voĉo de l’ ĉielo !

(Al Aristio)

Kaj nun adiaŭ !

ARISTIO (petegante)

Sokrato !

SOKRATO

Jen la horo !

ARISTIO

Sokrato !

SOKRATO

Mia sorto volas, ke mi mortu !

(Li forsendas Aristion kaj enirigas siajn amikojn.)

SCENO V

SOKRATO, KRITON, FEDON, CEBES, LA PROVOSO

SOKRATO

Vi venu, amikoj ! Jam estas vespero !

KRITON

Kaj tiu letero ?

SOKRATO

Ne, nenio !

KRITON

Kiel ! neniu espero ?

SOKRATO

Kompatinda Kriton, ĉiam enigita en la materio !
Sed estas l’ espero al tiuj, kiuj iras al la lumo !

KRITON

Kiel oni devos, Majstro, zorgi vian korpon ?

SOKRATO

Vi vidas, ke Kriton, malgraŭ ĉiuj penoj miaj,
Kredas, ke Sokrato estas tiu karno unutaga ?
Ne ! Ne ! La vera Sokrato ne estas kaptebla !
Kaj kiam vi kredos lin teni en manoj,
Forlasos Sokrato l’ popolon de l’ homoj.

(Eniras la provoso alportante la pokalon.)

LA PROVOSO

Jen mi ! Mi volus prokrasti la horon !
Sed al vi mi devas alporti…

SOKRATO

Bone !

LA PROVOSO (plorante)

Sokrato !

SOKRATO

Li ploras !
Nu ! kuraĝon, amiko ! Tiu viro estas simpla, estas bona !
Ĉiutage, li venis ĉi tien en mian karceron,
Serĉante por diri la frazon konsolan,
Kaj parolojn multajn trovis lia dolĉa amikeco.
Ĝi do estas la veneno ?

LA PROVOSO

Ve !

SOKRATO

Ĝi estas pistita ?

LA PROVOSO

Ve ! kaj en la vino jam miksita.

SOKRATO

Sed, post kiam oni trinkis, diru, kion oni devas fari !

LA PROVOSO

Oni marŝas, kaj kiam eksentas l’ efikon dormigan,
Oni sin etendas sur la lito ; poste supreniras fortega malvarmo.

(Eniras Fedon.)

FEDON (sin ĵetante al la genuoj de Sokrato)

Dioj ! ĝustatempe ankoraŭ ! mi vin vidas !

SOKRATO

Dankon ĉar vi venis ĉe la lasta horo.
La plej dolĉa ĝojo, kiun saĝulo kuraĝas esperi,
Ĝi estas foriri, sekvate de ĉiuj rigardoj amataj,
Kaj povi rideti al ĉiuj plorantaj !

(Al la provoso)

Nun, amiko, donu al mi la trinkaĵon.
Via mano tremas ?

LA PROVOSO (plorante)

Sokrato !

SOKRATO

Nu ! donu (li trinkas.) Farite !
La potencaj Dioj benu la vojaĝon !

KRITON

O doloro !

FEDON

O Sokrato !

CEBES

Krimo abomena !

FEDON

La mondo por ĉiam malbenu ilian memoron !

KRITON

O nia Majstro !

CEBES

O martiro !

FEDON

Nigra krueleco !

SOKRATO

Amikoj ! Ha ! Kia funebra kaj ĝemanta pompo !
Kial tiuj ploroj ?

FEDON

Ve !

SOKRATO

Mi estas senkulpa !
Ĉu vi estus preferintaj, se oni min estus puninta pro kulpo ?
Kaj tiu veneno verdire nenion teruran posedas.

(Li marŝadas en la ĉambro, kaj subite haltas ŝanceliĝante.)

Tamen, mi jam sentas altiĝanta al la koro la malvarmon !
Helpu al mi… Sur tiu kuŝejo… Sen ploroj kaj sen timo.

(Oni lin etendas sur la lito. Silento.)

Fedon ! Li parolas nun ankoraŭ en apoteozoj !
Estontaĵo ! Estontaĵo ! Riĉa el noblaj okazoj !
La homoj jam malpli kruelaj, potencaj, similaj al Dioj !

(Silento.)

KRITON

La morta vualo jam liajn okulojn ekkovras…

SOKRATO

Eskulapo… kokon… vi devus… oferi…

(Li mortas. Fedon alproksimiĝas, fermas liajn okulojn, lin kovras per mortotuko.)

FEDON

Ne ploru !... Ĉi tiu Justulo estas kun vi, ho ! Justeco !

KURTENO


Prezentaj notoj


Aktoroj
Akto I
Akto II
Akto III
Akto IV


Tabelo de la retejo


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert