Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

VII

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

VII

Alvenis la tago, kiam okazas la edziĝo de Doĝo kun Adriatiko. Venezio reprenis sian festan mienon ; Patricioj albordiĝis al Bucentaŭro por partopreni la ceremonion, dum popolamaso disigita sur placoj kaj en gondoloj atendis la komencon de la sekvontaj ludaroj.

Sammomente, sur la kajon de l’ Madono, malsupreniris grupeto konsistanta el Madalena, ŝia edzo, la bredisto de bubaloj, kaj la mulisto, kiujn ni jam renkontis en gastejo apud Ostiglia.

— Per la Kristo, diris la mulisto al Casini, mi ne pensis renkonti cin en Venezio ; mi kredis, ke ci estas ĉu en Ĉipro, ĉu en Moreo.

— Ĉi tie mi devus esti, respondis la maristo.

— Do ci forlasis cian ŝipon ?

— Ĝi mem min lasis !

— Ĉu ĝi subakviĝis ?

— Pli bone ol tio ; ni estis kaptitaj.

— Ĉu de la Turkoj ?

— De la Nigra Korsaro.

Tion aŭdinte, la du kunuloj de Casini ekmiriĝis :

Ĉu eble, diris la kamparano ; kaj li ne mortigis cin ?

— Ne, diris la maristo ; dank’ al harobuklo de Madalena, kiun mi portis, kiel talismano. Mi estis pendigota al velstango, kiam li vidis ĉi kvazaŭan skapularon kaj demandis, kio ĝi estas ; mi iomete hontis diri tion al la Korsaro ; sed tamen mi ĉion konfesis.

— Kaj tiam ?

— Tiam li ekmeditis ; kiam oni estis min pendigonta, li diris : lasu lin, ĉar virino lin amas.

— Kaj li resendis cin ?

— Du tagojn poste, oni kondukis min al la bordo, kaj jen mi.

— Dio vivu ! ekkriis la mulisto, ci povas diri : ke de malproksime ci revenas ! Ĉu de longtempe la pendigon ci evitis ?

— De antaŭ du monatoj.

— Ĉu ci intencas baldaŭ reforiri ?

— Ne, diris Casini, mi ne plu marveturos ; mi aĉetis fiŝistan ŝipon.

— Certe malpli danĝera por senkuraĝulo, kaj por edzo… ĉar ĉiam ĵaluza ci estas, ĉu vere ?

Casini grimacis.

— Sed, kiel diable ci decidis konduki la edzinon en Venezion ?

— Estis necese, respondis la ŝipisto malbonhumore.

— Mi komprenas, diris la mulisto ; depost la edziĝa festo, la maristeto fariĝis ŝipestro, al kiu oni sendiskute obeas.

La bredisto ekridis.

— Nu, li rimarkigis, por ĵaluzulo, edifa sceno estas edziĝo de lia Moŝto Doĝo kun la plej fama prostituistino, kiu estas sub ĉielo.

— Silentu, diris la mulisto, ne malbone parolu pri Adriatiko en Venezio, ĝi estas patronino de nobelulinoj, kiel diris la kanzono :

Pli ŝanĝema kaj perfida,
Utilante la bluajn velojn,
Kiel morttuko por amantoj.

— Sed, kial do tiu stranga edziĝo de lia moŝto Doĝo kun maro ? demandis Madalena.

— Tio, kolombeto, estas grava rakonto, respondis la mulisto. Gondolisto de Sankta Marko, mia baptopatro, tre ofte tion rakontis al mi. Iam antaŭe vivis papo nomita Aleksandro, kiu el Romo estis forpelita de malbona imperiestro havanta ruĝan barbon. Ĉiam ci malkonfidu al ruĝharuloj, Madalena ; ili promesas pli ol ili donas… Mi ne diras tion por ci Casini, ci estas brunruĝa.

— Bone, diris la ŝipisto, daŭrigu cian rakonton.

— Do, ĉi tiu malfeliĉa papo rifuĝis en Venezio, vestita kiel simpla preĝisto. Tie li restis kelktempe, nekonata, vivante per makaronio, kaj riparante mem siajn krurvestojn ; malagrablaĵo bone konata de ĉiuj fraŭloj, kiu eble iam instigos min al edziĝo. Vi bone memoru tion, Madalena, se iam vi vidviniĝus.

Casini direktis al la rakontisto teruran ekrigardon.

— Do, daŭris la mulisto, okazis, ke nia malfeliĉa papo, preĝante iun vesperon en la preĝejo de la Karitato, estis rekonita de Franco, nomita Komodo. Tiel mi plezure nomus ĉiujn edzojn, speciale nian amikon…

— Marko ! ekkriis la maristo, minacante per pugno.

— Jen efektive mia nomo, diris trankvile la mulisto ; Marko, alnomita Jokondo ; sed tio ne rilatas al nia rakonto. Do la franco rekonis Aleksandron ; tion li sciigis al la doĝo Sebastiano Ziani. Tiu, tuj ĝin raportis al Senato, kiu are serĉis la papon en lia mansardo. La Papon oni enloĝigis en palaco, oni dungis por li kuiriston, gvardaron, sekretarion, kaj sendis ambasadorojn al Frederiko la Ruĝbarbulo por peti, ke li faru pacon. Sed Frederiko estis koleraĉema, kiel ĉiuj ruĝuloj. Li respondis malpravaĵojn, kiuj malfavorigis kontraŭ li ĉiujn senatanojn en tia grado, ke tage Ziani supreniris sur galeroj por instrui pri afableco tiun maldelikatulon, kaj plene venkis lian armeon. Kiel danko pro tia komplezo, la Papo donis ringon al Doĝo dirante : prenu tiun ringon, kaj samtempe la regadon sur la maro, ĉar mi volas, ke posteularo sciu, ke ci konkiris ĝin, kaj ke ĝi obeas al ci kiel fianĉino al edzo.

Kaj de tiu tempo, ĉiujare la Doĝo ĵetas sian ringon en la maro, la tagon de Ĉieliro, dirante : Mi edziĝas kun ci, mi estas cia estro.

— Proksimume kiel Casini estas la estro de Madalena ; diris la bredisto.

— Silentu ! ekkriis la maristo, jen la ceremonio komencas. Vidu, ĉiuj barkoj alproksimiĝas al Bucentaŭro.

— Kiu estas la barko venanta de tiu flanko ? diris la bredisto ; kaj kiuj estas tiuj viroj, kies mienoj estas malserenaj ?

Casini sin turnis al la dirita barko, sed tuj li ekkriis :

— Kion demandis la mulisto ? tie… tie… diris la maristo, montrante gondolon, kiu silente glitis al Bucentaŭro.

— Nu ?

— Mi lin rekonas !

— Kiu ?

— La Nigra Korsaro !

Ĉiuj ekkriis pro miro kaj teruro.

— Mi certigas, rediris Casini ; li staris sur la antaŭaĵo.

— Por kio li venas ĉi tie ? diris la mulisto.

— Teruran projekton li meditas.

— Estas necese sciigi tion al ŝtatoficistoj, Casini, diris la bredisto.

Sed Casini ne atentis al li ; Madalena, mallaŭte kaj vivege parolis. Siaflanke la du kunuloj interkonsiliĝis.

— Sed, diris la mulisto, ĉu oni nun trovos iun, por lin sciigi pri tio ?

— Ni nin turnu al la unua ŝtatoficisto, kiun ni renkontos.

— Jes, plej bone estas, efektive.

Ili sin turnis por komuniki tiun projekton al Casini, sed ĉi tiu kun sia edzino estis malaperinta.

— Nu, diris la bredisto, ni tuj diros, kion ni scias.

— Momenton ! respondis la mulisto. La ŝipisto eble estas pli saĝa ol ni ; se oni suspektus nin ?

— Poste ?…

— Pretendi, ke ni scias pli ol ni diras.

— Eble…

— Kaj enkarcerigi nin ĝis kontrolo.

— Diable ! ekkriis la kamparano.

Ili sin reciproke rigardis hezitante.

— Aŭskultu, Giacomo, diris la mulisto, ciaj aferoj en Venezio estas finitaj, la miaj ankaŭ. Ci ne deziras vidi lian Moŝton ĵetantan ringon al fiŝoj. Ni revenu sur la Kontinento.

— Mi tion ankaŭ opinias, diris Giacomo. Rapide paŝante tra izolita ponteto, ili foriris.

Tamen, la ceremonio ĵus komencis sur la Bucentaŭro. La Arkiepiskopo diris al la Doĝo :

— Ci vidas, cia unua palaco estas ŝipo, memoru respektigi Venezion, kaj konservi al ĝi la titolon de Reĝino de l’ Akvoj.

Poste, li benis la simbolan kuniĝon kun la maro, kaj la edziĝa ringo ĵus malaperis en ondoj, kiam barko trapasis la ŝiparon, kiu gardis la ĉirkaŭaĵon de Bucentaŭro. Ĝi estis la sama barko, kiun kelkajn momentojn antaŭe ekvidis Casini.

Ĝi estis plena je homoj sidantaj kaj mutaj. Nur unu staris : Mateo. Apud Bucentaŭro, Mateo faris signon per la mano kaj la barko haltis.

— Arkiepiskopo, li diris sin turnante al la prelato, alian edziĝon ankaŭ ci devas beni ; mi kondukas mian fianĉinon.

Tion dirante, li levis blankan vualon sternitan ĉe liaj piedoj ; kaj la kadavro de Bianca Capello aperis kuŝita sur la fundo de la barko.

Terurabomena murmuro ekaŭdiĝis.

— Kiu estas tiu viro, demandis la Doĝo.

Barbarini lin rekonis.

— Mateo ! li ekkriis kolerege.

La fiŝisto etendis al li minacantan manon :

— Jes, li diris, Mateo ; viro, el kiu ci kaj ciaj amikoj elprenis ĉion, kion li amis, al kiu vi malpermesis esti feliĉa.

Kaj sin turnante al la senatanoj kaj al la Dekaro :

— Jen mi, viaj Moŝtoj, li diris ; mi, kiun vi enkarcerigis, ĉar nobela venezianino min elektis ; sed mi ankaŭ bruligis viajn kastelojn, kaj subakvigis viajn galerojn. Antaŭe mi nur estis Mateo, nun mi estas la Nigra Korsaro.

Samtempe, malproksima murmuro aŭdiĝis, kaj la tuta haveno ŝajnis ekflamigita.

— Veneziaj nobeluloj, ekkriis Mateo, jen iluminado por mia edziĝa festo. Mi forportas tiun virinon, kiun vi devigis sin mortigi, kaj tiu kadavro de nun restos antaŭ mi kiel alvoko al venĝo. Ĝis kiam, ŝi ekstaros kaj diros : « sufice », viajn kampodomojn mi bruligos, vian flagon mi defaligos, vian nomon ĉie per fero kaj fajro mi elstrekos, ĝismorta milito inter ni daŭros, kaj jen mia adiaŭa gesto.

Tion dirante li faris signon : ĉiuj viroj ĉirkaŭ li ekstaris kun torĉo en mano, kaj barko alkuris al Bucentaŭro. Baldaŭ oni vidis flamaron trakuranta sur ĝiaj orumitaj flankoj, kaj la belega ŝipego malaperis en fuma nubo. La teruriganta barko trankvile eliris, dum dudek similaj barkoj elvenis el lagunoj por kuniĝi kun ĝi, kaj ĉiuj samtempe fornaĝis al la maro.

La brulado daŭris du tagojn ; ĉiuj galeroj de la Respubliko estis detruitaj, armejoj bruligitaj, konstruejoj nuligitaj.

Venezio terurigita devige malfieriĝis, kaj petis helpon de Genova, ĝia konkuranto. Multaj jaroj de laboro, kaj la genio de multaj homoj estis necesaj por ripari la detruadon de unu momento.

Sed la Nigra Korsaro ne plenumis sian minacon. Oni ne plu vidis lian ŝipon sur la maro, kaj oni diris, ke ventego, kiu okazis la morgaŭon de la bruliĝo venĝis kaj savis la Respublikon.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm