Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero C   — Ĉ —   → al la kaplitero D


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— Ĉ —


Ĉ Ĉabrako Ĉagreni Ĉagrino Ĉako Ĉaldrono Ĉamo Ĉamaro Ĉambelano Ĉambro Ĉampano Ĉampanjo Ĉampiono Ĉano Ĉapo Ĉapelo Ĉapitro Ĉapumaro Ĉar Ĉaro Ĉarado Ĉardaso Ĉarlatano Ĉarlatanismo Ĉarmo Ĉarniro Ĉarpenti Ĉarpio Ĉarti Ĉasi Ĉasepota Ĉasio Ĉasta Ĉe Ĉeĉio Ĉefa Ĉejko Ĉeko Ĉeko Ĉelo Ĉemizo Ĉeno Ĉerizo Ĉerko Ĉerkeso Ĉerpi Ĉesi Ĉestero Ĉevalo Ĉevrono Ĉi Ĉia Ĉial Ĉiam Ĉicerono Ĉiĉo Ĉie Ĉiel Ĉielo Ĉies Ĉifi Ĉifono Ĉikani Ĉilo Ĉilo Ĉilio Ĉimetaro Ĉimpanzo Ĉio Ĉiom Ĉiro Ĉirkaŭ Ĉiropodo Ĉirpi Ĉiu Ĉizi Ĉj Ĉokolado Ĉoto Ĉu Ĉumako Ĉutnio


Ĉ
Kvara litero de la esperanta alfabeto.
= TCH.
Ĉabrak’o
‹†› {Rh.}
V. ŝabrako.
= chabraque.
ĈAGREN’I
Malĝojigi, aflikti.
// — eti, egi, adi, aĵo, ema.
= A-F
= chagriner.
Ĉagrin’o
{Vef.}
Speco de grajnoledo.
// — ita, isto.
= chagrin.
Ĉak’o
Speco de militista kapvesto.
= shako.
Ĉaldron’o
{Rh.}
Angla mezurilo por terkarbo kiu enhavas 36 buŝelojn.
= mesure de capacité (anglaise).
ĈAM’O
[Zool.]
Speco de eŭropa antilopo (rupicapra tragus).
// — viro, ino, ido, ejo, aro ; — kolora.
= A-F
= chamois.
Ĉamar’o
{V.P.} [Voj.]
Pola laĉvesto.
= chamarre ?
ĈAMBELAN’O
Nobelo princoservisto.
= A-F-H-I
= chambellan.
ĈAMBR’O
Parto de domo.
// — eto, ego, aro ; ist’o-ino ; domo’, manĝo’, skribo’ĉambro ; antaŭĉambro.
= A-F-I
= chambre.
ĈAMPAN’O
Franca ŝaŭmanta vino.
V. ĉampanjo.
= A-F-G-H-I-R
= champagne (vin de).
ĈAMPANJ’O
‹†› {Df.}
V. ĉampano.
= champagne (vin de).
Ĉampion’o
‹?› {Df.}
Sportvenkinto.
// — ado.
= champion.
ĈAN’O
Kapsulfrapilo en pafilo.
= chien de fusil.
ĈAP’O
Speco de malalta kapvesto.
// — eto ; noktoĉapo ; monaka ĉapaĵo.
= bonnet d’homme.
ĈAPEL’O
Speco de alta kapvesto.
// — aĵo, ejo, ist’o-ino ; cilindra, pastra, tripinta ĉapelo.
= F-I
= chapeau.
ĈAPITR’O
Parto de libro.
= A-F-G-H-I-R
= chapitre.
Ĉapumar’o
‹?› {M.T.} [Mar.]
Ŝnuraro kiu ĉirkaŭtenas maston en difinita loko.
= capelage.
ĈAR
Konjunkcio, kiu signifas tial ke, pro tio ke, k.t.p.
= car, puisque, parce que, comme.
ĈAR’O
Speco de veturilo.
// — eto, isto ; ĉarfaristo ; plen’benk’ĉaro.
= A-F-H-I
= char.
Ĉarad’o
{T.Vx}
V. ŝarado.
= charade.
Ĉardas’o
{V.P.} [Voj.]
Nacia hungara danco.
= czardas.
ĈARLATAN’O
Trompvendisto.
// — aĵo, eco, umi.
= charlatan.
Ĉarlatanism’o
Ĉarlatan’eco - aĵo.
= charlatanisme.
ĈARM’O
Allogo, plaĉo.
// — egi, eco, ulo.
= A-F
= charme.
Ĉarnir’o
Kunaĵo de du pecoj moveblaj unu sur la alia.
= charnière.
ĈARPENT’I
Kunigi trabojn.
// — isto, aĵo.
= A-F-G-H-R
= charpenter.
ĈARPI’O
Tolfadenaĵo por tegi vundojn.
= F-G-R
= charpie.
Ĉart’i
[Mar.]
Dungi ŝipon.
// ĉarto.
= ĉarto : lettre de connaissement.
ĈAS’I
Persekuti bestojn, birdojn por ilin kapti aŭ mortigi.
// — ado, aĵo, isto, ejo ; ĉas’hundo, korno, trumpo, putoro, dometo, ĉevalo, kunveno ; kurĉaso ; ŝtelĉasisto.
= A-F-H-I
= chasser.
Ĉasepot’a
{Df.}
(pafilo) : Speco de franca militista pafilo.
= chassepot.
Ĉasi’o
‹?› {Df.}
Kadro (de aŭtomobilo), framo.
= chassis.
ĈAST’A
Pura, modesta, sindetenema.
// — eco, ulo ; malĉasta.
= chaste.
ĈE
Prepozicio kiu signifas apud, en (sen movo).
// ĉeesti ; ĉemaneco (facila alprenebleco).
= à, chez.
Ĉeĉi’o
{Df.} [Voj.]
Speco de araba kapvesto.
= chéchia.
ĈEF’A
Precipa, unua, estra.
// — aĵo, eco.
Uziĝas kiel prefikso, kiel ekzemple :
// ĉefanĝelo, ĉefministro, k.t.p.
= A-F-G-H-R
= chef, principal.
Ĉejk’o
V. ŝejko.
= cheik.
Ĉek’o
{Vr.Z.}
Kambio, banka monbileto je persono.
// strekita ĉeko.
= chèque.
Ĉek’o
Slava landano de Bohemujo.
= tchèque.
ĈEL’O
Malgranda ĉambreto, kavaĵeto.
// — aĵo.
= A-F-G-H-I
= cellule.
ĈEMIZ’O
Surhaŭta vestaĵo.
// harĉemizo.
= F-H-I
= chemise ; harĉemizo : haire.
ĈEN’O
Metala ligilo el interplektitaj ringoj.
// — ero, aro ; en’, el’ĉenigi ; senĉene.
= chaîne.
ĈERIZ’O
Frukto de ĉerizujo (cerasus).
// ĉerizbrando.
= A-F-H
= cerise.
ĈERK’O
Kesto por mortinto.
// — ujo ; enĉerkigi ; ĉerktuko ; ĉerkveturilo.
= cercueil.
Ĉerkes’o
[Geogr.]
Landano de rusa provinco.
= R
= Circassien.
ĈERP’I
Eltiri akvon de fonto, puto, k.t.p.
// — ado, ebla, ilo ; elĉerpi ; akvoĉerpilo.
= R
= puiser.
ĈES’I
Finiĝi, interrompiĝi.
// — ado, igi, ilo ; senĉesa.
= F-G-H-I
= cesser (intrans.).
Ĉester’o
{Df.}
(Sub la formo : ĉester’fromaĝo) angla urbo famkonata pro fromaĝoj.
= Chester.
ĈEVAL’O
Mamulo unuhufa uzata por rajdi, veturi, k.t.p. (equus caballus).
// viro, ino, ido, aĉo, ejo, isto ; dung’, kur’, parad’, plugil’, poŝt’, rajd’, tren’, trot’, vetur’ĉevalo ; ĉeval’bleko, vipo, estro, ornamo, ŝanĝo ; ĉevalira problemo (ŝak.).
= A-F-G-H-I-R
= cheval.
Ĉevron’o
Subtegmenta trabo.
= A-F-H-R
= chevron.
ĈI
Alvorto uzata kun montraj pronomoj kaj adverboj por signifi pliproksimecon.
// tiu ĉi ; ĉi tie.
= ci (celui-ci).
ĈIA
De ĉiu speco.
// ĉiamaniere ; ĉiaokaze.
= tout, toute (adj.).
ĈIAL
Ĉiakaŭze, ĉiacele.
= pour toutes raisons.
ĈIAM
Ĉiutempe.
// — a, eco, igi, ulo ; ĉiamdaŭra ; neĉiama.
= toujours.
Ĉiceron’o
[Voj.]
Urba gvidisto.
= A-F-I
= cicérone.
Ĉiĉ’o
{V.I.}
V. cicerpizo, V. garbanzo, V. kikero.
= pois chiche.
ĈIE
Ĉiuloke.
= partout.
ĈIEL
Ĉiumaniere.
= de toutes façons.
ĈIEL’O
Supertera spaco.
// — ano, ulo ; ĉielarko ; ĉieliro ; ĉiel’lazuro, reganto.
= ciel.
ĈIES
De ĉiu.
= de tous, de chacun.
ĈIF’I
Senregule premfaldi ŝtofojn.
// — aĵo.
= chiffonner, froisser.
ĈIFON’O
Eluzita, malbonigita ŝtofo.
// — aĵo, ujo, isto ; ĉifon’vestita, kolektisto, tenejo.
= F-R
= chiffon, haillon.
ĈIKAN’I
Artifike diskuti kun iu.
// — ado, ema, isto.
= A-F-G
= chicaner.
ĈIL’O
{T.Vx} [Fiziol.]
V. ŝilo.
= chyle.
ĈIL’O
[Geogr.]
Sudamerika lando.
V. Ĉilio.
// — ano.
= Chili.
ĈILI’O
[Geogr.]
V. Ĉilo.
= Chili.
Ĉimetar’o
{V.I.} [Voj.]
Kurba sabro.
= cimeterre.
Ĉimpanz’o
{V.P.} [Zool.]
Speco de simio homŝajna (troglodytes).
V. antropopiteko, V. ŝimpanzo.
= chimpanzé.
ĈIO
La tutaĵo de.
// antaŭ ĉio ; ĉiopova.
= tout.
ĈIOM
Ĉio laŭ kvanta rilato.
// kiom li prenis da mono ? Ĉiom.
= tout.
Ĉir’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de orkideoj (cirrha).
= cirrhée.
Ĉirkaŭ
Ronde de.
// — a, e, o, aĵo, iri, igi, iĝi ; ĉirkaŭpremi, preni, mano, skribi.
= autour de.
Ĉiropod’o
{T.Vx} [Zool.]
V. ciripiedoj.
= cirropode.
ĈIRP’I
Pepi.
= A
= gazouiller.
ĈIU
Ne esceptante unu.
// ĉiu’taga, foje kiam.
= chacun, tout.
ĈIZ’I
Kavigi arte metalon, ŝtonon, k.t.p.
// — isto, ilo.
= A-F-G-H-I
= ciseler.
ĈJ
Sufikso kiun oni uzas por doni al propraj viraj nomoj karesan signifon ; ekz :
// Petro, Peĉjo ; Johano, Joĉjo.
= Diminutif carressant pour les noms d’hommes en esperanto.
ĈOKOLAD’O
Frandaĵo el kakao kaj sukero.
// — isto, faristo, vendisto ; ĉokolada batilo, kruĉo.
= chocolat.
Ĉot’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de riverfiŝo (mugil cephalus).
= chabot.
ĈU
Vorteto demanda.
// ĉu efektive ? ; ĉu ne vere ? ; ĉu esti aŭ ne esti ?
= est-ce que ?
Ĉumak’o
{V.P.} [Voj.]
Sudrusa ŝarĝoveturilisto.
= charretier de la Russie méridionale.
Ĉutni’o
‹?› {Rh.} [Voj.]
Spicaĵo tre varma pro ĉeesto de ruĝa pipro.
= chutney (mot anglais).

al la kaplitero C   — Ĉ —   → al la kaplitero D

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert