Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero N   — O —   → al la kaplitero P


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— O —


O O Oazo Obdukcio Obei Obekso Obelisko Objekto Objektivo Obl Oblato Obligacio Oblikva Oblonga Obolo Obovo Obovala Obsedi Observi Observatorio Obsidieno Obstini Obstrukci Obstrukcio Obteni Obturi Obturatoro Obtuza Obuso Oceano Oceanio Ocimo Odo Odalisko Odiseo Odometro Odontometro Odoometro Odori Oero Ofendi Ofensivo Oferi Ofertorio Ofico Oficiala Oficinala Oficiro Ofidio Ofikleido Ofiklejdo Ofiogloso Ofito Ofriso Ofte Oftalmo Oftalmio Oftalmito Oftalmologo Oftalmologio Oftalmoskopo Ogivo Ogro Oho Oid Ojd Ojdio Ojdiumo Ojstro Ok Okarino Okazi Okcidento Okcipito Okciputo Okro Oks(acido) Oksalo Oksalato Oksalido Oksforda Okshofto Oksido Oksigeno Oksikoko Oksipito Oktaedro Oktanto Oktavo Oktobro Okulo Okulta Okultismo Okupi Okzalo Okzalato Ol Oleo Oleaco Oleandro Oleino Oleografo Oleometro Olfakta Olibano Oligarĥo Oligarkio Oligocena Olimpa Olimpiado Olivo Olografa Omo Omaro Ombro Ombrelo Omego Omfalio Omnibuso On Onani Onanismo Ondo Ongleto Oni Onikso Onisko Onklo Onobriko Onomatopejo Onono Onopordo Ont Ontologio Oogono Oolito Oologio Oosfero Op Opalo Opatro Opero Operacio Operklo Operkulo Opio Opiato Opinii Opolo Oponi Opoponako Oporanto Oportuna Oportunismo Oportunisto Opozicio Opreso Optativo Optiko Optimismo Optimisto Opuntio Oro Orakolo Orangutango Oranĝo Oranĝerio Oratoro Oratorio Orbo Orbito Orcino Ordo Ordeno Ordinacio Ordinara Ordoni Orelo Oremuso Oreografio Orfo Orfeono Organo Organika Organismo Organizi Organizacio Organizatoro Organografio Orgasmo Orgeno Orgio Orĝado Oriento Orientalismo Orientalisto Oriflamo Origano Origeno Origino Originala Orikto Orikteropo Oriolo Oriono Orkestro Orkido Orkideo Orlopo Orno Ornami Ornato Ornismio Ornitogalo Ornitologio Ornitopo Ornitorinko Orobanĉo Orobanko Orografio Orontio Orpimento Orsodakno Orta Ortanto Ortikso Ortocentro Ortodoksa Ortografio Ortokromata Ortolo Ortolano Ortologio Ortopedio Ortoptero Ortoptika Ortozo Os Oscedi Oscili Oskula Osmero Osmio Osmozo Osmundo Osto Ostardo Osteino Ostentacio Osteologio Ostro Ostracismo Ot Otardo Otiso Otomano Otuso Ovo Ovacio Ovalo Ovario Ovidukto Ovodukto Ovogena Ovojda Ovolo Ovologio Oz Ozono


O
Deknaŭa litero de la esperanta alfabeto.
= O.
O
Finiĝo de la substantivoj.
Kun radikoj nomaj, ĝi naskas konkretajn substantivojn signifantajn objekto aŭ individuo, kiel ekz. :
// tero, suno, arbo, homo, patro, k.t.p.
Kun radikoj adjektivaj, ĝi naskas abstraktajn substantivojn signifantajn eco, kvalito konsiderata en si mem, kiel ekz. :
// belo, bono, vero, varmo, ruĝo, k.t.p.
Kun radikoj verbaj, ĝi naskas ankaŭ abstraktajn substantivojn signifantajn stato aŭ ago aŭ rezultato konsiderataj en si mem, kiel ekz. :
// dormo, ĝojo, vido, marŝo, veno, k.t.p.
= Terminaison du substantif en esperanto.
OAZ’O
Kvazaŭinsulo de verdaĵo meze en la dezerto.
= A-F-G-H-I-R
= oasis.
Obdukci’o
‹?› {V.P.}
Juĝo-kuracista esploro de kadavro.
= autopsie (judiciaire).
OBE’I
Submetiĝi al la volo de iu ; plenumi la ordonojn de iu.
// — eco, ema, inda, igi ; malobei ; neobeigebla.
= A-F-H-I
= obéir.
Obeks’o
{Df.} [Anat.]
Organeto kiu troviĝas en la cerbo.
= verrou.
OBELISK’O
Kvarangula monolito plej ofte egipta.
= A-F-G-H-I-R
= obélisque.
OBJEKT’O
[Fil.]
Ĉiu afero kiu sin prezentas al la vido aŭ al la penso.
// objekta : ekzistanta efektive ekster la penso.
= A-F-G-H-I-R
= objet.
Objektiv’o
[Opt.]
Unu el la vitroj de lorno turnata al la objekto kiun oni deziras vidi.
// objektivkovrilo.
= A-F-G-H-I-R
= objectif.
OBL
Sufikso por plimultigi kaj devenigi adjektivojn de la nombraj nomoj, ekz :
// triobla, dekobla, centobla, milobla, k.t.p.
= Suffixe multiplicatif.
OBLAT’O
Speco de pano nefermentita, tre maldika, uzata ĉu por surglui paperon, ĉu por fari hostion, k.t.p. ; gludisketo.
= G-R
= pain à cacheter, oublie.
OBLIGACI’O
[Fin.]
Titolo naskanta rentumon, kiun eldonas financa kompanio.
// — ulo, havanto ; obligacio amortizebla.
= F-G-H-I-R
= obligation.
OBLIKV’A
Neperpendikla, klina.
// — eco, igi.
= F-H-I
= oblique.
Oblong’a
Longforma.
= oblong.
Obol’o
{T.Vx}
Malgrandega monero ĉe la Grekoj.
= A-F-G-H-I-R
= obole.
Obov’o
{T.Vx} [Bot.]
Renversita ovo, tio estas, kies la pli dika ekstremaĵo estas supre.
// obovforma.
= obove (forme d’un œuf renversé).
Oboval’a
{T.Vx} [Bot.]
Obovforma.
= obovale.
OBSED’I
(Pri fiksideo) altrudiĝi, posedi, okupi la spiriton.
// — iĝo.
= A-F-H-I-R
= obséder.
OBSERV’I
Atente konsideri, esplori.
// — ado, eco, emo, anto, isto, ejo ; subobservi ; observa turo.
= A-F-H-I-R
= observer.
Observatori’o
(Scienca) observejo.
= A-F-H-I-R
= observatoire.
Obsidien’o
{T.Vx} [Miner.]
Vulkana ŝtono.
= obsidienne.
OBSTIN’I
Persisti energie en ia ideo, volo, k.t.p.
// — egi, ado, eco, emo, aĉo, ulo.
= A-F-H-I
= s’obstiner.
OBSTRUKC’I
Ŝtopi per barilo, malebligi, embarasi la iradon al aŭ el ia loko.
// — ado, ilo.
= A-F-G-H-I-R
= obstruer.
Obstrukci’o
{V.P.}
Malhelpo de parlamenta laborado.
= obstruction.
OBTEN’I
‹?› {Rh.}
Ricevi, atingi, trafi, ekhavi.
// — ebla ; reobteni.
= A-F-H-I
= obtenir.
Obtur’i
Ŝtopi.
// — ilo.
= F-H-I
= obturer.
Obturator’o
[Fot.]
Obturilo.
// gilotin’, kurten’, klap’, foli’, fokus’, ĵaluzi’obturatoro.
= F-H-I
= obturateur.
OBTUZ’A
{Z.}
Mallaŭta, sufokata (precipe pri voĉo).
= A-F-H-I
= sourd, étouffé.
OBUS’O
{Df.}
Eksploda kuglego por kanono, haŭbizo.
// obuspafilo (haŭbizo).
= F-I
= obus.
OCEAN’O
Vasta maro kiu kovras la plej grandan parton de la terglobo.
// transoceana ; silenta, trankvila oceano.
= A-F-G-H-I-R
= océan.
OCEANI’O
Kvina parto de la terglobo.
// — ano.
= A-F-G-H-I-R
= Océanie.
Ocim’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de lamiaco (ocymum).
= basilic.
OD’O
Lirika poemo.
= A-F-G-H-I-R
= ode.
Odalisk’o
Turka haremanino.
= A-F-G-H-I-R
= odalisque.
Odise’o
{Df.}
Poemo de Homero pri la vojaĝoj de Uliso ; aventurplena vojaĝaro.
= odyssée.
Odometr’o
{*}
Paŝkalkulilo.
V. odoometro.
= odomètre.
Odontometr’o
{Rh.}
Dentmezurilo (vorto uzata en filatelo).
= odontomètre.
Odoometr’o
‹†› {Rh.}
V. odometro.
= odomètre.
ODOR’I
Sentiĝi per la nazo.
// — aĵo, iĝi ; sen’, bon’, malbon’odora ; brul’, post’odori.
= A-F-H-I
= sentir (bon ou mauvais).
Oer’o
Speco de skandinava monero.
= monnaie scandinave.
OFEND’I
Insulti, malrespekti.
// — ego, anto, iĝ’i-emo ; ne’, sen’ofenda ; ofendsentema.
= offenser.
Ofensiv’o
{T.Vx} [Milit.]
Antaŭatako, pretiĝo por atako.
= offensive.
OFER’I
Fordonaci definitive al iu.
// — ado, aĵo, ema, ejo ; buĉ’, verŝ’, mon’oferi ; oferdono ; monoferema.
= A-F-G
= offrir, sacrifier.
Ofertori’o
{Df.}
Parto de la meso en kiu la pastro oferas al Dio panon kaj vinon.
= offertoire.
OFIC’O
Servo, funkcio.
// — aĵo, ejo, isto ; senofica.
= A-F-H-I
= emploi.
OFICIAL’A
Anoncita, deklarita de rajta aŭtoritato.
// — aĵo, eco, igi, ulo ; duon’, kvazaŭ’, ne’oficiala.
= A-F-G-H-I-R
= officiel.
Oficinal’a
{Z.}
Apoteka, farmacia. (La vorto ne ŝajnas tre necesa.).
= officinal.
OFICIR’O
[Milit.]
Militista gradulo, kiel leŭtenanto, kapitano, k.t.p.
// — aro ; suboficiro.
= A-F-G-H-I-R
= officier.
Ofidi’o
1 : {V.P.} [Zool.]
Klasa nomo de la serpentoj.
2 : [Ikt.]
Speco de fiŝo (ophidius).
= ophidien.
Ofikleid’o
Speco de muzika blovinstrumento.
= ophicléide.
Ofiklejd’o
{M.T.} [Muz.]
Speco de kupra blovinstrumento.
= ophicléide.
Ofioglos’o
{Rh.} [Bot.]
Serpentlango, speco de filiko (ophioglossa).
= ophioglosse.
Ofit’o
{Df.} [Miner.]
Speco de makulabunda gemo.
= serpentine.
Ofris’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de orkideo (ophrys).
= ophrys.
OFT’E
Multafoje.
// — aĵo, eco, igi, iĝi ; malofta.
= A-G
= souvent.
Oftalm’o
{Rh.}
V. oftalmio.
= ophtalmie.
Oftalmi’o
{Df.} [Med.]
Okulmalsano.
V. oftalmito, V. oftalmo.
= ophtalmie.
Oftalmit’o
{T.Vx} [Med.]
V. oftalmio.
= ophtalmie.
Oftalmolog’o
{V.P.}
Okulkuracisto, okulisto.
= ophtalmologiste.
Oftalmologi’o
{T.Vx} [Med.]
Parto de la medicino, kiu sin okupas pri la okuloj.
= ophtalmologie.
Oftalmoskop’o
{T.Vx} [Med.]
Instrumento por videsplori la okulojn, okulspegulo.
= ophtalmoscope.
OGIV’O
[Arkit.]
Pintarko.
// — aĵo ; — forma.
= A-F-H-I
= ogive.
Ogr’o
{V.I.}
Luphomo, fabla manĝegulo.
= A-F-H-I
= ogre.
Oh’o
‹?› {Rh.}
Interjekcio.
= oh ! oh !
OID
[Sc.]
Sufikso proponita kaj uzata de kelkaj sciencistoj por devenigi nomojn de familioj (precipe zoologiaj) el nomoj de specoj, kiel ekz. :
// akaro, akaroido ; lacerto, lacertoido ; k.t.p.
Ĝi havas do la signifon : samfamiliano, samgentano de la antaŭnomita speco.
Oni uzis ĝin ankaŭ en geometrio por formi nomojn de figuraĵoj :
// trapezoido, romboido, kun simila signifo, V. rombojdo, V. id, V. ojd.
= Suffixe employé en sciences pour former des noms de familles naturelles.
OJD
[Sc.]
Sufikso proponita kaj uzata de kelkaj sciencistoj por devenigi adjektivojn precipe de substantivoj, kun signifo de simileco, kiel ekz. :
// arbojda (arbsimila), kristalojda (kristalŝajna), k.t.p.
• Estus necese pli precize diferencigi la tri sufiksojn id, oid kaj ojd, aŭ, se tio ne estas ebla, elekti nur unu inter ili.
V. id, V. oid.
= Suffixe employé en sciences pour former des adjectifs signifiant : semblable à, ayant l’air de, etc.
Ojdi’o
V. ojdiumo. (Oni trovas en {V.I.} : oidio).
= oïdium.
Ojdium’o
{T.Vx} [Bot.]
Mikroskopa fungo kiu atakas la vinberon (oidium).
V. ojdio.
= oïdium.
OJSTR’O
[Entom.]
Speco de dipteroj kiuj vivas parazite sur la ĉevaloj (œstrus).
V. estruso.
= œstre.
OK
Nombro : sep kaj unu ; 8.
// — obla, ona, opa ; ok’pieda, silaba, angula.
= F-H-I
= huit.
Okarin’o
{V.I.} [Muz.]
Muzika fajfinstrumento.
= ocarina.
OKAZ’I
Fariĝi, havi lokon (ĉu ĝustatempe, ĉu neatendite).
// — aĵo, eco, igi, int’a-aĵo ; ĉiuokaze ; profiti per la okazo ; fari uzon el la okazo ; ĝustokaze.
= A-F-G-H-I-R
= avoir lieu.
OKCIDENT’O
Parto de la ĉielo kie la suno kuŝiĝas, subiras.
// — ano.
= F-G-H-I-R
= ouest, occident.
OKCIPIT’O
[Anat.]
Posta parto de la kapo.
V. okciputo, V. oksipito.
// — osto.
= occiput.
Okciput’o
{Sr.}
V. okcipito.
= occiput.
OKR’O
[Miner.]
Argila tero el kiu oni faras flavan koloraĵon.
// — eca.
= A-F-G-H-I-R
= ocre.
Oks(acid’o)
{Sr.} [Kem.]
Acido naskita el kombino de simpla korpo kun oksigeno kaj akvo.
= oxacide.
OKSAL’O
{Rh.} [Kem.]
Acido tirita el oksalido. (Oni trovas ĉe {T.Vx} : oksalacido.).
V. okzalo.
= acide oxalique.
Oksalat’o
{T.Vx} [Kem.]
Salo el oksalacido kaj bazo.
V. okzalato.
= oxalate.
Oksalid’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj (oxalis).
// — acoj.
= oxalide, surelle.
Oksford’a
{T.Vx} [Geol.]
Etaĝo de la jurasa formacio en la dua epoko.
= oxfordien.
Okshoft’o
Germana mezurero de enhaveco.
= G
= muid.
OKSID’O
{T.Vx} [Kem.]
Ĉiu komponaĵo enhavanta oksigenon.
// — ado, ig’i-ebla, iĝi.
= A-F-G-H-I
= oxyde.
OKSIGEN’O
Korpo simpla, unu el la elementoj de akvo.
// — umi.
= A-F-G-H
= oxygène.
OKSIKOK’O
[Bot.]
Speco de vakcinio (oxycoccos).
= canneberge.
Oksipit’o
{Rh.}
V. okcipito.
= occiput.
Oktaedr’o
[Geom.]
Okedro.
= octaèdre.
OKTANT’O
[Mar.]
Aparato por observi dum marveturo la altecon kaj distancon de la astroj.
= A-F-G-H-I-R
= octant.
OKTAV’O
[Muz.]
Tono malproksima de alia je ok gradoj.
= A-F-G-H-I-R
= octave.
OKTOBR’O
Deka monato de la jaro.
= A-F-G-H-I-R
= octobre.
OKUL’O
Vidorgano ; objekto okulforma.
// — eto, isto, umi ; okul’akno, haroj, lenso, malsano, mezure, videbla, ŝirmilo, vitro ; senokula ; apudokula lenso.
= A-F-H-I-R
= œil.
Okult’a
[Fil.]
Kaŝita, malfacile esplorebla.
= A-F-H-I
= occulte.
Okultism’o
Esploro de okultaj fenomenoj.
= occultisme.
OKUP’I
Ekposedi, posedadi.
// — ado, eco, igi, iĝi ; pri’, sen’okupo ; sin okupi je, pri.
= A-F-H-I
= occuper.
OKZAL’O
Speco de poligonacoj (rumex).
V. oksalo.
// — acido.
= A-F-H-I
= oseille.
Okzalat’o
Salo el okzalacido kaj bazo.
V. oksalato.
= oxalate.
OL
Konjunkcio por esprimi komparon.
// pli granda ol ; prefere ol ; antaŭ ol.
= que.
OLE’O
Grasa substanco tirita el olivo kaj aliaj kreskaĵoj.
// — ado, eco, ujo, ita, umi ; ole’hava, dona, fonto, fabriko, gaso, puto, papavo ; senoleigi ; sanktoleito ; lasta oleumo ; oleum’ĉapelo, vesto.
= A-F-H-I
= huile.
Oleac’o
{Vef.} [Bot.]
Samfamiliano de olearbo.
= oléacé.
Oleandr’o
[Bot.]
Rozlaŭro, speco de arboj dukotiledonaj (nerium oleander).
V. nerio.
= A-F-G-H-I-R
= laurier-rose.
Olein’o
{V.P.} [Kem.]
Principo de la oleoj.
= oléine.
Oleograf’o
{Rh.}
Oleita litografo, olelitografo.
= oléographie.
Oleometr’o
[Fiz.]
Aparato por mezuri la densecon de oleo.
= oléomètre.
Olfakt’a
[Anat.]
Flara.
= olfactif.
OLIBAN’O
Speco de incenso.
= oliban, encens.
Oligarĥ’o
{V.P.}
Oligarkiestro.
= oligarque.
OLIGARKI’O
Registaro en kiu la aŭtoritato apartenas nur al malgranda nombro da personoj aŭ familioj.
= A-F-G-H-I-R
= oligarchie.
Oligocen’a
{T.Vx} [Geol.]
Etaĝo de eocena formacio en la tria epoko.
= oligocène.
Olimp’a
{Rh.}
Rilata al Olimpo.
= olympique.
Olimpiad’o
Daŭro da kvar jaroj en la antikva Grekujo.
= A-F-G-H-I-R
= olympiade.
OLIV’O
Frukto de la olivujo (olea europea).
// — ejo, isto, ujo, arbo ; — forma, kolora, verda.
= A-F-G-H-I-R
= olive.
Olograf’a
{Vef.}
Tute, ekskluzive memskribita.
(holografa estus preferinda).
= holographe.
Om’o
[Elek.]
Elektra mezurero.
V. megomo.
= A-F-G-H-I-R
= ohm.
OMAR’O
[Zool.]
Speco de krustuloj, marastako.
= F-G-R
= homard.
OMBR’O
Malhelaĵo naskita de maldiafana korpo.
// — aĵo, eco, iĝo, umi ; senombra ; subombro ; ombro’dona, hava, porta, plena ; tolombrigilo.
= F-H-I
= ombre.
OMBREL’O
Manportebla ŝirmilo kontraŭ suno aŭ pluvo.
// pluv’, sun’ombrelo.
= A-F
= ombrelle, parapluie.
Omeg’o
Lasta litero de la greka alfabeto.
= A-F-G-H-I-R
= omega.
Omfali’o
{*} [Bot.]
Speco de agarikacoj (omphalia).
= omphalie.
OMNIBUS’O
Komuna veturilo.
= A-F-G-H-I-R
= omnibus.
ON
Sufikso por partigi nombrojn.
// duono, triono, dekono, centono, k.t.p. ; onigi.
= Suffixe partitif des noms de nombres.
Onan’i
{V.P.} [Med.]
V. masturbi.
// — iĝi, isto.
= pratiquer l’onanisme.
Onanism’o
{V.P.} [Med.]
Masturbiĝemo.
= onanisme.
OND’O
Akvo moviĝanta, moviĝo de akvo.
// — ego, aĵo, umi ; — forma, krispo, linia, movo ; aerondaĵo.
= A-F-H-I
= onde.
Onglet’o
{Df.} [Tip.]
Paperbendo bindita en libro por ricevi surgluitan paĝon.
= onglet.
ONI
Nedifinita pronomo kiu signifas : homoj, personoj, ekz :
// oni kredas ke kometoj anoncas malfeliĉon.
= A-F
= on.
Oniks’o
[Miner.]
Tre delikata agato el kiu oni faras kameojn.
= A-F-G-H-I-R
= onyx.
Onisk’o
{V.P.} [Zool.]
Speco de terloĝaj krustuloj (oniscus).
= cloporte.
ONKL’O
Frato de patro aŭ patrino.
// — ino ; pra’, ge’onkloj.
= A-F-G
= oncle.
Onobrik’o
Speco de fabacoj (onobrychis).
= sainfoin.
Onomatopej’o
{Vef.}
Imito de objekto per la sono de ĝia nomo.
(onomatopeo ŝajnas preferinda).
= onomatopée.
Onon’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de fabacoj (ononis).
= bugrane.
Onopord’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kompozitoj (onopordon).
= chardon aux ânes.
ONT
Finiĝo de la participo aktiva estonteca. Ekz :
// la venonta semajno ; li estas skribonta morgaŭ.
= Terminaison du participe futur actif en esperanto.
Ontologi’o
[Fil.]
Scienco pri la esto kiel esto, parto de la metafiziko.
= ontologie.
Oogon’o
{Sr.} [Bot.]
Ĉelo en kiu formiĝas la inaj elementoj (oosferoj) ĉe iaj algoj kaj fungoj.
= oogone.
Oolit’o
{T.Vx} [Geol.]
Ovŝtono, speco de kalka ŝtono kiu karakterizas ĵurasan formacion.
= oolithe.
Oologi’o
[Ornit.]
Scienca esploro pri la ovoj.
V. ovologio.
= oologie.
Oosfer’o
{*}
Ina elemento el kiu naskiĝas ovo ĉe iaj vegetaĵoj.
= oosphère.
OP
Kolektiva sufikso uzata pri nombroj.
// duope, triope, k.t.p.
= Suffixe collectif des noms de nombres.
OPAL’O
Speco de juvelŝtono blueta, lakteca.
// — eco ; — brila, kolora, simila.
= A-F-G-H-I-R
= opale.
Opatr’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de koleopteroj melasomoj (opatrum).
= opatre.
OPER’O
Muzika dramo.
// — eto, ejo ; — kantisto.
= A-F-G-H-I-R
= opéra.
OPERACI’O
1 : [Kir.]
Ago de kirurgiisto por modifi staton de organoj en paciento.
2 : [Mat.]
Kalkulo farota por trafi difinitan rezultaton.
= 1 + 2 : opération.
Operkl’o
{T.Vx} [Anat., Ikt.]
Organa klapfermilo ; fiŝspirilo.
V. operkulo.
= opercule, ouïe (de poisson).
Operkul’o
{Vef.} [Nat. sc.]
Natura fermilo de kava organo ĉe kreskaĵoj kaj bestoj.
V. operklo.
= opercule.
OPI’O
Drogo tirita el la suko de papavo.
// — aĵo, eca, ejo, hava ; opifumejo.
= opium.
Opiat’o
{Df.}
Apoteka pasto.
= opiat.
OPINI’I
Pensi, juĝi, kredi ke.
// — anto, ulo ; samopinia ; obstinopiniulo.
= avoir l’opinion que, être d’avis que.
Opol’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de viburno (viburnum opulus).
= aubier, boule de neige.
Opon’i
{V.P.}
Fari opozicion.
// — anto.
= faire de l’opposition.
Opoponak’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de umbeliferoj (opoponax).
= opoponax.
Oporant’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj (oporanthus).
= oporanthe.
OPORTUN’A
Facile uzebla, favora, taŭga.
// — aĵo, eco, ema, isto ; maloportuna.
= commode.
Oportunism’o
Politika doktrino laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancojn pli ol la principojn.
= opportunisme.
Oportunist’o
Oportunismano.
= opportuniste.
Opozici’o
Kontraŭstaro (astronomia, logika, politika).
= A-F-H-I-R
= opposition.
OPRES’O
{V.P.}
Premo, premiĝo.
= oppression.
Optativ’o
[Gram.]
Verba modo por signifi deziron.
= A-F-G-H-I
= optatif.
Optik’o
[Sc.]
Parto de la fiziko traktanta pri lumo.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= optique.
Optimism’o
[Fil.]
Doktrino laŭ kiu ĉio estas kiel eble plej bone en la mondo.
= A-F-G-H-I-R
= optimisme.
Optimist’o
Optimismano.
= A-F-G-H-I-R
= optimiste.
Opunti’o
{T.Vx} {Vef.} [Bot.]
Speco de kakto (opuntia vulgaris),
Speco de kaktacoj (opuntia).
= nopal, figuier de Barbarie.
OR’O
Metalo flava, grandvalora, el kiu oni faras monerojn kaj juvelojn.
// — aĵo, isto, ejo, umi, iĝi, ita ; or’mino, ŝtofo, lavisto, kolora ; or’hava, fara, iga ; orumitarĝento.
= F-H-I
= or.
ORAKOL’O
Respondo farita de Dio al demando.
= A-F-G-H-I-R
= oracle.
ORANGUTANG’O
Speco de malaja simio homsimila.
// — ino, ido.
= A-F-G-H-I-R
= orang-outang.
ORANĜ’O
[Bot.]
Frukto de oranĝujo (citrus aurantium).
// — aĵo, ejo, ujo, arbo ; — kolora.
= A-F-G-H-I-R
= orange.
ORANĜERI’O
Oranĝejo, oranĝĝardeno.
= orangerie.
ORATOR’O
(Publika) parolanto.
= A-F-H-I-R
= orateur.
Oratori’o
[Muz.]
Speco de religia muzika dramo.
= A-F-G-H-I-R
= oratorio.
Orb’o
[Astr.]
Spaco kiun trakuras planedo dum ĝia rondirado ĉirkaŭ la suno.
// — eca.
= orbe.
Orbit’o
1 : [Astr.]
Kurbo kiun desegnas planedo ĉirkaŭ la suno.
2 : Kaveto en kiu estas la okulo.
= 1 + 2 : orbite.
Orcin’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de marfiŝoj (orcynus).
= germon.
ORD’O
Aranĝo de aferoj laŭ kiu ĉiu havas taŭgan lokon.
// — aĵo, ema, igi, iĝi ; malordo ; bon’, ekster’, kontraŭ’, sen’orda ; vicordiĝi.
= A-F-G-H-I
= ordre, arrangement.
ORDEN’O
Religia aŭ kavalira societo ; insigno de tiu societo.
// — ita.
= A-F-G-H-I-R
= ordre de chevalerie, religieux.
Ordinaci’o
{Df.} [Ekl.]
Ceremonio per kiu oni faras pastron.
= ordination.
ORDINAR’A
Kutima, normala, laŭregula.
// ne’, mal’, ekster’ordinara.
= A-F-G-H-I
= ordinaire.
ORDON’I
Esprimi aŭtoritate sian volon ; postuli plenumon de sia volo.
// — ado, ema, anto ; pagordono.
= ordonner, commander.
OREL’O
Organo de la aŭdado.
// — isto ; — kulereto, ringo, tamburo ; unuorela ; apudorela ŝvelo.
= F-G-H-I
= oreille.
Oremus’o
{Df.} [Ekl.]
Katolika preĝo. l.v. ni preĝu.
= oremus.
Oreografi’o
{Df.}
V. orografio.
= oréographie.
ORF’O
Infano kiu ne plu havas patron aŭ patrinon.
// — ino, eco ; georfoj.
= orphelin.
ORFEON’O
{Df.}
Kantista societo.
// — ano.
= A-F-H-I
= orphéon.
ORGAN’O
Parto de vivanta korpo difinita por plenumi funkcion.
// — aro.
= A-F-G-H-I-R
= organe.
ORGANIK’A
Rilata al organoj ; organa.
// — aĵo.
= A-F-G-H-I-R
= organique.
ORGANISM’O
Organaro.
= A-F-G-H-I-R
= organisme.
ORGANIZ’I
1 : Doni al io la necesajn ilojn, organojn por plenumi taskon.
2 : Aranĝi.
// — ado, aĵo, eco, anto, isto.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : organiser.
ORGANIZACI’O
{W.D.}
Organiz’o-ado.
= A-F-G-H-I-R
= organisation.
ORGANIZATOR’O
{Rh.}
Organizanto, organizisto.
= A-F-G-H-I-R
= organisateur.
Organografi’o
{Vef.}
Priskribo de organoj.
= organographie.
Orgasm’o
[Fiziol.]
Volupta ekscitiĝo.
= orgasme.
ORGEN’O
Grandega muzika blovinstrumento kun tuboj, klavaroj, k.t.p.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= orgue.
ORGI’O
Manĝa kaj trinka diboĉo.
= A-F-G-H-I-R
= orgie.
Orĝad’o
Migdalsiropo, migdallakto. Oni trovas ankaŭ : orĝato.
= orgeat.
ORIENT’O
Parto de la ĉielo en kiu leviĝas la suno kaj laŭ kiu oni sin direktas.
// — eco, ado, ano, iĝi ; sin orienti.
= A-F-G-H-I-R
= orient.
Orientalism’o
{Df.}
Konaro pri Orientaj popoloj, lingvoj, moroj, k.t.p.
= orientalisme.
Orientalist’o
{Rh.}
Scienculo kiu esploras Orientanaĵojn.
= orientaliste.
Oriflam’o
{T.Vx}
Antikva flago de Francujo.
= oriflamme.
Origan’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de lamiacoj (origanum).
= origan.
Origen’o
{Sr.}
V. origino, • kiu ŝajnas preferinda.
= origine.
ORIGIN’O
Deveno, principo, fonto, komenco.
V. origeno.
= A-F-G-H-I-R
= origine.
ORIGINAL’A
1 : Primitiva, senmodela.
2 : Aparta, strangeta.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : original.
Orikt’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de koleopteroj (oryctes).
= oryctès.
Orikterop’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de afrika mirmekofago, terporko (orycteropus).
= oryctérope.
Oriol’o
[Ornit.]
Speco de paserbirdo (oriolus).
= A-F
= loriot.
Orion’o
{T.Vx} [Astr.]
Ekvatora stelaro.
= Orion.
ORKESTR’O
Muzikantaro.
// — ano, ejo, estro.
= A-F-G-H-I-R
= orchestre.
Orkid’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de unukotiledonoj (orchis). (Oni trovas ankaŭ en {Df.} : orkiso.).
// — aloj.
= orchis.
Orkide’o
{Df.}
Orkidalo.
= A-F-G-H-I-R
= orchidée.
Orlop’o
{M.T.}
(Sub la formo : orlop’ferdeko), holda trabaro senplanka.
= barrots de cale.
ORN’O
{T.Vx} [Bot.]
Speco de frakseno (fraxinus ornus).
= orne.
ORNAM’I
Beligi, aldoni beligilojn.
// — aĵo, ado, eco, anto, isto, iĝi ; senornameco ; ornamiĝamo.
= A-F-H-I
= orner.
Ornat’o
Ceremonia vestaĵo, mesvestaĵo.
= vêtement de cérémonie.
Ornismi’o
{T.Vx} [Ornit.]
Muŝbirdo (ornismyia).
= oiseau-mouche.
Ornitogal’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de liliacoj, birdlakto (ornithogalum).
= ornithogale.
Ornitologi’o
[Sc.]
Parto de la naturscienco, kiu traktas pri birdoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= ornithologie.
Ornitop’o
{V., V.P.} [Bot.]
L.v. birdopiedo, speco de fabacoj (ornithopus).
= ornithope, serradelle.
Ornitorink’o
{T.Vx} [Zool.]
Birdobekulo, speco de aŭstralia mamulo (ornithorhynchus).
= ornithorynque.
Orobanĉ’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj gamopetalaj parazitaj (orobanche).
V. orobanko.
// — acoj.
= orobanche.
Orobank’o
{V.I.} [Bot.]
V. orobanĉo, • malpli ŝatinda.
= orobranche.
Orografi’o
Priskribo, traktato pri montoj.
V. oreografio.
= A-F-G-H-I-R
= orographie.
Oronti’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de nordamerikaj monokotiledonoj (orontium).
// — acoj.
= oronce.
Orpiment’o
{Vef.} [Kem.]
Natura sulfido de arseniko.
V. aŭripigmento.
= orpiment.
Orsodakn’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de koleopteroj (orsodacna).
= orsodacne.
ORT’A
[Geom.]
Rekta, rektangula.
// — ilo.
= droit.
ORTANT’O
{Rh.} [Mat.]
Alteco de triangulo, perpendikla linio sur bazo de triangulo.
= hauteur (d’un triangle).
Ortiks’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de koturnoido (ortyx).
= colin.
Ortocentr’o
[Geom.]
Punkto kie kuniĝas la tri altecoj de triangulo.
= orthocentre.
ORTODOKS’A
Bonreligia.
// — eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= orthodoxe.
ORTOGRAFI’O
Arto skribi ĝuste la vortojn.
// — ita.
= orthographe.
Ortokromat’a
[Fot.]
Ĝustkolora.
V. pankromata.
// — eco, igi.
= orthochromatique.
Ortol’o
[Fot.]
Kemiaĵo uzata en fotografado.
= ortol.
ORTOLAN’O
[Ornit.]
Speco de paserbirdo (emberiza hortulana).
= ortolan.
Ortologi’o
{Rh., Vef.}
Arto paroli ĝuste, korekte ; traktato pri tiu arto.
= orthologie.
ORTOPEDI’O
Arto korekti la korpajn malformaĵojn.
= A-F-G-H-I-R
= orthopédie.
Ortopter’o
{T.Vx} [Entom.]
Klaso de insektoj kiel grilo, akrido, blato, k.t.p.
= orthoptère.
Ortoptik’a
{Vef.} [Geom.]
Pri ia speco de kurblinio.
= orthoptique.
Ortoz’o
{T.Vx} [Miner.]
Speco de feldspato.
= orthose.
OS
Finiĝo de la estonteca indikativo. Ekz :
// mi venos morgaŭ.
= Terminaison du futur de l’indicatif.
OSCED’I
Spiri malfermante konvulsie la buŝon.
// — ado, anto, ema.
= L
= bâiller.
Oscil’i
[Tekn.]
Balanciĝi, ŝanceliĝi, svingiĝi, turnvolviĝi.
// — ado, igi.
= A-F-H-I
= osciller.
Oskul’a
[Geom.]
Pri du linioj aŭ surfacoj kiuj havas en unu punkto kontakton kiel eble plej intiman.
// — eco.
= osculateur.
Osmer’o
{Vef.} [Ikt.]
Speco de marfiŝoj (osmerus).
= éperlan.
Osmi’o
[Kem.]
Korpo simpla meza inter metaloj kaj metalojdoj.
= osmium.
Osmoz’o
[Fiz.]
Fenomeno kiu okazas kiam du likvaĵoj estas disigitaj per poroza membrano, kaj konsistas en ilia intermiksiĝo.
= A-F-R
= osmose.
Osmund’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de filikoj (osmunda).
= osmonde.
OST’O
Malmola kaj fortika parto kiu estas kvazaŭ ĉarpentaĵo de la korpo.
// — aĵo, aro, eca, ujo, igi, iĝi, eto ; senostigi ; ostokuniĝi ; osto’putriĝo, tubero, rompiĝo, raspilo, nigro ; ĵetosto.
= A-F-H-I
= os.
Ostard’o
[Ornit.]
Speco de stilzbirdoj (tetrax).
V. tetrako, V. otardo, V. otiso.
= outarde.
Ostein’o
{V.I.} [Anat.]
Osta substanco, ostoŝtofo.
= ostéine.
Ostentaci’o
{V.P.}
Fanfaronado, pompo, lukso.
= A-F-H-I
= ostentation.
Osteologi’o
{V.P.} [Anat.]
Ostoscienco.
= ostéologie.
OSTR’O
Duklapa manĝebla molusko.
// — ejo, ujo, ojdoj ; — bredo, kulturo, vendisto.
= A-F-G-H-I-R
= huître.
Ostracism’o
Juĝo per kiu la Atenanoj ekzilis civitanojn, kiujn ili opiniis danĝeraj por la Respubliko.
= A-F-G-H-I-R
= ostracisme.
OT
Verba finiĝo ĉe la pasiva participo estonteca.
// juĝota.
= Terminaison du participe futur passif en esperanto.
Otard’o
{Df.}
V. ostardo.
= outarde.
Otis’o
{V.P.} [Ornit.]
Speco de stilzbirdoj.
V. ostardo, V. hubaro, kaj V. tetrako.
= outarde.
Otoman’o
{V.P.}
Turko.
= Ottoman.
Otus’o
{Vef.} [Ornit.]
Speco de noktaj rabobirdoj (otus).
= hibou.
OV’O
Organika korpo kiu enhavas la ĝermon de estonta besto.
// — aĵo, ujo ; ov’blanko, ŝelo, flavo ; ovforma.
= A-F-H-I
= œuf.
Ovaci’o
Triumfo, honoro al iu farita de popolamaso.
= A-F-H-I
= ovation.
OVAL’O
[Geom.]
Ovformo.
// — igi.
= A-F-G-H-I-R
= ovale.
Ovari’o
[Anat.]
Ovglando ; ovujo.
= A-F-H-I
= ovaire.
Ovidukt’o
{V.P.}
V. ovodukto.
= oviducte.
Ovodukt’o
[Zool.]
Ovkanalo.
V. ovidukto.
= oviducte.
Ovogen’a
{Sr.}
Naskanta ovon.
= ovigène.
Ovojd’a
Ovforma, ovsimila.
= ovoïde.
Ovol’o
[Bot., Zool.]
Ovoŝelo.
= A-F-H-I
= ovule.
Ovologi’o
V. oologio.
= oologie.
OZ
Sufikso proponita kaj uzita de kelkaj aŭtoroj (ekz. G. Moch en La Reĝo de la Montoj) kun la senco de materia multnombreco, por anstataŭi ĉu mult, ĉu plen, abund, riĉ, k.t.p. Kiel ekz. :
// arboza, anstataŭ multarba ; herboza, anstataŭ herboriĉa ; sabloza, anstataŭ sabloplena ; k.t.p.
= Suffixe employé pour former des adjectifs ayant le sens de : plein de, riche en, etc.
Ozon’o
[Kem.]
Elektrizita oksigeno.
// — eca, igi.
= A-F-G-H-I-R
= ozone.

al la kaplitero N   — O —   → al la kaplitero P

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert