Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero M   — N —   → al la kaplitero O


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— N —


N N Nabo Nababo Nacio Nadiro Nadlo Nafto Naftalino Naftolo Naĝi Naiva Najado Najbaro Najlo Najtingalo Nakrito Nana Nanduo Nankeno Napo Narciso Nardo Nargileo Narkoto Narkotiko Narteko Narvalo Naso Naski Nasturcio Natro Natrio Naturo Naturalismo Naturalisto Naturalizi Naturismo Naŭ Naŭkorio Naŭno Naŭtilo Naŭzi Navo Navigi Navigacio Nazo Nazikorno Nazuo Ne Nebulo Nebulozo Necesa Nefrito Negacio Negativa Neglekti Negliĝo Negoci Negro Neguso Neĝo Nek Nekrografio Nekrologo Nekrologio Nekropolo Nekropsio Nektaro Nemeso Nenia Nenial Neniam Nenie Neniel Nenies Nenio Neniom Neniu Nenufaro Neofito Neogoceno Neokomia Neolita Neologismo Neono Nepo Nepentezo Nepeto Nepotismo Nepre Nerio Nervo Nesto Nestorianismo Neta Neŭrado Neŭralgio Neŭrastenio Neŭrologio Neŭrozo Neŭtra Neŭtrala Nevo Nevralgio Ni Niĉo Nielo Nigelo Nigra Nihilismo Nihilisto Nikelo Nikoteno Nikotiano Nikotino Nikso Niktago Niktaliso Nikteo Niktibio Nimbo Nimbuso Nimfo Nimfeo Ninfeo Niobio Niponismo Nirvano Nitro Nitrato Nitriko Nitrito Nitrogeno Nivelo Nizo Nj Nobelo Nobla Noci Nocio Noĉo Nodo Noea Nokto Noktuo Nolaneo Nomo Nomado Nombro Nominaci Nominala Nominalismo Nominativo Noniuso Nopalo Nordo Normo Normala Normando Norvego Nostalgio Noto Notacio Notario Nova Novelo Novembro Novico Nu Nuanco Nubo Nuda Nudeloj Nufaro Nuko Nukso Nulo Numenio Numero Numerala Numeratoro Numido Numismatiko Nun Nuncio Nur Nutacio Nutri


N
Dekoka litero de la esperanta alfabeto.
= N.
N
Finiĝo de la pronomoj, nomoj kaj adjektivoj kiam ili estas rektaj komplementoj de verboj aŭ kiam ilin kunigas al la verbo ia neesprimata, nur subkomprenata prepozicio. Ekz :
// mi aŭdas vin ; la suno varmigas la teron ; elektu la pli dikan el tiuj du pomoj ; obeu vian patron (anstataŭ : al via patro) ; k.t.p.
= Marque du complément direct ou d’une préposition sous-entendue.
Nab’o
{Vef.} [Mek.]
Radcentro, aksingo.
= moyeu.
Nabab’o
{V.P.} [Voj.]
Hinda princo, riĉegulo.
= nabab.
NACI’O
Samlandanaro, samregnanaro, popolo.
// — eco ; internacia.
= A-F-G-H-I-R
= nation.
Nadir’o
Punkto kontraŭa al zenito.
= A-F-G-H-I-R
= nadir.
Nadl’o
Vergeto kudrilforma en kompaso, horloĝo, fulmŝirmilo, k.t.p.
= A-G
= aiguille.
NAFT’O
Fluaĵa bitumo el distilita petrolo.
= A-F-G-H-I-R
= naphte.
Naftalin’o
[Kem.]
Substanco tirita el terkarba gudro.
= A-F-G-H-I-R
= naphtaline.
Naftol’o
[Kem.]
Speco de fenolo tirita el naftalino.
= A-F-G-H-I-R
= naphtol.
NAĜ’I
Sin teni kaj moviĝi sur akvo aŭ en akvo kiel fiŝoj, surflosi.
// — ado, eco, ejo, ema, igi, anto, ilo ; naĝo’lerta, instruisto, signo ; al’, for’naĝi.
= A-F-H-I
= nager.
NAIV’A
Simplanima, senartifika.
// — aĵo, eco, ega, ulo.
= F-G-R
= naïf.
NAJAD’O
[Mitol.]
Nimfo de fontoj kaj riveroj.
= A-F-G-H-I-R
= naïade.
NAJBAR’O
Loĝanto, sidanto proksime de iu aŭ io.
// — aĵo, eco.
= A-G
= voisin.
NAJL’O
Ferpeco kun pinto kaj kapo uzata por fiksi ian objekton, ornami, k.t.p. ; objekto najlforma.
// — aro, eto, ego, ita ; ĉirkaŭ’, ligne’najli ; lipnajlo ; najlborileto.
= A-G
= clou.
NAJTINGAL’O
[Ornit.]
Speco de paserbirdo belkanta (luscinia).
= A-G
= rossignol.
Nakrit’o
‹?› {V.I.}
Talko brilanta kiel perlamoto.
= nacrite.
Nan’a
{T.Vx}
De malgrandega kresko.
// — eco.
= F-H-I
= nain.
Nandu’o
{V.P.} [Ornit.]
Speco de sudamerikaj kurbirdoj strutsimilaj (rhea).
= nandou.
NANKEN’O
Flava kotonaĵo fabrikita en la ĥina urbo Nankeno.
= A-F-G-H-I-R
= nankin.
NAP’O
[Bot.]
Speco de brasiko (brassica napus).
// — aĵo ; — plantejo, semo, supo, vendisto.
= F-H-I
= navet.
NARCIS’O
[Bot.]
Speco de amarilisacoj (narcissus).
= A-F-G-H-I-R
= narcisse.
Nard’o
{V.I.} [Bot.]
Odora rizomo de valeriano, parfumo.
= nard.
Nargile’o
{T.Vx} [Voj.]
Turka pipo kun longa tubo.
= narghileh.
NARKOT’O
[Med.]
Speco de dormo nenatura naskita de iaj drogoj.
// — ilo.
= A-F-G-H-I-R
= narcose.
Narkotik’o
[Med.]
Narkotilo, dormigilo.
= A-F-G-H-I-R
= narcotique.
Nartek’o
{Rh.} [Bot.]
Marĉasfodelo, speco de liliacoj (narthecia ossifraga) ; (aŭ eble : ferula ?).
= narthécie.
NARVAL’O
[Zool.]
Speco de ketacoj (monodon).
= A-F-G-H-I
= narval.
NAS’O
Korbkaptilo por fiŝoj.
= A-F-H
= nasse.
NASK’I
Estigi, produkti, generi.
// — ado, aĵo, eco, iĝi, int’o-ino ; nov’, kune’naskita ; nask’dato, datreveno, festo, tago, rajto ; renaskiĝo ; egalnaska ; antaŭ’, dua’naskito ; Kristnasko.
= F-H-I
= faire naître, produire.
Nasturci’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de kreso (nasturtium officinale).
= cresson de fontaine.
Natr’o
[Kem.]
Karbonato de sodo.
= A-F-G-H-I-R
= natron.
Natri’o
[Kem.]
Alia nomo de sodiumo.
V. sodio.
// — natria klorido.
= natrium.
NATUR’O
1 : Konsisto, karaktero, esenco.
2 : Kreitaro.
// — aĵo, eco, igi, isto ; malnatura ; natur’scienco, historio ; sam’, super’natura.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : nature.
Naturalism’o
[Fil.]
Doktrino laŭ kiu la naturo estas la principo de ĉio kaj devas esti modelo kaj fino de ĉiu homa agado.
V. naturismo.
= A-F-G-H-I-R
= naturalisme.
Naturalist’o
Naturesploranto, naturisto.
= A-F-G-H-I-R
= naturaliste.
Naturaliz’i
‹?› {Df.}
Nacianigi.
= naturaliser.
Naturism’o
[Fil.]
Alia nomo por naturalismo.
V. naturalismo.
= naturisme.
NAŬ
Nombro : ok kaj unu ; 9.
// — a, e, o, ono ; deknaŭ ; naŭdek.
= neuf.
Naŭkori’o
{*} [Bot.]
Speco de agarikacoj (naucoia).
= naucorie.
Naŭn’o
{M.T.} [Muz.]
Disonanca intervalo de naŭ gradoj.
= neuvième.
Naŭtil’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de moluskoj kefalopodoj (nautilus).
= nautile.
NAŬZ’I
Naski vomemon, malplaĉi.
// — ema ; naŭzpremo ; senti naŭzon.
= A-F-H-I
= dégoûter, donner des nausées.
NAV’O
Parto de preĝejo de la pordego ĝis la ĥorejo.
= A-F-H-I
= nef d’église.
NAVIG’I
Marveturi, ŝipiri.
// — ado, ebla.
= A-F-G-H-I-R
= naviguer.
Navigaci’o
‹?›
Marveturo, ŝipirado, navig’o-ado.
// — isto, arto.
= A-F-G-H-I-R
= navigation.
NAZ’O
Elstaranta parto de la vizaĝo inter okuloj kaj buŝo.
// — eto, ego, umo (speco de okulvitro) ; naz’osto, truo, tuko, kataro, soni, elparoli ; purigi la nazon ; diknazulo.
= A-F-G-H-I-R
= nez.
Nazikorn’o
{V.P.}
Fabla besto kun korno sur la nazo.
= licorne.
Nazu’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de amerika mamulo (nasua).
= coati.
NE
Adverbo por signifi rifuzon, malkonsenton, malaprobon, k.t.p. Ĝi estas kontraŭ al jes.
// ne’i, ado, aĵo, ebl’a-eco ; ne vere ; tute ne ; se ne ; ne tute.
= A-F-G-H-I-R
= non, ne pas.
NEBUL’O
Densigita vaporo kiu kovras teron, maron, k.t.p., precipe dum vintro.
// — aĵo, eco, eto, ego, igi ; ennebuligi ; sennebula.
= F-G-H-I
= brouillard.
Nebuloz’o
{T.Vx} [Astr.]
Nebulastro.
= A-F-G-H-I
= nébuleuse.
NECES’A
Kiu nepre devas esti, nepre bezonata.
// — aĵo, eco, ejo, ujo, igi, iĝi.
= A-F-H-I
= nécessaire.
Nefrit’o
[Med.]
Inflamo de la renoj.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= néphrite.
Negaci’o
{Z.}
Neigo, nuligo.
= A-F-G-H-I-R
= négation.
Negativ’a
[Sc.]
Malpozitiva.
= A-F-G-H-I-R
= négatif.
NEGLEKT’I
{V.P.}
Malzorgi.
= négliger.
NEGLIĜ’O
Senzorga matena vestaĵo ; hejma vestaĵo.
(Oni uzis ankaŭ la radikon kun verba senco : malzorgi).
// — ema, ul’o-ino.
= A-F-H-I
= négligé.
NEGOC’I
Trakti aferon ; zorgi, klopodi pri afero (komerca aŭ politika).
// — ado, anto, eto, ebla, isto, aro ; fari negocojn ; nenegocebla.
= A-F-H-I-R
= négocier.
NEGR’O
Afrika nigrulo.
= A-F-G-H-I-R
= nègre.
Negus’o
{V.I.} [Voj.]
Reĝo de Abisenujo.
= négus.
NEĜ’O
Glaciigita pluvo.
// — ero, ado ; — blovado, vento.
= F-H-I
= neige.
NEK
Konjunkcio : kaj ne, ankaŭ ne.
= F-H-I-R
= ni.
Nekrografi’o
{Rh.}
Priesploro, priskribo de senvivaj korpoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= nécrographie.
Nekrolog’o
Registrolibro, sur kiu oni enskribas nomojn de mortintoj.
= A-F-G-H-I-R
= nécrologue.
Nekrologi’o
Verko por memorigi mortintojn.
= A-F-G-H-I-R
= nécrologie.
Nekropol’o
Tombarejo, morturbo.
= A-F-G-H-I-R
= nécropole.
Nekropsi’o
{T.Vx}
Esplora dissekco de kadavro tuj post morto.
= nécropsie.
NEKTAR’O
Dia trinkaĵo, ĉiu bongustega trinkaĵo.
// — eca ; — gusta.
= A-F-G-H-I-R
= nectar.
Nemes’o
{Rh.}
Diino de la venĝo.
= A-F-G-H-I-R
= Némésis.
NENIA
De neniu speco.
= aucun.
NENIAL
Por nenia celo, pro nenia kaŭzo.
= pour aucun but.
NENIAM
En neniu tempo.
// neniama.
= jamais.
NENIE
En neniu loko.
= nulle part.
NENIEL
Neniamaniere.
= en aucune façon.
NENIES
De neniu.
= de personne.
NENIO
Nenia afero.
// — aĵo, igi, iĝi ; nenion fari.
= rien.
NENIOM
Nenia kvanto da.
= rien de.
NENIU
Ne eĉ unu.
= personne.
Nenufar’o
‹?› {Df.} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj, akvolilio (nymphea).
(La vorto ŝajnas senutila, V. nimfeo.)
= A-F-H-I
= nénuphar.
Neofit’o
Freŝvarbito, ĵuskonvertito.
= A-F-H-I
= néophyte.
Neogocen’o
{T.Vx} [Geol.]
Geologia etaĝo de la tria epoko.
= néogocène.
Neokomi’a
{T.Vx} [Geol.]
Pri teraĵo kreteca de la dua epoko.
= néocomien.
Neolit’a
[Geol.]
Pri la plej nova tempo en la ŝtonepoko.
= néolithique.
NEOLOGISM’O
Nova, ne ankoraŭ komune uzata esprimaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= néologisme.
Neon’o
{Rh.} [Kem.]
Unu el la gasoj nove eltrovitaj en la aero.
= néon.
NEP’O
Prafilo, filo de filo.
// — ino, aĵo, eco ; ge’, pra’nepoj.
= F-I
= petit-fils.
Nepentez’o
{V.I.} [Bot.]
Speco de aristolokiacoj (nepenthes).
nepenteso ŝajnas preferinda.
= népenthès.
Nepet’o
{V.I.} [Bot.]
Speco de lamiacoj (nepeta cataria).
= cataire.
Nepotism’o
Favoremo por nevoj, kaj entute por parencoj (ĉe oficialuloj).
= A-F-G-H-I-R
= népotisme.
NEPR’E
Tute, plene, absolute.
// — aĵo, eco.
= absolument.
Neri’o
{T.Vx} [Bot.]
Alia nomo por oleandro (nerium oleander).
V. oleandro.
= laurier-rose.
NERV’O
Organo fadenforma kiu kondukas senton kaj movon en la besta kaj homa korpo.
// — aro ; nerv’akso, aktiveco, doloro, teksaĵo ; nerva sistemo ; elnervita.
= A-F-G-H-I-R
= nerf.
NEST’O
Speco de loĝejeto kiun konstruas birdoj kaj ankaŭ insektoj, k.t.p., por ŝirmi siajn idojn.
// — ego, iĝi ; ternesto.
= A-G
= nid.
Nestorianism’o
{V.I.}
Herezo de Nestorio, Konstantinopola patriarko.
= nestorianisme.
NET’A
1 : Senmiksa.
2 : Sentara.
3 : Senmakula.
// — eco, igi ; malneto.
= A-F-H-I
= 1 + 2 + 3 : net.
Neŭrad’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de afrikaj rozacoj (neuras).
= neurade.
Neŭralgi’o
[Med.]
Nervdoloro.
V. nevralgio.
= névralgie.
Neŭrasteni’o
{T.Vx} [Med.]
Nerva malforteco.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= neurasthénie.
Neŭrologi’o
{Vef.}
Scienco, traktato pri nervoj.
= neurologie.
Neŭroz’o
{Rh.}
Nerva malsano.
= F-H-I-R
= névrose.
Neŭtr’a
[Gram.]
Nek aktiva nek pasiva (pri verboj).
// — igi.
= A-F-G-H-I-R
= neutre.
NEŬTRAL’A
Senpartia, superpartia.
(Kelkaj aŭtoroj malprave intermiksas neŭtrala kaj neŭtra, parolante ekzemple pri neŭtra ŝtato ; la vera esprimo estas : neŭtrala ŝtato).
// — ado, eco, ulo, igi, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= neutre.
NEV’O
Filo de frato aŭ de fratino.
// — ino ; ge’, pra’nevoj.
= A-F-G
= neveu.
Nevralgi’o
{V.I.}
V. neŭralgio.
= névralgie.
NI
Pronomo multenombra de la unua persono.
// nia.
= F-H-I
= nous.
NIĈ’O
Kavaĵo en muro por enmeti statuon, fornon, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= niche.
Niel’o
{T.Vx} [Tekn.]
Ornamaĵo el nigra emajlo enĉizita sur oro, arĝento, k.t.p.
// — ado, isto.
= A-F-G-I
= nielle.
Nigel’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de ranunkolacoj (nigella).
= nigelle, nielle bâtarde.
NIGR’A
Samkolora kiel ebono, fulgo, k.t.p.
// — aĵo, eco, igi, iĝi, ul’o-ino ; ebur’, fum’, ost’, platen’nigro ; nigrharulo ; kolnigra ; nigreblua ; dubenigra.
= F-H-I
= noir.
Nihilism’o
Doktrino kiu neas ĉiun kredon.
= A-F-G-H-I-R
= nihilisme.
Nihilist’o
Nihilismano.
= nihiliste.
NIKEL’O
Speco de metalo blanka tre malmola.
// — aĵo, ilo, isto, umi.
= A-F-G-H-I-R
= nickel.
Nikoten’o
{Df.}
V. nikotino.
= nicotine.
Nikotian’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de solanacoj (nicotiana tabacum).
= nicotiane.
Nikotin’o
{Rh.} [Kem.]
Venena substanco kiu troviĝas en tabako.
V. nikoteno.
= A-F-G-H-I-R
= nicotine.
Niks’o
[Mitol.]
Akvokoboldo, akvofeo.
// — ino.
= G
= ondin.
Niktag’o
{Vef.} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj apetalaj (mirabilis jalapa).
// — acoj.
= belle-de-nuit.
Niktalis’o
{*} [Bot.]
Speco de agarikacoj (nyctalis).
= nyctalis.
Nikte’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de strigo (surnia nyctea).
= harfang.
Niktibi’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de kaprimulgo (nyctibius).
= ibijau.
Nimb’o
1 : {V.I.}
V. nimbuso.
2 : (ankaŭ :) glorkrono.
= nimbus.
Nimbus’o
{M.T.}
Griza nubo pluvanonca.
V. nimbo.
= nimbus.
NIMF’O
Virina diaĵo de riveroj, fontoj, montoj.
// — river’, fonto’, mar’, arbar’nimfo.
= A-F-G-H-I-R
= nymphe.
Nimfe’o
{Rh.} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj, akvolilio (nymphea) V. nenufaro, V. ninfeo..
// — acoj.
= nénuphar.
Ninfe’o
{V.I.}
Erare anstataŭ : nimfeo, V. nimfeo.
= nénufar.
Niobi’o
[Kem.]
Metalo malmulte konata.
= A-F-G-H-I-R
= niobium.
Niponism’o
‹?› {Rh.}
Japanameco, japanismo.
= japonisme.
Nirvan’o
{V.P.}
Neesto, nenieco, neniiĝo.
= nirvana.
NITR’O
Scienca nomo de salpetro, aŭ azotato de potaso.
// nitracido ; nitrohava ; nitroza ; nitrocelulozo.
= A-F-G-H-I-R
= nitre.
Nitrat’o
{Df.} [Kem.]
Salo el nitrikacido kaj bazo.
= nitrate.
Nitrik’o
[Kem.]
Nitrikacido.
= A-F-G-H-I-R
= nitrique.
Nitrit’o
[Kem.]
Salo el nitroza acido kaj bazo.
= A-F-G-H-I-R
= nitrite.
Nitrogen’o
[Kem.]
Korpo simpla, azoto.
= A-F-G-H-I-R
= nitrogène, azote.
NIVEL’O
Horizontaleco, alteco super sama horizontala ebeno.
// — ado, aĵo, ilo, igi ; sen’, sam’nivelo.
= F-G-H-I-R
= niveau.
NIZ’O
[Ornit.]
Speco de rabobirdo (falco nisus).
= épervier.
NJ
Sufikso uzata por aldoni al virinaj nomoj karesan sencon, ekz. :
// Mario, Manjo ; patrino, panjo.
= Diminutif caressant des noms féminins.
NOBEL’O
Altrangulo.
(Kelkaj tre malprave uzas nobelulo anstataŭ nobelo ; nobelo per si mem signifas : altranga persono).
// — ino, aro, eco ; nobelara registaro.
= A-F-H-I
= gentilhomme.
NOBL’A
grandanima, altanima.
// — eco, ulo, igi ; malnobla.
= A-F-H-I
= noble.
NOC’I
{V.P.}
Malutili.
// — aĵo, ado, ema.
= nuire.
Noci’o
[Fil.]
Ekkono, komprenaĵo.
= A-F-H-I
= notion.
NOĈ’O
Entranĉo, enfendo.
// — kalkulilo.
= A
= encoche.
NOD’O
Kruciĝo, plektiĝo el fadeno, ŝnuro, rubando, k.t.p. ; ĉiu objekto nodforma ; ligotubero.
V. knoto.
// — aĵo, ita.
= nœud.
Noe’a
{V.I.}
Rilata al la biblia patriarko Noeo.
Oni trovas ankaŭ : Noaho kaj Noa {Z.}.
= de Noé.
NOKT’O
Daŭro de tempo dum kiu la suno kuŝas sub la horizonto.
// — iĝi, uloj {T.Vx} (zoologio) ; nokto’birdo, ĉapo, gardisto, kandelo, lampo ; ennoktigi ; pasigi la nokton ; hieraŭ nokte.
= A-F-G-H-I
= nuit.
Noktu’o
Speco de strigo (noctua).
= chouette.
Nolane’o
{*}
Speco de agarikacoj (nolanea).
= nolanée.
NOM’O
Vorto uzata por signi personon aŭ objekton.
// — ado, aro, ita ; al’, antaŭ’nomo ; falsa, familia nomo ; sam’, sen’noma ; moknomo ; laŭnome ; per la nomo de ; nomfesto.
= A-F-G-H-I
= nom.
NOMAD’O
{Rh.}
Migrulo.
• (Oni trovas ankaŭ sed malprave : nomadulo).
= A-F-G-H-I-R
= nomade.
NOMBR’O
Difinita kvanto.
// — ado ; mult’, grand’, plen’, sen’nombra ; el’, de’nombri ; ununombro.
= A-F-H-I
= nombre.
Nominac’i
{V.P.}
Elekti (kiel regnestron, oficiston, k.t.p.).
= A-F-G-H-I-R
= nommer à.
NOMINAL’A
Nur noma, ne efektiva.
= A-F-G-H-I-R
= nominal.
Nominalism’o
[Fil.]
Doktrino laŭ kiu abstraktaj ideoj estas nur nomoj.
= A-F-G-H-I
= nominalisme.
Nominativ’o
Unua kazo en deklinacio.
= nominatif.
Nonius’o
{V.I.}
V. verniero.
= vernier.
Nopal’o
Speco de amerikaj kaktacoj (cactus opuntia).
= nopal.
NORD’O
Unu el la du polusoj, kontraŭa al la sudo.
// — ano, eca, ulo ? ; nord’vento, oriento ; nordsuda linio.
= A-F-G-H-I-R
= nord.
Norm’o
[Sc.]
Regulo, ekvilibra principo.
// — igi.
= A-F-G-H-I-R
= norme.
NORMAL’A
Ordinara, laŭregula.
// — eco, igi ; ne’, kontraŭ’, ekster’normala.
// normalo {T.Vx} (geometrio :) linio vertikala, perpendikla.
= A-F-G-H-I-R
= normal.
Normand’o
{V.I.}
Landano de nordokcidenta regiono de Francujo.
// — ujo.
= Normand.
NORVEG’O
Popolano de norda eŭropa lando.
// — ujo.
= norvégien.
NOSTALGI’O
{Df.}
Alhejma bedaŭro, prilanda spleno, landenuo.
= A-F-H-I-R
= nostalgie.
NOT’O
Marko, signo, rimarko.
// — eto, ego, ado ; not’libro, kajero, kanti ; prinoti ; ekspednoto ; muzika noto.
= A-F-G-H-I-R
= note.
Notaci’o
{M.T.}
Notado, prezentado per konvenciaj signoj.
= notation.
NOTARI’O
Publika oficisto kiu ricevas kaj redaktas kontraktojn por ilin aŭtentikigi.
// — aro, ejo.
= A-F-G-H-I-R
= notaire.
NOV’A
Freŝe naskita, freŝdata, ne ankoraŭ eluzita.
// — aĵo, eco, ulo, igi ; malnova ; novjaro ; novaĵama ; denove ; en’, re’novigi.
= A-F-G-H-I-R
= neuf, nouveau.
NOVEL’O
Fabelo, romano.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= nouvelle.
NOVEMBR’O
Dekunua monato de la jaro.
= A-F-G-H-I-R
= novembre.
NOVIC’O
Religia lernisto. Malspertulo.
// — eco ; (malprave : — ulo).
= A-F-G-H-I-R
= novice.
NU
Ekkrio por kuraĝigi, aŭ por atentigi (pri sekvanta frazo).
= G-R
= eh bien ! allons !
NUANC’O
Ĉiu el la diversaj gradoj tra kiuj povas pasi unu sama koloro ; kolorgrado.
// — iĝi, ita.
= F-G-R
= nuance.
NUB’O
Nebulamaso pendanta en la ĉielo.
// — ego, eto, aĵo, eco, iĝi ; sennuba ; nuboplena.
= H-I
= nuage.
NUD’A
Senvesta, senornama, tute simpla.
// — aĵo, eco, igi ; nud’kapa, pieda ; duonnuda.
= A-H-I
= nu.
Nudel’oj
{Df.}
Speco de pasto, farunaĵo.
= A-F-G
= nouilles.
Nufar’o
{T.Vx} [Bot.]
Flava akvolilio (nuphar luteum).
= nuphar.
NUK’O
Posta parto de la kolo.
= A-F-G
= nuque.
NUKS’O
Frukto de juglandujo ; ĉiu kernofrukto.
// — ujo, arbo.
= A-F-G-H-I
= noix.
NUL’O
Cifero por signifi maleston de unuo ; nenio, neniaĵo.
// — aĵo, eco, igi.
= A-F-I
= zéro.
Numeni’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de stilzbirdoj (numenius).
V. feopo.
= courlis.
NUMER’O
Cifero montranta la lokon de objekto inter aliaj.
// — aro, ita ; elnumeri ; nenumerebla.
= A-F-G-H-I-R
= numéro.
Numeral’a
Prinombra.
= A-F-G-H-I-R
= numéral.
Numerator’o
Tiu el la du termoj de partumo, kiu montras kiom ĝi enhavas da partoj de la unuo.
= A-F-G-H-I-R
= numérateur.
NUMID’O
[Ornit.]
Speco de kortbirdo (numida guttata).
= pintade.
Numismatik’o
[Sc.]
Monerscienco.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= numismatique.
NUN
En la momento mem, dum ni parolas.
// — aĵo, eco ; ĝisnune ; nuntempe.
= Gr
= maintenant.
NUNCI’O
Papa ambasadoro.
// — ejo.
= A-F-G-H-I-R
= nonce.
NUR
Sole, ne pli ol.
// nura ; se nur ; nur se.
= G
= ne que, seulement.
Nutaci’o
{T.Vx} [Astr.]
Oscilo, ripetita movo de supre malsupren, balanciĝo de la terakso.
= A-F-G-H-I-R
= nutation.
NUTR’I
Servi kiel manĝaĵo, zorgi pri manĝado de besto aŭ homo.
// — ado, aĵo, eco, anto, ist’o-ino ; plen’, lakto’nutri.
= A-F-H-I
= nourrir.

al la kaplitero M   — N —   → al la kaplitero O

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert