Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero L   — M —   → al la kaplitero N


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— M —


M Maato Maco Maceri Maĉi Maĉeto Madapolamo Madejro Madono Madraso Madreporo Madrido Madrigalo Mago Magaseno Magazeno Magio Magistro Magistrato Magnato Magneto Magnetismo Magnetizi Magnezo Magnezio Magnio Magnifikato Magnolio Maĝo Mahagono Mahometano Maizo Majo Majesta Majoliko Majonesa Majoro Majorano Majorato Majstro Maĵora Makadamo Makako Makarono Makaronio Makaronismo Makiavela Makiavelismo Makintoŝo Makleri Makrelo Makrocefalo Makropo Makrouro Maksimo Maksimumo Makubo Makulo Makulaturo Makzelo Mal Malago Malajo Malakito Malario Maleo Maleolo Malgraŭ Maliacido Malico Malika Malkolmio Malmazio Malto Malvo Malversacio Mamo Mamojda Mamono Mamuto Mano Manao Manato Mancenilo Mancinelo Mandareno Mandato Mandibulo Mandolino Mandragoro Mandrelo Maneĝo Mango Mangano Manganato Manglo Mangostano Manĝi Manio Maniero Manifesto Manifestacio Manihoto Maniko Manikeano Manilo Manioko Manipuli Maniso Manki Manometro Manovri Mansardo Manto Mantelo Mantikoro Mantilo Mantiljo Mantiso Mantispo Manufakturo Manuskripto Maro Marabuo Marabuto Maranto Maraskeno Marasmo Marasmio Marcipano Marĉo Marĉandi Mardo Mareko Marengo Margareno Margarino Margrafo Marĝeno Marienbano Marini Marioneto Marko Marketro Markezo Markizo Markografo Markoto Marmelado Marmoro Marmoto Marno Marodero Maroka Marokeno Marono Marso Marso Marsalo Marsejlezo Marsupio Marsupialo Marŝi Marŝalo Marto Martelo Martingalo Martiro Martirologo Marubio Maruto Maso Masaĝo Masakri Masetero Masiva Masko Maskaredo Maslako Masoni Masoro Masto Mastiko Mastodono Mastodonto Mastojda Mastro Masturbi Maŝo Maŝino Maŝinerio Mato Matadoro Matematiko Mateno Materio Materialo Materialismo Materialisto Matezo Matiolo Matoleno Matraco Matrico Matrikulo Matrono Matronino Matura Matutino Maŭro Maŭzoleo Mazovio Mazuro Mazurko Meato Meblo Mecenato Meĉo Medalo Medaliono Medio Mediacio Medicino Medikago Medikamento Mediti Mediteraneo Mediumo Medolo Meduzo Mefito Megalito Megalopo Megalosaŭro Megaloto Megero Megerino Megomo Mejlo Mekaniko Mekanismo Mekitaristo Meksiko Melo Melampiro Melanito Melankolio Melanokorifo Melaso Melasmo Melasomoj Meleagro Meliloto Melinito Meliso Melito Melki Melodio Melodramo Melolonto Melono Melongeno Melopeo Melopepo Meloplasto Mem Membro Membrano Memori Memorandumo Memorialo Menaĝerio Mencio Mendi Menestralo Menhiro Menianto Meningo Meningito Meningitismo Menisko Menispermo Menso Mensogi Menstruacio Mento Mentalo Mentono Mentoro Menuo Menueto Menuro Mercero Mergi Mergo Meridio Meridiano Merino Meringelo Merinoso Meriti Merizo Merkredo Merkuro Merkurialo Merlo Merlango Merleno Merluĉo Meropo Merulio Meso Mesentero Mesio Mesmerismo Mesmervido Mespilo Mestizo Meti Metacentro Metafiziko Metaforo Metakarpeo Metalo Metalizi Metaloido Metalojdo Metalurgio Metamera Metamorfismo Metamorfozo Metaplasmo Metastaso Metatarso Metempsikozo Meteoro Meteorito Meteorografo Meteorografio Meteorologo Meteorologio Metio Metilo Metileno Metodo Metodismo Metokinono Metolo Metonimio Metonomazio Metro Metriko Metrologio Metronomo Metropolo Metropolito Mevo Mezo Mezalianco Mezembrio Mezentero Mezokarpo Mezomorfa Mezuri Mi Mio Miagro Miasmo Miaŭi Micelio Miceno Miceto Mielo Mieno Migalo Migdalo Migri Mikologio Mikozo Mikrobo Mikrocefalo Mikrofono Mikrofonio Mikrogloso Mikrografio Mikrokosmo Mikrologio Mikrometro Mikrono Mikrorganismo Mikroskopo Mikroskopio Miksi Mikseno Miksomiceto Miksturo Mil Milda Milio Miliaceo Miliardo Miliario Milico Milicio Miligramo Milimetro Miliono Militi Milvo Mimiko Mimiofono Mimolo Mimozo Mino Minaci Minareto Mineralo Mineralogio Minio Miniaturo Minimala Minimumo Ministerialo Ministro Minora Minueto Minuso Minusklo Minuto Mioceno Miogalo Miokso Miopa Miozoto Miri Mirabelo Mirabolano Miraĝo Miraklo Mirho Miriado Miriametro Miriapodo Miriko Miringo Miringito Miriso Miristiko Mirmekofago Mirmeleono Mirmotero Mirto Mirtelo Misalo Misantropo Misgurno Misio Mistero Mistifiki Mistika Mistikismo Mistralo Mito Mitologio Mitro Mitrajlo Mitralo Mitroforo Mitrolo Mitulo Mizantropo Mizero Mizerikordo Mjelo Mjelito Mnemoniko Mobilizi Modo Modala Modelo Modera Moderato Moderna Modesta Modifi Modli Moduli Modulo Modulacio Moduso Moero Moisa Moka Moki Mokso Mol Mola Molekulo Molesti Molibdo Molibdeno Molibdopo Molinio Moloso Molusko Molvo Momento Momordiko Mono Monado Monadologio Monako Monakismo Monardo Monarko Monarkio Monato Mondo Monedo Monitoro Monogamo Monografo Monografio Monogramo Monojmo Monoklo Monokotiledono Monolito Monologo Monomo Monomanio Monomio Monopolo Monosilaba Monoteismo Monoteisto Monotona Monotonio Monsinjoro Monstro Monto Montri Monumento Mopso Moro Morao Morala Morbo Morbilo Morbuso Mordi Moreloj Moreno Morfino Morfologio Morgano Morganatika Morgaŭ Morĥelo Morkelo Mormono Mormonismo Morti Mortadelo Mortero Mortizo Moruo Moruso Morvo Mosko Moskato Moskatelo Moskeo Moskifero Moskito Moskvo Mosto Moŝto Moto Motacelo Motacilo Motedo Moteto Motivo Motocikl(et)o Motoro Movi Mozaiko Mozarabo Muaro Mucida Mucilago Mueli Muezino Mufo Mufelo Mufeno Mugelo Mugilo Muĝi Muko Mukoro Mukozo Mulo Mulato Muldi Mulmuslino Multa Multipliki Mumo Mumio Municio Munti Muro Mureko Mureno Muriato Murmuri Murzo Muso Muscipeto Musia Musko Muskarlo Muskato Muskedo Muskolo Muslino Musono Mustardo Mustelo Muŝo Muŝelkalko Muŝikapo Muta Mutualismo Muzo Muzaco Muzeo Muziki Muzulmano


M
Deksepa litero de la esperanta alfabeto.
= M.
Maat’o
{K.}
Marista suboficiro en Holando.
= maat (mot hollandais).
MAC’O
Nefermentita pano.
= pain azyme.
MACER’I
Solvi senvarme substancon en likvaĵo.
// — ado, aĵo.
= A-F-G-H-I
= macérer.
MAĈ’I
Rompi, pisti en buŝo per movado de makzeloj.
// — adi, anto, ulo ; remaĉi.
= F
= mâcher.
Maĉet’o
{Rh.} [Ornit.]
Speco de stilzbirdo (machetes).
V. tringo.
= combattant.
Madapolam’o
{Df.}
Speco de kotona ŝtofo.
= madapolam.
Madejr’o
{Z.}
Vino el la afrika insulo samnoma. Oni trovas ankaŭ en {Df.} madervino, malpli rekomendinda.
= A-F-G-H-I-R
= madère.
MADON’O
Alia nomo de la sankta Virgulino Mario.
= madone.
Madras’o
{Df.}
Hinda urbo kaj ŝtofo el tiu urbo.
= madras.
Madrepor’o
[Zool.]
Stelkoralo.
= madrépore.
Madrid’o
{Vef.}
Ĉefurbo de Hispanujo.
// — ano.
= Madrid.
MADRIGAL’O
Versaĵeto amesprima.
= A-F-G-H-I-R
= madrigal.
MAG’O
Orienta saĝulo.
V. maĝo.
= mage.
Magasen’o
{T.Vx} [Fot.]
Kesteto por enteni fotografajn platojn, paperojn, k.t.p.
// — ŝanĝa ; filmmagaseno.
= magasin, châssis.
MAGAZEN’O
Butiko, tenejo, vendejo.
= A-F-G-H-I-R
= magasin.
MAGI’O
Arto fari mirindaĵojn per supernaturaj rimedoj.
// — aĵo, isto.
= A-F-G-H-I-R
= magie.
MAGISTR’O
1 : {Z.}
Pedagogo, instruisto.
2 : {Vef.}
Majstro en ia arto • (alia senco, malpli taŭga).
= 1: F-G-H-R
= 1 : magister. 2 : maître ès arts.
MAGISTRAT’O
1 : Regna oficisto, precipe juĝa.
// — aro, eco.
2 : {Vef.}
Magistrataro, magistrateco • (alia senco, malpli taŭga).
// — ano.
= 1: A-F-G-H-I
= 1 : magistrat. 2 : magistrature.
Magnat’o
Altranga nobelo en Hungarujo kaj Polujo.
= A-F-G-H-I-R
= magnat.
MAGNET’O
Feroksida ŝtono, kiu altiras ferajon.
// — eco, igi, iĝi ; magneta montrilo, stango.
= A-F-G-H-I-R
= aimant.
MAGNETISM’O
Magneteco, magneta forto.
// — minerala, animala.
= A-F-G-H-I-R
= magnétisme.
MAGNETIZ’I
Naski animalan magnetismon en aŭ sur iu.
// — ado, anto, ilo, isto ; el’, de’magnetizi ; magnetiza dormo.
= A-F-G-H-I-R
= magnétiser.
MAGNEZ’O
{T.Vx}
Magnezia oksido uzata kiel laksilo.
= A-F-G-H-I-R
= magnésie.
Magnezi’o
[Kem.]
Blanka metalo.
V. magnio.
= magnésium.
Magni’o
{Sr.} [Kem.]
V. magnezio.
= magnésie.
Magnifikat’o
{Df.}
Kristana preĝo kies komencaj vortoj estas : Magnificat anima mea Dominum.
= magnificat.
Magnoli’o
[Bot.]
Speco de arboj dukotiledonaj (magnolia).
// — acoj, aloj.
= magnolia.
MAĜ’O
{Df.}
V. mago.
= mage.
Mahagon’o
[Bot.]
Speco de arbo dukotiledona, el kies ligno oni faras meblojn (swietenia mahagoni).
= acajou.
MAHOMETAN’O
Sekvanto de la religio de Mahometo.
= mahométan.
MAIZ’O
[Bot.]
Speco de gramenaco.
= A-F-G-H-I-R
= maïs.
MAJ’O
Kvina monato de la jaro.
// — floro, skarabo.
= A-F-G-H-I-R
= mai.
MAJEST’A
Havanta eksteraĵon imponan, solenan, indoplenan.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= majestueux.
Majolik’o
Speco de itala fajenco.
= A-F-G-H-I-R
= majolique.
Majones’a
{Df.}
(Saŭco) farita el kruda ovo kaj oleo.
= A-F-G-H-I-R
= mayonnaise.
MAJOR’O
[Milit.]
Batalionestro, eskadronestro, supera oficiro.
= A-G-H-I-R
= commandant.
Majoran’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de lamiaco bonodora (origanum majorana).
= marjolaine.
Majorat’o
{V.P.}
Netranscedebla bieno ligita al posedo de nobela titolo.
= majorat.
MAJSTR’O
Lertulo, ĉefartisto.
// — ino, aĵo, eco ; submajstro.
= A-F-G-H-I-R
= maître en son art, maestro.
MAĴOR’A
{Muz.T.} [Muz.]
Pri gamo durtona.
= majeur.
Makadam’o
Speco de pavimaĵo el frakasitaj ŝtonoj.
// — ado.
= A-F-G-H-I-R
= macadam.
Makak’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de simioj (macacus).
= A-F-G-H-I
= macaque.
MAKARON’O
Kuketo el migdaloj kaj sukero.
= A-F-G-R
= macaron.
MAKARONI’O
Itala pasto, farunaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= macaroni.
Makaronism’o
{V.P.}
Speco de burleska poemfarado.
= macaronisme.
Makiavel’a
{Df.}
Artifika, laŭ la maniero de la itala aŭtoro Makiavelo.
= machiavélique.
Makiavelism’o
Makiaveleco ; doktrino de Makiavelo.
= machiavélisme.
Makintoŝ’o
{Rh.}
Kaŭĉuka mantelo.
= manteau de caoutchouc.
MAKLER’I
Sin intermiksi por aĉeto aŭ vendo de komercaĵoj, k.t.p.
// — ado, isto ; akci’, bors’, kambi’makleristo.
= G
= faire le courtier.
Makrel’o
{Df.} [Ikt.]
Speco de marfiŝo.
V. skombro.
= A-F-G-R
= maquereau.
Makrocefal’o
[Zool.]
Speco de ketacoj (macrocephalus).
V. kaĉaloto.
= cachalot.
Makrop’o
Alia nomo por kanguruo (macropus).
V. kanguruo.
= kangourou.
Makrour’o
{V.P.} [Zool.]
Familio de krustuloj.
(makruro {Vr.} estas preferinda).
= macroure.
MAKSIM’O
Aforismo, sentenco, proverbo.
= A-F-H-I-R
= maxime.
MAKSIMUM’O
Plejgranda kvanto.
= A-F-G-H-I-R
= maximum.
Makub’o
{Vr.}
(Sub la formo : makub’tabako), martinika insulo donanta famkonatan tabakon.
= Macuba.
MAKUL’O
Malpuraĵo ; kolora marko sur haŭto.
// — eto, ego, ebla, ita ; senmakula.
= F-H-I
= tache.
Makulatur’o
[Tip.]
Presfolio malbone presita uzebla kiel kovrilo, k.t.p.
= F-G-I-R
= maculature.
MAKZEL’O
Parto antaŭa kaj supera de la buŝo, en kiu estas dentoj ; objekto makzelforma.
= F-I
= mâchoire (supérieure).
MAL
Prefikso uzata por inversigi la sencon de la radiko, kiel ekzemple :
// granda, malgranda ; ami, malami ; paco, malpaco.
// — o, a, e, eco, igi [Fot.].
= F
= Préfixe inversif.
Malag’o
(Sub la formo : malag’vino), hispana urbo donanta famkonatan vinon.
= Malaga.
Malaj’o
Gentano de oceaniaj landoj.
// — ujo.
= Malais.
Malakit’o
Ŝtono el hidrokarbono kaj kupro uzata por ornami mebletojn kaj eĉ fari juvelojn.
= A-F-G-H-I-R
= malachite.
Malari’o
Marĉa febro.
= A-F-G-H-I-R
= malaria.
MALE’O
Martelego, ligna martelo.
= L
= maillet.
MALEOL’O
Osta elstaraĵo de la piedartiko.
= cheville du pied.
MALGRAŬ
Prepozicio, kiu signifas : kontraŭ la volo de iu, kvankam io kontraŭstaras, spite de io aŭ iu.
malgraŭ ĉio.
= F-I
= malgré.
Maliacid’o
{Rh.} [Kem.]
Acido tirita el pomoj.
= acide malique.
MALIC’O
Malbonfareco, mokemeco, pikanteco.
// — aĵo, eco, ema, ulo ; senmalica.
= A-F-H-I
= malice.
Malik’a
{Vef.} [Kem.]
Vegetala acido.
= malique.
Malkolmi’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kruciferoj (malcolmia).
= giroflée de Mahon.
Malmazi’o
{V.P.}
Dolĉa sudvino (malvazio estus preferinda).
= malvoisie.
MALT’O
Bierhordeo.
// — aĵo, isto.
= A-F-G-H-I
= malt.
MALV’O
[Bot.]
Speco de dukotiledonoj (malva).
// — acoj, aloj, idoj ; malvkolora.
= A-F-G-H-I-R
= mauve.
Malversaci’o
{V.P.}
Malbonuzo (de oficiala funkcio).
= malversation.
MAM’O
Brusta elstaraĵo ĉe virinoj k.t.p., por nutri infanojn.
// — ulo ; mam’besto, nutri, pinto, suĉi ; mammonteto.
= F-I
= mamelle, sein.
Mamojd’a
{Df.} [Anat.]
Mamforma, mamsimila.
= mamillaire.
Mamon’o
{Rh.}
Demono de la riĉaĵoj (vorto biblia).
= mammon.
MAMUT’O
[Zool.]
Speco de praelefanto (elephas primigenius).
= mammouth.
MAN’O
Organo kiu finas la brakon de homo kaj servas por preni kaj tuŝi.
// — eto, ego, umo, ago, agado ; man’ligi, plekti, preni, regi, uzi ; man’divenado, farado, frapilo, forma, kamero, karno, kateno, kiso, laboro, premo, plato, punilo, radiko, saluto, simila, radaro, teno, teksilo, zorgo ; enmanigi ; plenmano ; ambaŭmane ; mano ĉe mano.
= F-H-I
= main.
MANA’O
1 : Substanco tirita el ŝelo de frakseno kaj uzata kiel laksilo.
2 : {Vr.Z.}
Ĉiela pano kiu faladis al la Hebreoj en dezerto.
= 1: A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : manne.
Manat’o
{T.Vx} [Zool.]
Marbovino (manatus).
= lamantin.
Mancenil’o
{Vef.} [Bot.]
V. mancinelo, • pli rekomendinda.
= mancenilier.
Mancinel’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de arbo eŭforbiaco el Ameriko (hippomanes mancinella).
V. mancenilo.
= mancenillier.
MANDAREN’O
Ĥina magistrato, oficialulo.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= mandarin.
MANDAT’O
Skribaĵo enhavanta ordonon aŭ rajtigon pagi difinitan sumon al la portanto.
// poŝtmandato.
= A-F-G-H-I-R
= mandat.
Mandibul’o
[Anat.]
Malsupera makzelo.
= A-F-H-I
= mâchoire (inférieure).
MANDOLIN’O
Muzika kordinstrumento.
= A-F-G-H-I-R
= mandoline.
Mandragor’o
[Bot.]
Speco de solanacoj (mandragora).
= A-F-H-I
= mandragore.
Mandrel’o
{Rh.} [Zool.]
Speco de simio cinocefalo (cynocephalus mandrill).
= A-F-G-H-I-R
= mandrill.
MANEĜ’O
Rajdarto, ĉevaldreso.
// — ejo, ebla.
= A-F-G-H-I-R
= manège, équitation.
Mang’o
{T.Vx} [Bot.]
Frukto de mangarbo (mangifera indica).
V. krosarko.
= mangue.
MANGAN’O
Speco de metalo.
= A-F-G-H-I-R
= manganèse.
Manganat’o
[Kem.]
Salo el manganacido kaj bazo.
= manganate.
Mangl’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de arboj dukotiledonaj (rhizophora mangle).
= manglier, palétuvier.
Mangostan’o
Speco de arboj dukotiledonaj (mangostana), kies frukto estas plejbongusta.
= mangoustan.
MANĜ’I
Maĉi kaj gluti nutraĵon.
// — ado, aĵo, eto, ego, ejo, ebla, ema, aro, ilo, ero, igi ; maten’, tag’, vesper’, nokt’manĝo ; manĝokarto ; kunmanĝanto ; blankmanĝaĵo.
= F-H-I
= manger.
MANI’O
Speco de frenezo ; kutimaĉo.
// — aĵo, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= manie.
MANIER’O
Eco, stato, metodo, laŭ kiu iu, io estas, okazas, k.t.p.
// ia’, tia’, kia’maniere ; afekta, parol’maniero.
= A-F-G-H-I-R
= manière.
MANIFEST’O
Publika deklaraĵo de registaro aŭ de partiestro.
= A-F-G-H-I-R
= manifeste.
MANIFESTACI’O
Publika kolektiva esprimo de opinio, sento, k.t.p.
= manifestation.
Manihot’o
{T.Vx}
Speco de amerika arbo, el kiu oni tiras farunon (jatropha manihot).
V. manioko.
= manioc.
Manik’o
Parto de vesto ĉirkaŭ la brako.
= F-H-I
= manche.
Manikean’o
{Df.}
Sekvanto de la hereziulo Maneso.
= manichéen.
MANIL’O
1 : {Df.}
Kartludo.
2 : Cigaro el amerika insulo Manilo.
= 1 + 2 : manille.
Maniok’o
{Df.}
V. manihoto.
= manioc.
MANIPUL’I
Manuzi, manlabori.
// — ado.
= A-F-G-H-I-R
= manipuler.
Manis’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de mamulo sendentulo (manis).
= pangolin.
MANK’I
Neesti, malesti.
// — aĵo, aro, anto, eco, igi ; malmanki ; surmanka ; intermanko ; mankoresto ; mankantaro.
= F-G-I
= manquer.
Manometr’o
[Fiz.]
Aparato por mezuri la premforton de vaporo, akvo, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= manomètre.
MANOVR’I
Ekzerci, movi, direkti armeon, ŝipon, k.t.p.
// — ado, isto.
= A-F-G-H-I-R
= manœuvrer.
MANSARD’O
Subtegmenta ĉambreto.
= F-G-I-R
= mansarde.
Mant’o
{T.Vx} [Entom.]
Preĝakrido (mantis religiosa).
= mante.
MANTEL’O
Grandampleksa vestaĵo, ofte sen manikoj.
// — eto ; kamenmantelo.
= A-F-G-H-I-R
= manteau.
Mantikor’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de koleopteroj (mantichora).
= mantichore.
MANTIL’O
{Rh.}
Speco de hispana virina manteleto.
V. mantiljo.
= A-F-G-H-I-R
= mantille.
Mantilj’o
{Df.}
V. mantilo.
= mantille.
Mantis’o
[Mat.]
Decimala parto de logaritmo.
= A-F-G-H-I-R
= mantisse.
Mantisp’o
{Rh.} [Entom.]
Speco de nevroptero (mantispa), kiun oni ne devas konfuzi kun manto.
= mantispe.
MANUFAKTUR’O
Granda industria fabriko.
// — isto, ejo.
= A-F-G-H-I-R
= manufacture.
MANUSKRIPT’O
Manskribaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= manuscrit.
MAR’O
Vasta amaso de salita akvo, kiu kovras la pligrandan parton de l’terglobo.
// — aro, ego, isto ; mar’armeo, bordo, danĝeroj, fiŝo, kankreto, kolo, karto, kvieto, malsano, pentraĵo, trankvilo, veturo ; alta, malalta maro ; apud’, trans’mara.
= A-F-G-H-I-R
= mer.
Marabu’o
{Df.} [Ornit.]
Speco de stilzbirdoj simila al cikonio.
V. leptopilo.
= marabout.
Marabut’o
{Df.} [Voj.]
Orienta mahometana religiulo.
= marabout.
Marant’o
[Bot.]
Kreskaĵo unukotiledona, el kiu oni tiras aroruton (maranta).
= marante.
MARASKEN’O
Likvoro el ĉerizoj de Dalmatujo.
= A-F-G-H-I-R
= marasquin.
MARASM’O
[Med.]
Fizika senfortiĝo.
= A-F-G-H-I-R
= marasme.
Marasmi’o
{*} [Bot.]
Speco de agarikacoj (marasmius).
= faux mousseron.
MARCIPAN’O
Speco de kuko el migdaloj kaj sukero.
= A-F-G-H-I-R
= massepain.
MARĈ’O
Tero sur kiu staras akvo senflua.
// — ego, eto, ejo ; elmarĉiĝi.
= A
= marais.
MARĈAND’I
Diskuti pri la pagota prezo.
// — ema.
= F
= marchander.
MARD’O
Dua tago de la semajno.
= F-H-I
= mardi.
Marek’o
{Rh.}
V. kerkedolo.
= sarcelle.
Mareng’o
{Df.}
Nomo de iaspeca saŭco.
= marengo (sauce).
Margaren’o
{Df.}
V. margarino.
= margarine.
Margarin’o
Kvazaŭbutero tirita el bova grasaĵo.
V. margareno.
= A-F-G-H-I-R
= margarine.
Margraf’o
{Df.}
Mezepoka germana landestro.
V. markografo.
= A-F-G-H-I-R
= margrave.
MARĜEN’O
Rando de paperfolio.
= A-F-H-I
= marge.
Marienban’o
{T.Vx} [Kem.]
Aparato por boligi likvaĵojn pere de bolujo (en {Df.} oni trovas : maria-bano).
= A-F-G-H-I-R
= bain-marie.
MARIN’I
Maceri viandon en salo, vinagro kaj spicoj.
// — ado, aĵo.
= F-G-H-I-R
= mariner.
MARIONET’O
Teatropupo.
= A-F-G-I-R
= marionnette.
MARK’O
1 : Aparta signo por distingi.
2 : Papereto surmetita al letero por afranki.
3 : {Df.}
Antikva monero.
// — ilo ; kontraŭmarko, poŝtomarko.
= A-F-G-H-I-R
= 1 : marque. 2 : timbre. 3 : marc.
Marketr’o
{V.I.}
Speco de mozaiko el diverskoloraj pecoj de ligno aŭ metalo.
// — ita.
= marqueterie.
MARKEZ’O
Tola aŭ vitra tegmento super pordo por ŝirmi de la pluvo.
= A-F-G-H-R
= marquise.
MARKIZ’O
Titolo de nobeleco inter duko kaj grafo.
// — eco, ino.
= marquis.
Markograf’o
{Rh.}
V. margrafo.
= margrave.
MARKOT’O
Branĉo aliformigita en radikon.
// — ado.
= F-I
= marcotte.
MARMELAD’O
Fruktokaĉo.
= A-F-G-H-I-R
= marmelade.
MARMOR’O
Kalkoŝtono tre malmola, polurebla kaj uzebla kiel ornamaĵo en konstruado.
// — isto, umi ; marmor’simila, vejno, vendisto.
= A-F-G-H-I-R
= marbre.
MARMOT’O
Speco de mamuloj, montrato, ursrato (arctomys).
= F-H-I-R
= marmotte.
MARN’O
{T.Vx} [Miner.]
Kalkargilo.
= A-F-G-H-I
= marne.
Maroder’o
{V.P.}
Fruktoŝtelisto, rikoltrabisto, ĉirkaŭrabisto.
= A-F
= maraudeur.
MAROK’A
{Df.}
Pri kaproledo el Maroko.
= Marocain.
MAROKEN’O
Maroka kaproledo.
// — aĵo, igi, arto.
= A-F-G-I
= maroquin.
MARON’O
Speco de granda kaŝtano ; frukto de maronujo (aesculus hippocastanum).
= F-G-I
= marron.
Mars’o
[Mitol.]
Dio de la milito.
// — a mieno.
= Mars.
Mars’o
{Sr.} [Mar.]
V. topo.
= hune.
Marsal’o
{V.I.}
(Sub la formo : marsal’vino), Sicilia lando donanta famkonatan vinon.
= Marsala.
Marsejlez’o
‹?› {V.I.}
Famkonata revolucia kanto ; franca nacia himno.
= marseillaise.
Marsupi’o
{V.I.} [Zool.]
Ventropoŝo de iaj mamuloj (didelfo, k.t.p.).
= poche abdominale.
Marsupial’o
{Rh.}
Poŝbesto, speco de mamuloj, kiel didelfo, makropo, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= marsupial, marsupiaux.
MARŜ’I
Iri, piediri.
// — ado, ema ; antaŭen’, en’, ĉirkaŭ’, preter’, return’marŝi ; funebra marŝo.
= A-F-G-H-I-R
= marcher.
MARŜAL’O
Plejaltgrada oficiro.
// — milita, kortega.
= A-F-G-H-I-R
= maréchal.
MART’O
Tria monato de l’jaro.
= A-F-G-H-I-R
= mars.
MARTEL’O
Frapilo kun tenilo.
// — aĵo, ego, ado, umi ; martelosto.
= F-H-I
= marteau.
Martingal’o
{M.T.} [Mar.]
Unu el la buspritaj ŝnuroj.
= F-H
= martingale.
MARTIR’O
Religia turmentito, suferanto.
// — eco, igi. En {V.P.} oni trovas : martiri, martirulo.
= A-F-G-H-I-R
= martyr.
Martirolog’o
{V.I.}
Nomaro de martiroj, sanktuloj.
= martyrologue.
Marubi’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de lamiacoj (marrubium).
= marrube.
Marut’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kompozito (anthemis cotula).
= maroute.
MAS’O
Amaso da aferoj kune starantaj, granda kvanto.
= A-F-G-H-I-R
= masse.
MASAĜ’O
Frotado kaj knedado de muskoloj.
// — ado, ilo, ist’o-ino.
= A-F-G-H-I-R
= massage.
Masakr’i
{V.P.}
Masbuĉi, elmortigi.
= A-F
= massacrer.
Maseter’o
{T.Vx} [Anat.]
Vanga muskolo, kiu servas por maĉado.
= A-F-G-H-I-R
= masséter.
MASIV’A
Densega, plensubstanca.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= massif.
MASK’O
Falsa vizaĝo el ŝtofo, kartono, por sin kaŝi.
// — itaro ; senmaskigi.
= A-F-G-H-I-R
= masque.
Maskared’o
{T.Vx}
Kunpuŝiĝo de aflua rivero kaj marfluo (oni trovas ankaŭ p. 19 : maskareto).
= mascaret, barre.
Maslak’o
1 : {V.P.}
Hungarvino.
2 : (Ĉu ne ankaŭ : Turka opio ?).
= maslac ?
MASON’I
[Arkit.]
Konstrui per ŝtono, gipso, k.t.p.
// — aĵo, isto.
= A-F
= maçonner.
Masor’o
{Df.}
Esploro de la biblio farita de Hebreaj doktoroj.
// — ano.
= massore.
MAST’O
Ŝipstango por pendigi velojn.
// — aro ; unu’, du’, tri’, antaŭ’, post’, ĉef’masto ; senmastigi ; mast’organo, levilo.
= A-F-G-H-R
= mât.
MASTIK’O
Speco de rezino uzata por luti.
= A-F-G-H-I
= mastic.
Mastodon’o
{Rh.}
V. mastodonto.
= mastodonte.
Mastodont’o
Grandega pramamulo (mastodon).
V. mastodono.
= A-F-G-H-I-R
= mastodonte.
Mastojd’a
{Rh.} [Anat.]
Pri eminanco mametforma, ĉe la tempiosto.
= mastoïde.
MASTR’O
Reganto, ordonanto, precipe en domo.
// — ino, aĵo, umi ; dom’, kastel’, sub’mastro ; gemastroj.
= A-F-H-I
= maître de maison.
Masturb’i
{Rh.} [Med.]
Naski seksan volupton ekster seksa kuniĝo.
V. onani.
= masturber.
MAŜ’O
Kruciĝo de fadenoj en teksaĵo.
// maŝkiraso ; fermaŝa kuto ; enmaŝigi ; maŝokuliso.
= A-G
= nœud coulant, maille de tissu.
MAŜIN’O
Aparato kombinita por transsendi kaj utiligi forton.
// — aro, isto.
= A-F-G-H-I-R
= machine.
Maŝineri’o
{V.P.}
Mekanismo, maŝinaro.
= machinerie.
MAT’O
Fibrotapiŝo, bastoplektaĵo.
// — umi ; matkovri. Oni trovas en {V.P.} : ŝakmato.
= A-F-G
= natte, paillasson.
Matador’o
[Voj.]
Hispana mortiganto de virbovoj.
= A-F-G-H-I-R
= matador.
MATEMATIK’O
Scienco pri kvantoj, nombroj, spaco, k.t.p.
// — aĵo, eco, isto.
= A-F-G-H-I-R
= mathématique.
MATEN’O
Unua parto de la tago.
// frumatene ; maten’krepusko, ruĝo.
= F-H-I
= matin.
MATERI’O
Ĉiu afero okupanta spacon, kiun oni povas tuŝi, vidi, k.t.p., ŝtofo de la korpoj.
= A-F-G-H-I-R
= matière.
MATERIAL’O
Aro da aferoj per kiuj oni povas ion elfari.
// — eco, isto.
= matériel.
Materialism’o
[Fil.]
Doktrino laŭ kiu la materio estas la principo de ĉio.
= matérialisme.
Materialist’o
{Vr.Z.}
Ano de materialismo.
= matérialiste.
Matez’o
{Rh.}
Malnova nomo por scienco entute konsiderata.
= science en général.
Matiol’o
{T.Vx} [Bot.]
Levkojo, speco de kruciferoj (mathiola).
= violier des jardins.
Matolen’o
[Bot.]
Kemiaĵo uzata en fotografado.
= mattolain.
MATRAC’O
Litkusenego.
// — isto ; pajla, risort’matraco.
= A-F-G-I-R
= matelas.
Matric’o
[Tekn.]
Modelilo por fari monerojn, gravuraĵojn, presaĵojn, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= matrice.
Matrikul’o
Registrolibro, listo, por enskribi nomojn de societanoj.
// — igi, iĝi ; enmatrikuligi.
= A-F-G-H-I-R
= matricule.
MATRON’O
{T.Vx}
V. matronino.
= matrone.
MATRONIN’O
{Z.}
Respektinda grandaĝa sinjorino.
V. matrono.
= A-F-G-H-I-R
= matrone.
MATUR’A
Plenkreska, plenaĝa.
// — eco, ulo, igi, iĝi ; ne’, fru’, tro’matura ; akceli la maturiĝon.
= A-F-H-I-R
= mûr, adulte.
Matutin’o
{V.I.} [Ekl.]
Parto de la Diservo kantata inter noktomezo kaj la sesa matene.
= matines.
Maŭr’o
Popolano de nordafrika lando.
// — ino, eca.
= A-F-G-H-I-R
= maure.
MAŬZOLE’O
Luksa tombujo.
= A-F-G-H-I-R
= mausolée.
Mazovi’o
{V.P.}
Pola regiono, ĉirkaŭ Varsovio.
= Masovie.
Mazur’o
{V.P.}
Mazoviano.
= Mazoure.
MAZURK’O
[Muz.]
Speco de danco.
= mazurka.
Meat’o
{Df.} [Anat.]
Organa trairejo.
= méat.
MEBL’O
Ĉiu movebla objekto, kiu servas por la uzado kaj ornamado en ĉambraro.
// — aro, isto ; meblo’faristo, tego ; senmebligi.
= A-F-G-H-I-R
= meuble.
Mecenat’o
{K.}
Riĉa protektanto de artistoj, poetoj, k.t.p.
= mécène.
MEĈ’O
Fadenaro preparita por bruli en kandeloj, lampoj, k.t.p.
// — aĵo, ujo.
= F-H
= mèche.
MEDAL’O
Peco de metalo stampita kiel memorigilo de granda faro, granda homo, k.t.p.
// — ujo, aro, isto ; medalgajninto.
= A-F-G-H-I-R
= médaille.
MEDALION’O
Juvelo en kiu oni metas portreton, harojn, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= médaillon.
MEDI’O
[Sc.]
Ĉirkaŭa loko, en kiu okazas fenomeno, kreskas vivaĵo, k.t.p.
// — eco ; ĉirkaŭa, rifrakta medio.
= A-H-I
= milieu (ambiant).
Mediaci’o
{Rh.}
Pero, interveno, interhelpo, interagado (pri armeoj, ŝtatoj, k.t.p.).
// — ado, anto.
= A-F-H-I
= médiation.
MEDICIN’O
Scienco pri sano kaj malsano.
// — isto.
= A-F-G-H-I
= médecine.
Medikag’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de fabacoj (medicago sativa).
V. luzerno.
= luzerne.
MEDIKAMENT’O
Kuracilo.
= F-G-H-I-R
= médicament.
MEDIT’I
Atente, serioze pripensi ; enpensiĝi.
// — ado, ema ; antaŭ’, zorge’mediti.
= A-F-G-H-I
= méditer.
Mediterane’o
{Df.} [Geogr.]
Intertera maro, mezmaro.
= Méditerranée.
MEDIUM’O
[Okult.]
Persono per kiu okazas psikaj fenomenoj.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= médium.
MEDOL’O
[Anat., Bot.]
Interna, mola parto en ostoj, trunkoj, trunketoj, k.t.p.
= F-H-I
= moëlle.
Meduz’o
[Zool.]
Speco de zoofitoj.
= A-F-H-I-R
= méduse.
Mefit’o
[Zool.]
Speco de mamulo mustelsimila (mephitis).
= A-F-G-H-I
= moufette.
Megalit’o
[Arkeo.]
Prakonstruaĵo el grandegaj ŝtonoj.
= mégalithe.
Megalop’o
1 : {T.Vx} [Entom.]
Speco de koleopteroj (megalopus).
2 : (Ankaŭ : ) [Ikt.] Specoj de fiŝoj kaj de krustuloj.
= mégalope.
Megalosaŭr’o
[Pale.]
Speco de pralacertego (megalosaurus).
= mégalosaure.
Megalot’o
{V.P.} [Zool.]
Speco de Afrika vulpo grandorela (megalotis).
= fennec.
MEGER’O
{Z.}
Virino simila al Furio.
V. megerino.
= F-G-I
= mégère.
MEGERIN’O
V. megero.
= mégère.
Megom’o
{Rh.} [Elek.]
Unuo de elektra rezisteco egalvaloranta milionon da homoj ; l.v. granda omo.
V. omo.
= mégohm.
MEJL’O
Mezureco de longeco.
// kub’, mar’mejlo.
= A-F-G-H-I-R
= mille.
MEKANIK’O
Scienco kaj arto pri movo, ekvilibro kaj maŝinoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= mécanique.
MEKANISM’O
Maŝinaro.
= A-F-G-H-I-R
= mécanisme.
Mekitarist’o
{V.I.}
Katolika armena religiulo.
= mékitariste.
Meksik’o
{Vef.}
Lando kaj ĉefurbo de centra Ameriko.
// — ano.
= Mexique, Mexico.
MEL’O
[Zool.]
Speco de mamulo viandomanĝa (meles).
= L
= blaireau.
Melampir’o
{T.Vx} [Bot.]
Lupvosto, speco de skrofulariacoj (melampyrum).
= melampyre.
Melanit’o
{V.I.} [Miner.]
Speco de granatŝtono.
= mélanite.
MELANKOLI’O
Ekstrema malgajeco.
// — eta, ema.
= A-F-G-H-I-R
= mélancolie.
Melanokorif’o
{Vef.} [Ikt.]
Speco de alaŭdo (melanocorypha).
= alouette, calandre.
MELAS’O
Sukerrestaĵo. Mielsiropo ?
= A-F-G-H-I
= mélasse.
Melasm’o
{V.P.}
Nigra haŭtmakulo ĉe maljunuloj.
= mélasme.
Melasom’oj
{T.Vx} [Entom.]
Speco de koleopteroj nigrokorpaj.
= melasomes.
MELEAGR’O
Speco de kokbirdo, hinda koko (meleagris gallopavo).
// — ino, ido, ejo.
= L
= dindon.
Melilot’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de fabacoj (melilotus).
= mélilot, trèfle musqué.
MELINIT’O
[Kem.]
Eksploda substanco uzata en minarto.
= A-F-G-H-I-R
= mélinite.
MELIS’O
{T.Vx} [Bot.]
Speco de lamiacoj (melissa).
= F-G-H-I-R
= mélisse.
Melit’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de lamiacoj (melittis).
= mélitte.
MELK’I
Detiri lakton de bovino, kaprino, k.t.p.
// — ebla, istino.
= A-G
= traire.
MELODI’O
[Muz.]
Arto verki arion ; ariaĵo.
// — eco, isto ; senmelodia.
= A-F-G-H-I-R
= mélodie.
MELODRAM’O
Popola dramo.
= A-F-G-H-I-R
= mélodrame.
Melolont’o
{Vef.} [Entom.]
Speco de koleopteroj (melolontha), majskarabo.
= hanneton.
MELON’O
Speco de kukurbacoj.
// — ejo ; melon’vendisto, plantejo ; akvomelono.
= A-F-G-I
= melon.
Melongen’o
[Bot.]
Speco de solanaco manĝebla (solanum melongena).
= aubergine.
MELOPE’O
Deklamaĵo kun muzikaj modulacioj.
= A-F-G-H-I-R
= mélopée.
Melopep’o
{Vef.} [Bot.]
Speco de kukurbo.
= patisson.
Meloplast’o
[Muz.]
Speco de tabulo uzata por instrui la muzikan kanton.
= méloplaste.
MEM
Adverbo kiun oni aldonas al pronomo por fortigi ĝian sencon.
// — mi mem ; memlerninta, memstara (t.e. lerninta per si mem, staranta per si mem).
= F
= même.
MEMBR’O
Difinita parto de korpo, societo, k.t.p.
// — eco, aro ; dikmembra ; de’, sen’membrigi.
= A-F-H-I
= membre.
MEMBRAN’O
Maldika kaj plata karnŝtofo kiu envolvas, tegas organon.
// — eto, eca ; — forma, hava ; mukmembrano.
= A-F-G-H-I
= membrane.
MEMOR’I
Revenigi ion en la penson, malforgesi.
// — aĵo, ebla, inda, igi, iĝi ; rememori ; memor’Diservo, libro, manko, monumento, skribaĵoj ; antaŭmemora.
= A-F-H-I-R
= se souvenir.
Memorandum’o
{V.I.}
Memoriga noto.
= memorandum.
Memorial’o
{V.P.}
Memorlibro.
= mémorial.
Menaĝeri’o
{V.P.}
Bestejo.
= ménagerie.
MENCI’O
Honora cito, subpremio (en konkurso).
= A-F-H-I
= mention.
MEND’I
Ordoni al komercisto, ke li rezervu aŭ sendu ian vendaĵon.
// — anto, ilo ; kontraŭmendi.
= faire une commande.
MENESTRAL’O
Muzikisto, bardo, kantisto.
= A-F-G-H-I-R
= ménestrel.
Menhir’o
Megalita monumento el unu ŝtonego.
= A-F-G-H-I-R
= menhir.
Meniant’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de gencianaco, marĉtrifolio (menyanthes).
= ményanthe, trèfle d’eau.
Mening’o
[Anat.]
Cerba tegmembrano.
= A-F-H-I
= méninge.
Meningit’o
[Med.]
Brulumo de meningo.
= A-F-H-I
= méningite.
Meningitism’o
{V.I.} [Med.]
Simptomaro de meningito.
= méningitisme.
Menisk’o
[Fiz.]
Surfaco krescentforma.
= A-F-G-H-I-R
= ménisque.
Menisperm’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de amerikaj lianoj (menispermun), fiŝveneno.
= ménisperme.
MENS’O
Nova vorto, enkondukita, ŝajnas, sen vera bezono, por signifi spirito.
V. mento.
// — eco ; menso sana.
= esprit.
MENSOG’I
Diri intence malveraĵon, falsi la veron.
// — adi, aĵo, eco, anto, eto, ulo, ema.
= F-H-I
= mentir.
Menstruaci’o
[Med.]
Monataĵo.
= A-F-G-H-I-R
= menstruation.
MENT’O
[Bot.]
Speco de lamiacoj bonodora (mentha).
Oni trovas ankaŭ mento kun la senco de menso kaj mentalo.
V. menso, V. mentalo.
= menthe.
Mental’o
[Fil.]
La spirito, filozofie konsiderata rilate al la korpo.
V. mento.
// — eco.
= mentalité.
MENTON’O
Parto de la vizaĝo sub buŝo ; submentona karno.
// mentonumo {Df.}.
= F-I
= menton.
MENTOR’O
Gvidisto, konsilisto de junulo.
= A-F-G-H-I-R
= mentor.
MENU’O
Manĝokarto.
= menu.
Menuet’o
{Vef.}
V. minueto.
= menuet.
Menur’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de oceania birdo, lirbirdo (menurus lyra).
= ménure-lyre.
MERCER’O
Kudraĵaro, fadenkomerco.
// — isto ; — butiko.
= A-F
= mercerie.
MERG’I
{T.Vx}
Subakvigi.
// — ado, aĵo, anto, ebla, iĝi ; el’, en’, sub’mergi (elmergi, kredeble por eraro, estas montrita kiel ne transitiva).
= plonger.
MERG’O
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de palmipedo ansersimila (mergus).
= harle.
Meridi’o
{Sr.}
V. meridiano.
= méridien.
Meridian’o
[Astr.]
Granda idea cirklo, kiu dividas la terglobon en du hemisferoj orienta kaj okcidenta.
V. meridio.
// meridiana alteco, limo, teleskopo ; unua meridiano.
= A-F-G-H-I-R
= méridien.
Merin’o
{T.Vx}
V. merinoso.
= mérinos.
Meringel’o
Speco de kuketo el ovblanko kaj sukero.
= A-F-G-H-I
= meringue.
Merinos’o
{Rh., Df.}
Speco de ŝafo kaj de lano.
V. merino.
= A-F-G-H-I-R
= mérinos.
MERIT’I
Esti inda ricevi, gajni ion.
// — anta, ega, ulo ; meritplena.
= A-F-H-I
= mériter.
MERIZ’O
[Bot.]
Speco de ĉerizo (cerasus avium).
// — arbo, ujo.
= A-F
= merise.
MERKRED’O
Tria tago de la semajno.
= F-H-I
= mercredi.
MERKUR’O
{T.Vx} [Mitol.]
Dio de la Grekoj kaj Romanoj (Mercurius, Hermes).
= A-F-G-H-I-R
= Mercure.
Merkurial’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de eŭforbiacoj (mercurialis).
= mercuriale.
MERL’O
[Ornit.]
Speco de paserbirdo (turdus merula).
= F-H-I
= merle.
Merlang’o
[Ikt.]
Speco de marfiŝo (gadus merlangus).
= F-G-R
= merlan.
Merlen’o
{M.T.} [Mar.]
Ŝipŝnuro konsistanta el du ŝnuretoj kune kunŝnurigitaj.
= A-F-G-H-I
= merlin.
Merluĉ’o
[Ikt.]
Speco de marfiŝo (gadus merlucius).
= F-H-I-R
= merluche.
Merop’o
{V.P.} [Ornit.]
Speco de paserbirdoj vespomanĝaj (merops).
= guépier.
Meruli’o
{*} [Bot.]
Speco de poliporacoj, larmofungo (merulius lacrymans).
= mérule.
MES’O
Kristana ceremonio.
// mes’kapelo, libro, ornamo, vesto ; matena meso ; fari meson ; meso por mortintoj.
= A-F-G-H-I-R
= messe.
MESENTER’O
{Rh., Df., V.} [Anat.]
V. mezentero.
= mésentère.
MESI’O
Sanktoleito, atendita de la Hebreoj, Kristo.
= A-F-G-H-I-R
= messie.
Mesmerism’o
Doktrino de Mesmer pri animala magnetismo.
= mesmérisme.
Mesmervid’o
Magnetiza klarvideco (Mesmer’vido).
// — ulo.
= clairvoyance.
MESPIL’O
[Bot.]
Frukto de mespilujo (mespilus).
= G-I
= nèfle.
MESTIZ’O
Homo naskita el gepatroj diversrasaj kiel ekzemple blankulo kaj nigrulo ; vorto uzata ankaŭ pri bestoj.
// — ado, igo.
= A-F-G-H-I-R
= métis.
MET’I
Fari ke iu aŭ io estu ie.
// — ado, ilo ; al’, antaŭ’, apud’, de’, dis’, for’, el’, en’, inter’, kun’, kontraŭ’, re’, sub’, sur’, super’, tra’, trans’meti.
= F-I
= mettre, placer.
Metacentr’o
[Mar.]
Intersekco de la vertikalo kiu pasas tra la pezacentro de ŝipo kun la rezultanto de la lateraj premoj de akvo.
= A-F-G-H-I-R
= métacentre.
Metafizik’o
[Fil.]
Scienco de la unuaj principoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= métaphysique.
METAFOR’O
[Ret.]
Vorta figuraĵo per kiu oni komparas du aferojn pli malpli diferencajn.
// senmetafore.
= A-F-G-H-I-R
= métaphore.
Metakarpe’o
[Anat.]
Parto de la mano inter la fingroj kaj la manradiko.
= A-F-H-I
= métacarpe.
METAL’O
Korpo simpla maldiafana, multpeza, brila, kiel fero, kupro, oro, k.t.p.
// — igi, iĝi, izi ; metal’faristo, glaso, kaliko, komercaĵo, miksaĵo, vergo.
= A-F-G-H-I-R
= métal.
Metaliz’i
Metaligi, enmetaligi.
= métalliser.
METALOID’O
V. metalojdo.
= métalloïde.
METALOJD’O
{Rh., Df.}
Korpo simpla kiu prezentas proprecojn kontraŭajn al tiuj de metalo, kiel oksigeno, azoto, karbono, k.t.p.
V. metaloido.
= A-F-G-H-I-R
= métalloïde.
METALURGI’O
Metallaborado.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= métallurgie.
Metamer’a
{T.Vx} [Kem.]
Vorto uzata en kemio pri korpoj izomeraj, formitaj per asocio de pluraj komponaĵoj identaj aŭ malidentaj.
= métamère.
Metamorfism’o
[Geol.]
Formŝanĝo en la teraĵoj produktita per la agado de l’fajro.
= métamorphisme.
METAMORFOZ’O
Aliformigo.
// — ita.
= A-F-G-H-I-R
= métamorphose.
Metaplasm’o
[Gram.]
Ŝanĝo en vorto pro aldono aŭ forigo de litero aŭ silabo.
= A-F-G-H-I-R
= métaplasme.
Metastas’o
[Med.]
Translokiĝo de loka malsano.
= A-F-G-H-I-R
= métastase.
Metatars’o
Parto de la piedo inter la tarso kaj la fingroj.
= A-F-G-H-I-R
= métatarse.
METEMPSIKOZ’O
[Fil.]
Transmigro de animo, de unu estaĵo en alian.
= A-F-G-H-I-R
= métempsychose.
METEOR’O
Ĉiu atmosfera fenomeno, kiel fulmo, ĉielarko, pluvo, neĝo, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= météore.
Meteorit’o
Alia nomo por aerolito.
= A-F-G-H-I-R
= météorite.
Meteorograf’o
{Rh.}
Meteorografiisto.
= météorographe.
Meteorografi’o
Priskribo de la meteoroj.
= A-F-G-H-I-R
= météorographie.
Meteorolog’o
{Rh., Df.}
Meteorologiisto.
= météorologiste.
Meteorologi’o
{Rh.}
Scienco de la meteoroj.
= A-F-G-H-I-R
= météorologie.
METI’O
Manlabora profesio.
// — isto, ejo ; nemetiisto.
= F-I-R
= métier.
Metil’o
{T.Vx} [Kem.]
Radikalo de metilestero.
= A-F-G-H-I-R
= méthyle.
Metilen’o
Karbido de hidrogeno C2H2.
= A-F-G-H-I-R
= méthylène.
METOD’O
Ordo laŭ kiu oni kondukas la pensojn aŭ agojn en scienco, arto, k.t.p.
// — eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= méthode.
Metodism’o
Anglikana sekto fondita de John Wesley.
Oni nomas ankaŭ metodisto la sekvantojn de tiu sekto.
= méthodisme.
Metokinon’o
[Bot.]
Kemiaĵo uzata en fotografado.
= A-F-G-H-I-R
= métoquinone.
Metol’o
[Bot.]
Korpo tirita el lignestero kaj uzata en fotografado.
= A-F-G-H-I-R
= métol.
Metonimi’o
[Ret.]
Vorta figuraĵo kiu konsistas uzi unu vorton anstataŭ alian, kiel ekzemple Venuso anstataŭ beleco ; cent veloj anstataŭ cent ŝipoj.
= métonymie.
Metonomazi’o
[Gram.]
Ŝanĝo de nomo per traduko.
= métonomasie.
METR’O
Unuo de mezuro de longeco en la franca metra sistemo.
= A-F-G-H-I-R
= mètre.
METRIK’O
1 : Versfarado.
2 : Ĉio rilatanta la metran sistemon.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : métrique.
Metrologi’o
{Df.}
Scienco kaj traktato pri la pezoj kaj mezuroj uzataj ĉe la antikvuloj kaj modernuloj.
= métrologie.
METRONOM’O
[Muz.]
Taktilo.
= A-F-G-H-I-R
= métronome.
METROPOL’O
Ĉefurbo, ĉeflando (rilate al provincoj aŭ kolonioj).
= A-F-G-H-I-R
= métropole.
METROPOLIT’O
Ĉefa pastro en la greka eklezio.
= A-F-G-H-I-R
= métropolite.
MEV’O
[Ornit.]
Speco de marbirdo (larus).
= F-G
= mouette.
MEZ’O
Centro de loko ; parto sidanta je egala distanco de du ekstremaĵoj.
// — aĵo, eco, anto {T.Vx} [Geom.] ; mezlinio ; land’, nokt’, tag’, somer’mezo ; mez’epoko, nombro, punkto.
= I
= milieu.
MEZALIANC’O
Edziĝo kun persono de malsupera rango.
= A-F-G-H-I-R
= mésalliance.
Mezembri’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kaktaco (mesembriantemum).
// — acoj.
= mésembryanthème, ficoïde.
MEZENTER’O
{T.Vx} [Anat.]
Krispo, faldaro de la peritoneo.
V. mesentero.
= mésentère.
Mezokarp’o
{T.Vx} [Bot.]
Meza parto de frukto, kiun oni manĝas el persiko, abrikoto, ne el migdalo kaj nukso.
= mésocarpe.
Mezomorf’a
‹?› {T.Vx} [Mat.]
Mezforma ?
= mésomorphe ?
MEZUR’I
Determini kvanton per komparo al alia kvanto prenita kiel unuo.
// — ado, anto, ebla, isto ; — scienco ; al’, okul’, re’mezuri ; sen’, super’mezura.
= A-F-I
= mesurer.
MI
Pronomo de la unua persono ununombre.
// — a ; miaflanke.
= je, moi.
MI’O
{T.Vx} [Zool.]
Speco de moluskoj (mya).
= mye.
Miagr’o
{Rh.} [Bot.]
Speco de krucifero (myagrum).
= caméline.
MIASM’O
Haladzo, malsaniga ĝermo.
= A-F-G-H-I-R
= miasme.
MIAŬ’I
Katbleki.
= A-F-G-H-I-R
= miauler.
Miceli’o
{T.Vx} [Bot.]
Subtera parto de fungo.
= mycelium, blanc de champignon.
Micen’o
{*} [Bot.]
Speco de agarikacoj (mycena).
= mycène.
Micet’o
[Zool.]
Speco de amerikaj simioj (mycetes).
= singe hurleur.
MIEL’O
Dolĉa suko de floroj kolektita de abeloj.
// — eco, ujo ; — akvo, kuko, roso, siropo, tavolo ; mielvendisto.
= F-H-I
= miel.
MIEN’O
Eksteraĵo, trajtaro, fizionomio.
= A-F-G-R
= mine, air, aspect.
Migal’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de araneoj (mygala).
= mygale.
MIGDAL’O
Frukto de migdalujo (amygdalus).
// — aĵo, ujo, acoj ; sukera migdalo.
= L
= amande.
MIGR’I
Vojaĝadi, iri tra la mondo.
// — ado, anto, ema, ulo ; el’, en’, trans’migri.
= A-F-H-I-R
= courir le monde.
Mikologi’o
{Rh.} [Bot.]
Scienco de la fungoj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= mycologie.
Mikoz’o
{Rh.} [Kem.]
Sukero tirita el ergotsekalo.
= mycose.
MIKROB’O
[Med.]
Viva estaĵeto kaŭzo de fermentoj, komunikeblaj malsanoj.
// senmikrobigi.
= A-F-G-H-I-R
= microbe.
Mikrocefal’o
{Vf.}
Homo, infano kun kapo monstre malgranda.
= microcéphale.
Mikrofon’o
Aparato por aŭdebligi plej malfortajn sonojn.
= microphone.
Mikrofoni’o
[Med.]
Malforteco de la voĉo.
= A-F-G-H-I-R
= microphonie.
Mikroglos’o
{*} [Bot.]
Speco de askomiceto (microglossum).
= microglosse.
Mikrografi’o
{T.Vx}
Priskribo de mikroskopaj korpoj.
= A-F-G-H-I-R
= micrographie.
Mikrokosm’o
{Rh.}
Nomo donita al la homo (malgranda mondo) pro komparo al la universo (granda mondo).
= A-F-G-H-I-R
= microcosme.
Mikrologi’o
{Rh.}
Traktato pri mikroskopaj korpoj.
= A-F-G-H-I-R
= micrologie.
Mikrometr’o
{Rh.}
Aparato por mezuri plej malgrandajn kvantojn.
= A-F-G-H-I-R
= micromètre.
Mikron’o
{T.Vx}
Unuo de mezuro por plej malgrandaj longoj.
= A-F-G-H-I-R
= micron.
Mikrorganism’o
Malgrandega organismo.
= microorganisme.
MIKROSKOP’O
{Rh.}
Grandiga aparato por vidi plej malgrandajn objektojn.
V. mikroskopio.
= A-F-G-H-I-R
= microscope.
MIKROSKOPI’O
{K.}
V. mikroskopo.
= microscope.
MIKS’I
Meti kune diversajn aferojn kaj ilin konfuzi.
// — ado, aĵo, ema, iĝi ; al’, inter’, kun’miksi ; enmiksiĝi ; miksamaso ; ĉiomiksulo.
= A-F-I
= mêler.
Miksen’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de fiŝoj simila al petromizo (myxine).
= myxine.
Miksomicet’o
[Bot.]
Klaso de fungoj.
= A-F-G-H-I-R
= myxomycète.
Mikstur’o
{V.P.} [Farm.]
(Farmacia) miksaĵo.
= mixture.
MIL
Nombro, dekoble cent : 1000.
// mil’ono, obla ; miljaro.
= F-H-I
= mil.
MILD’A
Dolĉanima, afabla, malkruela, malsovaĝa.
// — eco.
= A
= doux, amène.
Mili’o
[Bot.]
Speco de gramenaco (milium).
= millet.
Miliace’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de gramenaco (panicum miliaceum).
= millet des oiseaux.
MILIARD’O
Nombro : mil milionoj.
= A-F-G-H-I-R
= milliard.
Miliari’o
{T.Vx} [Med.]
Speco de febro naskanta ruĝan aknetaron.
= miliaire (fièvre).
MILIC’O
{T.Vx}
V. milicio.
= milice.
MILICI’O
{Rh., Df., V.P.}
Civitana armeo.
V. milico.
// — ano, estro.
= A-F-G-H-I-R
= milice.
MILIGRAM’O
Milono de gramo.
= A-F-G-H-I-R
= milligramme.
MILIMETR’O
Milono de metro.
= A-F-G-H-I-R
= millimètre.
MILION’O
Miloble mil.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= million.
MILIT’I
Bataladi (inter popoloj).
// — aĵo, anto, eco, ema, isto ; milit’batalo, ĉevalo, kaptito, krio, pastro, signo, trumpeto ; almiliti ; kunmilitanto ; militiro.
= A-F-G-H-I-R
= guerroyer, faire la guerre.
MILV’O
[Ornit.]
Speco de rabobirdo (milvus).
= F-H
= milan.
MIMIK’O
Esprimado de sentoj aŭ pensoj per gestoj, gestolingvaĵo.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= mimique.
Mimiofon’o
{Rh.}
L.v. voĉimitilo ; parolanta maŝino sveda.
= mimiophone.
Mimol’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de skrofulariacoj (mimulus).
= mimule.
Mimoz’o
[Bot.]
Speco de fabacoj (mimosa).
= A-F-G-H-I-R
= mimosa.
MIN’O
Tera kavaĵo, en kiu troviĝas metalo, karbo, k.t.p.
// — aĵo, ejo, isto ; sub’, en’minigi ; karb’, or’minejo ; minejgaso.
= A-F-G-H-I-R
= mine.
MINAC’I
Timigi per vortoj, gestoj, rigardoj.
// — ema, antaŭminaci.
= A-F-H-I
= menacer.
MINARET’O
[Voj.]
Apudmoskea turo.
= A-F-G-H-I-R
= minaret.
MINERAL’O
Korpo neorganika kiu troviĝas en la tero aŭ ĉe ĝia supraĵo.
// — igi, umi ; — akvo, amaso, vejno.
= A-F-G-H-I-R
= minéral.
Mineralogi’o
Scienco pri mineraloj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= minéralogie.
MINI’O
[Kem.]
Oksido de plumbo kiu servas kiel ruĝa kolorigilo.
= A-F-G-H-I-R
= minium, vermillon.
MINIATUR’O
Tre malgranda delikata portreto sur metalo, eburo, k.t.p.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= miniature.
Minimal’a
[Geom.]
Minimuma (surfaco).
= surface minima.
MINIMUM’O
{T.Vx}
Kiel eble plej malgranda parto.
= A-F-G-H-I-R
= minimum.
Ministerial’o
{T.Vx}
Sistema partiano de la ekzistanta ministraro.
= ministériel.
MINISTR’O
Plej alta funkciulo en ŝtato.
// — aro, aĵo, ejo, estro ; ĉef’, sub’, ŝtat’ministro.
= A-F-G-H-I-R
= ministre.
Minor’a
{Vf.}
Pri monaĥo de la ordeno de Franciskanoj.
= mineur (frère).
MINUET’O
[Muz.]
Speco de danco.
V. menueto.
= A-F-G-H-I-R
= menuet.
Minus’o
[Alg.]
Vorto aŭ signo (−) por signifi ke oni devas depreni unu kvanton de alia.
= A-F-G-H-I-R
= moins.
MINUSKL’O
{Rh.}
Malgranda litero (en skribaĵo aŭ presaĵo).
= F-H-I
= minuscule.
MINUT’O
Sesdekono de horo.
= A-F-G-H-I-R
= minute.
Miocen’o
[Geol.]
Unu el la geologiaj teraĵoj kaj epokoj inter eoceno kaj plioceno.
= A-F-G-H-I-R
= miocène.
MIOGAL’O
Moskrato (mus pilorides).
= rat musqué.
Mioks’o
{Df.}
Speco de mamulo fruktomanĝa (glis).
V. gliso.
= loir.
MIOP’A
Kiu havas mallongan vidpovon.
// — eco, ulo.
= F-G-H-I
= myope.
MIOZOT’O
[Bot.]
Speco de boragacoj, memorfloro (myosotis).
= A-F-H-I
= myosotis.
MIR’I
Ekscitiĝi pro ia novaĵo, stangaĵo, senti surprizon.
// — igi, ind’a-aĵo ; mirrakonto ; fari mirindaĵojn.
= F-H-I
= s’étonner.
MIRABEL’O
Speco de pruno, precipe uzata por fari konfitaĵon.
= A-F-G-H-I-R
= mirabelle.
Mirabolan’o
{V.I.} [Bot.]
Frukto de benzoarboj.
= mirobolan.
MIRAĜ’O
[Fiz.]
Optika iluziaĵo en varmlandoj, k.t.p.
= mirage.
MIRAKL’O
Okazaĵo kiu ŝajnas supernatura.
// — isto ; miraklofari.
= A-F-G-I-R
= miracle.
MIRH’O
Gumrezino bonodora.
= A-F-G-H-I-R
= myrrhe.
MIRIAD’O
Dekmilo, granda nombro.
= A-F-G-I-R
= myriade.
MIRIAMETR’O
Dekmil metroj.
= myriamètre.
Miriapod’o
{T.Vx} [Entom.]
Klaso de artikuloj.
= mille-pattes.
MIRIK’O
[Bot.]
Speco de arboj dukotiledonaj (myrica).
= myrica, piment galé.
Miring’o
[Anat.]
Oreltimpana membrano.
= tympan.
Miringit’o
{Rh.} [Med.]
Brulumo de la miringo.
= myringite.
Miris’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de umbelifero (myrrhis).
= myrrhis, cerfeuil musque.
Miristik’o
[Bot.]
Speco de arboj dukotiledonaj (myristica).
// miristika kerno, ŝelo.
= muscadier.
Mirmekofag’o
[Zool.]
Speco de mamulo formikmanĝa.
= I
= fourmilier.
Mirmeleon’o
[Entom.]
Speco de ortopteroj, formikleono.
= fourmilion.
Mirmoter’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de amerikaj paserbirdoj (mymothera).
= fourmilier.
MIRT’O
Speco de arboj dukotiledonaj (myrtus).
// — acoj, aloj, idoj.
= A-F-G-H-I-R
= myrte.
Mirtel’o
Speco de vakcinio (vaccinium myrtillus).
= F-I
= airelle, myrtille.
Misal’o
Meslibro, altarlibro.
= A-F-G-H-I-R
= missel.
Misantrop’o
{Df.}
V. mizantropo.
= misanthrope.
Misgurn’o
{V.P.} [Ikt.]
Speco de kobito (cobitis, misgurnus fossilis).
= misgurne.
MISI’O
Ofico, tasko, rajtigo donita al delegito.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= mission.
MISTER’O
Religia sekretaĵo, nekompreneblaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= mystère.
MISTIFIK’I
Amuziĝi pri troa kredemeco, ridige trompi.
// — ado, anto, ema.
= A-F-G-I-R
= mystifier.
MISTIK’A
Alegoria, mistera (pri religiaĵoj), misterama.
// — ulo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= mystique.
Mistikism’o
Filozofia doktrino laŭ kiu la vero estas konebla nur per kredo kaj sento.
= mysticisme.
Mistral’o
{Df.}
Nordokcidenta vento (sub la formo : mistralvento).
= mistral.
MIT’O
Fablaĵo, legendaĵo.
// — eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= mythe.
MITOLOGI’O
Fabla historio de la antikvaj dioj, duondioj kaj herooj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= mythologie.
MITR’O
[Ekl.]
Kapvestaĵo de la episkopoj kaj ankaŭ antikvaj aziaj pastroj.
= A-F-G-H-I-R
= mitre.
Mitrajl’o
{V.I.}
V. mitralo.
= mitraille.
MITRAL’O
{T.Vx} [Milit.]
Kuglaro, kuglegaro.
V. mitrajlo.
// mitralskatolo ; mitrale pafi.
= F-H-I
= mitraille.
Mitrofor’o
{*} [Bot.]
Speco de morkeloj (mitrophora).
= mitrophore.
Mitrol’o
{*} [Bot.]
Speco de askomicetoj (mitrula).
= mitrule.
MITUL’O
[Zool.]
Speco de moluskoj dukapaj manĝeblaj (mytilus).
// — oidoj.
= moule.
Mizantrop’o
{V.P.}
Homevitulo.
V. misantropo.
= misanthrope.
MIZER’O
Granda malfeliĉo, ekstrema malriĉeco.
// — ego, ulo ; malmizera ; suferi mizeron.
= A-F-H-I-R
= misère.
Mizerikord’o
{V.P.}
Kompato, indulgo.
= miséricorde.
MJEL’O
[Anat.]
Spina cerbo.
= Gr
= moelle épinière.
Mjelit’o
[Med.]
Inflamo de la mjelo.
= myélite.
Mnemonik’o
Arto eduki kaj disvolvi la memoron.
= A-F-G-H-I-R
= mnémonique, mnémotechnie.
MOBILIZ’I
Militirigi armean korpuson, armeon.
// — ado.
= A-F-G-H-I-R
= mobiliser.
MOD’O
Ne daŭrema uzo, kutimo, kiu dependas de gusto kaj kaprico, precipe pri vestaĵoj.
// — eco, isto, ilo, ulo, iĝi ; laŭmode ; nova, malnova modo.
La vorton oni ankaŭ uzas laŭ teknika senco en filozofio kaj gramatiko por signifi, ĉu manieron esti de ia estaĵo aŭ objekto, ĉu cirkonstancon de la verbo, montran, ordonan, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= mode.
Modal’a
[Fil., Gram.]
Pri propozicioj en kiuj la verbo prezentas apartan modon.
// — eco.
= A-F-G-H-I-R
= modal.
MODEL’O
Imitindaĵo.
// — ebla, ilo, isto ; nemodelebla.
= A-F-G-H-I-R
= modèle.
MODER’A
Mezgranda, mezforta, interekstrema.
// — ado, eco, ilo, igi, iĝi ; malmodera.
= A-F-H-I
= modéré.
Moderat’o
{V.I.} [Muz.]
Muzikaĵo kiun oni devas ludi malrapide.
= modérato.
MODERN’A
Malantikva, freŝepoka.
// — aĵo, eco, igi.
= A-F-H-I
= moderne.
MODEST’A
Malfiera, senpretenda.
// — eco, malmodesta.
= A-F-H-I
= modeste.
MODIF’I
Fari ŝanĝojn en io, enŝanĝi.
// — ado, aĵo, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= modifier.
Modl’i
{T.Vx}
Formi el moltero aŭ vakso la modelon de farota skulptaĵo.
// — ado, isto ; modlargilo.
= A-F-G-H-I-R
= modeler.
Modul’i
[Muz.]
Pasigi kanton aŭ harmonion tra diversaj tonoj.
// — ado.
= A-F-G-H-I-R
= moduler.
Modul’o
1 : [Arkit.]
Arkitektura unuo de longeco.
2 : [Mat.]
Fiksa kvanto per kiu oni multiplikas logaritmon de unu sistemo por ricevi la respondan logaritmon de alia.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : module.
Modulaci’o
{T.Vx} [Muz.]
Modulaĵo, modulado.
= A-F-G-H-I-R
= modulation.
Modus’o
{Rh.} [Fiz.]
Maniero laŭ kiu okazas fenomeno.
= A-F-G-H-I-R
= mode.
Moer’o
‹?› {V.P.}
V. muaro.
= moire.
Mois’a
{V.I.}
Rilata al la hebrea profeto Moiso (pli ĝuste : Mozo).
= mosaïque, de Moïse.
Mok’a
‹?› {Df.}
Speco de kafo el Arabujo.
= moka.
MOK’I
Ridindigi, malserioze agi aŭ paroli pri iu aŭ io.
// — ado, aĵo, eco, ema, inda, ulo, eti, egi ; moknomo.
= A-F-R
= se moquer.
Moks’o
{Vef.} [Kir.]
Kaŭterizo per bruligo de ia substanco sur la haŭto.
= moxa.
Mol
[Muz.]
Unu el la du ĉefaj muzikaj tonoj.
// moltono.
= mode mineur.
MOL’A
Facile tuŝebla, premebla ; cedema, senenergia.
// — eta, ega, aĵo, eco, igi, iĝi ; malmola ; moltero ; molanaso (V. somaterio).
= A-F-I
= mou.
MOLEKUL’O
Maseto, parteto de la materio.
// molekula pezo.
= A-F-G-H-I-R
= molécule.
MOLEST’I
{Rh.}
Ĝeni, turmenti.
// — ado, ema.
= A-F-H-I
= molester.
Molibd’o
{Sr.}
V. molibdeno.
= molybdène.
Molibden’o
Metalo arĝentoŝajna.
V. molibdo.
= A-F-G-I-R
= molybdène.
Molibdop’o
{Rh.}
Speco de mineralo (aŭ elemento) malmulte konata.
= molybdope ?
Molini’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de gramenacoj (molinia).
= molinie.
Molos’o
‹?› {Df.}
Speco de dika gardhundo, dogo.
= molosse.
MOLUSK’O
[Zool.]
Klaso de senvertebruloj, kiel ekzemple limako, ostro, loligo, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= mollusque.
Molv’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de gado (gadus molva).
= lingue.
MOMENT’O
1 : Tre mallonga daŭro, tempero.
// — eto ; antaŭ, post momento.
2 : [Mek.]
Produto de la forto kaj distanco.
= A-F-G-H-I-R
= 1 : moment, instant. 2 : moment.
Momordik’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kukurbacoj (momordica).
= momordique.
MON’O
Peco de metalo fandita kaj stampita, kiu servas por interŝanĝo kontraŭ komercaĵoj, k.t.p.
// — aĉo, er’o-eto, ujo ; senmonulo ; mon’ama, bileto, kesto, letero, papero, skatoleto, ŝanĝisto ; moner’fabriki, falsigisto, kolekto, scienco ; kontanta, poŝ’ mono.
= A-F-H-I
= argent monnayé.
Monad’o
1 : [Fil.]
Nedividebla elemento de la realaĵoj, laŭ Leibnitz.
2 : Speco de animaleto, infuzoro.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : monade.
Monadologi’o
[Fil.]
Traktato pri la monadoj.
= monadologie.
MONAK’O
Religiulo, precipe vivanta aparte de la mondo. [La ortografio monaĥo ne aperas en la vortlisto ; ĝi tamen estas uzata aliloke.]
// — ino, eto, aro, eco, ej’o-estro.
= A-F-G-H-I-R
= moine.
Monakism’o
{Df.}
Monakeco.
= monachisme.
Monard’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de nordamerikaj lamiacoj (monarda).
= monarde.
MONARK’O
Regnestro, reĝo.
// — aĵo, eco, ejo, isto ? {Rh.}.
= monarque.
MONARKI’O
‹?› {Rh.}
Monarkaĵo, monarkejo.
= monarchie.
MONAT’O
Dekdua parto de la jaro.
// — aĵo ; ĉiumonate ; lunmonato.
= A-G
= mois.
MOND’O
1 : Universo, kreitaro.
2 : Bona, alta societo.
// — ano, eca, ulo, uma.
= A-F-H-I
= 1 : monde, univers. 2 : monde.
MONED’O
[Ornit.]
Speco de korvo (corvus monedula).
= choucas.
Monitor’o
‹?› {Rh., Df.}
Repetitoro, profesorhelpanto.
Eble la vorto estus pli taŭga por signifi ian specon de militŝipo, aŭ ankaŭ de lacertoidoj (monitor).
= moniteur.
Monogam’o
{Rh.}
Unuedza kuniĝo.
// — ulo.
= A-F-G-H-I-R
= monogamie.
Monograf’o
{Rh.}
Unutemaĵo.
V. monografio.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= monographie.
Monografi’o
{Df.}
V. monografo.
= monographie.
Monogram’o
Cifero kunmetita el la ĉefaj literoj de unu nomo.
= A-F-G-H-I-R
= monogramme.
Monojm’o
{V.I.} [Mat.]
V. monomo.
= monôme.
MONOKL’O
Okulvitreto unuokula.
= A-F-G-H-R
= monocle.
Monokotiledon’o
{Rh.}
Unukotiledona kreskaĵo.
= monocotylédone.
Monolit’o
Monumento el unu ŝtono.
= monolithe.
MONOLOG’O
Sceno en kiu persono estas sola kaj parolas kun si mem.
= A-F-G-H-I-R
= monologue.
Monom’o
{T.Vx, Df.} [Alg.]
Algebra kvanto kiu enhavas unu termon.
V. monojmo, V. monomio.
= A-F-G-H-I
= monôme.
MONOMANI’O
Unumanio, frenezo pri nur unu objekto.
// — ulo.
= monomanie.
Monomi’o
{Rh.} [Alg.]
V. monomo. Oni trovas ankaŭ : monomjo.
= monôme.
MONOPOL’O
Ekskluziva privilegio vendi iaspecajn komercaĵojn.
// — anto, isto.
= A-F-G-H-I-R
= monopole.
Monosilab’a
‹?› {Rh.} [Gram.]
Unusilaba.
= monosyllabe.
Monoteism’o
Unudiismo.
= A-F-G-H-I-R
= monothéisme.
Monoteist’o
Monoteismano.
= A-F-G-H-I-R
= monothéiste.
Monoton’a
{T.Vx}
Unutona, unuforma.
= A-F-G-H-I-R
= monotone.
Monotoni’o
Unutoneco, unuformeco.
= monotonie.
Monsinjor’o
{V.P., V.I.}
Itala prelato.
= A-F-G-H-I-R
= monsignor.
MONSTR’O
1 : Besto de kontraŭnatura formo ; malbelega estaĵo.
// — aĵo, eco ; terurmonstro.
2 : Kruelegulo.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : monstre.
MONT’O
Altega termaso.
// — eto, aro, ano ; intermonto ; ĉeno de montoj ; montobastono.
= A-F-H-I
= mont.
MONTR’I
Vidigi, indiki.
// — ado, anto, ema, ilo, isto, iĝi ; ek’, el’, de’montri ; hormontrilo ; kontraŭmontro (medicino).
= montrer.
MONUMENT’O
Konstruaĵo farita por memorigi ion ; memorigaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= monument.
MOPS’O
[Zool.]
Speco de hundo diknaza.
= A-F-G-R
= carlin, dogue.
MOR’O
Kutima maniero vivi.
// — eco, ulo ; bon’, malbon’moro ; severmora ; morscienco.
= A-F-G-H-I-R
= mœurs.
Mora’o
{V.I.}
Speco de itala ludo, fringroludo.
= mourre.
MORAL’A
Rilata al bonmoroj, etika.
// — aĵo, eco, igi, isto ; senmoraleco.
= A-F-G-H-I-R
= moral.
Morb’o
{T.Vx}
V. morvo.
= morve.
MORBIL’O
[Med.]
Komunika febro, kiu atakas precipe infanojn.
= I
= rougeole.
Morbus’o
{Df.}
Alia nomo de ĥolero.
= choléra morbus.
MORD’I
Kapti, ŝiri per dentoj.
// — ado, aĵo, eti, egi, ema, ilo ; de’, dis’, en’, el’, for’, ĉirkaŭ’mordi ; mordskrapi.
= F-H-I
= mordre.
Morel’oj
{Rh.}
Kamenstabletoj.
= chenets.
Moren’o
{T.Vx} [Geol.]
Ŝtonamaso, ŝtonaro.
= A-F-G-I-R
= moraine.
Morfin’o
Medikamento tirita el opio.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= morphine.
Morfologi’o
Scienca esploro pri formoj (de bestoj, kreskaĵoj, k.t.p.).
= A-F-G-H-I-R
= morphologie.
Morgan’o
Speco de miraĝo, kiu okazas en Italujo.
= A-F-G-H-I-R
= morgane.
Morganatik’a
Pri edziĝo de altrangulo kun persono de malalta rango.
= A-F-G-H-I-R
= morganatique.
MORGAŬ
Tuj post hodiaŭ, la venontan tagon.
// morgaŭa ; postmorgaŭ.
= A-G
= demain.
Morĥel’o
V. morkelo.
= morille.
Morkel’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de fungoj askomicetaj (morchella). Oni trovas ankaŭ : morĉelo.
V. morĥelo.
= A-F-G-H-I-R
= morille.
Mormon’o
Sektano de amerikana religio.
= A-F-G-H-I-R
= mormon.
Mormonism’o
Doktrino de la mormonoj.
= mormonisme.
MORT’I
Lasi, perdi la vivon.
// — ado, eco, em’a-ulo, ig’i-isto, iĝi ; mort’kanto, lito, sonorilo, malsano, tuko ; hom’, reĝ’, patr’, frat’mortigo ; formorti.
= A-F-H-I
= mourir.
Mortadel’o
{Df.}
Speco de itala kolbasego.
= mortadelle.
MORTER’O
Miksaĵo de kalko, sablo, k.t.p., por kunligi ŝtonojn de konstruaĵo.
// — aĵo.
= A-F-G-H
= mortier.
Mortiz’o
[Tekn.]
Truo farita en ligna aŭ metala peco por ricevi pinton de alia peco ; inĉizo, gorĝo.
= A-F
= mortaise.
MORU’O
[Ikt.]
Speco de marfiŝo (gadus morhua).
= F
= morue.
MORUS’O
[Bot.]
Frukto de morusujo, arbo kies foliojn oni uzas por nutri silkraŭpojn.
// — ejo, ujo, arbo, acoj.
= mûre.
Morv’o
{Rh.}
Speco de ĉevalmalsano.
V. morbo.
// — ulo.
= F-H
= morve.
MOSK’O
Odora substanco tirita de speco de kapreolo.
= A-F-G-H-I-R
= musc.
Moskat’o
{Vef.}
Speco de vinbero kaj de vino.
= muscat.
Moskatel’o
1 : {V.P.} [Bot.]
Speco de rubiacoj (adoxa moschatellina).
2 : {Vef.}
Speco de vino kaj vinbero italaj.
= 1 : moscatelle. 2 : moscatel.
MOSKE’O
Mahometana preĝejo.
= A-F-G-H-I-R
= mosquée.
Moskifer’o
{V.P.} [Zool.]
Speco de tragolo moskodona.
= porte-musc, daim musqué.
MOSKIT’O
[Entom.]
Speco de kulo.
// moskitovualo.
= A-G-H-R
= moustique.
Moskv’o
{Vf.}
Antikva ĉefurbo de Rusujo.
= Moscou.
MOST’O
Suko de vinbero ne ankoraŭ fermentita, freŝa vino.
= A-F-G-H-I
= moût.
MOŜT’O
Komuna titolo uzata post la propraj titoloj de altranguloj. Ekz. :
// Via reĝa, episkopa, generala moŝto, k.t.p.
= excellence, majesté.
MOT’O
1 : {Rh.}
Devizo.
2 : Malprave montrita de {Df.} kun la signifo : larvo, tineo.
= A-G-I-R
= devise.
Motacel’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de paserbirdo (motacilla).
V. motacilo.
= rubiette, hochequeue.
Motacil’o
{V.P.} [Ornit.]
V. motacelo.
= bergeronnette.
Moted’o
{Muz.T.} [Muz.]
Religia muzikaĵo.
V. moteto.
= motet.
Motet’o
V. motedo.
= motet.
MOTIV’O
Kaŭzo de agado, kialo.
// — igi ; plendmotivo.
= A-F-G-H-I-R
= motif.
MOTOCIKL(ET)’O
{Df.}
Bicikleto kiu moviĝas per petrolesenco.
= A-F-G-H-I-R
= motocyclette.
MOTOR’O
Movilo.
// elektro’, petrol’motoro ; motorciklo.
= A-F-G-H-I-R
= moteur.
MOV’I
Fari ke io ŝanĝu sian lokon ; puŝi, jeti, ŝovi, k.t.p.
// — ado, aĵo, anto, eco, ebla, ema, ilo, igi, iĝi ; mem’, sen’mova ; al’, el’, dis’, for’, re’, trans’movi ; facilmova ; propramove.
= A-F-H-I
= mouvoir.
MOZAIK’O
Desegnaĵo farita el diverskoloraj ŝtonetoj por ornami murojn, pavimojn, k.t.p.
// — aĵo, isto.
= A-F-G-H-I-R
= mosaïque.
Mozarab’o
{Vef.} [Hist.]
Hispana kristano subulo de mahometanoj dum la mezepoko.
= mozarabe.
MUAR’O
{T.Vx}
Ondolinia, ondobrila ŝtofo.
V. moero.
// muarita.
= F-G-H-I-R
= moire.
MUCID’A
Malseketa, ŝviteta, ŝima.
// — eco.
= I
= moite.
Mucilag’o
Plantŝlimo, glua suko de kreskaĵoj.
// — eca.
= A-F-H-I-R
= mucilage.
MUEL’I
Piŝti grenon, hordeon, k.t.p., por elfari farunon.
// — ado, aĵo, ejo, ilo, isto ; muel’ŝtono, dento ; akvo’, vent’muelilo.
= F-H-I-R
= moudre.
Muezin’o
{Df.} [Voj.]
Mahometana preĝanoncisto.
= muezzin.
MUF’O
Cilindroforma ujo el felo por enmeti manojn dum vintro ; mufoforma objekto ; mufo de inkandeska lampo.
= A-G-R
= manchon.
Mufel’o
{T.Vx}
Blokaro por levi pezaĵojn.
= mouffle.
Mufen’o
Tekuko.
= A-F
= muffin.
Mugel’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de marfiŝoj (mugil).
V. mugilo.
// — oidoj.
= muge, mulet.
Mugil’o
{V.I.} [Ikt.]
V. mugelo.
= muge.
MUĜ’I
Bovbleki, blekegi.
// — ado.
= F-H-I
= mugir.
MUK’O
Viskeca fluaĵo sekreciata de iaj membranoj.
// — aĵo, eca ; muk’membrano, tuniko ; nazmuko.
= A-F-H-I
= glaire, morve, mucus.
Mukor’o
{*}
Speco de mikroskopaj kriptogamoj (mucor).
// — acoj {T.Vx}.
= mucor, moisissure.
Mukoz’o
{T.Vx} [Anat.]
Mukmembrano.
= muqueuse.
MUL’O
Ido de ĉevalo kaj azenino aŭ de azeno kaj ĉevalino.
// — ino, isto, ejo, aro ; mulzorgisto ; ŝarĝomulo.
= A-F-G-H-I-R
= mulet, bardeau.
Mulat’o
‹?› {Df.}
Mestizo de blankulo kaj nigrulo.
= mulâtre.
Muld’i
Fandi per modelilo.
// — aĵo, isto, ujo.
= A-F-H-I
= mouler.
Mulmuslin’o
{Vef.}
Speco de tre maldika muslino.
= mousseline claire.
MULT’A
Grandakvanta, grandanombra.
// — eco, ego, igi, iĝi ; obl’igi-iĝi ; pli’, malpli’multe ; la plejmulto.
= A-F-H-I
= nombreux.
Multiplik’i
[Mat.]
Multobligi unu nombron per alia.
= A-F-G-H-I-R
= multiplier.
Mum’o
{Sr.}
(Kabe, en Faraono, uzas ankaŭ : mumo).
V. mumio.
= momie.
MUMI’O
Kadavro ŝmirita kaj de longe konservita.
V. mumo.
// — igi.
= A-F-G-H-I-R
= momie.
Munici’o
[Milit.]
Provizaĵo de armiloj por armeo, precipe kugloj, pulvo, k.t.p.
// — ejo.
= A-F-G-H-I-R
= munition.
MUNT’I
Starigi, instali maŝinon.
// — aĵo, isto ; remunti ; malmunti.
= A-F-G-H-I-R
= monter, dresser.
MUR’O
Masonaĵo uzata por ĉirkaŭi spacon, ĝin dividi, fari la flankojn de domo.
// — ego ; inter’, rand’, ruin’muro ; mur’manko, zono ; enmurigi ; dispartiga muro.
= F-H-I
= mur.
Murek’o
Speco de molusko purpurdona (murex).
= murex.
Muren’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de fiŝoj (muraena).
= murène.
Muriat’o
{Df.} [Kem.]
Klorhidrato.
= muriate.
MURMUR’I
Mallaŭte plendi pro malkontenteco. [Difino korektita laŭ noto en p. 428.]
// — eti, egi, ema.
= A-F-G-H-I
= murmurer.
Murz’o
‹?› {Rh.} [Voj.]
Tartara princo.
= murza (mot tartare).
MUS’O
[Zool.]
Speco de bestetoj skrapmanĝantaj.
// mus’hundo, kaptilo ; kampomuso.
= A-G-R
= souris.
Muscipet’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de paserbirdo (muscipeta).
= moucherolle.
Musi’a
‹?› {Rh.} [Bot.]
Pri ia speco de banano : V. pizango.
// banano musia.
= espèce de banane.
MUSK’O
[Bot.]
Speco de kriptogamoj inter filikoj kaj likenoj.
// — aloj.
= F-I
= mousse.
Muskarl’o
[Bot.]
Speco de amanito (amanita muscaria).
= fausse oronge.
MUSKAT’O
Miristika nukso, ŝelo. [Difino korektita laŭ noto en p. 428.]
= A-F-G-H-I-R
= muscade.
MUSKED’O
Speco de pafilo.
= A-F-G-H-I-R
= mousquet.
MUSKOL’O
Organo kiu servas por movi la ostojn.
// — aro ; dikmuskolo ; muskolforto ; muskola kuntiriĝo.
= A-F-G-H-I-R
= muscle.
MUSLIN’O
Speco de tre delikata ŝtofo.
// tolmuslino.
= mousseline.
Muson’o
{T.Vx} [Meteor.]
Speco de vento.
= mousson.
MUSTARD’O
Spicaĵo farita el sinapsemero kaj mosto aŭ vinagro.
// — ujo.
= A-F-H-I
= moutarde.
Mustel’o
[Zool.]
Speco de mamulo vermforma [tiel printita] (mustela martes).
= martre.
MUŜ’O
[Entom.]
Speco de insektoj duflugilaj (musca).
V. aterikoj.
// — eto, oidoj ; muŝkaptilo.
= F-H-I-R
= mouche.
Muŝelkalk’o
{T.Vx} [Geol.]
Speco de kalka aŭ marna ŝtonego de la triasa teraĵo.
= muschelkalk.
Muŝikap’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de paserbirdo (muscicapa).
= gobe-mouches.
MUT’A
Senparola, nekapabla paroli.
// — eco, ulo, igi, iĝi ; surdmutulo.
= F-H-I
= muet.
MUTUALISM’O
Doktrino laŭ kiu societanoj devas sin helpi reciproke.
= A-F-H-I
= mutualisme.
MUZ’O
Diino kiu inspiras la poetojn.
= A-F-G-H-I-R
= muse.
Muzac’o
{Vef.} [Bot.]
El la familio de bananarbo (musa).
= musacée.
MUZE’O
Loko en kiu oni kolektas vidindaĵojn.
// geologia, zoologia, pentraĵa muzeo.
En {Df.} oni trovas ankaŭ : muzeumo, eble por signifi nur scienca muzeo.
= musée.
MUZIK’I
Naski agrablajn artajn sonojn per instrumentoj.
// — anto, ema, isto, ilo ; muzik’verkisto, komponisto.
= A-F-G-H-I-R
= faire de la musique.
Muzulman’o
{V.P.}
Mahometano.
= musulman.

al la kaplitero L   — M —   → al la kaplitero N

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert