Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero S   — Ŝ —   → al la kaplitero T


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— Ŝ —


Ŝ Ŝablono Ŝabrako Ŝafo Ŝafto Ŝaho Ŝajni Ŝakoj Ŝakalo Ŝakri Ŝakto Ŝalo Ŝalmo Ŝalupo Ŝamo Ŝanco Ŝanceli Ŝanelo Ŝanĝi Ŝankro Ŝanzo Ŝarado Ŝargi Ŝarĝi Ŝarko Ŝarto Ŝartreŭso Ŝati Ŝaŭmi Ŝedo Ŝejko Ŝekelo Ŝeklo Ŝelo Ŝelako Ŝelko Ŝenoprazo Ŝeroj Ŝerci Ŝerifo Ŝi Ŝiboleto Ŝilo Ŝildo Ŝilingo Ŝimi Ŝimo Ŝimpanzo Ŝino Ŝindo Ŝinko Ŝipo Ŝiri Ŝirmi Ŝkoto Ŝlimo Ŝlosi Ŝluzi Ŝmaci Ŝmiri Ŝnuro Ŝoguno Ŝoki Ŝorbo Ŝoseo Ŝoto Ŝovi Ŝoveli Ŝovina Ŝovinismo Ŝovinisto Ŝpari Ŝpico Ŝpiko Ŝpini Ŝpruci Ŝranko Ŝrapnelo Ŝraŭbo Ŝroto Ŝtalo Ŝtato Ŝteli Ŝterno Ŝtifi Ŝtipo Ŝtivi Ŝtofo Ŝtono Ŝtopi Ŝtormo Ŝtrumpo Ŝtudo Ŝtupo Ŝuo Ŝuabri Ŝuldi Ŝultro Ŝunero Ŝunti Ŝuti Ŝvebi Ŝveli Ŝviti


Ŝ
Dudektria litero de la esperanta alfabeto.
= CH.
Ŝablon’o
{Gd.}
Eltranĉita desegno, laŭ kiu oni kontrolas la efektivigon de objekto.
= G
= calibre, échantillon, modèle.
ŜABRAK’O
Ornamselkovrilo.
V. ĉabrako.
= schabraque.
ŜAF’O
[Zool.]
Speco de mamulo bredata pro ĝia lano kaj viando (ovis).
// — ino, ido, aĵo, aro, ejo, isto ; ŝaf’lano, felo, femuro.
= A-G
= mouton.
ŜAFT’O
[Mek.]
Aksostango.
= A
= arbre de couche.
Ŝah’o
Persa regnestro.
= A-F-G-H-I-R
= schah.
ŜAJN’I
Kvazaŭ vidiĝi ; havi mienon, aspekton de.
// — aĵo, eco, ema, igi ; verŝajna.
= G
= sembler.
ŜAK’OJ
Speco de damludo.
// — aro, isto ; ŝak’ludo, tabulo, faketo.
= A-F-G-H-I-R
= échecs.
ŜAKAL’O
[Zool.]
Speco de rabmamulo (canis aureus).
= A-F-G-H-I-R
= chacal.
Ŝakr’i
{W.D.}
Brokanti, komercaĉi.
= G
= brocanter.
ŜAKT’O
Minputo.
= G
= puits de mine.
ŜAL’O
Peco de ŝtofo uzata de virinoj kiel ŝultrovestaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= châle.
ŜALM’O
Pajlotubo ; blovtubo.
= F-G
= chalumeau.
ŜALUP’O
[Mar.]
Apudŝipa remboato, vaporboato.
= F-G-H-I-R
= chaloupe.
ŜAM’O
Ĉamledo.
// — eca ; — kolora.
= A-F
= peau de chamois.
ŜANC’O
Feliĉa aŭ malfeliĉa hazardo.
// — bonŝanco ; dubeŝanca.
= A-F-G
= chance.
ŜANCEL’I
Skui, balanci, ekfaligi.
// — ado, ebla, iĝi ; senŝanceliĝe.
= F
= ébranler, faire chanceler.
Ŝanel’o
{T.Vx} [Mar.]
Markanalo ; ŝipvojo, ŝipirejo.
= A-F
= chenal.
ŜANĜ’I
Aliigi, aliformigi.
// — ado, ebla, ema, iĝi ; el’, en’, inter’, trans’ŝanĝi ; monŝanĝo ; ordoŝanĝo.
= A-F-I
= changer (trans.).
Ŝankr’o
[Med.]
Karnomanĝa ulcero.
= A-F-G-R
= chancre.
Ŝanz’o
{T.Vx} [Fort.]
Ŝirmejo ; terfosaĵo.
= retranchement.
ŜARAD’O
Speco de enigmo.
V. ĉarado.
= A-F-G-H-I-R
= charade.
ŜARG’I
Meti pulvon, k.t.p. en pafilon.
// — ilo ; mal’, re’ŝargi.
= A-F
= charger (une arme).
ŜARĜ’I
Surmeti pezaĵon.
// — ilo, iĝi ; el’, re’, trans’, mal’ŝarĝi.
= A-F
= charger (d’un fardeau).
ŜARK’O
[Ikt.]
Speco de skvalo (carcharias).
V. skvalio.
= A
= requin.
ŜART’O
{T.Vx} [Mar.]
Ŝiplukontrakto.
// — ado.
= A-F
= charte.
Ŝartreŭs’o
{Df.}
(Sub la formo : ŝartreŭs’likvoro) likvoro fabrikata de francaj kartusianoj.
= chartreuse.
ŜAT’I
Havi bonan opinion pri, opinii kiel grandvaloran, estimi.
// — egi, inda ; malŝati ; ŝatateco.
= G
= estimer, priser.
ŜAŬM’I
Kovriĝi de bobelaro, kiel likvaĵo agitita, fermentigita aŭ varmigita.
// — igi ; senŝaŭmigi ; mar’, metal’ŝaŭmo.
= G
= écumer.
Ŝed’o
{Rh.}
Halo, stalo, ŝirmejo ; tabultegmento ; ŝirmkovrilo.
= A
= hangar, appentis.
Ŝejk’o
[Voj.]
Araba estro.
V. ĉejko.
= cheik.
Ŝekel’o
Hebrea monero (6 gr., 1 fr. 25).
= cicle.
Ŝekl’o
{M.T.} [Mar.]
Peco de remilo ĉe antikvaj galeroj.
= A-G
= manille.
ŜEL’O
Envolvaĵo, kovrilo de trunko, frukto, grajno, ovoj, k.t.p.
// elŝeliri ; senŝeligi.
= A-G-R
= écorce, coque, cosse, pelure, gangue.
ŜELAK’O
Ŝellako, skvamlako.
= A
= laque en écailles.
ŜELK’O
Pantalontenilo, portrimeno.
= G
= bretelle.
ŜENOPRAZ’O
[Bot.]
Speco de ajlo (allium schœnoprasum).
= ciboulette.
ŜER’OJ
‹?›
Rifinsuletoj.
(Ne tondilo aŭ ĉizilo). La germana schœren ne estas konfuzebla kun schere.
= écueils.
ŜERC’I
Malserioze, ridige, petole paroli.
// — ado, aĵo, ema, ulo ; senŝerce.
= G
= plaisanter.
Ŝerif’o
{Df.}
Araba aŭ maŭra princo.
= chérif.
ŜI
Pronomo de la tria virinseksa persono.
// ŝia.
= A
= elle.
Ŝibolet’o
Signa, prova vorto ; rekona vorto.
= A
= mot de passe.
ŜIL’O
[Fiziol.]
Likvaĵo produktita de la digestado.
V. ĉilo.
= A-F-G-H-I-R
= chyle.
ŜILD’O
Antikva ŝirmarmilo.
// blazonŝildo ; ŝildarmita ; ŝildotenilo.
= A-G
= bouclier, écu.
ŜILING’O
Angla arĝenta monero (1 fr. 25).
= A-F-G-H-I-R
= schelling, schilling.
ŜIM’I
Kovriĝi de mikroskopaj fungetoj.
// — aĵo, eco, igi ; ŝimhava.
= G
= moisir.
ŜIM’O
{Rh.} [Fiziol.]
Kaĉaĵo formita en la stomako dum digesto.
= A-F-G-H-I-R
= chyme.
Ŝimpanz’o
{Df.} [Zool.]
V. ĉimpanzo.
= chimpanzé.
Ŝin’o
{Vef.}
V. ĥino.
// — ujo.
= Chinois (un).
ŜIND’O
Tegmenta tabuleto.
= F-G-H
= bardeau.
ŜINK’O
Peklita porkokruro.
// — eto ; ŝinkobulko.
= jambon.
ŜIP’O
Konstruaĵo por veturi sur akvo.
// — eto, aro, ano, ejo, isto, estro ; ŝip’iri, veturi ; ŝip’faristo, konstruisto, ekipisto ; ŝip’kurado, konkurso, vojo, pereo ; tren’, promen’, vapor’, vel’, rem’ŝipo.
= A-G
= navire, vaisseau.
ŜIR’I
Perforte disigi, disrompi.
// — aĵo, ado, iĝi ; ĉirkaŭ’, de’, dis’, el’, for’, tra’ŝiri ; deŝiri floron ; disŝiri robon.
= F
= arracher, déchirer.
ŜIRM’I
Protekti, sendanĝerigi kontraŭ.
// — ejo, ilo ; lum’, pluv’ŝirmilo ; antaŭ’, mal’ŝirmi.
= G
= abriter, protéger.
Ŝkot’o
{M.T.} [Mar.]
Ŝnuro uzata por malstreĉi velon.
= écoute.
ŜLIM’O
Densa marĉa koto ; substanco ŝlimsimila.
// — eco, ejo ; en’, dis’ŝlimigi ; furunka ŝlimo.
= G
= bourbe.
ŜLOS’I
Fermi per speciala ilo.
// — ado, ilo ; malŝlosi ; ŝlosil’eto, aro.
= G
= fermer à clé.
Ŝluz’i
{M.T.} [Mar.]
Malsabligi, malŝlimigi ŝanelon per manovrado de detenakvujo.
= chasser (l’eau).
ŜMAC’I
Kisi forte, brue.
= G
= embrasser bruyamment.
ŜMIR’I
Froti per grasaĵo.
// — aĵo, eco ; al’, el’ŝmiri ; sangoŝmiri.
= G
= oindre, enduire de.
ŜNUR’O
Kanabo, kotono, harego, k.t.p. tordita tiamaniere ke oni povas per ĝi ligi aŭ pendigi objektojn.
// — eto, ego, ero, aro, isto, igi ; ŝnur’faristo, dancisto.
= G
= corde.
Ŝogun’o
Militista regnestro en Japanujo (de 1186 ĝis 1868).
= A-F-H
= chogun.
Ŝok’i
Ofendi, malplaĉi pro maldececo.
// — anta, iĝi.
= A-F-G-H-I-R
= choquer.
Ŝorb’o
{Df.}
Speco de frandglaciaĵo.
= sorbet.
ŜOSE’O
Apudrivera vojo ; meza parto de vojo.
= chaussée.
Ŝot’o
{T.Vx} [Geogr.]
Saleca lago en Arabaj landoj.
= chott.
ŜOV’I
Kviete, senpene antaŭenigi, ruli, puŝi.
// — ado, ebla, ema ; al’, antaŭ’, el’, en’, for’, inter’, tra’, sur’, sub’ŝovi ; ŝov’kadro, plato, ŝirmilo ; sin enŝovi.
= A-G
= mener, pousser, faire avancer doucement.
ŜOVEL’I
Forigi, forlevi per speciala ilo.
// — ilo.
= A-G
= enlever à la pelle.
Ŝovin’a
{Df.}
Rilata al ŝovinismo, ŝovinisma, ŝovinista.
= chauvin.
ŜOVINISM’O
Troa, ridinda patriotismo, patriotismaĉo.
= A-F-G
= chauvinisme.
ŜOVINIST’O
Ŝovinismulo.
= A-F-G
= chauvin (un).
ŜPAR’I
Neelspezi, konservi riĉaĵon por ĝin kapitaligi.
// — ado, aĵo, eco, ema, ejo ; malŝpari ; ŝparkaso.
= A-G
= épargner, économiser.
ŜPIC’O
Speco de hundo (canis pomeranus).
= chien-loup, roquet.
ŜPIK’O
{T.Vx, Df.} [Bot.]
Speco de lavando (lavandula spica).
V. aspiko.
= aspic.
ŜPIN’I
Kuntordi kanaberojn, linerojn por fari el ili fadenojn.
// — ado, aĵo, ebla, ilo, ist’o-ino ; ŝpin’fabriko, maŝino ; radŝpinilo.
= A-G
= filer.
ŜPRUC’I
Eliri, elĵetiĝi kun forto (pri likvaĵo).
// — ado, aĵo, ig’i-ilo ; al’, de’, dis’, el’, en’, sur’ŝpruci ; ŝprucakvo ; kraĉoŝpruci.
= G
= jaillir.
ŜRANK’O
Meblo por enmeti vestaĵojn, telerojn, k.t.p.
// telerŝranko, viandoŝranko, sankta ŝranko.
= G
= armoire.
Ŝrapnel’o
[Milit.]
Kugloplena obuso.
= A-F-G-R
= schrapnell.
ŜRAŬB’O
Speco de najlo kun helicforma korpo por penetri en truon.
// — ino, ego, ita, ilo, iĝi ; malŝraŭbi ; ŝraŭb’kapo, turnilo.
= G
= vis.
Ŝrot’o
{V.P.}
Kugletaĵo. Duonmuelita faruno. Pecetigita greno.
// — igi.
= grenaille.
ŜTAL’O
Fero kombinita kun karbono.
// — umi, izi.
= A-G-R
= acier.
ŜTAT’O
Lando memstara, regno.
// — isto ; ŝtat’ŝuldo, ministro.
= A-F-G-H-I-R
= État.
ŜTEL’I
Preni kaŝe malpropraĵon.
// — ado, aĵo, isto ; ŝtel’iri, ĉasi ; enŝteliĝi.
= A-G
= voler, dérober.
ŜTERN’O
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de marbirdoj (sterna).
= sterne.
Ŝtif’i
{Vef.}
V. ŝtivi, V. stivi.
= arrimer.
ŜTIP’O
Lignobloko.
// — aro ; ŝtipamaso.
= G
= bloc de bois, billot.
Ŝtiv’i
{T.Vx}
V. stivi, V. ŝtifi.
= arrimer.
ŜTOF’O
Ĉiuspeca teksaĵo taŭga por vestoj aŭ mebloj. Elemento, substanco.
// — aro ; subŝtofo.
= A-F-G-I
= étoffe.
ŜTON’O
Malmola korpo tirita el la tero kaj uzata por konstrui.
// — ego, eto, eca, aĵo, aro, igi, iĝi ; ŝton’vundi, mortigi ; ŝtonĵetilo ; ŝton’hakisto, laboristo ; ŝtonkora.
= A-G
= pierre.
ŜTOP’I
Fermi aperturon, plenigi malplenaĵon.
// — ado, aĵo, ilo ; al’, en’, el’, mal’ŝtopi ; sangŝtopa ; pajloŝtopita ; ŝtop’klako, stangeto.
= A-G
= boucher.
Ŝtorm’o
{M.T.}
Plej forta ventego ; preskaŭ uragano.
= tempête.
ŜTRUMP’O
Vestaĵo por piedo kaj kruro.
// — eto ; duonŝtrumpo.
= G
= bas, chaussette.
Ŝtud’o
{M.T.} [Mar.]
Ŝovnajlo.
= goujon.
ŜTUP’O
Ŝtono, tabulo, k.t.p. sur kiu oni metas intersekve la piedojn por supren aŭ malsupren iri.
// — aro, eto ; torda ŝtuparo.
= A-G
= marche, degré (d’un escalier, d’une échelle).
ŜU’O
Piedvesto.
// — isto ; — faristo, vendejo, buklo, najlo, rando, bato, frapo ; senŝua ; senŝuigi ; bal’, dom’, glit’, led’ŝuo.
= G-H
= soulier.
Ŝuabr’i
{M.T.}
Balai plankon de ferdeko per speciala balailo.
// — ilo.
= fauberter.
ŜULD’I
Havi la devon pagi ion.
// — aĵo, eco, anto, igi ; ŝuldatesto ; ŝuldataro.
= A-G
= devoir, être débiteur de.
ŜULTR’O
Parto per kiu brako alteniĝas ĉe la trunko.
// ŝultro’osto, ornamo, rimeno.
= A-G
= épaule.
Ŝuner’o
{M.T.} [Mar.]
Malgranda ŝipo samforma kiel goeleto.
= A-G
= goélette, schouner.
Ŝunt’i
{T.Vx} [Elek.]
Direkti, flankenpuŝi (elektran fluon).
= shunter.
ŜUT’I
Disĵeti, kvazaŭverŝi (ne likvajn aferojn).
// dis’, el’, en’, sur’, super’ŝuti ; ŝut’vagono, veturilo.
= G
= verser (un solide).
Ŝveb’i
{Sr.}
Flugpendi, glitflugi.
= planer.
ŜVEL’I
Plidikiĝi.
// — aĵo, ado, igi ; malŝveli ; akvo’, puso’ŝvelo ; ŝvelparola.
= A-G
= s’enfler.
ŜVIT’I
Eligi tra la haŭto apartan likvaĵon.
// — ado, eti, igi ; el’, tra’ŝviti ; ŝvitbano.
= A-G
= suer.

al la kaplitero S   — Ŝ —   → al la kaplitero T

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert