Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero D   — E —   → al la kaplitero F


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— E —


E E E Ebena Ebla Ebolo Ebono Ebonito Ebria Eburo Ec Edelvejso Edemo Edeno Edifi Edikto Edinolo Edolio Edro Eduki Edzo Efekto Efektiva Efemera Efemero Efemeridoj Eferveski Efiki Efluvo Eg Egala Egido Egipto Egiptologo Eglanterio Eglefino Eglogo Egoismo Egoisto Egopodo Egopodio Egreto Eĝo Eĥo Eĥinoforo Ej Ejakuli Ek Ekarto Ekbalio Ekio Ekimozo Ekino Ekinodermo Ekipi Eklektiko Eklektikismo Eklektismo Eklezio Eklipktiko Eklipso Eklogo Ekonomo Ekonomio Ekrano Eks Ekscelenco Ekscentra Ekscentriko Eksceso Eksciti Ekscitatoro Ekskluziva Ekskomuniki Ekskoriacio Ekskrecio Ekskremento Ekskurso Eksogeno Ekspansio Ekspedi Ekspedicio Eksperimento Eksperto Ekspertizo Eksplicita Eksplodi Ekspluati Eksponi Eksponanto Eksponencialo Eksponento Eksporti Ekspozicio Ekspreso Eksproprii Ekstazo Ekstemporalo Ekster Ekstermi Eksterpoli Ekstra Ekstrakto Ekstravaganzo Ekstrema Eksudo Ektropio Ekumenika Ekvacio Ekvari Ekvatoro Ekvilo Ekvilibro Ekvilibrismo Ekvinokcio Ekvinokso Ekvipolenta Ekviseto Ekvivalenta Ekvizeto Ekzakta Ekzalti Ekzameni Ekzantemo Ekzegezo Ekzekucio Ekzekuti Ekzemo Ekzemplo Ekzemplero Ekzenteracio Ekzerci Ekzergo Ekzili Ekzisti Ekzoceto Ekzogena Ekzorci Ekzorcismo Ekzorcizi Ekzosmozo El Elanĉi Elasta Elateno Elatero Elaterio Eleagno Eleboro Elefanto Elefantiazo Eleganta Elegio Elekti Elektoro Elektro Elektrodo Elektroforo Elektrolito Elektrolizo Elektrometro Elektrono Elektroskopo Elemento Elevatoro Elfo Eliksiro Elimo Elimini Elipso Elispoido Elitro Elizeo Elizio Elmergi Elokventa Elzeviro Em Emajlo Emani Emancipi Embarasi Emberizo Emblemo Embolo Embolio Embrazuro Embrio Embriogenio Embriologio Embrokacio Embusko Emerita Emerituro Emetiko Emfazo Emfizemo Emigri Emigracio Eminanco Eminenco Eminenta Emiro Emisaria Emocio Empiro Empirio Empirika Empirismo Emulo Emulsi Emulsio En Enanto Encefalo Encefalito Enciklopedio Enĉizo Endemio Endivio Endogamio Endogena Endokardo Endoptero Endosmozo Endotelio Eneafilo Energio Enfiliri Engraŭlo Engura Enigmo Enkaŭstiko Enketo Enkrasikolo Enkrusti Enologio Enotero Entablemento Enterito Entimemo Entjero Entomologio Entomozoo Entozo Entozoo Entrepreni Entropio Entuziasmo Enui Enukleacio Enverguro Envii Envulti Eoceno Eogeno Eolipilo Eono Eozino Epakto Eparĥio Eparkio Ependimo Eperlano Epicikloido Epidemio Epidermo Epifanio Epifenomeno Epigastro Epigloto Epigonoj Epigrafo Epigramo Epikondilo Epikura Epikurismo Epikuristo Epilepsio Epilobio Epilogo Epiorniso Epiplono Episkopo Epistolo Epistrofo Epitafo Epitalamo Epitelio Epiteliomo Epiteto Epitomo Epitrokleo Epizodo Epizootio Epoko Epoleto Epopeo Eposo Er Erao Erantiso Erari Erasmiano Eratumo Erbio Erekti Eretio Ergo Ergoto Ergotino Ergotismo Eridano Erigerono Eriko Erinaco Eringio Erioforo Eritro Eritreno Eritronio Eritrozino Erizimo Erizipelo Ermeno Ermito Erotika Erozio Erpi Erpetologio Erudicio Eruko Erupcio Erupto Es Esameno Escepti Escitatoro Esenco Eskadro Eskadrono Eskarpo Eskimo Eskorti Esotera Esparto Esperi Esperanto Esplanado Esplicita Esplodi Esplori Esponanto Esponento Espozi Esprimi Esti Esto Establi Estafeto Estero Estetiko Estimi Estingi Estro Estrado Estragono Estrakto Estruso Eŝafodo Et Etaĝo Etaĝaro Etaĝero Etapo Etato Etendi Etero Eterna Etiko Etiketo Etilo Etimologio Etiologio Etiopo Etmoido Etmojdo Etnika Etnografio Etnologio Etologio Etrusko Etudo Eŭdiometro Eŭdiometrio Eŭfemismo Eŭfemisto Eŭforbio Eŭfrazio Eŭgeniko Eŭkaino Eŭkalipto Eŭkaristio Eŭkloro Eŭmenido Eŭnuko Eŭpatorio Eŭpodoj Eŭropo Evangelio Eventuala Evicio Evidenta Eviti Evolui Evolucio Evonimo Ezofago Ezoko Ezopo Ezotera Ezotika


E
Vokalo, sesa litero de la alfabeto.
= E.
E
[Muz.]
Tria noto de la tipgamo majora.
= mi.
E
Finiĝo de ĉiuj adverboj ne primitivaj, t.e. derivitaj :
ĉu de adjektivoj :
// bone, varme, blue, k.t.p.
ĉu de substantivoj :
// nokte, dome, piede, k.t.p.
ĉu de verboj :
// skribe, parole, ridante, kantante, k.t.p.
= Terminaison des adverbes dérivés en Esperanto.
EBEN’A
Plata, glata, senrompa, sensulka, unuplata.
// — aĵo, igi ; malebena ; polariza ebeno ; samebenigi ; terebenigilo.
= G
= égal, de même plan.
EBL’A
Povanta esti, okazi.
// — aĵo, eco, igi ; neebla, malebla ; eble ; kiel eble plej.
= A-F
= possible.
Ebol’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de sambuko (sambucus ebulus).
= hièble.
EBON’O
Speco de arbo kaj ligno (diospyros ebenus).
// — acoj.
= A-F-G-H-I
= ébène.
Ebonit’o
Malmoligita kaŭĉuko.
= ébonite.
EBRI’A
Malsobra.
// — eco, igi, iĝi, ulo.
= F-H-I
= ivre.
EBUR’O
Elefantosto.
= ivoire.
EC
Sufikso por signifi abstraktan kvaliton kaj devenigi abstraktajn nomojn, ĉu de adjektivoj kiel blankeco, moleco, ĉu de nomoj kiel homeco, reĝeco, ĉu de verboj kiel ameco, videco, k.t.p.
// — o, a, e ; aro ; iga ; troeco.
= A-F-H-I
= Marque la qualité (abstrait).
Adverbo kiu signifas plie.
// eĉ se.
= même (adverbe).
Edelvejs’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de alpa kompozito (gnafalium leontopodium).
= edelweiss.
Edem’o
[Med.]
Ŝvelo, ŝvelaĵo.
// — eca.
= œdème.
Eden’o
[Hist.]
Paradiza ĝardeno.
= eden.
EDIF’I
Doni bonan ekzemplon ; inspiri piajn sentojn.
// — anta ; maledifi {*} (skandali).
= A-F-H-I-R
= édifier.
EDIKT’O
Ordono, dekreto de regnestro.
= A-F-G-H-I-R
= édit.
Edinol’o
{T.Vx} [Kem.]
Kemiaĵo uzata en fotografado.
= édinol.
Edoli’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de madagaskaraj paserbirdoj (edolius).
= drongo.
Edr’o
[Geom.]
Faco, flanko de solida figuraĵo.
// du’, tri’, kvar’, mult’edro.
= face, côté.
EDUK’I
Instrui, klerigi, bonmorigi, bonmanierigi.
// — ado, ejo, iteco, isto ; seneduka.
= A-F-H-I
= élever, éduquer.
EDZ’O
Familiestro.
// — ino, eco, igi, iĝi ; geedzoj ; eksedziĝi ; edziĝofesto.
= époux, mari.
EFEKT’O
Impreso, sensacio.
// — fari efekton.
= A-F-G-H-I-R
= effet.
EFEKTIV’A
Reala, neimaga.
// — eco, aĵo, igi, iĝi, igebla ; malefektiva ; senefektiveco.
= A-F-G-H-I-R
= effectif, réel.
EFEMER’A
Unutaga, nedaŭra.
= A-F-G-H-I
= éphémère.
Efemer’o
{T.Vx} [Entom.]
Speco de insektoj (ephemera).
= éphémère.
Efemerid’oj
{M.T.}
Jarlibro entenanta astronomiajn sciigojn.
= A-F-G-H-I
= éphémérides.
Efervesk’i
{T.Vx} [Kem.]
Ekboli, ekŝaŭmi, ekboleti.
= faire effervescence.
EFIK’I
Havi rezultaton.
// — aĵo, eco, ema, ilo, igi, iĝi ; senefike ; efikataĵo.
= A-F-H-I
= être efficace.
Efluv’o
{T.Vx} [Elek.]
Elektra fluero senluma, malhela.
= effluve.
EG
Sufikso universala por altigi ĝis la plej alta grado kaj devenigi ĉiuspecajn vortojn de ĉiuspecaj radikoj, ekz :
// ploregi, montego, belega, k.t.p.
// — o, a, e ; eco ; treege.
= Augmentatif.
EGAL’A
Sama laŭ grandeco, same granda kiel.
// — aĵo, eco, ado, ulo, igi, iĝi ; malegala, senegale ; egal’forta, mezura, pezo, angulo, anima, valora ; tagnoktegaleco.
= A-F-H-I
= égal.
Egid’o
Ŝildo de la diino Palaso aŭ Minervo.
= égide.
EGIPT’O
Afrika lando.
// — ano.
= Égypte.
Egiptolog’o
Historiisto, kiu sin okupas pri Egipto.
= égyptologue.
Eglanteri’o
[Bot.]
Sovaĝa rozo (rosa canina).
// — ujo.
= églantine.
Eglefin’o
[Ikt.]
Speco de fiŝo (gadus eglefinus).
= aiglefin.
EGLOG’O
Arbara, kampara poemo.
= églogue.
EGOISM’O
Memamego.
= A-F-G-H-I-R
= égoïsme.
EGOIST’O
Memamegulo.
// malegoisto.
= A-F-G-H-I-R
= égoïste.
Egopod’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de umbelifero (œgopodium podagraria).
V. egopodio.
= égopode.
Egopodi’o
‹?› {T.Vx} [Bot.]
V. egopodo.
= égopode.
Egret’o
1 : [Elek.]
Lumtufeto.
// elektra egreto.
2 : [Ornit.]
Plumtufeto.
// egretardeo.
= 1 + 2 : aigrette.
EĜ’O
‹?› {Rh.} [Geom.]
Bordo, rando, akraĵo.
V. aristo.
= pointe, bord.
EĤ’O
Resono, rebruo.
// — anta, arto.
= écho.
Eĥinofor’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de umbeliferoj (echinophorus).
= échinophore.
EJ
Sufikso por signifi lokon difinitan ĉu por specialaj faroj ĉu por specialaj objektoj kaj devenigi nomojn el radikoj verbaj aŭ nomaj, pli malofte adjektivaj, ekz :
// lernejo, dormejo ; hundejo, bovejo ; densejo.
= Marque le lieu affecté à.
Ejakul’i
[Fiziol.]
Elsendi ŝpruce.
= éjaculer.
EK
Prefikso por signifi komencon de ago, ekz :
// ekkanti, ekflugi, ekdormi, k.t.p.
= Marque l’action commençante. Ex. : ekkanti : entonner ; ekflugi : s’envoler ; ekdormi : s’endormir.
Ekart’o
{T.Vx} [Mat.]
Deturniĝo, disiĝo, interspaciĝo.
= écart.
Ekbali’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kukurbacoj (ecbalium).
V. elaterio.
= ecbalium.
Eki’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de boragaco (echtum viperina).
= vipérine.
Ekimoz’o
{Df.} [Med.]
Surhaŭta sangmakulo, sangkontuzo.
= ecchymose.
Ekin’o
{T.Vx} [Zool.]
Speco de zoofito, marurseto, marerinaco (echinus).
= oursin.
Ekinoderm’o
{T.Vx} [Zool.]
Gento de zoofitoj (l.v. dornohaŭtulo).
= échinoderme.
Ekip’i
Armi, provizi (ŝipon, armeon) de ĉiuj necesaj iloj.
// — aĵo, ado, isto, anto.
= A-F-G-R
= équiper.
Eklektik’o
Filozofo kiu elektas diversajn opiniojn por elfari sian.
= A-F-G-H-I-R
= éclectique.
Eklektikism’o
{Vr.Z.}
Doktrino de la eklektikoj.
= éclectisme.
Eklektism’o
‹?› {Df.}
Doktrino de la eklektikoj, eklektikismo.
= éclectisme.
EKLEZI’O
Samreligianaro, religia socio precipe kristana.
// — eca, ulo.
= A-F-H-I-R
= église.
Eklipktik’o
Granda cirklo de la ĉiela sfero, sur kiu moviĝas la tero ĉirkaŭ la suno.
= A-F-G-H-I-R
= écliptique.
EKLIPS’O
Astromallumiĝo.
// — igi ; sun’, lun’eklipso ; eklipslumturo.
= A-F-G-H-I-R
= éclipse.
Eklog’o
{Vr.Z.}
Poemo pri paŝtistoj kaj paŝtista vivado.
= églogue.
EKONOM’O
Dommastrumanto.
= A-F-G-H-I-R
= économe.
EKONOMI’O
Arto mastrumi domon, regnon, k.t.p.
// — ema, isto ; politika ekonomio (scienco pri riĉaĵoj).
= A-F-G-H-I-R
= économie.
Ekran’o
{Vr.}
V. skreno, V. flanĝo.
= écran.
EKS
Pasinta, antaŭa, ne plu estanta, ekz :
// eksoficiro, eksreĝo.
// — igi, iĝi.
= ex, qui n’est plus, ancien.
EKSCELENC’O
Honora titolo por ministroj ; Ministra Moŝto.
= A-F-G-H-I
= excellence.
Ekscentr’a
‹†› [Metr.]
Ekstercentra, elcentra.
= excentrique.
Ekscentrik’o
{Vf.} [Mek.]
Metala disko turniĝanta ĉirkaŭ ekstercentra akso.
= excentrique.
EKSCES’O
Troaĵo, troeco.
= A-F-H-I
= excès.
EKSCIT’I
Kortuŝi, kormovi, instigi.
// — eco, ego, ema, iĝi ; neekscitema.
= A-F-G-H-I
= émouvoir, exciter.
Ekscitator’o
[Elek.]
Fizika instrumento por deŝarĝi elektrizitan aparaton.
V. escitatoro.
= excitateur.
EKSKLUZIV’A
L.v. forŝlos’anta - ema, malakceptema.
// — eco.
= A-F-H-I-R
= exclusif.
EKSKOMUNIK’I
Forigi el la eklezio.
// — ita.
= A-F-G-H-I-R
= excommunier.
Ekskoriaci’o
[Med.]
Malgrava haŭtdefrotaĵo, haŭtvundeto.
= excoriation.
Ekskreci’o
[Fiziol.]
Funkcio per kiu materioj estas forĵetitaj el la organoj, elprodukto.
= excrétion.
EKSKREMENT’O
Elpuraĵo, defekaĵo, sterko.
= A-F-G-H-I-R
= excrément.
EKSKURS’O
Irado, vojaĝo ekster de urbo.
// — ano, isto.
= A-F-G-H-I-R
= excursion.
Eksogen’o
{Rh.}
Kreskaĵo kiu kreskas eksteraparte.
V. endogena, V. ekzogena.
= exogène.
Ekspansi’o
[Mek.]
Malpremiĝo, plivolumeniĝo.
= A-F-G-H-I
= expansion.
EKSPED’I
Sendi komercaĵojn al difinita adreso.
// — ado, anto, eco, ejo, isto ; eksped’karto, noto.
= F-G-H-I-R
= expédier.
EKSPEDICI’O
Milita entrepreno kontraŭ malamika popolo.
= expédition.
EKSPERIMENT’O
[Fil.]
Metoda provo kaj kontrolo de hipotezo per aranĝitaj observoj.
// — ado, eco, ema, isto.
= A-F-G-H-I-R
= expérience.
Ekspert’o
{V.P.}
Spertulo ; ekspertizisto.
= expert.
Ekspertiz’o
{Df.}
Leĝa esploro kaj tasko de gravaj aferoj.
// — ado, isto.
= F-G-R
= expertise.
Eksplicit’a
Tutvorte esprimita, ne silenta.
V. esplicita.
= explicite.
EKSPLOD’I
Rompiĝi, krevi kun forto kaj bruo.
V. esplodi.
// — aĵo, ema, ilo, igi ; eksplodpulvo.
= éclater, faire explosion.
EKSPLUAT’I
Utiligi por propra profito.
= exploiter.
Ekspon’i
{V.P.}
Publike montri.
// ekspona fenestro.
= exposer.
Eksponant’o
[Alg.]
Signo algebra de potenco.
V. eksponento, V. esponanto, V. esponento.
= exposant.
Eksponencial’o
Algebra kvanto, kies eksponanto estas ĉu nekonato ĉu varianto.
= exponentielle.
Eksponent’o
{V.P.}
V. eksponanto.
= exposant.
EKSPORT’I
Eksterporti, ekstervendi.
// — aĵo, anto, isto, eksport’komerco.
= A-F-G-H-I-R
= exporter.
EKSPOZICI’O
Elmeto, elmontro de ĉiuspecaj produktaĵoj.
= A-F-G-H-I
= exposition.
EKSPRES’O
1 : Vojaĝvagonaro rapidira.
2 : Speciala kuriero ?
= A-F-G-H
= express.
Ekspropri’i
{V.P.}
Senigi de propraĵo, senpropraĵigi (leĝe).
= exproprier.
EKSTAZ’O
Raviĝo de la animo kvazaŭ en ĉielo.
= A-F-G-H-I-R
= extase.
Ekstemporal’o
1 : Improvizo, senprepara laboro.
2 : {Vr.Z.}
Senprepara lerneja traduko latina aŭ greka.
= 1 : improvisation. 2 : explication à livre ouvert.
EKSTER
Plene el ia loko.
// — o, a, e, aĵo, ulo ; ekster’landa, ordinara ; Ministro de l’ Eksterlandaj aferoj.
= A-F-H-I
= hors de.
EKSTERM’I
1 : Elmortigi, elbuĉi.
// — ado, ebla.
2 : {T.Vx} [Tekn.]
Elŝtipigi, displugi.
= 1: A-F-H-I
= 1 : exterminer. 2 : essarter, défricher.
Eksterpol’i
{T.Vx} [Mat.]
Kalkuli kvantojn ekster du antaŭdifinitaj limoj.
= extrapoler.
EKSTR’A
Eksterorda, eksterkutima.
= A-F-G-H-I-R
= extra.
Ekstrakt’o
Eltiraĵo.
// — ado, aĵo.
V. estrakto.
= A-F-G-H-I-R
= extrait.
Ekstravaganz’o
{Rh.}
Sensencaĵo, malsaĝaĵo, frenezaĵeto, el la itala vorto extravaganza ; ekstravaganco ŝajnus pli ĝusta.
= extravagance.
EKSTREM’A
Lastfina, treega.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I
= extrême.
Eksud’o
‹?› {T.Vx} [Fiziol.]
Elŝvito.
// — aĵo.
= exsudation.
Ektropi’o
[Med.]
Returniĝo de palpebroj.
= ectropion.
Ekumenik’a
{V.I.}
Universala, enhavanta la tutmondan kristanaron (pri koncilio).
= œcuménique.
Ekvaci’o
Egalaĵo, en kiu estas literoj montrantaj nekonatajn kvantojn.
= A-F-H-I
= équation.
Ekvar’i
{T.Vx} [Mek.]
Pligrandigi (truon).
= équarrir.
Ekvator’o
Fiktiva granda cirklo kiu duondividas la terglobon kaj kies punktoj estas egaldistancaj de ambaŭ polusoj.
= A-F-G-H-I-R
= équateur.
Ekvil’o
{Vf.} [Ikt.]
Speco de marfiŝo, sablofiŝo (ammodytes).
= équille, lançon.
EKVILIBR’O
Egalpezo.
// — ado, isto ; malekvilibri.
= A-F-H-I-R
= équilibre.
Ekvilibrism’o
{V.P.}
Politika ekvilibrado ? Ĵonglarto ?
= équilibrisme.
Ekvinokci’o
{V.P.}
V. ekvinokso.
= équinoxe.
EKVINOKS’O
Tagnoktegaleco.
V. ekvinokcio.
= A-F-G-H-I
= équinoxe.
Ekvipolent’a
[Mat.]
Matematike ekvivalenta.
// — eco.
= équipollent.
Ekviset’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj unukotiledonaj (equisetum).
V. ekvizeto.
// — acoj.
= prêle.
EKVIVALENT’A
Egalvalora, samvalora.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= équivalent.
Ekvizet’o
{V.P.}
V. ekviseto.
= prêle.
Ekzakt’a
Ĝustega, severe ĝusta.
// — eco, aĵo, iĝi.
= A-F-G-H-I
= exact.
Ekzalt’i
{T.Vx}
Plifortigi, pliintensigi.
// — eco.
= exalter.
EKZAMEN’I
Traesplori, traprovi.
// — ado, anto, ato, isto.
= A-F-G-H-I-R
= examiner.
Ekzantem’o
[Med.]
Haŭterupto.
// — eca.
= A-F-G-H-I
= éruption.
Ekzegez’o
Gramatika kaj historia klarigo de Biblio.
// — isto.
= A-F-G-H-I
= exégèse.
Ekzekuci’o
{V.P.}
Efektivigo, plenumo.
= A-F-G-H-I-R
= exécution, accomplissement.
EKZEKUT’I
Punmortigi.
// — ejo, isto ; prokrasti la ekzekuton.
= A-F-G-H-I-R
= exécuter.
Ekzem’o
[Med.]
Haŭtmalsano kun veziketoj kaj jukoj.
= eczéma.
EKZEMPL’O
1 : Imitindaĵo.
2 : Klariga fakto.
// — senekzempla ; kiel ekzemple.
= A-F-G-H-I
= 1 + 2 : exemple.
EKZEMPLER’O
Reproduktaĵo de tipo.
= A-F-G-H-I-R
= exemplaire.
Ekzenteraci’o
{T.Vx} [Kir.]
Forpreno de la intesto, elintestigo.
= exentération.
EKZERC’I
Praktiki, lertigi.
// — ado, aro, it’o-eco ; lernekzercoj ; ekzercolibro.
= A-F-G-H-I-R
= exercer.
Ekzerg’o
{T.Vx}
Kromloko, surskribejo.
= exergue.
EKZIL’I
Peli el patrujo.
// — ado, ejo, ito, ulo.
= A-F-G-I
= bannir, exiler.
EKZIST’I
Efektive esti.
// — aĵo, ado, igi, iĝi.
= A-F-G-H-I
= exister.
Ekzocet’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de flugfiŝo (exocetus).
= exocète.
Ekzogen’a
{T.Vx} [Bot.]
(Kreskaĵo) kiu kreskas ekstere.
V. eksogeno.
= exogène.
Ekzorc’i
‹?› {T.Vx} [Ekl.]
Liberigi de demono per preĝo.
V. ekzorcizi.
// — isto.
= exorciser.
Ekzorcism’o
{V.P.}
Ekzorco, ekzorcado.
= exorcisme.
Ekzorciz’i
‹?› {Df.} [Ekl.]
V. ekzorci.
= exorciser.
Ekzosmoz’o
{Rh., T.Vx}
Elosmozo.
= exosmose.
EL
Prepozicio kiu signifas eliron de unu loko al alia kaj estas ankaŭ uzata kiel prefikso por signifi ĉu eliron, ĉu tutan plenumadon de ago, ekz :
// elflugi : flugi de unu loko al alia ; ellerni : tute, plene lerni.
// — igi, iĝi.
= de, d’entre (marque l’extraction).
Elanĉ’i
‹?› {T.Vx}
Antaŭenpuŝi.
// elanĉo (antaŭenforto).
= élancer, lancer.
ELAST’A
Risorteca, kaŭĉukeca.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= élastique.
ELATEN’O
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵo (elatine hydropiper).
// — acoj.
= élatine, velvote.
Elater’o
{V.P.} [Entom.]
Speco de koleopteroj (elater).
= élater.
Elateri’o
1 : {V.P.} [Bot.]
Speco de frukto (ĉe eŭforbiacoj kaj malvacoj).
2 : [Bot.]
Speco de kukurbacoj (momordica elaterium), V. ekbalio.
= élatérie.
Eleagn’o
{Vf.} [Bot.]
Speco de dukotiledonoj (eleagnus).
= chalef.
ELEBOR’O
{Df.} [Bot.]
V. heleboro.
= hellébore.
ELEFANT’O
[Zool.]
Mamulo dikhaŭta (elephas).
// — viro, ino, ido, aro, ejo, estro, osto.
= éléphant.
Elefantiaz’o
{V.P.} [Med.]
Grava haŭtmalsano.
= éléphantiasis.
ELEGANT’A
Belmaniera, belvesta, belstila.
// — eco, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= élégant.
ELEGI’O
Speco de poemo malĝoja aŭ amesprima.
= A-F-G-H-I-R
= élégie.
ELEKT’I
Preni unu el du aŭ multaj objektoj.
// — ado, aĵo, it’o-aro, ema, ulo, anto, inda, ebla.
= A-F-H-I
= élire, choisir.
Elektor’o
‹?› {Df.} [Hist.]
(Granda) germana princo.
= grand électeur.
ELEKTR’O
Forto kiu aperas ĉe korpoj sub influo de frotado, varmo, aŭ kemiaj agoj.
// — eco, ilo, igi, izi ; elektro’biologio, dinamiko, gravuro, kemio, magneto, motoro, pilo, statiko, terapio, tekniko.
= électricité.
Elektrod’o
[Elek.]
Ekstremaĵo de la fadeno, tra kiu pasas la elektraj fluoj.
= électrode.
Elektrofor’o
[Elek.]
Rezina kuko por naski elektron per frotado.
= électrophore.
Elektrolit’o
[Elek.]
Ĉiu korpo dismetebla per elektro.
= électrolyte.
Elektroliz’o
[Elek.]
Dismeto, dissolvo de korpo per elektro.
= électrolyse.
Elektrometr’o
[Elek.]
Mezurilo de la elektra forto.
= électromètre.
Elektron’o
[Elek.]
Elektratomo.
= électron.
Elektroskop’o
[Elek.]
Fizika instrumento por konstati kaj difini elektron.
= électroscope.
ELEMENT’O
[Nat. sc., Fiz.]
Plej intima parto.
// — aĵo, eco.
= A-F-G-H-I-R
= élément.
Elevator’o
[Mek.]
Suprenlevigilo.
= A-F-H-I-R
= élévateur.
Elf’o
Koboldo, feo.
= A-F-G-H-I-R
= sylphe, elfe.
ELIKSIR’O
[Farm.]
Alkohola solvaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= élixir.
Elim’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de graminacoj (elymus).
= elyme.
Elimin’i
[Mat.]
Forigi, malaperigi (nekonaton en ekvacio).
// — ado.
= A-F-G-H-I
= éliminer.
Elips’o
1 : [Geom.]
Speco de ebena kurblinio.
2 : [Gram.]
Forigo de kelkaj vortoj.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : ellipse.
Elispoid’o
[Geom.]
Solido naskita per rivoluo de duonelipso ĉirkaŭ ĝia akso.
= ellipsoïde.
Elitr’o
[Entom.]
Flugilingo de koleoptero.
= élytre.
ELIZE’O
Posttomba loĝejo de herooj.
= A-F-G-H-I-R
= Élysée.
Elizi’o
[Gram.]
Forigo de fina vokalo en vorto.
= A-F-G-H-I
= élision.
Elmerg’i
‹?› {T.Vx}
Surakviĝi, elakviĝi.
= émerger.
ELOKVENT’A
Belparola, facilparola.
// — eco, ulo ; elokventarto.
= A-F-G-H-I
= éloquent.
Elzevir’o
Libro presita per elzeviraj literoj.
= elzévir.
EM
Sufikso kiu signifas inklinon al, kaj estas uzata por devenigi adjektivojn el verboj, kiel ekz :
// amema, babilema, manĝema, k.t.p.
// — o, a, e ; ulo.
= Marque le penchant, l’habitude.
EMAJL’O
Vitrigita materio per kiu oni kovras dank’al fajro orajn, arĝentajn artobjektojn.
// — ado, aĵo, isto, umi.
= émail.
Eman’i
{V.P.}
Elflui de, elnaskiĝi de.
// — aĵo.
= émaner.
Emancip’i
Liberigi zorgaton de zorgateco.
= A-F-G-H-I-R
= émanciper.
EMBARAS’I
Ĝeni, malhelpi.
// — ado, ata, eco, igi, iĝi ; malembarasi.
= A-F-H-I
= embarrasser.
Emberiz’o
[Ornit.]
Speco de paserbirdo (emberiza).
= F-H-I
= bruant, verdier.
EMBLEM’O
Simbola figuraĵo.
= A-F-G-H-I-R
= emblème.
Embol’o
{Rh.}
Intermeto de luna monato en kalendaro por konformigi al sunkalendaro.
= embolisme, embolus.
Emboli’o
{T.Vx} [Med.]
Obstrukco de sanga angio per koaglaĵo.
= embolie.
Embrazur’o
1 : [Arkit.]
Fenestra flanko, balkonaĵo.
2 : [Milit.]
Kanonejo.
= A-F-R
= 1 + 2 : embrasure.
EMBRI’O
Ĝermo, vivaĵo en unua stato.
// — igi.
= A-F-G-H-I-R
= embryon.
Embriogeni’o
Scienco pri evoluado de embrio.
= embryogénie.
Embriologi’o
Scienco de embrio.
= embryologie.
Embrokaci’o
{Df.}
Ŝmirado per lavsanigilo, lavkuracilo.
= embrocation.
EMBUSK’O
Insido, kaŝiĝo por ataki.
// — ejo ; atendi en embusko.
= A-F-H-I
= embuscade.
EMERIT’A
1 : Pensiita, eksa.
2 : Plenmerita ?
= 1 + 2 : émérite.
Emeritur’o
{Vr.Z.}
Pensio, pensiuleco.
= pension de retraite.
Emetik’o
{T.Vx} [Farm.]
Vomigilo.
= émétique.
EMFAZ’O
Laŭta, insista, pompa elparolado.
= emphase.
Emfizem’o
{T.Vx} [Med.]
Ŝveliĝo de organo, precipe brusto, pro gaso aŭ aero.
= emphysème.
EMIGR’I
‹?› {T.Vx}
Elmigri.
= émigrer.
EMIGRACI’O
‹?› {T.Vx}
Elmigrado.
= émigration.
Eminanc’o
{Df.} [Anat.]
Elstaranta parto de organo.
= éminence.
EMINENC’O
Titolo de ĝentileco pri ekleziaj eminentuloj ; Kardinala Moŝto.
// — eco.
= Éminence.
EMINENT’A
Rimarkinda, altranga.
// — eco, ulo ; eminentularo.
= A-F-G-H-I-R
= éminent ; eminentularo : élite.
Emir’o
{Vr., Df.}
Araba estro.
V. amiro, kiu ŝajnas malpli rekomendinda.
= émir.
Emisari’a
[Anat.]
Kanalo elsenda.
= émissaire.
EMOCI’O
Ekscito, kortuŝiĝo.
= A-F-H-I-R
= émotion.
Empir’o
‹?› {Rh.}
Kruda sperto.
V. empirio, V. empirismo.
// — isto.
= empirisme.
Empiri’o
‹?› {Rh.}
V. empiro.
= empirisme.
Empirik’a
{* Monadologio}
Rilata al kruda sperto.
= empirique.
Empirism’o
‹?› {Rh.}
V. empiro.
= empirisme.
EMUL’O
‹?› {Rh.}
Konkuranto, rivalo.
// — ado.
= émule.
Emuls’i
{Df.}
Enpenetrigi grasaĵon en likvaĵon.
// — ado, aĵo.
= émulsionner.
Emulsi’o
[Farm.]
Emulso.
// — ado, aĵo.
= A-F-G-H-I-R
= émulsion.
EN
Prepozicio, kiu signifas ke unu afero estas interne de alia aŭ iras al alia por interniĝi, kaj estas ankaŭ uzata kun la sama signifo kiel prefikso por kunmeti novajn verbojn, ekz :
eniri, enflugi, enŝovi, k.t.p.
// — e ; igi, iĝi.
= en, dans.
Enant’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de paserbirdo (saxicola œnanthe).
= motteux, œnanthe.
Encefal’o
{T.Vx} [Anat.]
Cerbo, l.v. enkapaĵo.
= encéphale.
Encefalit’o
[Med.]
Inflamo de la encefalo.
= encéphalite.
Enciklopedi’o
Tutaĵo de la homaj konoj, verko pri.
= A-F-G-H-I-R
= encyclopédie.
Enĉiz’o
{T.Vx} [Tekn.]
Ortangula truo por enigi.
= mortaise.
Endemi’o
Enlanda kutima malsano.
= A-F-G-H-I-R
= endémie.
Endivi’o
Speco de kompozito manĝebla (cichorium endivia).
= endive.
Endogami’o
{T.Vx}
Edziĝo inter samsanguloj.
= endogamie.
Endogen’a
{T.Vx} [Bot.]
(Kreskaĵo) kiu kreskas internaparte.
V. eksogeno.
= endogène.
Endokard’o
Interna membrano de la koro.
= endocarde.
Endopter’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de kompozitoj (alia nomo de : krepido, V. krepido).
= endoptère.
Endosmoz’o
[Fiz.]
Enosmozo.
= endosmose.
Endoteli’o
[Med.]
Speco de epitelio.
= endothélium.
Eneafil’o
{V.P.} [Bot.]
L.v. naŭfolio, ne trovita kreskaĵo.
= ennéaphylle.
ENERGI’O
[Mat.]
Forto, granda forto.
// — eco, ema ; senenergia ; energio efektiva.
= A-F-G-H-I-R
= énergie.
Enfilir’i
{T.Vx} [Milit.]
Pafi flanke.
= enfiler.
Engraŭl’o
‹?› [Zool.]
Alia nomo por anĉovo (engraulis).
= anchois.
Engur’a
{Vf.}
Pri longlanaj iaspecaj bestoj (kapro, kato).
= angora.
ENIGM’O
Divenaĵo, problemo, mistero.
// — aĵo.
= A-F-H-I
= énigme.
Enkaŭstik’o
Miksaĵo el vakso kaj terebentesenco.
= encaustique.
ENKET’O
Informiĝo, informesploro.
// — ado, isto.
= enquête.
Enkrasikol’o
{Sr.} [Ikt.]
Alia nomo por anĉovo (engraulis encrasicholus).
= anchois.
Enkrust’i
{Sr.}
V. inkrusti.
= incruster.
Enologi’o
{V.I.}
Scienco pri la vinoj (fabrikado, konservado, k.t.p.).
// — isto.
= œnologie.
Enoter’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj dukotiledonaj (œnothera).
// — acoj.
= onagre.
Entablement’o
{Vf.} [Arkit.]
Parto de konstruaĵo kuŝanta sur la supro de kolonoj.
= entablement.
Enterit’o
[Med.]
Brulumo de intestoj.
= entérite.
Entimem’o
{V.I.} [Fil.]
Silogismo mallongigita per forigo de unu el la premisoj.
= enthymème.
Entjer’o
[Mat.]
Nombro kiu ne entenas partumojn de la unuo.
= entier.
Entomologi’o
Scienco pri la insektoj.
= A-F-G-H-I
= entomologie.
Entomozo’o
{T.Vx} [Zool.]
Klaso de animaloj.
= entomozoaire.
Entoz’o
Interna parazita animalo.
V. entozoo.
= entozoaire.
Entozo’o
{T.Vx}
V. entozo.
= entozoaire.
ENTREPREN’I
Komenci faradon.
// — isto, ema, ebla ; ekentrepreni.
= A-F-H-I
= entreprendre.
Entropi’o
{T.Vx} [Med.]
Alturniĝo de la palpebroj en la okulon.
= entropion.
ENTUZIASM’O
Granda ekscitiĝo kun amo, fido, espero, ĝojo, k.t.p.
// — igi, iĝi, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= enthousiasme.
ENU’I
Malĝoji, tediĝi pro manko de animekscito.
// — eco, igi.
= A-F-I
= s’ennuyer.
Enukleaci’o
{T.Vx} [Kir.]
L.v. elkernigo, elorbitigo de la okulo.
= énucléation.
Envergur’o
Tralongeco, de fino de unu flugilo al alia.
= envergure.
ENVI’I
Senti malĝojon kaj malamon pro feliĉo de alia persono.
// — ema, inda, ulo ; senenvie.
= A-F-H-I
= envier.
Envult’i
Ensorĉi per ia speciala magiaĵo.
= envoûter.
Eocen’o
[Geol.]
Plej antikva etaĝo en la terciara teraro.
= A-F-G-H-I-R
= éocène.
Eogen’o
{T.Vx} [Geol.]
Unu el la du sistemoj de la terciara teraro.
= éogène.
Eolipil’o
Malnova fizika instrumento por pruvi la vaporforton.
= éolipyle.
Eon’o
Estaĵo meza inter Dio kaj la homo, laŭ la gnostikoj.
= A-F-G-H-I-R
= éon.
Eozin’o
{T.Vx} [Kem.]
Anatomia kolorigilo.
= éosine.
Epakt’o
Nombro da tagoj, kiun oni devas aldoni al lunjaro por ĝin konformigi al la sunjaro.
= épacte.
Eparĥi’o
Episkoplando.
V. eparkio.
= A-F-G-H-I
= diocèse.
Eparki’o
{Vf.}
V. eparĥio.
= diocèse.
Ependim’o
[Anat.]
Membrano de la cerbaj ventrikloj.
= épendyme.
Eperlan’o
{T.Vx} [Ikt.]
Speco de fiŝeto (osmerus eperlanus).
= éperlan.
Epicikloid’o
[Mat.]
Speco de kurblinio.
= épicycloïde.
EPIDEMI’O
Malsano, kiu atakas samtempe multajn personojn, ekz : ĥolero, pesto.
= A-F-G-H-I-R
= épidémie.
EPIDERM’O
Supraĵa membrano de la haŭto.
= A-F-G-H-I-R
= épiderme.
EPIFANI’O
Festo de la tri reĝoj.
= A-F-G-H-I-R
= épiphanie.
Epifenomen’o
{Sr.}
Fenomeno ne disigebla de alia samtempa fenomeno.
= épiphénomène.
Epigastr’o
{T.Vx} [Anat.]
Supera parto de l’abdomeno.
= épigastre.
Epiglot’o
[Anat.]
Antaŭlaringa kartilago.
= épiglotte.
Epigon’oj
{Vr.Z.} [Mitol.]
La filoj de la sep estroj pereintaj antaŭ Tebo.
= épigone.
Epigraf’o
Surskribo en monumento.
= A-F-G-H-I-R
= épigraphe.
Epigram’o
Versaĵeto satira, ŝerca.
= A-F-G-H-I-R
= épigramme.
Epikondil’o
[Anat.]
Malsupera ekstremaĵo de humero.
= épicondyle.
Epikur’a
Rilata al la greka filozofo Epikuro.
// — isto ? (pli bone estus : — ano).
= A-F-G-H-I-R
= épicurien.
Epikurism’o
Doktrino de Epikuro.
= épicurisme.
Epikurist’o
{Vr.Z.}
Epikurano.
= épicurien.
EPILEPSI’O
Nerva malsano konvulsia.
// — aĵo, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= épilepsie.
Epilobi’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de enoteraco (epilobium).
= épilobe.
Epilog’o
Konkludo de poemo, parolado, k.t.p.
= A-F-G-H-I-R
= épilogue.
Epiornis’o
{T.Vx} [Ornit.]
Prabirdego de Madagaskaro (œpyornis).
= épyornis.
Epiplon’o
Intesta kufo.
= épiploon.
EPISKOP’O
Kristana ĉefpastro.
// — aĵo, aro, eco, ejo ; episkopa bastono ; ĉefepiskopo.
= A-F-G-H-I-R
= évêque.
Epistol’o
Letero, precipe de apostolo.
// — aro.
= A-F-G-H-I-R
= épitre.
Epistrof’o
{T.Vx} [Anat.]
Dua kolvertebro.
= épistrophe, axis.
Epitaf’o
Tomba surskribo.
= A-F-G-H-I-R
= épitaphe.
Epitalam’o
Poemeto por edziĝo.
= épithalame.
Epiteli’o
[Anat.]
Supraĵa tavolo de mukozoj.
= A-F-G-H-I-R
= épithelium.
Epiteliom’o
[Med.]
Epitelia tumoro.
= A-F-G-H-I-R
= épithélioma.
EPITET’O
Vorto por kvalitigi nomon.
= A-F-G-H-I-R
= épithète.
Epitom’o
Mallongigo, resumo.
= A-F-G-H-I
= abrégé.
Epitrokle’o
[Anat.]
Unu el la elstaraĵoj de humero.
= épitrochlée.
Epizod’o
Flanka agado kiu survenas en rakonto al la ĉefa agado.
= A-F-G-H-I-R
= épisode.
Epizooti’o
[Med., Nat. sc.]
Besta epidemio.
= A-F-G-H-I-R
= épizootie.
EPOK’O
Tempo, momento de rimarkinda okazintaĵo.
// praepoko ; epokfaranta ; glacia, ŝtona epoko.
= A-F-G-H-I-R
= époque.
EPOLET’O
Militista ŝultrornamaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= épaulette.
EPOPE’O
Poemo pri heroaĵoj.
V. eposo.
// — isto.
= épopée.
Epos’o
1 : V. epopeo.
2 : {Vr.Z.}
Popola elbuŝa praliteraturo • (alia senco).
= 1 : épopée. 2 : folklore ?
ER
Sufikso por signifi elementon, konsistigan parton, kaj devenigi nomojn de aliaj nomoj, ekz :
// sablero, karbero, fajrero, k.t.p.
= Marque l’élément, l’unité composante.
Era’o
{V.P.}
Origino de tempokalkulo.
= ère.
Erantis’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de ranunkolacoj (eranthis).
= eranthis.
ERAR’I
Trompiĝi, deflankiĝi de la vojo kaj de la vero.
// — ado, eco, ema, igi, iĝi, ulo ; senerara ; erarlumo.
= errer, se tromper ; erarlumo : feu follet.
Erasmi’ano
{V.I.}
Sekvanto de Erasmio, holanda filozofo de la XV-a jarcento.
= Érasmien.
ERATUM’O
Preseraro.
= erratum.
Erbi’o
{T.Vx} [Kem.]
Speco de metalo.
= erbium.
Erekt’i
{V.P.}
Starigi, konstrui (monumenton, statuon).
= ériger.
Ereti’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj (ehretia).
// — acoj.
= ehretia.
ERG’O
{T.Vx} [Elek.]
Unuo de elektra laboro.
= erg.
Ergot’o
{T.Vx}
Malsano de sekalo kaj aliaj cerealoj kaŭzita de fungeto.
= ergot (de seigle).
Ergotin’o
[Farm.]
Farmaciaĵo tirita el ergotsekalo.
= ergotine.
Ergotism’o
Intoksiĝo kaŭzita de pano el ergotsekalo.
= ergotisme.
Eridan’o
[Astr.]
Nomo de stelaro.
= Eridan.
Erigeron’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de kompozitoj (erigeron).
= érigéron.
ERIK’O
Speco de kreskaĵoj (erica).
// — ejo, acoj, idoj, aloj.
= G-I
= bruyère.
ERINAC’O
[Zool.]
Speco de mamulo insektomanĝulo (herinaceus).
= F-H-I
= hérisson.
Eringi’o
[Bot.]
Speco de umbelifero (eryngium).
= panicaut.
Eriofor’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de ciperacoj (eriophorum).
= linaigrette.
Eritr’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de gentianacoj (erythrœa).
= érythrée.
Eritren’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de fabacoj (erythrinus).
= erythrine.
Eritroni’o
{T.Vx}
Speco de liliacoj (erythronium).
= érythrone.
Eritrozin’o
{T.Vx} [Kem.]
Kemia kolorigilo.
= érythrosine.
Erizim’o
{Vf.} [Bot.]
Speco de kruciferoj (erysimum).
= cresson alénois.
Erizipel’o
Haŭtinflamo kun edemo.
= A-F-H-I
= érysipèle.
ERMEN’O
[Zool.]
Speco de putoro (putorius herminea).
// ermenfelo.
= A-F-G-H-I
= hermine.
ERMIT’O
Pia dezertulo, anakoreto.
// — ejo.
= A-F-G-H-I-R
= ermite.
Erotik’a
Amrilata, amaĵa.
= A-F-G-H-I-R
= érotique.
Erozi’o
{T.Vx} [Geol.]
Kvazaŭmordado.
= érosion.
ERP’I
Disrompi la terbulojn per erpilo.
// — ilo.
= herser.
Erpetologi’o
Scienco pri la rampuloj.
= herpétologie.
Erudici’o
{Vr.}
Scio pri multaj detaloj ĉu historiaj, ĉu literaturaj, sciencaj, k.t.p.
= érudition.
Eruk’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de krucifero (eruca sativa).
= roquette.
Erupci’o
1 : [Med.]
Apero de aknoj.
2 : [Geol.]
Vulkana elsputo.
= A-F-G-H-I
= 1 + 2 : éruption.
Erupt’o
{Df.}
Apero de aknoj.
= éruption.
Es
[Muz.]
E duontono sube.
= mi bémol.
Esamen’o
{T.Vx} [Zool.]
Abelaro, abelkolektiĝo.
// esameni.
= essaim ; esameni : essaimer.
ESCEPT’I
Apartigi, kromigi.
// — ado, aĵo ; senescepte.
= A-F-H-I
= excepter.
Escitator’o
{Rh.}
V. ekscitatoro.
= excitateur.
ESENC’O
Plej intima, ĉefa parto de estaĵo.
= A-F-G-H-I-R
= essence.
ESKADR’O
[Mar.]
Admirala ŝiparo.
// eskadrestro.
= A-F-H-I-R
= escadre ; eskadrestro : amiral, vice-amiral.
ESKADRON’O
[Milit.]
Roto de kavalerianoj.
// eskadronestro.
= escadron ; eskadronestro : chef d’escadron.
Eskarp’o
Rempara krutaĵo kontraŭ la sieĝantoj.
= escarpe.
ESKIM’O
Landano, loĝanto de nordamerika lando.
= esquimau.
ESKORT’I
Gardi, akompani.
= A-F-G-H-I-R
= escorter.
Esoter’a
Interna, komprenebla nur por adeptoj.
V. ezotera, V. ezotika.
= A-F-G-H-I
= ésotérique.
Espart’o
{Rh.} [Bot.]
V. alfo.
= alfa.
ESPER’I
Deziri, atendi feliĉaĵojn.
// — ema, ebla, igi, inda ; malesperi ; senesperigi.
= F-H-I
= espérer.
ESPERANT’O
Lingvo elpensita de Doktoro Zamenhof.
// — isto, ismo.
= esperanto.
Esplanad’o
{T.Vx}
Placego antaŭ fortikaĵo.
= esplanade.
Esplicit’a
[Mat.]
V. eksplicita.
= explicite.
ESPLOD’I
‹??› {Df.}
V. eksplodi, eble preseraro.
= exploser.
ESPLOR’I
Traserĉi, ekzameni.
// — ado, anto, ema, isto.
= A-F-H-I-R
= explorer.
Esponant’o
{Rh.}
V. eksponanto.
= exposant.
Esponent’o
{Sr.} [Mat.]
V. eksponanto.
= exposant.
Espoz’i
[Fot.]
Elmeti fotografan platon aŭ paperon al la sunradioj dum pli malpli longa tempo.
= A-F-G-H-I
= exposer.
ESPRIM’I
Eldiri, elparoli, elmontri.
// — ado, aĵo, ebla.
= A-F-G-H-I
= exprimer.
EST’I
Ĉefa verbo por esprimi ĉu ekziston ĉu posedon de kvalito.
// — aĵo, eco, igi, iĝi, ulo ; al’, antaŭ’, ĉe’, en’, for’, inter’, kun’, mal’, super’esti.
= A-F-G-H-I-R
= être.
Est’o
‹?› {M.T.} [Mar.]
Oriento.
= est.
Establ’i
Starigi, fondi.
// — aĵo, ejo.
= A-F-G-H-I-R
= établir.
ESTAFET’O
{Df.}
Militista rajdsendito, leterportisto.
V. stafeto.
= estafette.
Ester’o
[Kem.]
Speco de salo.
= éthersel.
Estetik’o
[Fil.]
Scienco pri beleco kaj belartoj.
// — isto, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= esthétique.
ESTIM’I
Ŝati, alte taksi.
// — ado, eco, ebla, indo, igi ; malestimi.
= A-F-H-I
= estimer.
ESTING’I
Malbruligi, senflamigi.
// — iĝi, ilo ; malestingi.
= A-F-H-I
= éteindre.
ESTR’O
Ordonanto, reganto, mastro.
// — ino, aro, eco, igi ; subestro, regnestro, ŝipestro, k.t.p.
= Celui qui commande.
ESTRAD’O
Altano por ricevi estraron en kunveno.
= F-G-H-I
= estrade.
Estragon’o
{Df.}
Speco de artemizio (artemisia dracunculus).
= estragon.
Estrakt’o
{Sr.}
V. ekstrakto.
= extrait.
Estrus’o
‹?› {Rh.} [Entom.]
V. ojstro. Speco de dipteroj, kies larvoj atakas ĉevalojn.
= œstre.
EŜAFOD’O
Alta ĉarpentaĵo por ekzekuti, k.t.p.
= A-F-G-R
= échafaud.
ET
Sufikso por malpliigi ĝis plej malalta grado kaj devenigi ĉiuspecajn vortojn el nomoj, adjektivoj kaj verboj ; ekz :
// dometo, varmeta, rideti, k.t.p.
// — ul’o-ino.
= Diminutif.
ETAĜ’O
Samplata parto de domo.
// teretaĝo, interetaĝo.
= F-G-R
= étage ; teretaĝo : rez-de-chaussée ; interetaĝo : entresol.
Etaĝar’o
{Vr.Z.}
Kredeble erare anstataŭ : etaĝero.
(ĉu eble : etaĝ’aro ?).
= étagère.
ETAĜER’O
Bretaro, bretmebleto.
= étagère.
Etap’o
{V.P.}
Stadio, tagodaŭra marŝado.
= F-G-H-I-R
= étape.
ETAT’O
[Fin.]
Listo, nomaro.
// bienetato.
= F-G-H-I
= état.
ETEND’I
Pligrandigi, plilongigi, kuŝigi, sterni.
= A-F-H-I
= étendre, tendre.
ETER’O
1 : [Fiz.]
Universala elasta medio.
2 : [Kem.]
Substanco tirita el alkoholo per acido.
= A-F-G-H-I-R
= 1 + 2 : éther.
ETERN’A
Ĉiamdaŭra, sen komenco nek fino.
// — aĵo, eco, ulo, igi, iĝi.
= A-F-H-I
= éternel.
Etik’o
Scienco de la bonmoroj.
= A-F-G-H-I-R
= éthique, morale.
ETIKET’O
(Kortega) ceremoniaro.
= A-F-G-I
= étiquette.
Etil’o
[Kem.]
Radikalo (C2H5) de la alkoholo (C2H5OH).
// etilklorilo (klorido de etilo).
= éthyle.
Etimologi’o
Deveno de vorto ; esploro, scienco pri.
= A-F-G-H-I-R
= étymologie.
Etiologi’o
Esploro pri la kaŭzoj, scio de la kaŭzoj.
= étiologie.
ETIOP’O
Popolano de Afrika lando.
// — ujo.
= Éthiopien.
Etmoid’o
V. etmojdo.
= ethmoïde.
Etmojd’o
[Anat.]
Kraniosto simila al kribrilo.
V. etmoido.
= ethmoïde.
Etnik’a
{Df.}
Rilata al nacioj.
= ethnique.
Etnografi’o
Traktato pri nacioj.
= ethnographie.
Etnologi’o
Scienco de la nacioj.
// — isto.
= A-F-G-H-I-R
= ethnologie.
Etologi’o
[Fil.]
Scienco de la homaj karakteroj.
= éthologie.
Etrusk’o
{V.I.}
Popolo de Itala regiono.
// — ujo.
= Étrusque.
Etud’o
1 : [Muz.]
Speco de muzika verko.
2 : {Vf.}
Ekzerca, skiza artverko (ne nur muzika) • (pli larĝa senco).
= 1 + 2 : étude.
Eŭdiometr’o
[Fiz.]
Fizika instrumento por analizi gasojn.
= F-G-R
= eudiomètre.
Eŭdiometri’o
Arto analizi gasojn.
= eudiométrie.
Eŭfemism’o
Malseveriga esprimaĵo.
= A-F-G-H-I
= euphémisme.
Eŭfemist’o
‹?› {T.Vx}
Eŭfemismulo.
= euphémiste ?
Eŭforbi’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj dukotiledonaj (euphorbia).
// — acoj, aloj, idoj.
= euphorbe.
Eŭfrazi’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de skrofulariacoj (euphrasia).
= euphraise.
Eŭgenik’o
{Rh.}
Scienco de la bona edukado.
= puériculture.
Eŭkain’o
{T.Vx} [Kem.]
Kemiaĵo uzata en kuracarto por anestezio.
= eucaïne.
Eŭkalipt’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de aŭstraliaj arboj (eucalyptus).
= eucalyptus.
Eŭkaristi’o
Unu el la sep sakramentoj.
= A-F-G-H-I-R
= eucharistie.
Eŭklor’o
{T.Vx} [Entom.]
Signifo ne trovita. (Euchlora estas afrika fabaco).
= euchlore.
Eŭmenid’o
[Mitol.]
Eŭfemisma nomo de la Furioj.
= euménide.
EŬNUK’O
Kastrita servisto, gardisto.
= A-F-G-H-I-R
= eunuque.
Eŭpatori’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kompozitoj (eupatorium).
= eupatoire.
Eŭpod’oj
{T.Vx} [Entom.]
Signifo ne trovita (ĉu eŭporo (euporus), koleoptero ?).
= eupodes.
EŬROP’O
Parto de la terglobo, malnova mondo.
// — ano.
= Europe.
EVANGELI’O
Doktrino de Jesuo ; libro pri la vivo kaj morto de Jesuo.
// — isto, ano.
= A-F-G-H-I-R
= évangile.
EVENTUAL’A
(Io), kio povas okazi.
= A-F-G-H-I
= éventuel.
Evici’o
{V.I.}
Nuligo de la rajtoj de antaŭaĉetinto.
= éviction.
EVIDENT’A
Klarega, okulvidebla, nedubebla.
= A-F-G-H-I
= évident.
EVIT’I
Sin gardi kontraŭ, forkuri de.
// — ado, ema, ebla, inda, igi, iĝi ; maleviti.
= éviter ; maleviti : affronter.
EVOLU’I
Iompostiome disvolviĝi, malvolviĝi.
= évoluer.
EVOLUCI’O
Evoluado.
= A-F-G-H-I-R
= évolution.
Evonim’o
{T.Vx} [Bot.]
Speco de kreskaĵoj dukotiledonaj (evonymus).
= fusain.
Ezofag’o
[Anat.]
Kanalo kiu kondukas nutraĵon de buŝo al stomako.
= A-F-H-I
= œsophage.
EZOK’O
[Ikt.]
Speco de riverfiŝo (ezox).
// — oidoj.
= brochet.
Ezop’o
Antikva greka fablisto.
= Ésope.
Ezoter’a
{Df.}
V. esotera.
= ésotérique.
Ezotik’a
{V.P.}
V. esotera.
= ésotérique.

al la kaplitero D   — E —   → al la kaplitero F

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert