Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Elektronikaj tuttekstaj reeldonoj de malnovaĵoj :

Facilaj legaĵoj en Esperanto

Listo de facillingvaĵoj en Esperanto, mallongaj tekstoj por komencantoj, rakontoj por geknaboj, humuraĵoj



Facilaj legaĵoj — Esperantlingve :

Fluganta birdo orkolora Perdita kaj retrovita, de Émile Boirac (eduka rakonto, 1904) :
Ĉu mesaĝon, ĉi-tiu malforta birdeto alportas ? kompatinda forpuŝito de la glacia vento violenta, ĝi frapas beke sur la vitro ! ĉu La Reĝino malfermos la fenestron de la kastelo ? kion la etulo povus konigi al La Reĝo ?
— Rakonton, ne nur porinfanan, kiu similas al tiuj de Madame Leprince de Beaumont…
Mercuès Mon Village — Mia Vilaĝo, de Joseph Delfour (1904, dulingva) :
Mercuès [Merkues], ĉe rivero Lot, proksime de urbo Cahors [Kaor], en regiono Quercy [Kersi] (centre de sud-okcidento de Francio) : la kastelo, la cedro, la vivo de la vilaĝo.
La Kolorigisto-aerveturanto, de D-ro Godineau (1904) :
Interesa amuza aerveturado super Belgujo en jaro 1886 :
« …kaj vi, sinjoroj, ne volas ankoraŭ malsupreniri ? » – « Ha ! ne ! estas tro frue ! » Kaj ni turnas la dorson al la malplaĉantulo por reenigi nin en nian rigardadon.
Izabelo, la ĝardenistino Elementaj nocioj kaj konversaciaj ekzercoj — Instruado de Esperanto per Bildaro, de Th. Cart (1905) :
La unua moderna ilustrita lernometodo de Esperanto.
« Izabelo la ĝardenistino estas ĉarma fraŭlino kun ovala vizaĝo kaj grandaj nigraj okuloj. Ŝi simple vestis sin per blua robo refaldita sur ruĝa subjupo ; blankaj broditaj manumoj ornamas la manikojn de ŝia ruĝa korsaĵo, kies kolan eltranĉaĵon bukedo plibeligas.… »
Fidele laŭ naturo ! Kelkaj floroj Esperantaj, de A.-J. Witteryck (1907) :
Belgaj humuraĵoj kun belaj desegnaĵoj (serio 1a, numero 5a).
Solo de fluto, de Paul Bilhaud (E-a eld. en 1907) :
Kiel ludi fluton ? aŭ kiel ludi kun fluto ? aŭ kiel ludi per fluto ?… — ludita de F. Doré en la koncerto de la Unua Kongreso de Esperanto en 1905.
Benko ne okupita La Benkoj de la promenejo, de Jules Jouy (humuro, 1907) :
« En la jaro 1842-a, la Bretizanoj, kiuj kutimis iradi vespere sur la promenejo, plendis al la Urbestro, ke ili devas, pro manko de benkoj, sidiĝi sur la randon de la defluigaj fosaĵoj, senpere sur la herbon, kaj pro tio… »

Infanoj ĉe komuna manĝado en ĝardeno Morala edukado de la popola infano / La Femme du monde et l’enfant du peuple, de Baronino de Ménil (1907, dulingva) :
« En ĉi-tiu epoko, kiam la sociala demando okupas tiel grandan lokon en la ideoj, konversacioj, kaj precipe en la politiko, ekzistas ia socialismo pli modesta, kiu, apogante sin ne sur la egaleco de la klasoj, sed sur iliaj ĉiutagaj interrilatoj, povas ludi tre gravan rolon en la evolucio de la progreso… »

Ĉerkesa vilaĝo Esperanta Universala Biblioteko, de Aŭgusto de Marich kaj Georgo Davidov (eldonita en Budapesto, 1907-1908) :
Interesplena maldika kolekto de naŭ broŝuroj en kiu legeblas : Hungaraj poemoj Hungara poemaro I, Poemaro II – Petőfi ; etnografiaj skizoj pri Orienta Siberio La Jukagiroj, Persujo La Vivo en la Reĝa Kortego, La Punoj en Persujo ; tradiciaj rakontoj-fabeloj de Armenoj Ajcatur, Ĉerkesoj La Ĉiopotenca Beleco, Persoj Kiel oni devas ami ; tekstoj rilataj al la genocido farita al la Armenoj Morituri Vos salutant, Guteton da lakto !.

Suneto Amo, fonto de Vivo ; Revado, poemoj de Célestin Rousseau (1909) :
« En la tagoj unuaj de l’ mondo, sur lando dezerta,
« Eknaskiĝis el stela radio ĝardeno belega,
« Feliĉejo sub arda kaj luma ĉiel’ orienta …»

Floreto Ofero de monaĥo, de Marc Sangnier (1909) :
«… Nur krada fenestro heligas la severaspektan ĉelon. Frato Agusteno surgenue sidas antaŭ tiu fenestro. Liaj longaj malgrasiĝintaj manoj kunpolmiĝis por preĝado ; lia kompatinda korpo jam de longe sklavigita kaj venkita… »

Rakontoj por junaj Esperantistoj (1911) :
Du malnovaj forgesitaj folkloraj rakontoj el la franca popola tradicio : Amand, Fortunée. Rolas : suferantaj malsataj infanoj, malriĉaj plugistoj, belaj princoj, feinoj, magia florpoto, arĝenta ringo, parolanta brasiko, kvankam ne aperas rano ĉi-foje…
Roksano La Morgaŭa Virino, de Roksano (1912) :
« LI : Ne senpacienciĝu kaj aŭskultu. (Li legas la leteron, kiun li tenas.)  Altestimata Samideano, Mi ĵus ricevis de samcelano el Chicago skribaĵon entenantan ducent spesmilojn…
« ŜI : (interrompante kun malestimo) — Por transdoni al mi ? Mi ne akceptas tian almozon !
« LI : Ŝt ! Estu kvieta kaj plu ne interrompu min. (Li daŭrigas sian legadon)  …entenantan ducent spesmilojn, por ke mi sendu al li la portreton de fraŭlino via fratino…»

Epizodo de milito, de Claudius Colas (1914) :
«… ŝajnis al li aŭdi ekĝeman voĉon helpon petante. Haltis. Profunda silento… Mi eraris, pensis. Post dek paŝoj voĉo rekomencis, pli plendanta… »
La aŭtoro mortis post unu monato da militado, ricevinta "prunon" en la kapon, kiel unu el liaj personaĵoj diris ŝerce en la komenciĝo de ĉi-tiu Kristnasko-rakonto.
Henriko kaj Marta, de J. Borre (1932) :
« … La irado tra la alloga aŭtuna kamparo estis tre idilia kaj ŝajnis al la urbana Henriko, ke li sin trovas en malgranda paradizo… »
La eta kato kun la hundo Papilio La Eta kato kiu ne volis morti, de infanolernejo de Prelles (ĉ. 1950) :
« Sinjorino Ŝotar volis mortigi sian katon. Ĝi estis malsana… »


Lectures faciles en espéranto : — textes en Français :

Mon Village — Mia Vilaĝo, de Joseph Delfour (1904, bilingue) :
Mercuès, au bord du Lot, près de Cahors : son château, son cèdre, ses habitants, la vie qui va.
Morala edukado de la popola infano / La Femme du monde et l’enfant du peuple, de la Baronne de Ménil (1907, bilingue) :
« À l’heure présente, où la question sociale tient une si grande place dans les idées, les conversations et principalement dans la politique, il m’a paru intéressant de signaler à votre attention un socialisme plus modeste qui, se basant non sur l’égalité des classes, mais sur leurs relations quotidiennes, peut jouer un rôle très important dans l’évolution du progrès… »

Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Cette collection inachevée de centaines de pages aborde tous les aspects de l’espéranto. Les feuillets ne sont pas reproduits ici sous forme numérique. Sont en lien avec le sujet :
Dans la Partie 1, La Langue auxiliaire espéranto, la série J : Bibliographie.
Dans la Partie 2, Anthologies, chrestomaties, les séries : L : Poésie. / M : Musique, Chant. / N : Théâtre. / P : Pensées et Maximes.
Dans la Partie 3, Livres d’étude, la série Y : Humour. Jeux. Divertissements.

Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org