Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Elektronikaj tuttekstaj reeldonoj de malnovaĵoj por :

Lerni Esperanton, instrui Esperanton

Prifaka listo de instrulibroj, broŝuroj por lerni la lingvon : bildlibroj, gramatiklibroj, kursoj, vortaroj, frazaroj



Lerni, majstri, instrui Esperanton — Esperantlingve :

Izabelo, la ĝardenistino Elementaj nocioj kaj konversaciaj ekzercoj — Instruado de Esperanto per Bildaro, de Th. Cart (1905) :
La unua moderna ilustrita lernometodo de Esperanto.
« Izabelo la ĝardenistino estas ĉarma fraŭlino kun ovala vizaĝo kaj grandaj nigraj okuloj. Ŝi simple vestis sin per blua robo refaldita sur ruĝa subjupo ; blankaj broditaj manumoj ornamas la manikojn de ŝia ruĝa korsaĵo, kies kolan eltranĉaĵon bukedo plibeligas.… »
Artikolo en Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia :
R. de Saussure : La nasko de Lingvo Internacia, temas pri la deveno de la E-a vorttrezoro.
Émile Boirac Plena Vortaro Esperanto–Esperanta kaj Esperanto–Franca, de Émile Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, kun helpo de Léon, Marcelle kaj Louis Fauvart-Bastoul (Diĵono, 1909-1910) :
La unua ĝenerala vortaro de Esperanto kies difinoj legeblas per la internacia lingvo mem. En 430 paĝoj PVEE difinas 10600 kapvortojn kaj citas 12200 derivaĵojn — kvantoj kiujn superŝutos post 60 jaroj PIV en 1970.
PVEE estis la unua kompleta difinvortaro de Esperanto — kaj la lasta enhavanta la kapliteron "W". En 1909 ĝia strukturo aspektis tute nova ; post cent jaroj da forgesado oni eblas taksi ĝin PIV-idon… kun suplemente la francligva traduko de ĉiu radiko.
La jena elektronika versio estas tute repaĝumita kun ligiloj — tuj uzu la vortaron : A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z.

Pri la gramatika specifikeco de la Fundamentaj radikoj, de K-dto Fauvart-Bastoul (1914) :
« …"blindula domo" signifas : "domo kiu estas de blindulo", dum "blinda domo" signifus : "domo, kiu estas mem blinda, kiu estas sen fenestro"… »
La Vivo de Liceano, de E. Deligny (1925) :
La plej frua lernolibro per la Cseh-metodo. Ĉiuj vortoj kaj dialogaj frazoj rilatas al la vivo en lernejo de Saint-Omer en 1925 : klaso, korto, manĝoĉambro, dormejo, premioj, ferioj, kaj Esperanto !
Postkursa libro de Esperanto, de Jago Veki [Joachim Wekerle] (1934) :
Kial "postkursa" ? Ĉar Esperanto estas pli ol lingvo, ĉar post eklerno de la fundamentaj gramatikaj reguloj, la lernanto povas sperti pli ol la kompreno de tiuj-ĉi reguloj mem, sperti geedziĝon de teorio kun praktiko, universalajn evidentecojn pri lingvoj, ankoraŭ pri la strukturo de homa psiko…
«…se ni konstruas kunprepozician vortogrupon per vorto, kiu agon esprimas, kaj kiu en la vortogrupo ludos la rolon de aktiva vorto, tiu ĉi vorto agon esprimanta ne povas esti kvalifikata per la simpla a-formo de tiu vorto, kiu en la vortogrupo ludas la pasivan, postprepozician rolon. Ekz. : "La forsendo de la amiko" ne estas "amika forsendo", sed : "amikon forsendo"…»
La butona fermilo de la poŝvortaro Oficiala Vortaro de Esperanto, de S. Grenkamp [Salomon Kornfeld] (1937) :
La unua poŝvortaro tute en Esperanto, rimarkinda pro difinoj kiuj klarigas egale la sencojn propran kaj figuran, kaj plie rimarkinda ĉar ĝi ne estis "oficiala" !
Serĉu inter la 4441 difinoj : A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z.
Provu elektronikan serĉilon : elektronika serĉilo.
Provu la novan informadikan trovludon : "Oficiala Vortarludo de Esperanto" (trovu la kapvortojn surbaze de iliaj difinoj).


Apprendre l’espéranto — en Français :

Notions élémentaires et exercices de conversation — L’ Esperanto enseigné par l’ Image, de Th. Cart (1905) :
La première méthode moderne illustrée d’espéranto.
Deux cents mots-clefs – 200 Ŝlosilvortoj, du Commandant Fauvart-Bastoul (1909). Le texte complet de l’ouvrage qui passe les mots en revue :
« Mais si le lecteur y peut trouver, nous l’espérons, les éléments propres à obtenir un correct emploi de la langue, ce qu’il y chercherait en vain, c’est l’intransigeance trop souvent familière aux grammairiens… »
« …une phrase en charabia, qu’elle soit transcrite en français, ou en esperanto, ne sera jamais que du charabia et cela ne jette de défaveur ni sur le français, ni sur l’esperanto… »
Les Mots Esperanto groupés selon le sens, vocabulaire complet par Marcel Bobin (1927) :
Plus de 5000 mots classés selon leur domaine d’application (éléments grammaticaux, corps humain, nourriture, famille, religion, habitation, activités, loisirs, société, commerce, éducation, sciences, arts, psychologie, terre, agriculture, animaux, plantes, minéraux, industrie…)
Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Cette collection inachevée de centaines de pages aborde tous les aspects de l’espéranto. Les feuillets ne sont pas reproduits ici sous forme numérique. Sont en lien avec le sujet :
Dans la Partie 3, Livres d’étude de l’Espéranto, la série R : Cours classique.

Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org