Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero A   — B —   → al la kaplitero C


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— B —


babili bacilo bagatelo bajoneto baki bakterio balo balai balado balanci balasto balbuti baldakeno baldaŭ baleno baleto balistiko balkono balono baloti balustrado balzamo balzamino bambuo bani banala banano bando bandaĝo banderolo bandito banko bankiero bankroti banto bapti bari barako barakti barbo barbaro barbiro barĉo bardo barelo bareliefo bariero barikado baritono barko barometro barono baso baseno basko basto bastardo bastiono bastono bati batali bataliono baterio batisto bazo bazalto bazaro baziliko bazilisko bedo bedaŭri beko bela beladono beletristiko beni benko benzino bero berilo besto beto betulo bezoni biblio bibliografio biblioteko biciklo bieno biero bifsteko bigota bilanco bilardo bildo bileto bindi binoklo biografio biologio birdo bireto bis biskvito bismuto bisturio bitumo bivako blanka blasfemi blato blazono bleki blinda bloko blokado blonda blovi blua bluzo bo boao boato bobeno boji bojkoti boksi boli bombo bombardi bombasto bombono bona bori borakso bordo bordelo borderi borso bosko boto botaniko botelo bovo braceleto brako bramo bramano brano branĉo brando branko brasiko brava breĉo bremso breto brido brigado briko brili brilianto broĉo brodi brogi brokanti bromo bronko bronkito bronzo broso broŝuro brovo brui bruli bruna brusto bruto bubo bubalo buĉi budo budĝeto buduaro bufo bufedo buko bukedo buklo bukso bulo bulbo buljono bulko bulteno bulvardo burdo burĝo burĝono burlesko burnuso busto buŝo buŝelo butero butiko butono


babili
Paroli intime.
bacilo
Mikrobo havanta formon de bastoneto, vivanta izole aŭ artike.
bagatelo
Ne grava afero.
bajoneto
Speco de ponardo surmetata al pafilo.
baki
(tr)
1 Kuiri en forno per varmo.
2 (f) Verki, prepari ion.
bakterio
Mikrobo kaŭzanta fermentadon, putradon, diversajn malsanojn.
balo
Kunvena festo dum kiu oni dancas.
balai
(tr)
1 Forigi polvon, malpuraĵon per speciala ilo.
2 (f) Perforte forigi.
balado
Nelonga lirikaĵo, kies temo estas ĉerpita el legendo.
balanci
(tr)
Movi alterne supren kaj malsupren.
balasto
Peraĵo, per kiu oni konservas ekvilibron de ŝipo aŭ plipezigas balonon.
balbuti
(netr)
Paroli neklare, haltante kaj ripetante silabojn.
baldakeno
1 Tegmentaĵo sur stangoj portata super la altranguloj dum procesioj, dum soleno.
2 Similspeca fiksa tegmentaĵo super altaro, trono, lito, solena sidloko.
baldaŭ
Post mallonga tempo.
baleno
[zoo] La plej granda mambesto vivanta en la maro.
baleto
[muz] Teatra verko, esprimata per mimiko kaj danco.
balistiko
Scienco pri la irlinio de elpafaĵoj.
balkono
1 Elstaraĵo ĉe fasado de domo ĉirkaŭita de balustrado kaj komunikiĝanta kun la loĝejo.
balono
1 Sferforma malpeza ludilo.
2 Aparato kapabla sin movi en la aero, helpe de gaso pli malpeza ol la aero.
3 Vitra sferforma vazo.
baloti
Voĉdoni.
balustrado
Barilo konsistanta el kunigitaj kolonetoj ĉe teraso, balkono, ĥorejo, ŝtuparo.
balzamo
1 Bonodora rezino.
2 (f) Trankviligilo, konsolo.
balzamino
[bot] Genro de balzaminacoj, ornama planto kun diverskoloraj floroj.
bambuo
Granda arbeca herbo, el kies trunko oni faras konstruojn, meblojn.
bani
(tr)
1 Meti korpon en akvon por ĝin lavi.
2 (f) Ĉirkaŭondi, malsekigi.
banala
Seninteresa, ofte uzata de ĉiu ajn.
banano
Fingroforma manĝofrukto.
bando
Aro da sentaŭguloj, vaguloj, rabistoj.
bandaĝo
Tola rubando por ĉirkaŭvolvi aŭ senmovigi vunditaĵon.
banderolo
Papera rubando, per kiu oni ĉirkaŭas presaĵojn, periodaĵojn ekspedante ilin.
bandito
Minacanta rabisto.
banko
Institucio profesianta financajn kaj monajn aferojn.
bankiero
Bankisto, bankposedanto.
bankroti
(netr)
Ĉesigi pagon de siaj komercaj ŝuldoj per juĝa deklaro.
banto
Ornama nodo.
bapti
(tr)
1 Doni la unuan sakramenton kaj apartan antaŭnomon.
2 (f) Doni nomon.
bari
(tr)
1 Malhelpi per io trairon.
2 (f) Malhelpi.
barako
Simpla, provizora loĝeja konstruo.
barakti
(netr)
Peni por sin liberigi.
barbo
Hararo kreskanta sur mentono kaj vangoj.
barbaro
1 Necivilizita kaj nekulturita homo.
2 (f) Kruelulo, fisenkompatulo.
barbiro
Homo, kies profesio estas razi, tondi kaj kombi la hararon.
barĉo
Beta supo.
bardo
Popola kantisto.
barelo
Vazoforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj kunfiksitaj per ringoj, kun du plataj fundoj.
bareliefo
Malmulte elstara reliefo.
bariero
Movebla barilo.
barikado
Improvizita surstrata baraĵo.
baritono
Vira voĉo inter soprano kaj baso.
barko
Senferdeka ŝipeto.
barometro
Instrumento por mezuri aerpremon.
barono
La plej malalta nobela titolo.
baso
La plej malalta vira voĉo.
baseno
1 Granda pelvo.
2 Akvujo en parko.
3 Havenparto ŝirmita kontraŭ ventoj kaj ondegoj.
4 Landoparto en kiu fluas rivero kun siaj flankriveroj.
basko
Malsupra, penda parto de frako aŭ alia trenaĵvesto.
basto
Parto inter ŝelo kaj ligno de arbo.
bastardo
Infano naskita ekster laŭleĝa geedzeco.
bastiono
Elstaranta, plurflanka parto de fortikaĵo.
bastono
Stangeto, ĝenerale ligna, por sin apogi dum promenado.
bati
(tr)
Frapadi per io.
batali
(netr)
Peni venki iun sindefendante aŭ atakante.
bataliono
1 Infanteria unuo, parto de regimento, konsistanta el pluraj kompanioj.
2 (f) Granda aro da homoj aŭ bestoj.
baterio
1 Artileria taĉmento.
2 Ilaro enhavanta fonton de elektra energio.
batisto
Plej delikata teksaĵo el lino.
bazo
1 Malsupra subportanta parto de objekto.
2 (f) Ĉefa, esenca principo.
3 Substanco naskanta salon ĉe kombino kun acido.
bazalto
Nigra vulkana rokaĵo.
bazaro
1 Foirejo.
2 Magazeno, en kiu oni vendas malkarajn diversaĵojn.
baziliko
1 [ĉe la romanoj] Konstruo, kiu servis kiel juĝejo aŭ kie kunvenadis komercistoj, bankistoj k.a.
2 Nomo de kelkaj ĉefpreĝejoj.
bazilisko
1 Speco de granda sendanĝera lacerto.
2 Fabela serpento, kiu mortigadis per nura rigardo.
bedo
Mallarĝa peco de tero, kiun oni ĝardenkulturas.
bedaŭri
(tr)
1 Senti ĉagrenon pro ia perdo, malsukceso.
2 Esti malkontenta.
beko
Korneca pintoparto de la buŝo de birdoj.
bela
Tre plaĉa.
beladono
[bot] Genro de solanacoj, planto venena, uzata en medicino.
beletristiko
Belliteraturo.
beni
(tr)
1 Solene alvoki favoron de diaĵo.
2 Solene bondeziri.
3 (f) Dankosenti.
benko
Longa tabula seĝo kun aŭ sen apogilo.
benzino
Fluidaĵo ricevata el distilaĵo de petrolo kaj uzata por ekstraktaj celoj kaj por movigi motorojn.
bero
Mola frukto havanta grajnojn.
berilo
Speco de smeraldo kun koloro de marakvo.
besto
1 Ĉiu estaĵo escepte de homo.
2 (f) Homo stulta kaj kruda.
beto
[bot] Genro de kenopodiacoj, legomo, el kiu oni produktas sukeron.
betulo
[bot] Genro de betulacoj, arbo blankligna, kun tre flekseblaj branĉoj.
bezoni
(tr)
1 Suferi pro manko de io necesa.
2 Esti en stato, en kiu io estas necesa.
biblio
Malnova kaj nova testamento.
bibliografio
1 Ĝenerala scienco pri libroj.
2 Listo de aperintaĵoj (libroj, periodaĵoj), ĝenerala aŭ rilata al iu difinita temo.
biblioteko
1 Kolekto da libroj laŭ certa ordo.
2 Libroŝranko.
3 Ejo en kiu oni konservas librokolekton.
4 Kolekto de libroj traktantaj iun specialan temaron.
biciklo
Durada velocipedo.
bieno
Granda terposedaĵo.
biero
Fermentinta trinkaĵo el hordeo kaj lupolo.
bifsteko
Rostita tranĉo da bovaĵo.
bigota
Tro fervora en la plenumo de la religiaj ceremonioj.
bilanco
Stato de aktivoj kaj pasivoj de entrepreno.
bilardo
Ludo, kiun oni ludas per eburaj kugloj, puŝataj de specialaj bastonoj sur speciala tablo.
bildo
1 Aspekto de objekto.
2 Rebrilo de objekto en akvo, en spegulo.
3 Similaĵo.
bileto
Surskribita paperfolieto, rajtiganta al partopreno, eniro, vojaĝo.
bindi
Kunkudri foliojn de libro kaj surligi al ĝi kovrilon.
binoklo
Duobla lorno uzata dum spektakloj.
biografio
Priskribo de ies vivo.
biologio
Scienco pri la fenomenoj de la vivo.
birdo
Dupieda, varmsanga vertebrulo, havanta flugilojn kaj plumojn.
bireto
1 Kvarangula aŭ ronda kapvesto.
2 Samspeca oficiala kapvesto portata en kelkaj landoj de pastroj, profesoroj, advokatoj k.a.
bis
Ekkrio por peti ripeton.
biskvito
Speco de seka kuka aŭ pana tranĉo.
bismuto
[ĥem] [Bi] Ĥemia elemento, grizeblanka metalo.
bisturio
Ĥirurgia tranĉileto.
bitumo
Nigrebruna terpeĉo.
bivako
Provizora surkampa ripozejo.
blanka
Havanta koloron de neĝo.
blasfemi
Insulte ofendi diaĵon aŭ religion.
blato
Hejma nokta insekto el la familio de blatoidoj, vivanta en kuirejoj, bakejoj.
blazono
Simbola insigno de nobela familio, urbo, regno, korporacio.
bleki
(netr)
1 [pri bestoj] Aŭdigi sian voĉon.
2 (f) Forte, malagrable kriegi.
blinda
1 Neposedanta vidkapablon.
2 (f) Nekapabla ĝuste juĝi.
bloko
Granda kaj peza maso da materio.
blokado
Ĉirkaŭsieĝo de fortikaĵo, urbo, haveno.
blonda
Helhara.
blovi
Movi la aeron.
blua
Havanta koloron de sennuba ĉielo.
bluzo
Virina mallonga vesto por kovri la ĝistalian parton de l’ korpo.
bo
Prefikso montranta la proedziĝan parenciĝon.
boao
1 Granda premsufokanta serpento.
2 Serpentoforma pelto, kiun virinoj portas ĉirkaŭ la kolo.
boato
Malgranda, malpeza barko kun remiloj.
bobeno
1 Cilindreto por ĉirkaŭvolvi fadenon.
2 Cilindro ĉirkaŭvolvita per elektra fadeno.
boji
(netr)
1 Krii kiel hundo.
2 (f) Malĝentile parolaĉi.
bojkoti
(tr)
Rifuzi rilaton kun iu.
boksi
(netr)
Pugnolukti.
boli
(netr)
1 [pri fluidaĵo] Varmiĝi ĝis la formiĝo de vaporaj veziketoj.
2 (f) Esti tre ekscitita.
bombo
1 Globforma eksplodilo plenigita per pulvo.
2 (f) Io neatendita.
bombardi
(tr)
1 Kanonpafadi kontraŭ io.
2 (f) Senpacience ripeti demandon, postulon.
bombasto
1 Ŝvelparolo.
2 Vortabunda trograndigo (= emfazo).
bombono
Franda malgranda sukeraĵo.
bona
1 Distingiĝanta per la kvalitaj ecoj de sia speco ; havanta virtecon kaj moralan valoron ; konforma al sia celo, al la regulo, al la devo, al la kutimo.
2 Afabla.
3 Feliĉa, prospera, sukcesa.
bori
(tr)
Fari truon per akrepinta ilo.
borakso
[ĥem] [BONa2] Natria salo.
bordo
Terstrio borderanta akvon.
bordelo
Prostituejo.
borderi
(tr)
Kunfaldi kaj kunkudri randon de vesto.
borso
Oficiala ejo por financaj aŭ komercaj operacioj.
bosko
Aro da arboj aŭ arbetoj plantitaj por ĝenerale plibeligi lokon en parko.
boto
Leda ĝisgenua ŝuo.
botaniko
Scienco pri plantoj.
botelo
Longforma vazo, ordinare el vitro, kun mallarĝa kolo.
bovo
Malsovaĝa kornhava remaĉulo.
braceleto
Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano.
brako
1 Supera membro ĉe la homo kaj kvarmanuloj.
2 Parto de tiu membro de la ŝultro ĝis kubuto.
bramo
[zoo] Genro de karpoidoj, manĝebla fiŝo.
bramano
Hinda pastro de Bramao.
brano
Ŝelo apartigita de la greno per muelado.
branĉo
1 Stangeto kreskanta el la trunko aŭ el aliaj branĉoj.
2 Parto de l’ dividiĝanta tuto.
3 [kom] Unu el la fakoj de l’ tuta komerco.
brando
Alkoholaĵo farata el vino, greno, terpomoj.
branko
Spirorgano ĉe la fiŝoj.
brasiko
[bot] Genro de kruciferoj, legomo.
brava
1 Sentima, kuraĝa.
2 Preta plenumi sian devon.
breĉo
Larĝa fendo en muro, roko, ŝipo.
bremso
Mekanika aŭ elektra aparato por malakceli, haltigi aŭ reguligi movon aŭ funkciadon de maŝino.
breto
Horizontala tabulo por meti sur ĝin objektojn.
brido
Buŝrimeno, kiun oni metas al besto por ĝin konduki.
brigado
1 Taĉmento da soldatoj konsistanta ĝenerale el du regimentoj.
2 Organizita aro por samcela laboro.
3 Polica organiza unuo.
briko
Bakita argilpeco uzata por konstrui.
brili
(netr)
1 Eligi aŭ resendi helan lumon.
2 (f) Altiri atenton al si.
brilianto
Facetita diamanto.
broĉo
1 Virina ornamaĵo provizita per pinglo, kiu kroĉiĝas en hoketo aŭ ŝirma ingeto.
brodi
(tr)
Kudri reliefajn desegnojn.
brogi
(tr)
1 Trempi en bolanta fluidaĵo.
2 Brulvundi per bolanta fluidaĵo.
brokanti
1 Aĉetadi kaj vendadi okazajn malnovaĵojn.
2 Komerce trompi.
bromo
[ĥem] [Br] Ĥemia elemento. Malhele ruĝa, peza fluidaĵo.
bronko
[anat] Spirkanalo, kiu plilongigas traĥeon kaj per kiu la aero eniras la pulmon.
bronkito
[med] Inflamo de bronko.
bronzo
Kunfandaĵo ĉefe el kupro kaj stano.
broso
Ilo por forigi malpuraĵon per frotado.
broŝuro
Maldika ne pli ol deksespaĝa libreto.
brovo
Arkforma hararo super la okuloj.
brui
(netr)
1 Aŭdigi konfuzajn sonojn.
2 Konfuze krii.
bruli
(netr)
1 Konsumiĝi per fajro.
2 (f) Konsumiĝi pro ia sento.
bruna
Malhele kaŝtana.
brusto
Parto de la korpo de la kolo ĝis la ventro.
bruto
1 Malsovaĝa kvarpiedulo.
2 (f) Maldelikata homo.
bubo
Petola knabeto.
bubalo
[zoo] Sovaĝa bovo.
buĉi
(tr)
1 Mortigi brutojn por nutrado.
2 (f) Amase murdi.
budo
Senluksa konstrueto el lignaj tabuloj.
budĝeto
1 Projekto de la jaraj en- kaj elspezoj.
2 La tuto de la jaraj en- kaj elspezoj.
buduaro
Intima virina saloneto.
bufo
[zoo] Ranosimila, verukhaŭta amfibio.
bufedo
1 Meblo kun manĝaĵoj en restoracio, teatro.
2 Ejo, kie estas instalita bufedo.
buko
Diversforma ringo kun movebla pinglo por fiksi zonon.
bukedo
Fasko da detranĉitaj floroj.
buklo
Spirale volviĝanta harfasko.
bukso
[bot] Genro de buksacoj, arbeto ĉiam verda.
bulo
Proksimume globforma maso de mola materio.
bulbo
1 Legomo kun akra gusto kaj odoro, multuzata kiel spicaĵo kaj kies radiko prezentas globforman tuberon.
2 Malsupra aŭ subtera parto de la trunketo de kelkaj herbecaj plantoj.
buljono
Supo el kuirita viando aŭ legomoj, aŭ el ambaŭ.
bulko
Malgranda bakaĵo el tritika faruno.
bulteno
Perioda informilo de societo.
bulvardo
1 Larĝa strato ĉirkaŭiranta la urbon.
2 Larĝa strato borderita per arboj.
burdo
[ent] Genro de apoidoj, abelosimila insekto.
burĝo
Homo de meza klaso.
burĝono
Ŝvelaĵo sur planto, el kiu elvolviĝas floroj kaj folioj.
burlesko
Facilanima, triviala komedio kun dancoj kaj kantoj.
burnuso
Longa araba mantelo kun kapuĉo.
busto
1 Supera parto de la homa korpo.
2 Skulptaĵo prezentanta la kapon kaj la bruston.
buŝo
Kavaĵo de la homa kaj besta vizaĝo, tra kiu ili sin nutras.
buŝelo
Angla mezuro por ŝuteblaj korpoj.
butero
Grasa substanco el lakta kremo.
butiko
Teretaĝa modesta vendejo, alirebla senpere de la strato.
butono
Eta, diversforma vestornamaĵo servanta ankaŭ por kunteni libere partojn de vesto.

al la kaplitero A   — B —   → al la kaplitero C

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert