Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero Ĥ   — I —   → al la kaplitero J


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— I —


i ia ial iam ibiso id ideo idealo idealismo identa ideografio idilio idiomo idioto idiotismo idolo ie iel ies ig ignori iĥtiokolo il ilekso ili ilumini ilustri iluzio imagi imiti imperativo imperfekto imperio imperialo imperialismo impertinenta impliki imponi importi imposto impreso impresario improvizi impulso imuna in inaŭguri inaŭguracio incenso inciti ind indekso indiferenta indigo indigni indiĝeno indiki indikativo individuo indukti indulgi industrio inerta infano infanterio infekti infero infinitivo inflamo influi informi infuzi ing ingredienco ingveno inĝeniero iniciati inko inklina inkluziva inkognito inkvizicio inkvizitoro inokuli insekto insidi insigno insisti inspekti inspektoro inspiri instali instanco instigi instinkto institucio instituto instrui instrukcio instrumento insulo insulti int intelekto inteligenta intenci intendanto intensa inter interesi interjekcio intermiti interna interpreti interpunkcio intervjuo intesto intima intrigi inundi invadi invalido inversa inviti io iom iri irido iriso ironio is ism ist istmo it iu izoli


i
Finaĵo de infinitivo.
ia
Adjektiva pronomo esprimanta nedifinitan kvaliton, nedifinitan econ.
ial
Adverbo esprimanta : pro ia kaŭzo.
iam
Adverbo esprimanta : en iu nedifinita tempo.
ibiso
[zoo] Genro de ibisoidoj, longkrura birdo, manĝanta serpentojn kaj aliajn rampulojn.
id
1 Sufikso formanta substantivojn el substantivaj radikoj :
a) por nomi junajn bestojn ;
b) por nomi homojn apartenantajn al la sama familio aŭ raso iniciatita de fama viro.
2 Vortero memstara signifanta :
a) naskito, filo, infano ;
b) posteulo ;
c) disĉiplo.
ideo
Pensaĵo, komprenaĵo, imago.
idealo
La plej alta perfekteco, kiun oni imagas, sed kiu ne estas atingebla.
idealismo
Celado al idealo, al perfekteco.
identa
Tute sama.
ideografio
Skribsistemo, en kiu oni esprimas ideojn, kaj ne la sonojn de la vortoj, pere de ĉiuspecaj signoj.
idilio
1 Versaĵo pri kampara, laŭnatura vivo kaj amo de paŝtisto.
2 Trankvila, senzorga amo aŭ vivo.
idiomo
Lingvaĵo, dialekto.
idioto
1 Homo neposedanta inteligentecon pro cerba difekto.
2 (f) Homo malsaĝa, malinteligenta.
idiotismo
Nelogika esprimo aŭ vortkonstruo aparta al iu lingvo.
idolo
1 Figuro, statuo prezentanta diaĵon.
2 (f) Persono, kiun oni adoras kvazaŭ diaĵon.
ie
Adverbo esprimanta : en iu loko.
iel
Adverbo esprimanta : iamaniere.
ies
Nevariebla pronomo esprimanta : de iu, apartenanta al iu.
ig
Sufikso formanta :
a) verbojn el adjektivaj kaj substantivaj radikoj kun la signifo : fari ion ia, kaŭzi, ke io estu ia ;
b) verbojn el verbaj radikoj kun la signifo : agi tiamaniere, ke iu alia faru la agon esprimitan de la radiko.
ignori
(tr)
Ne voli scii, intence neatenti.
Sufikso formanta :
a) verbojn el adjektivaj kaj substantivaj radikoj kun la signifo : veni aŭ esti metata en staton montratan de la radiko ;
b) verbojn el verbaj radikoj kun la signifo : vole aŭ nevole transiri al nova stato esprimata de la radiko kaj rezultanta de ago farita de iu ajn inkluzive de la subjekto.
iĥtiokolo
Gluo fabrikata el la naĝveziko de kelkaj fiŝoj.
il
Sufikso formanta el verbaj radikoj substantivojn kun la signifo de instrumento per kiu oni faras la agon esprimitan de la verbo.
ilekso
[bot] Genro de akvifoliacoj, arbeto ĉiam verda kun brilaj kaj pikaj folioj kaj ruĝaj beroj.
ili
Pronomo de la tria persono en pluralo por ĉiuj seksoj.
ilumini
(tr)
Lumigi domon, stratojn, urbon per speciale ornamaj lumaĵoj okaze de festo, aparta soleno.
ilustri
(tr)
Ornami tekston, gazeton, libron, poŝtkarton per bildoj.
iluzio
Eraro de sentoj aŭ de spirito, pro kiu ni rigardas ŝajnon kiel realon, revon kiel efektivaĵon.
imagi
(tr)
Krei al si bildon en sia spirito.
imiti
(tr)
Agi aŭ fari same kiel alia.
imperativo
Ordona modo en la esperanta kaj en multaj aliaj lingvoj.
imperfekto
[gram] Gramatika formo de la pasinta tempo, esprimanta agon aŭ staton longedaŭran, ripetatan aŭ samtempan kun alia pasinta tempo.
imperio
Granda regno havanta sub si ordinare diversajn venkitajn popolojn kiel koloniojn.
imperialo
Surtegmenta fako de veturilo, vagono, aŭtobuso, tramveturilo por vojaĝantoj.
imperialismo
Imperiismo.
impertinenta
Arogante, senhonte malrespekta.
impliki
(tr)
1 Malhelpi la movojn de iu aŭ io senorde ĉirkaŭvolvante malhelpaĵojn.
2 Malhelpi, malfaciligi agadon al iu per diversaj malhelpaĵoj.
imponi
Kaŭzi respekton, admiron, obeemon pro sia supereco.
importi
(tr)
Enporti varon el eksterlando.
imposto
Deviga pago de regnanoj por la bezono de la ŝtato, urbo k.s.
impreso
1 Influo al la sentoj, koro, spirito.
2 Efiko de lumo sur fotografan platon.
impresario
Entreprenisto de cirkaj, teatraj, koncertaj aŭ alispecaj spektakloj.
improvizi
(tr)
Senprepare verki, paroli, organizi.
impulso
Forto, instinkto, kiu igas nin ion fari.
imuna
1 [med] Ŝirmita kontraŭ infekta malsano (= neinfektebla).
2 [pol] Nerespondeca antaŭ la leĝo, nepersekutebla.
in
Sufikso formanta el substantivaj radikoj substantivojn kaj montranta la virinan, la naskopovan sekson.
inaŭguri
Solene malfermi, komenci.
inaŭguracio
Solena malfermo, komenco (= inaŭguro).
incenso
1 Aroma rezino brulanta kun bonodora fumo kaj uzata en kelkaj religiaj ceremonioj.
2 (f) Laŭdo, flato.
inciti
(tr)
Eksciti kontraŭ si mem aŭ kontraŭ iu alia.
ind
Sufikso formanta adjektivojn ordinare el transitivaj verbaj radikoj kaj esprimanta ĉiam sencon pasivan kun la signifo : kiu meritas esti –ata.
indekso
1 Tabelo indikanta ion en alfabeta ordo.
2 [rel] Listo de libroj, kies legadon malpermesas katolika eklezio.
indiferenta
1 Prezentanta aŭ havanta neniun motivon por preferi aŭ por interesiĝi pri io aŭ iu.
indigo
[ĥem] [C16 H10 ON2] Blua koloriga substanco.
indigni
(netr)
Senti kaj montri koleron kaj malestimon pro maljusta, malnobla ago.
indiĝeno
Landano origina de la praloĝantoj de la lando.
indiki
(tr)
Montri, konigi ion al iu.
indikativo
[gram] Verba modo esprimanta agon aŭ staton kiel realaĵon.
individuo
1 Unuopa estaĵo rilate al la sia speco.
2 (f) Persono nekonata (ofte uzata en fia senco).
indukti
(tr)
1 Rezoni konkludante el apartaj faktoj al ĝenerala leĝo.
2 [fiz] Produkti elektran fluon per magneto aŭ alia elektrofluo.
indulgi
Agi nesevere kontraŭ ies misago, kulpo, peko, eraro.
industrio
Arto, metio produktanta varojn pogrande el krudaj materioj kontraste al terkulturo.
inerta
Senmova, neagema, senenergia.
infano
1 Homa estaĵo rilate al siaj gepatroj.
2 Junaĝulo kontraste al plenkreskulo.
infanterio
Nomo donata al la militistaro, kiu iras piede al batalo.
infekti
(tr)
1 [med] Transigi al iu ĝermon de malsano.
2 (f) Transigi malbonaĵon, malvirton, kutimon, pensmanieron.
infero
1 [rel] Loko, kie la pekuloj suferas post la morto.
2 (f) Loko en kiu oni suferas.
infinitivo
[gram] Verba modo esprimanta agon aŭ staton laŭ ĝenerala, nedifinita maniero.
inflamo
Malsana stato de organo karakterizata per ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj plialtiĝo de la temperaturo (= brulumo).
influi
Efiki morale aŭ materie al iu aŭ io.
informi
Doni sciigojn, klarigojn al iu sen ties speciala peto.
infuzi
(tr)
Trempi substancon en fluidon, por ke tiu ĉi prenu la esencajn sukojn de la substanco.
ing
Sufikso formanta substantivojn el substantivaj radikoj kun la signifo de ilo, en kiu oni fiksas aŭ nur parte enŝovas la koncernan objekton.
ingredienco
[ĥem] Ĉiu aparta substanco, kiu konsistigas miksaĵon.
ingveno
[anat] Korpoparto inter la malsupro de ventro kaj la kokso.
inĝeniero
Diplomito de teknika lernejo.
iniciati
(tr)
Proponi aŭ fari ion la unua.
inko
Kolora fluido por skribi, desegni aŭ presi.
inklina
Esti ema al io de natura sento.
inkluziva
Entenita, enkalkulita.
inkognito
Konservo de sekreto pri sia nomo kaj situacio.
inkvizicio
[rel] Iama eklezia pastra tribunalo starigita por juĝi kaj puni herezulojn kaj sorĉistojn plej parte per brulado.
inkvizitoro
Membro de la inkvizicia tribunalo.
inokuli
(tr)
1 [med] Enkonduki en vivantan organismon ĝermon de infekta malsano por ĝin tiamaniere imunigi.
2 [bot] Enigi vivantan burĝonon aŭ branĉeton en alian planton, por ke ĝi tie plu kresku.
insekto
[ent] Klaso de sespiedaj artropodoj al kiu apartenas i.a. muŝo, abelo, papilio, formiko.
insidi
Malutili, peni malutili sekrete al iu per ruzo kaj trompo.
insigno
Distingiga signo de rango, ofico, societo.
insisti
(netr)
Persisti ĉe opinio aŭ postulo.
inspekti
(tr)
Kontroli laboron aŭ agadon de io aŭ iu.
inspektoro
Inspektisto.
inspiri
(tr)
Entuziasmigi, influi, instigi, animi ies koron aŭ senton al io.
instali
(tr)
Meti ion en la destinitan lokon kaj definitive aranĝi por la funkciado aŭ agado.
instanco
1 Grado de juĝa povo.
2 Aŭtoritato havanta la juĝan povon.
instigi
(tr)
Puŝi iun al ago.
instinkto
Natura, denaska impulso.
institucio
Publika aŭ privata organizo, fondaĵo.
instituto
Nomo de diversaj altlernejaj, porsciencaj organizoj.
instrui
Konigi al iu sciojn, doni lecionojn, montri konduton, lernigi.
instrukcio
Ordonaro kun klarigoj, laŭ kiuj io devas esti farita.
instrumento
Nomo de diversaj fabrikataj iloj servantaj al diversaj celoj.
insulo
Terparto ĉirkaŭita de akvo.
insulti
(tr)
Diri al iu ofendajn vortojn.
int
Finaĵo de l’aktiva participo en pasinta tempo.
intelekto
Kapablo pensi, rezoni kaj kompreni.
inteligenta
Posedanta viglan intelekton.
intenci
(tr)
1 Voli fari ion.
2 Fiksi siajn pensojn sur io por ĝin fari.
intendanto
1 Oficisto direktanta administre domon, bienon de grava persono.
2 Oficisto direktanta administre publikajn servojn.
intensa
[io] Streĉa, tre energia, viva.
inter
1 Prepozicio esprimanta :
a) pozicion de iu aŭ io restanta en la mezo de du aŭ pluraj objektoj aŭ personoj ;
b) pozicion de io en la tempo de du aŭ pluraj momentoj, faktoj, okazoj ;
c) en la nombro de.
2 Prefikso esprimanta :
a) la suprajn sencojn ;
b) reciprokecon.
interesi
(tr)
Veki scivolon ĉe iu por iu aŭ io.
interjekcio
[gram] Ekkria vorto esprimanta senton de la animo.
intermiti
(netr)
Periode interrompiĝi kaj rekomenciĝi en egalaj intertempoj.
interna
1 Ĉirkaŭita de la limoj, de fermita spaco ; malekstera.
2 Enlanda kontraste al ekster lando.
3 (f) Anima, esenca, idea, morala.
interpreti
(tr)
1 Traduki al fremdulo ion el fremda lingvo, kiun li ne komprenas.
2 Klarigi al iu ion ne klaran, nekompreneblan.
interpunkcio
Signo per kiu oni apartigas vortojn, frazojn aŭ partojn de frazoj.
intervjuo
Konsentita interparolo de ĵurnalisto kun eminenta persono pri iu ajn temo por poste ĝin raporti en sia ĵurnalo.
intesto
Digesta kanalo ĉe homo aŭ besto kondukanta de la ventro ĝis la anuso.
intima
1 Interna kaj profunda, plena de komunaj sentoj, de konfido, familiareco, hejmeco, komforto.
2 (f) Interna, neaperanta ekstere.
intrigi
(netr)
Ruze agi por utili al si kaj malutili al aliaj.
inundi
(tr)
Superakvi.
invadi
(tr)
1 Perforte eniri, enfali fremdan landon.
2 (f) Grandamase eniri, okupi iun lokon.
invalido
[mil] Homo ne kapabla plu labori aŭ militservi pro ia kripleco.
inversa
1 Kontraŭa al la ordinara, reala direkto de l’objekto.
2 Returnita, renversita.
inviti
(tr)
Peti iun veni.
io
Nedifina pronomo montranta nedifinitan objekton, aferon, ideon.
iom
Adverbo montranta nedifinitan malgrandan kvanton aŭ nombron, malaltan grandon aŭ mezuron.
iri
(netr)
1 Moviĝi per piedoj aŭ alimaniere de unu loko al alia, por iu difinita celo.
2 (f) Esti en stato de progreso aŭ malprogreso.
irido
[bot] Genro de iridacoj, vegetaĵo kun grandaj ornamaj ordinare violaj floroj.
iriso
Ronda diverskolora membrano en la okulglobo kun centra truo por enlasi la lumradiojn.
ironio
Moka parolmaniero, laŭ kiu la esprimoj havas kontraŭan sencon al tio, kion oni volas diri.
is
Finaĵo de l’ pasinta tempo.
ism
Sufikso esprimanta doktrinon, sistemon, teorion, kulton, ian kutiman pens- aŭ agmanieron.
ist
Sufikso esprimanta profesion, metion kaj eĉ ofte ordinaran, preferatan aktivan aŭ apartigan okupiĝadon.
istmo
Mallarĝa terkolo inter du maroj kuniganta du terpartojn.
it
Finaĵo de l’ pasiva participo en la pasinta tempo.
iu
Nedifina persona pronomo.
izoli
(tr)
1 Soligi, apartigi, malhelpi interrilatojn, ĉesigi ĉiun kontakton.

al la kaplitero Ĥ   — I —   → al la kaplitero J

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert