Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

  al la kaplitero V   — Z —   prospekto, reklamo


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— Z —


zebro zefiro zenito zibelo zigzago zingibro zinko zizelo zodiako zono zoologo zoologio zorgi zuavo zumi


zebro
[zoo] Genro de unuhufaj mamuloj, rimarkinda pro sia flava felo kun longaj brunaj strioj.
zefiro
Agrabla milda venteto.
zenito
1 [astr] Punkto de la ĉiela firmamento rekte super nia kapo.
2 (f) Plej alta grado, kiun oni povas atingi.
zibelo
[zoo] Speco de mustelo, kiu diferencas de ĝi per siaj rondoformaj oreloj, kaj per sia pli mallonga vosto.
zigzago
Rompita linio, formanta alterne elstarajn kaj malelstarajn angulojn.
zingibro
[bot] Genro de zingibracoj kreskanta en Azio, kies pulvorigita radiko estas uzata kiel aroma spicaĵo.
zinko
[ĥem] [Zn] Ĥemia elemento, blugriza peza metalo, uzata en elektro, por kovri tegmentojn, en kunfandoj k.s.
zizelo
[zoo] Genro de sciuroidoj, mamulo kies korpo estas tre gracia, kun grandaj vangosakoj, malgrandaj piedoj kaj vosto, kaj kiu endormiĝas por la vintro.
zodiako
[astr] Rondforma zono, kies mezon okupas la ekliptiko kaj kiu enhavas la dekdu stelogrupojn (= konstelaciojn), kiujn ŝajnas trakuri la suno dum unu jaro.
zono
1 Strio el teksaĵo, ledo k.t.p. por ĉirkaŭmeti la talion.
2 (f) La korpoparto, kiun oni ĉirkaŭas per tia zono.
3 [mat] Parto de supraĵo de sfero inter du paralelaj rondoj.
4 Ĉiu el la kvin grandaj dividoj de la tera globo, difinitaj per polusaj kaj tropikaj rondoj.
zoologo
Zoologiisto.
zoologio
Scienco pri bestoj.
zorgi
Serioze kaj persiste uzi siajn spiritajn fortojn por la bono de iu aŭ io.
zuavo
[mil] Infanteria soldato de la franca nordafrika armeo.
zumi
(netr)
Aŭdigi bruon similan al la bruo de fluganta insekto.

  al la kaplitero V   — Z —   prospekto, reklamo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert