Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero Ŝ   — T —   → al la kaplitero U


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— T —


tabako tabano tabelo tablo tabulo tabureto taĉmento tafto tago tajloro taksi taksuso takto taktiko talento talero talio talismano talko talmudo talpo tamburo tamburino tamen tamtamo tani tandemo tangento tanino tapeto tapioko tapiŝo tarantelo tarantulo tarifo taroko taso tasko tatui taŭgi tavolo teo teatro tedi tegi tegmento tegolo teismo teisto tekniko teksi teksto telefono telegrafo telegramo telero teleskopo temo tempo temperamento temperaturo tempio templo teni tendo tendeno tendenco tenio tenoro tenti teokratio teologo teologio teoremo teorio tero terapio teraso terceto terebinto teritorio termino termito termometro terni teruro testamento testiko testudo tetano tetro tetrao tezo tia tial tiam tiaro tibio tie tiel ties tifo tigro tikli tilio timi timiano timono tindro tineo tinko tinkturo tinti tio tiom tipo tipografio tiri tirano titano titolo tiu togo tolo toleri tomato tombo tombako tono tondi tondri tonsuro topazo topografio torĉo tordi toreadoro torento torfo torni tornistro torpedo torso torto tosto tra trabo tradicio traduki trafi trafiko tragedio tragika tragikomedio traĥeo trajto trakti traktato tramo tranĉi trankvila trans transepto transito transitiva trapezo tre trefo tremi tremolo trempi treni trezoro tri tribuno tribunalo tributo trigonometrio triki trikoto trilo trinki tripo tritiko triumfo triviala tro trofeo trogo trombo trombono trompi trono tropo tropiko troti trotuaro trovi truo trudi trufo trulo trumpeto trunko trupo trusto truto tualeto tubo tubero tuberkulo tuberkulozo tufo tuj tuko tulo tulipo tumulto tunelo tuniko turo turbo turbano turbino turdo turismo turisto turkiso turmenti turni turniro turto tusi tuŝi tuta


tabako
1 [bot] Genro de solanacoj, planto kun longaj larĝaj folioj.
2 Sekigitaj folioj de tiu planto, uzataj diversprepare por fumado, maĉado aŭ flarado.
tabano
[ent] Genro de dipteroj, dika muŝo suĉanta la sangon de homoj kaj bestoj.
tabelo
1 Listo, nomaro, skalo, metode aranĝita sur paperfolio, kartono, afiŝo k.s.
tablo
Meblo, konsistanta el plato sur unu aŭ pluraj piedoj.
tabulo
1 Plata, ne tre dika peco el ligno aŭ alia materio.
2 Similspeca ligna aŭ ardeza plato, uzata en lernejoj por skribi sur ĝi per kreto.
tabureto
Seĝo sendorsa kaj senbraka.
taĉmento
1 [mil] Parto de regimento marŝanta aparte.
2 Aro da homoj, laborantaj kune kaj formantaj apartan tuton.
tafto
Silka ŝtofo, teksita kiel tolo, karaterizata per susurado, kiam oni ĝin ĉifas.
tago
1 Tempo, dum kiu la suno lumigas la horizonton, kaj dum kiu la tero turnas sin ĉirkaŭ sia akso.
2 Tempo de la leviĝo ĝis la subiro de la suno.
tajloro
Homo, kiu profesie faras vestojn.
taksi
(tr)
Determini, difini, fiksi la valoron de iu aŭ de io.
taksuso
[bot] Genro de koniferoj, arbo ĉiam verda, kun malgranda brilruĝa frukto.
takto
1 [muz] Divido de la melodio en egaldaŭrajn partojn.
2 Regula intermita bruo.
3 (f) Kapablo konforme al la cirkonstancoj, agi kaj paroli sagace, sprite, konvene kaj delikate.
taktiko
1 [mil] Arto uzi kaj disponi la armeon al batalo.
2 (f) Maniero, metodo atingi la celon.
talento
1 [iam] Pezunuo ĉe egiptoj, romanoj kaj grekoj.
2 [iam] Monunuo.
3 Eksterordinara spirita kapablo.
talero
[iam] Aŭstra, etiopa, germana monunuo.
talio
Ĉirkaŭo de la homa korpo super la koksoj.
talismano
Objekto, havanta kvazaŭ miraklan povon alporti feliĉon, defendi kontraŭ la malbono, gardi la sanon k.t.p., kiam oni ĝin portas.
talko
[ĥem] Blanka pulvoreca mineralo, grasa ĉe palpado, uzata kiel pudro por haŭto.
talmudo
[rel] Kolekto da hebreaj religiaj kaj leĝaj libroj, kunmetita de rabenoj en la tria jarcento kaj kiu konsistas el du partoj : Miŝno kaj Gemaro.
talpo
[zoo] Genro de insektomanĝuloj, mambesteto kun velurosimila felo.
tamburo
[muz] Muzika instrumento, konsistanta el malplena ligna cilindro, kies suproj estas fermitaj per streĉitaj maldikaj ledoj, kiujn oni frapas per specialaj bastonetoj.
tamburino
[muz] Speco de malgranda tamburo, kiu havas nur unuflanke streĉitan maldikan ledon, kun sonoriletoj.
tamen
Konjunkcio esprimanta fortan kontraŭecon : malgraŭ tio.
tamtamo
[muz] Muzika instrumento ĉe hindoj, ĥinoj kaj malajoj, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni frapas per speciala bastoneto.
tani
(tr)
Transformi felon en ledon per specialaj ĥemiaj procedoj.
tandemo
1 [iam] Kaleŝo durada kun du ĉevaloj, jungitaj unu malantaŭ la alia.
2 Dupersona bicikleto.
tangento
[mat] Rekto, kiu tuŝas kurbon ĉe unu punkto.
tanino
[ĥem] Organika substanco, eltirata el gajlo, kristala pulvoro uzata en medicino kaj ĉe tanado.
tapeto
Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras la murojn de ĉambroj.
tapioko
Nutra faruno el radiko de brazila planto, nomata manjoko miksita kun iom da akvo, sekigata sur fajro kaj formanta specon de grio.
tapiŝo
Diversspece farita tuko por kovri murojn, meblojn, plankon.
tarantelo
[muz] Vigla itala popola danco.
tarantulo
[ent] Genro de araneoidoj, araneo ofta en Italujo.
tarifo
1 Oficiala prezaro.
2 Tabelo de impostaj, fervojaj, telegrafaj, poŝtaj, doganaj kaj aliaj pagoj.
taroko
Speco de kartludo kun 78 kartoj.
taso
Malalta trinkvazo, ordinare kun kurba elstara tenilo, por kafo, teo, supo.
tasko
1 Laboro, kiu devas esti farota dum difinita tempo.
2 Difinita laboro, servo.
tatui
(tr)
Ornami la haŭton per eterne daŭrantaj koloraj desegnoj, farataj per pinglado kaj per enŝmirado de speciale por tio preparitaj farboj (koloraĵoj).
taŭgi
(netr)
1 Esti kapabla, uzebla, utiligebla por io.
tavolo
1 Maldika etendo de substanco egale kuŝita, metita, disetendita sur alia.
2 (f) Certa nombro da homoj de la sama profesio, socia klaso, kasto.
teo
1 [bot] Sekigitaj folioj de tearbo.
2 Trinkaĵo, preparata el ili.
teatro
Konstruo, kie oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj aŭ marionetoj.
tedi
(tr)
Fariĝi por iu malagrabla, kaŭzi nekontentecon, lacecon.
tegi
(tr)
1 Kovri ion per speciale al ĝi alĝustigita tuko, tiel, ke ĝi formas unu tuton.
2 Kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas parton de la tuto.
tegmento
Supra parto de la konstruo, konsistanta ordinare el lado, tegolo, ardezo, ŝindo aŭ pajlo.
tegolo
Maldika, kurba aŭ plata briko el bakita argilo, per kiu oni kovras tegmentojn.
teismo
[filo] Metafizika instruo, bazita sur la kredo al Dio.
teisto
Adepto de teismo.
tekniko
Tuto de la procedoj de arto aŭ metio.
teksi
(tr)
1 Elfari ŝtofon, tolon el interplektataj fadenoj.
2 (f) Kombini, imagi.
teksto
1 Propraj vortoj de aŭtoro, dokumento rilate al komentarioj, tradukoj k.t.p.
2 Fragmento el Biblio, kiel temo de prediko.
telefono
Aparato por transporti je granda distanco la sonojn de la homa voĉo, kaj de la muzikaj tonoj per elektra fluo.
telegrafo
Aparato optika aŭ elektromagneta por rapide transsendi sciigojn je granda distanco.
telegramo
Sciigo sendita per telegrafo.
telero
Plata, malprofunda aŭ iom profunda vazo el porcelano, fajenco, argilo, metalo.
teleskopo
Optika instrumento por observi la astrojn.
temo
1 Ĉefa penso, enhavo, priparolata objekto.
2 Ĉefa penso, disvolvigita kaj prilaborita en verko.
3 Tasko, kiun oni donas al lernanto por ĝin disvolvi.
4 [muz] Vico da tonoj, muzika penso, kiu estas ripetata kaj prilaborata kiel materialo por pli granda kompono.
5 [muz] Ĉefa motivo de l’arto.
tempo
1 Daŭro, mezurata per la pli malpi longa sinsekvo de tagoj kaj noktoj.
2 Difinita parto de la daŭro, epoko, periodo, sezono.
temperamento
1 Tuto de la psikologiaj kaj fiziologiaj ecoj de individuo.
2 Viva kaj pasia karaktero, viveco.
temperaturo
1 Grado de varmo.
2 Atmosfera stato de l’aero.
tempio
[anat] Flanka parto de la frunto.
templo
Konstruo, loko dediĉita al kulto.
teni
(tr)
1 Havi en la mano kaj ne ellasi.
2 Kapti per la mano kaj ne ellasi.
3 Gardi.
4 Konservi en senŝanĝa situacio, restigi senŝanĝe.
5 Havi en sia povo.
tendo
Portebla, subĉiela loĝejo, konsistanta el tolo, fiksita sur stangoj.
tendeno
1 [anat] Ekstremaĵo de muskolo kuniganta ĝin kun osto.
2 Ŝnuro, kuniganta la ekstremojn de la pafarko.
tendenco
1 Inklino al ia celo.
2 Emo popularigi, disvastigi, propagandi ian ideon per speciale pli malpli malkaŝa rekomendo aŭ prezento en literaturaj verkoj, paroloj.
tenio
[zoo] [med] Rubandoforma vermo, vivanta en la intestoj de homo kaj besto.
tenoro
La plej alta vira voĉo, ampleksanta du oktavojn.
tenti
(tr)
Submeti al provo, instigi, allogi al malbona ago, faro.
teokratio
[filo] Ŝtata reĝimo, en kiu la pastroj havas la plej grandan povon apoge al la teorio, ke la povo devenas de dioj, sekve iliaj reprezentantoj devas esti ĝiaj efektivigantoj.
teologo
Specialisto en la teologio.
teologio
[rel] Scienco pri Dio kaj religio.
teoremo
Scienca aserto, kiun oni devas pruvi.
teorio
1 Ĉia science, sed ne praktike pruvita opinio pri la tuto de iaj fenomenoj, klariganta iliajn kaŭzojn kaj ilian interrilaton.
2 Ĉia kono aŭ scienco pri io kontraste al ĝia praktika efektivigo kaj aplikado en la vivo.
3 Instruo pri la principoj de ia scienco.
tero
1 [astr] Planedo, sur kiu ni vivas.
2 Ekstera tavolo de tiu planedo, kiu ne estas kovrita per la maroj ; la solida parto kontraste al la oceano, al la maro.
3 Parto de la tero, sur kiu vivas popolo, nacio, okupata de iu ŝtato.
4 Substanco, el kiu konsistas la tavolo de nia planedo.
terapio
Arto kuraci.
teraso
1 Ebena altaĵo, abrupte limigita kvazaŭ ŝtupo.
2 Larĝa subtenita masonaĵo sur deklivo.
3 Plataĵo sur konstruo, monto, altaĵo.
terceto
[muz] Muzika verko por tri voĉoj aŭ por tri instrumentoj.
terebinto
[ĥem] Rezineca, densa diafana fluido, elfluanta el trunkoj de multaj pingloarboj, multe uzata en medicino kaj industrio.
teritorio
Difinita parto de lando, regiono.
termino
[gram] Vorto aŭ esprimo, speciala al scienco, arto, metio.
termito
[ent] Genro de izopteroj, tropika insekto, vivanta socie kiel formiko kaj detruanta ĉion, kion ĝi renkontas (= blanka formiko).
termometro
Instrumento por mezuri la temperaturon.
terni
(netr)
Subite kaj bruege elspiri la aeron per la nazo.
teruro
Tre granda timo.
testamento
1 Akto, en kiu oni deklaras sian volon pri la transdono de sia posedaĵo.
2 La lasta volo.
testiko
[anat] Sperma glando.
testudo
[zoo] Genro de kelonioidoj, kvarpieda rampulo, kies korpo estas surkovrita per kiraso, el sub kiu eliĝas la kapo, kolo, mallonga vosto kaj mallongaj piedoj.
tetano
[med] Infekta malsano, karakterizata per dolorigaj kaj daŭraj konvulsioj de ĉiuj preskaŭ muskoloj dependaj de la volo.
tetro
[zoo] Genro de kokbirdoj, sovaĝa, granda kaj forta birdo, nigra kun verda brusto kaj kun blanke makulita ventro, kies viando estas tre ŝatata.
tetrao
[zoo] Genro de kokbirdoj, vivanta en arbaroj kaj kies viando estas tre ŝatata.
tezo
1 Aserto, diskutata, pruvata kaj defendata.
2 Temo de publika diskuto.
3 Scienca aserto prilaborita kaj publike defendata de studinto en la universitato por sukcesi doktorecan ekzamenon.
4 Broŝuro, libro entenanta tezon.
tia
Montra adjektiva pronomo esprimanta la kvaliton.
tial
Pro tia kaŭzo.
tiam
En tiu tempo, en tiu okazo, en tiu momento.
tiaro
[rel] Trikrona papa mitro.
tibio
[anat] Longa dika osto inter genuo kaj piedo.
tie
En tiu loko.
tiel
Tiamaniere, en tia grado.
ties
Nevariebla pronomo esprimanta apartenon, posedon.
tifo
[med] Infekta febra malsano.
tigro
[zoo] Genro de feloidoj, rabobesto kun nigre striita felo.
tikli
(tr)
Kaŭzi per delikataj kaj ripetataj tuŝoj de la haŭto ektremon, kiu ordinare elvokas ridon.
tilio
[bot] Genro de tiliacoj, arbo kies ligno estas blanka, mola kaj malpeza, kaj el kies floroj oni faras porŝvitan kaj dorman infuzon.
timi
(tr)
Havi malagrablan senton, kaŭzitan de efektiva aŭ imaga minacanta danĝero aŭ malfeliĉo, kiun senkonscie oni emas eviti.
timiano
[bot] Genro de labiacoj, arbusto, uzata kiel spicaĵo, tre ŝatata de kuniklo.
timono
Longa ligna stango fiksita horizontale al la antaŭo de la veturilo kaj al kiu oni jungas trenbestojn.
tindro
Spongeca, facile brulema substanco, kiun oni preparas el certaj arbaj fungoj.
tineo
[ent] Malgranda papilio, kies larvoj manĝas lanajn ŝtofojn, grajnojn, peltojn k.t.p.
tinko
[zoo] Genro de ciprinoidoj, riverfiŝo, simila al karpo, ne pli longa ol tridekkvincentimetra, kies viando estas tre bongusta.
tinkturo
1 Fluida substanco por kolorigi ŝtofojn, teksaĵojn k.t.p.
2 [ĥem] Solvaĵo de substanco en alkoholo aŭ etero.
3 [ĥem] Solvaĵo koloriganta histojn, mikrobojn.
tinti
(netr)
Eligi sonon sonoran kaj tremantan.
tio
Montra kaj relativa, substantiva pronomo por objektoj, aferoj, ideoj, personoj kaj nombroj.
tiom
Tia nombro, tia kvanto ; tian nombron, tian kvanton.
tipo
1 Ideala modelo, kuniganta en si en tre alta grado la esencajn ecojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco.
2 Modela peco, laŭ kiu oni produktas, fabrikas similajn pecojn.
3 Tuto de karakterizaj ecoj.
4 Figuro, persono tre originala.
5 [bot] [zoo] Homo, besto aŭ planto, kiu estas kvazaŭ reprezentanto de sia speco, de sia raso.
tipografio
Presarto.
tiri
(tr)
1 Alproksimigi, ŝovi, movi al si ion aŭ iun kun forto.
2 (f) Eligi.
3 (f) Longigi.
4 (f) Logi.
tirano
1 Uzurpanto de absoluta regopovo.
2 Absoluta, kruela, maljusta regnestro.
3 (f) Homo, kiu uzurpas sian aŭtoritaton.
titano
Fortega giganto.
titolo
1 Surskribo metita sur libro, ĉapitro, super artikolo k.t.p. por ĝin ecigi.
2 Honora ofico, honora posteno.
3 Nomo, kiun oni donas kiel signon de merito aŭ digneco al certaj personoj.
tiu
Montra, adjektiva kaj relativa pronomo.
togo
1 [iam] Longa, larĝa vesto, kiun portis antikvaj romanoj drapire, kovrante la maldekstran brakon kaj lasante libera la dekstran.
2 Longa, larĝa vesto, kiun portas ceremonie altrangaj oficistoj, juĝistoj, advokatoj, profesoroj.
tolo
Teksaĵo, ŝtofo farita el lino aŭ kanabo.
toleri
(tr)
1 Permesi, ne malhelpi al io, kio ne plaĉas.
2 Elporti ion malsevere.
tomato
[bot] Genro de solanacoj, planto kun ruĝaj manĝeblaj fruktoj.
tombo
Fosaĵo en tero aŭ speciala ŝtona monumento, por meti la ĉerkon kun la mortinto.
tombako
Fandaĵo el kupro kaj zinko.
tono
1 [muz] Pura, muzika sono.
2 Esprimo de la voĉo.
3 Maniero per kiu oni esprimas sian senton.
4 [muz] Interspaco inter du notoj de la gamo.
5 [muz] Gamo en kiu estas komponita ario.
6 Nuanco de koloro.
tondi
(tr)
Fortranĉi haron, lanon, herbon, k.t.p. proksime al ĝia radiko.
tondri
(netr)
Fari bruegon fulmante.
tonsuro
[rel] Razita rondo sur la kapa supro de katolikaj pastroj.
topazo
Flava, diafana juvelŝtono.
topografio
Priskribo kaj desegna prezento de difinita terspaco.
torĉo
Simpla lumigilo, konsistanta el ligna bastono aŭ tordita ŝnuro ŝmirita per rezino, vakso aŭ peĉo.
tordi
(tr)
Turni flekseblan objekton per ĝiaj du ekstremoj en kontraŭajn direktojn.
toreadoro
Homo batalanta kontraŭ la virbovoj dum kurludoj.
torento
1 Tre rapida akvofluo.
2 (f) Rapida fluo.
torfo
Bruligebla substanco, konsistanta el plantaj pli malpli karbigitaj malkomponiĝoj, troviĝanta en marĉoj.
torni
(tr)
Turni sur speciala stablo pecon el ligno, metalo aŭ argilon kaj ĝin prilabori.
tornistro
Kvarangula ledosako kun rimenoj portata surdorse.
torpedo
Subakva eksploda pafaĵo, uzata dum batalo kontraŭ ŝipo.
torso
1 Homa trunko.
2 Skulptaĵo, prezentanta nur homan trunkon.
torto
Granda, rondforma kuko, ordinare tegita supraĵe per sukeraĵo aŭ konfitaĵo kaj interne intermetita ofte per frukta aŭ alispeca maso.
tosto
Propono dumfestena trinki je honoro de iu aŭ io.
tra
Prepozicio kaj prefikso esprimanta movon, agon de unu ekstremo ĝis alia.
trabo
Longa, dika kvadratforma peco el ligno, metalo, fero, uzata en konstruado.
tradicio
1 Buŝa transdono de opinioj, doktrinoj, ritoj, kutimoj, moroj, okazaĵoj de unu generacio al la alia.
2 Tio, kion oni tiamaniere transdonas.
traduki
(tr)
Esprimi vortojn, frazojn de unu lingvo en la alia.
trafi
(tr)
Atingi iun aŭ ion konkretan.
trafiko
1 Survoja cirkulado.
2 Komerca interkomunikado.
tragedio
1 Drama verko de altidea kaj profunda enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalante por nobla celo, falas en tiu batalo.
2 Malfeliĉa, terura okazaĵo.
tragika
Vekanta samtempe fortan kompaton kaj teruron.
tragikomedio
Tragedio, en kiu estas enplektitaj ankaŭ komikaj scenoj kaj kiu finiĝas feliĉe.
traĥeo
[anat] Spirtubo inter laringo kaj bronkoj.
trajto
1 Linio de la vizaĝo.
2 Eco de la karaktero.
3 Karakteriza eco.
4 Esprimmaniero.
trakti
(tr)
1 Priparoli ion.
2 Priparoli kondiĉojn de iu afero por veni al interkonsento.
3 Agi, konduti malbone aŭ bone kun iu.
traktato
1 Grava scienca verko.
2 Kontrakto inter du aŭ pliaj ŝtatoj, havanta solenan aspekton kaj temanta pri gravaj demandoj.
tramo
1 Kava relo.
2 Publika veturilo iranta sur kavaj reloj.
tranĉi
(tr)
1 Dividi solidan korpon per akra ilo.
2 (f) Subite solvi, decidi.
3 (f) Dividi, disigi.
4 (f) Kruele, dolore, malagrable frapi.
trankvila
Estanta en senagita kaj senekscita stato.
trans
Loka kaj tempa prepozicio esprimanta : ke oni estas sur la alia flanko de baraĵo aŭ limtempo, aŭ ke oni iras sur tiun alian flankon.
transepto
[arĥ] Navo, kiu krucigas la ĉefan navon en la krucformaj preĝejoj.
transito
[kom] Traveturo de fremdaj komercaĵoj aŭ personoj tra limoj de iu ŝtato al alia sen interrompo de vojaĝo.
transitiva
[gram] Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento.
trapezo
1 [mat] Kvarangulo, kies du lateroj estas paralelaj, sed neegale longaj.
2 Stango pendigita per du ŝnuroj paralele al la nivelo, kiun oni uzas por gimnastiki.
tre
Adverbo esprimanta : en alta grado, forte.
trefo
Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, prezentata per trifolio.
tremi
(netr)
Esti movata, agitata per malgrandaj, rapidaj, sinsekvaj movoj.
tremolo
1 [bot] Genro de salikacoj, arbo, kies folioj tremas eĉ se nur tre malforta venteto.
2 [muz] Tremado de l’ noto.
trempi
(tr)
Meti ion en fluidon.
treni
(tr)
1 Tiri ion post si.
2 Malfacile, pene tiri ion post si.
3 Malfacile paŝi.
4 Konduti sen energio, sen digno.
trezoro
1 Amaso da kaŝita mono aŭ multvaloraj objektoj.
2 (f) Io tre ŝatinda, amata.
tri
Du kaj unu.
tribuno
Podio por oratoro.
tribunalo
1 Juĝejo.
2 Juĝistaro, juĝantaro.
tributo
1 [pol] Sumo periode pagata de unu lando al alia kiel signo de dependeco.
2 (f) Tio, kion oni devas liveri aŭ doni.
trigonometrio
[mat] Scienco pritraktanta la kalkulojn de ĉiuj elementoj de trianguloj.
triki
(tr)
Fari teksaĵon plektante maŝojn mane aŭ maŝine.
trikoto
Trikaĵo.
trilo
[muz] Muzika ornamaĵo, konsistanta el rapida ripetado de du sinsekvaj tonoj.
trinki
(tr)
Gluti fluidon.
tripo
Manĝebla intesto de bestoj.
tritiko
[bot] Genro de gramenacoj, planto, el kies grajnoj oni faras la plej blankan farunon.
triumfo
1 Granda venko.
2 Granda sukceso.
triviala
Maldelikata, vulgara.
tro
Adverbo kaj prefikso esprimanta : en pli alta grado, ol tio devus esti ; pli ol necese.
trofeo
Objekto konkerita en batalo kaj montrata kiel signo de la venko.
trogo
Ligna manĝujo, en kiu oni donas manĝon al bestoj.
trombo
Akvomaso suprenlevita de la vento kaj turniĝe movata antaŭen kun granda bruo.
trombono
[muz] Blovinstrumento konsistanta el du tuboj, per kies ŝovado, de unu en la alia, oni atingas diversajn tonojn.
trompi
(tr)
Intence, malhoneste, pro sia utilo erarigi iun.
trono
1 Ceremonia seĝo de reĝo, imperiestro.
2 Reĝa, regna povo.
tropo
Stila figuro.
tropiko
Ĉiu el la du malgrandaj cirkloj de la sfero, paralelaj al ekvatoro.
troti
(netr)
Kuri kun rapideco meza inter la paŝo kaj galopo.
trotuaro
Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ambaŭflanke de strato aŭ ŝoseo.
trovi
(tr)
1 Renkonti tion, kion oni serĉas.
2 Renkonti ion okaze.
3 Opinii ion aŭ iun ia.
truo
1 Malplena, libera interspaco.
2 Ĉia kava malfermo, farita en korpo, objekto.
3 Natura aŭ nenatura kaveco, en kiu loĝas besto.
4 (f) Malgaja, malagrabla, malkomforta loĝejo.
trudi
(tr)
Devigi iun kontraŭ lia volo al io malagrabla, malplaĉa.
trufo
[bot] Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo pro sia specifa aromo.
trulo
Masonista ilo konsistanta el ladoplato kaj tenilo.
trumpeto
[muz] Muzika metala blovinstrumento.
trunko
1 Plej dika parto de arbo, de ĝia elkresko el la tero ĝis la disbranĉiĝo.
2 Homa korpo sen la kapo kaj membroj.
3 [mat] Parto de solida geometria korpo, kiu restas post fortranĉo de ĝia supro.
4 Meza parto de kolono.
trupo
1 Artistaro, aktoraro apartenanta al la sama teatro, cirko.
2 [mil] Soldataro.
trusto
[kom] Kuniĝo de entreprenoj de certa industria branĉo en unu grandan entreprenon por havi per tio efektivan monopolon.
truto
[zoo] Genro de riveraj fiŝoj, najbara al salmo, tre bongusta.
tualeto
1 Tuto de objektoj, per kiuj oni sin vestas.
2 Tuto de objektoj necesaj por sinpurigado, kombado k.t.p.
3 Virina vestaro.
tubo
1 Malplena cilindro el argilo, kaŭĉuko, metalo, vitro aŭ alia materialo.
2 [med] Kaverna, cilindra korpo.
3 [bot] Malsupra parto de unuflorfolia korolo aŭ de unuflorfolia kaliko.
tubero
Bulforma elkreskaĵo aŭ ŝvelaĵo sur korpo aŭ organo.
tuberkulo
[med] Malsana tubereto, kiun kaŭzas baciloj de tuberkolozo kaj formiĝanta en la organoj, kie ili penetris.
tuberkulozo
[med] Malsano kaŭzata de bacilo de Koĥ kaj karakterizata per formiĝo de tuberkuloj.
tufo
Aro da samspecaj maldikaj aĵoj, formantaj specon de bukedo.
tuj
Adverbo esprimanta :
a) en tre mallonga tempo, senprokraste ;
b) en tre malgranda interspaco de io, tute apude.
tuko
Peco de borderita teksaĵo, ordinare rektangula, por diversa celo.
tulo
Maldika, malpeza, retosimila kaj travidebla teksaĵo.
tulipo
[bot] Genro de liliacoj, bulba planto kun belaj ornamaj floroj.
tumulto
Granda malorda kaj brua malkvieto de homamaso.
tunelo
Subtera voja pasejo.
tuniko
1 [iam] Suba vesto kun mallongaj manikoj.
2 [rel] Vesto portata de pastroj sub mesvesto.
3 [rel] Vesto portata de diakonoj.
4 Tre longa virina bluzo.
turo
Tre alta kaj malvasta konstruo, kiu ordinare servas por plibeligi domon, por enteni sonorilojn de preĝejo k.s.
turbo
Ludilo konsistanta el pirforma peco kun pinto, kiun oni turnigas per ŝnuro aŭ alimaniere.
turbano
Orienta kapvesto konsistanta el tuko volvita ĉirkaŭ la kapo.
turbino
Masino konsistanta el speciala horizontala rado, kiu turniĝas movata de akvo, gaso aŭ vaporo.
turdo
[zoo] Genro de turdoidoj, birdo simila al merlo kaj kies plumaro estas makulita blanke kaj brune.
turismo
Ĉio rilata al organizado de plezurvojaĝoj.
turisto
Homo vojaĝanta por plezuro.
turkiso
Nediafana verdeblua juvelŝtono.
turmenti
(tr)
1 Kaŭzi suferon, doloron.
2 Suferigi iun korpe aŭ morale.
turni
(tr)
1 Movi ion ĉirkaŭ ĝia akso.
2 (f) Ŝanĝi la pozicion de aĵo en kontraŭan sencon.
3 (f) Direkti en iun direkton.
turniro
1 [iam] Publika vetbatalo inter kavaliroj.
2 (f) Publika konkurso.
turto
[zoo] Genro de turtoidoj, migranta birdo iom pli malgranda ol kolombo.
tusi
(netr)
Pene kaj brue elpuŝi aeron el pulmoj, pro ekscito de la muka membrano de la spira tubo.
tuŝi
1 Aligi, almeti parton de korpo al io aŭ iu.
2 Mencii, diri malmulte parolante pri io.
3 Fari ŝanĝon.
4 Kontaktiĝi kun io, atingi ion aŭ iun.
5 Rilati, koncerni.
6 Forte impresi, emocii.
tuta
Nedividita, kompleta en ĉiuj siaj partoj.

al la kaplitero Ŝ   — T —   → al la kaplitero U

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert