Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero U   — V —   → al la kaplitero Z


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— V —


vadi vaflo vagi vagono vaki vakcinio vakso valo valida valizo valori valso vampiro vana vanelo vango vanilo vanta vaporo varo varbi varii varianto variolo varma varti vasalo vasta vato vazo vazelino ve vegeti vegetara vejno veki vekto velo veleno velki velocipedo veluro veni vendi vendredo veneno venĝi venki vento ventoli ventro vera verando verbo verbeno verda verdigro verdikto vergo verki vermo vermiĉelo vermuto verso versto verŝi verto vertebro vertikala veruko vervo vespo vespero vesperto vesti vestiblo veŝto veti vetero veterano veterinaro veturi veziko veziro vi viadukto viando vibri viburno vico vidi vidvo vigla vikario viktimo vilo vilaĝo vino vinagro vindi vinjeto vinko vintro violo violono violonĉelo vipo vipuro viro virga virto virtuozo visko viskio visto viŝi vitro vitriolo vivi vivisekcio vizo vizaĝo vizio viziero viziti voĉo vojo vojaĝi voki vokalo vokativo voli volonte volumo volumeno volupto volvi vomi vorto vosto vualo vulgara vulkano vulpo vulturo vundi


vadi
(netr)
Paŝi en akvo aŭ mola substanco, koto, neĝo, marĉo.
vaflo
Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.
vagi
(netr)
Sencele iri de loko al loko.
vagono
Surrela veturilo por personoj aŭ varoj.
vaki
(netr)
Esti libera, neokupita, disponebla.
vakcinio
[bot] Genro de vakciniacoj, arbeto, kies samnomaj beroj estas manĝeblaj.
vakso
Flava, mola substanco, el kiu la abeloj konstruas siajn ĉelojn.
valo
1 Intermonta spaco.
2 Malaltaĵo inter kiu fluas rivero.
valida
Leĝoefika, taŭga.
valizo
Vojaĝa manportebla kofro.
valori
Havi utilecon, taŭgecon, uzeblecon, meriton, kvaliton, egalecon.
valso
1 Tritempa turndanco.
2 Melodio laŭ kiu oni dancas la valson.
vampiro
1 [zoo] Genro de kiropteroj, sudamerika mamulo, simila al vesperto, sed pli granda, kiu nutras sin ne nur per fruktoj kaj insektoj, sed elsuĉas ankaŭ sangon de dormantaj bestoj kaj eĉ de homoj.
2 [mit] Fabela monstro, suĉanta sangon de dormantaj homoj kaj bestoj.
3 (f) Persono, kiu riĉiĝas per laboro kaj ekspluato de aliaj.
vana
Senefika, senrezulta, senespera, nereala, neefektiva, senutila.
vanelo
[zoo] Genro de karadrioidoj, longkrura birdo, kies plumaro estas nigra, blua kaj verdeca, surventre blanka, kaj surflugile kun flavruĝaj makuloj.
vango
Flanka parto de la vizaĝo.
vanilo
1 [bot] Genro de grimpaj orkideacoj, arbo kies frukto estas tre ŝatata pro ĝia aromo.
2 La frukto mem.
vanta
1 Pretendanta havi kvalitojn, kiujn ĝi ne havas.
2 Fanfaronanta pri siaj eksteraj kvalitoj.
vaporo
Gaso, kiu formiĝas super varmiĝanta fluido.
varo
Komercaĵo.
varbi
(tr)
1 Instigi iun fariĝi soldato.
2 Instigi iun fariĝi partiano, aliĝi al grupo, societo, akcepti doktrinon k.s.
varii
(netr)
Ŝanĝiĝi, esti ŝanĝema laŭ cirkonstancoj.
varianto
1 Teksto de verko skribita de aŭtoro, diferenca de la alia en la sama verko.
2 Negrava ŝanĝo en ia verko.
variolo
[med] Infekta malsano, karakterizata per febro kaj haŭtpustuloj, lasantaj malgrandajn cikatrojn.
varma
1 Havanta, transdonanta aŭ konservanta la karakterizan senton, kiun kaŭzas fajro, sunradioj k.s.
2 (f) Pasia, fervora, arda en siaj agoj.
varti
(tr)
Gardi kaj zorgi infanon.
vasalo
[iam] Feŭdulo.
vasta
1 Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe.
2 (f) Havanta grandajn proporciojn, grandan amplekson.
vato
Kotono, uzata por bandaĝoj, por meti sub la ŝtofon de vesto k.t.p.
vazo
Profunda ujo de diversa grando kaj formo por fluidoj aŭ solidoj.
vazelino
Minerala graso, ekstraktata el petrolo kaj uzata por ŝmiri haŭton kaj por fari diversajn pomadojn.
ve
Ekkria vorteto, esprimanta plendon pro malfeliĉo aŭ minacon.
vegeti
(netr)
1 [bot] Vivi, kreski, disvolviĝi.
2 (f) Vivi mizeran, inertan, senesperan vivon.
vegetara
Konsistanta nur el senvianda nutrado.
vejno
1 [anat] Kanaleto, kondukanta sangon al la koro.
2 Longa, mallarĝa, vejnosimila tavolo aŭ strio en ligno, ŝtono, grundo.
veki
(tr)
1 Interrompi ies dormon.
2 (f) Vigligi, stimuli, inciti.
vekto
1 Balanciĝa stango de maŝino, pesilo k.s.
2 Surŝultra stango por porti pendantajn sitelojn.
3 Dustanga ilo por bati la grenon.
velo
Granda tola tuko, kiun oni streĉas ĉe la mastoj por kapti la venton.
veleno
1 Maldika pergameno.
2 Bela, glata, rigida papero, simila al pergameno.
velki
(netr)
1 [bot] Perdi vivfreŝecon, vivsukojn pro sekiĝo.
2 [pri homo] Malgrasiĝi, maljuniĝi, perdi vivfreŝecon kaj sanon.
velocipedo
Veturilo movata per la piedoj sur pedaloj.
veluro
Ŝtofo, havanta unuflanke mallongan, molan, staran kaj densan hararon.
veni
(netr)
1 Proksimiĝi al difinita loko aŭ persono.
2 Moviĝi de unu loko al alia.
vendi
(tr)
Cedi, liveri ion por interkonsentita pago.
vendredo
Sesa tago de la semajno, inter ĵaŭdo kaj sabato.
veneno
1 Minerala aŭ planta substanco, kies uzo detruas parte aŭ tute la funkciojn de la vivo.
2 (f) Tio, kio detruas, malutilas, malmoraligas.
venĝi
(tr)
Pagi, kompensi per malbono por ricevita malbono.
venki
(tr)
1 Superi iun en batalo.
2 Superi en konkurso.
3 Superpasi, transpasi malhelpaĵon.
vento
Pli aŭ malpli forta movado de la aero en la horizontala direkto.
ventoli
(tr)
1 Refreŝigi la aeron per enblovo de freŝa aero aŭ per kreo de aerondoj (= aerumi).
2 Skui grenon kaj purigi ĝin forblovante per aerondo la malpuraĵojn.
ventro
1 [anat] Parto de la korpo, kie estas la intestoj, inter la stomako kaj la pelvo.
2 (f) Pasio por la bona manĝo.
3 (f) Tiu parto de la korpo, konsiderata kiel sentiganta malsaton kaj akceptanta nutron.
vera
1 Konforma al la faktoj, al la realo.
2 Havanta esencajn kvalitojn al sia naturo.
verando
Speco de laŭbo, vitrita aŭ ne, alkonstruita al domo.
verbo
[gram] Vorto, esprimanta staton aŭ agon de subjekto.
verbeno
[bot] Genro de verbenacoj, ornama kaj farmacia planto.
verda
Havanta la koloron de la esperanta stelo.
verdigro
1 [ĥem] Salo el vinagra acido kaj kupro.
2 [ĥem] Kuprorusto.
verdikto
Decido de la juĝantaro pri la kulpeco de la akuzito kaj pri la puno.
vergo
1 Maldika, fleksebla branĉeto.
2 Fleksebla branĉeto per kiu oni frapas por puni.
verki
(tr)
Produkti, krei ion novan en scienco aŭ arto.
vermo
Mola, longa, ringoforma besto.
vermiĉelo
Maldike tranĉita makaronio.
vermuto
Blanka vino, en kiu estis infuzitaj diversaj amaraj plantoj.
verso
Aro da vortoj ritme kaj rime aŭ almenaŭ harmonie ordigitaj.
versto
Rusa mezuro de longeco (= 1064 ½ m).
verŝi
(tr)
Fluigi fluidon el unu ujo en ion aŭ sur ion.
verto
[anat] Kaposupro.
vertebro
[anat] Ĉiu aparta osto de la spino.
vertikala
Havanta la direkton de ŝnuro, ĉe kies ekstremo pendas peza objekto.
veruko
Malgranda elkreskaĵo de la haŭto.
vervo
Flama kaj fervora imago, inspiro ĉe parolanto aŭ verkisto.
vespo
[ent] Genro de himenopteroj, simila al abelo, sed ne produktanta mielon.
vespero
Tempo de la sunsubiro ĝis la apero de la nokta mallumo.
vesperto
[zoo] Genro de kiropteroj, mambesto kun flugiloj, simila al muso.
vesti
(tr)
Kovri la korpon per alĝustigita kovraĵo por ŝirmi kontraŭ malvarmo aŭ kaŝi nudecon.
vestiblo
Parto de la domo tra kiu oni eniras la konstruon kaj kiu servas nur kiel pasejo.
veŝto
Senmanika vira brustvesto, kiun oni portas sub la jako, surtuto k.s.
veti
Fari dubeŝancan interkonsenton inter personoj pri io kaj per kiu la pravonto ricevos la difinitan sumon aŭ aĵon de la malpravinto.
vetero
Stato de la atmosfero rilate al ĝia temperaturo, vento, malsekeco k.t.p.
veterano
1 Malnova soldato.
2 Homo, kiu maljuniĝis en sia profesio.
veterinaro
Bestkuracisto.
veturi
(netr)
1 Esti transportata de unu loko al alia per speciala ilo.
2 Moviĝi de unu loko al alia per speciala ilo.
veziko
1 [anat] Membrana sako, kiu entenas urinon.
2 Membrana sako, plenigita de gaso, kiun oni trovas en la ventro de certaj fiŝoj kaj kiu helpas al ilia ekvilibro.
veziro
Turka ministro.
vi
Pronomo de la dua persono en ununombro kaj pluralo.
viadukto
Alta ponto super vojo, strato, rivero.
viando
Bestokarno, uzata por manĝado.
vibri
(netr)
1 Eligi alterne rapidajn tremojn.
2 Formoviĝi el sia pozicio kaj reveni per alterna movo.
3 (f) Esti ekscitita, kortuŝita.
viburno
[bot] Genro de kaprifoliacoj, grimpa arbeto kun blankaj floroj kaj ruĝaj fruktoj.
vico
1 Sinsekvo da objektoj aŭ personoj en la sama linio.
2 (f) Sinsekvo da okazaĵoj aŭ da agoj.
vidi
(tr)
1 Percepti per la okuloj.
2 Esti atestanto de ia okazintaĵo.
3 Koni, kompreni.
4 Konstati, rimarki.
vidvo
Viro perdinta sian edzinon kaj ne reedziĝinta.
vigla
1 Freŝa, plena de forto, gaja.
2 Rapidaga, energia.
vikario
[rel] Helpanto kaj anstataŭanto de paroĥestro.
viktimo
1 Estaĵo, kiu mortas aŭ suferas pro la tiranado aŭ maljusteco de iu aŭ io.
2 Persono, kiun oni oferas pro interesoj de iu alia.
vilo
Tufo da elstarantaj haroj, fadenoj.
vilaĝo
Aro da malgrandaj domoj, malpli detale organizita ol urbo, kaj loĝata de kamparanoj.
vino
Alkohola, fermentinta trinkaĵo eltirita el samnomaj beroj.
vinagro
Acidigita vino, uzata kiel spicaĵo.
vindi
(tr)
1 Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko.
2 (f) Ĉirkaŭvolvi.
vinjeto
Ornama desegno por komenco aŭ fino de libro, ĉapitro, por paĝo, librokovrilo, leterpapero, poŝtuko k.s.
vinko
[bot] Genro de apocinacoj, kun violaj floroj, kreskanta en malsekaj lokoj.
vintro
La plej malvarma sezono, inter aŭtuno kaj printempo, de la 22 decembro ĝis la 21 marto.
violo
[bot] Genro de violacoj, planto kun bonodoraj, bluaj floroj.
violono
[muz] Kvarkorda arĉa instrumento.
violonĉelo
[muz] Kvarkorda arĉa instrumento, simila al violono, sed pli granda.
vipo
Batilo, konsistanta el ŝnuro aŭ maldika rimeno alligita al bastono.
vipuro
1 Genro de vipuroidoj, venena serpento.
2 (f) Malbonfara persono.
viro
1 Matura homo apartenanta al la forta sekso.
2 Besto, por difini la fortan sekson.
virga
1 Nehavinta ankoraŭ seksajn rilatojn.
2 Ne esplorita, ne kulturita, sendifekta.
virto
1 Konstanta homa emo al morala perfekteco.
2 Tuto de la bonaj kaj belaj inklinoj de homo.
3 Emo al bonaj agoj.
4 Pura honesta vivo, konduto.
5 Tuto de la kvalitoj specifaj al certa medio, profesio.
6 Konscia plenumo de siaj devoj.
7 Kvalito.
virtuozo
1 [muz] Artisto, majstro de granda, supera talento.
2 Majstro en ia arto.
visko
[bot] Genro de lorantacoj, parazita planto vivanta sur la branĉoj de certaj arboj.
viskio
Speco de grenbrando.
visto
Kvarpersona kartludo.
viŝi
(tr)
Purigi objekton per frota forigado de akvo, ŝvito, malpureco, polvo, malsekeco k.s.
vitro
1 Travidebla, malmola kaj rompebla substanco, produktata per fando de silika sablo kun potaso aŭ sodo.
2 Objekto farita el vitro.
vitriolo
Koncentrita sulfuroriĉa acido.
vivi
(netr)
1 Plenumi ĉiajn organikajn funkciojn, proprajn al rilata estaĵo homa, besta aŭ planta.
2 Havi la kapablon sin nutri, reprodukti kaj moviĝi.
3 (f) Loĝi.
4 (f) Daŭri.
5 (f) Konduti.
6 (f) Sin nutri.
vivisekcio
Operacio praktikata sur vivanta besto por studi fiziologiajn fenomenojn.
vizo
Konsula atesto sur pasporto permesanta en- aŭ traveturon de la koncerna lando por difinita tempo.
vizaĝo
Antaŭa parto de l’ homa kapo.
vizio
Imagata objekto, kiun aperigas aŭ dia revelacio aŭ iluzio de la vidosento.
viziero
1 Movebla vizaĝŝirmilo de kasko.
2 Parto de kapvesto, kiu ŝirmas la okulojn kaj la frunton kontraŭ la suno.
viziti
(tr)
1 Iri por vidi iun en lian hejmon.
2 Iri por vidi ion.
3 Ofte, regule iri ien.
voĉo
1 Sono, kiu eliras el la pulmoj kaj buŝo de la homo.
2 [muz] Parto de muzika verko, harmonie akordiĝanta kun la aliaj partoj de la sama verko samtempe ludataj aŭ kantataj.
3 Opiniesprimo de ĉiu pri alprenota decido aŭ elekto.
vojo
1 Spaco, kiun oni sinmove trairas.
2 Loko, spaco speciale preparita por iri aŭ veturi sur ĝi.
3 (f) Rimedo.
4 (f) Maniero de la konduto, de la agado.
vojaĝi
(netr)
Iri, veturi ŝanĝante lokon, regionojn, landojn.
voki
(tr)
Eligi laŭte voĉon por venigi.
vokalo
1 Sono, kiu povas esti prononcata sen helpo de alia sono.
2 Signo esprimanta tian sonon en nia alfabeto : a, e, i, o, u.
vokativo
[gram] Kazo esprimanta alvokon, alparolon.
voli
(tr)
1 Havi la deziron, intencon fari ion.
2 Postuli, ordoni.
3 Kapabli decidi ion fari aŭ ne.
volonte
1 Konsente kaj akorde kun sia volo, inklino.
2 Plaĉe kaj plezure.
volumo
Broŝuritaj aŭ binditaj folioj en unu tuto.
volumeno
[mat] Grando de spaco, kiun okupas ia korpo.
volupto
Granda sentuma plezuro.
volvi
(tr)
Ĉirkaŭmeti ion ĉirkaŭ io alia.
vomi
Elĵeti perforte tra la buŝo enhavon de la stomako.
vorto
Sono aŭ aro da sonoj esprimanta ideon.
vosto
1 Libera ekstremo de la spino ĉe vertebruloj.
2 Ekstremo en formo de tufo da plumoj ĉe birdoj.
3 Malantaŭa parto de la korpo ĉe fiŝoj, serpentoj kaj insektoj.
4 (f) Lasta parto de io longforma.
vualo
1 Delikata, diafana peco de ŝtofo por kovri la vizaĝon de virino.
2 [rel] Ŝtofpeco, per kiu monaĥinoj kovras sian kapon kaj vizaĝon.
3 Objekto, kiu kovras, kaŝas.
4 (f) Ŝajno, preteksto.
5 (f) Ĉio, kio kaŝas la veron, realon.
vulgara
1 Ĝenerale uzata, konata.
2 Triviala.
vulkano
Monto, el kies supro eliĝas lafo kaj cindro.
vulpo
[zoo] Hundosimila rabobesto kun flavruĝa felo kaj longa vosto, granda detruanto de birdoj.
vulturo
[zoo] Granda taga rabobirdo, kies kapo kaj kolo estas senplumaj, vivanta en la altaj montaroj de Eŭropo kaj Azio.
vundi
(tr)
1 Difekti per tranĉo, piko aŭ kontuzo.
2 Fari malbonon, difekton.
3 (f) Impresi malagrable la sentojn.
4 (f) Ofendi.

al la kaplitero U   — V —   → al la kaplitero Z

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert