Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero F   — G —   → al la kaplitero Ĝ


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— G —


gado gaja gajlo gajni galo galanto galanterio galantino galero galerio galono galopo galoŝo gamo gamaŝo ganglio gangreno ganto garantii garbo gardi gardenio gargari garni garnituro garnizono garolo gaso gasto gazo gazelo gazeto ge gelateno gemo genciano genealogio generacio generalo genio genisto genitivo genoto genro gento genuo geodezio geografio geologo geologio geometrio geranio gerundio gesto giganto gilotino gimnastiko gimnazio gipso girlando gitaro glacio gladi gladiatoro glano glando glaso glata glavo glazuro glicerino glicirizo glikozo glimo gliti globo gloro glui gluti gnomo gobio golfo gondolo gorĝo gorilo gotika gracia grado grafo grafito grafologio grajno gramo gramatiko gramofono granato granda grandioza granito graso grati gratuli grava graveda gravuri grego greno grenado grio grifelo grilo grimaco grimpi grinci gripo griza grogo groso groŝo groto groteska gruo grumbli grundo grupo gruzo gubernio gudro gufo guldeno gumo gurdo gusto guto gutaperko guverni gvardio gvidi


gado
[zoo] Genro de gadoidoj, kies ĉefaj specoj estas merlango kaj moruo.
gaja
1 Estanta en facilanima, bonhumora stato kaj montranta sian kontenton per eksteraj signoj.
2 [io] Kaŭzanta tian staton.
gajlo
1 Tubero kreskanta sur la folioj de kelkaj vegetaĵoj, kaŭzata de vespopiko.
2 Sama tubero sur kverko.
gajni
(tr)
Akiri ion aŭ bonan rezultaton en io per sia penado aŭ per favoro de l’ sorto.
galo
Maldoĉa, verdeflava sekrecio de la hepato.
galanto
[bot] Genro de amarilidacoj, planto kun blankaj sonorilformaj floroj, floranta ĉe la fino de la vintro.
galanterio
Akcesoraĵoj por vesto, tualeto, loĝejornamo.
galantino
Malvarma vianda manĝaĵo garnita per sia propra gelateneca suko.
galero
1 Militŝipo en antikva kaj meza epoko.
2 Ŝipo kiun remis alĉenigitaj krimuloj pro punlaboro.
3 (f) Punlaboro ; malfacila laboro.
galerio
1 Teatra balkono por la publiko.
2 Longa kovrita ekstera ejo de domo, monaĥejo k.t.p. servanta kiel promenejo.
3 Longa, mallarĝa subteraĵo.
4 Ejo aŭ vendejo en kiu troviĝas kolekto da artaĵoj.
5 La kolekto mem.
6 Salono kies longo estas dufoje pli granda ol la larĝo.
galono
Dika mallarĝa rubando el arĝenta, ora, silka aŭ alispeca fadenaĵo por ornami aŭ borderi veston, ĉapelon, uniformon.
galopo
1 Plej rapida kuro de ĉevalo.
2 (f) Tre rapida kuro.
galoŝo
Piedvesto, plej ofte kaŭĉuka, metata sur ŝuoj por ŝirmi sin kontraŭ granda malsekeco.
gamo
1 [muz] Serio el sep muzikaj notoj vicigitaj laŭ ilia natura ordo en la intertempo de unu oktavo.
2 (f) Serio da objektoj ordigitaj laŭ sinsekvaj nuancoj, laŭ natura gradiĝo.
gamaŝo
Senplanda malnovmoda vesto por ŝirmi la supron de la ŝuo kaj ofte la kruron.
ganglio
Nerva nodo.
gangreno
1 Iom post iom etendiĝanta putriĝo de ia parto de vivanta korpo.
2 (f) Morala putriĝo.
ganto
Manvesto.
garantii
1 Preni sur sin la respondecon.
2 Firme aserti, ke io estas vera, certa.
garbo
1 Fasko da falĉita greno.
2 Aro da longaj aĵoj.
gardi
(tr)
1 Zorgi pri ies sendanĝereco.
2 Zorge eviti danĝeran aŭ malbonan agon.
3 Konservi, reteni.
gardenio
[bot] Genro de rubiacoj, arbeto kun belaj, dikpetalaj floroj.
gargari
(tr)
1 Tralaveti nur per akvo.
2 Tralavi la buŝon kaj la gorĝon per fluido, kiun oni skuas en ili per elspirata aero.
garni
(tr)
1 Almeti ion al objekto por ĝin ŝirmi, plifortigi, kompletigi, ornami.
garnituro
Ornama garnaĵo.
garnizono
Militistaro gardanta fortikaĵon, urbon kaj daŭre loĝanta en ĝi.
garolo
Genro de korvoidoj, birdo kun granda kapo garnita de plumtufo, manĝanta grandajn insektojn, prirabanta nestojn kaj ŝtelanta ovojn.
gaso
[fiz] Senforma fluidaĵo, kies molekuloj tre malmulte alteniĝas inter si kaj ĉiam emas diseriĝi.
gasto
1 Vizitanto akceptata hejme amike kaj senpage.
2 Loĝanto en hotelo, vizitanto en restoracio.
gazo
Travidebla delikata teksaĵo el silko, lino k.s.
gazelo
[zoo] Rapidkura kaj belkrura remaĉulo.
gazeto
Periode aperanta presaĵo kun aktualaĵoj.
ge
Prefikso esprimanta kunecon de ambaŭ seksoj kaj servanta nur por substantivaj radikoj, kiuj montras vivantajn estaĵojn.
gelateno
Mola substanco, kiun oni ekstraktas el ostoj kaj kartilagoj de bestoj.
gemo
Gravurita juvelŝtono.
genciano
[bot] Genro de gencianacoj, amara herbo kun bluaj floroj, uzata por fari infuzaĵojn.
genealogio
Tabelo de deveno kaj parenceco de la membroj de gento.
generacio
1 Tuto de l’ proksimume samaĝaj homoj.
2 Posteularo de filo rilate al patro.
generalo
1 Militista rango supera al kolonelo.
2 (f) Ĉefo.
genio
1 Antikva diaĵo, protektanto de homo.
2 Fabela estaĵo.
3 Plej alta grado de homaj kapabloj.
4 Plej supera inteligento.
genisto
[bot] Genro de legumenacoj, arbeto kun flavaj floroj.
genitivo
Deklinacia kazo esprimanta posedon, kvaliton k.t.p., ordinare formata en nia lingvo per la prepozicio deda.
genoto
[zoo] Genro de viveroidoj, rabobesto kun bela valora felo.
genro
[zoo] [bot] Subdivido de familio, konsistanta el specoj, havantaj komunajn ecojn (= specaro).
gento
1 Grupo de familioj originaj de sama prapatro, kune vivantaj sub unu ĉefo.
2 Subdivido de nacio.
3 Raso.
genuo
Parto de la artiko, kie kuniĝas femuro kun la kruro.
geodezio
Scienco pri la termezurado.
geografio
Scienco priskribanta sisteme kaj science la nunan staton de la tero.
geologo
Geologiisto.
geologio
Scienco studanta la strukturon de la globo kaj ĝian historion.
geometrio
Scienco studanta la mezuron de l’ spaco kaj de ĝiaj proprecoj.
geranio
[bot] Genro de geraniacoj kulturata en ĝardenoj pro siaj belaj floroj.
gerundio
Formo de la latina konjugacio, infinitivo deklinaciebla kaj havanta sencon de substantivo.
gesto
Korpa esprima movo, ĉefe per manoj, brakoj, kapo.
giganto
Eksterordinara, nenormala grandegulo.
gilotino
Maŝino por senkapigi kondamnitojn.
gimnastiko
Ekzercado por fortigi kaj lertigi la movojn de la korpo.
gimnazio
Mezgrada lernejo.
gipso
Kalka ŝtono pulvorigita kaj uzata en konstruarto por ŝmiri aŭ tegi muron.
girlando
Ornama longforma kunplekto el floroj kaj folioj.
gitaro
Seskorda muzika instrumento, kiun oni ludas pinĉante la kordojn.
glacio
Akvo solidigita per frosto.
gladi
(tr)
Glatigi ion per varmega speciala ilo.
gladiatoro
Luktisto kontraŭ homo aŭ besto en antikva Romo.
glano
[bot] Frukto de kverko.
glando
[anat] Organo kies funkcio estas produkti sekrecion.
glaso
Vitra ujo por trinki.
glata
1 Malraspa, sur kiu fingro facile glitas.
2 Facila, progresanta sen malhelpoj.
3 Karesa, lerte flata.
glavo
Longa armilo kun unu- aŭ dutranĉa klingo kaj mallonga tenilo.
glazuro
Travidebla ŝmiraĵo, per kiu oni kovras certajn objektojn por fari ilin nepenetreblaj por la aero, akvo, kaj glatbrilaj.
glicerino
[ĥem] [CHO3] Densa, dolĉa fluido ekstraktata el grasoj kaj solvebla en akvo ; ĝi estas uzata por ŝmiri haŭton, fabriki dinamiton k.t.p.
glicirizo
[bot] Genro de legumenacoj, vegetaĵo el kies radiko oni ekstraktas dolĉan sukon, uzatan kontraŭ tuso, por dolĉigi medikamentojn, bieron k.t.p.
glikozo
Sukera substanco troviĝanta en vinbero, amelaĵo k.t.p.
glimo
Diafana mineralo facile tavoliĝinta kaj havanta metalan brilecon.
gliti
(netr)
1 Facile moviĝi sur glata supraĵo.
2 Perdi ekvilibron sur glata supraĵo.
3 (f) Pasi senbrue, facile, nerimarkite.
globo
Sferforma korpo aŭ objekto.
gloro
Famobrilo, admiro de la plejmulto por ies talento, genio, merito.
glui
(tr)
Kunigi du objektojn per ia ŝmiraĵo.
gluti
(tr)
Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon kaj stomakon.
gnomo
Fabela estaĵo gardanta trezorojn en la interno de la tero.
gobio
[zoo] Genro de ciprinoidoj, bongusta riverfiŝeto.
golfo
Parto de maro eniĝanta en la teron.
gondolo
Longa barketo, movata per stangoj kaj uzata en Venezio.
gorĝo
Interna parto de la kolo, per kiu oni glutas.
gorilo
[zoo] Genro de homsimioj, la plej granda simio de Afriko.
gotika
[pri arĥitekturo] Karakterizata per ogivaj volboj kaj akrepintaj arkaĵoj.
gracia
Havanta facile harmonian movon, bele proporcian formon.
grado
1 Ĉiu el la egalaj dividoj de cirklo, skalo, termometro k.t.p.
2 Mezuro de kvalito, forto, intenso.
grafo
Nobela titolo supera al barono kaj malsupera al markizo.
grafito
Grizenigra, mola speco de karbono uzata por fabriki krajonojn.
grafologio
Scienco studanta karakteron de iu per ekzameno de lia skribo.
grajno
1 Malgranda semo, precipe de greno.
2 Objekto simila laŭ grandeco kaj formo al grajno.
gramo
Pezunuo de la metra sistemo.
gramatiko
1 Scienco pri la lingvaj reguloj.
2 Libro klariganta tiujn regulojn.
gramofono
[muz] Aparato, kiu reproduktas sonojn per disko.
granato
[bot] Frukto de granatujo, kiu estas arbusto, genro de mirtacoj.
granda
1 Superanta la ordinaran dimension.
2 Superanta la ordinaran gradon ; forta, glora, supera.
grandioza
Imprese, impone granda.
granito
Tre malmola erupcia rokaĵo konsistanta el feldspato, glimo kaj kvarco.
graso
1 Ŝmira kaj fandebla substanco de la besta korpo.
2 Similspeca substanco de alia deveno.
grati
(tr)
Froti malforte kaj supraĵe per akra aŭ raspa objekto.
gratuli
(tr)
Esprimi al iu sian kontentecon aŭ komplimentojn pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li.
grava
Havanta grandan influon, grandajn, seriozajn sekvojn.
graveda
Portanta idon en la utero.
gravuri
(tr)
1 Fari desegnon sur ligno, ŝtono, metalo per speciala ŝtala kaj pinta ilo aŭ per acido.
2 (f) Fari fortan impreson sur ies spiriton.
grego
1 [zoo] Brutaro.
2 (f) (en malfavora senco) Grupo da individuoj, kunularo.
greno
1 Vegetaĵo el kies grajno oni faras panon.
2 Grajno de tiuj vegetaĵoj.
grenado
Malgranda kava globo plenigita per pulvo kaj havanta meĉon aŭ alian specon de eksplodigilo, kiun oni ĵetas ordinare per mano aŭ alimaniere, por ke ĝi eksplodu.
grio
Senŝeligita greno de tritiko, hordeo.
grifelo
1 Ŝtala pinta gravurilo.
2 Ardeza krajono.
grilo
[ent] Genro de saltantaj ortopteroj, insekto vivanta en fendoj, sub ŝtonoj, en varmaj lokoj de domo kaj faranta akran brueton per la frotado de siaj flugiloj.
grimaco
Neordinara, nenatura mienaspekto.
grimpi
(netr)
Malfacile, kun granda peno supreniri oblikvan supraĵon helpe ne nur de piedoj, sed ankaŭ de manoj.
grinci
(netr)
1 Produkti, eligi malagrablan sonon per kunfrotado de du malmolaj objektoj.
2 Eligi similspecan sonon per kuntira frotado de dentoj.
gripo
Febra epidemia malsano, karakterizata per febro, kapdoloro, ĝenerala laciĝo de tuta korpo kaj nazkataro.
griza
1 Havanta koloron mezan inter blanko kaj nigro.
2 (f) Senplezura, enua, malfacila, pena.
grogo
Varmega trinkaĵo el rumo, akvo kaj sukero.
groso
Frukto, manĝebla lanuga bero de grosujo, arbusto, genro de saksifragacoj.
groŝo
Monunuo, la plej malgranda monero en Polujo.
groto
Artefarita aŭ natura kaverno.
groteska
Ridinda per sia nenatureco.
gruo
1 Longkrura migranta birdo.
2 Longstanga aparato por levi pezajn materiojn.
grumbli
(netr)
Plendmurmuri.
grundo
1 Tero konsiderata laŭ vidpunkto de sia naturo, de sia konsisto.
2 (f) Agokampo.
grupo
1 Aro da personoj havanta ion komunan, celanta la samon.
2 Aro da samspecaj objektoj.
gruzo
1 Sablego el dikaj grajnoj, el dispecigitaj ŝtonetoj k.s.
gubernio
Administracia distrikto en iama Rusujo.
gudro
Densa nigra glua substanco, restaĵo el distilado de kena ligno aŭ karbo.
gufo
[zoo] Genro de strigoidoj, nokta rabobirdo.
guldeno
Iama aŭstra monero.
gumo
Glua suko el certaj arboj.
gurdo
Malgranda, ordinare kestoforma muzikilo, ludata per mantenilo.
gusto
1 Eco de manĝaĵo aŭ trinkaĵo, kiun oni sentas agrable aŭ malagrable sur la lango kaj palato.
2 (f) Karakteriza kapablo ĝuste kompreni kaj senti kvalitojn kaj mankojn de io aŭ iu.
guto
1 Malgranda kvanto, ero de fluido.
2 (f) Ero de io abstrakta.
gutaperko
Rezina gumo, simila al kaŭĉuko.
guverni
(tr)
Direkti, prizorgi, eduki kaj instrui infanon kunvivante kun ĝi.
gvardio
1 Militista taĉmento por gardi kaj observi.
2 Soldata taĉmento por speciale protekti estron, ĉefon.
gvidi
(tr)
1 Akompani kaj konduki iun por montri al li la ĝustan vojon.
2 Montri, helpi iun per konsiloj, informoj en iu ago, afero, por ke li plej bone sukcesu.

al la kaplitero F   — G —   → al la kaplitero Ĝ

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert