Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero N   — O —   → al la kaplitero P


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— O —


o oazo obei obelisko objekto objektiva obl oblato obligacio oblikva obolo observi observatorio obstina obstrukco obtuza oceano odo odori ofendi oferi ofico oficiala oficiro ofte ogivo ok okazi okcidento oksido oksigeno oksikoko oktavo oktobro okulo okulta okupi okzalo ol oleo oleandro oligarĥio olivo omaro ombro ombrelo omnibuso on ondo oni onikso onklo onobriko ont op opalo opero operacio opio opinii oportuna opozicio optativo optiko optimismo optimisto oro orakolo oranĝo oratoro orbito ordo ordeno ordinara ordoni orelo orfo organo organika organismo organizi orgeno orgio oriento origino originala oriolo orkestro orkideo ornami ornitologio orografio ortodoksa ortografio os oscedi osto ostro ostracismo ot ovo ovacio ovalo ozono


o
Finaĵo de l’ substantivo, kiu povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo.
oazo
Fruktodona tero meze de dezerto.
obei
Plenumi la ordonon de alia persono.
obelisko
1 Egipta monumento en formo de kvarangula pinta kolono.
2 Monumento similforma al la egipta monumento.
objekto
1 Ĉio, kio estas videbla, tuŝebla kaj perceptebla.
objektiva
1 Bazita nur sur senpartia esploro kaj konkludo.
obl
Sufikso esprimanta la tiomfojan pliigon, kiom montras la radiko kun kiu ĝi estas ligita.
oblato
Tre maldika disko farita el senfermenta farunaĵo.
obligacio
Kreditpapero kun fiksa rentumo, pagata ĉiujare kontraŭ deprenataj kuponoj kaj kies kapitalo estas redonata laŭ lotumo.
oblikva
Flankiĝanta, kliniĝanta de la horizontala aŭ vertikala direkto.
obolo
1 Antikva greka monero.
2 (f) Tre malgranda sumo : sumeto.
observi
(tr)
1 Atente rigardi por esplori.
2 Atente sekvi ion.
observatorio
Astronomia kaj meteorologia observejo.
obstina
Tro forte, tro ekskluzive sekvanta sian volon, sian penson, sian opinion kontraŭ la volo, penso, opinio de aliaj ; malcedema.
obstrukco
1 Malhelpo en cirkulado, en trapaso.
2 [med] Malhelpo en la cirkulado tra organoj, kanaletoj k.s.
3 [pol] Parlamenta taktiko de malplimulto uzanta ĉiaspecajn rimedojn por ne allasi al voĉdono certan rezolucion.
obtuza
1 [mat] Pli granda ol rektangulo.
2 [pri sono] Malklara, sufokita, surda.
oceano
1 Ĉiu el la tri grandaj maroj, kiuj ĉirkaŭas la kontinentojn, nome : Granda (Pacifika), Atlanta kaj Hinda.
2 (f) Vasta etendaĵo.
3 (f) Medio, kie oni renkontas danĝerojn.
odo
1 [iam] Muzikigita poemo.
2 Malgranda lirika poemo, dividita en strofojn, similajn al si.
odori
Havi, eligi ion, kio ekscitas flarsenton.
ofendi
(tr)
1 Montri malrespekton, malestimon al iu.
2 Malobservi regulon, kutimon ; peki.
oferi
(tr)
1 [rel] Donaci ion al diaĵo kiel signon de danko, adoro aŭ pento.
2 Fordoni volonte ion altvaloran respekte al iu.
3 Dediĉi.
ofico
Okupo ĉe publika aŭ privata servado.
oficiala
Anoncita, deklarita, ordonita de rekonita aŭtoritato.
oficiro
Ĝenerala nomo de ĉiu militista estro de subleŭtenanta grado.
ofte
Multe da fojoj ; ripetiĝante.
ogivo
Arkaĵo konsistanta el du arkoj formantaj angulon.
ok
Kvaroble du.
okazi
(netr)
Fariĝi, estiĝi sendepende de nia volo kaj agoj.
okcidento
1 Parto de la horizonto, kie la suno ŝajnas kuŝiĝi.
2 Parto de la lando, tero en la direkto, kie la suno ŝajnas kuŝiĝi.
oksido
[ĥem] Kombino de oksigeno kun metalo.
oksigeno
[ĥem] [O] Ĥemia elemento. Senkolora kaj senodora gaso, kiu estas plej multe disvastigita en la mondo.
oksikoko
[bot] Genro de vakcinoidoj (erikacoj), kies fruktoj estas manĝeblaj.
oktavo
1 [muz] Muzika tono malproksima je ok gradoj de alia.
2 [muz] La ok muzikaj gradoj kune.
3 Okversa strofo.
4 Libro konsistanta el paperfolioj okoble falditaj kaj formantaj 16 paĝojn.
oktobro
Deka monato de l’ jaro.
okulo
1 Organo de la vidsento.
2 (f) Vidpercepto.
okulta
Rilata al mistera scienco, misteraj fenomenoj.
okupi
(tr)
1 Plenigi la spacon, lokon aŭ tempon.
2 Posedopreni perforte.
okzalo
[bot] Genro de poligonacoj, kies verdaj acidaj folioj estas manĝataj kiel legomo.
ol
Konjunkcio uzata por kunigi du malegalajn komparativojn, kies unua estas pli supera aŭ malpli supera.
oleo
Grasa fluidaĵo ekstraktata el besta, vegetaĵa aŭ minerala substanco.
oleandro
[bot] Genro de apocinacoj kun grandaj ruĝaj aŭ blankaj floroj.
oligarĥio
Regosistemo en kiu la povo apartenas al kelkaj potenculoj, kiuj regas laŭ siaj propraj interesoj kaj ne laŭ la interesoj de la popolo.
olivo
[bot] Frukto de olivarbo, genro de oleacoj, el kiu oni ekstraktas oleon.
omaro
[zoo] Genro de dekpiedaj krustacoj, kies viando estas tre ŝatata, kaj havanta pinĉilojn.
ombro
1 Malhelaĵo de lumigita korpo.
2 Malhela lumo en loko, kiun netravidebla objekto ŝirmas de la lumo.
3 Spirito de la mortinto.
4 (f) Malgrava ŝajno.
ombrelo
Portebla ŝirmilo kontraŭ pluvo aŭ suno.
omnibuso
Speco de publika granda veturilo, kiu trakuras fiksitan vojon kaj prenas vojaĝantojn por la koncernaj lokoj.
on
Sufikso por esprimi tiomfojan dividon, kiom montras la numeralo al kiu ĝi estas ligita.
ondo
Akvomaso, kiu leviĝas kaj malleviĝas sur la supraĵo de akvo.
oni
Nedifina persona pronomo, kiu montras ĝeneralan subjekton.
onikso
Speco de agato, havanta paralelajn helajn kaj malhelajn striojn, el kiu oni faras kameojn.
onklo
Frato de patro aŭ patrino.
onobriko
[bot] Genro de legumenacoj, tre bona furaĝo.
ont
Sufikso formanta la aktivan participon en la estonta tempo.
op
Sufikso esprimanta la kolektivecon, tiomfojan kunecon, kiom montras la numeralo aŭ kvanto al kiu ĝi estas ligita.
opalo
Juvelŝtono kun varikoloraj rebriloj, speco de siliko.
opero
[muz] Drama teatraĵo kun akompano de muziko, konsistanta nur el recitoj kaj kantoj, kun kelkafoje intermetitaj dancoj.
operacio
1 [med] Meĥanika ĥirurgia procedo farata de kuracisto sur malsanulo.
2 [kom] Komerca, financa, strategia agado laŭ difinita plano.
3 [mat] Matematika kalkulado.
opio
Sekigita suko ekstraktata el diversaj specoj de nematuriĝinta papavo.
opinii
(tr)
Kredi ion ia, bazante sin sur siaj konkludoj.
oportuna
Facile uzebla, ĝuste konvena, taŭga.
opozicio
1 Kontraŭstaro en la parlamento, en la publika vivo kontraŭ la registaro, kontraŭ la reganta partio.
2 La kontraŭstaranta partio.
3 Kontraŭstaro.
optativo
[gram] Verba modo esprimanta deziron kaj finiĝanta per la finaĵo u.
optiko
Parto de la fiziko traktanta pri la lumo kaj lumaj fenomenoj.
optimismo
Filozofia doktrino kaj tendenco kontraŭa al la pesimismo kaj konkludanta, ke ĉio estas kiel eble plej bona en la mondo.
optimisto
Adepto de optimismo.
oro
[ĥem] [Au] Ĥemia elemento. Flavruĝa, multvalora metalo, kiu estas uzata ĝenerale kiel bazo por monsistemo.
orakolo
1 Respondo, kiun laŭ la kredo de idolanoj, dioj donadis al faritaj demandoj.
2 Volo de Dio, anoncata de la profetoj.
3 Antaŭdiraĵo.
oranĝo
[bot] Frukto de oranĝarbo, genro de aŭrantiacoj, sukplena kun dika orruĝa ŝelo.
oratoro
Paroladisto bone parolanta.
orbito
1 [anat] Okulkavo.
2 [astr] Kurbo, kiun faras planedo, kometo ĉirkaŭ la suno.
ordo
1 Metoda dispono kaj aranĝo de objektoj.
2 Utila kaj harmonia aranĝo de objektoj.
3 Regulo starigita de la naturo aŭ kutimo.
4 Trankvilo rezultanta el la submetiĝo al la leĝoj.
5 [bot] [zoo] Divido de la klasifiko de plantoj kaj de la besta mondo, inter la klaso kaj la familio.
6 [arĥ] Dispono kaj proporcio de arĥitekturaj elementoj.
ordeno
1 Honoriga societo, fondita de ŝtato aŭ regnestro por rekompenci personajn meritojn de ĝiaj anoj.
2 Religia societo, kies membroj deziras vivi laŭ certaj reguloj.
3 Insigno, portata kiel signo, ke oni apartenas al ordeno.
ordinara
Nediferenca de la plimulto, de la kutima, de la ĉiutaga vivo.
ordoni
(tr)
Estre esprimi sian volon ; komandi.
orelo
Organo de aŭdsento.
orfo
Infano perdinta patron aŭ patrinon.
organo
1 Parto de viva estaĵo, plenumanta funkcion necesan por la vivo.
2 Parto de maŝino aŭ aparato, plenumanta difinitan funkcion.
3 Gazeto, apartenanta al iu grupiĝo kaj esprimanta ĝian opinion.
organika
[ĥem] Rilata al organismoj, kiuj enhavas karbonon.
organismo
1 Tuto de la organoj, kiuj formas vivantan estaĵon.
2 Tuto de la maŝino aŭ aparato funkcianta kune.
organizi
(tr)
Disponi, ordigi ion, por ke ĝi funkciu.
orgeno
[muz] Muzika blovinstrumento, uzata en preĝejo.
orgio
Diboĉa festeno.
oriento
1 Parto de la horizonto, kie la suno ŝajnas leviĝi.
2 Parto de la lando, tero, en direkto, kie la suno ŝajnas leviĝi.
origino
1 Deveno.
2 Komenco, principo.
originala
1 Ne laŭmodela, sed mem povanta servi kiel modelo.
2 Malofta, havanta specialan karakteron.
3 Neimitita, nekopiita.
oriolo
[zoo] Genro de orioloidoj, pasero, iom simila al merlo, kun forta voĉo.
orkestro
Muzikistaro.
orkideo
[bot] Genro de orkideacoj, kies folioj, ĉe kelkaj specoj, similas al folioj de olivarbo.
ornami
(tr)
Dekoracii.
ornitologio
Parto de la zoologio traktanta pri la birdoj.
orografio
Parto de la fizika geografio traktanta pri la montoj.
ortodoksa
1 [rel] Konforma al la grekrite kristana religio.
2 Konforma al la tradiciaj principoj.
ortografio
Arto kaj maniero skribi ĝuste la vortojn de la lingvo.
os
Finaĵo de la estonta tempo.
oscedi
(netr)
Nevole malfermi la buŝon pro laciĝo aŭ enuo.
osto
Malmola, kalkeca substanco de homa kaj besta skeleto.
ostro
[zoo] Genro de ostroidoj, dukonka manĝebla molusko.
ostracismo
Popola juĝo ĉe antikvaj atenanoj, kiu kondamnadis civitanon al ekzilo, kiam tiu ĉi kontraŭstaradis la demokratecon de la lando.
ot
Sufikso formanta la pasivan participon en la estonta tempo.
ovo
Organika korpo, formiĝanta ĉe inoj de pluraj klasoj de bestoj kaj kiu enfermas ĝermon de samspeca besto.
ovacio
Brua, entuziasma publika akcepto, kiun oni faras por honori iun.
ovalo
Figuro havanta formon de ovo.
ozono
Densigita oksigeno, kiu formiĝas sub influo de elektro kaj kiun karakterizas specifa odoro kaj blueca koloro.

al la kaplitero N   — O —   → al la kaplitero P

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert