Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero O   — P —   → al la kaplitero R


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— P —


paco pacienco paciento pacifismo pacifisto paĉulo pafi pagi pagodo paĝo paĝio pajlo paki pala palaco palankeno palato paleografio paleontologio paletro palinuro paliso palisandro palmo palpi palpebro palto pamfleto pano panelo paniko panoramo pantalono panteismo panteisto pantero pantoflo pantomimo papo papago papavo papero papilio papiruso paro parabolo paradi paradigmo paradizo paradokso parafo parafino parafrazo paragrafo paralela paralelogramo paralizi parazito pardoni parenco parentezo parfumo pargeto parko parkere parlamento parodio paroĥo paroksismo paroli parto partero partio participo partituro paruo pasi pasaĝero pasamento pasero pasio pasivo Pasko paskvilo pasporto pasto pasteĉo pastelo pastinako pastro paŝi paŝti paŝtelo pato patento patologio patoso patro patricio patrioto patrolo patrono paŭzo pavo paviano pavimo peco peĉo pedagogo pedagogio pedalo pedanta pedelo pediko pego pejzaĝo peki pekli peli pelerino pelikano pelto pelvo peni penco pendi pendolo penetri peniko pensi pensio pensiono penti pentametro Pentekosto pentri peonio pepi pepsino per percepti perĉo perdi perdriko perei perfekta perfidi pergameno perimetro periodo peristilo peritoneo perko perlo perlamoto permesi perono persekuti persiko persisti persono perspektivo peruko pesi pesimismo pesimisto pesto peti petardo petoli petrolo petromizo petroselo pezi pfenigo pia piano piastro piceo piedo piedestalo pigo pigmeo piki pikedo pilo pilastro pilgrimi pilko pilolo piloto pino pinĉi pinglo pinio pinto pioĉo pioniro pipo pipro pipso piramido pirato pirito piro pirolo pirozo pisti pistako pistilo pistolo piŝto pivoto pizo placo plaĉi plado plafono plago plagiato plano plando planedo planko planti plantago plastiko plastro plata platano plateno plaŭdi plebo pledi plej plekti plena plendi pleonasmo pleto pleŭronekto plezuro pli pliko plori ploto plu plugi plumo plumbo pluraj pluralo pluŝo plutokrato plutokratio pluvo pneŭmatiko po podagro podio poemo poento poeto poezio pokalo polemiko polico poligloto poligono polipo poliso politeismo politeisto politiko polko poluri poluso polvo pomo pomado pompo ponardo ponto pontono poplo popolo populara por poro porcelano porcio pordo poreo porfiro porko porti portalo portero portiko portreto posedi post posteno postuli poŝo poŝto poto potaso potenco povi pozi pozicio pozitiva pra praktiko pramo prava precipe preciza prediki predikato prefekto preferi prefikso preĝi prelato preludo premi premio premiso preni prepari prepozicio prerogativo presi preskaŭ preta preteksto pretendi preter preterito prezo prezenti prezidi pri primitiva primolo princo principo printempo prioro prismo privata privilegio pro probabla problemo procedi proceduro procento proceso procesio produkti profani profesio profesoro profeto profilo profiti profunda prognozo programo progresi projekcio projekto proklami prokrasti proksima proletario prologo promeni promesi promontoro pronomo prononci propagando proponi proporcio propozicio propra prospekto prosperi prostitui protagonisto protekti protektorato protesti protokolo prototipo provi proverbo providenco provinco provizi provizora provoki prozo prozelito prozodio prudenta prujno pruno prunelo prunti pruvi psalmo pseŭdonimo psikologo psikologio publiko pudelo pudingo pudro pufo pugno pulo pulĉinelo pulmo pulso pulvo pulvoro pumiko pumpi puni punĉo punkto punto pupo pupilo pupitro pura purgatorio puritano purpuro puso pustulo puŝi puto putoro putri


paco
1 Stato de ŝtato, kiu ne militas kontraŭ alia ŝtato.
2 Stato inter personoj, nacioj, popolo, ĉe kiuj forestas malakordo, malamikemo.
3 (f) Ripozo ; trankvileco de l’animo.
pacienco
1 Virto, dank’al kiu oni eltenas trankvile la malbonon.
2 Kvalito de tiu, kiu atendas trankvile iun aŭ ion malfruiĝantan.
3 Persisto.
paciento
[med] Malsanulo, kiu submetiĝas al kuracado.
pacifismo
Movado, celanta forigi, respektive limigi la militojn kaj certigi al la homaro daŭran pacon (= pacismo).
pacifisto
Adepto de pacifismo.
paĉulo
[bot] Genro de labiacoj, aroma planto.
pafi
(tr)
Ĵeti ion per armilo por vundi aŭ mortigi.
pagi
(tr)
Doni monon interŝanĝe je varo aŭ servo aŭ por sin liberigi de ŝuldo.
pagodo
Templo en orientaj landoj, precipe en Ĥinujo, Japanujo kaj Hindujo.
paĝo
1 Ĉiu el la du flankoj de paperfolio.
2 Tio, kio estas skribita aŭ presita sur la paĝo.
3 (f) Literatura aŭ muzika verkoparto.
paĝio
Nobela junulo akompananta kaj servanta princon aŭ reĝon.
pajlo
Sengrajna trunketo de greno.
paki
(tr)
1 Kunmeti ion ĝin ligante, ofte envolvante ankaŭ en paperon, tolon k.s.
2 Kunmeti en ujon, kofron, sakon, k.s.
pala
1 Senkolora, ruĝomanka.
2 [pri koloroj] Malforta, nebrila.
palaco
Tre luksa domo, ordinare loĝata de unu familio.
palankeno
Seĝo, kuŝseĝo aŭ hamako, kiun portas servistoj, uzata en orientaj landoj.
palato
[anat] Supra interna parto de la buŝo.
paleografio
Scienco pri la deĉifrado de manuskriptoj el diversaj epokoj de l’ homaro.
paleontologio
Scienco pri la ŝtoniĝintaj praaj bestaj, homaj kaj plantaj elfosaĵoj.
paletro
Maldika tabuleto uzata de pentristoj por pretigi kaj miksi kolorojn.
palinuro
[zoo] Genro de krustacoj, manĝebla, simila al omaro, sed sen pinĉiloj.
paliso
Forta stango, sube pinta, kiun oni facile enigas en teron por formi barilon k.s.
palisandro
Violkolora ligno, uzata por luksaj mebloj, kiun oni ricevas de kelkaj afrikaj kaj amerikaj arboj.
palmo
[bot] Ĝenerala nomo de grandaj arboj, vivantaj en varmaj landoj kaj kiuj ĉe la supro havas densan kronon de longaj ĉiam verdaj folioj.
palpi
(tr)
Tuŝi esplore per mano.
palpebro
[anat] Movebla membrano, kiu kovras okulon.
palto
Vesto, ordinare pli mallonga ol mantelo, kiun oni portas sur aliaj vestoj.
pamfleto
Broŝuro, okaze eldonita, ordinare politika, en polemika aŭ kalumnia tono.
pano
Nutro bakita el fermentinta faruno.
panelo
Enkadrigita tabulo aŭ similaspekta spaco sur muro, plafono, pordo k.s., ofte ornamita per pentroj aŭ reliefoj.
paniko
Subita timo ekreganta popolamason.
panoramo
Vasta horizonto, kiun oni rimarkas de alta loko.
pantalono
Vira vesto, kovranta la piedojn kaj la korpon ĝis la zono.
panteismo
Filozofia sistemo, kiu identigas Dion kun la universo.
panteisto
Adepto de panteismo.
pantero
[zoo] Genro de feloidoj, rabobesto kun flava haŭto punktita de nigraj makuloj.
pantoflo
Hejma malpeza, ripoziga piedvesto ne atinganta maleolon.
pantomimo
Teatraĵo, en kiu la personoj esprimas sin nur per gestoj.
papo
Ĉefo de la romkatolika eklezio.
papago
1 [zoo] Genro de psitakoidoj, rimarkinda pro la facileco per kia ĝi imitas la homan voĉon kaj kun tre bela, multkolora plumaro.
2 (f) Persono, kiu parolas aŭ kiu ripetas ion senkomprene.
papavo
[bot] Genro de papavacoj, kun manĝebla semo kaj belaj floroj, el kiu oni ekstraktas opion.
papero
1 Maldika folio, fabrikata de ĉiaspecaj ĉifonaĵoj kaj plantaj substancoj kaj kiu servas por skribi, presi, desegni, paki k.t.p.
2 Skribita aŭ presita folio.
papilio
1 [ent] Insekto, havanta du parojn da diverskoloraj skvamaj flugiloj.
2 (f) Facilanima spirito.
papiruso
1 [bot] Genro de ciperacoj, planto, kies ŝelo estis iam uzita de egiptoj por manuskriptoj.
2 Folia ŝelo de papiruso, preparita, sur kiu oni povas skribi.
3 La manuskripto mem.
paro
1 Du personoj aŭ objektoj prezentantaj kune unu tuton.
2 Duo konsistanta el unu viro kaj unu ino.
3 Duo.
parabolo
1 [mat] Ebena kurbo rezultanta el sekcado de la konuso per ebeno paralela al ĝia formanta linio.
2 Kurbo, kiun sekvas pafaĵo.
3 Alegorio, sentenco el ĉiutaga okazintaĵo, kaŝanta profundan veron aŭ moralan instruon.
paradi
(netr)
1 Solene marŝi ĉe inspekto.
2 (f) Sin montri, sin vanti grava.
paradigmo
[gram] Gramatika modela tabelo.
paradizo
1 [rel] Ĝardeno en kiu vivis Adamo kaj Evo.
2 [rel] Loko, kie vivas la justuloj post la morto.
3 (f) La plej agrabla loko.
paradokso
Eksterordinara opinio, kontraŭa (ofte nur ŝajne) al la ĝenerale rekonitaj principoj.
parafo
Mallongigita subskribo.
parafino
Blanka vaksosimila substanco ricevata i.a. dum rafinado de petrolo kaj uzata por fari kandelojn.
parafrazo
1 Disvolvo aŭ klarigo de teksto pli detala kaj pli longa ol ĝi mem estas.
2 Traduko de teksto, kiu estas pli longa ol la originalo.
3 [muz] Nomo de operaj, koncertaj melodioj, kiuj havas tre riĉan figur- kaj ornamarton.
paragrafo
1 Parto de ĉapitro, kiu ofte komenciĝas per speciala signo : §.
2 La signo mem.
paralela
1 [mat] Egale distanca.
2 Montranta kaj komparanta similecojn aŭ diferencojn.
paralelogramo
[mat] Kvarangulo, kies kontraŭaj flankoj estas paralelaj.
paralizi
(tr)
1 [med] Malpliigi, perdigi, plene aŭ parte, la movkapablon aŭ la sentemon de organoj.
2 (f) Senmovigi, nuligi ies efikon.
parazito
1 Tiu, kiu vivas de la laboro de alia.
2 [bot] Besto aŭ planto, kiu vivas sur alia estaĵo kaj nutras sin per ĝiaj sukoj.
pardoni
Rezigni ies venĝon aŭ punon, pro ricevita maljustaĵo.
parenco
Persono, apartenanta al la sama familio.
parentezo
1 Signo :  (  )  uzata por apartigi vortojn aŭ priklarigajn frazojn, gramatike kun la ĉefa frazo neligitajn.
2 La vorto aŭ la priklariga frazo mem.
parfumo
1 Bonodora substanco, ordinare solvata en alkoholo.
2 (f) Ĉio, kio elvokas agrablan rememoron, ideon, odoron.
pargeto
Luksa ligna planko el arte kunmetitaj tabuletoj.
parko
Arta aŭ natura arboriĉa terspaco, speciale flegata kaj servanta kiel publika aŭ privata ripozpromenejo.
parkere
Memore.
parlamento
Reprezentantaro de la ŝtata loĝantaro.
parodio
Ridiga imito de serioza verko.
paroĥo
La plej malgranda eklezia distrikto.
paroksismo
Plej forta intenseco de malsano, pasio, doloro.
paroli
Esprimi pensojn per vortoj uzante siajn voĉorganojn.
parto
Io el tuto, el tuta kvanto, sumo k.t.p.
partero
1 Teretaĝo de teatra ĉambrego.
2 Teretaĝo.
partio
1 [pol] Aro da personoj havanta saman opinion kaj komune defendanta aŭ propagandanta siajn ideojn.
2 Persono aŭ aro da personoj defendanta sin en proceso, milito k.s. kontraŭ alia persono aŭ aro da personoj.
participo
Gramatika formo, esprimanta samtempe agon aŭ staton kaj kvaliton.
partituro
[muz] Kompleta komponaĵo grupiganta ĉiujn instrumentajn voĉojn de orkestro.
paruo
[zoo] Genro de paruidoj, birdo tre utila, manĝanta insektojn.
pasi
(netr)
1 Iri de unu loko al alia.
2 Transiri de unu stato en alian.
3 (f) Ĉesi, malaperi.
pasaĝero
Persono, uzanta publikan transportilon, vaporŝipon, fervojon, aeroplanon.
pasamento
Glata kaj mallarĝa teksaĵo el oraj, silkaj aŭ alispecaj fadenoj, per kiu oni ornamas veston aŭ meblon.
pasero
[zoo] Genro de konusbekaj birdoj, tre populara en ĉiuj landoj.
pasio
Forta emocio, deziro al io.
pasivo
1 [gram] Gramatika formo de transitivaj verboj, esprimanta agon, ricevatan de la subjekto.
2 [kom] Negativa parto de propraĵo, de afero okaziganta pligrandajn elspezojn ol enspezojn.
3 [kom] Malo de aktivo.
Pasko
1 [rel] Ĉiujara granda festo ĉe hebreoj rememore al la eliro el Egiptujo.
2 [rel] Festo de kristana eklezio rememore al la reviviĝo de Kristo.
paskvilo
Kalumnia publika skribaĵo aŭ desegno.
pasporto
Oficiala dokumento, liverata de la ŝtata aŭtoritato al vojaĝanto, atestanta lian civitanecon, lian eksteran aspekton kaj alvokanta ĉiujn fremdajn aŭtoritatojn, same kiel la siajn, helpi al ĝia posedanto en la okazo de neceso.
pasto
1 Faruno kun akvo.
2 Ĉia alia similspeca substanco.
pasteĉo
Hakita spicita viando aŭ fiŝo, bakita en pastaĵo.
pastelo
1 Diskoforma bombono.
2 Samforma medikamentaĵo.
pastinako
[bot] Genro de umbelacoj, planto, kies dolĉa radiko estas uzata kiel spicaĵo.
pastro
Rajtigita funkciulo de religia kulto.
paŝi
(netr)
Meti la piedojn alterne unu antaŭ la alia por moviĝi, por marŝi.
paŝti
(tr)
Konduki brutaron al herbejo, por ke ĝi nutriĝu tie.
paŝtelo
1 Krajono el pulvorigitaj koloriloj.
2 Desegno farita per tiaj krajonoj.
pato
Malprofunda kaserolo kun longa tenilo por friti.
patento
Dokumento rajtiganta al iu ekskluzivan ekspluaton de iu elpensaĵo, eltrovo.
patologio
Scienco pri la kaŭzoj kaj simptomoj de malsanoj.
patoso
Troa entuziasmo, ekstazo en la esprimiĝo.
patro
Viro, kiu havas infanon.
patricio
Civitano en antikva Romo, havinta plenajn rajtojn.
patrioto
Homo, amanta sian patrujon kaj klopodanta utili al ĝi.
patrolo
Malgranda taĉmento da soldatoj aŭ policanoj havanta la taskon garde trairi difinitan parton de urbo.
patrono
1 Persono eminenta, influa, protektanta alian personon aŭ institucion.
2 Sanktulo protektanta urbon, preĝejon aŭ personon, kiu ĉe bapto ricevis ties nomon.
paŭzo
Nelonga interrompo de ago.
pavo
[zoo] Genro de kokbirdoj, kun bela plumaro kaj ventumilforma vosto.
paviano
[zoo] Familio de plej grandaj kaj plej fortaj simioj post la homosimilaj, kun hundosimila vizaĝo, vivanta en Afriko.
pavimo
Kovraĵo preparita el ŝtono, ligno, asfalto per kiu oni kovras stratojn, ŝoseojn.
peco
1 Parto de solida korpo.
2 Parto apartigita de tuto.
3 Fragmento de verko.
4 Ĉia artoverko konsiderata aparte.
5 Kompleta fragmento de muzika verko.
peĉo
Nigra densa substanco ekstraktata el rezino.
pedagogo
Instruisto kaj edukisto de infanoj.
pedagogio
Scienco pri la instruado kaj edukado de infanoj.
pedalo
Peco de meĥanismo ĉe diversaj muzikaj kaj alispecaj instrumentoj, kiun oni movas per piedo.
pedanta
Tro precize plenumanta regulojn, tro zorganta pri la detaloj kaj pri la formo.
pedelo
Servisto de universitata fakultato, gimnazio aŭ preĝejo.
pediko
[zoo] Genro de hemipteroj, parazito vivanta sur la korpo de homo kaj kelkaj bestoj.
pego
[zoo] Genro de grimpobirdoj, kiu frapas per sia beko sur la ŝelon de arboj por tiel eligi la larvojn, kiujn ĝi manĝas.
pejzaĝo
1 Landvidaĝo.
2 Pentraĵo prezentanta landvidaĵon.
peki
(netr)
Malobei dian leĝon aŭ moralan regulon.
pekli
(tr)
Konservi viandon superŝutante ĝin per salo.
peli
(tr)
Eksciti al rapida kurado, al foriro.
pelerino
Speco de senmanika, tre larĝa mantelo.
pelikano
[zoo] Genro de palmipedoj, rempieda marbirdo havanta sub la beko poŝon, en kiu ĝi konservas la kaptitajn fiŝojn.
pelto
Haroriĉa besta felo, speciale preparita, uzata kiel vesto, kovraĵo, ornamo k.t.p.
pelvo
1 Ronda larĝa kaj profunda portebla vazo por fluidaĵo.
2 [anat] Osta zono, per kiu finiĝas la trunko de vertebruloj kaj al kiu ligiĝas la malsupraj membroj.
peni
(netr)
Streĉi la korpajn kaj spiritajn fortojn.
penco
Angla monero, dekduono de ŝilingo.
pendi
(netr)
Esti fiksita per unu ekstremo tiel, ke la resta parto estas libera.
pendolo
Korpo pendanta de fiksa punkto kaj balanciĝanta ĉirkaŭ gi.
penetri
(tr)
Eniĝi internen, profunden kun malfacilo.
peniko
Instrumento konsistanta el haroj forte ligitaj al ekstremo de ligna stangeto kaj kiu servas por pentri.
pensi
1 Formi en sia spirito ideojn.
2 Rezoni, opinii, juĝi.
pensio
Salajro pagata al la eksiĝinta oficisto, kiu servis certan nombron da jaroj.
pensiono
Domo, kiu akceptas gastojn por konstanta loĝado kaj manĝo kontraŭ interkonsentita pago.
penti
Bedaŭri la faritan kulpon, pekon.
pentametro
Verso laŭŝajne kvinpieda, uzita de la grekoj kaj romanoj.
Pentekosto
1 [rel] Hebrea festo rememore al la tago, kiam Dio donis al Moseo la leĝotabulojn.
2 [rel] Kristana festo rememore al la malsupreniro de la Sankta Spirito sur la apostolojn, okazanta kvindek tagojn post la Pasko.
pentri
(tr)
1 Reprezenti kolore estaĵojn, objektojn, pejzaĝojn k.t.p.
2 Kovri per koloroj.
3 (f) Priskribi.
peonio
[bot] Genro de ranunkolacoj, kun diverskoloraj belaj kaj grandaj floroj, kulturata en ĝardenoj.
pepi
(netr)
Eligi delikatan sonon kiel birdeto.
pepsino
[med] Fermento, troviĝanta en la digesta suko de l’ stomako.
per
Prepozicio montranta ilon, rimedon, manieron, membron, organon, personon, kiun oni uzas por fari ion, kaj uzata ankaŭ post pasiva participo por montri sekvon de ago, la ilon de aganto.
percepti
(tr)
Konscie senti aŭ havi la konon per la sentorganoj aŭ spirito.
perĉo
[zoo] Genro de akantopteroj, vivanta en dolĉa akvo, simila al perko.
perdi
(tr)
1 Ĉesi havi ; ĉesi posedi ion pro akcidento, malbonŝanco aŭ alia kaŭzo.
2 Esti apartigita de iu.
perdriko
[zoo] Genro de fazanoidoj, kies viando estas tre bongusta.
perei
(netr)
1 Morti akcidente.
2 Esti detruita, neniiĝi pro akcidento.
perfekta
Posedanta ĉiujn kvalitojn kaj neniajn mankojn.
perfidi
1 Forlasi iun ĉesante resti lojala al li.
2 Malkaŝi ion kontraŭ la interesoj de iu, kion oni devis teni en sekreto.
3 (f) Malkaŝi ion kontraŭvole.
pergameno
Besta felo, speciale preparita por skribi sur ĝi, uzata hodiaŭ malofte.
perimetro
[mat] Konturo de geometria figuro.
periodo
1 [mat] Nombro formita de l’aro da ciferoj, kiuj ripetiĝas senfine en decimala frakcio.
2 [astr] Tempo, kiun bezonas astro por reveni en la punkton de kie ĝi foriris.
3 Tempospaco inter du difinitaj fazoj.
4 Tempospaco, post kiu ripetiĝas la samaj astronomiaj fenomenoj.
5 Ĉiu el la grandaj dividoj de la geologiaj epokoj.
6 [med] Fazo, stadio en la evoluo de malsano.
peristilo
Kolonaro, kiu ĉirkaŭas interne aŭ ekstere ian konstruaĵon.
peritoneo
Membrano, kiu tegas la intestojn.
perko
[zoo] Genro de akantopteroj, vivanta en dolĉa akvo, konata pro tre bongusta viando.
perlo
1 Malgranda, perlamotkolora kaj ronda korpo, formiĝanta interne en la konko de l’ostro kaj aliaj moluskoj kaj multŝatata kiel juvelo.
2 (f) Persono aŭ aĵo tre valora, perfekta, tre bela.
perlamoto
Malmola substanco kun ĉielarka rebrilo kovranta la internon de granda nombro de markonkoj.
permesi
(tr)
1 Doni la rajton, konsenton fari aŭ diri ion.
2 Toleri, doni la rimedon.
perono
1 Ŝtupo aŭ ŝtuparo antaŭ konstruaĵo, kies teretaĝo estas iom plialtnivela ol la strato.
2 Alta trotuaro konstruita en stacio laŭlonge de la fervojo por ebligi al la pasaĝeroj en- kaj elvagoniĝon.
persekuti
(tr)
Kruele kaj maljuste trakti iun.
persiko
[bot] Frukto de persikarbo, genro de rozacoj.
persisti
(netr)
Daŭrigi sian laboron, celadon malgraŭ ĉiaj malhelpaĵoj aŭ malfacilaĵoj.
persono
Aparta homa individuo kun ĉiuj siaj karakterizaj ecoj.
perspektivo
1 Arto prezenti grafike pejzaĝon, objekton, figuron laŭ la diferenco de aspektoj, kiujn kaŭzas ilia pozicio.
2 Aspekto, kian prezentas diversaj objektoj de malproksime, rilate al la loko de kie oni ilin rigardas.
3 (f) Espero aŭ timo pri probabla, kvankam ankoraŭ malproksima, afero, okazaĵo.
peruko
Artefarita hararo imitanta la naturan kaj uzata por maski senharaĵon aŭ por ŝanĝi la fizionomion.
pesi
(tr)
1 Determini la pezon de io, komparante ĝin kun pezunuo.
2 (f) Ekzameni, esplori atente.
pesimismo
Teorio laŭ kiu la mondo estas malbona kaj misaranĝita kaj kiu renkontiĝas en kelkaj filozofiaj sistemoj.
pesimisto
Adepto de pesimismo ; homo vidanta en ĉio nur malbonan flankon.
pesto
Epidemia, mortiga malsano.
peti
(tr)
1 Sin turni al iu per ĝentilaj vortoj por atingi ion de li.
petardo
1 [iam] Eksplodilo konsistinta el metala ujo plena de pulvo kun meĉaĵo kaj servinta por diserigi murojn, pordegojn k.t.p.
2 [nun] Malforta eksplodilo, konsistanta el pulvo en kartona tubo kaj uzata kiel signalo aŭ amuzaĵo.
petoli
(netr)
Ŝerci, sin amuzi kiel infano.
petrolo
Kruda natura fluidaĵo el kiu oni ekstraktas diversajn utilajn substancojn kiel ekzemple nafton, benzinon, parafinon.
petromizo
[zoo] Genro de ciklostomoj, riverfiŝo cilindroforma, kies haŭto estas tre glata kaj glueca kaj kies viando estas tre delikata.
petroselo
[bot] Genro de umbelacoj, legoma planto, uzata kiel spicaĵo.
pezi
(netr)
Havi konstantan premon dank’al la natura forto, kiu altiras ĉiujn korpojn al la centro de la tero.
pfenigo
Germana monunuo, centono de marko.
pia
Respektoplena al Dio kaj praktikanta la religiaĵojn.
piano
[muz] Fortepiano, kies kordoj havas vertikalan pozicion.
piastro
Arĝenta monero uzata en Egiptujo kaj Turkujo kaj havanta diversan valoron.
piceo
[bot] Genro de koniferoj, arbo simila al abio.
piedo
Parto ĉe la malsupra ekstremo de la homa aŭ besta membro, de la maleoloj ĝis la ekstremo de la fingroj.
piedestalo
Bazo de kolono, monumento aŭ statuo kun kornico.
pigo
[zoo] Genro de korvoidoj, kun blanka kaj nigra plumaro, renkontata en la tuta mondo.
pigmeo
1 Ano de mitologia popolo rimarkinda pro sia malgranda kresko.
2 Ano de kelkaj popoloj vivantaj en Afriko : akuo, batuo k.a., Azio : vedaso, semango, sakajo k.a., rimarkindaj pro sia malgranda kresko.
piki
(tr)
1 Enigi pinton en ion.
2 Mordi, kiam oni parolas pri serpentoj kaj insektoj.
3 Eksciti la sentojn.
4 Koleretigi, inciti.
pikedo
1 [mil] Malgranda taĉmento da soldatoj gardostaranta sur posteno.
2 Speco de kartludo kun 32 kartoj.
pilo
[fiz] Aparato transformanta la energion troviĝantan en la ĥemia reakcio, en elektran fluon.
pilastro
Kolono elstaranta el la muro kun kiu ĝi estas ligita kaj kiu servas al plifortigo de muroj, kiel subtenilo de trabaro, aŭ kiel simpla ornamo.
pilgrimi
(netr)
Vojaĝi kun la celo viziti sanktan lokon aŭ sanktejon.
pilko
Malgranda ronda bulo por ludi.
pilolo
Medikamento en formo de malgranda bulo.
piloto
1 Maristo profesie okupiĝanta pri gvido de ŝipoj tra danĝeraj kaj malfacilaj trairejoj.
2 Homo, kiu sukcesinte specialajn teoriajn kaj praktikajn ekzamenojn, ricevas de koncernaj aŭtoritatoj la rajton konduki flugmaŝinon.
pino
[bot] Genro de koniferoj, kies ligno estas multe uzata de ĉarpentistoj.
pinĉi
(tr)
Premi inter du fingroj aŭ alie.
pinglo
Akrepinta peco de metalfadeno uzata por alkroĉi, fiksi.
pinio
[bot] Speco de pino, kies branĉoj formas supre ombrelan kronon, kreskanta en mediteraneaj landoj.
pinto
1 Pika ekstremo.
2 Ekstremo de objekto mallarĝiĝanta al la supro.
pioĉo
Hakilo, konsistanta el ligna tenilo kaj ĉe ties ekstremo de ferpeco havanta du pintojn.
pioniro
1 Soldato, kies tasko estas konstrui vojojn, pontojn.
2 Koloniano laboranta en ankoraŭ nekulturitaj regionoj.
3 Homo, kiu preparas la vojon, sukceson.
pipo
Ilo por fumi, konsistanta el tubo finiĝanta per pli larĝa parto en kiun oni metas tabakon.
pipro
1 [bot] Akra kaj aroma frukto de piprujo, genro de pipracoj.
2 Sekigita kaj pulvorigita frukto de piprujo, renkontata en komerco kaj multe uzata kiel spicaĵo.
pipso
Birda malsano kaŭzata de membrano ĉe ekstremo de lango kaj kiu malebligas al ĝi manĝi.
piramido
1 Monumento kun kvarangula bazo kaj kvar triangulaj flankoj kuniĝantaj supre, servinta kiel tombo por faraonoj.
2 [mat] Solido havanta la saman formon.
pirato
1 Mara rabisto.
2 (f) Homo, kiu riĉiĝis rabante.
pirito
Kombino de sulfuro kaj metalo.
piro
[bot] Frukto de pirarbo, genro de rozacoj.
pirolo
[zoo] Genro de fringoidoj, kun nigra kapo kaj ruĝa gorĝo, bele kantanta.
pirozo
Bruleca doloro en la stomako, ofte supreniranta ĝis la ezofago.
pisti
(tr)
Dispecigi, diserigi, pulvorigi.
pistako
[bot] Oleeca frukto de pistakarbo, genro de anakardiacoj, arbeto kun ruĝaĉaj floroj.
pistilo
[bot] Ina seksorgano de floro.
pistolo
Malgranda portebla pafilo, el kiu oni pafas per unu mano.
piŝto
Cilindro moviĝanta en cilindro de pumpilo aŭ de vapormaŝino, por enpuŝi aŭ elpuŝi ion.
pivoto
1 Rondforma peco eniĝanta en alian kaj sur kiu turniĝas solida korpo.
2 (f) Bazo, subteno, ĉefaĵo.
pizo
[bot] Genro de legumenacoj, grimpa planto.
placo
Vasta, libera loko ĉirkaŭita de konstruoj, domoj.
plaĉi
(netr)
Esti agrabla, kaŭzi agrablan senton.
plado
Speco de granda telero, por servi en ĝi manĝaĵojn por ĉiuj altabliĝintoj.
plafono
Horizontala aŭ kurba supraĵo en la ĉambro kontraŭ la planko.
plago
Tutlanda malfeliĉego, dia punfrapo, natura katastrofo.
plagiato
Nelojala faro de tiu, kiu prezentas sub sia propra nomo verkon aŭ parton de verko, kies aŭtoro li ne estas.
plano
1 Desegno, laŭ skalo, de konstruo, loko, urbo k.t.p. montranta la situacion kaj reciprokajn rilatojn de ĝiaj partoj.
2 Ĝenerala skizo de efektivigota verko, ideo.
3 Distanco, rilata malproksimeco de objektoj, kiuj formas la komponon de bildo, pentraĵo, desegno.
plando
Suba plata parto de la piedo aŭ de ŝuo.
planedo
Astro, rondiranta ĉirkaŭ la suno.
planko
Malsupra parto de ĉambro, sur kiu oni paŝas kaj kiu apartigas unu etaĝon de alia.
planti
(tr)
Meti la radikojn de vegetaĵo en la teron, por ke ĝi kresku.
plantago
[bot] Genro de plantagacoj, planto kies semoj servas kiel nutraĵo al birdoj.
plastiko
Arto reliefe produkti aŭ reprodukti la formojn de objektoj.
plastro
[med] Medikamento ŝmirita sur tolo, kiun oni almetas sur la malsanan korpoparton.
plata
Kies dikeco estas malgranda kompare al ĝia larĝeco kaj longeco.
platano
[bot] Genro de platanacoj, alta arbo, kies ligno estas uzata por hejtado.
plateno
[Pt] Ĥemia elemento. Grizeblanka neoksidebla metalo, pli valora ol oro.
plaŭdi
(netr)
Eligi sonon, bruon, kiun faras akvo batata per manoj, remilo.
plebo
1 Civitano, en antikva Romo, ne havinta plenajn rajtojn.
2 Homo de plej malalta klaso.
pledi
1 Paroli en juĝejo por defendi sian aŭ ies aferon.
2 (f) Advokati, defendi.
plej
1 Partikulo, metata antaŭ adjektivo aŭ adverbo kaj esprimanta absolutan superlativon.
2 Partikulo uzata ankaŭ en komparo kaj esprimanta tiam rilatan superlativon, gradon aŭ kvanton superan al ĉiuj aliaj.
plekti
(tr)
Kunigi fadenojn, ŝnurojn per multfoja ilia interkrucigado.
plena
1 Enhavanta la tutan kvanton, kiun ĝi povas enhavi.
2 Kompleta.
3 Enhavanta grandan kvanton.
plendi
(netr)
Esprimi per vortoj sian doloron, malkontenton.
pleonasmo
Superflua vorto aŭ esprimo, samsenca kun la jam esprimita ideo.
pleto
Plataĵo, kiu servas por porti sur ĝi manĝilaron.
pleŭronekto
[zoo] Genro de pleŭronektoidoj, plata fiŝo, vivanta en varmaj maroj.
plezuro
Agrabla impreso, sento, kiun elvokas en ni la posedo de io, kontentigo, deziro, ĝojo.
pli
Partikulo, metata antaŭ adjektivo aŭ adverbo, formanta komparativon kaj esprimanta gradon aŭ kvanton superan al iu alia.
pliko
[med] Malsano karakterizata per implikiĝo de haroj ĉe pedikhava homo.
plori
(netr)
1 Eligi larmojn pro doloro aŭ ĉagreno.
2 (f) Tre bedaŭri, ĝemi.
ploto
[zoo] Genro de ciprinoidoj, fiŝo havanta blankan viandon kaj vivanta en dolĉa akvo.
plu
Partikulo, esprimanta daŭrigon de ago aŭ stato.
plugi
(tr)
Prilabori la teron fosante ĝin per specialaj iloj por prepari ĝin al semado.
plumo
1 Korneca tubeto garnita de lanugo kaj kiu kovras la korpon de birdoj.
2 Ŝtala peceto kun akrepinta ekstremo uzata por skribi.
plumbo
[Pb] Ĥemia elemento. Multepeza metalo, facile etendebla kaj fandebla.
pluraj
Pli ol unu.
pluralo
Multenombro.
pluŝo
Ŝtofo, similanta veluron, sed kun pli longaj haroj.
plutokrato
Riĉulo rigardata kiel politike potenca.
plutokratio
1 Regado de riĉuloj.
2 Plutokrataro.
pluvo
Akvo, kiu gutofalas el atmosfero sur teron.
pneŭmatiko
1 Parto de la fiziko traktanta pri la gasoj.
2 Kaŭĉuka ringego ĉirkaŭ rado, plenblovita, per kunpremita aero konsistanta el du partoj : interna, la aerrezerva, kaj ekstera, la protekta.
po
Disdona prepozicio, esprimanta, ke oni dividis ion en kelkajn partojn kaj donis unu parton al ĉiu ricevanto.
podagro
[med] Malsano, karakterizata per ŝvelo de artikoj.
podio
Estrado.
poemo
Poezia longa verko.
poento
1 Valorpunkto de ĉiu ludkarto.
2 Valorunuo ĉe ĉiu ludo.
poeto
Tiu, kiu verkas poeziojn.
poezio
1 Arto fari versaĵojn.
2 Harmonio, inspiro ; beleco en la ideoj, stilo, pejzaĝo, esprimo, k.t.p.
3 Versaĵo.
pokalo
Trinkvazo, supre pli larĝa ol malsupre.
polemiko
1 Arto diskuti publike.
2 Scienca publika diskuto.
3 [rel] Disciplino de la protestanta teologio praviganta la principojn de la protestanta instruo kontraŭ la principoj de la romkatolika eklezio.
polico
1 Administracio, kies celo estas prizorgi publikan ordon kaj sendanĝerecon en diversaj fakoj kaj sferoj de publika vivo.
poligloto
Homo parolanta plurajn lingvojn.
poligono
1 [bot] Genro de poligonacoj, planto el kies semoj oni faras grion.
2 [mil] Ekzercoplaco por soldatoj.
3 [mat] Multangulo.
polipo
1 [zoo] Genro de cefalopodoj, kun mola korpo kaj kies brakoj havas suĉilojn, per kiuj ĝi fiksas sin sur la objektoj.
2 [med] Mola ĉelaro, disvolviĝarita en la kavetoj kovritaj de mukmembrano.
poliso
Asekura kontrakto.
politeismo
Kredo al multaj dioj.
politeisto
Adepto de politeismo.
politiko
1 Scienco pri la celo de ŝtato kaj ĝia funkciado.
2 Arto regi la ŝtaton.
3 Celado influi la ŝtatan organizon kaj ĝian funkciadon.
4 (f) Celado influi.
polko
Dutakta danco, kiu originis en Polujo.
poluri
(tr)
Fari ion glata kaj brila per frotado.
poluso
Ĉiu el la du ekstremoj de la tera akso.
polvo
Subtila, pulvorigita tero, kiu ŝvebas kaj kovras meblojn, objektojn, stratojn k.t.p.
pomo
[bot] Bongusta frukto de pomarbo, genro de piroidoj (rozacoj).
pomado
Miksaĵo de medikamento kaj ŝmiraĵo.
pompo
Lukso celanta altiri atenton.
ponardo
Mallonga, akrepinta pikarmilo.
ponto
Konstruo el ligno, ŝtonoj aŭ fero ebliganta trairon super profundaĵo, rivero, kanalo k.t.p.
pontono
1 Granda plata barko, uzata are por fari flosponton.
2 Simpla ligna ponto.
poplo
[bot] Genro de salikacoj, alta arbo, kreskanta en mezvarmaj landoj.
popolo
1 Multe da homoj formanta unu nacion.
2 Multe da homoj apartenanta al pluraj nacioj, sed grupigitaj en unu ŝtato, sub la sama aŭtoritato.
3 La plimulto de urbo, lando k.t.p., kiu estas la malpli riĉa, la malpli kultura.
populara
1 Facile komprenebla por la popolo.
2 Konata kaj amata de popolo.
por
Prepozicio montranta la celon de ago kaj ĉiam sekvata de nominativo.
poro
1 Interspaco inter molekuloj de korpo.
2 Tre malgranda trueto en la haŭto.
porcelano
Objekto el bakita, sonora, diafana kaj delikata argilo.
porcio
Kvanto da manĝo, donata al ĉiu persono aparte.
pordo
1 Malfermaĵo, libera spaco en muro, ĉambro por en- kaj eliri.
2 Fermaĵo, kiu fermas tian liberan spacon.
poreo
[bot] Genro de liliacoj, legomo.
porfiro
Malmola vulkana substanco, el kiu konsistas multaj rokoj.
porko
1 [zoo] Hejma duhufa dikhaŭta mamulo, kies viando estas multe manĝata.
2 (f) Malpura homo.
3 (f) Avarulo, etanimulo.
porti
(tr)
1 Subteni pezan objekton.
2 Translokigi per siaj fortoj de unu loko en alian.
3 Teni ion aŭ havi sur si kaj kun si.
4 (f) Kaŭzi ion, senti ion.
portalo
Riĉornamita ĉefa enirejo de preĝejo, palaco, granda konstruo.
portero
Malhela, angla biero.
portiko
Publika spaco tegmentita antaŭ konstruaĵo (= pordaĵo).
portreto
Desegnaĵo aŭ pentraĵo prezentanta personon.
posedi
(tr)
Havi ekskluzivan rajton por si, por sia uzo.
post
Prepozicio, tempa kaj loka, montranta, ke io okazas, kiam aliaĵo estas finita aŭ ke io estas malantaŭ aliaĵo.
posteno
1 Loko, kie soldatoj estas starigitaj por gardi aŭ batali.
2 (f) Funkcio.
postuli
(tr)
Firme esprimi sian volon por ricevi ion, kion oni rajtas aŭ kredas havi la rajton aŭ por ke oni faru aŭ ne faru ion, kion oni kredas ĝusta.
poŝo
Malgranda sako alkudrita al vesto, pantalono, robo k.t.p. en kiu oni portas diversajn objektojn.
poŝto
Ŝtata organizo por transportado de korespondaĵoj, presaĵoj, pakaĵoj k.t.p.
poto
Argila, ŝtona aŭ metala ujo, en kiu oni kuiras.
potaso
[ĥem] [KOH] Ĥemiaĵo uzata en medicino, en la fabrikado de sapo, purigo k.t.p.
potenco
Granda povo, forto fari ion.
povi
(netr)
Havi la necesan facilecon, forton, kapablon, energion por fari ion.
pozi
(tr)
1 Resti senmove kun speciala teniĝo por esti desegnata, pentrata, fotografata.
2 Ŝajnigi sin grava.
pozicio
1 Situacio de objekto.
2 Orientiĝo.
3 Sinteno.
4 [mil] Loko, okupita de soldatoj dum militiro.
pozitiva
1 Bazita sur faktoj, sur realaĵo, sur certeco.
2 Bazita sur eksperimentoj.
3 [mat] Pli granda ol nulo kaj antaŭirata de la signo +.
4 [pri elektro] Ricevita per frotado de ŝtofpeco sur vitro.
5 [en fotografado] Reproduktanta la lumojn kaj ombrojn de fotografita objekto.
pra
Prefikso montranta malproksiman parencecon aŭ tre malnovan, antaŭhistorian okazon.
praktiko
1 Apliko de reguloj kaj principoj de arto aŭ scienco kontraste al teorio.
pramo
Granda plata boato por transporti personojn, bestojn kaj veturilojn de unu bordo de rivero al alia.
prava
Kies opinio estas konforma al la vero.
precipe
Adverbo esprimanta la sencon de : ĉefe, antaŭ ĉio, pli ol ĉio alia.
preciza
1 Klare determinita.
2 Ĝusta eĉ en malgrandaj detaloj.
3 (f) Klare difinita.
prediki
(tr)
1 Komentarii publike la verojn de religio.
2 (f) Instrui iajn verojn, rekomendojn.
predikato
Frazero esprimanta agon aŭ staton de la subjekto.
prefekto
Ĉefo de administracia distrikto.
preferi
(tr)
Plivoli, pliami, pliŝati.
prefikso
Afikso almetata antaŭ la vorto.
preĝi
(netr)
Esprimi sian adoron, dankon aŭ peton pri favoro al diaĵo.
prelato
Altranga ekleziulo.
preludo
[muz] Mallonga antaŭludo, enkonduko, libera fantazio.
premi
(tr)
1 Kuntiri per forto korpon, por ke ĝi okupu malpli da spaco.
2 Pliproksimigi korpon, personon unu al alia.
premio
1 Rekompenco, donata favore al aĉetantoj, abonantoj k.s. por stimuli eblajn klientojn.
2 Rekompenco, donata al laŭreatoj, al plej bonaj lernantoj.
premiso
Frazo en silogismo, el kiu oni tiras konkludon.
preni
(tr)
1 Aligi, havigi al si.
2 Kapti por teni, ekokupi.
3 Manĝi, trinki.
4 Uzi ion.
5 Elekti.
6 Akcepti, ricevi.
prepari
(tr)
1 Fari ĉion necesan, por ke io realiĝu.
2 Pretigi.
3 Studi.
prepozicio
Senfleksia partikulo esprimanta rilaton inter du vortoj, plej ofte montrante nerektan aŭ cirkonstancan komplementon de verbo, komplementon de substantivo aŭ adjektivo k.t.p.
prerogativo
Ekskluziva privilegio.
presi
(tr)
Reprodukti ion laŭvole per metalaj literoj aŭ alimaniere.
preskaŭ
Adverbo esprimanta : ne malpli, ol ; ne tute, sed proksimume.
preta
Finpreparita, disponebla por tuja uzo, por tuja ago.
preteksto
Ŝajna motivo por kaŝi la veran.
pretendi
1 Postuli ion asertante, ke oni havas rajton al tio.
2 (f) Fanfaroni.
preter
Loka prepozicio montranta moviĝon de io pasanta antaŭ io alia.
preterito
Verboformo : is, esprimanta la pasintan tempon.
prezo
Vendvaloro de objekto, de varo.
prezenti
(tr)
1 Antaŭmeti ion al iu, por ke li ĝin vidu, prenu aŭ juĝu.
2 Diri la nomon de iu antaŭ alia por konigi lin.
3 Havi aspekton de io.
prezidi
(tr)
1 Direkti kunvenon aŭ societon.
pri
Prepozicio maniera montranta kiun objekton koncernas la ago, faro, okazo.
primitiva
Apartenanta al komenca epoko kaj havanta pro tio specialan karakteron.
primolo
[bot] Genro de primolacoj, planto floranta tuj komence de l’ printempo.
princo
1 Regnestro de malgranda ŝtato.
2 Membro de reĝa familio.
3 Plej altranga nobelo.
4 (f) La unua, la plej granda, la plej nobla homo.
principo
Fundamenta, baza regulo, opinio, konduto, rezonado.
printempo
La unua el la kvar sezonoj de l’ jaro, daŭranta de la 21 marto ĝis la 21 junio.
prioro
Ĉefo de monaĥejo.
prismo
[mat] Multflanka figuro, kies du bazoj estas egalaj paralelaj poligonoj kaj la flankoj paralelogramoj.
privata
1 Plenumanta neniun oficialan rolon.
2 Interna, intima, neoficiala.
privilegio
Aparta rajto, favoro aŭ liberigo de certaj devoj, donata al iu (persono, klasa aŭ profesia grupo) per speciala leĝo.
pro
Prepozicio esprimanta motivon, kaŭzon.
probabla
Verŝajna.
problemo
1 Demando solvota per sciencaj procedoj.
2 Ĉio, kio estas malfacile solvebla.
procedi
(netr)
Uzi specialajn rimedojn por atingi la celon.
proceduro
La proceda formo antaŭ la tribunaloj en juĝaferoj.
procento
1 Difinita nombro de objektoj rilata al cent aliaj objektoj.
2 Profito ricevata de pruntedonita mono.
proceso
Jura proceduro por decidi pri disputata afero inter akuzanto kaj akuzato.
procesio
Solena marŝo okaze de religia festo, dum kiu oni portas sanktaĵojn kaj kantas religiajn himnojn.
produkti
(tr)
1 Fari, fabriki substancon, objekton.
2 Liveri, krei, estigi, naski.
profani
(tr)
1 [rel] Malestimi sanktaĵojn.
2 Malestime ridindigi.
profesio
Konstanta okupo, per kiu oni pergajnas.
profesoro
1 Titolo rezervata ekskluzive al instruisto en Universitato kaj samrangaj altlernejoj.
2 (f) Ĉiu fuŝulo instruanta esperanton.
profeto
1 [rel] Disendito, antaŭdiranta estontecon aŭ malkaŝanta veron, dank’al inspiro de Dio.
2 (f) Homo, antaŭdiranta estontecon.
profilo
1 Trajto de io, vidita de flanko.
2 Desegno de tratranĉita objekto, maŝino, konstruo.
profiti
Akiri, eltiri utilon, gajnon de io.
profunda
1 Kies fundo estas malproksime de la bordo, de la supraĵo.
2 Penetranta ĝiskerne.
3 Altidea, ne facile penetrebla.
prognozo
1 [med] Konjekto de kuracisto pri la daŭro de malsano kaj ĝiaj sekvoj.
2 Konjekto pri okazontaĵo, bazita sur io difinita.
programo
1 Tabelo, komuniko anoncanta la detalojn de festo, teatra prezentado, koncerto, kondiĉojn de sporta konkurso, k.t.p.
2 Publika komuniko de instrua plano de lernejo.
3 [pol] Principaro de politika partio, registaro, ministraro aŭ alia organizo.
progresi
(netr)
Atingi disvolviĝon al pli alta celo, grado, evoluo.
projekcio
1 [mat] Bildo de korpo desegnita sur ebeno.
2 Luma bildo de io sendita per speciala aparato sur ekranon.
projekto
1 La unua plano, skizo, ideo, intenco.
2 Desegno de konstruotaĵo.
3 Plano por efektivigi ideon.
proklami
(tr)
Oficiale sciigi ion al popolo, publiko.
prokrasti
(tr)
Transmeti la plenumon de io al poste.
proksima
Apartigita per malgranda, tempa aŭ spaca, distanco.
proletario
Homo, nutranta sin per vendo de sia laborforto.
prologo
1 La unua parto de literatura verko klariganta aŭ kompreniganta la verkon.
2 Enkonduka prezento antaŭ publiko de festo aŭ de teatraĵo.
promeni
(netr)
Iri de loko al loko por plezuro.
promesi
(tr)
1 Aserti, ke oni faros aŭ donos.
2 Doni motivon por esperi.
promontoro
Alta terpinto, kies bazo eniĝas en la maron.
pronomo
[gram] Vorto anstataŭanta la nomon de persono aŭ objekto.
prononci
Elparoli klare, precize.
propagando
Penado, klopodado por disvastigi ideon, doktrinon.
proponi
(tr)
1 Antaŭmeti planon.
2 Prezenti por eventuala aprobo projekton, ideon, aferon, por ke oni ĝin akceptu donace aŭ pagonte.
proporcio
1 Rilato de la partoj inter si kaj al la tuto.
2 [mat] Grandeco inter du egalaj rilatoj, kunigitaj per la signo de egaleco.
propozicio
[gram] Frazo aŭ frazero konsistanta el subjekto, verbo kaj predikato.
propra
Apartenanta ekskluzive al iu aŭ io.
prospekto
Presaĵo reklamanta aperon de verko, malfermon de entrepreno, valoron de ia banloko k.t.p.
prosperi
(netr)
Disvolviĝi en kontentiga maniero, havi sukceson.
prostitui
(tr)
1 Instigi, devigi virinon al kontraŭmona malĉasto.
2 (f) Malnobligi, morale malaltigi ; senvalorigi.
protagonisto
1 [en greka teatro] La aktoro, ludanta ĉefan rolon.
2 Pioniro de nova ideo.
protekti
(tr)
1 Defendi kontraŭ minaco.
2 Helpi, rekomendi iun per sia influo.
3 (f) Kuraĝigi iun.
protektorato
Rilato de protekto de unu ŝtato super la alia, kiu havas nek siajn diplomatajn reprezentantojn nek la rajton kontrakti internaciajn konvenciojn.
protesti
(netr)
1 Energie esprimi, deklari sian malkonsenton, malkontenton aŭ malaprobon kontraŭ io, kion oni opinias nejusta aŭ malakceptinda.
2 [kom] Konstatigi laŭleĝe kaj oficiale la nepagon de kambio.
protokolo
1 Dokumento, enhavanta informon pri okazintaĵo, konfirmita per subskribo.
2 Resumo de diskutoj kaj decidoj dum kunvenoj de societo farata de sekretario.
3 [pol] Dokumento, enhavanta notojn pri diplomatiaj traktadoj.
prototipo
Pratipo, unua modelo.
provi
(tr)
1 Apliki ion, por kontroli, ĉu ĝi estas taŭga.
2 Peni fari ion, por konvinkiĝi ĉu oni povos tion fari.
3 Eksperimenti, por konvinkiĝi ĉu io taŭgas.
proverbo
Maksimo esprimita en mallonga, frapa frazo kaj fariĝinta populara.
providenco
1 [rel] Antaŭzorga saĝo de Dio en la regado.
2 Dio.
3 (f) Persono, kiu protektas, helpas.
provinco
1 Parto de regno, administrata de speciala reprezentanto de la centra registaro.
2 Tuta lando kontraste al la ĉefurbo.
provizi
(tr)
1 Liveri, havigi ion en pli granda kvanto ol necese en la momento.
2 Garni, aldoni por kompletigi.
provizora
Duma, anstataŭota.
provoki
(tr)
Kaŭzi, elvoki batalon, disputon.
prozo
Ordinara, senritma kaj senrima parolo.
prozelito
Konvertito.
prozodio
Scienco pri la ritmo en verso.
prudenta
Kapabla antaŭvidi kaj eviti la erarojn kaj danĝerojn de la vivo.
prujno
Glaciiĝinta roso aŭ nebulo.
pruno
[bot] Bongusta frukto de prunarbo, genro de prunoidoj (rozacoj).
prunelo
[bot] Sovaĝa malgranda pruno, frukto de prunelujo, genro de prunoidoj, el kiu oni faras likvoron.
prunti
(tr)
1 Doni ion al iu kun la kondiĉo de redono (= pruntedoni).
2 Preni ion de iu kun la kondiĉo de redono (= pruntepreni).
pruvi
(tr)
Montri per fakto aŭ rezonado, ke io estas vera.
psalmo
Hebrea religia kanto.
pseŭdonimo
Nomo adoptita, kiun oni uzas anstataŭ sia propra.
psikologo
Psikologiisto.
psikologio
Scienco pri la stato de konscio, kiun ĝi pritraktas kaj klarigas per la observado kaj eksperimento.
publiko
1 Diversa aro da homoj, ĉefe kiel amaso konsumanta materiajn aŭ spiritajn konojn.
2 Ĉiuj homoj sendiference.
3 Pli malpli granda nombro da personoj, kunveninta por iu celo : foiro, teatro, kunveno k.t.p.
pudelo
[zoo] Speco de tre inteligenta kaj dresebla hundo, havanta longajn frizitajn harojn.
pudingo
Manĝaĵo el faruno, ovoj, butero k.t.p., kiun oni kuiras sur vaporo en speciala ujo kaj servas kun dolĉa saŭco aŭ siropo.
pudro
Pulvoro el riza amelo, diverse preparita, ofte parfumita kaj kolorigita, por kosmetika uzo.
pufo
Plenblovita aŭ plenŝtopita objekto aŭ faldo de vesto.
pugno
Mano kun kuntiritaj fingroj.
pulo
[zoo] Parazita, sangosuĉa insekto, moviĝanta per altaj saltoj.
pulĉinelo
Marioneto kun surbrusta kaj dorsa ĝibo.
pulmo
[anat] Ĉefa organo de la spirado.
pulso
[anat] Bato de arterio, kaŭzata de sangalfluo.
pulvo
Eksploda pulvoro el salpetro, karbo kaj sulfuro.
pulvoro
Solida diserigita substanco.
pumiko
Malpeza pororiĉa ŝtoniĝinta lafo.
pumpi
(tr)
Altiri aŭ forpuŝi fluidon.
puni
(tr)
Kaŭzi al iu suferon pro ties malbona faro, k.t.p.
punĉo
Trinkaĵo el akvo aŭ vino, teo, rizbrando, citrona suko, kaj sukero.
punkto
1 Malgranda signo farita per pinto.
2 Malgranda signo metata ĉe l’ fino de frazo, sur la literoj : i kaj j k.t.p.
3 Malgranda makuleto.
4 [mat] Senlime malgranda spaco, konsiderata kvazaŭ havanta nek larĝon nek longon.
5 Preciza loko, kie io okazas.
6 Speciala temo, kiun oni atentas.
punto
Malpeza, maldensa kaj delikata teksaĵo kun maŝoj.
pupo
Malgranda homa figuro el diversspeca materialo, uzata kiel ludilo aŭ ornamo.
pupilo
[anat] Malfermaĵo de l’iriso, tra kiu la lumo penetras en la okulon.
pupitro
1 Meblo, sur kies dekliva plata subtenilo oni metas libron, kajeron por pli oportune ĝin legi.
2 [muz] Meblo, plej ofte kun longa piedo kaj el metalo, sur kies dekliva plato oni metas notlibron por pli oportune ĝin legi.
pura
1 Ne enhavanta fremdajn elementojn.
2 Nefalsigita, sendifekta.
3 Senmakula, ĉasta.
4 Nemakulita de substancoj, kiel graso, koto, polvo.
purgatorio
1 Loko, kie la animoj de tiuj, kiuj ne ankoraŭ elaĉetis siajn pekojn, sin purigas.
2 (f) Loko, kie oni suferas.
puritano
1 Ano de severmora protestanta sekto, nerekonanta sian dependon de la ŝtato kaj celanta purigi la eklezion de ĉiaj postbibliaj aldonoj.
2 (f) Severmora homo.
purpuro
1 Violruĝa koloro.
2 Ŝtofo de violruĝa koloro.
3 [med] Haŭtmalsano, kiun karakterizas punktoformaj sangelfluoj.
puso
[med] Densa flava fluaĵo, produktiĝanta en abscesoj.
pustulo
[med] Haŭta ŝvelaĵo kun puso.
puŝi
(tr)
1 Peni klopodi delokigi.
2 Influi, klopodi, ke iu ŝanĝu sian staton ; agigi.
puto
Profunda truo, fosita en tero, por tiri el ĝi akvon.
putoro
[zoo] Malgranda rabobesto el la grupo de musteloj.
putri
(netr)
1 Malkomponiĝi, parolante pri morta, planta aŭ besta, organismo.
2 Morale dekadenci, defali, ruiniĝi.

al la kaplitero O   — P —   → al la kaplitero R

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert