Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero G   — Ĝ —   → al la kaplitero H


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— Ĝ —


ĝardeno ĝemi ĝemelo ĝeni ĝendarmo ĝenerala ĝentila ĝermo ĝi ĝibo ĝino ĝirafo ĝis ĝoji ĝui ĝusta


ĝardeno
Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas florojn, legomojn, arbojn k.t.p.
ĝemi
(netr)
Esprimi sian doloron per monotonaj plendaj sonoj.
ĝemelo
Dunaskito.
ĝeni
1 Malfaciligi ies movojn.
2 Malfaciligi ies agojn aŭ decidojn pro moralaj motivoj.
ĝendarmo
Polica soldato.
ĝenerala
Rilatanta al tuto aŭ plej granda parto de personoj aŭ objektoj.
ĝentila
Obeanta la regulojn de bonmaniero, afabla.
ĝermo
1 Komenca formo de embrio, el kiu disvolviĝos vivanta estaĵo.
2 (f) Komenca elemento, origino de io ajn.
ĝi
Pronomo de la tria persono en ununombro, kiam oni parolas pri objekto aŭ vivantaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi.
ĝibo
1 Dorsa elstaraĵo ĉe homoj aŭ bestoj.
ĝino
Juniperbrando.
ĝirafo
[zoo] Genro de ĝirafoidoj, granda duhufa remaĉulo el Afriko, kun eksterordinare longa kolo.
ĝis
1 Prepozicio loka kaj tempa montranta la plej ekstreman limon, kiun oni ne transpasas. Ĝis estas neniam sekvata de akuzativo.
2 Prefikso uzata en la senco de la prepozicio.
ĝoji
(netr)
Senti, havi grandan plezuron en la animo.
ĝui
(tr)
Havi agrablan senton pro posedo de io.
ĝusta
1 Konforma al la vero, regulo, leĝo, al sia celo.

al la kaplitero G   — Ĝ —   → al la kaplitero H

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert