Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert
al la prezenta paĝo pri la vortaro
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z
al la kaplitero J ←   — Ĵ —   → al la kaplitero K
Oficiala Vortaro de Esperanto 
S. Grenkamp, 1937 
 
ĵaketo ĵaluza ĵargono ĵaŭdo ĵeti ĵongli ĵuri ĵurnalo ĵus 
- ĵaketo 
- 1 Vira vesto kun rondiĝantaj baskoj. 
- 2 Virina jako malvaste ĉirkaŭanta la talion. 
- ĵaluza 
- 1 Sentanta malĝojon, doloron, suspektoplenan maltrankvilon pro timo, ke oni perdos ion aŭ iun. 
- ĵargono 
- Malbonigita lingvaĵo, lingvaĉo. 
- ĵaŭdo 
- La kvina tago de l’ semajno. 
- ĵeti 
- (tr) 
- Rapide formovi ion de si tra la aero. 
- ĵongli 
- (netr) 
- 1 Lerte ĵeti en la aeron diversajn objektojn, kiujn oni reĵetas kaptinte ilin. 
- 2 (f) Lerte uzi. 
- ĵuri 
- (tr) 
- Alvoki diaĵon aŭ ion sanktan kiel atestanton, ke oni diras la veron aŭ plenumos promeson. 
- ĵurnalo 
- 1 Gazeto aperanta ĉiutage. 
- 2 (f) Gazeto havanta aspekton de ĉiutaga gazeto. 
- ĵus 
- Ĝuste antaŭ nun, antaŭ tre mallonga tempo. 
al la kaplitero J ←   — Ĵ —   → al la kaplitero K
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z
al la prezenta paĝo pri la vortaro
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert