Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

← retro : antaŭparolo   — A —   → al la kaplitero B  


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— A —


a abato abdiki abelo abio abismo abituriento ablativo abnegacio abomeno aboni aborti abrikoto abrupta absceso absinto absoluta absorbi abstini abstrakta absurda abunda acero acida aĉeti ad adapti adepto adiaŭ adicii adjektivo adjutanto administri administracio admiri admiralo admiralitato admoni adopti adori adreso adulti advento adverbo advokato aero aerolito aeroplano afabla afekti afero afikso afiŝo aflikti aforismo afranki afusto agi agaco agato agento agiti aglo agonio agordi agrabla agrafo agronomio aĝo aĝio ajlo ajn akacio akademio akapari akaro akceli akcento akcepti akcesora akcio akcidento akcipitro akcizo akiri aklami akno akompani akordo akra akrido akrobato akso akselo aksiomo akto aktiva aktoro aktuala akurata akuŝi akuta akuzi akuzativo akvo akvaforto akvarelo akvario akvilegio al alabastro alarmo alaŭdo albino albumo alciono aldo aleo alegorio aleno alfabeto algo algebro alĥemio alia alibio aligatoro alineo alko alkoholo alkovo almanako almenaŭ almozo alno aloo alta altaro alteo alterni alternativo aludi alumeto aluminio aluno ami amara amaso ambasadoro ambaŭ ambicio amboso ambro ambrozio ambulanco amelo ametisto amfibio amfiteatro amforo amiko amnestio amoniako amoro amortizi amplekso amputi amuleto amuzi an anagalo anagramo anakronismo analizi analoga ananaso anapesto anarĥio anaso anatomio anĉovo anekdoto aneksi anemono angeliko angino angoro angulo anĝelo anilino animo anizo ankaŭ ankoraŭ ankro anomalio anonci anonima ansero anstataŭ ant antaŭ anteno anticipi antikva antilopo antimono antipatio antipodo antitezo antologio antropologo antropologio anunciacio aorto aparato aparta apartamento aparteni apatio apelacii apenaŭ aperi aperturo apetito apio aplaŭdi apliki aplombo apogi apogeo apokrifa apologo apopleksio apostolo apostrofo apoteko apoteozi apozicio apro aprilo aprobi apud ar arabesko araneo aranĝi arbo arbalesto arbitra arbitracio arbusto arĉo ardi ardeo ardezo areno areometro aresti argilo argumenti arĝento arĥaika arĥaismo arĥeologo arĥeologio arĥipelago arĥitekto arĥitekturo arĥivo ario aristokrato aristokratio aritmetiko arko arkado arlekeno armi armeo arniko arogi aroganta aromo arpeĝo arseniko arto arterio artifiko artiko artikolo artilerio artiŝoko artrito as aso asekuri aserti asesoro asfalto asigni asimili asocio asonanco asparago aspekti aspergi aspido aspiri astmo astro astrologo astrologio astronomo astronomio at ataki atavismo ateisto atenci atendi atenta atesti atingi atlaso atleto atmosfero atomo atribui atributo atriplo atuto aŭdi aŭdienco aŭditorio aŭguri aŭgusto aŭkcio aŭreolo aŭskulti aŭtentika aŭtobiografio aŭtografo aŭtokrato aŭtokratio aŭtomato aŭtomobilo aŭtonoma aŭtoro aŭtoritato aŭtuno avo avara avelo aveno aventuro averti aviado avida avizo azeno azilo azoto


a
Finaĵo de l’adjektivoj.
abato
Estro de monaĥejo.
abdiki
(tr)
Rezigni oficiale tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi.
abelo
[ent] Insekto produktanta mielon.
abio
[bot] Pingloarbo, kies ligno estas uzata de ĉarpentistoj.
abismo
1 Profundaĵo.
2 (f) Neakordigebla malsameco.
abituriento
Mezgrada lernanto, sukcesinta la lastan ekzamenon de gimnazia kursaro.
ablativo
Kazo de deklinacio en hindoeŭropaj lingvoj.
abnegacio
1 Forgeso pri si mem, pri sia ekstera aspekto.
2 Sinforgeso ofere al aliaj.
abomeno
Malinklina sento.
aboni
(tr)
Mendi por difinita tempo gazeton k.s.
aborti
Naski antaŭtempe nevivpovan idon.
abrikoto
Frukto de arbo el la familio de rozacoj.
abrupta
1 Tre kruta, subite dekliva.
2 (f) Malagrabla, subita en siaj paroloj, agoj.
absceso
Amaso da puso en homa teksaĵo.
absinto
Amararoma vegetaĵo, el kiu oni preparas samnoman fortan likvoron.
absoluta
1 Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo.
2 Senrezerva, senmanka.
3 Ĥemie pura, senmiksa.
absorbi
(tr)
Tute okupi la pensojn, la atenton, la spiriton.
abstini
(netr)
Neuzi ion pro principo.
abstrakta
Malkonkreta, neperceptebla de la sentoj.
absurda
Tute sensenca, kontraŭracia.
abunda
Ekzistanta en granda kvanto, en pli ol sufiĉa.
acero
[bot] Arbo el la samnoma familio parenca al platano.
acida
Havanta guston, similan al tiu de vinagro.
Sufikso esprimanta eksteran malbonecon, malbelecon.
aĉeti
(tr)
Akiri per mono.
ad
Sufikso esprimanta ripetan aŭ longedaŭran agon.
adapti
(tr)
1 Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj.
2 [tek] Alfiksi, almeti, alĝustigi ian pecon al alia.
adepto
1 Partiano de doktrino.
2 Homo lerninta arton aŭ sciencon kaj okupiĝanta pri ĝi.
adiaŭ
Esprimo, per kiu oni salutas ĉe disiĝo.
adicii
(tr)
Aldoni unu nombron al alia, kunigi plurajn nombrojn en unu solan.
adjektivo
Vorto aldonata al substantivo por esprimi ĝian kvaliton.
adjutanto
Oficiro aŭ suboficiro helpe donita al ĉefo.
administri
Prizorgi funkciadon de entrepreno.
administracio
Administrejo.
admiri
Mirrigardi pro ia beleco aŭ supereco.
admiralo
Estro de milita ŝiparo.
admiralitato
Admiralejo.
admoni
(tr)
Instigi parole al plenumo de devo aŭ ago.
adopti
(tr)
1 Per oficiala, laŭleĝa akto filigi aŭ filinigi iun.
2 (f) Alproprigi al si.
adori
(tr)
1 Respekti kaj ami kiel diaĵon.
2 Forte ami.
adreso
1 Preciza loko, kie iu loĝas.
2 Surskribaĵo enhavanta la nomon kaj ĝian precizan loĝlokon.
adulti
(netr)
Peki kontraŭ geedzeca fideleco.
advento
La kvarsemajna fastotempo antaŭ Kristnasko.
adverbo
Nevariebla vorto esprimanta lokon, manieron aŭ tempon.
advokato
1 Oficiala rajtigito por defendi en juĝejo.
2 (f) Porparolanto.
aero
Spirebla gaso ĉirkaŭanta la teron.
aerolito
Ŝtono falinta sur teron el la etera spaco.
aeroplano
Aparato kapabla sin movi en la aero, ne estante pli malpeza ol ĝi.
afabla
Amika kaj agrabla al aliaj.
afekti
(tr)
Ŝajnigi ion per nenaturaj manieroj.
afero
1 Ĉio konkreta kaj abstrakta en la mondo.
2 Objekto de okupo, posedo, celo.
afikso
Prefikso aŭ sufikso.
afiŝo
Presita anonco elmetita al publiko.
aflikti
(tr)
Morale suferigi.
aforismo
Penso, principo koncize esprimita.
afranki
(tr)
Pagi sendkoston de letero aŭ pakaĵo.
afusto
Portilo de kanono.
agi
(netr)
Fari ion.
agaco
Malagrabla acida sento ĉe la dentoj.
agato
Speco de multkolora kvarco.
agento
Peranto en la aferoj.
agiti
(tr)
Malkvietigi, inciti al io.
aglo
[zoo] Granda rabobirdo.
agonio
La lasta lukto de la mortanto kontraŭ la morto.
agordi
(tr)
1 Starigi ĝustan rilaton inter la kordoj de l’instrumento.
2 (f) Inklinigi iun al io.
agrabla
Plaĉa kaj plezuriga.
agrafo
Metala hoketo kun ringeto servanta al kunigo de l’ randoj de vesto.
agronomio
Scienco pri kampokulturo.
aĝo
Tempo pasinta de la naskiĝo.
aĝio
Diferenco inter la nominala kaj efektiva valoro de la mono aŭ de valorpapero.
ajlo
[bot] Bulba vegetaĵo kun akra odoro uzata kiel spicaĵo.
ajn
Vorteto almetata al vortoj demandaj aŭ sendifinaj por pliinsisti la nedifinitecon.
Sufikso esprimanta konkretaĵon.
akacio
[bot] Dorna arbo kun bonodoraj floroj el la familio de legumenacoj.
akademio
Societo de scienculoj, literaturistoj aŭ artistoj.
akapari
(tr)
1 Aĉeti grandan kvanton da varo kaj post ĝia maloftigo vendi ĝin pli kare.
2 Proprigi al si ion kun malutilo al aliaj.
akaro
1 [ent] Ordo de ŝpinbestoj (arakneidoj).
2 [ent] Nomo ofte uzata por arakneido kaŭzanta skabion.
akceli
(tr)
Plirapidigi, pliprogresigi, sukcesigi.
akcento
Plilaŭtigo de la voĉo sur unu silabo de vorto.
akcepti
(tr)
1 Konsenti preni tion, kion oni donas.
2 Esti hejme por la vizitanto.
3 Konsenti, aprobi.
akcesora
Flanka, ne ĉefa.
akcio
[kom] Valorpapero atestanta partoprenon en komerca, financa aŭ industria societo.
akcidento
Malfeliĉa, neatendita okazo.
akcipitro
Dumtaga rabobirdo, simila al nizo.
akcizo
Imposto pagata por manĝaĵoj, alkoholaĵoj k.s.
akiri
(tr)
Havigi al si ion.
aklami
Saluti, akcepti unuvoĉe aprobi.
akno
Ruĝa haŭtmakuleto.
akompani
(tr)
1 Esti aŭ iri kun iu.
2. Kunludi.
akordo
1 Sameco de sentoj aŭ opinioj.
2 Harmonio en sonado.
akra
Malmilda, severa, tranĉa, pika.
akrido
[ent] Saltinsekto detruanta grenon.
akrobato
Cirka gimnastikisto.
akso
1 Linio ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo.
2 Centra linio.
akselo
Subbrako.
aksiomo
Evidenta veraĵo.
akto
1 Parto de teatraĵo.
2 Oficiala dokumento atestanta fakton.
aktiva
1 Produktanta, aganta, laboranta.
2 [gram] Esprimanta agon.
aktoro
1 Teatristo.
2 (f) Homo, kiu ŝajnigas sin alia, ol li estas.
aktuala
Ekzistanta, nuntempa.
akurata
Plenumanta je ĝusta tempo, je interkonsentita horo.
akuŝi
(netr)
Eligi maturan idon el la utero.
akuta
1 [mat] Akra.
2 [med] Nelongedaŭra.
akuzi
(tr)
Kulpigi.
akuzativo
Kazo montranta rektan komplementon kaj finiĝanta je n.
akvo
[HO] Fluidaĵo pleniganta riverojn, marojn k.t.p.
akvaforto
Gravuraĵo farita per acido sur kupro.
akvarelo
Pentraĵo farita per akvosolveblaj koloriloj.
akvario
Vitra akvujo por akvaj plantoj kaj fiŝoj.
akvilegio
[bot] Genro de ranunkolacoj, planto kun sonorilformaj floroj.
al
Prepozicio esprimanta direkton.
alabastro
Mola, diafaneta ŝtono simila al marmoro.
alarmo
Signalo, alvoko por anonci minacantan danĝeron.
alaŭdo
Kampa kantobirdo.
albino
Homo denaske senpigmenta en haŭto, haroj kaj irisoj.
albumo
Libro por enmetado de fotografaĵoj, de versoj, notoj, k.t.p.
alciono
[zoo] Fiŝomanĝa birdo.
aldo
[muz] La plej malalta virina voĉo.
aleo
1 Vojo en ĝardeno.
2 Larĝa strato kun ambaŭflanka arbovico.
alegorio
Rakonto metafore prezentita.
aleno
Ledokudrilo.
alfabeto
La literaro de lingvo.
algo
[bot] Marherbo.
algebro
Parto de la matematiko, en kiu la grandoj estas reprezentataj per literoj.
alĥemio
Ĥemio, kiu volis aliigi la metalojn en oron.
alia
1 Diferenca, malsama.
2 La dua el du.
alibio
Malesto en iu loko pruvita per estado en alia.
aligatoro
Amerika krokodilo.
alineo
Linio, kiu estas pli mallonga ol la kutimaj en la teksto.
alko
[zoo] Norda cervo kun larĝaj kornoj.
alkoholo
[CHO] Fluidaĵo ricevata el distilado de vino, greno, terpomoj.
alkovo
Senfenestra dormĉambro.
almanako
Kalendaro kun informoj astronomiaj, meteorologiaj k.t.p.
almenaŭ
Ne malpli ol.
almozo
Mondonaco al malriĉulo.
alno
[bot] Arbo, genro de betulacoj.
aloo
[bot] Genro de liliacoj, vegetaĵo kies rezino estas laksiga.
alta
Vertikale granda.
altaro
La diserva tablo en preĝejo.
alteo
[bot] Malvosimila planto.
alterni
(netr)
Sin sekvi laŭvice.
alternativo
Elekto de unu inter du eblaĵoj.
aludi
Paroli pri iu aŭ io, nemenciante, sed komprenigante ilian nomon.
alumeto
Ligna peceto fosforigita, kiu ekbrulas per frotado.
aluminio
[ĥem] [Al] Blanka, tre malpeza metalo, kun arĝenta brilo.
aluno
Duobla sulfato de aluminio kaj de alia metalo.
ami
(tr)
Havi ŝatan inklinon al iu.
amara
Maldolĉa.
amaso
Granda, senorda kolekto.
ambasadoro
Plej alta reprezentanto de iu ŝtato ĉe alia.
ambaŭ
Du kune.
ambicio
Deziro de gloro, famo k.t.p.
amboso
Fera bloko, sur kiu oni forĝas.
ambro
Rezineca kaj aroma substanco.
ambrozio
1 [mit] Manĝo de grekaj dioj.
2 (f) Tre bona manĝo.
ambulanco
1 Movebla milithospitalo.
2 Aŭtomobilo speciale por malsanuloj.
amelo
Substanco uzata por rigidigi post lavo la tolaĵon.
ametisto
Violkolora juvelŝtono.
amfibio
Besto povanta vivi sur tero kaj en akvo.
amfiteatro
Parto de teatro, ĉambro, ordinare duonronda, kun multetaĝaj benkoj.
amforo
Antikva botelforma vazo kun du teniloj por vino, mielo, oleo.
amiko
Persono, al kiu oni estas ligita per simpatio, sindono kaj kora sincero.
amnestio
Ĝenerala punliberigo.
amoniako
[ĥem] [NH3] Gaso konsistanta el azoto kaj hidrogeno.
amoro
1 [mit] Dio de amo.
2 Seksa pasio.
amortizi
(tr)
Nuligi ŝuldon per regulaj partopagoj.
amplekso
Dimensio, grado de grandeco.
amputi
(tr)
Fortranĉi organon, membron de vivanta estaĵo.
amuleto
Objekto magia, kiu ŝirmas kontraŭ danĝero.
amuzi
(tr)
Agrable kaj gajige distri.
an
Sufikso por esprimi membron, adepton, loĝanton.
anagalo
[bot] Unujara planto kun ruĝaj aŭ bluaj floretoj, venena al birdoj.
anagramo
Vorto formita de alimeto de literoj de iu vorto.
anakronismo
1 Eraro pri kronologia dato.
2 Io nekonforma al la moroj de epoko.
analizi
(tr)
Diserigi tutaĵon en elementojn.
analoga
Simila laŭ kelkaj rilatoj al alia.
ananaso
[bot] Frukto de tropika arbo, el la familio de bromeliacoj.
anapesto
Trisilaba verso konsistanta el unu akcentita kaj du neakcentitaj silaboj.
anarĥio
1 Senordo, ĥaoso.
anaso
[zoo] Korta naĝbirdo.
anatomio
Scienco pri la strukturo de vivantaĵoj.
anĉovo
Eta marfiŝo simila al sardeleto.
anekdoto
Mallonga sprita rakonto.
aneksi
(tr)
1 Aligi al regno fremdan teritorion.
2 (f) Aligi ion malpli gravan al io pli grava.
anemono
[bot] Genro de ranunkolacoj, vegetaĵo kun diverskoloraj floroj.
angeliko
[bot] Genro de umbelacoj, aroma planto.
angino
Gorĝinflamo.
angoro
1 Malsaneca sento de sufoko kun korpremo.
2 Sento de sufoko, kiun kaŭzas forta timo, maltrankvilo.
angulo
1 Spaco inter du sintranĉantaj ebenoj, linioj.
2 (f) Malvasta, ofte nedifinita loko.
anĝelo
1 Pure spirita estaĵo.
2 (f) Bonkora, dolĉkaraktera persono.
anilino
[ĥem] [CHN] Fluaĵo ekstraktata el karba gudro, uzata por koloriloj.
animo
1 Principo de la vivo, de la sentoj kaj de la pasio.
2 La spirita kaj senmorta parto de homo.
3 (f) Ĉefa aganto.
anizo
[bot] Genro de umbelacoj, jara planto kun aromaj fruktoj uzataj por fabriki likvoron.
ankaŭ
Same kiel aliaj.
ankoraŭ
1 Ĝis la nuna momento.
2 Ree, denove.
ankro
Fera ilo por fiksi ŝipon sur akvo, balonon sur tero.
anomalio
Neregulaĵo, nenormaleco.
anonci
(tr)
1 Publike eksciigi.
2 Antaŭsciigi.
anonima
Sennoma.
ansero
[zoo] Korta naĝbirdo, pli granda ol anaso.
anstataŭ
En la loko de ; plenumanta rolon, taskon de.
ant
Finaĵo de la aktiva participo en estanteco.
antaŭ
Prepozicio esprimanta pli fruan tempon, pli proksiman lokon, pli altan rangon.
anteno
1 [ent] Palpaj fadenformaj organoj sur kapo de multaj insektoj.
2 Longa kaj fleksebla stango por teni velon.
3 Elektra, perradia kondukilo.
anticipi
Akcepti, fari, plenumi, preni antaŭ konvena, kutima tempo.
antikva
Iam ekzistinta, tre malnova.
antilopo
[zoo] Sovaĝa rapidkura remaĉulo.
antimono
[ĥem] [Sb] Blankeblueta elemento.
antipatio
Malsimpatio, kontraŭsento.
antipodo
Tero kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia duonglobo.
antitezo
Retorika figuro, per kiu oni kontraŭmetas pensojn, vortojn, ideojn.
antologio
Beletristika kolekto de versaĵoj aŭ prozaĵoj.
antropologo
Antropologiisto.
antropologio
Scienco pri homo kaj homaj rasoj.
anunciacio
[rel] Katolika festo memoriganta la anoncon de la anĝelo Gabrielo al Mario pri naskiĝo de Jesuo.
aorto
[anat] La ĉefa arterio, komenciĝanta ĉe la koro.
aparato
Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj por plenumi ion.
aparta
Malkuna, malkomuna, neordinara, speciale karakteriza.
apartamento
Granda, luksa loĝejo.
aparteni
(netr)
Esti ies propraĵo, dependi de iu, esti parto de tuto.
apatio
Plena indiferenteco, nesentemo.
apelacii
Alvoki al supera tribunalo kontraŭ verdikto de la malpli supera.
apenaŭ
1 Ne pli multe ol.
2 Preskaŭ ne.
aperi
(netr)
Montriĝi, fariĝi videbla.
aperturo
Malfermaĵo.
apetito
Manĝemo.
apio
[bot] Genro de umbelacoj, sovaĝa planto.
aplaŭdi
(tr)
Aprobi per manklakado.
apliki
(tr)
Uzi en praktiko, por speciala celo, en speciala okazo.
aplombo
Tre granda memfido.
apogi
(tr)
Subteni.
apogeo
1 [astr] Punkto de la orbito de astro, kie ĝi estas en la plej granda distanco de la tero.
2 (f) Plej alta grado.
apokrifa
Neaŭtentika.
apologo
Rakonto, el kiu oni eltiras moralan instruon (= fablo).
apopleksio
Cerba sangalfluo kaŭzanta perdon de konscio kaj paralizon.
apostolo
1 Ĉiu el la dekdu disĉiploj de Jesuo.
2 Fervora kaj sindona propagandisto de ideo.
apostrofo
Elizia signo, anstataŭanta forlasitan vokalon.
apoteko
Butiko de farmaciisto.
apoteozi
(tr)
Glori per laŭdegoj.
apozicio
Apudmeto de unu substantivo apud la alia por ĝin plidifini.
apro
[zoo] Sovaĝa porko.
aprilo
La kvara monato de la jaro.
aprobi
(tr)
1 Opinii, deklari ion bona.
2 Konsenti al io akceptita.
apud
Proksime, en la najbareco.
ar
Sufikso esprimanta kolekton da samspecaj objektoj, formantaj unu apartan tuton.
arabesko
Laŭaraba ornamaĵo imitanta kunplektitajn branĉojn kaj foliojn.
araneo
[ent] Genro de araneoidoj, senflugila longkrura artikulo teksanta retaĵon por kapti en ĝi aliajn insektojn.
aranĝi
(tr)
Laŭĝuste ordigi, pretigi, prepari.
arbo
Ligneca planto kun alta, forta trunko kaj branĉoj.
arbalesto
Pafarko, streĉata per risorto, kun tenilo.
arbitra
Libervola, laŭkaprica, senkontrola.
arbitracio
Libervole akceptita juĝo, farita de juĝanto elektita de la disputantoj mem.
arbusto
[bot] Arbeto, kies trunko estas ligneca ĉe la bazo kaj herbeca ĉe la supro.
arĉo
Vergeto kun ĉevalharoj por ludi sur certaj kordaj muzikiloj.
ardi
(netr)
1 Esti blanke varma, brulegi.
2 (f) Tre pasii, fervori.
ardeo
[zoo] Marĉa birdo simila al cikonio.
ardezo
Nigregriza ŝtono, facile faldebla en tavolojn, uzata por tegi tegmentojn.
areno
1 Centra sabla loko en cirko por la ludoj.
2 (f) Kampo de agado, de idea batalado.
areometro
[sci] Ilo por mezuri la densecon de fluidaĵoj.
aresti
(tr)
Malliberigi iun ordinare post juĝo.
argilo
Mola, grasa tero, el kiu oni faras brikojn, potojn, vazojn k.s.
argumenti
(netr)
Rezone pruvi en diskuto.
arĝento
[ĥem] [Ag] Blanka, nerustanta metalo.
arĥaika
Malnoviĝinta, ne plu uzata.
arĥaismo
Arĥaikaĵo.
arĥeologo
Arĥeologiisto.
arĥeologio
Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikva epoko.
arĥipelago
Insularo prezentanta geografian unuon.
arĥitekto
Arĥitekturisto.
arĥitekturo
Konstruarto.
arĥivo
Kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj.
ario
Muzikaĵo adaptita al kanto.
aristokrato
Homo apartenanta al nobelaro.
aristokratio
1 La plej alta socia klaso.
2 = Aristokrataro.
aritmetiko
Scienco pri nombroj.
arko
Parto de cirklo.
arkado
Arkaĵo sur kolonoj.
arlekeno
Gaja cirka artisto, vestata per diverskoloraj vestoj.
armi
(tr)
1 Provizi per bataliloj por ataki aŭ sindefendi.
2 (f) Plifortigi.
armeo
1 Regula militistaro de ŝtato.
2 Parto de militistaro formanta tuton sub komando de ĉefo.
arniko
[bot] Genro de kompozacoj, planto, kies tinkturo estas uzata kontraŭ vundiĝoj.
arogi
(tr)
Pretendi al io, impertinente, ofende, nejuste ion postuli.
aroganta
Malmodesta, malŝate kondukanta.
aromo
Agrabla gustorgana bonodoro.
arpeĝo
Akordo, kies sonojn oni aŭdigas unu post la alia.
arseniko
[ĥem] [As] Ŝtalgriza solida ĥemia elemento.
arto
1 Scio, kapablo realigi ian koncepton.
2 Kreaĵo nenatura.
arterio
1 Tubeto kondukanta sangon el la luoro en ĉiujn korpopartojn.
2 (f) Trafikvojo.
artifiko
Lerta, ruza, trompa farmaniero.
artiko
[anat] Organa ĉarniro kuniganta libere du membrojn de la korpo.
artikolo
1 Vorteto uzata antaŭ substantivo aŭ adjektivo por pli precize ĝin difini.
2 Aparte pritraktata temo en gazeto.
artilerio
1 Parto de militstaro, havanta kanonojn.
2 La kanonaro.
artiŝoko
[bot] Genro de kompozacoj, manĝebla legomo.
artrito
Inflamo de artiko.
as
Finaĵo de la aktiva estanteco por ĉiuj personoj.
aso
Ludkarto kun unu punkto.
asekuri
(tr)
1 Certigi al si per kontrakto pagon de riskoj, domaĝoj, perdoj.
2 (f) Protekti, sekurigi kontraŭ io.
aserti
(tr)
Firme certigi, pretendi.
asesoro
Helpanto de juĝisto.
asfalto
Bitumo por surtegi stratojn.
asigni
(tr)
1 Destini kaj pagi monon por ia celo.
2 Destini, difini.
asimili
(tr)
1 Fari simila.
2 Alproprigi al sia korpo, al sia spirito.
asocio
1 Grava, granda societo.
asonanco
Neplena rimo, kvazaŭrimo.
asparago
[bot] Genro de asparagoidoj, ĝardena legomo.
aspekti
(netr)
Ŝajni, vidiĝi, mieni.
aspergi
(tr)
Delikate surŝprucigi.
aspido
Venena serpento.
aspiri
Forte celi, deziri.
astmo
Malsano karakterizata per malfacila spirado.
astro
Ĉiela korpo : suno, planedo, kometo, stelo.
astrologo
Astrologiisto.
astrologio
Arto antaŭdiri laŭ la situacio de steloj.
astronomo
Astronomiisto.
astronomio
Scienco pri la astroj.
at
Finaĵo de la pasiva participo de l’estanta tempo.
ataki
(tr)
1 Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io.
2 (f) (pri sentoj kaj malsanoj) Trafi.
atavismo
Hereda influo de la prapatroj.
ateisto
Ateismano, adepto de ateismo.
atenci
(tr)
1 Krime ataki.
2 (f) Provi limigi, forpreni, malrespekti.
atendi
(tr)
1 Resti ĝis iu venos, ĝis io okazos.
2 Esperi.
atenta
Turnanta sian senton, spiriton, vidon al io.
atesti
(tr)
1 Sciigi fakton, kiel ĝia aŭdinto aŭ vidinto.
2 Pruvi, montri.
atingi
1 Sukcesi tuŝi, veni ĝiŝ, sin etendi ĝis.
2 (f) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan.
atlaso
1 Glata, brila speco de silkaĵo.
2 Libroforma kartaro por speciala fako.
atleto
1 Homo praktikanta luktajn sportojn.
2 (f) Homo tre forta.
atmosfero
1 Gasa maso ĉirkaŭanta astron.
2 (f) Medio.
atomo
Plej eta materiero konsistanta el eroj turniĝantaj ĉirkaŭ kerno.
atribui
(tr)
1 Asigni, imputi ion al iu.
2 Rigardi, opinii ion ies.
atributo
1 Insigno, simbolo de metio, korporacio.
2 Insigno, simbolo de ekzisto de Dio.
atriplo
[bot] Genro de kenopodiacoj, legomo.
atuto
1 Supera koloro dum certaj kartludoj.
2 (f) Supereco, superaĵo.
Konjunkcio esprimanta alternativon aŭ diferencon inter du propozicioj aŭ aferoj.
aŭdi
(tr)
Percepti per orelo.
aŭdienco
Akcepto pere de oficiala eminentulo.
aŭditorio
Aŭskultejo por publikaj lekcioj.
aŭguri
(tr)
Antaŭdiveni, antaŭdiri.
aŭgusto
La oka monato de la jaro.
aŭkcio
Publika vendo al pliproponanto.
aŭreolo
1 Luma rondo ĉirkaŭ la kapo de sanktuloj sur pentraĵoj, nimbo, glorkrono.
2 (f) Gloro, famo.
aŭskulti
(tr)
1 Atenti por aŭdi.
2 (f) Obei, sekvi.
aŭtentika
Vera, nefalsa.
aŭtobiografio
Vivo de iu priskribita de li mem.
aŭtografo
Skribaĵo propramane skribita de la aŭtoro, de eminentulo.
aŭtokrato
Absoluta regnestro.
aŭtokratio
Aŭtokrata regsistemo.
aŭtomato
1 Aparato, aganta kvazaŭ propramove, kiel vivanta estaĵo.
2 Aparato funkcianta mekanike.
3 (f) Persono sen volo, sen energio.
aŭtomobilo
Veturilo movata de motoro.
aŭtonoma
Memstara, sinreganta sendepende de la centra registaro.
aŭtoro
Verkisto, literaturisto, kreinto de io.
aŭtoritato
Spirita povo, influo bazita sur ies valoro, bonkvalito.
aŭtuno
La tria sezono de la jaro.
avo
Patro de patro aŭ patrino.
avara
Monŝpara, monama.
avelo
[bot] Nukso de avelujo, arbeto el la familio de betulacoj.
aveno
[bot] Genro de gramenacoj, greno por ĉevaloj.
aventuro
Eksterordinara okazintaĵo en ies vivo.
averti
(tr)
Antaŭsciigi pri io malagrabla.
aviado
Arto aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol aero.
avida
Forte deziranta ion.
avizo
Sciigo, anonco, informo.
azeno
1 Longorela besto.
2 (f) Malsaĝulo.
azilo
Rifuĝejo, kie oni trovas sekurecon.
azoto
[ĥem] [N] Ĥemia elemento, senkolora, senodora gaso.

← retro : antaŭparolo   — A —   → al la kaplitero B  

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert