Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


Ligiloj :
 Prezento de la reeldono 2018 
Antaŭparolo   Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prospekto, lastaj paĝoj
 Elektronika serĉilo 
 Elektronika vortarludo 


OFICIALA VORTARO
DE
ESPERANTO


Kovra paĝo de "OVE"
Kovra paĝo de OVE ŝlosita per butono


al mia amiko

d-ro Malmanche
– ofta instiginto al tiu laboro –
Kun plej koraj kaj fidelaj
sentoj

Parizo, la 10/4 37       Grenkamp

Dediĉo al d-ro Malmanche
Paĝo de dediĉo al d-ro Malmanche


S. GRENKAMP

————

OFICIALA VORTARO
DE
ESPERANTO

ĈE LA AŬTORO :

117, Boulevard Jourdan, Paris (XIVe)


Ĉiuj rajtoj de represigado, tradukado, adaptado kaj aliaj aŭtorrajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj subskribintaj aŭ ne la konvencion de Berno.

Copyright by S. Grenkamp 1937.


MEMORE AL

d-ro Pierre CORRET

homo kaj amiko

LA AŬTORO


ALIAJ VERKOJ DE L’AŬTORO

Balucki, Kuzeto.

Ĉu vi aŭdis tion ?

Krioj de l’ koro.

Penseroj (Unua kajero).

Penseroj (Dua kajero).

Pola folkloro kaj popolkanto, kun 10 melodioj kaj 8 ilustraĵoj ekstertekste.

Slonimski, Mia vojaĝo en Sovetio.

Smogorzewski, Pol-Pomeranio, kun 22 kartoj entekste kaj 4 plurkoloraj ekstertekste.

5.000.000, novelaro.

Wyslouch, El la lando de ruinoj.

EN KUNLABORO :

Kompleta Gramatiko de Esperanto.

Plena vortaro de Esperanto.

Pri l’ moderna arto.

Vortoj de prof. Cart.


Multaj esperantistoj esprimis al mi ofte la deziron havi vortaron en eta formo, kiu enhavus almenaŭ ĉiujn oficialajn radikojn kun esperanta difino.

Al tiu manko mi respondas per eldono de Oficiala Vortaro de Esperanto.

Mi klopodis doni al ĉiu vorto difinojn kiel eble plej mallongajn kaj samtempe kiel eble plej precizajn. Difinante vortojn rilatajn al botaniko kaj zoologio, mi aldonis ĉiam la nomon de la koncerna familio por pliklarigi la difinon, kvankam la familiaj nomoj plejofte ne estas oficialaj kaj konsekvence ne troviĝas en tiu ĉi vortaro.

Dum la difinado de la vortoj, kelkaj ankoraŭ neoficialaj radikoj estis necesaj, ilin mi do metis kun la difino en la vortaron.

El neoficialaj vortoj jenaj estas envicigitaj : genro, histo, metaloido, nito, organika.

Se tiu poŝvortaro fariĝos senĉesa akompananto de multaj junaj kaj maljunaj esperantistoj, se ĝi pli fortigos ankoraŭ la amon al nia vivanta lingvo, ĝi plenumos sian celon.

Fine mi esprimas dankon al mia kara amiko d-ro Malmanche, kiu afable kaj zorge kontrolis mian manuskripton kaj al la presisto Girault, kiu ne ŝparis tempon kaj sian kapablon por liveri belan eldonaĵon.

S. GRENKAMP.


UZATAJ EN LA VORTARO :

[ Noto de la reeldono en 2018 : ]
La originalaj mallongigoj estis anstataŭigitaj per formoj pli klaraj.
La formoj de 1937 estis : (an), (ar), (as), (bt), (en), (f), (fm), (fz), (flz)

MALLONGIGOJ

[anat]anatomio. [kom]komerco.
[arĥ]arĥitekturo. k.s.kaj similaj.
[astr]astronomio. k.t.p. kaj tiel plu.
[bot]botaniko. [med]medicino.
[ent]entomologio. [mit]mitologio.
(f)metafore. [mil]milito.
[farm]farmacio. [mat]matematiko.
[fiz]fiziko. [muz]muziko.
[filo]filozofio. (netr)netransitiva
[gram]gramatiko. (nun)rilate al nun.
[ĥem]ĥemio. [pol]politiko.
i.a.inter aliaj. [rel]religio.
(iam)rilate al iam. [sci]scienco.
(io)rilate al io. [tek]tekniko.
(iu)rilate al iu. (tr)transitiva.
k.a.kaj aliaj. [zoo]zoologio.

SIGNOJ

(   =   )montras samsencan vorton aŭ esprimon.
  =   montras samsencan vorton, sed la preferinda vorto
estas tiu post la signo.
[    ]entenas la ĥemian formulon de la vorto.

   ← retro : prezento         sekvo : kaplitero A


Ligiloj :
 Prezento de la reeldono 2018 
Antaŭparolo   Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prospekto, lastaj paĝoj
 Elektronika serĉilo 
 Elektronika vortarludo 


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert