Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


Ligiloj :
 Prezento de la reeldono 2018 
Antaŭparolo   Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prospekto, lastaj paĝoj
 Elektronika serĉilo 
 Elektronika vortarludo 


Prospekto de la
Oficiala Vortaro de Esperanto
de S. Grenkamp
1937

Jen skanaĵo de la 8-paĝa (14½×10½ cm) prospekto aldonita al Heroldo de Esperanto de 1 Aŭg. 1937 kiu reklamis por la nova vortaro (danke al la Biblioteko de SAT-Amikaro) :


Aldono al Heroldo de Esperanto, 1 Aŭg. 1937.

S. GRENKAMP

————

OFICIALA VORTARO
DE
ESPERANTO

1937

ĈE LA AŬTORO :

117, Boulevard Jourdan, Paris (XIVe)

Paĝo 1 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 1 de la prospekto de "OVE"


La esperantistaro akceptos certe kun granda ĝojo tiun 250-paĝan poŝvortaron.

Ĝi estas en agrabla poŝformato (14,6 cm × 11 cm) kun bela ledosimila kovrilo kaj praktika fermajo. Ĝia modesta prezo permesas, ke ĉiu esperantisto havu la oficialan radikaron kun klaraj difinoj ĉiam al sia dispono.

Tio ebligos samtempe al ĉiu, en duba okazo, kontroli la signifon de la radikoj kaj uzi ilin korekte.

Prezo de unu ekzemplero afrankite fr.fr. 20.– ; $ 1,– ; fl. 2,– ; zl 5,– ; k.sv 4,– ; sh 4.–.

10 ekz. fr.fr. 175,– ; 20 ekz. fr.fr. 315,– ; 30 ekz. fr.fr. 410,– ; 50 ekz. fr.fr. 650,– ; 100 ekz. fr.fr. 1200,– ;

Por rekomendota sendaĵo aldonu fr. 2,–.

Ni akceptas la pagon ankaŭ per baritaj ĉekoj kaj per validaj poŝtaj respondkuponoj (1 respondkupono valoras 1 fr. 50).

Ni disponas per du poŝtĉekkontoj :

en Francujo : Paris Cc. 105201.

en Polujo : Varsovio Nr 195036.

Paĝo 2 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 2 de la prospekto de "OVE"


Paĝo 3 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 3 de la prospekto de "OVE" : faksimilo de la paĝo 86 de la vortaro,
de "harmoniumo" ĝis "hektogramo"


Paĝo 4 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 4 de la prospekto de "OVE" : faksimilo de la paĝo 209 de la vortaro,
de "sinoptika" ĝis "skalo"


Paĝo 5 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 5 de la prospekto de "OVE" : faksimilo de la paĝo 210 de la vortaro,
de "skalpo" ĝis "skolo"


La enhavo de la sekvaj tri lastaj paĝoj de la prospekto ankaŭ enestas en la vortaro, en paĝoj 251, 252, 253, 254, en preskaŭ la sama enpaĝigo.


 
JEN 
Kelkaj rekomendindaj verkoj, ofte jam preskaŭ elĉerpitaj aŭ nur malofte troveblaj, kiujn ni liveras afranktite ĉe rekta mendo al ni :
 fr. fr.
Bastien, Naŭlingva Etimologia Leksikono 25.—
Cart, Vortoj de Profesoro Cart, luksa eldono kun 2 portretoj (140 paĝoj)10.—
— eldono sur madagaskara papero, kun aŭtografo Prezo je demando
Cart, Pri landnomoj 2.—
Fruictier & Grenkamp, Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto broŝ. 15.—
bind. 20.—
Grenkamp, Kompletny Samouczek j. Esperanto 3. 50
————— 
Balzac, La Firmo de la Kato, kiu pilkludas 4.—
Balucki, Kuzeto (tr. Grenkamp)l. 15
Bossuet, Funebra parolado (tr. Bastien)4.—
En Svislando, kvin rakontoj kun ilustraĵoj8. 50
Frenkel, Verdaj Fajreroj 5.—
Gogol, Portreto (tr. Fiŝer)6. 50
Gordon, Kara Panjo (tr. Gego)3. 50
Grenkamp, Krioj de l’ Koro 1. 15
Grenkamp, Penseroj (II-a kajero)1. 50
Grenkamp, 5.000.000, novelaro 6. 50
Grenkamp, Vivo de Cart, en preparo.
Lermontov, Novaj Versaĵoj (tr. Bela Manto) 7. 50
Mickiewicz, Improvizacio de Konrad 1. 15
Mickiewicz, Sinjoro Tadeo (tr. Grabowski) 30.—
Robinson, Vol. II., novelaro, angle kaj esperante 8.—
Smogorzewski, Pol-Pomeranio (tr. S. Grenkamp) kun 22 kartoj entekste kaj 4 plurkoloraj ekstertekste, la plej interesa studo pri la pola-germanaj rilatoj. 136-paĝa 6. 50
Unterman, En danĝero 10.—
Wagner, Estu Homo ! (tr. Meyer) (Premiita de l’esperantista Akademio) 5.—
Vyslouch, El la lando de ruinoj (tr. Grenkamp)1. 50
MALOFTAĴOJ 
D-ro Esperanto, Unua libro por svedoj (1889)125.—
Kongresa libro de la I-a Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer (164 paĝoj)10.—
Kolovrat, Teorio pri evoluo de kono 2.—
Le Monnier, Evoluo kaj evoluismo 1. 50
Scienca Revuo, jarkolekto 1904 (sen n-roj 3, 4, 12) 40.—
Scienca Revuo, jarkolekto 1905 45.—
Scienca Revuo, jarkolekto 1906 45.—
Scienca Gazeto, jarkolekto 1912 35.—
Scienca Gazeto, jarkolekto 1913 35.—
Scienca Gazeto, jarkolekto 1914 20.—
Literatura Almanako de « Lingvo Internacia » 1909.
Ĉiuj artikoloj estas originalaĵoj de Akademianoj, kies portretoj sur ekstertekstaj folioj ornamas la libron. Krome troviĝas ankaŭ iliaj karikaturoj faritaj de lerta mano
6. 50
Literatura Almanako de « Lingvo Internacia » 1910.
Lukse ilustrita, tiu volumo estos la ĝojo de ĉiu, kiu amas niajn poetojn, ŝatas sin rifuĝi, dum kelka tempo, el la senĉesa akra vivbatalo sub la liberspiran, lazuran ĉielon de la esp-a poezio
6. 50
Kongresaj Raportoj, bele broŝuritaj, humore skribitaj, prezentas la veran bildon pri ĉiu kongreso aparte :
Oficiala protokolaro de la 1-a Kongreso 2.—
Raporto pri la 3-a Kongreso (84 pĝ)4.—
Raporto pri la 4-a Kongreso (64 pĝ)4.—
Raporto pri la 5-a Kongreso (72 pĝ) 4.—
Raporto pri la 6-a Kongreso (72 pĝ) 4.—
Raporto pri la 7-a Kongreso (62 pĝ) 4.—
Raporto pri la 8-a Kongreso (99 pĝ) 4.—
Raporto pri la 9-a Kongreso (94 pĝ) 4.—
MALOFTAJ KOLEKTOJ 
de la plej bona iam aperinta esperanta gazeto, la fama 
LINGVO INTERNACIA 
redaktita de d-ro FRUICTIER, d-ro CORRET kaj prof. CART, neelĉerpebla fonto de esperanta historio kaj literaturo, estas ankoraŭ riceveblaj : 
afrankite
fr. fr.
Jarkolekto 1896 (176 pĝ) 80.—
Jarkolekto 1900 (188 pĝ) 75—
Jarkolekto 1902 (176 pĝ) 50—
Jarkolekto 1905, dua volumo (288 pĝ) 20.—
Jarkolekto 1906, unua volumo (368 pĝ)16.—
Jarkolekto 1906, dua volumo 25—
Jarkolekto 1907 (576 pĝ) 25.—
Jarkolekto 1908 (576 pĝ) 20—
Jarkolekto 1909 (584 pĝ)15—
Jarkolekto 1910 (576 pĝ) 20—
Jarkolekto 1911 (536 pĝ)15—
Jarkolekto 1912 (460 pĝ)15—
Jarkolekto 1914/20 (348 pĝ)15—
Dek diversaj n-roj de « Lingvo Internacia » (ĉ. 400-500 pĝ) 6.—

Paĝo 6 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 6 de la prospekto de "OVE"


Paĝo 7 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 7 de la prospekto de "OVE"


Paĝo 8 de la prospekto de "OVE"
Paĝo 8 de la prospekto de "OVE"


La sekvaj tri reklamaj paĝoj estas la 255, 256, 257 de la vortaro.

La presisto estas sur paĝo 259.


POPULARA
ESPERANTO – BIBLIOTEKO

Bonaj libroj, bele eldonitaj kaj binditaj, prezo nur 3ŝ. 6p. plus afranko 6p.

La jenaj libroj jam aperis :

1. LA VIRO EL FRANCUJO. Ivans (W. Versteeg Graftdijk).

2. QUO VADIS (Vol. I). H. Sienkiewicz (Lidja Zamenhof).

3. QUO VADIS (Vol. II). H. Sienkiewicz (Lidja Zamenhof).

4. ŜI. Rider Haggard (G. J. Degenkamp).

5. FANNY. Edna Ferber (Berno Fabo).

6. RIĈA KAJ SEN MONO. E. P. Oppenheim (F. E. Wadham).

7. LA ORA ŜTUPARO. E. P. Oppenheim (Romford Esp. Societo).

8. LUNO DE IZRAEL. Rider Haggard (Payson kaj Butler).

9. PINOKJO. C. Collodi (M. Marchesi).

10. LA DORMANTO VEKIĜAS. H. G. Wells (A. F. Milward).

11. PETROLO (Vol. I). Upton Sinclair (W. Bailey).

12. PETROLO (Vol. II). Upton Sinclair (W. Bailey).

13. LA AVENTUROJ DE MARTENO DRAKE. G. Norway (W. Severn).

Aliaj sekvos po du dum ĉiu jaro. Aĉeteblaj ĉe

BRITA ESPERANTISTA ASOCIO

142 HIGH HOLBORN, LONDON, W.C.I., ANGLUJO


900 NUMEROJ

certe estas rekordo por Esperanto-gazeto. Sian 900an
numeron aperigis en Novembro 1936 la sola semajna
————     gazeto esperantista.     ————

HEROLDO DE ESPERANTO

Fondita en la jaro 1920, de tiu tempo ĝi aperadis
regule kiel horloĝo, tra malfacilaj epokoj de inflacio,
deflacio kaj devaluacio, kiel rapida kaj fidinda
informilo pri ĉio grava okazanta en la mondvasta
————     Esperanto-movado.     ————

Adreso de la Redakcio kaj Administracio

————     HEROLDO     ————
DE ESPERANTO / SCHEVENINGEN

—     Harstenhoekweg 223 (Nederlando).     —


ABONU AL

NIA GAZETO

monata esperanto-eldono

de

l’Eclaireur de Nice

———

29, avenue de la Victoire, 29

NICE
(ALPES-MARITIMES)

FRANCUJO

JARABONO :

Francujo : 10 fr. fk.

Landoj aliĝintaj
al la Konvencio de Stokholmo : 12 fr. fk.

Aliaj Landoj : 15 fr. fk.


Presisto GIRAULT
3, Place de l’ Eglise
SAINT-CLOUD (S.-&-O.), Francujo
en la jaro 1937


 al la kaplitero Z         elektronika serĉilo →


Ligiloj :
 Prezento de la reeldono 2018 
Antaŭparolo   Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prospekto, lastaj paĝoj
 Elektronika serĉilo 
 Elektronika vortarludo 


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert