Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero P   — R —   → al la kaplitero S


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— R —


rabi rabarbo rabato rabeno rabio raboti racio racionalismo racionalisto rado radio radiko radikala rafano rafini rajo rajdi rajto raketo rakonti rampi rano ranca rando rango ranunkolo rapo rapida rapiro raporti raso raspi rasti rato raŭka raŭpo ravi razi re reakcio reala rebuso recenzi recepto reciproka recitativo redakcio redakti redaktoro redukti refo referenco reformacio refuti regi regali regento regimento regiono registri regno regolo regulo reĝo reĝimo reklamo rekomendi rekompenci rekordo rekremento rekruto rekta rektoro relo relativa reliefo religio remi remburi remparo reno rendevuo renesanco renkonti rento renversi repertuaro reputacio respekto respektiva respondi respubliko resti restoracio reto retino retoro retoriko retorto reŭmatismo revi revelacio revizii revizoro revolucio revolvero revuo rezedo rezervi rezigni rezignacio rezino rezisti rezoni rezulti rezultato ribo ribeli ricevi ricino riĉa ridi rifo rifuzi rigardi rigida rigli rigora rikani rikolti rilati rimo rimarki rimedo rimeno ringo rinocero ripo ripari ripeti ripozi riproĉi riski rismo risorto rito ritmo rivero riverenco rizo robo rodo rojalismo rojalisto roko rokoko rolo romano romanco romantiko rombo rompi rondo ronki roso rosmaro rosmareno rosti rostro roto rotondo rozo rozario rubo rubando rubeno rublo rubriko rubuso ruĝa ruino rukti ruli rumo rusto ruto rutino ruza


rabi
(tr)
Perforte forpreni la posedaĵon de iu alia.
rabarbo
[bot] Genro de poligonacoj, planto kies radiko kaj trunketoj servas kiel laksigilo.
rabato
Malplialtigo de la prezo, konsentita de la vendanto.
rabeno
Hebrea pastro.
rabio
1 [med] Infekta malsano, karakteriza per furiozo kaj paralizo.
2 (f) Furioza ekscito.
raboti
(tr)
Glatigi, ebenigi lignon aŭ metalon, forigante la malglataĵojn per speciala instrumento.
racio
1 Kapablo pensi, analizi, kaj sintezi perceptaĵojn.
2 Intelekta kapablo, konsiderata kiel gvidilo de niaj agoj.
3 Motivo, praviganta agon.
racionalismo
Filozofia doktrino, asertanta, ke racio, kapablo pensi, estas la sola aŭ la plej utila kaj efika ilo por konigi la veron.
racionalisto
Adepto de racionalismo.
rado
Speco de disko, turniĝanta ĉirkaŭ akso kaj servanta por movi veturilon, maŝinon k.t.p.
radio
1 [mat] Rekta linio, kuniganta centron de rondo kun ĉiu ĝia punkto.
2 [fiz] Rekta linio, kiun elsendas fonto de lumo, varmo, elektro aŭ alia energio.
3 (f) Ĝoja, brila aspekto.
radiko
1 [bot] Parto de planto, per kiu ĝi fiksiĝas en tero kaj per kiu ĝi ĉerpas nutran sukon.
2 [bot] Parto de organo, per kiu ĝi estas plantita, fiksita en alian.
3 [gram] Primitiva vorto, de kiu formiĝis aliaj vortoj.
4 [gram] Senfleksia parto de vorto.
5 (f) Principo, esenca fundamento.
6 (f) Ligilo.
radikala
1 Senkompromisa, senindulga, postulema, ĝisfunda, esenca, plena.
rafano
[bot] Genro de kruciferoj, planto, kies radiko estas manĝebla.
rafini
(tr)
1 Ĥemie plipurigi produktaĵon.
2 (f) Plidelikatigi.
rajo
[zoo] Genro de rajoidoj, plata, kvarangula fiŝo kun mallarĝa vosto.
rajdi
1 Sidi surdorse sur besto kaj konduki ĝin.
rajto
Povo, bazita sur leĝo aŭ moro, fari ion aŭ postuli ion de aliaj.
raketo
1 Artefarita fajraĵo, kiun oni elpafas en la aeron kaj kiu eksplodante brilas per belaj diversformaj fajreroj.
2 Pilkoĵetilo uzata ĉe tenisludo.
rakonti
(tr)
Konigi okazaĵon kun ĉiuj detaloj skribe aŭ parole.
rampi
(netr)
1 Sin treni sur la ventro.
2 Sin etendi sur tero aŭ alkroĉiĝi al arbo, muro, supraĵo.
3 Iri, supreniri pene, malfacile.
4 (f) Sin humiligi malnoble, flate.
rano
[zoo] Genro de batrakoj (senvostuloj), vivanta sur la tuta globo.
ranca
Havanta malagrablan guston kaj odoron pro malkomponiĝo.
rando
Ekstrema limo de objekto.
rango
1 Grado montranta la ordon en la hierarĥio.
2 Grado, loko, kiun okupas iu aŭ io en la ĝenerala opinio, per sia digno, per sia merito.
3 Grado, loko kiu konvenas al iu aŭ io inter la aliaj.
ranunkolo
[bot] Genro de ranunkolacoj, planto kun flavaj, kvinpetalaj floroj.
rapo
[bot] Genro de kruciferoj, planto kun manĝebla radiko.
rapida
1 Faranta multe en mallonga tempo.
2 Okazanta, aganta en mallonga tempo.
rapiro
Longa, mallarĝa kaj pinta spado uzata nuntempe nur por skermado.
raporti
1 Oficiale komuniki rezultaton de esploro sen aŭ kun konkludoj.
2 Konigi tion, kion oni aŭdis, vidis, studis, esploris.
raso
Grupo da homoj, bestoj aŭ plantoj, kiu diferencas per iaj heredaj ecoj, unu de la aliaj.
raspi
(tr)
Glatigi lignon, metalon k.t.p. per speciala ilo.
rasti
(tr)
Kunigi, kunamasigi fojnon per speciala ilo.
rato
[zoo] Genro de roduloj, pli granda ol muso.
raŭka
[pri voĉo] Malklara pro malvarmumo aŭ alia kaŭzo.
raŭpo
[zoo] Larvo de papilioj kaj de kelkaj aliaj kvarflugilaj insektoj.
ravi
(tr)
Kaŭzi admiron, entuziasmon.
razi
(tr)
Fortranĉi la harojn tutproksime ĉe la haŭto per speciala ilo.
re
Prefikso montranta :
a) denovan faron, ripeton de ago ;
b) revenon al la deira punkto.
reakcio
1 [pol] Returno al la malnovaj rilatoj, al la malnova sistemo de regado.
2 [ĥem] Efiko, provokita per ago de unu korpo sur alian tiamaniere, ke la unua aperigas la karakterizajn ecojn de la alia.
reala
Efektive, vere ekzistanta.
rebuso
1 Spirita ludproblemo, konsistanta el desegnoj, ofte el signoj, literoj k.t.p. kaj kies vorta kombino formas la divenotan frazon.
2 (f) Malfacila problemo.
recenzi
(tr)
Kritiki en gazeto verkon, teatran aŭ koncertan prezenton.
recepto
1 Skriba klarigo pri preparo de manĝo aŭ trinkaĵo por kuireja celo.
2 [med] Skriba ordono de kuracisto pri preparo kaj uzo de medikamento.
reciproka
[pri io] Koncernanta aŭ aganta inter du personoj, du objektoj, efikante unu sur la alia aŭ kontraŭe.
recitativo
1 Speco de deklamita kanto.
2 Muzika deklamado de teksto sen aparta melodio.
redakcio
1 Redaktistaro.
2 Ejo, kie oni redaktas gazeton.
redakti
(tr)
1 Direkti publikigon de gazeto, elektante por ĝi artikolojn, korektante ilin kaj mem skribante por ĝi.
redaktoro
Redaktisto.
redukti
(tr)
1 Malgrandigi laŭ dimensio aŭ nombro.
2 [ĥem] Izoli metalon el ĝia kombino.
refo
Parto de velo, kiun oni faldas por malgrandigi la etendon de la velo.
referenco
Rekomenda atesto.
reformacio
[rel] Granda religia movado en la 16-a jarcento, kiun kreis Luter kaj Kalvin, kaj kiu dividis la eklezion en la romkatolikan kaj protestantan.
refuti
(tr)
Rebati per trafa rezonado aŭ argumentado ion, kion alia asertis.
regi
(tr)
1 Estri ŝtaton.
2 (f) Estri.
regali
(tr)
1 Gastigi bone kaj agrable.
2 Plezurigi per io.
regento
Provizora regnestro, kiu regas dum neplenaĝo aŭ foresto de la reĝo.
regimento
Parto de korpuso konsistanta el kelkaj batalionoj, eskadronoj aŭ baterioj.
regiono
1 Parto de lando, spaco, korpo karakteriza pro specialaj ecoj.
2 Ĉiu el la diversaj partoj de ĉielo.
3 Ĉiu el la diversaj tavoloj de l’atmosfero.
4 (f) Kampo de efiko en certaj sciencoj.
registri
(tr)
Noti faktojn, dokumentojn laŭ difinita ordo kaj metodo.
regno
1 Daŭra unuiĝo de homoj, konstante loĝantaj, sur certa teritorio sub supera komuna aŭtoritato.
regolo
[zoo] Genro de paseroj, tre malgranda insektomanĝa birdo, vivanta en mezvarmaj landoj.
regulo
Tio, kio difinas agadon, konduton, studojn k.t.p.
reĝo
Kronita regnestro de ŝtato, kies titolo estas malpli alta, ol tiu de imperiestro.
reĝimo
[pol] Sistemo, laŭ kiu estas regata iu ŝtato.
reklamo
1 Anonco farata en gazeto por laŭdi produktaĵon, entreprenon k.t.p. kaj por instigi publikon respektive al aĉeto, vizito.
2 Ĉia similspeca alvoko sub diversaj aliaj formoj por rekomendi ion al publiko.
rekomendi
(tr)
1 Esprimi bonan opinion pri io, pri iu por difinita celo.
2 Laŭdi por altiri al iu aŭ io ies favoron, protekton, prizorgon.
3 Konsili insiste ion al iu.
rekompenci
(tr)
Fari aŭ doni al iu ion bonan pro la faritaj servoj.
rekordo
1 Plej bona sporta rezultato oficiale konstatita.
2 (f) Plej bona atingebla rezultato.
rekremento
Restaĵo el fruktoj, herboj aŭ aliaj substancoj, el kiuj oni ekstraktis la sukojn aŭ esencon.
rekruto
1 Soldato, ĵus komencinta sian militistan servon.
2 Novevarbito.
rekta
1 [mat] Prezentanta la mallongan distancon inter du punktoj.
2 [mat] Kies flankoj estas vertikale starantaj.
3 [gram] Senpropozicia.
4 Neflankiĝanta.
5 Senpera.
rektoro
Ĉefo de universitato, de pastra seminario aŭ jezuita kolegio.
relo
Fera stango, sur kiu ruliĝas la radoj de lokomotivoj, vagonoj, tramveturiloj.
relativa
1 Rilatanta al.
2 Dependa.
3 Proporcia, pritaksita laŭkompare.
4 [gram] (pri vorto) Liganta propozicion al la resto de la frazo.
reliefo
1 Elstaro de io sur ebena supraĵo.
2 Elstara skulptaĵo sur ebeno.
3 (f) Atentiga distingo, akcento, karaktero.
religio
Kredo kaj kulto al Dio aŭ diaĵoj.
remi
(netr)
Movi barkon, boaton sur akvo, puŝante ĝin per specialaj iloj.
remburi
(tr)
Garni seĝon, kanapon, kusenon pufigante ĝin per haroj, risortoj, plumoj k.t.p.
remparo
1 Muro aŭ tera altaĵo antaŭita de fosaĵo kaj starigita por defendi lokon, urbon, fortikaĵon.
2 (f) Ĉio, kio servas por defendo.
reno
[anat] Duobla organo, sekrecianta la urinon.
rendevuo
Interkonsento, laŭ kiu du aŭ pluraj personoj promesas renkontiĝi je la sama horo en la sama loko.
renesanco
Literatura, arta kaj scienca movado dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiu estis bazita plej parte sur la imitado de la antikva arto.
renkonti
(tr)
1 Trovi iun irante sur la sama vojo.
2 (f) Trovi, sperti ion.
rento
Jara profito, ricevata de pruntedonita mono, de valorpaperoj k.t.p.
renversi
(tr)
1 Faligi ion aŭ iun starantan.
2 (f) Ruinigi, detrui.
repertuaro
1 Listo de teatraĵoj ludataj en iu teatro aŭ de roloj ludataj de iu artisto.
reputacio
Publika opinio pri iu.
respekto
Sento de granda estimo pri ies morala valoro.
respektiva
Rilatanta aparte al ĉiu el la priparolataĵoj.
respondi
1 Diri aŭ skribi al demando.
2 Esti proporcia, simetria, konforma al io.
3 Reciproki.
4 Ripeti la sonon.
respubliko
Politika reĝimo, en kiu la supera ŝtata aŭtoritato troviĝas en la manoj de certa reprezentantaro de la popolo.
resti
(netr)
1 Daŭre esti en la sama loko aŭ stato.
2 Daŭrigi esti parto de tutaĵo, eĉ post kiam malaperis unu aŭ pluraj ĝiaj partoj.
restoracio
Publika ejo, kie oni manĝas kaj trinkas kontraŭ pago.
reto
1 Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj aŭ ŝnuroj.
2 (f) Kaptilo, implikaĵo.
retino
[anat] La plej funda membrano de la okula globo, ricevanta la bildon de la eksteraj objektoj.
retoro
Oratoro aŭ instruisto de la retoriko ĉe antikvaj grekoj.
retoriko
Arto elokvente paroli.
retorto
Vitra, metala aŭ porcelana sferforma vazo, kun longa fleksita kolo, uzata por distili fluaĵojn.
reŭmatismo
[med] Malsaneca doloro en artikoj aŭ muskoloj.
revi
Imagi tion, kion oni forte deziras.
revelacio
[rel] Ago de Dio, en kiu li per supernatura maniero konigas la veron.
revizii
(tr)
1 Kontroli ion tute pretan por korekti eventualajn erarojn, por fari, se necese, ŝanĝojn, aldonojn k.s.
2 Kontroli oficiale pasaĝerojn, pakaĵojn, varojn k.t.p.
revizoro
Supera inspektoro.
revolucio
1 Subita perforta ŝanĝo en la politika reĝimo de lando.
2 Subita ŝanĝo en iu ajn afero, opinio.
revolvero
Mallonga pistolo kun plurkugla ŝargilo.
revuo
1 [mil] Parada inspekto de soldatoj.
2 Gaja teatra prezentado, konsistanta el diversaj programeroj.
3 Broŝuro, gazeto aŭ artikolo pri aktualaĵoj aŭ okazintaĵoj de unu aparta fako.
rezedo
[bot] Genro de rezedacoj, herbo kun bonodoraj flavaj floroj.
rezervi
(tr)
Konservi aŭ meti aparte por alia tempo, por alia uzo.
rezigni
1 Akcepti la sorton.
2 Forlasi pretendon, deziron pri io.
rezignacio
1 Forlaso de rajtoj favore al iu alia.
2 Senplenda, senprotesta submetiĝo.
rezino
Brulebla kaj glueca suko de kelkaj arboj, kiel ekz. pino, abio.
rezisti
(netr)
Kontraŭstari.
rezoni
(netr)
Kunmeti argumentojn kaj konkludi el ili.
rezulti
(netr)
Esti logika sekvo de io.
rezultato
Tio, kio rezultas de ia ago, principo, matematika operacio.
ribo
[bot] Bongusta bero de ribujo, genro de saksifragacoj.
ribeli
(netr)
1 Rifuzi obeon al ekzistanta aŭtoritato.
2 (f) Indigni.
ricevi
(tr)
1 Akcepti, preni tion, kio estis oferita, donita, sendita, aĉetita.
2 Akcepti, alpreni tion, kio havas ian abstraktan econ.
ricino
1 [bot] Genro de eŭforbiacoj, el kies grajnoj oni ekstraktas laksigan oleon.
2 Nomo de tiu oleo.
riĉa
1 Posedanta multe da havaĵoj aŭ mono.
2 Havanta multe da io ajn.
ridi
1 Montri subitan gajecon per specifa esprimo de la vizaĝo kaj ofte akompane de ĝoja elkrio.
2 Montri gajan aspekton.
3 Aspekti gaje, agrable, feliĉe.
4 (f) Favori.
rifo
1 Enmara roko, elstaranta preskaŭ super la nivelo aŭ sub la nivelo de la akvo, tre danĝera por la navigaciado.
2 (f) Danĝero.
rifuzi
(tr)
1 Malakcepti ion proponatan, donatan, oferatan.
2 Nekonsenti al io petata.
rigardi
1 Ĵeti vidon sur ion aŭ iun.
2 Turni sian vidon al io aŭ iu.
rigida
Nefleksebla, malfacile fleksebla.
rigli
(tr)
Fermi pordon, fenestron, klapon de maŝino k.t.p. per speciala ilo, konsistanta el metala peco ŝovata en alian krampan pecon.
rigora
Senindulge severa.
rikani
(netr)
Stultece aŭ malice duonridi.
rikolti
(tr)
1 Detranĉi kaj kolekti la fruktojn de la tero.
2 (f) Kolekti, ricevi rezultatojn de ia ago.
rilati
(netr)
1 Esti inter si en ia ajn ligiteco.
2 [mat] Montri kiom unu kvanto estas pli granda ol alia.
rimo
Samsoneco de finaĵoj de diversaj vortoj en du aŭ pluraj versoj.
rimarki
Atente observi, distingi.
rimedo
Tio, kio servas por atingi celon.
rimeno
Mallarĝa longa ledopeco.
ringo
Cirklo el malmola materialo.
rinocero
[zoo] Genro de dikhaŭtaj trihufaj mambestoj, kun unu aŭ du kornoj sur la nazo.
ripo
[anat] Ĉiu el la plataj kaj kurbaj ostoj, kiuj ĉirkaŭas la bruston de homo aŭ besto.
ripari
(tr)
Rebonigi.
ripeti
(tr)
Rediri aŭ refari tion, kion oni aŭ iu alia diris aŭ faris.
ripozi
(netr)
1 Nenifari por refreŝigi siajn fortojn.
2 Resti en trankvila situacio.
3 (f) Kuŝi.
riproĉi
(tr)
Mallaŭdi iun esprimante sian malkontenton pro ties ago.
riski
(tr)
1 Elmeti (sin) al danĝero, al necerteco.
2 Kuraĝi, maltimi fari ion sen certeco de sukceso.
rismo
Kvincent paperfolioj.
risorto
Lameno aŭ fadeno el elasta metalo, kiu postpreme kapablas repreni sian antaŭan formon.
rito
Religia ceremoniaro.
ritmo
Harmonia, perioda sinsekvo de akcentitaj aŭ neakcentitaj silaboj.
rivero
Natura daŭra akvofluo.
riverenco
Profunda klaj respekta saluto.
rizo
1 [bot] Genro de gramenacoj, kies grajnoj estas tre nutraj.
2 Grajno de tiu planto.
robo
1 Longa kaj larĝa vesto, kun manikoj, kiun portas viroj en orientaj landoj.
2 Similspeca vesto, kiun portas virinoj kaj infanoj.
3 Similspeca vesto kun manikoj, kiun portas juĝistoj, advokatoj, profesoroj k.t.p. dum sia oficado.
rodo
Natura aŭ artefarita eksterhavena parto de maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere rifuĝi kontraŭ la ventoj aŭ uragano.
rojalismo
Politika doktrino de partianoj por la absoluta reĝa aŭtoritato.
rojalisto
Partiano de rojalismo.
roko
Granda natura ŝtonamaso firme fiksita al la tero.
rokoko
[arĥ] Speco de baroka stilo, karakteriza pro multaj fantaziaj kaj kapricaj ornamoj.
rolo
1 Ĉiu parto de teatraĵo, ludata de aparta aktoro.
2 (f) Agado, funkcio.
romano
Literatura eposa proza verko pentranta per longa rakonto diversajn faktojn el vivo.
romanco
[muz] Kantaĵo pri kortuŝa temo.
romantiko
Literatura doktrino, iniciatita en la 18-a jarcento en Anglujo, kiel reago kontraŭ la klasikismo kaj disvolviĝinta en la tuta Eŭropo.
rombo
[mat] Egallatera kvarangulo.
rompi
(tr)
1 Difekti objekton per frapo, flekso, premo, bato, puŝo.
2 (f) Ĉesigi, detrui, nuligi ion.
rondo
1 [mat] Fermita kurbo, kies ĉiuj punktoj estas egale distancaj de interna punkto, nomata centro.
2 [mat] Ebeno limigita de cirklo.
3 Aro da homoj, societo.
ronki
(netr)
Eligi certan krion per la gorĝo aŭ nazotruoj dum la dormo.
roso
Vaporgutoj fluidiĝintaj nokte sur kampo.
rosmaro
[zoo] Genro de marĉevaloj, kun du elstarantaj dentoj.
rosmareno
[bot] Genro de ladiacoj, arbeto kun pale blankaj aŭ bluaj bonodoraj floroj.
rosti
(tr)
1 Kuiri manĝon per varmego, en forno, kaserolo aŭ sur kuirkrado.
rostro
Longa, tubforma nazo de elefanto kaj kelkaj aliaj mambestoj.
roto
1 [mil] Taĉmento da soldatoj.
2 Taĉmento da alispeca organizita aro.
rotondo
[arĥ] Rondoforma konstruo, ofte kun kupolo.
rozo
[bot] Floro de rozujo, genro de rozacoj, tre bonodora.
rozario
[rel] Vico da malgrandaj globetoj, tratruite sur ŝnureto, por kalkuli la diritajn preĝojn.
rubo
1 Rompitaĵoj de ruinigita, detruita konstruo.
2 Restaĵoj de ruinigita konstruo.
rubando
1 Longa mallarĝa teksaĵo, uzata kiel ornamo aŭ por vindi, ligi k.s.
rubeno
Juvelŝtono de malhele ruĝa koloro.
rublo
Rusa monunuo, konsistanta el cent kopekoj.
rubriko
Indiko, montranta sekcion, parton de ĵurnalo, gazeto, libro, en kiu oni traktas iun difinitan temon.
rubuso
[bot] Manĝebla bero de rubusujo, genro de rozacoj.
ruĝa
Sangokolora.
ruino
Restaĵo de disfalinta, detruita konstruo.
rukti
(netr)
Eligi el buŝo stomakajn gasojn kun bruo.
ruli
(tr)
Movi objekton turnante ĝin ĉirkaŭ ĝi mem.
rumo
Alkohola trinkaĵo, produktata el sukera kano.
rusto
Ruĝa, fera oksido, kovranta per maldika tavolo feron, restantan en malseka aero.
ruto
[bot] Genro de rutacoj, uzata en medicino.
rutino
1 Scio, lerto, akirita pli per la praktiko, ol per teoriaj studoj.
2 Senpripensa kutimo, per kiu oni faras ion ĉiam sammaniere.
ruza
Scipovanta lerte trompi, lerte elturniĝi.

al la kaplitero P   — R —   → al la kaplitero S

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert