Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero S   — Ŝ —   → al la kaplitero T


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— Ŝ —


ŝafo ŝaho ŝajni ŝako ŝakalo ŝalo ŝalmo ŝalupo ŝamo ŝanco ŝanceli ŝanĝi ŝankro ŝarado ŝargi ŝarĝi ŝarko ŝati ŝaŭmo ŝelo ŝelko ŝerci ŝi ŝildo ŝilingo ŝimi ŝindo ŝinko ŝipo ŝiri ŝirmi ŝlimo ŝlosi ŝmaci ŝmiri ŝnuro ŝoseo ŝovi ŝoveli ŝovinismo ŝovinisto ŝpari ŝpato ŝpini ŝpruci ŝranko ŝrapnelo ŝraŭbo ŝrumpi ŝtalo ŝtato ŝteli ŝtipo ŝtofo ŝtono ŝtopi ŝtrumpo ŝtupo ŝuo ŝuldi ŝultro ŝuti ŝvebi ŝveli ŝviti


ŝafo
[zoo] Hejma duhufa remaĉulo, bredata pro viando kaj lano.
ŝaho
[iam] Titolo de persa monarĥo.
ŝajni
(netr)
1 Havi certan similan aspekton.
2 Esti supozata, ne esti sciata certe.
ŝako
Ludo, konsistanta el 32 figuroj, kiujn oni movas sur speciala 64-kvadrata tabulo.
ŝakalo
[zoo] Subgenro de hundoj, simila kolore al lupo kaj per sia grando al vulpo.
ŝalo
Granda lana aŭ silka tuko, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj.
ŝalmo
1 Speco de paŝtista fluto.
2 [bot] Herbeca trunko de gramenacoj.
3 [tek] Metala tubo, per kiu oni blovas aeron en flamon por ardigi ĝin (= lutblovilo).
ŝalupo
1 Granda boato servanta ŝipon.
2 Unumasta ŝipeto.
ŝamo
Ledo delikate preparita kun hele flava koloro, simila al la ledo de ĉamo.
ŝanco
Probableco de sukceso, favora hazardo, okaza feliĉo.
ŝanceli
(tr)
1 Forte movi, alfleksi, alklini ion en ĉiujn direktojn.
2 (f) Malfortigi.
ŝanĝi
(tr)
1 Aliigi ion.
2 Anstataŭ unu preni alian objekton.
3 [kom] Preni certan sumon en unu monunuo kaj laŭvalore doni en alia.
ŝankro
[med] Infekta ulcero de seksaj organoj.
ŝarado
Enigmo, en kiu oni devas diveni vorton per la difinoj de ĉiu ĝia aparta silabo aŭ diversaj kombinoj de tiuj silaboj.
ŝargi
(tr)
1 Ŝarĝi pafilon.
2 Ŝarĝi fotografilon per filmo aŭ kliŝo.
ŝarĝi
1 Meti pezaĵon, sur ion aŭ iun.
2 Meti tro da pezaĵoj sur ion aŭ iun.
3 (f) Meti kliŝon aŭ filmon en fotografilon.
4 (f) Trudi al iu zorgojn, malagrablaĵojn.
ŝarko
[zoo] Genro de skvaloidoj, granda raba marfiŝo, atinganta longon de sep metroj kaj kies buŝego posedas plurajn rangojn da dentoj.
ŝati
(tr)
1 Havi altan opinion pri ies valoro, kapablo.
2 Alte taksi ion, konsideri ion grava, valora.
ŝaŭmo
Veziketa substanco, kiu formiĝas spontanee sur la supraĵo de fluidoj aŭ kiam oni batas aŭ skuas ilin.
ŝelo
1 Natura ekstera tavolo de arboj kaj ovoj.
2 Natura ekstera tavolo aŭ membrano de fruktoj.
3 Ĉiaspeca tre maldika folio.
ŝelko
Speco de rimeno aŭ rubando, ordinare elasta, por teni aŭ porti ion per la ŝultro.
ŝerci
(netr)
1 Ion diri aŭ fari por ridigi.
2 Paroli ne serioze.
ŝi
Virina pronomo de la tria persono en ununombro.
ŝildo
1 [iam] Ŝirmilo el metalo aŭ el ronda aŭ aliforma latopeco, kovrita per felo aŭ lado, uzata de militistoj kontraŭ frapoj kaj kugloj.
2 Tabuleto pendigita super butiko aŭ gastejo kun signoj aŭ skribo anoncanta la specon de komerco.
ŝilingo
Angla kaj aŭstria monero.
ŝimi
(netr)
1 Kovriĝi per malgrandaj fungoj, kiuj formiĝas sur la supraĵo de putrantaj organikaj substancoj.
2 (f) Vegeti, maldiligenti, resti forlasita, senaga ; perdi energion, vivcelon.
ŝindo
Ligna tabuleto, por kovri tegmentojn.
ŝinko
Salita aŭ fumaĵita porka femuro.
ŝipo
1 Granda veturilo por veturi sur akvo.
2 Speco de granda cigaroforma veturilo por veturi en la aero (= aerŝipo).
ŝiri
(tr)
1 Rompi, perforte apartigi per tirado aŭ malfacile tiri.
2 Kaŭzi akran doloron.
ŝirmi
(tr)
Kovri aŭ defendi kontraŭ io malbona.
ŝlimo
Kota tero, konsistanta el kalkeca argilo kaj el etaj bestaj aŭ plantaj eroj, kovranta la fundon de akvujoj.
ŝlosi
(tr)
1 Fermi per seruro.
2 (f) Fermi al iu la vojon.
3 (f) Malhelpi ion efektivigi.
ŝmaci
(netr)
1 Manĝi aŭ kisi kun bruo.
2 (f) Fumi pipon.
ŝmiri
(tr)
1 Kovri aŭ froti ion per maldika tavolo de grasa substanco.
2 (f) Pentri malzorge, sentalente.
3 (f) Subaĉeti por ion atingi.
ŝnuro
1 Ligilo, konsistanta el fibroj aŭ fadenoj kuntorditaj per ŝpinado, uzata por ligi diversajn objektojn, pakaĵojn k.s.
ŝoseo
Pavimita vojo por veturiloj.
ŝovi
(tr)
Puŝi ion glitigante ĝin sur la supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas.
ŝoveli
(tr)
Transŝuti ion de unu loko en alian per speciala ilo.
ŝovinismo
False komprenita patriotismo, laŭdanta kaj admiranta ĉion el sia lando, kaj mallaŭdanta kaj malamanta ĉion eksterlandan.
ŝovinisto
Adepto de ŝovinismo.
ŝpari
(tr)
1 Kolekti, amasigi monon, bonhavon per modera, nur necesa elspezado.
2 Uzi, elspezi modere, singarde.
3 (f) Evitigi danĝeron, malagrablon, ion malbonan.
ŝpato
Fosilo, konsistanta el larĝlamena klingo.
ŝpini
(tr)
Prilabori fibrojn por fari fadenojn.
ŝpruci
(netr)
1 Elflui forte ĉu per maldika fluo, ĉu disfluante ĉirkaŭe.
2 (f) Montriĝi subite, neatendite.
ŝranko
Meblo kun pordoj, provizita per bretoj kaj hokoj por vestoj, tolaĵoj k.s.
ŝrapnelo
[mil] Kanona pafaĵo, plenigita per kugletoj, akraj feropecoj, eksplodanta en la aero post elpafo.
ŝraŭbo
Najlo en cilindra aŭ konusa formo kun laŭlonga spirala entranĉo, servanta por kunigi aŭ fiksi.
ŝrumpi
(netr)
Kuntiriĝi pro aŭ kvazaŭ de sekiĝo, maljuniĝo.
ŝtalo
1 Purigita fero, fandita kun malgranda kvanto da karbo, malmola, kvankam tre fleksebla.
2 (f) Sabro, spado aŭ similspeca batalilo.
3 (f) Hardo, potenco, povo, malflekseblo, neskueblo, malŝanĝemo.
ŝtato
Daŭra organizo de homoj, loĝanta sur iu difinita teritorio, sub centra supera registara kaj administracia povo.
ŝteli
(tr)
Preni kaŝe ies propraĵon kaj ĝin alproprigi al si.
ŝtipo
1 Trunko de dehakita arbo.
2 Peco de tia dehakita trunko.
ŝtofo
1 Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn.
2 [ĥem] Substanco konsistiga, dividebla, nepenetrebla kaj povanta havi ĉiaspecajn formojn.
ŝtono
1 Malmola minerala maso, rokopeco.
2 [med] Sablomaso, kiu formiĝas en reno, veziko k.t.p.
ŝtopi
(tr)
1 Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco.
2 (f) Bari.
ŝtrumpo
Vesto alkorpe kovranta la piedojn, ĝisgenue aŭ pli alte.
ŝtupo
1 Ĉiu el la sinsekvaj ŝtonaj, lignaj aŭ metalaj traboj, kiuj kune servas por supren- aŭ malsupreniri.
2 (f) Grado.
ŝuo
Piedvesto, ordinare el ledo aŭ ŝtofo, kovranta la piedon ĝis super la maleolo.
ŝuldi
(tr)
1 Havi la devon doni monon al iu pro aĉeto, pruntepreno aŭ alia kialo.
2 (f) Devi fari ion pro leĝa, morala aŭ deca devo.
3 (f) Havi la devon esti danka al iu pro ia servo.
ŝultro
1 [anat] Parto de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako.
2 [anat] Parto de la besta korpo, kiu kunigas la antaŭajn krurojn kun la trunko.
3 [tek] Elstara parto de peco, farita por apogi alian.
ŝuti
(tr)
Ĵeti, semi ion, konsistantan el multaj, malmolaj, nekunigitaj eroj.
ŝvebi
(netr)
1 Resti en la aero kun etendiĝintaj, sed ŝajne nemoviĝantaj flugiloj.
2 Resti kvazaŭ pendanta aŭ glitanta en la aero.
3 (f) Resti daŭre en imago.
4 (f) Resti nefiksita, nedecidita.
ŝveli
(netr)
Plivastiĝi, plidikiĝi, plivolumeniĝi.
ŝviti
(netr)
1 Eligi gute akvosimilan fluidon tra la poroj de l’ haŭto.
2 (f) Laciĝi, peni super io.

al la kaplitero S   — Ŝ —   → al la kaplitero T

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert