Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la prezenta paĝo pri la vortaro
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z
al la kaplitero Ĵ ← — K — → al la kaplitero L
Oficiala Vortaro de Esperanto
S. Grenkamp, 1937
kabalo kabano kabineto kablo kabrioleto kaĉo kadavro kadenco kadeto kadro kaduka kafo kaĝo kahelo kaj kajo kajero kajuto kakao kalo kaldrono kalejdoskopo kalendaro kalendulo kaleŝo kalfatri kalio kalibro kalifo kaliko kalikoto kalko kalkano kalkuli kalomelo kalsono kalva kalumnii kamarado kambio kameo kamelo kamelio kameno kamero kamforo kamizolo kamloto kamomilo kampo kano kanabo kanabeno kanajlo kanalo kanapo kanario kancelario kanceliero kando kandelo kandelabro kandidato kanibalo kankro kanono kanoniko kanti kantarido kantato kantono kantoro kanvaso kapo kapabla kapelo kapitalo kapitano kapitelo kapitulaci kapono kaporo kaporalo kapoto kapro kapreolo kaprico kapsulo kapti kapuceno kapuĉo kara karabeno karafo karaktero karakterizi karamboli karamelo karaso karato karavano karbo karbono karcero kardo kardelo kardinalo karesi kariero karikaturo kariofilo kariolo karmino karno karnavalo karoo karobo karoto karpo karpeno karto kartavi kartilago kartoĉo kartografio kartono kartuŝo karuselo kaso kaserolo kasko kasto kastanjeto kastelo kastoro kastri kaŝi kaŝtano kato katafalko katakombo katalepsio katalogo kataplasmo kataro katarakto katastrofo katedro katedralo kategorio kateĥismo kateĥisto kateĥizi kateno katoliko katuno kaŭcio kaŭĉuko kaŭri kaŭterizi kaŭzi kavo kavalerio kavaliro kaverno kaviaro kazo kazeo kazemato kazerno kazino ke keglo kelo kelka kelnero keno kepo kero kerno kerubo kesto kia kial kiam kie kiel kies kilo kilogramo kilometro kinino kio kiom kiraso kirli kirŝo kisi kitelo kiu klaĉi klafto klaki klapo klara klarneto klaso klasifiki klasika klavo klera kliento klimato klini klingo kliniko klistero kliŝo kloako klopodi kloro kloŝo klubo kluki kluzo knabo knari knedi koakso kobalto koboldo koĉenilo kodicilo koeficiento kofro koincidi kojno koko kokardo kokcinelo koketa kokluŝo kokono kokoso kokso kolo kolbaso kolego kolegio kolekti kolektiva koleri kolibro koliko kolimbo kolizii kolodio kolofono kolombo kolono kolonelo kolonio koloro koloso kolporti kolubro kolzo komo komandi komandito kombi kombini komedio komenci komentarii komerci kometo komforto komika komisaro komisii komisiono komitato komizo komodo kompanio kompari komparativo kompaso kompati kompensi kompetenta kompili komplemento kompleta komplezo kompliki komplimento komploto komponi komposti kompoto kompreni kompreso kompromiso kompromiti komuna komunii komuniki koni koncentra koncepti koncerni koncerto koncesio konciza kondamni kondicionalo kondiĉo kondolenci kondoro konduki konduktoro konduti konfederacio konfekcio konferenco konfesi konfidi konfidenco konfirmi konfiski konfiti konflikto konforma konfuzi konglomerato kongregacio kongreso konjako konjekti konjugacio konjunkcio konko konkava konkeri konkludi konkordo konkreta konkuri konkurenci konkurso konscii konscienco konsekri konsekvenco konsenti konservi konservativa konservatorio konsideri konsili konsisti konsistorio konsoli konsonanto konspiri konstanta konstati konsterni konstitucio konstrui konsulo konsulti konsumi konto kontakto kontanta kontenta kontinento kontinua kontoro kontrabando kontrabaso kontrakto kontralto kontrapunkto kontrasto kontraŭ kontribui kontribucio kontroli konturo kontuzi konuso konvalo konveksa konveni konvencio konversacio konverti konvinki konvolvulo konvulsio kopeko kopii koro koralo korano korbo kordo korekti korelativa korespondi koridoro korifeo korko korno korneo korneto kornico korniko korolo korpo korporacio korpuso korsaĵo korsaro korseto korto korupti korvo korveto kosmetiko kosmogonio kosmografio kosmopolito kosti kostumo koto kotizi kotleto kotono koturno kovi koverto kovri kozako krabo krabro kraĉi krado krajono kraki krakeno krampo krano kranio kratago kratero kravato krei kredi kredito kremo kreno kreolo kreozoto krepo krepusko kreso kreski kresto krestomatio kreto krevi krii kribri krimo kriminala kringo kripla kripto krispo Kristo kristalo kriterio kritiki krizo krizantemo kroĉi krokodilo krom krono kroniko kronologio kronometro kropo krozi kruco krucifikso kruĉo kruda kruela krupo kruro krusto kruta ksilofono kubo kubuto kudri kufo kuglo kuiri kuko kukolo kukumo kukurbo kulo kulero kuliso kulpa kulto kulturi kumino kun kuniklo kupo kupeo kupolo kupono kupro kuri kuraci kuraĝa kuratoro kurba kuriero kurioza kurso kursivo kurteno kuseno kuŝi kutimi kuvo kuzo kvadrato kvadraturo kvadrilo kvalito kvankam kvanto kvar kvaranteno kvarco kvarto kvartalo kvasto kvazaŭ kvereli kverko kvestoro kvieta kvin kvinto kvintesenco kvita kvitanco kvociento
- kabalo
- Mistika instruo de hebreoj.
- kabano
- Simpla, modesta dometo ordinare el ligno.
- kabineto
- 1 Ĉambro destinita al intelekta laboro.
- 2 Speciala ĉambro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn.
- 3 Ministraro.
- kablo
- 1 Fasko da plantaj aŭ metalaj fadenoj.
- 2 Fasko da kupraj fadenoj tegitaj per izoliloj por konduki elektron.
- kabrioleto
- Malpeza durada kaj unuĉevala kaleŝo.
- kaĉo
- 1 Kuirita grio.
- 2 Manĝo farita precipe el farunaĵo aŭ el legomoj kaj havanta aspekton de pasto.
- 3 (f) Miksamaso en malbona senco.
- kadavro
- Korpo de mortinta homo aŭ besto.
- kadenco
- 1 [muz] Harmonia sinsekvo de takto en muzika frazo.
- 2 Harmonia regula sinsekvo de sono aŭ movo.
- 3 Tonfalo, ritma plialtigo kaj malplialtigo de la voĉo.
- 4 Ofica tempo.
- kadeto
- Lernanto de oficira lernejo.
- kadro
- 1 Borderaĵo ĉirkaŭanta pentraĵon, fenestron, spegulon k.t.p.
- 2 (f) Ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon.
- 3 (f) Plano de verko, doktrino.
- kaduka
- 1 [iu] Malfortika, malsanema.
- 2 [io] Disfalema, malnoviĝinta.
- kafo
- 1 [bot] Grajnoj de kafarbo, genro de rubiacoj.
- 2 Trinkaĵo preparita el tiuj grajnoj.
- kaĝo
- Enfermujo por birdoj, bestoj.
- kahelo
- Plato el bakita kaj glazurita argilo aŭ alia materialo, uzata por tegi kamenojn, fornojn.
- kaj
- Konjunkcio por ligi aŭ kontraŭmeti vortojn aŭ frazojn.
- kajo
- 1 Ĉeborda strato, vojo, trotuaro.
- 2 Vagonalirejo.
- kajero
- Faldita kaj kunigita papera foliaro.
- kajuto
- Ŝipĉambreto por ŝipanoj aŭ pasaĝeroj.
- kakao
- 1 [bot] Grajno de kakaujo, genro de sterkuliacoj.
- 2 Trinkaĵo preparita el tiuj grajnoj.
- kalo
- Dikiĝinta kaj malmoliĝinta haŭto pro frotado plej ofte ĉe fingropiedoj kaj kiu elvokas malagrablan doloron.
- kaldrono
- Granda metala vazo por kuiri, boligi k.t.p.
- kalejdoskopo
- 1 Optika aparato kun multaj koloraj vitropecetoj donanta simetriajn bildojn, kiuj ŝanĝas kaj varias ĉe l’ movo de la aparato.
- 2 (f) Varia kaj ŝanĝiĝema bildo.
- kalendaro
- 1 Sistemo de l’ tempokalkulado.
- 2 Tabelo aŭ libreto enhavanta la tempokalkulon.
- kalendulo
- [bot] Genro de kompozacoj, planto kun belaj flavaj floroj.
- kaleŝo
- Kvarrada, kunrisorta, ordinare duĉevala malpeza veturilo por personoj.
- kalfatri
- (tr)
- Ŝtopi fendojn de ŝipo per stupo kaj gudro.
- kalio
- [ĥem] [K] Ĥemia elemento, metala, vaporiĝema, kies saloj estas uzataj en la medicino.
- kalibro
- Interna aŭ ekstera diametro de cilindra, sfera objekto.
- kalifo
- Titolo, kiun portis la mahometanaj regnestroj post la morto de Mahometo.
- kaliko
- 1 [rel] Luksa pokalo uzata por konsekro de vino dum la katolika meso.
- 2 Luksa pokalo.
- 3 [bot] Ekstera, plej ofte verda foliaro de floro.
- 4 (f) Supermezuro.
- kalikoto
- Speco de katuno similanta tolon.
- kalko
- Kalcioksido uzata kiel mortero.
- kalkano
- Malantaŭa parto de la homa aŭ simia piedo.
- kalkuli
- 1 Serĉi la nombron de objektoj.
- 2 Fari matematikan operacion.
- 3 (f) Konsideri, taksi, konfidi, fidi.
- kalomelo
- [ĥem] [Hg2 Cl] Hidrarga klorido, blanka, pulvoro uzata kiel laksigilo.
- kalsono
- Tola, kalikota, silka subpantalono aŭ duona subpantalono portata sub pantalono aŭ jupo.
- kalva
- 1 Senhara sur la kapo.
- 2 (f) Senvegetaĵa.
- kalumnii
- (tr)
- Malutili al ies honoro aŭ reputacio per mensogaj, falsaj akuzoj.
- kamarado
- 1 Kunvivanto, kunulo, kunstudento, militfrato.
- 2 Kunpartiano.
- kambio
- [kom] Skriba pagodokumento, forme farata laŭ koncerna komerca leĝo, kaj per kiu la subskribinto devigas sin al pago de difinita sumo al alia persono aŭ laŭordone de tiu ĉi al tria persono je fiksita tempo kaj loko.
- kameo
- Juvela ŝtono reliefe skulptita.
- kamelo
- [zoo] Genro de kameloidoj, remaĉulo kun unu aŭ du ĝiboj sur la dorso.
- kamelio
- [bot] Genro de kameliacoj, ornama arbeto kun belaj floroj.
- kameno
- Fajrujo kun fumtubo por hejtado en ĉambro.
- kamero
- 1 Senfenestra, malluma ĉambro.
- 2 Fotografilo.
- kamforo
- Blanka aroma substanco, vaporiĝema, uzata en la medicino kaj kontraŭ tineoj.
- kamizolo
- 1 Speco de jako portata sur la ĉemizo.
- 2 Subvesto kun manikoj
- 3 Speco de tola jako, paralizanta la movojn de brakoj, per kiu oni superfortas la furiozajn frenezulojn.
- kamloto
- Maldelikata lana ŝtofo.
- kamomilo
- [bot] Genro de kompozacoj, planto kies floroj estas uzataj en la medicino.
- kampo
- 1 Terpeco kulturata aŭ kulturebla.
- 2 Loko en kiu io okazas.
- kano
- [bot] Genro de gramenacoj, herbo, kiu sekiĝinte fariĝas fortika kaj fleksebla kaj estas uzata por fari bastonojn, meblojn.
- kanabo
- [bot] Genro de kanaboidoj, herbo el kies fadenoj oni faras teksaĵojn kaj ŝnurojn.
- kanabeno
- [zoo] Genro de fringoidoj, birdo.
- kanajlo
- Senhonora, malnobla homo.
- kanalo
- 1 Artefarita fluejo.
- 2 Organa tubo.
- kanapo
- Longa apogseĝo por pluraj personoj.
- kanario
- [zoo] Flavpluma birdeto el Kanariaj Insuloj.
- kancelario
- 1 Sekretariejo de grandaj ŝtataj administracioj, ministerioj k.s.
- 2 Sekretariejo de juĝejoj, advokatoj.
- kanceliero
- 1 Iama ŝtata sigelestro.
- 2 Alta aŭ plej alta ŝtata oficisto en kelkaj landoj.
- kando
- Purigita, kristaligita diafana sukero.
- kandelo
- Vaksa, stearina aŭ seba lumigilo kun meĉo.
- kandelabro
- Plurbranĉa luksa kandelingo.
- kandidato
- Homo koniganta sian aspiron aŭ deziron al ofico, posteno, titolo.
- kanibalo
- 1 Hommanĝanto.
- 2 (f) Kruela sovaĝulo.
- kankro
- [zoo] Genro de krustacoj, manĝebla, vivanta en dolĉa akvo.
- kanono
- 1 Granda pulvopafilo muntita sur afusto.
- 2 [rel] Eklezia regulo koncernanta kredon kaj disciplinon.
- kanoniko
- Supera pastro en la katolika eklezio.
- kanti
- (tr)
- 1 Eligi melodiajn sonojn aŭ vortojn.
- 2 Glori per versoj.
- kantarido
- [ent] Skarabo, sekigita kaj pulvorigita, ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj (= hispana muŝo).
- kantato
- Mallonga poezia verko por ĥoro kaj orkestro.
- kantono
- 1 Distrikto en Svisujo, formanta apartan regnon kun registaro.
- 2 Subdistrikto en Francujo.
- kantoro
- Preĝeja ĉefkantisto.
- kanvaso
- 1 Maldensa, reteca teksaĵo sur kiu oni brodas aŭ puntas.
- 2 (f) Ĝenerala skizo.
- kapo
- 1 Homa aŭ besta korpoparto, kiu enhavas cerbon kaj sentajn organojn.
- 2 (f) La sama korpoparto kiel sidejo de inteligento kaj saĝo.
- 3 Supra, plej alta parto de objekto.
- kapabla
- 1 Povanta ion fari.
- 2 Havanta necesajn ecojn kaj fortojn por ion fari.
- kapelo
- 1 Malgranda preĝejeto.
- 2 Privata preĝejeto aligita al domo, palaco.
- kapitalo
- 1 Riĉaĵo kreanta procenton, donanta profiton.
- 2 Valoraro : produktilaro, laborforto, mono.
- kapitano
- 1 Oficiro, kies rango estas inter ĉefleŭtenanto kaj majoro.
- 2 Ŝipestro.
- kapitelo
- [arĥ] Elstara supra parto de kolono.
- kapitulaci
- (netr)
- 1 Venkite subiĝi kun siaj armiloj aŭ fortikaĵo, al la sorto decidota de la venkinto.
- 2 (f) Rezigni, subiĝi al io aŭ iu.
- kapono
- 1 [zoo] Kastrita koko.
- 2 (f) Kastrito.
- kaporo
- [bot] Genro de kaporacoj, arbeto kies burĝonojn oni konservas en vinagro kaj uzas kiel spicaĵon.
- kaporalo
- Grado de infanteria suboficiro.
- kapoto
- 1 Mantelo kun kapuĉo.
- 2 Soldata surtuto.
- 3 Ĉambra virina robo.
- kapro
- [zoo] Genro de kaproidoj, duhufa kvarpieda remaĉulo, dombesto kun kornoj kaj barbo ĉe la mentono.
- kapreolo
- [zoo] Genro de cervoidoj, remaĉulo vivanta en Eŭropo kaj Azio.
- kaprico
- 1 Subita senmotiva deziro, opinio.
- 2 Neantaŭvidebla, senkaŭza ŝanĝemo.
- kapsulo
- 1 Metala ujeto en formo de duonsfero.
- 2 [farm] Ujeto el gelateno aŭ oblato por enteni medikamenton kaj plifaciligi ĝian englutadon.
- 3 [bot] La grajna envolvaĵo, kiu spontanee malfermiĝas, kiam ĝi estas seka.
- 4 Ĝenerale malgranda ujeto.
- kapti
- (tr)
- 1 Preni kaj firme teni ion foriĝantan aŭ forkurantan per rapida movo.
- 2 Ĵeti subite sian manon sur ion aŭ iun.
- kapuceno
- Romkatolika monaĥo portanta veston de bruna koloro kun pinta kapuĉo.
- kapuĉo
- Kapvesto alkudrita al mantelo.
- kara
- 1 Amata.
- 2 Multvalora, altŝatata.
- 3 Multekosta, altpreza.
- karabeno
- [mil] Pulvopafilo, pli longa ol pistolo.
- karafo
- Vitra, tre larĝbaza botelo.
- karaktero
- 1 Individua ecaro.
- 2 Moralaj kvalitoj distingantaj animon de individuo.
- 3 [gram] Gramatika kategoria ecaro de vorto.
- karakterizi
- (tr)
- Montri, difini, konsistigi la karakteron de io aŭ de iu.
- karamboli
- (netr)
- 1 En la bilardludo tuŝi per sia globo la du aliajn.
- 2 (f) Kolizii, kunfrapiĝi kuntuŝiĝi akcidente ; konflikti.
- karamelo
- Sukero fandita kaj parte malkomponita de la fajro.
- karaso
- [zoo] Genro de ciprinoido ; fiŝo manĝebla, vivanta en la senflua akvo.
- karato
- 1 Mezurunuo por la pezo de perloj kaj diamantoj (= 200 miligramoj).
- 2 Proporcio de la oro en miksaĵo, mezurata laŭ dudekkvaronaj unuoj.
- karavano
- 1 Aro da pilgrimantoj aŭ komercistoj kun iliaj ŝarĝbestoj, vojaĝantaj kune.
- 2 Aro da kunvojaĝantoj.
- karbo
- 1 Malmola nigra substanco uzata por hejti.
- 2 Krajonforma karbo uzata por arkaj lampoj.
- karbono
- [ĥem] [C] Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, grafito, diamanto kaj kiu troviĝas en ĉiu vivanta estaĵo kaj vegetaĵo.
- karcero
- Ĉelo por arestitoj restontaj nur mallongan tempon.
- kardo
- [bot] Genro de kompozacoj, herbo multdorna.
- kardelo
- [zoo] Genro de fringoidoj, birdo.
- kardinalo
- Plej alta pastro post la papo (= purpurulo).
- karesi
- (tr)
- 1 Delikate, ame tuŝeti.
- 2 (f) Plezurigi, feliĉigi, protekti, favori ; flati.
- kariero
- 1 Okupo, profesio al kiu oni sin dediĉas.
- 2 (f) Luktado en la vivo por siaj vivkondiĉoj.
- karikaturo
- Groteska desegno prezentanta iun en komika kaj ridiga maniero.
- kariofilo
- [bot] Najloforma sekigita florburĝono, uzata kiel spico, de kariofilujo, genro de mirtacoj.
- kariolo
- Durada malpeza personveturilo.
- karmino
- Rozruĝa kolorilo.
- karno
- 1 Mola fibreca substanco el kiu konsistas la muskoloj de vivantaj estaĵoj.
- 2 Mola fibreca substanco el kiu konsistas la interno de l’ fruktoj.
- karnavalo
- Tempo destinita por amuzado, de la festo de l’ Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.
- karoo
- Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.
- karobo
- [bot] Manĝebla frukto de karobujo, genro de legumenacoj.
- karoto
- [bot] Genro de umbelacoj, vegetaĵo kun samnoma manĝebla ruĝa radiko.
- karpo
- [zoo] Genro de ciprinoidoj, bongusta riverfiŝo.
- karpeno
- [bot] Genro de betulacoj, arbo, kies ligno estas uzata por mebloj.
- karto
- 1 Dika papera aŭ kartona folieto kun surskribo aŭ desegno uzata por diversaj celoj kiel poŝtkarto, vizitkarto, manĝokarto, legitimilo, ilustrita karto, geografia karto k.t.p.
- kartavi
- (netr)
- Prononci neklare certajn literojn (r, s).
- kartilago
- [anat] Fortika, elasta, fleksebla histo kovranta la ekstremojn de l’ostoj.
- kartoĉo
- 1 Ujeto el kartono aŭ metalo, entenanta pulvon kaj plumberojn, uzata por ĉaspafiloj.
- kartografio
- Arto desegni geografiajn kartojn.
- kartono
- Plimalpli dika papero uzata por diversaj celoj.
- kartuŝo
- 1 Priornamita ŝildeto kun surskribo, devizo, insigno.
- 2 [mil] Pulva kunmetaĵo por kanonoj.
- karuselo
- 1 Iama rajdludado.
- 2 Granda ronda plataĵo kun lignaj rajdbestoj kaj seĝoj, turniĝanta ĉirkaŭ vertikala akso por amuza rondveturado.
- kaso
- 1 Monkesto, monŝranko.
- 2 Ĉambro en kiu oni konservas monon.
- 3 Loko en bankoj kaj alispecaj ejoj, kie oni enpagas aŭ elpagas monon.
- kaserolo
- Metala kuirpoto kun tenilo.
- kasko
- Metala aŭ leda kapvesto de soldatoj.
- kasto
- Ĉiu el la sociaj klasoj, kiuj apartigitaj formas la politikan kaj socian bazon ĉe kelkaj nacioj.
- kastanjeto
- [muz] Ligna aŭ ebura klakilo, ronda aŭ konkava, kiun oni alligas duope al la fingroj por eligi taktosonon per frapado de unu kontraŭ alia.
- kastelo
- 1 Iama fortikigita loĝloko.
- 2 Luksa domego ĉirkaŭita de parko.
- kastoro
- [zoo] Genro de kastoroidoj, belfela mambesto kun larĝa plata vosto, socie vivanta kaj lerte konstruanta surakvajn loĝejojn.
- kastri
- (tr)
- Senigi homon aŭ beston je naskigopovo per eltranĉo de seksaj glandoj.
- kaŝi
- (tr)
- 1 Forigi ion de ies okuloj, de ies scio, nedirante tion.
- 2 Fari ion netrovebla, sekreta.
- kaŝtano
- [bot] Manĝebla frukto de kaŝtanujo, genro de fagacoj.
- kato
- [zoo] Genro de feloidoj, hejma musĉasa besto.
- katafalko
- Funebra podio sur kiu oni metas la ĉerkon de mortinto por lin honori.
- katakombo
- Subtera tombejo.
- katalepsio
- [med] Nerva patologia stato karakterizata per inerteco de la volaj muskoloj kaj perdo de sentpovo.
- katalogo
- Listo de objektoj ordigitaj laŭsisteme.
- kataplasmo
- Kuracilo, konsistanta el varma, mola kaj malseka maso da medicinaj substancoj, entenita en maldensa ŝtofo kaj metata sur la malsanan korpoparton.
- kataro
- [med] Inflamo de muka membrano.
- katarakto
- 1 Granda akvofalo.
- 2 [med] Maldiafaniĝo de l’okullenso, kaŭzanta blindecon.
- katastrofo
- Subita malfeliĉa akcidento.
- katedro
- Podio por profesoro aŭ predikanto.
- katedralo
- Ĉefa episkopa preĝejo.
- kategorio
- Klaso de samspecaj personoj, objektoj, faktoj, ideoj.
- kateĥismo
- Elementa lernolibro konsistanta el demandoj kaj respondoj por instruo de religio aŭ ia ajn alia scienco.
- kateĥisto
- Kateĥizisto.
- kateĥizi
- (tr)
- Instrui la religiajn elementajn principojn.
- kateno
- Ĉeno uzata por ligi la malliberulojn kaj malhelpi al ili la forkuron.
- katoliko
- Ano de la kristana romana eklezio, kies estro estas la papo.
- katuno
- Malpeza kotona teksaĵo ĝenerale kun surpresitaj desegnoj.
- kaŭcio
- Monsumo garantianta plenumon de farita interkonsento aŭ kontrakto.
- kaŭĉuko
- Elasta gumo, konsistanta el preparita suko de kelkaj amerikaj aŭ afrikaj arboj kaj lianoj.
- kaŭri
- (netr)
- Kalkansidi.
- kaŭterizi
- (tr)
- Brulvundi per fajro, elektro aŭ ĥemiaj rimedoj por kuracaj celoj.
- kaŭzi
- (tr)
- Fari, ke io ekzistu aŭ okazu.
- kavo
- Malplenaĵo en solida materio, en interno de korpo aŭ organo.
- kavalerio
- Armea rajdantaro.
- kavaliro
- 1 En antikva Romo, civitano aparteninta al la meza klaso.
- 2 En mezaj jarcentoj, ano de militista nobelaro, ricevinta tiun titolon dum speciala solena ceremonio.
- 3 Grado de ordeno.
- 4 (f) Homo bone edukita kun nobla karaktero.
- kaverno
- Natura profunda subtera kavo.
- kaviaro
- Frandaĵo el salita sturga frajo.
- kazo
- 1 [gram] Ĉiu el la diversaj formoj, kiujn alprenas vortoj en la deklinacio de multaj lingvoj.
- 2 Aparte difinita okazo.
- kazeo
- Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras fromaĝon.
- kazemato
- Arkaĵa subtera ĉambro en citadelo aŭ fortikaĵo.
- kazerno
- Konstruo destinita por loĝejo de soldatoj.
- kazino
- Konstruo por publikaj kunvenoj kaj amuzoj.
- ke
- Konjunkcio dependiga por komplementaj kaj cirkonstancaj frazoj.
- keglo
- Ĉiu el la lignaj kolonetoj, kiujn oni penas renversi per ligna ĵetbulo.
- kelo
- Subtera ĉambro, en kiu oni konservas provizojn.
- kelka
- Nedifina nombra adjektivo esprimanta parton el tuto, pli ol unu, sed malpli ol dek.
- kelnero
- Servisto priservanta la klientojn en kafejo, restoracio.
- keno
- Rezinoriĉa ligno.
- kepo
- Soldata ĉapo kun larĝa viziero.
- kero
- Unu el la kvar koloroj de ludkartoj, distingiĝanta per ruĝaj koroj.
- kerno
- 1 Tre malmola parto en la interno de certaj fruktoj.
- 2 [tek] Interna parto.
- 3 [ĥem] Ciklo sen flankaj ĉenoj.
- 4 (f) Esenca parto de io, kvintesenco ; plejbonaĵo.
- kerubo
- 1 [rel] Anĝelo de la dua ĉiela ĥoro.
- 2 (f) Ĉarma infano.
- kesto
- Kvarangula, ĝenerale ligna ujo por diversaj aĵoj.
- kia
- Demanda kaj ekkria adjektivo montranta kvaliton, naturon.
- kial
- Demanda adverbo esprimanta : pro kia kaŭzo ?
- kiam
- 1 Demanda adverbo esprimanta : en kiu tempo ?
- 2 Dependiga konjunkcio esprimanta : en la tempo, dum kiu.
- kie
- Demanda adverbo esprimanta : en kiu loko ?
- kiel
- Demanda kaj ekkria adverbo esprimanta : kiamaniere, en kia grado.
- kies
- De kiu, apartenanta al kiu.
- kilo
- Malsupra ĉeftrabo laŭanta la tutan longon de l’ ŝipo kaj sur kiu sin apogas ĝia tuta ĉarpentaĵo.
- kilogramo
- Mil gramoj.
- kilometro
- Mil metroj.
- kinino
- Senkolora kristala substanco ekstraktata el la ŝelo de arbo, nomata kinkono, kaj uzata kontraŭ febro.
- kio
- Demanda kaj relativa pronomo por objektoj, aĵoj, aferoj.
- kiom
- Kia nombro, kvanto ; kian nombron, kvanton.
- kiraso
- 1 Armaĵo por ŝirmi la korpon.
- 2 Ŝtalaj platoj ŝirmantaj la ŝipon kontraŭ pafaĵoj.
- kirli
- (tr)
- Rapide turni fluidon, elvokante ofte ŝaŭmon.
- kirŝo
- Ĉerizbrando.
- kisi
- (tr)
- Tuŝi per lipoj, nazo k.s. por esprimi amon aŭ respekton.
- kitelo
- Vasta longa tola vesto por la viroj.
- kiu
- Demanda, persona, adjektiva kaj relativa pronomo uzata por resendi aŭ sen ia resendo al apuda substantivo, kaj montranta personon aŭ objekton.
- klaĉi
- (netr)
- Malice babilaĉi kun la intenco aŭ sen la intenco malutili al ies reputacio.
- klafto
- Mezurunuo de longeco, varianta laŭ landoj.
- klaki
- (netr)
- Aŭdigi sekan mallongan sonon per frapo de manoj aŭ ĝenerale per io kontraŭ io.
- klapo
- 1 [tek] Diversforma ŝtopilo de maŝino por enlasi fluidon aŭ gason, sed malhelpi ĝian eliĝon.
- 2 [tek] Movebla peco, kiu ĉe la vapormaŝino distribuas la vaporon en la cilindron.
- 3 [muz] Ĉiu el la moveblaj pecoj, per kiuj oni malfermas aŭ fermas la truojn de certaj blovmuzikiloj kaj tra kiuj oni ellasas la aeron por eligi sonon.
- 4 [zoo] Ĉiu el la moveblaj partoj de la dupeca konko.
- klara
- 1 Pura, travidebla, malkonfuza.
- 2 (f) Facile komprenebla.
- klarneto
- Muzika ligna blovinstrumento kun beko, langeto kaj klavoj.
- klaso
- 1 Aro da personoj havanta samajn ekonomiajn, sociajn interesojn, morojn, kutimojn.
- 2 Aro da estaĵoj aŭ objektoj kunigitaj laŭ rango, kvalito, naturo.
- 3 Aro da lernantoj sekvanta la saman kurson.
- 4 Fako, sekcio.
- klasifiki
- (tr)
- Aranĝi, grupigi laŭ klasoj.
- klasika
- 1 Rilata aŭ konforma al la antikva greklatina literaturo kaj kulturo.
- 2 Konforma aŭ rilata al la tradiciaj reguloj.
- 3 (f) Modela, imitinda.
- klavo
- Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas aŭ frapas por ludi muzikinstrumenton aŭ funkciigi aparaton.
- klera
- Instruita, kulturita, juĝanta klare.
- kliento
- 1 Konstanta aĉetanto, mendanto.
- 2 Persono, kiu konfidas kutime siajn aferojn al advokato, sian sanon al kuracisto k.t.p.
- klimato
- Tuto de la atmosferaj kaj veteraj kondiĉoj de lando aŭ regiono.
- klini
- (tr)
- 1 Fleksi malsupren.
- 2 (f) Cedigi, fleksigi, inklinigi.
- klingo
- Metala akra parto de tranĉilo, glavo, hakilo, ĉizilo.
- kliniko
- Hospitala sekcio, malsanulejo, kie la profesoro instruas al la studentoj fari diagnozojn ĉe la litoj de malsanuloj.
- klistero
- [med] Laksiga lavaĵo, enŝprucigata en la rektan inteston tra la anuso.
- kliŝo
- 1 Fotografa negativo fiksita sur vitro aŭ membrano kaj servanta por fari pozitivajn kopiojn.
- 2 Reliefa reprodukto sur metala plato de la presota kompostaĵo.
- kloako
- 1 Fosaĵo por hejmaj malpuraĵoj kaj ekskrementoj.
- 2 Kanalo tra kiu forfluas la malpuraĵoj kaj ekskrementoj.
- 3 (f) Loko, kie multiĝas mallaŭdindaj agoj.
- 4 [ĉe rampuloj kaj birdoj] Ekstremaĵo de la intesta kanalo, formanta poŝon.
- klopodi
- (netr)
- Peni efektivigi, sukcesigi, realigi entreprenon.
- kloro
- [ĥem] [Ch] Ĥemia elemento, gaso verdeflava kun forta sufoka odoro uzata por blankigi teksaĵon, por malinfekto.
- kloŝo
- Ujo, ĝenerale vitra kaj sonorilforma por kovri diversajn objektojn.
- klubo
- Societo por amuza, intelekta aŭ politika celo.
- kluki
- (netr)
- Krii kiel kokino.
- kluzo
- Baseno, fermebla per pordosimilaj akvobariloj, uzata por levi aŭ mallevi ŝipojn inter du partoj de rivero aŭ kanalo, en kiuj la akvo ne estas samnivela.
- knabo
- Virseksa infano.
- knari
- (netr)
- Eligi sekan kaj akran bruon kiel tiu de rado.
- knedi
- (tr)
- 1 Premi kaj miksi permane farunon kun akvo por fari paston.
- 2 Premi kaj prilabori permane pastecan substancon por doni al ĝi ian formon.
- 3 (f) Prilabori.
- koakso
- Porohava terkarbo.
- kobalto
- [ĥem] [Co] Ĥemia elemento. Metalo kies kombinoj donas bluajn kolorilojn.
- koboldo
- [mit] Fabela estaĵo, spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.
- koĉenilo
- [ent] Insekto el kiu oni ekstraktas karminon.
- kodicilo
- Aldona teksto kompletiganta, modifanta aŭ nuliganta la testamenton.
- koeficiento
- Nombro metata antaŭ algebra kvanto kaj montranta kiomfoje oni devas ĝin multobligi : 2ab.
- kofro
- Granda fermebla kesto por enteni aĵojn.
- koincidi
- (netr)
- 1 Okazi samtempe, sammomente kun alia fakto.
- 2 [mat] Okupi la saman lokon.
- kojno
- 1 Angulforma ligna aŭ metala peco, uzata por fendi aŭ por levi pezajn objektojn.
- koko
- [zoo] Korta birdo kun bongusta viando.
- kokardo
- Banta insigno portata kiel ornamaĵo.
- kokcinelo
- [ent] Genro de koleopteroj, malgranda insekto havanta duonsferan korpon kaj sur la nigra dorso ruĝajn makuletojn.
- koketa
- 1 [iu] Plaĉivola.
- 2 [io] Rimarkinda pro allogema sintenado.
- kokluŝo
- [med] Infekta malsano, karakterizata per konvulsia tuso.
- kokono
- 1 [zoo] Fadena envolvaĵo de larvo.
- 2 [zoo] Larvo kun fadena envolvaĵo.
- kokoso
- [bot] Grandega manĝebla nukso de la kokosarbo, genro de palmacoj.
- kokso
- [anat] Korpoparto kuniganta la krurojn kun la trunko.
- kolo
- 1 [anat] Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko.
- 2 [tek] Longa, mallarĝa parto de objekto.
- kolbaso
- Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando.
- kolego
- 1 Ĉiu apartenanta al la sama profesio, metio ; samrangulo.
- 2 Ĉiu studanta aŭ laboranta kune kun la aliaj ; kunlaboranto.
- kolegio
- 1 [rel] Aro da samranguloj, plenumantaj la oficon.
- 2 Supera lernejo en kelkaj landoj.
- kolekti
- (tr)
- 1 Kunigi, kunmeti, arigi apartajn objektojn.
- 2 (f) Kunvenigi, kunvoki, amasigi.
- kolektiva
- 1 [io] Farita de multaj personoj.
- 2 Konsistanta el multaj objektoj.
- koleri
- Senti fortan malkontentecon kaj esprimi ĝin per vortoj aŭ faroj kontraŭ io aŭ iu.
- kolibro
- [zoo] Birdo kun tre brilaj multkoloraj plumoj, science nomata trokilo (= muŝbirdo).
- koliko
- Spasma interna doloro (= ventrodoloro).
- kolimbo
- [zoo] Genro de kolimboidoj, naĝbirdo.
- kolizii
- (netr)
- 1 Kunfrapiĝi, kunpuŝiĝi.
- 2 (f) Ekkonflikti, neakordiĝi.
- kolodio
- [ĥem] Senkolora densa solvaĵo, uzata en la ĥirurgio por kunigi fendetojn, vundetojn de la haŭto.
- kolofono
- Rezino uzata por froti la arĉojn.
- kolombo
- [zoo] Genro de kolomboidoj, kortbirdo.
- kolono
- 1 Vertikale staranta peco el ligno, fero, ŝtono k.s. servanta kiel subtenilo aŭ ornamo de konstruo.
- 2 Monumento konsistanta el vertikale staranta peco.
- 3 (f) Vertikalaj dividoj de gazeto.
- kolonelo
- Regimentestro.
- kolonio
- 1 Loĝloko, lando okupata de ŝtato aŭ de ĝiaj loĝantoj ekster la limoj de l’ patrujo.
- 2 Landoparto ne prikulturita en la ŝtato.
- 3 Loko loĝata de aro da samspecaj loĝantoj, fremdaj al la ĉirkaŭo.
- koloro
- 1 Impreso, kiun faras sur la okulo la diversaj elementoj de la lumradio sendepende de ĝia formo.
- 2 (f) Karaktero de stilo, de sonoro, de intelekta verko.
- koloso
- Grandega objekto, statuo aŭ homo.
- kolporti
- (tr)
- 1 Disporti varojn por ilin vendadi.
- 2 (f) Disdiri, divastigi sciigojn, informojn.
- kolubro
- [zoo] Genro de nedanĝeraj serpentoj.
- kolzo
- [bot] Speco de oleodona napo.
- komo
- Interpunkcia signo ( , ) apartiganta partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia.
- komandi
- (tr)
- 1 [mil] Ordoni.
- 2 Estri.
- komandito
- Komerca societo en kiu parto de la anoj ne partoprenas en la administrado, sed nur mone kunhelpas al ĝia starigo kaj funkciado.
- kombi
- (tr)
- Purigi, ordigi la harojn per speciala ilo kun longaj, maldikaj dentoj.
- kombini
- (tr)
- Kunmeti, kunigi, kunfandi, kunligi objektojn, substancojn, ideojn laŭ difinita ordo por formi novan aranĝon, konkludon.
- komedio
- 1 Teatraĵo elvokanta ridon.
- 2 (f) Malsincera aranĝo por trompi per falsa ŝajno.
- komenci
- (tr)
- 1 Fari la unuan parton de io.
- 2 Fari la unuan paŝon.
- komentarii
- (tr)
- 1 Klarigi per notoj malfacilajn partojn de teksto aŭ verko.
- 2 Klarigi ies opinion, intencon, penson.
- komerci
- (netr)
- Profesie negoci pri varoj celante monprofiton.
- kometo
- [astr] Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiu posttrenas longan, luman strion en formo de vosto.
- komforto
- Ĉio, kio faras la vivon pli agrabla, pli facila, pli ripoziga.
- komika
- Ridiga, amuza, burleska.
- komisaro
- Ŝtata komisiito al speciala, nedaŭra, provizora ofico, funkcio.
- komisii
- (tr)
- Ŝarĝi iun per plenumo de speciala ago, laboro, klopodo.
- komisiono
- Aro da personoj komisiitaj por esplori ian difinitan demandon aŭ plenumi ian difinitan taskon.
- komitato
- Aro da personoj elektitaj por studi difinitajn taskojn aŭ direkti ian aferon.
- komizo
- Helpanto en komercfirmo.
- komodo
- Tirkestaro.
- kompanio
- Kuniĝo de pluraj personoj por direkti industrian aŭ komercan entreprenon.
- kompari
- (tr)
- Esplori ekzamenante la similecon de du aŭ pluraj aferoj.
- komparativo
- Gramatika formo de adjektivo aŭ adverbo, montranta pli altan aŭ pli malaltan gradon de eco.
- kompaso
- Instrumento, konsistanta el magneta montrilo, libere turniĝanta ĉirkaŭ la pivoto, kaj per sia pinto montranta la nordon.
- kompati
- 1 Senti ies malfeliĉon kvazaŭ sian propran.
- 2 Kunsenti, simpatii al ies malfeliĉo.
- kompensi
- (tr)
- 1 Sendomaĝigi iun pro perdo.
- 2 Doni, pagi ion por anstataŭi perdon, mankon, domaĝon.
- 3 (f) Egalvalori.
- kompetenta
- Havanta sufiĉan scion, kapabla juĝi, solvi sciencajn problemojn, plenumi spiritan laboron.
- kompili
- (tr)
- Prilabori verkon per kunmeto, kolekto de fremdaj tekstoj.
- komplemento
- 1 Kompletigaĵo.
- 2 [gram] Substantivo, determinanta verbon, substantivon, adjektivon, pronomon aŭ adverbon kaj kompletiganta ĝian sencon.
- kompleta
- Plennombra, al kiu mankas nenio.
- komplezo
- Servo de afableco, helpemo.
- kompliki
- (tr)
- Malsimpligi, konfuzi.
- komplimento
- Ĝentilaj flataj vortoj (= flataĵo).
- komploto
- Sekreta ligiĝo por agi kontraŭ iu.
- komponi
- (tr)
- 1 Aranĝi literaturan, belartan aŭ muzikan verkon.
- 2 [ĥem] Kunigi ĥemiajn elementojn.
- komposti
- (tr)
- Kunmeti tipografiajn literojn por presado.
- kompoto
- Manĝo konsistanta el fruktoj kuiritaj kun sukero.
- kompreni
- (tr)
- 1 Kapti la sencon de io, koni ĝian signifon.
- 2 Havi ĝustan ideon pri io aŭ iu.
- kompreso
- Plurfoje faldita tola peco, kiun oni metas sur vundon, sur doloran korpoparton por firmigi bandaĝon, kolekti puson k.t.p.
- kompromiso
- 1 Reciproka cedo por interkonsenti.
- 2 Kunakordiĝo de kreditoro kun ŝuldanto.
- kompromiti
- (tr)
- Senkreditigi, elmeti al danĝero, meti en riskoplenan situacion.
- komuna
- 1 Apartenanta al pli ol unu.
- 2 Apartenanta al la plejmulto.
- komunii
- (tr)
- Doni sakramenton, kiu laŭ la romkatolika doktrino enhavas la korpon kaj sangon de Kristo sub la formo de pano kaj vino.
- komuniki
- (tr)
- 1 Konigi, transigi, transdoni penson de unu al alia.
- 2 Transdoni, transmeti ion de unu loko al alia.
- koni
- (tr)
- 1 Havi ĝustan, pli malpli kompletan ideon pri io aŭ iu.
- 2 Havi rilatojn kun iu.
- koncentra
- Samcentra.
- koncepti
- (tr)
- Akiri, formi spiritan bildon, komprenon, konscion pri io.
- koncerni
- (tr)
- 1 Havi specialan rilaton kun iu aŭ io.
- 2 Esti ies afero, devo, temo.
- koncerto
- Muzika ludado antaŭ publiko.
- koncesio
- Privilegio, rajto donata de ŝtato por ekspluati ion.
- konciza
- Esprimanta ideojn per tre malmultaj vortoj ; mallonga, sed komprenebla.
- kondamni
- (tr)
- 1 Deklari juĝe ies kulpon kaj difini lian punon.
- 2 (f) Deklari iun malprava, kulpa.
- kondicionalo
- [gram] Kondiĉa modo.
- kondiĉo
- 1 Reciproka devo kaj rajto de interkonsentaj personoj, bazo de interkonsento.
- 2 Cirkonstanco, fakto de kiu dependas, ke io efektiviĝu, okazu, ekzistu.
- kondolenci
- Esprimi sian ĉagrenon, pro ies malfeliĉo, perdo, morto.
- kondoro
- [zoo] Genro de katartoidoj, rabobirdo (= grifvulturo).
- konduki
- (tr)
- 1 Gvidi iun kun si al iu loko.
- 2 Direkti, administri.
- konduktoro
- Oficisto, kiu akompanas publikan veturilon, ne kondukante ĝin, sed plenumante difinitajn devojn, koncerne ĝian funkciadon.
- konduti
- (netr)
- Agi konforme aŭ nekonforme al la ĝeneralaj reguloj de konveneco, bonmoreco k.s.
- konfederacio
- = federacio.
- konfekcio
- Vesto produktata fabrike kaj ne laŭmezure, por ĉiu kliento.
- konferenco
- Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj.
- konfesi
- (tr)
- 1 Malkaŝe deklari sian eraron, malpravecon, kulpon.
- 2 Malkaŝe diri.
- 3 [rel] Memvole malkaŝi siajn pekojn al la pastro, por ke ili estu pardonataj.
- konfidi
- 1 Plene fidi pri la honesteco, kompetenco de iu.
- 2 Doni ion al iu, por ke li zorgu pri ĝi.
- 3 Doni al iu taskon por ĝin plenumi.
- konfidenco
- Sciigo, kiun oni konfidas al iu fidante pri lia diskreteco.
- konfirmi
- (tr)
- 1 Proklami la verecon de io.
- 2 Oficiale deklari aŭtentikecon de io.
- konfiski
- (tr)
- 1 Forpreni ion de iu laŭ rajtigita aŭtoritato.
- konfiti
- (tr)
- Kuiri fruktojn kun sukero por konservi ilin en la densa siropo.
- konflikto
- Malkonsento, kverelo, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj.
- konforma
- Laŭa, samforma, samkaraktera.
- konfuzi
- (tr)
- 1 Malordigi, kompliki.
- 2 Maldistingi, intermiksi.
- 3 Maltrankviligi, konsterni, sendecidigi, perpleksigi.
- konglomerato
- 1 Maso konsistanta el mineralaj pecoj nature kunigitaj.
- 2 Miksmaso, konsistanta el diversaj kunigitaj pecoj.
- kongregacio
- 1 Religia kunfrataro.
- 2 [rel] Speciala komisiono el kardinaloj aŭ ekleziuloj, starigita de papo por prizorgi certajn aferojn de la eklezio.
- kongreso
- Solena kunveno de samideanoj aŭ samprofesiuloj, el diversaj urboj aŭ landoj por diskuti komunajn demandojn.
- konjako
- Speco de brando el fermentita vina suko.
- konjekti
- (tr)
- 1 Diveni, supozi.
- 2 Eldiri opinion bazitan nur sur probablaĵoj.
- konjugacio
- [gram] Sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago.
- konjunkcio
- Senfleksia vorto, kuniganta vortojn aŭ frazojn.
- konko
- 1 [zoo] Malmola kalka tegaĵo de certaj moluskoj.
- 2 Objekto, havanta la formon de konko.
- konkava
- Duonsfere kava.
- konkeri
- 1 Akiri per milito.
- 2 (f) Akiri ion per granda penado.
- konkludi
- (tr)
- Formi sian opinion per rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono.
- konkordo
- Harmonio, akordo inter la opinioj de pluraj personoj.
- konkreta
- Perceptebla per la sentoj, esprimanta realaĵon.
- konkuri
- Vetbatali kontraŭ alia por atingi antaŭ li la celon ; peni superi iun alian ; konkurenci kun iu.
- konkurenci
- Peni superi aliajn komercistojn vendantajn samspecajn aferojn, liverante pli bonajn aŭ malpli kostajn varojn.
- konkurso
- Batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj kaj kies rezultato estas juĝata de speciale elektitaj personoj.
- konscii
- Havi plenan regardon super siaj sentoj aŭ pensoj.
- konscienco
- Konscio pri ia praveco aŭ malpraveco de siaj faroj.
- konsekri
- (tr)
- [rel] Solene enoficigi per religiaj ritoj pastron aŭ reĝon.
- konsekvenco
- 1 Tio, kio logike sekvas el starigitaj principoj (= sekvaĵo).
- 2 Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj (= rezultaĵo).
- konsenti
- 1 Havi la saman opinion, aliĝi al ies opinio.
- 2 Akcepti proponon.
- 3 Malrifuzi fari ion.
- konservi
- (tr)
- 1 Zorgi, ke io ne perdiĝu, ne malboniĝu.
- 2 Ne perdi ; havi ankoraŭ.
- konservativa
- 1 Kontraŭa al la ŝanĝoj kaj reformoj.
- 2 Politike kaj socie konservema.
- konservatorio
- Supera muzika lernejo.
- konsideri
- (tr)
- 1 Atente esplori kaj ekzameni objekton aŭ ideon ĉiuflanke.
- 2 Zorge atenti ion, kiel decidigan motivon por la ago.
- 3 Rigardi kiel ; opinii, taksi ; pripensi, kredi, juĝi ; rekoni, preni por.
- konsili
- (tr)
- Esprimi sian opinion, vidpunkton al alia persono, kion ĝi devus fari.
- konsisti
- (netr)
- 1 Esti kunmetita el pluraj partoj ; havi kiel partojn, kiel erojn.
- 2 Havi kiel ĉefan parton.
- konsistorio
- 1 [rel] La plej supera kardinala kongregacio.
- 2 [rel] Supera konsilantaro en la protestanta eklezio.
- konsoli
- (tr)
- Trankviligi, mildigi ies ĉagrenon, malfeliĉon, doloron kaj doni al ĝi novan esperon per kuraĝigaj vortoj.
- konsonanto
- Sono, kiu povas esti elparolata nur kun vokalo : b, k, c, d.
- konspiri
- (netr)
- 1 Komploti en politikaj aferoj.
- 2 (f) Peni al komuna malamika celo.
- konstanta
- 1 Senĉesa, senŝanĝa, ĉiama.
- 2 Neŝanĝebla, ĉiam sama.
- konstati
- (tr)
- Rekoni ion, kiel senduban fakton.
- konsterni
- (tr)
- Maltrankviligi, timigi, konfuzi, embarasi iun, surprizante lin kaj malordigante liajn kutimojn, projektojn.
- konstitucio
- Aro da fundamentaj leĝoj, kiuj difinas la formon de politika reĝimo en iu lando.
- konstrui
- (tr)
- Kunmeti partojn en ĝusta ordo kaj loko por krei tuton.
- konsulo
- Diplomata reprezentanto komisiita por protekti la aferojn de samŝtatanoj en fremda lando.
- konsulti
- (tr)
- 1 Demandi opinion pri io.
- 2 Peti konsilon de specialisto aŭ kompetentulo.
- konsumi
- (tr)
- Malrapide, iom post iom neniigi, detrui, perdigi, pereigi, foruzi.
- konto
- Komerca skriba kalkulo pri ŝuldo kaj havo.
- kontakto
- 1 Intertuŝo de objektoj.
- 2 (f) Interrilato.
- kontanta
- Tuj pagata.
- kontenta
- [iu] Deziranta nenion alian ol tio, kion li havas.
- kontinento
- Ĉiu el la grandaj terdividoj, kiujn oni povas trapasi ne transirante la maron.
- kontinua
- Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan vicon, parton, periodon.
- kontoro
- Negocejo ; ejo, kie oni akceptas klientojn.
- kontrabando
- Sekreta importado de komercaĵoj, kies eniro estas malpermesata aŭ por eviti la pagon de dogano.
- kontrabaso
- La plej granda arĉa instrumento havanta la plej malaltan tonon kaj uzata plej ofte por la akompano.
- kontrakto
- Laŭleĝa skriba interkonsento.
- kontralto
- [muz] La plej malakuta el la virinaj voĉoj.
- kontrapunkto
- [muz] Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio.
- kontrasto
- Kompleta malsameco, kontraŭeco de komparataj objektoj aŭ ideoj.
- kontraŭ
- Prepozicio esprimanta :
- a) lokon, kie estas unu persono aŭ objekto, apartigita per libera interspaco de alia persono aŭ objekto, kies vizaĝo aŭ antaŭaĵo estas turnita al la unua persono, objekto ;
- b) apudecon tiel grandan de ambaŭ personoj, objektoj, ke ili frontas kaj tuŝas unu la alian ;
- c) personon aŭ objekton al kiu estas direktata malamika ago, opozicio, batalo.
- kontribui
- Alporti sian parton al komuna celo aŭ laboro ; kunhelpi, partopreni en io.
- kontribucio
- Militkompensaĵo.
- kontroli
- (tr)
- Ekzameni ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti.
- konturo
- Linio, kiu limigas ekstere la limon.
- kontuzi
- (tr)
- Kaŭzi la difekton de organika organo ne vundante la haŭton.
- konuso
- [mat] Geometria figuro, kiu formiĝas, kiam rektangula triangulo turniĝas ĉirkaŭ unu el la lateroj de la rektangulo.
- konvalo
- [bot] Genro de liliacoj, kun bonodoraj sonorilformaj floroj (= majfloro).
- konveksa
- Malkonkava.
- konveni
- (netr)
- 1 Esti konforma al la moroj, al la situacio, al la reguloj, al la kutimoj.
- 2 Adaptiĝi al ies sentoj, karaktero.
- konvencio
- Interregna, internacia kontrakto, interkonsento.
- konversacio
- Babila, distriga interparolado.
- konverti
- (tr)
- Igi iun ŝanĝi religion aŭ opinion.
- konvinki
- (tr)
- Igi iun kredi ion vera aŭ prava per sufiĉaj pruvoj aŭ rezonado.
- konvolvulo
- [bot] Genro de konvolvulacoj, volvegrimpema herbo kun funelformaj floroj.
- konvulsio
- 1 Subita kaj kontraŭvola streĉo de muskoloj aŭ membroj, akompanata de malsanaj nervaj simptomoj.
- 2 (f) Tremado.
- kopeko
- Plej malalta monunuo en Sovetio.
- kopii
- (tr)
- 1 Reprodukti skribe aŭ samforme korespondaĵojn.
- 2 Reprodukti belartan verkon.
- 3 Reprodukti sur papero pozitivan bildon de negativo.
- 4 Multobligi per speciala procedo verkojn.
- 5 (f) Imiti.
- koro
- 1 Ĉeforgano de sangcirkulado.
- 2 (f) Centro de la sentoj, amo, pasio.
- 3 (f) Centro, ĉefa punkto.
- koralo
- Kalka arboforma ruĝa kovraĵo de samnoma besto, fiksita al submaraj rokoj.
- korano
- Sankta libro de mahometanoj.
- korbo
- Portebla ujo el kunplektitaj vergoj de saliko, kano, metalfadeno k.a.
- kordo
- Fadeno el bestaj intestoj aŭ el metalo uzata por muzikaj instrumentoj.
- korekti
- (tr)
- Reĝustigi erarojn aŭ rebonigi difektojn.
- korelativa
- Interresponda, havanta reciprokan rilaton al alia.
- korespondi
- (netr)
- Interŝanĝi skribaĵojn aŭ alispecajn komunikojn.
- koridoro
- Trairejo komunikiganta ĉambrojn de loĝejo, partojn de domo.
- korifeo
- 1 Ĥorestro en antikva komedio aŭ tragedio.
- 2 (f) Ĉefa instiganto, aŭtoritatulo.
- korko
- 1 Spongeca kaj tre malpeza ŝelo de speciala kverko uzata por fari ŝtopilojn k.t.p.
- 2 Ŝtopilo el tiu aŭ alia materio.
- korno
- 1 Malmola pinta elkreskaĵo, sur la kapo de kelkaj remaĉuloj.
- 2 Speco de muzika blovinstrumento.
- korneo
- [anat] Travidebla antaŭa membrano de l’okulo.
- korneto
- [muz] Speco de trumpeto kun klavbutonoj.
- kornico
- 1 Ornama elstaraĵo inter muro kaj plafono.
- 2 Randa elstaraĵo de fenestro.
- 3 Reliefo sur muro sub tegmento, sub plafono.
- korniko
- [zoo] Genro de korvoidoj (= griza korvo).
- korolo
- Parto de la floro, konsistanta el diverskoloraj folioj, kiu entenas la seksajn organojn.
- korpo
- 1 Materia parto de l’ homo kaj besto.
- 2 Organika aŭ neorganika substanco.
- korporacio
- Societo de samprofesiuloj.
- korpuso
- La plej ampleksa divido de armeo, havanta ĉiuspecan armilaron kaj apartan ĉefon.
- korsaĵo
- Parto de virina subvesto, kovranta la bruston.
- korsaro
- Mara rabisto.
- korseto
- Laĉebla virina vesto, ofte kun balenaĵoj por subteni la bruston.
- korto
- Sentegmenta libera spaco, ĉirkaŭita de konstruo, domo.
- korupti
- (tr)
- 1 Malhoneste akiri ies favoron.
- 2 (f) Morale malbonigi.
- korvo
- [zoo] Genro de korvoidoj, nigra rabobirdo.
- korveto
- Malnova trimasta militŝipo.
- kosmetiko
- 1 Arto flegi higiene la haŭton, harojn kaj dentojn.
- 2 Ingredienco por plibeligi aŭ konservi la freŝecon de la eksteraj partoj de la korpo.
- kosmogonio
- Teorio pri la origino de la universo.
- kosmografio
- Scienco pri la astronomiaj movoj de la universo.
- kosmopolito
- Mondcivitano, sennaciulo.
- kosti
- (tr)
- 1 Esti akirebla, atingebla nur je difinita prezo.
- 2 (f) Esti akirebla, atingebla per multa penado, sufero, klopodado, laboro.
- kostumo
- Vesto propra al iu cirkonstanco, epoko, ofico, nacio, klaso.
- koto
- 1 Polvo, tero miksita kun malpura akvo de stratoj aŭ vojoj.
- 2 (f) Morala malpuro.
- kotizi
- (netr)
- Partopagi en komunan kason, por komuna celo.
- kotleto
- Rostita vianda ripopeco de ŝafo, bovido, porko.
- kotono
- Longa, delikata kaj teksebla lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas grajnojn de kotonujo, genro de malvacoj.
- koturno
- [zoo] Genro de perdrikoidoj, flavgriza kampobirdo, pli malgranda ol perdriko.
- kovi
- (tr)
- [pri birdoj] Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per sursido.
- koverto
- Faldita paperfolio, formanta rektangulan fermeblan saketon, en kiun oni metas korespondaĵojn kaj sur kiu oni skribas la adreson.
- kovri
- (tr)
- 1 Meti unu objekton sur alia por kaŝi, ornami, konservi.
- 2 (f) Kompensi.
- kozako
- Loĝanto de sudorienta Sovetio servanta en la soveta kavalerio.
- krabo
- [zoo] Dekpieda markrustulo, kies kelkaj specoj estas manĝeblaj.
- krabro
- [zoo] Speco de granda vespo.
- kraĉi
- (tr)
- Eligi salivon el la buŝo.
- krado
- Aro da paralelaj stangoj interspace kunigitaj per aliaj paralelaj samspecaj stangoj, servanta kiel forta baro.
- krajono
- Maldika stangeto enhavanta grafiton aŭ alian mineralon kaj servanta por skribi.
- kraki
- (netr)
- Eligi sekan bruon dum krevado, rompiĝo.
- krakeno
- Seka kuko.
- krampo
- Fera kurba peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi.
- krano
- Aparato ĉe tuboj konsistanta el turnebla fermilo, kiu povas ebligi aŭ malebligi la elfluon de fluaĵo.
- kranio
- [anat] Osta skatolo, kiu entenas kaj ŝirmas la cerbon de la vertebruloj.
- kratago
- [bot] Genro de rozacoj, kun blankaj floroj, kies ligno estas uzata de tornistoj.
- kratero
- Malfermaĵo de vulkano.
- kravato
- Ŝtofa rubando, per kiu oni ornamas senpere la kolon aŭ helpe de kolumo.
- krei
- (tr)
- 1 Fari ion el nenio.
- 2 Fari, elverki, ellabori ion novan.
- 3 (f) Fari.
- kredi
- Opinii ion vera, prava, ĝusta ne postulante pruvojn.
- kredito
- 1 Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto, senkontanta aĉetanto.
- 2 Parto de konto, en kiu oni enskribas la ŝuldon.
- kremo
- 1 Plej grasa parto de la lakto, leviĝanta post kelka tempo al la supraĵo.
- 2 (f) Plej bona, plej eminenta ularo.
- kreno
- [bot] Genro de kruciferoj, kies radiko estas uzata kiel spicaĵo.
- kreolo
- Ido de eŭropaj gepatroj, naskita en tropikaj kolonioj.
- kreozoto
- Oleeca, senkolora fluidaĵo ekstraktata el gudro kaj uzata kiel kontraŭinfekta rimedo.
- krepo
- Ŝtofo kun ondoforma supraĵo.
- krepusko
- 1 Nehela lumo antaŭ la sunleviĝo kaj post ĝia subiro.
- 2 (f) Ekmalfortiĝo, kadukiĝo, maljuniĝo.
- kreso
- [bot] Genro de kruciferoj, manĝebla planto.
- kreski
- (netr)
- 1 Aperi, disvolviĝi iom post iom.
- 2 Pligrandiĝi ; fariĝi pli multnombra.
- kresto
- Elkreskaĵo sur la kapo de koko kaj samspecaj birdoj, similanta kombilon.
- krestomatio
- Kolekto da prozaj kaj poeziaj literaturaĵoj sisteme ordigita.
- kreto
- Delikata, blanka kalkaĵo, uzata por skribi sur tabulo.
- krevi
- (netr)
- 1 Subite fendiĝi, disiĝi pro interna premforto.
- krii
- (netr)
- Eligi laŭtan akran voĉon.
- kribri
- (tr)
- Apartigi solidajn materiojn de fluidaĵo, aŭ pli grandajn de malpli grandaj, per speciala tratruita ilo.
- krimo
- Ĉiu ago kontraŭ tre grava morala aŭ civila leĝo.
- kriminala
- Koncernanta la krimojn.
- kringo
- Ringoforma kuko.
- kripla
- [iu] Perdinta la kapablon uzi unu aŭ plurajn membrojn.
- kripto
- Preĝeja subterejo, kie oni enterigas mortintojn.
- krispo
- 1 Objekto kun multaj faldoj.
- 2 [med] Faldoj de la membrano entenanta la intestojn.
- Kristo
- Nomo de Jesuo.
- kristalo
- 1 Ero de korpo en la formo de multedro.
- 2 Tre pura vitro.
- kriterio
- Decidiga propreco de la vero.
- kritiki
- (tr)
- 1 Esplori verkon laŭ kvalitoj kaj mankoj.
- 2 Severe juĝi, mallaŭdi.
- krizo
- 1 Danĝera, decidiga momento, fazo de malsano, afero.
- krizantemo
- [bot] Genro de kompozacoj, kies kulturitaj specoj havas grandajn, belajn kaj diversformajn florojn.
- kroĉi
- (tr)
- 1 Pendigi sur hoko.
- 2 Kunligi, kunigi partojn de unu objekto al la alia.
- krokodilo
- [zoo] Granda kvarpieda rampulo, vivanta en varmegaj landoj.
- krom
- Prepozicio havanta du signifojn :
- a) ne nur… sed ankaŭ… ;
- b) ekster, kun escepto de, esceptinte.
- krono
- 1 Kunplektaĵo el floroj kaj folioj, ornamaĵo por meti ĉirkaŭ la kapon.
- 2 Surkapa ornamaĵo kun multekostaj ŝtonoj, kiun la reĝoj surmetas dum solenaj okazoj.
- 3 Monunuo en kelkaj landoj.
- kroniko
- 1 Kolekto da historiaj faktoj notitaj kronologie.
- 2 Loko en la ĵurnalo, dediĉita al la ĉiutagaj okazintaĵoj en la urbo, regiono.
- kronologio
- Scienco pri la historiaj datoj.
- kronometro
- Tre preciza horloĝo.
- kropo
- 1 Subgorĝa poŝo ĉe la birdoj.
- 2 Nedolora tumoro, ĉe homo, pendanta sub la gorĝo.
- krozi
- (netr)
- Marveturi tien kaj reen por kontroli la navigacion en iu regiono.
- kruco
- Figuro aŭ korpo konsistanta el du rektaj pecoj, formantaj kvar rektangulojn.
- krucifikso
- Kruco kun figuro de krucumita Kristo.
- kruĉo
- Vazo por fluidaĵoj kun larĝa ventro kaj pli mallarĝa kolo, kun tenilo kaj verŝilo.
- kruda
- 1 [io] En natura stato.
- 2 Malĝentila, needukita, vulgareca.
- kruela
- Inklina turmenti, suferigi.
- krupo
- = difterito.
- kruro
- Parto de la malsupra ekstrema membro, de la genuo ĝis la piedo.
- krusto
- Malmoliĝinta parto, kiu formiĝas ekstere ĉe kelkaj objektoj.
- kruta
- 1 Havanta deklivon similan al la vertikala.
- 2 (f) Malfacile suprenirebla.
- ksilofono
- [muz] Muzikinstrumento konsistanta el paralelaj lignaj tubetoj de neegala longeco, kiujn oni frapas per du lignaj marteletoj.
- kubo
- 1 Objekto aŭ figuro havanta ses egalajn kvadratajn supraĵojn.
- 2 Tria potenco de nombro : a³.
- kubuto
- Parto de la supra ekstrema membro, kie la brako artikiĝas kun la antaŭbrako.
- kudri
- (tr)
- 1 Kunigi per fadeno, traigante ĝin tra kunligotaĵoj per speciala pinta ilo.
- kufo
- Simpla virina kapvesto.
- kuglo
- Speco de malmola metalaĵo, per kiu oni ŝargas pafilojn.
- kuiri
- (tr)
- Prepari nutraĵon per fajro ĝis ĝi fariĝas manĝopreta.
- kuko
- Bakaĵo el delikata pasto ĝenerale kun ovoj, butero kaj sukero.
- kukolo
- [zoo] Birdo rimarkinda per tio, ke la ino demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj.
- kukumo
- [bot] Genro de kukurbacoj, kies frukto, longforma kaj akvoplena, estas manĝebla.
- kukurbo
- [bot] Genro de kukurbacoj, kies granda frukto, havanta formon de granda bulo, estas manĝebla.
- kulo
- [zoo] Insekto, el la klaso de dipteroj, nutranta sin per la sango de bestoj.
- kulero
- Unu el la manĝiloj, konsistanta el longa tenilo kaj el ovforma, kava parto, per kiu oni ĉerpas fluidaĵojn.
- kuliso
- Malantaŭa parto de la scenejo en la teatro.
- kulpa
- Plenuminta riproĉindan aŭ punindan agon, malbonan faron, eraron, krimon.
- kulto
- 1 Religia ceremoniaro, diservado.
- 2 (f) Alta respekto al forte amataj aŭ ŝatataj personoj.
- kulturi
- (tr)
- 1 Prilabori la teron, por ke ĝi fariĝu fruktodona.
- 2 (f) Prizorgi kaj perfektigi la spiritan evoluon de homo.
- kumino
- [bot] Genro de umbelacoj, kies semoj estas uzataj kiel spicaĵo.
- kun
- Prepozicio montranta ĉiam akompanon.
- kuniklo
- Hejma mambesto.
- kupo
- Malgranda kloŝeto, kiun oni almetas al la haŭto maldensiginte la aeron, kaj per kio oni kaŭzas lokan sangalfluon.
- kupeo
- Vagonfako, apartigita de aliaj.
- kupolo
- Duonsfera supro de konstruo.
- kupono
- Dokumento pri profitparto, kunigita kun akcio aŭ obligacio, kaj kiun oni fortranĉas ĉe ĉiu pagdato.
- kupro
- [Cu] Ĥemia elemento, brune ruĝa, peza metalo uzata precipe por elektraj kondukiloj.
- kuri
- (netr)
- Moviĝi rapide.
- kuraci
- (tr)
- Fari tion necesan por resanigi malsanulon.
- kuraĝa
- Ne timanta danĝeron, malfacilaĵon.
- kuratoro
- Persono jure nomita por gardi iun neposedantan personajn rajtojn kaj ties havon.
- kurba
- [pri linioj] Nek rekta nek konsistanta el rektaj partoj.
- kuriero
- Homo, kies okupo estas porti korespondaĵojn.
- kurioza
- Interesa per sia malofteco, per sia eksterordinareco.
- kurso
- Sistema instruo de scienco, arto aŭ metio.
- kursivo
- Klinita preslitero, simila al skriblitero.
- kurteno
- 1 Pendanta tuko, kiu kaŝas scenejon antaŭ la publiko, kiam oni ne ludas.
- 2 Diversa ŝtofŝirmaĵo kontraŭ lumo, por kaŝi ion.
- kuseno
- Leda aŭ ŝtofa sako remburita per plumoj, haregoj, segaĵo k.s.
- kuŝi
- (netr)
- 1 Resti horizontale per sia plej granda supraĵo.
- 2 (f) Sin etendi ; troviĝi.
- kutimi
- (netr)
- Emi, inklini pro ofta ripetado aŭ uzado.
- kuvo
- 1 Granda ujo, en kiu oni sin banas.
- 2 Granda vazo por diversaj uzoj.
- kuzo
- Filo de geonkloj.
- kvadrato
- [mat] Rektangula kvarangulo, kies ĉiuj lateroj estas egalaj.
- kvadraturo
- [mat] Desegno de kvadrato, kies surfaco estas egala al la donita figuro.
- kvadrilo
- Speco de malnova franca danco.
- kvalito
- 1 Tio, kio faras, ke persono aŭ objekto estas tia.
- 2 Grado de eco.
- kvankam
- Malgraŭ tio, ke…
- kvanto
- Kvalito de tio, kio estas mezurebla aŭ nombrebla, de tio, kio estas pliigebla aŭ malpliigebla.
- kvar
- Du kaj du.
- kvaranteno
- Deviga izoligo por malhelpi la infekton.
- kvarco
- Alnomo de diversaj silikoj pli malpli puraj.
- kvarto
- Intervalo de unu tono al la kvara.
- kvartalo
- Parto de urbo.
- kvasto
- Ornamo por mebloj, vestoj, en formo de tufo aŭ peniko.
- kvazaŭ
- Prepozicio esprimanta la sencon : kiel se.
- kvereli
- Kolere interdisputi.
- kverko
- [bot] Genro de kupulacoj, arbo, kies ligno estas tre fortika.
- kvestoro
- [iam] Oficisto de la ŝtata trezorejo en la antikva Romo.
- kvieta
- Pacema, nekolerema, nepasia.
- kvin
- Kvar kaj unu.
- kvinto
- [muz] Intervalo de unu tono al la kvina.
- kvintesenco
- Esenco de esenco ; plej koncize esprimita esenco de la afero.
- kvita
- Plenlibera de la ŝuldo.
- kvitanco
- Pagatesto.
- kvociento
- [mat] Rezultato de divido de unu nombro per alia.
al la kaplitero Ĵ ← — K — → al la kaplitero L
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z
al la prezenta paĝo pri la vortaro
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert