Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero B   — C —   → al la kaplitero Ĉ


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— C —


caro cedi cedro cejano celi celerio celulozo cemento cendo cent centigramo centilitro centimo centimetro centro centralizi cenzuri ceramiko cerbo ceremonio certa cervo cetera ci cidonio cidro cifero cigano cigaro cigaredo cigno cikado cikatro ciklo ciklono ciklopo cikonio cikorio cikuto cilindro cimo cimbalo cinabro cinamo cindro cinika cipreso ciro cirko cirkelo cirkonstanco cirkuli cirkulero cirkumflekso cisterno citi citadelo citro citrono civila civilizi civilizacio civito colo


caro
[iam] Nomo de regnestro ĉe kelkaj slavaj popoloj.
cedi
(netr)
1 Nekontraŭstari.
2 Lasi al iu ion.
cedro
[bot] Genro de koniferoj, arbo kies ligno estas tre malmola.
cejano
[bot] Genro de kompozacoj, vegetaĵo kun blua floro.
celi
(tr)
1 Direkti por trafi ion aŭ iun.
2 Peni por ion atingi aŭ plenumi.
celerio
[bot] Kulturita apio.
celulozo
Substanco, el kiu konsistas la hista parto de la vegetaĵoj.
cemento
Speciala mortero el kalkaj kaj argilaj ŝtonoj.
cendo
Monero, centono de dolaro, de guldeno.
cent
Dekfoje dek.
centigramo
Centono de gramo.
centilitro
Centono de litro.
centimo
Centono de franko.
centimetro
Centono de metro.
centro
1 Punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de l’ rondo.
2 Meza punkto, meza loko.
3 (f) Fokuso, ĉefa punkto.
centralizi
(tr)
Alcentrigi.
cenzuri
(tr)
Kritike esplori presaĵojn, korespondaĵojn laŭ politika aŭ morala vidpunkto.
ceramiko
1 Arto fari vazojn, potojn k.t.p. el argilo.
2 Tuto de varoj, potoj k.t.p. farataj el argilo.
cerbo
1 Grizeblanka substanco, kiu plenigas la kranion.
2 (f) Spirito, menso.
ceremonio
1 Ekstera formo de religia aŭ oficiala soleno.
2 Ekstera, iom tro ĝena ĝentileco.
certa
1 Senduba, nedubebla.
cervo
[zoo] Sovaĝa remaĉulo kun belaj kornoj.
cetera
1 Ĉiu alia.
2 Ĉiu pri kiu oni ankoraŭ ne parolis.
ci
Pronomo de la dua persono de la ununombro.
cidonio
[bot] Frukto de cidoniujo, genro de rozacoj.
cidro
Pomvino.
cifero
Skribsigno de nombroj.
cigano
1 Homo apartenanta al vaganta gento, konata en la tuta Eŭropo.
2 (f) Senzorga vagulo.
cigaro
Longforma kunvolvaĵo el tabakaj folioj, kiun oni fumas.
cigaredo
Tranĉita tabako volvita en maldika papero.
cigno
[zoo] Granda blanka naĝbirdo kun longa kolo.
cikado
[ent] Genro de hemipteroj, insekto faranta grincan bruon per frotado de siaj membroj.
cikatro
Postsigno de vundo.
ciklo
1 Serio da fenomenoj, kiu ripetiĝas en sama ordo.
2 Aro da poemoj rilataj al la sama temo.
ciklono
Kirloventego.
ciklopo
[mit] Mitologia giganta forĝisto kun unu okulo en la mezo de la frunto.
cikonio
[zoo] Granda longkrura migranta birdo, nestanta sur tegmentoj kaj kamentuboj.
cikorio
[bot] Genro de kompozacoj, vegetaĵo, kies radikoj estas uzataj en preparo de kafo.
cikuto
[bot] Genro de umbelacoj, venena vegetaĵo.
cilindro
1 Longforma ronda kaj rekta korpo, kun egalaj bazaj surfacoj.
2 Similforma objekto.
cimo
[ent] Genro de hemipteroj, malbonodora insekto.
cimbalo
[muz] Muzikilo, konsistanta el tabulo kun streĉitaj kordoj, kiujn oni frapas per stangetoj.
cinabro
[ĥem] [HgS] Hidrarga minaĵo.
cinamo
[bot] Ŝelo de cinamujo, genro de laŭracoj, uzata kiel spicaĵo.
cindro
1 Brulrestaĵo.
2 Korporestaĵo de la mortinto.
cinika
Senhonta, maldeca.
cipreso
[bot] Genro de cipresacoj, rezina piramidforma arbo.
ciro
Ŝuŝmiraĵo.
cirko
Rondforma konstruo kun areno en la mezo por spektakloj.
cirkelo
Ilo kun du ĉarnire kunigitaj brakoj por desegni.
cirkonstanco
Detala apartaĵo, kiu akompanas fakton.
cirkuli
(netr)
1 Moviĝi seninterrompe.
2 (f) Pasi de unu al alia.
cirkulero
Samtema avizo multobligita kaj dissendata kiel letero.
cirkumflekso
Supersigno metata sur kelkaj vokaloj en kelkaj lingvoj.
cisterno
Rezervujo subtera aŭ surtera por fluidaĵoj.
citi
(tr)
1 Laŭvorte ripeti ion de iu.
2 Mencii.
citadelo
Fortikaĵo superanta la urbon.
citro
1 [muz] Speco de antikva liro.
2 Muzikilo kun kordoj sur plata ligna kesto, kiujn oni pinĉe ludas.
citrono
[bot] Helflava, acidsuka frukto de citronujo, genro de aŭrantiacoj.
civila
1 Nemilitista kaj neeklezia.
2 Rilata al civitanoj.
civilizi
(tr)
Doni klerecon kaj la regantajn morojn.
civilizacio
Civilizeco.
civito
1 Aŭtonoma, libera lando, regno, urbo.
2 Politika komunumo.
colo
Malnova mezuro de longeco havanta proksimume 25 milimetrojn.

al la kaplitero B   — C —   → al la kaplitero Ĉ

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert