Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero L   — M —   → al la kaplitero N


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— M —


maco maĉi madono magazeno magio magneto magnetismo mahagono maizo majo majesta majoliko majoro majstro makadamo makarono makaronio makleri maksimo maksimumo makulo makzelo mal malakito malario maleolo malgraŭ malica malto malvo mamo mamuto mano manao mandareno mandato mandolino mangano manĝi manio maniero manifesto manifestacio maniko manipuli manki manometro manovri mansardo mantelo manufakturo manuskripto maro marasmo marcipano marĉo marĉandi mardo margarino marĝeno marini marioneto marko markizo markoto marmelado marmoro marmoto marokeno marŝi marŝalo marto martelo martiro maso masaĝo masiva masko masoni masto mastiko mastro maŝo maŝino mato matadoro matematiko mateno materio materialo matraco matura maŭzoleo mazurko meblo meĉo medalo medaliono medio medicino medikamento mediti mediumo medolo meduzo meĥaniko mejlo melo melankolio melaso meleagro meliso melki melodio melodramo melono mem membro membrano memori mencii mendi menso mensogi mento mentono mentoro menuo meridiano meriti merizo merkato merkredo merlo merlango meso Mesio mespilo meti metafiziko metaforo metalo metaloido metamorfozo metempsikozo meteoro meteorologio metio metodo metro metriko metronomo metropolo mevo mezo mezuri mi miasmo miaŭi mielo mieno migdalo migri mikrobo mikrofono mikrometro mikroskopo miksi mil milda milio miliardo miligramo milimetro miliono militi milvo mimiko mimozo mino minaci minareto mineralo mineralogio miniaturo minimumo ministro minuto miogalo miopa miozoto miri mirabelo miraklo mirho miriado miriametro mirto mirtelo mis misio mistero mistika mito mitologio mitro mitulo mizero mobilizi modo modelo modera moderna modesta modifi moduli moki mola molekulo molusko momento mono monaĥo monarĥo monarĥio monato mondo monedo monogramo monologo monomanio monopolo monoteismo monoteisto monotona monstro monto montri monumento mopso moro morala morbilo mordi morfino morgaŭ morti mortero moruo moruso mosko moskeo mosto moŝto motivo motoro movi mozaiko mueli mufo muĝi muko mulo multa mumio municio munti muro murdi murmuri muso musko muskato muskolo muslino mustardo mustelo muŝo muta muzo muzeo muziko


maco
Pano el nefermentinta pasto, kiun la hebreoj manĝas dum la pasko rememore al la iama eliro el Egiptujo.
maĉi
(tr)
Dispremadi la manĝon per dentoj en la buŝo.
madono
Dipatrino.
magazeno
1 Granda butiko kun diversospeca varo.
2 Ejo, kie oni konservas varon, provizaĵojn.
magio
Arto pretendanta fari miraklojn per misteraj, supernaturaj procedoj.
magneto
1 Fera oksido havanta la proprecon altiri feron kaj kelkajn aliajn metalojn.
2 (f) Altirforto.
magnetismo
1 Ĉio, kio rilatas la proprecon de magneto.
2 Parto de la fiziko studanta la proprecon de magneto.
mahagono
1 [bot] Genro de meliacoj, kies ligno estas brunruĝa.
2 La ligno mem.
maizo
[bot] Genro de gramenacoj, kies grajnoj estas manĝeblaj.
majo
Kvina monato de la jaro.
majesta
Kaŭzanta aŭ elvokanta plej grandan respekton.
majoliko
Speco de itala fajenco ĉefe el la Renesanco.
majoro
Oficiro, kies rango estas post kapitano.
majstro
1 Memstara metiisto.
2 Specialisto konanta perfekte sian fakon.
3 (f) Homo ĝuanta altan ŝaton kaj amon.
4 (f) Nomo ofte uzata ĉe alparolo al artistoj, poetoj, verkistoj.
makadamo
Tavolo el kunpremita ŝtonaĵo cimentita per ŝlimo kaj per kiu oni kovras la vojojn.
makarono
Rondforma seka kuko el migdaloj kaj sukero.
makaronio
Manĝebla faruna pasto en formo de tubetoj.
makleri
(netr)
Profesie plenumi la taskon de peranto inter vendantoj kaj aĉetantoj.
maksimo
Principo, praktika vivkonsilo esprimita en mallonga frazo.
maksimumo
Plejmulto.
makulo
1 Malpurigita aŭ difektita loko sur io.
2 Natura signo sur haŭto de homo aŭ felo de besto.
3 [en pentroarto] Parto, kiu ne harmonias kun la resto de la bildo.
4 (f) Difekto, spirita malbono ; ĉio, kio mishonorigas.
makzelo
[anat] Ĉiu el la du ostoj de la buŝo, kiu entenas la dentojn.
mal
Prefikso montranta la sencon kontraŭan al tiu, kiu estas nature esprimata de la radiko, al kiu ĝi estas ligita.
malakito
Verda ŝtono el kiu oni faras vazojn, skatolojn.
malario
Febromalsano de kelkaj marĉaj regionoj.
maleolo
[anat] Osta elstaraĵo inter kruro kaj piedo.
malgraŭ
Prepozicio montranta, ke io okazas, kvankam ĝi ne fariĝus, se iu kondiĉo estus obeata aŭ plenumita.
malica
Malbonfarema, ĝojanta pro la malfeliĉo de aliaj.
malto
Ekĝerminta hordeo, sekalo aŭ alia grajno, uzata en la fabrikado de la biero kaj alkoholo.
malvo
[bot] Genro de malvacoj, kun grandaj rozviolaj floroj.
mamo
[anat] Ina organo, kiu sekrecias lakton.
mamuto
[zoo] Grandega elefanto, iam vivinta en Eŭropo kaj Azio.
mano
1 Ekstrema parto de la supera membro de homo konsistanta el plato kaj kvin fingroj.
manao
Mirakla nutraĵo, kiun Dio faligis de la ĉielo al hebreoj en la dezerto.
mandareno
Altranga ĥina ŝtatoficisto.
mandato
1 Dokumento, per kiu oni donas al iu la rajton agi en sia nomo.
2 Dokumento per kiu oni ordonas pagi certan sumon al iu persono.
3 Rajtigo, agi en la nomo de iu.
mandolino
[muz] Korda muzikilo kun longa kolo kaj duonsfera korpo.
mangano
[ĥem] [Mn] Ĥemia elemento, metalo grizeblanka, tre malmola kaj rompebla.
manĝi
(tr)
1 Maĉi kaj gluti nutron.
2 (f) Konsumi.
3 (f) Avidi.
manio
1 Parta frenezo, dum kiu la imagon frapas ia fiksa ideo.
2 (f) Stranga, ridinda kutimo.
maniero
1 Aparta metodo, procedo laŭ kiu oni ion faras.
2 Kutima metodo de agado.
3 Kutima konduto en la parolo, agado, moroj, gesto.
manifesto
1 Solena publika komunikaĵo per kiu regnestro, ĉefo de politika partio sciigas sian opinion, sian konduton.
manifestacio
Publika amaskunveno por esprimi sian senton, sian politikan opinion.
maniko
Parto de la vesto kovranta la brakon.
manipuli
(tr)
Aranĝadi, miksadi, funkciadigi ion per la manoj.
manki
(netr)
Ne esti, esti en nesufiĉa kvanto, proporcio laŭ la bezono.
manometro
Aparato por mezuri la premon de gasoj kaj vaporoj.
manovri
(netr)
1 [mil] Plenumi militmovojn kvazaŭ dum batalo aŭ milito.
2 Gvidi, direkti.
3 (f) Lerte klopodi por atingi ian celon.
mansardo
Subtegmenta ĉambro.
mantelo
Longa vesto por kovri la aliajn vestojn.
manufakturo
Granda industria laborejo, kie oni manfabrikas.
manuskripto
1 Manskribaĵo.
2 Skribaĵo, verkaĵo destinita al presigo.
maro
1 Granda etendaĵo de sala akvo, kiu kovras la pli grandan parton de la mondo.
2 (f) Granda etendaĵo, granda kvanto.
marasmo
[med] Ekstrema fizika senfortiĝo.
marcipano
Kuko el migdaloj kaj sukero.
marĉo
Terspaco kovrita de neprofunda senflua akvo plena de ŝlimo kaj malkomponiĝantaj plantoj.
marĉandi
(netr)
Diskuti ĉe aĉeto por atingi pli favoran prezon.
mardo
Tria tago de la semajno.
margarino
Substanco blankkolora eltirata el bestaj grasoj kaj uzata anstataŭ butero.
marĝeno
Apudranda libera parto de skribita aŭ presita folio aŭ paĝo.
marini
(tr)
Konservi en vinagro kun spicaĵoj.
marioneto
1 Pupo, kun moveblaj membroj kaj kapo, movataj per ŝnuroj aŭ risortoj.
2 (f) Homo sen karaktero, sen propra volo.
marko
1 Monunuo de multaj landoj, nun uzata en Estonio, Finlando kaj Germanujo.
2 Signo montranta devenon, kvaliton, k.t.p. de varo.
3 Objekto kun speciala signo.
markizo
Titolo de franca nobelo inter grafo kaj duko.
markoto
[bot] Branĉo de planto, kiun oni metas en teron, ne fortranĉante ĝin de trunko, por ke ĝi enradikiĝu kaj fariĝu nova aparta planto.
marmelado
Fruktoj kuiritaj kun sukero tiamaniere, ke ili formas densan miksaĵon.
marmoro
Tre malmola kolora kalkoŝtono de supera kvalito, uzata en skulptarto, arkitekturo kaj masonado.
marmoto
[zoo] Genro de roduloj, najbara al sciuro, vivanta en Alpoj kaj kiu dormas dum la vintro.
marokeno
Tanita kaj kolorita kapra aŭ ŝafa ledo.
marŝi
(netr)
Iri per egalaj ritmaj paŝoj.
marŝalo
Generalo de la plej alta grado.
marto
Tria monato de la jaro.
martelo
Ligna tenilo kun fera peco servanta por enigi najlojn, forĝi feron k.t.p.
martiro
1 Homo, kiu suferis terurajn turmentojn pro sia religia kredo.
2 (f) Homo, kiu suferis grandajn fizikajn kaj moralajn turmentojn.
maso
Kvanto da materio formanta unu korpon.
masaĝo
Metoda premfrotado de certaj korpopartoj por kuracaj celoj.
masiva
Konsistanta el masa, kunpremita plena, fortika materio.
masko
1 Artefarita vizaĝo el kartono aŭ alia materialo, per kiu oni kovras la vizaĝon por esti nerekonebla.
2 (f) Trompa ŝajno.
masoni
(tr)
Konstrui el brikoj, ŝtonoj, kunigante ilin per mortero, cemento k.s.
masto
1 Longa startrabo sur kiu oni ordinare pendigas la velojn.
2 Longa startrabo.
mastiko
1 Speco de pasto el kreto kaj oleo, per kiu oni alfiksas la vitrojn al fenestroj.
2 Flavaĉa rezino de arbeto nomata lentisko.
3 Nomo de diversaj pastecaj substancoj por ŝtopi truojn, kunigi objektojn.
mastro
1 Estro de domo, loĝejo, hotelo.
2 Estro de laborejo.
3 (f) Tiu, kiu ordonas, estras.
maŝo
1 Buklo, kiun formas interplektitaj fadenoj en teksaĵo aŭ reto.
2 Spaco inter la fadenoj, ŝnuroj de reto.
maŝino
Aparato, kiu produktas forton kaj anstataŭas, faciligas aŭ pliefikigas la manlaboron.
mato
Ordinara kovraĵo el pajlo, junko k.s.
matadoro
Homo, kies tasko estas profesie mortigi per spado la virbovon en la virbovaj batalludoj.
matematiko
Scienco pri la proprecoj de la grandoj, kiuj povas esti kalkulataj kaj mezurataj.
mateno
Parto de la tago de la sunleviĝo ĝis la tagmezo.
materio
1 Ĉio, kio ekzistas kaj kion oni perceptas per la sentoj.
2 Ĉio el kio konsistas Universo.
materialo
1 Ĉio, el kio oni povas ion produkti.
matraco
Granda remburita kuseno, per kiu oni garnas la liton.
matura
1 Plenevoluinta, finstudinta, finesplorinta.
maŭzoleo
Luksa tomba konstruo.
mazurko
Tritakta, pol-origina danco.
meblo
Movebla objekto por praktika aŭ ornama uzo en ĉambro, loĝejo.
meĉo
1 Speco de ŝnuro aŭ rubando el sorba materialo, kiun oni metas en lampon, en mezon de kandelo, por ke ĝi brulu.
2 Samspeca ŝnuro uzata por eksplodigi minon, certajn kanonojn.
medalo
Metalpeco surhavanta surskribon, portreton aŭ alian simbolan signon, farita por honori faman okazintaĵon aŭ homon.
medaliono
1 Ronda aŭ ovala juvelo, ordinare portata per ĉeno ĉirkaŭ la kolo, en kiu oni portas fotografaĵon, harojn k.s. de kara persono.
medio
1 Ĉiuspeca spaco aŭ materio, en kiu okazas fenomeno.
2 Loko de ago.
medicino
Kuracarto.
medikamento
Simpla aŭ nesimpla substanco uzata ekstere aŭ interne kiel saniga rimedo (= kuracilo).
mediti
(netr)
Koncentrigi la penson sur io.
mediumo
Homo havanta la proprecon senti la spiritajn aperaĵojn.
medolo
1 [anat] Mola kaj grasa substanco en la interno de l’ostoj.
2 [bot] Mola substanco en la interno de trunkoj kaj branĉoj de dukotiledonaj vegetaĵoj.
meduzo
1 [mit] Ina monstro de greka mitologio havanta serpentojn kiel harojn kaj okulojn, kies rigardo transformigis ĉion en ŝtonojn.
2 (f) Persono, kies malbeleco fortimigas, terurigas.
3 [zoo] Mara gelateneca travidebla polipo.
meĥaniko
Branĉo de la fiziko pri la movo, forto kaj ĝiaj leĝoj.
mejlo
Mezuro de longo, diversa laŭ landoj.
melo
[zoo] Genro de musteloidoj, ŝatata pro sia felo.
melankolio
Malsaneca stato de konstanta malgajeco kaj apatio.
melaso
Bruna siropa substanco konsistanta el la restaĵoj de rafinita sukero.
meleagro
[zoo] Genro de kokbirdoj, granda korta birdo kun ventumila vosto, kies viando estas tre delikata.
meliso
[bot] Genro de labiacoj, multjara planto, uzata en medicino.
melki
(tr)
Elpremadi lakton el mamoj de besto.
melodio
1 Sinsekvo de muzikaj tonoj, agrablaj por la orelo.
2 (f) Sinsekvo de vortoj, frazoj agrablaj por la orelo.
melodramo
1 [iam] Dramo kun akompano de kantoj kaj muziko.
2 [nun] Popola dramo kun fortaj, emociaj scenoj.
melono
[bot] Genro de kukurbacoj, kun granda samnoma sukplena frukto.
mem
Vorto, kiu montras insiste aferon, precipe personon. Oni ĝin uzas apud la vorto, kiun ĝi difinas.
membro
1 [anat] Ĉiu el la kvar moveblaj partoj de la korpo kunigitaj kun ĝi per artiko.
2 Ano de societo, partio.
membrano
[anat] Maldika organika histo, kiu kovras aŭ ĉirkaŭas organon.
memori
Konservi en la spirito la antaŭe akiritajn aŭ aŭditajn faktojn, ideojn k.t.p.
mencii
(tr)
Citi ion, atentigi pri io parolante pri io alia.
mendi
(tr)
Postuli, ke oni faru, rezervu, alportu, sendu ion, kio ne estas tuj havebla.
menso
Spirito, intelekto.
mensogi
Diri konscie malveron.
mento
[bot] Genro de labiacoj, havanta aroman oleon.
mentono
Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo.
mentoro
Gvidanto, konsilanto de junulo.
menuo
Manĝokarto, montranta el kio konsistas la koncerna tag- aŭ vespermanĝo.
meridiano
1 Granda cirklo, kiu trairas ambaŭ polusojn kaj dividas la globon en du duonsferojn.
meriti
(tr)
Esti inda je io ; akiri rajton al io dank’al siaj ecoj aŭ agoj.
merizo
[bot] Frukto de merizujo, genro de rozacoj (= sovaĝa ĉerizarbo).
merkato
Sfero de vendo, kampo de komerca agado pri aparta branĉo.
merkredo
Kvara tago de la semajno.
merlo
[zoo] Genro de turdoidoj, birdo, tute nigra, lerte fajfanta.
merlango
[zoo] Genro de gadoidoj, marfiŝo, kies viando estas mola kaj bona.
meso
1 [rel] Vera kaj daŭra ofero, en kiu Kristo oferas sin sensange, sub formo de pano kaj vino al sia ĉiela Patro, pere de pastro.
2 [rel] Diservo.
Mesio
1 Dia sendoto, promesita laŭ Malnova Testamento al la hebreoj.
2 Kristo, laŭ la katolika religio.
3 (f) Savonto.
mespilo
[bot] Manĝebla frukto de mespilarbo, genro de rozacoj.
meti
(tr)
Doni difinitan lokon al objekto ; lokumi, kuŝigi.
metafiziko
Parto de la filozofio pri la esenco, kaŭzo kaj leĝoj de la materia kaj spirita mondo neesploreblaj per la metodo de la pozitivaj sciencoj.
metaforo
Stila esprimmaniero laŭ kiu oni transdonas signifon de iu vorto al alia.
metalo
Ĥemia solida elemento, posedanta brilon, bone kondukanta varmon kaj elektron, fandebla kaj produktanta bazojn kun oksigeno.
metaloido
[ĥem] Ĝenerala nomo de ĥemiaj elementoj, kiuj ne estas brilaj kaj kiuj estas malbonaj kondukantoj de varmo kaj elektro.
metamorfozo
1 Aliformiĝo.
2 Transformiĝo de estaĵo de unu formo en alian.
3 (f) Eksterordinara ŝanĝo de ies stato, karaktero.
metempsikozo
Transmigrado de animoj el unu korpo en alian.
meteoro
1 Ĉiu fenomeno okazanta en la atmosfero.
2 (f) Homo nelongedaŭre fama, brilinta.
meteorologio
Parto de la fiziko pri la atmosferaj fenomenoj.
metio
Manlabora aŭ mekanika profesio.
metodo
Taŭge elektita vojo, procedo por plej bone atingi iun celon.
metro
Internacia mezurunuo de longo, egala al kvardekmilionono de l’ tera meridiano.
metriko
Scienco pri la ritmo kaj la elementoj de l’ versoj.
metronomo
Instrumento por indiki la rapidecon de muzika takto.
metropolo
1 Ĉefurbo rilate al sia lando.
2 Lando, urbo rilate al siaj kolonioj.
mevo
[zoo] Genro de mevoidoj, mara naĝbirdo kun blanka plumaro kaj longaj flugiloj.
mezo
1 Punkto, loko, spaco egaldistanca de du ekstremoj.
mezuri
(tr)
Konstati grandecon de io, ĝin komparante kun difinita grandeco, konsiderata kiel unuo.
mi
Pronomo de la unua persono en ununombro.
miasmo
Malsaniga haladzo eliĝanta el putriĝantaj organikaj substancoj.
miaŭi
(netr)
Katokrii.
mielo
Sukereca substanco, kiun certaj insektoj, ĉefe abeloj, faras el la floraj sukoj kaj kiun ili konservas en la ĉeloj de siaj nestoj.
mieno
Vizaĝesprimo.
migdalo
[bot] Manĝebla nukso de migdalujo, genro de rozacoj.
migri
(netr)
1 Translokiĝadi de unu loko al alia.
2 Ne havi konstantan restadejon.
mikrobo
Mikroskope malgranda organismo, vivanta en aero aŭ akvo, ofte okaziganta malsanon.
mikrofono
Instrumento plilaŭtiganta sonojn.
mikrometro
Instrumento por mezuri tre malgrandajn dimensiojn.
mikroskopo
Instrumento por pligrandigi objektojn, nevidatajn per nuda okulo.
miksi
(tr)
1 Senorde amasigi diversaĵojn.
2 Intermeti kelkajn objektojn, ŝanĝi ilian ordon.
3 (f) Intermeti ideojn, aferojn en sia spirito, tiamaniere, ke oni ne plu rekonas, ne plu distingas ilin.
mil
Dekfoje cent.
milda
Afabla, agrabla, neekscitanta la sentojn.
milio
[bot] Genro de gramenacoj, kun malgrandaj grajnoj servantaj kiel nutrado al hejmaj birdoj.
miliardo
Mil milionoj.
miligramo
Milono de gramo.
milimetro
Milono de metro.
miliono
Mil miloj.
militi
(netr)
Batali per armiloj kontraŭ iu.
milvo
[zoo] Genro de falkoidoj, rabobirdo kun longa vosto.
mimiko
Arto esprimi sentojn kaj pensojn per gestoj.
mimozo
[bot] Genro de legumenacoj, arbo simila al akacio, kun flavaj, tre bonodoraj floroj.
mino
1 Entera aŭ enmura kavaĵo, kien oni metas eksplodan materion por detrui la ĉirkaŭon.
2 Entera aŭ subtera loko, kie troviĝas metaloj aŭ mineraloj.
minaci
Klarigi al iu per gestoj aŭ vortoj, ke oni volas fari al li ion malbonan, lin puni.
minareto
Turo de moskeo, de kiu la mahometana pastro alvokas la piulojn al la preĝo.
mineralo
Neorganika substanco, kiu estas nek besta nek vegetaĵa.
mineralogio
Scienco pri la mineraloj.
miniaturo
1 Ornama litero, pentraĵo, troviĝanta sur la malnovaj manuskriptoj.
2 Malgranda akvarela portreto aŭ alispeca pentraĵo sur eburo, pergameno k.t.p.
3 Malgranda, delikata artobjekto.
minimumo
La plej malgranda atingebla kvanto aŭ grado.
ministro
Gvidanto de certa fako de la ŝtata administracio, ordinare nomata de la ŝtatestro kaj respondeca antaŭ la parlamento.
minuto
1 Sesdekono de horo.
2 Sesdekono de grado.
miogalo
[zoo] Genro de roduloj, mambesto manĝanta insektojn.
miopa
Havanta malbonan vidkapablon, vidanta nur de proksime.
miozoto
[bot] Genro de boragacoj, kun elegantaj, bluaj, etfloroj (= " ne forgesu min ").
miri
Havi senton, impreson de io neatendita, eksterordinara, neesperita, nova, stranga.
mirabelo
[bot] Malgranda, flava pruno.
miraklo
1 Supernatura fenomeno, fakto kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo.
2 Efiko, kiu esta fremda al homa rezonado.
mirho
Rezino de kelkaj afrikaj arboj uzata en la fabrikado de parfumoj.
miriado
Granda, nedifinita nombro.
miriametro
Dek mil metroj.
mirto
[bot] Genro de mirtacoj, arbeto kun ĉiamverdaj folioj kaj malgrandaj bonodoraj blankaj floroj.
mirtelo
[bot] Genro de vakcinioidoj, kun nigraj bongustaj beroj.
mis
Prefikso esprimanta la signifon de erare, malĝuste, malbone, kaj neniel havanta la sencon de mal. Ĝi formas verbojn el verbaj radikoj.
misio
1 Komisio donata al iu por speciala difinita celo.
2 Duma kaj difinita funkcio per kiu registaro ŝarĝas iun.
3 [rel] Komisio donata al ekleziulo por propagandi sian religion.
mistero
1 Tuto da doktrinoj kaj praktikoj konataj nur de iniciatitoj.
2 [rel] Dogmo aŭ religia fakto nekomprenebla per rezonado.
3 (f) Tio, kio estas sekreta.
4 Mezepoka teatraĵo, kies temo estas religia kaj en kiu intervenas dio, sanktuloj, anĝeloj kaj diabloj.
mistika
1 Havanta emon al misteraj malklaraj kaj nepruveblaj kaŭzoj.
2 Subtila en la bigoteco.
mito
1 Fabelo, rakonto pri antikvaj dioj kaj tempoj.
2 Tradicia rakonto prezentanta laŭ alegoria formo naturan, historian aŭ filozofian fakton.
3 (f) Malofta kaj fabela fakto.
mitologio
1 Fabela historio de dioj, duondioj kaj herooj de antikvaj tempoj.
2 Scienco pri la mitoj.
mitro
1 [rel] Pinta kapvesto de episkopoj, portata dum solenaj ceremonioj.
mitulo
[zoo] Genro de duklapaj moluskoj, kiu estas manĝebla.
mizero
Stato inda de kompato pro malfeliĉo aŭ malriĉo.
mobilizi
(tr)
1 Kunvoki kaj pretigi militistaron al milito.
2 (f) Prepari al batalo.
modo
1 Nedaŭra moro, kutimo dependa de ĝenerala gusto, kaprico.
2 [gram] Serio da formoj, kiujn alprenas la verbo depende de la maniero, laŭ kiu la verbo esprimas agon aŭ staton.
modelo
1 Objekto, kiun oni reproduktas per imitado aŭ kopiado.
2 (f) Io senmanka, perfekta, imitinda.
modera
1 Ne troa, ne ekscesa, ne ekstrema.
2 (f) Ne tro postulema.
moderna
1 Nuntempa, de nia epoko kontraŭe al la malnova, antikva epoko.
2 (f) Laŭmoda.
modesta
1 Pensanta, parolanta pri si sen fiero.
2 Aspektanta senpretendeme.
modifi
(tr)
Aliigi ion, ne ŝanĝante ĝian esencon ; partoŝanĝi.
moduli
(tr)
1 [muz] Nuanci la voĉon, la tonon.
2 (f) Deklami ion per nuanca akcento.
moki
(tr)
Malŝate ŝerci pri iu, ridindigi iun.
mola
1 Facile cedanta al premo.
2 (f) Facile cedanta al iu aŭ io.
molekulo
Plej malgranda ero de ĥemia korpo povanta ekzisti kaj malkomponebla nur per ĥemiaj procedoj.
molusko
[zoo] Senvertebra, molkorpa besto.
momento
Tre mallonga tempo.
mono
Laŭleĝa pagilo el metalo aŭ papero kun difinita valoro, servanta kiel aĉetrimedo.
monaĥo
Ano de religia kongregacio sekvanta certajn ĵurpromesitajn regulojn.
monarĥo
Regnestro de monarĥio.
monarĥio
Regna reĝimo, dum kiu regas nur unu sola ĉefo, nomata monarĥo.
monato
Dekduono de la jaro.
mondo
1 Universo.
2 La tero, konsiderata kiel loĝloko de homoj.
3 Sistemo de planedoj.
monedo
[zoo] Genro de korvoidoj.
monogramo
Kunmetaĵo el komencaj literoj de antaŭnomo kaj nomo.
monologo
Sceno, dum kiu la rolanto parolas al si mem.
monomanio
Speco de mensa malsano dum kiu unu fiksa ideo ŝajnas plene absorbi la spiriton.
monopolo
1 Privilegio ekskluzive fabriki aŭ vendi ion.
2 (f) Ekskluziva posedo aŭ rajto.
monoteismo
Kredo al unu sola Dio.
monoteisto
Kredanto al unu sola Dio.
monotona
1 Unutona.
2 (f) Tro unuforma, enuiga pro manko de varieco.
monstro
1 Estaĵo, kies strukturo aŭ formo diferencas tre de la aliaj estaĵoj de la sama speco.
2 Fantazia estaĵo, kiu figuras en la mitologio aŭ legendo.
3 (f) Estaĵo aŭ objekto, kiu estas abomeninde malbela.
monto
Natura altaĵo de tero super la nivelo de la ĉirkaŭo.
montri
(tr)
1 Fari ion videbla, prezenti al la rigardo.
2 (f) Pruvi.
monumento
1 Arĥitektura aŭ skulptoarta konstruo destinita por memorigi iun aŭ ion.
2 Granda, atentinda konstruo pro iaj specialaj ecoj.
3 (f) Ĉiu verko inda de la posteularo.
mopso
[zoo] Speco de malgranda hundo kun platigita nazo.
moro
Ĝenerala vivmaniero de iu popolo, lando, provinco, persono.
morala
Konforma al la bonaj moroj de la societo en kiu oni vivas.
morbilo
[med] Infekta malsano karakterizata per febro kaj haŭtaj ruĝaĵoj.
mordi
(tr)
Ŝiri, vundi per dentoj.
morfino
[ĥem] [C17 H19 NO3] Medikamento ekstraktata el opio, uzata por kvietigi dolorojn kaj plifaciligi la dormon.
morgaŭ
En la plej proksima tago post la nuna.
morti
(netr)
1 Ĉesi vivi, perdi la vivon.
2 (f) Malaperi.
mortero
Miksaĵo de kalko kun sablo, servanta por kunigi brikojn, ŝtonojn.
moruo
[zoo] Genro de gadoidoj, fiŝo atinganta longecon de 1 m. 50 kaj vivanta en arktaj maroj.
moruso
[bot] Manĝebla frukto de morusujo, genro de morusacoj, kies folioj servas por nutri silkraŭpojn.
mosko
Aroma substanco, sekreciata el surventraj glandoj de certaj bestoj.
moskeo
Mahometana preĝejo.
mosto
Nefermentinta suko elpremita el vinberoj aŭ aliaj fruktoj.
moŝto
Honora ĝenerala titolo uzebla por ĉiuj rangoj.
motivo
Kaŭzo de ago, de konduto.
motoro
Maŝino, per kiu iu ajn forto produktas mekanikan movon.
movi
(tr)
Ŝanĝi la pozicion de korpo rilate al la fiksita punkto.
mozaiko
Artaĵo kunmetita el diverskoloraj malgrandaj ŝtonoj, lignaj aŭ vitraj pecoj, formanta specon de pentraĵo.
mueli
(tr)
Pecetigi, pulvorigi ion per speciala ilo.
mufo
Cilindroforma manpelto.
muĝi
(netr)
1 Eligi krion kiel bovo.
2 (f) Eligi tre fortan sonon kiel ventego, marondoj.
muko
Glua fluidaĵo, kiun sekrecias kelkaj membranoj de homa kaj besta organismo.
mulo
[zoo] Ido de azeno kaj ĉevalino.
multa
Estanta en granda nombro, en granda kvanto.
mumio
Kadavro konservita per specialaj balzamaj procedoj.
municio
Milita provizo de pafaĵoj.
munti
1 Fiksi diversajn pecojn de aparato aŭ maŝino.
2 Enfiksi juvelŝtonon.
muro
1 Masonaĵo, kiu servas por konsistigi la flankojn de domo, apartigi aŭ dividi en ĝi la spacon.
2 Masonaĵo flankanta ian terenon.
murdi
Krime mortigi homon laŭ antaŭa intenco.
murmuri
1 Aŭdigi malklaran bruon kvazaŭ multaj homoj parolus samtempe.
2 (f) Aŭdigi tian sonon por montri sian malkontenton.
muso
[zoo] Genro de roduloj, malgranda, malutila mambesto, kiu sin reproduktas tre rapide.
musko
[bot] Specara nomo de kriptogamaj senradikaj plantoj vivantaj ĉiam are sur tegmentoj, ŝtonoj, arboj.
muskato
[bot] Frukto de muskatujo, genro de miristikacoj.
muskolo
Organo konsistanta el karnaj fibroj, kies kuntiroj kaj streĉoj produktas la movojn de la korpopartoj.
muslino
Tre delikata kotona, lana aŭ silka teksaĵo.
mustardo
Spicaĵo farata el pistitaj grenoj de sinapo, vinagro, aromaĵoj k.t.p.
mustelo
[zoo] Genro de musteloidoj, raba mambesto, kies felo estas tre valora.
muŝo
[ent] Genro de muŝoidoj, insekto duflugila vivanta grandnombre en loĝejoj, staloj.
muta
1 Ne havanta parolkapablon.
2 Ne povanta aŭ ne volanta paroli pro emocio aŭ alia kaŭzo.
muzo
Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj, kiuj patronis belartojn kaj sciencon.
muzeo
1 Granda faka kolekto de belartaj aŭ sciencaj objektoj.
2 Ejo, kie troviĝas tia kolekto.
muziko
1 Arto kombini sonojn laŭ maniero agrabla por orelo.
2 Teorio de tiu arto.

al la kaplitero L   — M —   → al la kaplitero N

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert