Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero K   — L —   → al la kaplitero M


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— L —


la labirinto labori laca lacerto laĉo lado lafo lago laguno laiko lako lakeo lakso lakto laktuko lama lamao lameno lamenti lampo lampiro lano lanco lando lango lanterno lanugo lapiso lardo larĝa lariko laringo larmo larvo lasi lasta lato latero latuno laŭ laŭbo laŭdi laŭro laŭreato laŭta lavi lavango lavendo lazuro leciono ledo legi legato legendo legio legitimi legomo leĝo leki lekanto lekcio leksikono lenso lento lentugo leono leontodo leopardo leporo lepro lerni lerta lesivo letargio letero leŭtenanto levi levkojo li liano libelo libera liberala libro liceo lieno lifto ligi ligno likeno likvidi likvoro lilio limo limako limonado lino lingvo linio linko lipo liro liriko listo lito litanio litero literaturo litografi litro liturgio liuto liveri livreo lobo lodo logi logaritmo logiko logogrifo loĝi loĝio lojala lojto loko lokomobilo lokomotivo lolo longa lonicero lordo lorno loti loterio lozanĝo lui lucerno ludi lukso lukti luli lumi lumbo lumbriko luno lunatiko lundo lupo lupolo lustro luti lutro


la
Difina senfleksia artikolo, uzata por montri, ke oni parolas pri konata persono, objekto, afero.
labirinto
1 Konstruo, kun multaj ĉambroj kaj pordoj tiel aranĝitaj, ke estas tre malfacile trovi la eliron.
2 (f) Loko, situacio, el kiu estas malfacile trovi eliron.
3 [anat] Parto de l’interna orelo.
labori
(netr)
Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por produkti aĵon, antigi celon, plenumi ian taskon.
laca
Sentanta malemon al ĉio pro trolaboro, maldormo k.s.
lacerto
[zoo] Genro de rampuloj kun kvar mallongaj piedoj.
laĉo
Speciale fabrikita ŝnuro kiun oni uzas por tra truetoj kuntiri korseton, ŝuon, veston k.s.
lado
Plata metala folio.
lafo
Materio eliĝanta el vulkanoj.
lago
Vasta kaj konstanta etendaĵo de akvo.
laguno
Apudborda malprofunda parto de maro kun multaj insuloj.
laiko
1 Homo, kiu ne apartenas al la pastraro.
2 (f) Nekompetenta, malsperta homo.
lako
1 Ruĝa rezino de kelkaj hindaj arboj.
2 Speco de terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino uzata por glazurigi diversajn objektojn.
lakeo
1 Hejma servisto portanta specialan livreon.
2 (f) Homo sen memestimo.
lakso
Eligado de fluidaj ekskrementoj.
lakto
Blanka fluidaĵo produktata de la inaj mambestoj por nutri siajn idojn.
laktuko
[bot] Genro de kompozacoj, uzata kiel salato.
lama
Malnormale paŝanta pro kripleco de piedo.
lamao
Pastro de Budao ĉe mongoloj kaj tibetanoj.
lameno
Tre maldika kaj mallarĝa plato.
lamenti
(netr)
Plorplendi, vekrii kaj ĝemi.
lampo
1 Vazoforma ujo kun meŝo kaj bruligebla fluidaĵo por lumigi.
2 Ĉiuspeca aparato por lumigi.
lampiro
[zoo] Insekto, kies ĉeabdomenaj organoj produktas brillumon.
lano
Mola, krispa hararo de kelkaj bestoj, precipe de la ŝafoj.
lanco
Batalilo, konsistanta el ligna stango kaj akra fera pinto.
lando
Limigita teroparto formanta apartan tuton laŭ politika aŭ geografia vidpunkto.
lango
Movebla mola organo en la buŝo.
lanterno
Skatolforma ujo kun travideblaj flankoj en kiun oni metas kandelon aŭ lampon por ĝin ŝirmi kontraŭ la vento.
lanugo
1 Tre delikata plumaro de junaj birdoj.
2 Tre delikata plumaro de birdoj plejofte kovranta la ventron.
3 Tre delikata hararo ĉe homo unuafoje kovranta la korpon.
lapiso
1 Blua mineralo.
2 Arĝenta nitrato uzata kiel kaŭterizilo en la medicino (= infera ŝtono).
lardo
Graso formiĝanta sub la haŭto de bestoj, speciale de porko.
larĝa
Granda laŭ kontraŭa direkto al la longeco.
lariko
[bot] Genro de koniferoj, la sola perdanta ĉiuvintre siajn pinglojn.
laringo
Supera parto de la traĥeo en kiu formiĝas la voĉo.
larmo
Guto de akvosimila fluidaĵo, kiun eligas ploranta okulo.
larvo
[zoo] Formo de insekto post ĝia elkoviĝo.
lasi
(tr)
1 Ne plu teni, ne plu porti, ne plu konservi.
2 Ne malhelpi, permesi.
lasta
1 Kiu venas post ĉiuj aliaj.
2 Post kiu ekzistas nenio alia.
lato
Longa, mallarĝa kaj maldika peco el ligno, uzata en konstruaĵo.
latero
Rekta linio limanta geometrian figuron.
latuno
Flava metalo, miksaĵo el kupro kaj zinko.
laŭ
Prepozicio kun la senco : konforme al, montranta la manieron laŭ kiu afero fariĝas, okazas, fartas k.t.p.
laŭbo
Ĝardena volbaĵo el natura arbetaĵo aŭ foliaro.
laŭdi
(tr)
Esprimi aproban, favoran opinion pri io.
laŭro
1 Genro de laŭracoj, arbo kun ĉiamverdaj folioj.
2 (f) Simbolo de la gloro.
laŭreato
Premiito en la konkurso.
laŭta
1 Facile, forte aŭdebla.
2 (f) Efekta.
lavi
(tr)
Purigi per fluidaĵo.
lavango
Granda neĝamaso glitfalanta de monto.
lavendo
[bot] Genro de labiacoj, kies floroj estas uzataj por fabrikado de parfumoj.
lazuro
Blua koloro de la atmosfero.
leciono
1 Tio, kion la instruisto instruas al la lernanto publike aŭ private.
2 Tio, kion instruisto rekomendas lerni parkere.
3 (f) Konsilo, atentigo, averto, riproĉo, admono.
ledo
Tanita felo.
legi
(tr)
1 Sekvi per okuloj presitan aŭ skribitan tekston elparolante aŭ ne la vortojn.
2 (f) Diveni ion malklaran, ion sekretan, ion kaŝitan.
legato
1 Papa reprezentanto kun ia difinita misio.
2 [iam] Papa oficisto administranta papan provincon.
legendo
1 Rakonto el la vivo de sanktuloj.
2 Historia okazintaĵo kripligita per fabelaĵoj.
legio
1 [iam] Ĉe la romanoj militista korpuso de 6000 soldatoj.
2 Militista korpuso.
3 (f) Granda amaso.
legitimi
(tr)
Pruvi aŭ konfirmi la samecon de persono, aŭtentikecon de dokumento.
legomo
Manĝoplanto.
leĝo
1 Deviga aŭ necesa regulo.
2 Ago, decido de la rega aŭtoritato, kiu regulas, ordonas, permesas aŭ malpermesas.
3 Kolekto de devigaj reguloj.
4 Konstanta regulo, kiu regas la fenomenojn de la naturo.
5 (f) Aŭtoritato.
leki
(tr)
Tuŝi per lango.
lekanto
[bot] Genro de kompozacoj, kun malgrandaj floroj.
lekcio
Universitata leciono.
leksikono
Speciala vortaro de maloftaj aŭ malfacilaj vortoj.
lenso
Disko el vitro aŭ kristalo, havanta la proprecon devojigi regule la lumradiojn.
lento
[bot] Genro de legumenacoj, kun manĝeblaj semoj.
lentugo
[med] Flavruĝa makulo de la haŭto sur la manoj aŭ vizaĝo.
leono
[zoo] Genro de feloidoj, la reĝo de la bestoj.
leontodo
[bot] Genro de kompozacoj, kun flavaj floroj (= leondento).
leopardo
[zoo] Genro de feloidoj, besto de tropikaj landoj kun nigraj makuloj sur sia felo.
leporo
[zoo] Genro de roduloj, rapidkura kun longaj oreloj, pli granda ol kuniklo.
lepro
[med] Infekta haŭtmalsano kaŭzata de bacilo de Hansen kaj karakterizata per ulceroj aŭ per nesentemo kaj gangreno de la membroj.
lerni
(tr)
Akiri scion, studi.
lerta
Kapabla rapide, facile kaj laŭcele ion fari, plenumi aŭ atingi.
lesivo
Solvaĵo de sodo aŭ de potaso uzata por lavi tolaĵon.
letargio
Profunda, longedaŭra dormo similanta la morton (= ŝajnmorto).
letero
Skriba komuniko destinita al alia persono.
leŭtenanto
Oficiro senpere malsupera al kapitano.
levi
(tr)
1 Movi supren.
2 Rektigi tion, kio estis klinita.
3 (f) Plialtigi la moralon ; iniciati ion.
levkojo
[bot] Genro de kruciferoj, kun belaj, bonodoraj floroj.
li
Ununombra virseksa pronomo de la tria persono.
liano
[bot] Ligneca grimpoplanto el tropika Ameriko.
libelo
[ent] Genro de libeloidoj, kun granda ronda kapo kaj kvar travidaj flugiloj.
libera
1 Aganta laŭ sia propra volo.
2 Nesubmetita al io.
3 Neokupita, disponebla.
liberala
Favora al politika libereco kaj sendependeco de opinioj.
libro
Paperfoliaro, presita aŭ ne, formanta tuton bindite aŭ broŝurite.
liceo
Mezlernejo samranga al gimnazio.
lieno
[anat] Granda ventroglando, maldekstre de la stomako.
lifto
Aparato, kiu suprenigas aŭtomate personojn aŭ aĵojn.
ligi
(tr)
1 Kunigi kaj fiksi ion per io por malhelpi liberan movon.
2 (f) Kunigi, unuigi.
ligno
Malmola substanco el kiu konsistas la arboj.
likeno
1 [bot] Malgranda planto formita de kuniĝo de fungo kaj de algo kaj vivanta precipe sur arboj, muroj kaj ŝtonoj.
2 [med] Haŭtmalsano.
likvidi
(tr)
1 Ĉesi komerci vendante ĉiujn komercaĵojn.
2 Finreguligi kontojn.
3 (f) Solvi.
likvoro
Trinkaĵo konsistanta el alkoholo, akvo, plantaj aromoj kaj sukero.
lilio
[bot] Genro de liliacoj, kun belaj blankaj floroj.
limo
1 Linio apartiganta du najbarajn teritoriojn, kampojn.
2 Ekstremaĵo morala ĉu materia de spaco, tempo.
limako
[zoo] Genro de moluskoj, kies eta konko estas kaŝita en ĝia haŭto.
limonado
Trinkaĵo el citrona suko, akvo kaj sukero.
lino
[bot] Genro de linacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn, pli ŝatatajn ol tiujn el kotono, kaj el kies semoj oni ekstraktas oleon.
lingvo
1 Nacia idiomo.
2 Tutaĵo da vortoj kaj esprimoj de unu scienco, de unu fako.
3 Specifa maniero de esprimiĝo.
linio
1 Limo de supraĵo, kiel postsigno de punkto sinmovanta en la spaco.
2 Vico da literoj, objektoj aŭ personoj en sama direkto.
3 Etendaĵo supozata laŭlonge kaj sen larĝeco kaj dikeco.
linko
[zoo] Genro de feloidoj, sovaĝa karnomanĝa besto simila al kato.
lipo
Movebla rando de la buŝo.
liro
1 [muz] Antikva kordinstrumento.
2 Itala monunuo.
liriko
Poezio kantanta la sentojn kaj pasiojn de la poeto mem.
listo
Nomaro.
lito
Meblo por kuŝi, dormi aŭ ripozi.
litanio
1 [rel] Preĝo konsistanta el longa serio da mallongaj alvokoj honore al Dio, Dipatrino kaj al sanktuloj.
2 (f) Longa kaj teda nomado.
litero
Ĉiu signo el kiu konsistas alfabeto.
literaturo
1 Tuto de la verkoj koncernantaj vivon kaj kulturon de nacio, de epoko.
2 Tuto de la verkoj rilataj al iu temo.
litografi
(tr)
Skribi aŭ desegni ion sur ŝtona plato kaj reprodukti ĝin per presado sur papero.
litro
Mezurunuo por fluidaĵoj, sekaj grenoj k.t.p., samvalora al kuba decimetro.
liturgio
[rel] Ordo de la religiaj ceremonioj kaj preĝoj, difinita de la eklezio.
liuto
[muz] Malnova kordinstrumento kun longa kolo kaj duongloba korpo, simila al mandolino.
liveri
(tr)
Transdoni, havigi ion al iu.
livreo
Speciala vesto portata de lakeoj.
lobo
[anat] Parto globforma kaj elstaranta de organo.
lodo
1 Malgranda mezurunuo de peso en kelkaj landoj (= 5 grm.).
2 Kvantomezuro en kelkaj komercobranĉoj.
logi
(tr)
Peni altiri per karesa vorto, per flataĵo, plaĉo.
logaritmo
Nombro de aritmetika progresio respondanta al alia nombro de geometria progresio, la du progresioj dependaj de determinitaj kondiĉoj.
logiko
Scienco pri la ĝusta rezonado.
logogrifo
1. Speco de enigmo konsistanta el vorto, kies literoj diverse kombinitaj formas aliajn vortojn, kiujn oni ankaŭ devas diveni.
2 (f) Malfacile komprenebla parolo, afero.
loĝi
1 Konstante, daŭre resti en unu loko.
2 Hejmi provizore en unu loko.
loĝio
Apartigita loko por kelkaj personoj en teatro.
lojala
Fidela, sincera, sindona kaj honesta.
lojto
[zoo] Genro de gadoidoj, fiŝo vivanta en dolĉa akvo.
loko
1 Spaco okupata de objekto, korpo.
2 (f) Rango, situacio.
lokomobilo
Vapormaŝino muntita sur radoj, moviĝebla, uzata en industrio kaj terkulturado.
lokomotivo
Maŝino sur radoj por tiri vagonojn.
lolo
1 [bot] Genro de gramenacoj, venena planto.
2 (f) Malbonaĵo kiu miksiĝante kun bonaĵoj, malutilas al ili.
longa
1 Etendiĝanta laŭ sia plej granda dimensio.
2 Multe daŭra, daŭranta certan tempon.
lonicero
[bot] Genro de kaprifoliacoj, arbeto kun tordaj tubformaj floroj, kies lignon oni uzas por fabriki bastonojn, pipojn.
lordo
Titolo donata al la membroj de la Supera Ĉambro en Anglujo.
lorno
Optika instrumento konsistanta el longa tubo kun optikaj vitroj, kiu ebligas vidi malproksimajn objektojn pliproksimigante ilin.
loti
(netr)
Konsulti la sorton.
loterio
1 Speco de hazardludo, kies partoprenantoj aĉetas numeritajn biletojn kaj akiras la rajton al la gajno, montrota de la sorto.
2 (f) Afero aŭ okazintaĵo de hazardo.
lozanĝo
= rombo.
lui
(tr)
Preni maŝinon, objekton, loĝejon, domon k.t.p. por sia uzo dum certa difinita tempo pagante interkonsentitan sumon.
lucerno
Pendanta preĝeja lampo, kiu ĉiam brulas.
ludi
1 Sin amuzi, sin okupi per io por plezuro.
2 Eltiri sonojn de muzika instrumento.
3 Prezenti teatraĵon, iun personecon.
4 (f) Ŝajnigi ; hazardi.
lukso
Troa brileco, eleganteco en la vivmaniero, en la kvalito kaj aspekto de la aranĝoj.
lukti
(netr)
Batali korp-al-korpe.
luli
(tr)
1 Balanci infanon por ĝin endormigi.
2 (f) Revi, kvazaŭdormigi.
lumi
(netr)
Eligi radiojn, kiuj videbligas objektojn.
lumbo
[anat] Malsupra parto de dorso.
lumbriko
[zoo] Genro de anelidoj (ringvermoj), vivanta en la tero (= tervermo).
luno
Planedo rondiranta ĉirkaŭ la tero kaj prilumiganta ĝin nokte.
lunatiko
1 Somnambulo.
2 Fantazia kapriculo ŝanĝanta ofte sian humoron.
lundo
Dua tago de la semajno.
lupo
[zoo] Genro de hundoidoj, raba mambesto.
lupolo
[bot] Genro de kanabacoj, kies amaraj floroj estas uzataj en la fabrikado de biero.
lustro
Plurbranĉa kristala aŭ metala pendlumigilo.
luti
(tr)
Kunigi du metalajn pecojn per metalaĵo.
lutro
[zoo] Genro de musteloidoj, kun mallonghara, bela felo, nutranta sin per fiŝoj.

al la kaplitero K   — L —   → al la kaplitero M

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert