Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero C   — Ĉ —   → al la kaplitero D


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— Ĉ —


ĉagreni ĉamo ĉambelano ĉambro ĉampano ĉano ĉapo ĉapelo ĉapitro ĉar ĉaro ĉarlatano ĉarma ĉarniro ĉarpenti ĉarpio ĉasi ĉasta ĉe ĉefo ĉeko ĉelo ĉemizo ĉeno ĉerizo ĉerko ĉerpi ĉesi ĉevalo ĉevrono ĉi ĉia ĉial ĉiam ĉie ĉiel ĉielo ĉies ĉifi ĉifono ĉifro ĉikani ĉio ĉiom ĉirkaŭ ĉiu ĉizi ĉj ĉokolado ĉu


ĉagreni
(tr)
Kaŭzi malĝojon, aflikti, morale dolorigi.
ĉamo
[zoo] Sovaĝa remaĉulo, genro de rupikaproidoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon.
ĉambelano
Oficisto administranta la loĝejon de monarĥo, princo.
ĉambro
1 Aparta ejo de loĝejo, komunikiĝanta kun aliaj ejoj per pordoj.
2 Ejo por kunvenoj de oficiala institucio.
3 La institucio mem.
ĉampano
Ŝaŭmvino.
ĉano
Partopeĉo de pafilo per kies frapo on eksplodigas la kartoĉon.
ĉapo
Kapkovrilo sen viziero.
ĉapelo
Kapkovrilo kun elstara ĉirkaŭrando.
ĉapitro
Ĉiu parto de libro, signita per aparta titolo aŭ numero.
ĉar
Konjunkcio esprimanta kaŭzon.
ĉaro
1 Antikva durada veturilo por bataloj kaj luktoj.
2 Ŝarĝveturilo.
ĉarlatano
Trompisto eluzanta la homan kredemon.
ĉarma
Alloganta, kaŭzanta admiron pro sia agrableco.
ĉarniro
Aparato el du moveblaj pecoj ĉirkaŭ komuna akso.
ĉarpenti
(tr)
1 Prilabori lignon por konstruoj.
2 Kunmeti trabojn por fari konstruon.
ĉarpio
Fadenaĵo el eluzitaj tolaĵoj iam uzita por bandaĝi.
ĉasi
(tr)
1 Persekuti beston por ĝin kapti aŭ mortigi.
2 (f) Konstante peni, postkuri.
ĉasta
1 Pura, libera de seksaj deziroj.
ĉe
Prepozicio esprimanta :
a) tuŝan apudecon, senperan proksimecon ;
b) cirkonstancan interrilatecon.
ĉefo
Homo havanta aŭtoritaton ; precipa persono.
ĉeko
[kom] Transpagilo rajtiganta al ricevo de mono el la banka konto de la subskribinto.
ĉelo
1 Ĉambreto de ĉiuj flankoj fermita.
2 Ero de vivanta teksaĵo.
ĉemizo
Subvesto, tola aŭ silka, portata surkorpe.
ĉeno
1 Ligilo konsistanta el moveble kunigitaj eroj.
2 (f) Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ pensoj.
ĉerizo
[bot] Manĝebla frukto de ĉerizujo, genro de rozacoj.
ĉerko
Kesto en kiun oni metas mortinton.
ĉerpi
(tr)
1 Preni fluidaĵon el io.
2 (f) Preni de iu.
ĉesi
(netr)
Ne esti plu, ne agi plu, interrompiĝi.
ĉevalo
[zoo] Unuhufa kvarpiedulo, uzata kiel rajd- kaj jungbesto.
ĉevrono
Tegmenta trabo sur kiu oni fiksas tegolojn.
ĉi
Vorteto uzata antaŭ aŭ post montraj adjektivoj, pronomoj kaj adjektivoj por esprimi pliproksimecon.
ĉia
Ĉiuspeca, ĉiukvalita.
ĉial
Pro ĉia kaŭzo.
ĉiam
En ĉiu tempo.
ĉie
En ĉiu loko.
ĉiel
Ĉiamaniere.
ĉielo
1 Blua arkaĵa spaco, kiu etendiĝas super nia kapo kaj en kiu moviĝas la astroj.
2 Loĝloko de diaĵoj.
ĉies
De ĉiu, apartenanta al ĉiu.
ĉifi
(tr)
Kunpremi kaj fari senordajn faldojn.
ĉifono
1 Eluzita vestaĵopeco.
2 (f) Senvaloraĵo.
ĉifro
Sekreta konvencia alfabeto.
ĉikani
(tr)
Fari al iu intence riproĉojn, malagrablaĵojn, malhelpojn.
ĉio
Ĝenerala pronomo esprimanta la tuton de la koncernaj aĵoj, aferoj.
ĉiom
Tutkvante.
ĉirkaŭ
Prepozicio esprimanta :
a) en la spaco ronde, ĉiuflanke kuŝanta apud io ;
b) proksimume.
ĉiu
Neniu esceptita.
ĉizi
(tr)
Prilabori enfunde ornamaĵojn, frapante per martelo.
ĉj
Sufikso por formi karesajn virajn antaŭnomojn.
ĉokolado
Bongustaĵo farata el kakao kaj sukero.
ĉu
Konjunkcio uzata antaŭ demandaj frazoj, kiam estas neniu alia demanda vorto aŭ kiam oni volas esprimi senton de necerteco aŭ de dubeco.

al la kaplitero C   — Ĉ —   → al la kaplitero D

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert