Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero Ĉ   — D —   → al la kaplitero E


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— D —


da daktilo dalio damo damasko danci dando danĝero danki dato dativo daturo daŭri de debato debeto deci decembro decidi decigramo decilitro decimala decimetro deĉifri dediĉi dedukti defendi deficito definitiva degeli degeneri degradi deĵori dek dekadenco dekagramo dekalitro dekametro dekano deklami deklari deklaracio deklinacio deklivo dekolti dekoracio dekreto dekstra delegi delegacio delfeno delikata deliri demagogo demagogio demandi demokrato demokratio demono demonstracio demonstrativo denaro densa dento denunci departemento depeŝo deponi deputi derivi des desegni deserto despoto destini detalo determini detrui devi devizo dezerto deziri dio diabeto diablo diademo diafana diafragmo diagnozo diagonalo diakono dialekto dialektiko dialogo diamanto diametro dianto diapazono diboĉi didaktiko didelfo dieto difekti diferenci difini difterito diftongo digo digesti digno dika dikti diktatoro dilemo diletanto diligenta diluvo dimanĉo dimensio dinamiko dinamito dinamometro dinastio diplomo diplomato diplomatio diri direkti direktoro dis disciplino disĉiplo disenterio disko diskonti diskreta diskuti dispepsio disponi disputi distanco distili distingi distri distrikto ditirambo divano diveni diversa dividi divizio do dogo dogano dogmo doko doktoro doktrino dokumento dolaro dolĉa dolori domo domaĝo domeno doni donaci dorloti dormi dorno dorso doto dozo dragono drako drakmo dramo drapo drapiri draŝi dresi drinki drogo dromedaro droni du dualismo dubi duelo dueto duko dukato dum dungi duŝo


da
Prepozicio esprimanta kvanton, nombron, mezuron.
daktilo
[bot] Bongusta frukto de daktilujo, genro de palmacoj.
dalio
[bot] Genro de kompozacoj, ornama planto kun diversformaj kaj diverskoloraj floroj.
damo
1 Atuta disko en damludo.
2 Figuro de reĝino en kartludo.
damasko
Speco de silka ŝtofo.
danci
(netr)
Ritme movi sian korpon ĉe akompano de melodio.
dando
Homo laŭmoda.
danĝero
Ebleco de malbono, de malfeliĉo.
danki
1 Esprimi sian ŝuldan senton pro ricevita bono, helpo.
2 Reciproki la ricevitan servon.
dato
Precize difinita tempo.
dativo
Deklinacia kazo, kiun oni esprimas en esperanto per aldono de al.
daturo
[bot] Dornpomo, frukto de daturujo, genro de solanacoj.
daŭri
(netr)
Esti plue, estadi, ne ĉesi.
de
Prepozicio esprimanta :
a) posedon, devenon, kaŭzon ;
b) komencan punkton en la tempo kaj spaco.
debato
Diskuto en oficiala kunveno.
debeto
[kom] Ŝuldo en librotenado.
deci
(netr)
Esti konforma al la ĝeneralaj kutimoj, moroj.
decembro
La lasta monato de la jaro.
decidi
(tr)
Konkludi, post pripenso, opinion, faron.
decigramo
Dekono de gramo.
decilitro
Dekono de litro.
decimala
Havanta kiel bazon la nombron dek.
decimetro
Dekono de metro.
deĉifri
(tr)
1 Transskribi ĉifran tekston en klaran lingvon.
2 Legi nelegeblan skribon.
3 Kompreni malklaran penson.
dediĉi
1 Tute fordoni, foroferi ion al io aŭ iu.
2 Donaci ekzempleron de verko kun komplimenta skribo.
3 Meti verkon sub ies patronado.
dedukti
(tr)
Fari konkludon pri la detaloj el la tuto.
defendi
(tr)
Helpi, protekti kontraŭ atako.
deficito
La mankanta sumo inter la enspezoj kaj elspezoj.
definitiva
Finofara, decida, neŝanĝebla.
degeli
(netr)
1 Malglaciiĝi, fluidiĝi de varmo.
2 (f) Malgrandiĝi, iom post iom malaperi.
degeneri
(netr)
1 Perdi siajn originajn kvalitojn.
2 (f) Perdi sian fizikan aŭ moralan valoron.
degradi
(tr)
Senigi iun je lia rango.
deĵori
(netr)
Plenumi sian servon laŭ difinita tempo.
dek
Duoble kvin.
dekadenco
Komenco de ruiniĝo, malprosperiĝo.
dekagramo
Dek gramoj.
dekalitro
Dek litroj.
dekametro
Dek metroj.
dekano
1 Ĉefo de universitata fakultato.
2 Ĉefo de eklezia distrikto.
deklami
(tr)
Laŭte kaj artisme diri versaĵojn.
deklari
Oficiale aŭ publike sciigi.
deklaracio
Deklaro.
deklinacio
Gramatika ŝanĝo de substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ kazoj kaj nombroj en kelkaj lingvoj.
deklivo
Oblikva supraĵo klinite al horizontalo.
dekolti
(tr)
Malkovri la kolon, ŝultrojn, dorson.
dekoracio
1 Pentritaj toloj uzataj sur la scenejo.
2 Artismaj ornamaĵoj.
dekreto
Ordono de la plej supera ŝtata povo.
dekstra
Troviĝanta ĉe la kontraŭa flanko de la koro.
delegi
(tr)
Sendi iun, kiel reprezentanton.
delegacio
Delegitaro.
delfeno
[zoo] Genro de delfenoidoj, mara mambesto.
delikata
1 De alta kvalito, nevulgara.
2 Facile rompebla, malbonigebla.
3 Sentema.
deliri
(netr)
Paroli senkonscie sub la influo de nedaŭra spirita malordo kaŭze de febra malsano aŭ ebrio.
demagogo
Politikisto, ŝajniganta defendi la interesojn de la popolo por akiri ĝian favoron.
demagogio
Politiko flatanta la popolon por ĝin superregi.
demandi
(tr)
Peti sciigon, informon.
demokrato
Partiano de la demokratio.
demokratio
Politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.
demono
Spirito de malbono.
demonstracio
Nepra pruvo per dedukto.
demonstrativo
Montra adjektivo aŭ pronomo.
denaro
Antikva roma monero.
densa
Multeca en malgranda volumeno.
dento
Ĉiu el la elstaraj ostoj en la buŝo de homoj kaj bestoj, kaj kiuj servas por mordi kaj manĝi.
denunci
(tr)
Malnoble sekrete akuzi antaŭ povo.
departemento
1 Sekcio de ministrejo.
2 Franca administra distriktara unuo.
depeŝo
Sciigo sendita per rapida vojo, precipe per telegrafo.
deponi
(tr)
Lasi ĉe iu ion valoran por gardado.
deputi
(tr)
Elekti kiel parlamentan reprezentanton.
derivi
(tr)
Devenigi vorton de alia.
des
Adverbo uzata en la esprimo : ju pli… des pli… por esprimi paralelan kaj dependan gradon de alia grado.
desegni
(tr)
Reprodukti iun objekton aŭ ideon per krajono, kreto, plumo.
deserto
Lasta manĝo post la ĉefmanĝo.
despoto
Regnestro kies povo estas aŭtokrata, kruela, absoluta, tirana.
destini
(tr)
Antaŭfiksi, antaŭdestini la uzon, la sorton, la celon de io.
detalo
Parteto kontraste al tuto.
determini
(tr)
Montri precize.
detrui
(tr)
Ruinigi, neniigi.
devi
(netr)
Havi taskon, neceson, bezonon pro morala leĝo, konveneco, sintruda volo.
devizo
1 Mallonga frazo enhavanta principon de konduto.
2 Kambio aŭ ĉeko en fremda mono, pagebla eksterlande kaj negocata en borso.
dezerto
Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj.
deziri
(tr)
1 Voli posedi aŭ ĝui ion.
2 Esprimi al iu sian bonvolon.
dio
Kreinto de la mondo.
diabeto
Malsano, karakterizata per urina eliĝado de sukero.
diablo
Spirito de malbono.
diademo
1 Reĝa krono.
2 Surkapa riĉe ornama rubando aŭ metalaĵo por virinoj.
diafana
Trairebla de lumo, sed ne travidebla.
diafragmo
1 Muskolo apartiganta la bruston de la ventro.
2 Disketo kun truo uzata en optikaj aparatoj por ne allasi flankajn lumradiojn.
diagnozo
1 [med] Ekkono de malsano laŭ ĝiaj simptomoj.
2 [bot] Resuma frazo donanta la esencan karakterizon de genro aŭ speco.
diagonalo
Rekto kunliganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de poligono.
diakono
Helpanto al sacerdoto.
dialekto
Regiona variaĵo de lingvo.
dialektiko
Arto konvinki per metoda rezonado.
dialogo
1 Duopa interparolado.
2 Literatura verko en tia formo.
diamanto
Juvelŝtono el kristaliĝinta karbono.
diametro
Rekto pasanta tra la centro de rondo kaj kuniganta du ĝiajn punktojn.
dianto
[bot] Genro de kariofilacoj, planto kun belaj floroj.
diapazono
[muz] Tonilo por agordi instrumentojn.
diboĉi
(netr)
Malĉaste, malvirte vivi.
didaktiko
Instruarto.
didelfo
[zoo] Mambesto portanta siajn idojn en surventra poŝo.
dieto
Speciala nutrado.
difekti
(tr)
Malbonigi ion, fari ĝin malpli taŭga.
diferenci
(netr)
Esti malsama.
difini
(tr)
1 Mallonge kaj precize klarigi, konigi.
2 Antaŭfiksi.
difterito
[med] Infekta gorĝmalsano.
diftongo
Duvokalo.
digo
Baro kontraŭ inundo de maro aŭ rivero.
digesti
(tr)
Solvi nutraĵon per specialaj sukoj en la stomako kaj intestoj.
digno
1 Meritita respekto.
2 Konscio pri respekto.
dika
Granda laŭ volumeno.
dikti
(tr)
1 Laŭtparoli, kion alia notas.
2 (f) Ordone altrudi, inspiri.
diktatoro
Estro kun absoluta povo.
dilemo
Argumento prezentanta alternativon de du proponoj.
diletanto
Neprofesiulo pri arto, scienco, metio.
diligenta
Zorge kaj konstante laborema.
diluvo
Superakvego.
dimanĉo
La unua tago de la semajno, festa tago por kristanoj.
dimensio
Ĉiu el tri direktoj, per kiuj oni mezuras korpojn : larĝeco, longeco kaj alteco.
dinamiko
Parto de la mekaniko traktanta pri la rilatoj inter la fortoj kaj la movoj, kiujn ili produktas.
dinamito
Tre forta eksploda substanco.
dinamometro
Instrumento por mezuri la farton de homo, besto aŭ motoro.
dinastio
Sinsekvo de regnestroj de la sama familio.
diplomo
Oficiala dokumento atestanta ian rajton, privilegion, titolon.
diplomato
Diplomatiisto.
diplomatio
1 Scienco kaj arto rilati kun la alilandaj registaroj.
2 (f) Hipokriteco, malsincereco.
diri
(tr)
Esprimi sian penson per vortoj.
direkti
(tr)
1 Turni al difinita celo, objekto.
2 Gvidi kaj kontroli.
direktoro
Direktanta ĉefo.
dis
Prefikso uzata kun verbaj radikoj kaj esprimanta apartigon, malunuigon, dividon, foriĝon en diversajn direktojn.
disciplino
Deviga regularo al obeo.
disĉiplo
1 Tiu, kiu sekvas sian instruanton, ies doktrinon.
disenterio
[med] Infekta malsano kaŭzanta sangan lakson.
disko
1 Maldika metala rondo, uzata en ĵetludoj.
2 (f) Objekto similforma.
diskonti
(tr)
Pagi al iu kambion antaŭ ĝia pagtempo deprenante antaŭpagan procentaĵon.
diskreta
1 Gardanta sekreton.
2 Nesintruda, modesta, taktoplena.
diskuti
(tr)
Argumente interŝanĝi malsamajn ideojn, ekzameni pravecon de siaj opinioj.
dispepsio
[med] Malbona kaj doloriga digestado.
disponi
Uzi laŭ bontrovo.
disputi
(netr)
Malpace, akre, kolere diskuti.
distanco
Longo de interspaco.
distili
(tr)
Purigi fluidaĵon vaporigante kaj poste refluidigante ĝin.
distingi
(tr)
Rimarki diferencon inter du objektoj, personoj aŭ ideoj.
distri
(tr)
1 Deturni la atenton aŭ spiriton de io aŭ iu.
2 Agrable okupi la pensojn de iu.
3 Amuzi, malenuigi iun.
4 Forpasigi la tempon al iu.
distrikto
Precize limigita teritorio formanta administran unuon.
ditirambo
1 Lirikaĵo entuziasme laŭda por ies honoro.
2 (f) Entuziasma laŭdo.
divano
1 Speco de sofo.
diveni
(tr)
1 Antaŭdiri.
2 Malkovri hazarde senbaze ion, kion oni ne scias.
diversa
Malsamspeca.
dividi
(tr)
1 Fari partojn el tuto.
2 Dispartigi.
divizio
[mil] Armea unuo konsistanta ĝenerale el 4 regimentoj.
do
Konjunkcio esprimanta konkludon.
dogo
Speco de gardohundo kun granda kapo kaj elstarantaj makzeloj.
dogano
1 Imposto starigita por certaj varoj ĉe eniro aŭ eliro el la lando.
2 Administracio zorganta pri dogano.
dogmo
1 Neŝanĝebla fundamento de doktrino en filozofio aŭ religio.
2 (f) Neganĝebla principo.
doko
1 Havena baseno ĉirkaŭita de kajoj por ŝarĝi kaj malŝarĝi la ŝipojn.
2 Baseno en kiu oni riparas ŝipojn.
doktoro
Persono ricevinta la plej altan universitatan diplomon.
doktrino
1 Principaro de literatura, scienca aŭ filozofia skolo.
2 Religia dogmaro.
dokumento
Skribaĵo aŭ iu ajn objekto servanta kiel pruvo, kiel atesto.
dolaro
Usona monunuo.
dolĉa
Havanta agrablan guston, aspekton, sonorecon.
dolori
(tr)
Elvoki tre malagrablan korpan aŭ spiritan senton.
domo
Konstruo por loĝi.
domaĝo
Bedaŭrindaĵo.
domeno
1 Mantelo kun kapuĉo uzata por maskobaloj.
2 Ludo konsistanta el 28 tabuletoj kun punktoj signifantaj nombrojn.
doni
(tr)
1 Lasi ion al iu provizore aŭ propraĵe.
2 (f) Rezultigi, fari agon.
donaci
(tr)
Doni por ĉiam senkompense.
dorloti
(tr)
1 Trakti iun kareseme, indulge.
2 (f) Superŝuti per favoroj.
dormi
(netr)
1 Ripozigi korpon kaj spiriton, tiel, ke ĉesas iliaj konsciaj movoj kaj agado.
2 (f) Resti senaga, malaktiviĝi.
dorno
1 Natura pikilo de vegetaĵoj.
2 (f) Malhelpaĵo, malplezuro.
dorso
1 Malantaŭa parto de la homa korpo, de la ŝultroj ĝis la pelvo.
2 Supera parto de la besta korpo, de la kapo ĝis la vosto.
3 (f) Malantaŭa parto de objekto.
doto
Havaĵo, kiun ĉiu el la geedziĝantoj, aparte, alportas por sia hejmo.
dozo
Difinita kvanto de medikamento.
dragono
Soldato de malpeza kavalerio.
drako
1 Fabela monstro kun flamo eliranta el ĝia buŝego.
2 Flugludilo ĝenerale krun longa papera vosto.
drakmo
Greka monunuo.
dramo
Teatraĵo, en kiu tragika elemento miksiĝas kun la komika.
drapo
Lana ŝtofo.
drapiri
(tr)
Ornami, pripendigi per multfalda ŝtofo.
draŝi
(tr)
1 Bati la grenon por eligi la grajnojn.
2 (f) Forte bati.
dresi
(tr)
1 Malsovaĝigi, subjugi beston al obeo.
2 (f) Subjugi al obeo, instruinflui al io.
drinki
(tr)
Trinki ĝis ebrio, trotrinki.
drogo
Farmaciaĵo.
dromedaro
[zoo] Unuĝiba kamelo.
droni
(netr)
Perei per subakviĝo.
du
Unu kaj unu : 2.
dualismo
1 Filozofia aŭ religia sistemo akceptanta du principojn.
2 Politika sistemo laŭ kiu du sendependaj ŝtatoj havas komunan regnestron.
dubi
Ne esti certa, ne scii precize.
duelo
1 Antaŭkonsentita batalo per armiloj inter du kontraŭuloj ĉe ambaŭflanka alesto de po du atestantoj.
2 (f) Batalo, disputo inter du kontraŭuloj.
dueto
[muz] Muzikaĵo por du voĉoj aŭ por du instrumentoj.
duko
Persono posedanta nobelan titolon, la plej supera post tiu de la princo.
dukato
Malnova ora monunuo.
dum
Prepozicio esprimanta : en la daŭro de, en la tempo de.
dungi
(tr)
Interkonsente certigi al si ies servon kontraŭ salajro.
duŝo
Bano per ŝprucigado.

al la kaplitero Ĉ   — D —   → al la kaplitero E

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert