Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero Ĝ   — H —   → al la kaplitero Ĥ


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— H —


ha hajlo haki halo haladzo halebardo halti hamako hamstro haro hardi haremo haringo harmonio harmoniko harmoniumo harpo harpio harpuno haŭto havi haveno hazardo he hebreo hedero hegemonio hejmo hejti hekatombo heksametro hektaro hektogramo hektolitro hektometro hela helico heliko heliotropo helpi hepato herbo heredi herezo hermafrodito hernio heroo heroldo hetmano heziti hiacinto hidro hidrargo hidrofobio hidrogeno hidrostatiko hidroterapio hieno hierarĥio hieraŭ hieroglifo higieno higrometro himno hipertrofio hipnoto hipodromo hipokriti hipopotamo hipoteko hipotezo hirta hirudo hirundo hiskiamo hisopo histo histerio historio histriko ho hobojo hodiaŭ hoko homo homeopatio homonimo honesta honoro honorario honti horo hordeo horizonto horizontala horloĝo horoskopo hortensio hortulano hospitalo hostio hotelo hufo humo humana humero humila humoro hundo hura husaro huzo


ha
Interjekcio esprimanta emocion.
hajlo
Glaciiĝinta, grajnoforma pluvo.
haki
(tr)
Tranĉi per batoj de akra, peza ilo.
halo
1 Senmura, tegmentita vendejo.
2 Ĉambrego interne de konstruo por iu difinita celo.
haladzo
Malbonodora, pli malpli venena gaso eliĝanta el brulanta korpo aŭ objekto.
halebardo
Longa pinta lanco kun hakilo.
halti
(netr)
Ĉesi agi, moviĝi, iri, paroli, labori k.t.p.
hamako
Ŝnura reto aŭ tola tuko horizontale pendigita je siaj du ekstremaĵoj kaj formanta balancan kuŝejon.
hamstro
[zoo] Genro de musoidoj, malgranda dentskrapulo.
haro
Fadenforma epiderma elasta elkreskaĵo, pli malpli dense kovranta la korpon de homoj kaj bestoj.
hardi
(tr)
1 Plielastigi kaj plifortikigi feron brulvarmigante kaj poste malvarmigante ĝin en akvo.
2 (f) Fari nesentema, fortigi, kontraŭ moralaj aŭ fizikaj kontraŭaĵoj.
haremo
Aparta loĝejo rezervata por la edzinoj ĉe la mahometanoj.
haringo
[zoo] Genro de klupeoidoj, tre populara marfiŝo.
harmonio
1 Samtempa sonaro agrabla por la orelo.
2 (f) Akordeco de diversaj partoj en la tuto.
3 (f) Interkonsento, pacemo, unueco.
harmoniko
[muz] Portebla muzikinstrumento kun klavaro kaj faldblovilo.
harmoniumo
[muz] Transportebla pianosimila orgeno.
harpo
[muz] Triangula muzikinstrumento staranta sur sia bazo, kaj havanta diverslongajn kordojn, kiujn oni pinĉe vibrigas per la manoj.
harpio
1 [mit] Fabela monstro simbolanta ventegon kaj havanta kapon de virino kaj korpon de vulturo.
2 (f) Virino kun tre malakordiĝema karaktero.
3 [zoo] Genro de falkoidoj, speco de amerika falko.
harpuno
Sagforma lanco kun longa ŝnuro uzata por kapti grandajn fiŝojn.
haŭto
Membrano kovranta la korpon de homo kaj de multaj bestoj.
havi
(tr)
1 Teni, porti.
2 Posedi, disponi ion kiel propraĵon.
3 Prezenti konkretan karakterizaĵon.
4 Esti en ia stato.
5 Sperti ian senton.
6 Esti en ia rilato kun iu.
7 Interrilati kun io.
8 Posedi apartan abstraktan, intelektan aŭ moralan econ.
haveno
Natura aŭ arte ŝirmita loko ĉe bordo de maro aŭ rivero, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti.
hazardo
1 Neantaŭvidebla okazo, sendependa de niaj penoj, de niaj klopodoj kaj volo.
he
Interjekcio, ekkrio por alvoki, por turni atenton de iu.
hebreo
Antikva nomo de semida popolo, kiu konsideris Abrahamon kiel sian prapatron, kiu nun vivas dissemita tra la mondo kaj el kiu devenas Zamenhof.
hedero
1 [bot] Genro de araliacoj, grimpa vegetaĵo.
2 Privata lernejo por judaj infanoj, kie oni instruas la hebrean lingvon kaj biblion.
hegemonio
Superregeco de iu lando, urbo, estraro super alia.
hejmo
Loko, domo, kie oni vivas konstante, mastre, kie oni estas ĉe si.
hejti
(tr)
Varmigi kamenon, ĉambron, loĝejon bruligante lignon, karbon aŭ per elektro, gaso en speciala aparato.
hekatombo
1 Religia buĉofero el cent bovoj ĉe antikvaj grekoj.
2 (f) Amasmortigo de homoj.
heksametro
Verso konsistanta en multaj lingvoj el ses piedoj, inter kiuj la kvar unuaj povas esti spondeoj aŭ daktiloj, la kvina estas ĉiam daktilo kaj la sesa spondeo, dume en esperanto ĝi estas sespieda laŭakcenta.
hektaro
Kvadrata hektometro.
hektogramo
Cent gramoj.
hektolitro
Cent litroj.
hektometro
Cent metroj.
hela
1 Tre luma.
2 Klarkolora.
helico
1 Ŝraŭbforma duoble kurba linio ĉirkaŭanta cilindron.
2 Ŝraŭbforma aparato moviganta ŝipon, aviadilon.
heliko
[zoo] Genro de helikoidoj, surtera molusko kun spirala konko.
heliotropo
[bot] Genro de boragacoj, vegetaĵo kun bonodoraj violaj floretoj.
helpi
(tr)
1 Faciligi ies taskon, laboron, agadon kunpartoprenante en ĝi.
2 Havigi al iu rimedon kontraŭ malfacilaĵo, danĝero, mizero, k.t.p.
hepato
Granda glando produktanta galon kaj glikozon.
herbo
Mola vegetaĵo kies surtera verda parto mortas ĉiun jaron.
heredi
(tr)
1 Ricevi laŭleĝe ion de mortinto.
2 [med] Ricevi karakterizajn fizikajn, moralajn, intelektajn ecojn de siaj gepatroj.
3 (f) Ricevi ion de parencoj aŭ antaŭuloj.
herezo
Doktrino kontraŭa al religia dogmo kaj tial kondamninda aŭ kondamnita de eklezio.
hermafrodito
Duseksa estaĵo.
hernio
[med] Tubero formita per la eliĝo de intesto tra la fendo de membrano, kiu ĝin kovras.
heroo
1 Homo distingiĝanta per grandeco de l’animo, eksterordinara kuraĝo.
2 Ĉefa persono de literatura verko.
heroldo
1 Militisto aŭ oficisto ĉe antikvuloj, kies rolo estis anonci gravajn politikajn okazintaĵojn.
2 (f) Proklamanto.
hetmano
1 Kozakestro.
2 (f) Ĉefo.
heziti
(netr)
Esti necerta pri tio, kion oni faros aŭ diros.
hiacinto
[bot] Genro de liliacoj, bulba vegetaĵo kun diverskoloraj kaj bonodoraj floroj.
hidro
1 [mit] Fabela monstra serpento kun naŭ kapoj mortigita de Herkulo.
2 [zoo] Ĝenerala nomo de la familio de hidrozooj, konsistanta el tri specoj de polipoj apenaŭ videblaj okule.
hidrargo
[ĥem] [Hg] Ĥemia elemento, arĝentosimila metalo uzata por fabrikado de termometroj kaj speguloj.
hidrofobio
[med] Timo de la akvo, kiu karakterizas kelkajn malsanojn.
hidrogeno
[ĥem] [H] Ĥemia elemento, la plej malpeza gaso, senkolora, facile brulanta, kiu en kombinaĵo kun la oksigeno formas la akvon.
hidrostatiko
[fiz] Parto de la fiziko, kiu studas la ekvilibron de la fluidoj.
hidroterapio
[med] Kuracado per la akvo.
hieno
[zoo] Genro de hienoidoj, nokta rabobesto, vivanta en Afriko kaj Azio, simila al ŝakalo kaj sin nutranta per kadavraĵoj.
hierarĥio
1 Rangogradaro.
2 Gradigo de oficoj, postenoj, rangoj.
hieraŭ
Adverbo signifanta : la pasintan tagon, la ĵusantaŭan tagon.
hieroglifo
1 Figura skribsistemo.
2 (f) Nelegebla skribo.
higieno
Scienco pri la konservado de la sano.
higrometro
Instrumento por mezuri la malsekecon de la aero.
himno
Kanto por glori diaĵon, heroon, idealon, landon, nacion.
hipertrofio
[med] Nenormala grandiĝo de organo.
hipnoto
Speco de dormo kaŭzita per artaj procedoj dum kiu la dormanto perdas pli malpli sian propran volon, kaj obeas al la volo de la endormiganto.
hipodromo
Loko por ĉevalaj vetkuroj aŭ rajdekzercoj.
hipokriti
(tr)
1 Ŝajnigi neposedatan virton, meriton ; esti nesincera.
2 Ŝajnigi piecon.
hipopotamo
Ĝenerala nomo de la familio de hipopotamoidoj kun nur unu speco de dikhaŭta riverĉevalo vivanta en Afriko.
hipoteko
Reala rajto donata kiel garantio de ia ŝuldo sur nemovebla havo al kreditoro.
hipotezo
Supozo, kiun oni faras por klarigi kaj komprenigi iun fakton aŭ fenomenon, kiu ankoraŭ ne estis pruvita science.
hirta
1 Rekte staranta, parolante pri haroj kaj similaĵoj.
2 (f) Malglata.
hirudo
1 [zoo] Ordo de anelidoj, dika sangsuĉa vermo, kiun oni uzas en medicino por elsuĉi necesan sangon de malsanulo.
2 (f) Sangosuĉanto, vampiro, elprofiteganto.
hirundo
[zoo] Ĝenerala nomo por la familio de hirundoidoj, migranta birdo.
hiskiamo
[bot] Genro de solanacoj, venena vegetaĵo, uzata kiel dormigilo.
hisopo
[bot] Genro de labiacoj havanta nur unu specon, kies mielsimila suko estas uzata en medicino.
histo
[anat] Ĉela teksaĵo.
histerio
[med] Nerva malsano karakterizita per sufokiĝoj, konvulsioj kaj aliaj patologiaj simptomoj, sed sen perceptebla fiziologia difekto.
historio
1 Scienco studanta kronologie la pasintajn okazaĵojn de la homaro kaj la sociajn faktojn.
2 Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj.
3 Rakonto pri okazaĵoj rilatantaj al iu popolo aparte aŭ al ĉiuj popoloj ĝenerale.
4 Rakonto rilatanta al iu aparta okazaĵo en la vivo de popolo aŭ de popoloj.
5 Rakonto rilata al aparta okazaĵo de iu aŭ io.
6 Tuto de la sinsekvaj statoj de estaĵo, kiu ŝanĝiĝas.
histriko
[zoo] Ĝenerala nomo de la familio de histrikoidoj, mambesto kaj dentskrapulo kies haŭto estas kovrita de longaj pikiloj.
ho
Interjekcio esprimanta miron, ĉagrenon, indignon, doloron.
hobojo
[muz] Ligna blovinstrumento kun duobla langeto kaj klavoj.
hodiaŭ
Adverbo signifanta : en la nuna tago, ĉi-tage.
hoko
Kurbigita fera peco pinta ĉe unu fino.
homo
Dumana mamulo karakterizita per vertikala teniĝo, alta inteligenteco kaj parolkapablo.
homeopatio
[med] Kuraca metodo aplikanta al malsanuloj nur tre malgrandajn dozojn da medikamentoj, kiuj ĉe sana individuo elvokus simptomojn de malsaneco analoga al tiu, kiun oni volas kuraci.
homonimo
Vorto havanta la saman formon kun alia, sed malsaman sencon.
honesta
1 Respektanta ĉies propraĵon, ne trompanta.
2 Honorinda.
honoro
Morala altestimo, granda respekto al iu pro la neriproĉindeco de lia karaktero, nobleco en lia konduto.
honorario
Pago por servo al persono de liberala profesio.
honti
Senti konscie malagrablan konfuziĝon, humiliĝon pro nehonesta, malbona, maldeca ago.
horo
Dudekkvarona parto de la tago.
hordeo
1 [bot] Genro de gramenacoj, planto kies grajnoj estas uzataj por fari panon, por nutri bestojn kaj por fari bieron.
2 Nomo de la grajno mem.
horizonto
1 La limo, kie laŭ nia vido la ĉielo tuŝas la teron.
2 Parto de la tera supraĵo videbla al observanto.
3 (f) Amplekso de la penso.
horizontala
Paralela al la supraĵo de la senmova akvo.
horloĝo
Aparato por mezuri kaj montri tempon.
horoskopo
Antaŭdiro pri estonta sorto de iu aŭ io laŭ la situacio de planedoj dum ĝia naskiĝo.
hortensio
[bot] Genro de saksifragacoj, arbeto kun belaj longdaŭraj floroj.
hortulano
[zoo] Genro de fringoidoj, birdo kies karno estas tre delikata.
hospitalo
Malsanulejo.
hostio
[rel] Senfermenta oblato, kiun la pastro konsekras dum la meso.
hotelo
Domo, kie vojaĝanto povas lui ĉambron kaj tre ofte ankaŭ manĝi ; gastejo.
hufo
Korna piedfino de multaj bestoj.
humo
Nigrebruna, tre fekunda tero.
humana
Posedanta noblajn ecojn, kompatema, bonfarema, komprenema, helpema.
humero
[anat] Brakosto, liganta kubuton al la ŝultro.
humila
1 [iu] Montranta malfierecon, sin malaltiganta.
2 [io] Pruvanta malfierecon, respekton.
humoro
1 Animstato.
2 Gaja ŝercemo.
hundo
Hejma kvarpieda besto, tre inteligenta kaj fidela al sia mastro.
hura
Interjekcio esprimanta :
a) ĝojan aklamon ;
b) militan aŭ sportan ekkrion antaŭ atako.
husaro
Soldato de malpeza kavalerio.
huzo
[zoo] Granda sturgo.

al la kaplitero Ĝ   — H —   → al la kaplitero Ĥ

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert