Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero D   — E —   → al la kaplitero F


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— E —


e ebena ebl ebono ebria eburo ec edeno edifi edikto eduki edzo efekto efektiva efemera efiki eg egala egido egoismo egoisto eĥo ej ek ekipi eklezio eklipso eklogo ekonomio eks ekscelenco eksceso eksciti ekskluziva ekskomuniki ekskremento ekskurso ekspedi eksperimento eksplodi ekspluati eksporti ekspozicio ekspreso ekstazo ekster ekstermi ekstra ekstrakto ekstrema ekvacio ekvatoro ekvilibro ekzakta ekzameni ekzekuti ekzemo ekzemplo ekzemplero ekzerci ekzili ekzisti el elasta elefanto eleganta elegio elekti elektro elemento elfo eliksiro elipso elizii elokventa em emajlo emancipi embaraso emblemo embrio embusko emfazo eminenco eminenta emocii empirio emulsio en enciklopedio endivio energio enigmo enketo entomologio entrepreni entuziasmo enui envii epidemio epidermo epifanio epigrafo epigramo epilepsio epilogo episkopo epiteto epizodo epoko epoleto epopeo er erari eriko erinaco erizipelo ermeno ermito erotika erpi erudicio erupcio escepti esenco eskadro eskorti esperi esplori esprimi esti establi estetiko estimi estingi estro estrado eŝafodo et etaĝo etato etendi etero eterna etiko etiketo etimologio etiologio etnografio eŭkaristio eŭnuko evangelio eventuala evidenta eviti evolui evolucio ezofago ezoko


e
Finaĵo de adverboj.
ebena
Havanta formon de glata supraĵo, senkava, ne elstara.
ebl
Sufikso esprimanta, ke io povas esti farata kaj kiu povas esti aldonata al verbaj radikoj.
ebono
Speco de bela nigra kaj malmola ligno.
ebria
1 Estanta sub influo de alkoholaĵoj.
2 (f) Estanta sub influo de pasio aŭ tre granda emocio.
eburo
Osteca substanco el kiu konsistas la dentegoj de elefanto kaj de kelkaj aliaj bestoj kiel hipopotamo kaj rinocero.
ec
Sufikso formanta substantivojn el adjektivaj radikoj kaj esprimanta abstraktan kvaliton aŭ staton.
Adverbo esprimanta : ne nur, se krom tio ; sed plie.
edeno
Surtera paradizo ; plezuroplena restadejo.
edifi
(tr)
Inspiri morale.
edikto
Leĝo, ordono publikigita de regnestro.
eduki
(tr)
Zorgi pri la evoluo de la fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de iu.
edzo
Viro laŭleĝe ligita al virino.
efekto
Forta impreso, sensacio.
efektiva
Vere, reale ekzistanta.
efemera
Rapide pasanta, mallonge daŭra.
efiki
(netr)
Kaŭzi efektivan rezultaton.
eg
Sufikso uzata indiferente kun adjektivaj, substantivaj kaj verbaj radikoj kaj esprimanta pligrandigan ideon kun senco nova, speciala.
egala
1 Samegranda, samranga, samvalora.
2 Indiferenta.
3 Nevarianta, ĉiam la sama.
egido
1 Ŝildo de la greka diino Palaso.
2 (f) Ŝirmo, protekto.
egoismo
Memamo.
egoisto
Persono, kiu ame zorgas nur pri si mem.
eĥo
1 Resono.
2 (f) Ripetiĝo de diro, opinio.
ej
Sufikso formanta substantivojn el substantivaj aŭ verbaj radikoj kaj esprimanta destinitan lokon por io.
ek
Prefikso montranta komencon de ago kaj konsekvence ankaŭ iafoje ĝian nedaŭrecon kaj formanta verbojn el verbaj radikoj.
ekipi
(tr)
Provizi per ĉio necesa.
eklezio
Anaro de la sama religio.
eklipso
Ŝajna malapero de astro.
eklogo
Paŝtista poemeto, idilio.
ekonomio
1 Mastruma ordo en la elspezoj, en la administrado.
2 Situacio de institucio, regno, lando vidpunkte de riĉeco kaj materia prospero.
3 (f) Ŝparado.
eks
Prefikso signifanta la ĉeson de ofico, profesio, rilato.
ekscelenco
Honora titolo por ministroj, ambasadoroj.
eksceso
Troeco, malmodereco, senmezureco.
eksciti
(tr)
Kaŭzi, provoki, naskigi agon jen laŭ morala jen laŭ fizika vidpunkto.
ekskluziva
Esceptanta ĉion aŭ ĉiun alian.
ekskomuniki
(tr)
1 Forpeli el eklezio.
2 (f) Forpeli el partio.
ekskremento
Restaĵo de la digestita manĝo eligita el vivanta organismo per natura vojo.
ekskurso
Mallonga, porplezura vojaĝo, promenado.
ekspedi
(tr)
Sendi al difinita loko.
eksperimento
1 Metoda provo por kontroli aŭ pruvi ion per observo.
2 Fako elvoki, modifi aŭ produkti fenomenon por ĝin observi.
3 Praktika provo, kontrolado.
eksplodi
(netr)
1 Forte kaj brue diskrevi pro subita plivolumeniĝo aŭ pro interna premo de gasoj.
2 (f) Subite kaj brue komenciĝi ; subite kaj brue eksterigi siajn sentojn.
ekspluati
(tr)
1 Fari uzon de io, elprofiti ion por si.
2 (f) Elprofiti ies laboron, servojn, ne donante justan kompenson.
eksporti
(tr)
Elporti enlandan varon eksterlanden.
ekspozicio
1 Aranĝo por publike prezenti kaj elmontri ion ajn.
2 Kolekto de prezentitaj elmontraĵoj.
3 Ejo, kie oni prezentas kaj elmontras publike ion ajn.
ekspreso
1 Speciala kuriero.
2 Rapidvagonaro, kiu haltas nur ĉe ĉefaj stacioj.
ekstazo
La plej granda anima raviĝo por io.
ekster
Prepozicio signifanta senmovan, neeliran staton de io, kio sin trovas malinterne de alio.
ekstermi
(tr)
Detrui, neniigi, plene pereigi.
ekstra
1 Aldona, plia krom la kutima nombro.
2 Eksterordinare bonkvalita.
ekstrakto
1 Substanco eltirita el alia malsimpla kun kiu ĝi estis miksita aŭ kombinita.
2 Eltiraĵo, resumo el libro, verko.
3 Nomo de kelkaj produktoj eltirataj el besta aŭ vegetaĵa korpo, kiuj entenas en malgranda volumeno la utilajn elementojn de la krudaĵo.
ekstrema
1 Plej malproksima, estanta ĉe la fino.
2 Estanta ĉe la plej alta grado.
ekvacio
Matematika egalaĵo havanta almenaŭ unu nekonaton : ax + bx² = c.
ekvatoro
Imaga ronda linio pasanta tra la centro de la tero, egalangula al la akso de la sfero, kaj dividanta la teron en du duonsferojn.
ekvilibro
1 Senmoveca stato de korpo, altirata de sin reciproke nuligantaj fortoj.
2 (f) Bonorda egaleco inter kontraŭaĵoj.
ekzakta
Science ĝusta kaj preciza.
ekzameni
(tr)
1 Detale esplori.
2 Pridemandi kandidaton por kontroli liajn sciojn.
ekzekuti
(tr)
1 Mortigi laŭ juĝa verdikto.
2 (f) Ruinigi, senkreditigi ies reputacion.
ekzemo
[med] Haŭta malsano karekterizata per erupcio de veziketoj.
ekzemplo
1 Imitinda ago aŭ konduto.
2 Tio, kio povas servi kiel modelo, averto.
3 Antaŭa fakto prezentata por konfirmi aserton aŭ okazon.
4 Citaĵo, peco de teksto servanta por konfirmi regulon, por doni klarigon.
ekzemplero
1 Ĉiu el la objektoj farita laŭ modela tipo.
2 Ĉiu specimeno de la sama speco, kategorio.
ekzerci
(tr)
Doni lertecon aŭ scion per sistema laboro.
ekzili
(tr)
Forigi iun el la lando aŭ loĝloko per juĝa dekreto aŭ polica ordono.
ekzisti
(netr)
Esti, vivi, daŭri.
el
1 Prepozicio esprimanta :
a) fizikan eliron ;
b) apartigon.
2 Prefikso esprimanta :
a) sian naturan sencon eliran ;
b) plenan finiĝon de iu ago.
elasta
1 Risorteca, reprenanta sian antaŭan formon post ĉeso de agoforto.
2 (f) Facile adaptebla al cirkonstancoj.
elefanto
[zoo] Plej granda nuntempa kvarpiedulo, dikhaŭta kun longa movebla rostro.
eleganta
Distingiĝanta per gracieco, aspekto, formo, gusto, manieroj k.t.p.
elegio
Lirikaĵo plena de melankolio kaj malĝojo.
elekti
(tr)
1 Preferopreni, decidiĝi aŭ esprimiĝi prefere por iu aŭ io.
elektro
[fiz] Unu el la formoj de la fizika energio, kiu montriĝas per lumaj, varmaj kaj mekanikaj fenomenoj.
elemento
1 Ĉiu el la kvar fundamentaj substancoj (aero, akvo, fajro kaj tero), laŭ la opinio de la antikva scienco.
2 Simpla korpo supozite ne malkomponebla.
3 Konsistigaj principoj de tutaĵo.
4 Fundamentaj principoj de scienco.
elfo
Ĉiu el la spiritoj de la skandinava mitologio simboliganta verŝajne la elementojn kaj la atmosferajn fenomenojn.
eliksiro
1 Kuracilo en formo de alkohola solvaĵo.
2 (f) Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn.
elipso
1 Laŭvola aŭ konvencie kutima forigo de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre necesaj por la kompreno.
2 Fermita kurbo, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto al la fokusoj estas ĉiam konstanta.
elizii
(tr)
Forigi la finan vokalon de vorto.
elokventa
1 Posedanta talenton bele, facile kaj konvinke paroli.
2 Bela kaj konvinka.
em
Sufikso formanta adjektivojn el verbaj radikoj kaj esprimanta inklinon, aktivan kutimon kaj esprimebla per la ĉirkaŭfrazo : inklina al.
emajlo
Vitrosimila diverskolora glazuro por kovri potojn, fajencon, metalojn.
emancipi
(tr)
1 Sendependigi de kuratora povo ; egalrajtigi.
2 Sendependigi de iu aŭtoritato.
embaraso
1 Malhelpo, malfacila situacio, el kiu oni ne povas facile eliri.
2 Hezito en la decido.
emblemo
Figuro de objekto aŭ de estaĵo, reprezentanta abstraktan ideon.
embrio
1 Nomo donata al la ovo ekde ĝia apartiĝo ĝis ĝia liberiĝo de sia interna envolvaĵo.
2 Vivanta estaĵo en la utero de patrino de ĝia ekformiĝo ĝis trimonata disvolviĝo.
3 (f) Komenca, ĝerma skizo de projekto, ideo, teorio.
embusko
1 Kaŝloko el kiu oni intencas ataki per surprizo.
emfazo
Pliakcentiga aŭ eĉ troiga kaj afekta dirmaniero.
eminenco
Honortitolo de kardinaloj.
eminenta
Supera, distinginda per sia scio, merito, talento.
emocii
(tr)
Forte tuŝi la animon.
empirio
1 Sperto bazata nur sur praktika, nescienca pruvo.
2 Laborado kaj konkludado laŭ sperto ne sufiĉe vasta, kompleta kaj kontrolita de ĝeneralaj leĝoj.
3 [filo] Filozofio, kiu devenigas ĉiujn ideojn per sperto.
emulsio
Lakteca fluidaĵo, eltirata el olehavaj grajnoj.
en
1 Loka kaj tempa prepozicio montranta, ke :
a) io estas aŭ fariĝas interne [aŭ aliloke] ;
b) io okazas dum difinita tempo aŭ ĉe dirita momento.
2 Prefikso formanta verbojn, kiuj montras ĉiam penetradon de io en alion.
enciklopedio
Verko enhavanta resumon de unu aŭ ĉiuj homaj konoj en formo de vortaro.
endivio
[bot] Speco de cikorio, legomo.
energio
1 Forto de la volo, de morala aktiveco, de persistemo.
2 Fizika forto kapabla plenumi forton.
enigmo
1 Dubesenca difino, metafora priskribo de io kaj de ĝiaj kvalitoj por malfaciligi ĝian divenon.
2 (f) Malklara, malfacile komprenebla afero.
enketo
1 Juĝa aŭ oficiala esploro.
2 Metoda esploro.
entomologio
Scienco pri la insektoj.
entrepreni
(tr)
Preni sur sin taskon por plenumi ĝin.
entuziasmo
1 Eksterordinara admira emocio.
2 Ekzalteco elvokita de ia ekstera inspiro.
enui
(netr)
Malplezuri pro neokupiteco, pro malintereso.
envii
1 Deziri havi tion, kion alia posedas.
2 Senti malĝojon kaj malamon pro bono, sukceso, feliĉo, kapablo de iu alia.
epidemio
Infekta malsano samtempe atakanta multajn personojn en unu loko, regiono, lando.
epidermo
Ekstera tavolo de la haŭto.
epifanio
Kristana festotago memoriganta la adoradon de la tri reĝoj al la ĵusnaskita Jesuo.
epigrafo
Mallonga surskribo metata sur konstruaĵo, tombo.
epigramo
Versaĵeto, frazo esprimanta satiran kritikon, mordantan ironion.
epilepsio
Malsano karakterizata per la perdo de l’ konscio kaj per konvulsioj.
epilogo
Fina parto en kelkaj verkoj.
episkopo
Ĉefpastro de distrikto en la kristana kaj greka eklezio.
epiteto
1 Adjektivo aldonata senpere al substantivo por ĝin karakterizi.
2 (f) Laŭda aŭ mallaŭda kvalifiko de io aŭ iu.
epizodo
1 Fragmento el parolado, verko, neligita kun la ĉefaĵo.
2 Aparta fakto, okazaĵo.
epoko
1 Grava momento en la historio.
2 Periodo, jararo prezentanta apartan, specifan karakteron, tuton.
epoleto
Surŝultra ornamaĵo ĉe kelkaj uniformoj (militistaro, skoltoj) kaj montranta rangon.
epopeo
Longa versa rakonto pri herooj interplektanta priskribe la tutan vivon en la koncerna epoko.
er
Sufikso formanta substantivojn el substantivaj radikoj, kaj esprimanta fragmenton, pecon el maso, objekto, aŭ unuon el iu amaso.
erari
(netr)
1 Perdi la ĝustan vojon ; deflankiĝi de la ĝusta vojo.
2 Malĝuste opinii.
3 Malĝuste agi, konduti pro nescio.
eriko
[bot] Genro de erikacoj, arbeto kun rozaj aŭ blankaj floroj, kreskanta en sablaj teroj.
erinaco
[zoo] Genro de insektomanĝuloj, mambesto, kies haŭto estas kovrita de pikiloj.
erizipelo
[med] Infekta malsano, karakterizata per febro kaj inflamo de la haŭto, precipe kaj plej ofte de la vizaĝa haŭto.
ermeno
[zoo] Malgranda kvarpiedulo, speco de musteloj, kun multvalora, blanka pelto.
ermito
1 Piulo vivanta en soleco.
2 (f) Homo evitanta la aliajn, amanta vivi sole.
erotika
Voluptoama.
erpi
(tr)
Skrapi kampon por ĝin poste prisemi.
erudicio
Tre detala instruiteco pri dokumentoj, tekstoj, faktoj k.t.p. koncernantaj iun fakan sciencon.
erupcio
1 Subita, rapida, vulkana elsputo.
2 [med] Apero sur la haŭto de makuloj, ekzemo k.a.
escepti
(tr)
Eligi el la nombro, malakcepti ; apartigi, nekunpreni.
esenco
1 Tio, kio konsistigas la naturon de io.
2 Ĉefaj ecoj de io.
3 [ĥem] Densigita solvaĵo.
eskadro
[mil] Parto de militŝiparo sub komando de admiralo.
eskorti
(tr)
1 Akompani por gardi, helpi, honori, malebligi atencon.
2 Akompani kaptiton, por ke li ne forkuru.
esperi
Kredi realigon, plenumiĝon de sia deziro, revo.
esplori
(tr)
Peni por precize ekkoni, ekzameni detale, ĝisfunde.
esprimi
(tr)
Montri sian penson, sian impreson per gestoj, paroloj aŭ aliaj signoj.
esti
(netr)
1 Ekzisti.
2 Verbo esprimanta la fakton, ke io aŭ iu troviĝas en iu loko aŭ situacio.
3 Verbo uzata por kunigi la predikaton kun la subjekto.
4 Verbo uzata por formi la kunmetitajn tempojn de la aktivo kaj de la pasivo.
establi
(tr)
Fondi kaj instale aranĝi organizon.
estetiko
1 Scienco, parto de la filozofio pri la belo en naturo kaj artoj.
2 (f) Belsentemeco.
estimi
(tr)
Alte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron.
estingi
(tr)
Malhelpi, ĉesigi bruladon.
estro
Ĉefo, superulo.
estrado
Levita plankotabulo kontraŭ la ĉeestantoj por la oratoro, artistoj, prezidantaro.
eŝafodo
Speciala surplanka aparato por ekzekutado.
et
Sufikso esprimanta :
a) malgrandiĝon de ideo ;
b) kelkafoje karesan signifon.
etaĝo
Ĉambraro de domo okupanta samnivelan lokon inter du plankoj.
etato
1 Tabelo de la nomoj kaj salajroj de oficistoj.
2 Konstanta pago ricevata de ŝtata oficisto.
etendi
(tr)
1 Malvolvi laŭlonge kaj laŭlarĝe.
2 Plilongigi aŭ pliampleksigi.
3 Streĉi.
4 (f) Disvastigi ĉiudirekten.
etero
1 Senpeza, elasta substanco, ĉion penetranta kaj kies vibrado konsistigas lumon, varmon, elektron.
2 [ĥem] Senkolora, tre facile vaporiĝanta fluido, produktita el efiko de acido sur alkoholon.
eterna
1 Havanta nek komencon nek finon.
etiko
Scienco de la moralo.
etiketo
1 Ceremoniaro.
2 Reguloj de la manieroj kaj konduto ĝenerale rekonataj en la monduma vivo.
3 Karteto fiksita sur botelo, sako k.t.p. por montri la enhavon, prezon, destinon, adreson k.s.
etimologio
1 Scienco pri la deveno de vortoj.
2 Deveno de vorto.
etiologio
1 Scienco pri la kaŭzoj de l’ malsanoj.
2 Kaŭzo de malsano.
etnografio
Scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj k.t.p.
eŭkaristio
Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo sub la ŝajno de pano kaj vino.
eŭnuko
1 Kastrita gardisto de haremo.
2 (f) Seksa senfortulo.
evangelio
1 Instruo de Jesu-Kristo ; Nova Testamento.
2 (f) Instruo pri iu doktrino prezentata kiel nediskutebla vero.
eventuala
Povanta okazi, depende de necerta, duba cirkonstanco.
evidenta
Senpruve certa, senduba, komprenebla.
eviti
(tr)
Peni ne renkonti ; peni ne esti kun iu.
evolui
(netr)
Disvolviĝi ; laŭnature kaj regule kreski, progresi, aliformiĝi.
evolucio
Evoluo.
ezofago
[anat] Tubo kondukanta nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.
ezoko
[zoo] Manĝebla, tre ŝatata riverfiŝo.

al la kaplitero D   — E —   → al la kaplitero F

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert