Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero T   — U —   → al la kaplitero V


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— U —


u uj ukazo ul ulano ulcero ulmo ulno ultimato um umbiliko unco ungo uniformo unika unisono universo universala universitato unu uro uragano urbo urĝi urini urno urogalo urso urtiko us utero utila utopio uverturo uzi uzuro uzurpi


u
1 Finaĵo de l’imperativo.
2 Finaĵo de u-modo, uzata en frazoj dependaj de vortoj esprimantaj ordonon, volon, deziron, peton, devon, konvenon, neceson, timon k.t.p.
uj
Sufikso :
a) formanta nomon de objekto, sako, kesto, vazo por konservi, enteni certan kvanton da objektoj, esprimitajn de la radiko ;
b) montranta nomon de arbo donanta la frukton aŭ floron, esprimitan en la radiko ;
c) formanta nomon de lando de popolo, esprimitan en la radiko.
ukazo
[iam] Dekreto de la rusa registaro dum la cara reĝimo.
ul
Sufikso formanta nomon de estaĵo, karakterizatan per la ecoj de la radiko.
ulano
[mil] Soldato de la pola kavalerio, portanta lancon.
ulcero
[med] Inflamo de haŭto aŭ de muka membrano, kiu malfacile cikatriĝas.
ulmo
[bot] Genro de ulmacoj, granda arbo kun larĝaj, nesimetriaj folioj kaj kies ligno estas tre fortika kaj elasta.
ulno
Malnova mezuro de longeco.
ultimato
[pol] Definitiva kondiĉo, kiun unu ŝtato prezentas al alia kaj kies malakcepto signifas rompon de rilatoj, proklamon de milito.
um
Sufikso sen difinita senco por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per alia sufikso.
umbiliko
[anat] Rondforma kaveto sur la centro de la ventro.
unco
1 Malnova mezurunuo de pezo.
2 Mezurunuo uzata en apotekoj (= 30 gramoj).
ungo
[anat] Korneca elkreskaĵo, surkovranta la ekstremojn de la homaj aŭ bestaj fingroj.
uniformo
Kostumo samspeca por certa grupo da soldatoj, oficistoj k.t.p.
unika
1 Siaspece sola.
2 Nekomparebla, nesimila al alia.
unisono
[muz] Akordo de pluraj voĉoj aŭ de pluraj instrumentoj, aŭdigantaj nur la saman sonon.
universo
1 Tuto de tio, kio ekzistas.
2 La tuta mondo.
3 La tero kaj ĝiaj loĝantoj.
universala
1 Ĝenerala, komuna al ĉiuj.
2 Taŭga por ĉiuj, por ĉio.
universitato
Supera altlernejo kiu, dividita en fakultatojn, instruas diversajn sciencojn kaj disdonas plej altajn diplomojn.
unu
1 Numeralo esprimanta la elementan nombron.
2 Nedifina adjektivo.
3 Nedifina pronomo.
uro
[zoo] Speco de eŭropa sovaĝa bovo, kies dekkelko vivas ankoraŭ en la pola praarbaro.
uragano
Tre forta ventego.
urbo
Granda aro da domoj plane aranĝitaj, kun stratoj, placoj, parkoj k.t.p.
urĝi
(tr)
1 Akceli ion, plirapidigi.
2 Devi esti tuj farita, ne povi esti prokrastebla.
urini
(netr)
Eligi flavan, ekskrementan fluidon, produktatan de la renoj kaj eligatan de la veziko.
urno
1 Granda vazo uzata por konservi la cindrojn de la mortinto.
2 Vazo por kolekti voĉdonilojn.
urogalo
[zoo] Genro de kokbirdoj, granda kaj forta birdo, kun plumaro nigra, surventre blankomakula.
urso
[zoo] Speco de granda viandomanĝa, kvinfingra plandomarŝa mambesto, kun dika felo.
urtiko
[bot] Genro de urtikacoj, planto kies folioj kaj trunko ĉetuŝe brulvundas.
us
Finaĵo de kondicionalo.
utero
[anat] Ina seksorgano en kiu evoluas la feto.
utila
1 Alportanta, donanta bonan rezultaton.
2 Uzebla kun rezultato, kun profito.
utopio
Neefektivigebla revo, plano, projekto, idealo.
uverturo
[muz] Orkestra peco, ludata antaŭ opero.
uzi
(tr)
1 Preni, konsumi ion por sia bono, por sia celo.
2 Profiti el io.
3 Agi, labori per io por sia bezono.
uzuro
1 Procentego.
2 Kontraŭleĝa tropreno de profito al ŝuldanto.
uzurpi
(tr)
Senrajte proprigi al si povon, titolon aŭ propraĵon.

al la kaplitero T   — U —   → al la kaplitero V

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert