Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabela listo de la dokumentoj


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

http://arkivo.esperanto-france.org/divers/grenkamp/ove.htm

Ligiloj :
 Prezento de la reeldono 2018 
Antaŭparolo   Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prospekto, lastaj paĝoj
 Elektronika serĉilo 
 Elektronika vortarludo 


Prezentaj notoj pri la
Oficiala Vortaro de Esperanto
de S. Grenkamp
[ S. Kornfeld ]

1937

La unua poŝvortaro de Esperanto

La Oficiala vortaro de Esperanto en 1937 estis la unua poŝvortaro (14½×11×1cm) kun difinoj tute esperantlingvaj.

En 250 maldikaj paĝoj estas koncize difinitaj 4441 komunaj radikoj, inkluzive multaj nomoj de bestoj, de plantoj, de objektoj, de agoj kaj de ideoj.

La aŭtoro, Salo Grenkamp, estis ĵurnalisto kaj verkisto fama en Esperantujo. Vernome Salomon Kornfeld (t.s. grenkampo), li naskiĝis en Polujo en 1896 kaj grandparte vivis en Francujo. Pro lia Juda origino li estis murdita en amasmortigejo dum la dua mondmilito.

La difinaro en kiu gravas la senco figura

La difinoj uzas ordinaran lingvon kaj rektan stilon sen detaloj, tamen ili sisteme separas la sencojn "propran" kaj "figuran". Grenkamp zorgis montri la semantikan elastecon, sentigi la du flankojn de certaj vortoj : 1-e legeblas la senco "propra", baza, kaj 2-e la senco "figura", metafora aŭ iafoje aluda, eĉ moka, negativa.

Trafa maniero vortumi ĉar la lingvo internacia ne absolute rigida kaj preciza estas, sed fleksebla, interaga, kvazaŭ vivanta socio de vivantaj anoj en kiu la vortoj komunikas, socio solidara, kaj stabila ĉar viva.

Jen tri ekzemploj de la tia semantika dualismo :
« fleksi   (tr)   1  Kurbigi, arkigi.   2  (f) Humiligi, obeigi, cedigi. »
« frazo   1  Kunaĵo de vortoj, havanta kompletan sencon.   2  (f) Parolo sen valoro, belaj vortoj, sed neesprimantaj la opinion de la parolanto. »
« kulturi   (tr)   1  Prilabori la teron, por ke ĝi fariĝu fruktodona.   2 (f)  Prizorgi kaj perfektigi la spiritan evoluon de homo. ».

Ĉi-tiel la paĝoj de la difinaro ŝajnas kia granda fotoalbumo, kie rekoneblas paroj "propra/figura", semantikaj geedzoj, kie estas plaĉe rekoni parencecojn en vasta komunumo.

Unu paĝo de "OVE"
Ekzemplo de paĝo de OVE : p. 70, de fokuso ĝis forno
Vidi larĝskale

Ceteraj rimarkoj pri la verko, kuriozaĵoj

Krom tiu sistema separo inter la sencoj propra kaj figura la vortaro aspektas preskaŭ ordinara. Kiel normale — iom bedaŭrinde — ĉe poŝvortaroj, estas nek uz-ekzemploj, nek derivaĵoj, nek komentoj pri nuancoj, nek avertoj kontraŭ misuzoj ; kelkaj difinoj ne aperas sufiĉe precizaj, ili pli rememorigas ol difinas ; nenia bildo ilustras. Aparte riproĉindas iom de "atismo" kaj de "igismo".

Sed, domaĝe, oni publikigis la libron sen revizio sufiĉa, kion rivelas la multaj (49) difinoj kiuj komencas per "1"-a senco sen montri la duan ! Ĉu fraŭlaj/vidvaj restas tiuj vortoj ? Volite aŭ ne de Grenkamp, tio ĝuste instigas la legantojn imagi ambaŭ vizaĝojn de la paroj kaj mem difini…

Simetrie de la atento por la dimensio psikologia respondas kelkafoje manko ĉe difinoj de konkretaĵoj, kion amuze resumas : « azeno   1 Longorela besto. 2 (f) Malsaĝulo. » — la vortaro enhavas nenian foton !

La jena alia difino, kvankam ankaŭ ĝi ne respegulas la seriozon de la verko, rivelas ion alian : « profesoro   1  Titolo rezervata ekskluzive al instruisto en Universitato kaj samrangaj altlernejoj.   2 (f)  Ĉiu fuŝulo instruanta esperanton. ».

Tia difino povas ŝoki ĉar Grenkamp estis unu el la tri redaktintoj de la senkonteste referenca Plena Vortaro (Grosjean-Maupin, Esselin & Grenkamp, SAT, 1930, vortaro reviziita en 1934 de Prof. Waringhien), kaj Grenkamp ankaŭ estis la reviziinto-eldoninto de la Kompleta gramatiko kaj vortfarado de Paul Fruictier (la unua kompleta gramatiklibro, antaŭ la PAG de Waringhien & Kalocsay).

Notindas ankaŭ ke la vortaro de Grenkamp ne estis, malgraŭ ĝia titolo, "oficiala", ĉar la Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto neniam publikigis oficialan difin-vortaron sed nur plurlingvajn vortlistojn, la tiel nomitajn "Oficialaj Aldonoj". Je la apero de la Grenkamp-a vortaro la Akademio oficiale sciigis ke ĝi ne estas "oficiala".

La oficialeco rilatis nur al la vortlisto, ne al la difinoj. Kvankam la vortprovizo de Esperanto multiĝis inter la du mondmilitoj kiam oni provis novajn formojn, modernajn kompare al la fundamenta lingvo de 1905, la OVE kelkaloke aspektas malkompleta.

En ĉi-tiu vortaro de 1937, malgraŭ ke multaj el ili estis konataj, ne troveblas jenaj vortoj : aŭdaca, aŭtobuso, avantaĝo, bendo, cirklo, ĉampiono, drato, ekologio, etno, filmo, festivalo, folkloro, frida, fuĝi, giĉeto, humuro, kampanjo, komputi, krokodili, lanĉi, mapo, mesaĝo, oferti, plasto, prelegi, prestiĝo, printi, reprezenti, simuli, specifi, spekti, surfaco, ŝoforo, tajpi, tereno, trajno, kaj la afiksoj retro, end.

Simetrie, certaj vortoj kiuj ĉi-tiam estis modernaj, hodiaŭ aspektas eksmodaj, prahistoriaj…

La butona fermilo de la poŝvortaro La ĝenerala aspekto de la libreto estas bela, kvankam iomete simila al preĝlibroj, tio estas : sama formato, bindaĵo ledsimila (el kartono), maldikaj paĝoj el bona papero, titolo per oraj literoj. Eĉ beleta estas la interna bind-papero kun folioj de ilekso.

La ĉefa kuriozaĵo de la bindaĵo, krom ties profunda verdo, estas la fermsistemo per klakbutono. Dank’al ĝi la libreto povas enŝirmi kartetojn, biletojn, poŝtmarkojn k.s. ; trafoliumu la ekzempleron kiun vi posedas, ĝi certe rakontas pli ol 4441 difinoj…

La poŝvortaro de Grenkamp restis senkompara ĝis 1969, kiam Vilho Setälä eldonis sian Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto, kiu estis nia unua difinaro ilustrita per desegnetoj. — Pri la historio de la Esperanto-vortaroj legeblas pli ĝeneralaj notoj en la prezenta paĝo pri la Plena vortaro Esperanto-Esperanta de É. Boirac.

Pri la elektronika reeldono

Por la jena elektronika plenteksta reeldono oni provis korekti la preserarojn, ekz.: ne diskreta sed disketa estas optika diafragmo, unu difina frazo ĉe "en" ŝajnis nekompleta, "enui" estas netransitive, kokso ne estas kolo, korsaĵo kovras bruston pli ofte ol buston, liro estas kordinstrumento kvankam "korinstrumento" ja estis pli poezia, plateno estas tute ne oksidebla, prave aŭ ne oni korektis, ĉe "labori", "antigi celon" per "atingi celon", sed oni senhezite konservis la trafan litereraron : « konscii   Havi plenan regardon super siaj sentoj aŭ pensoj. ».

Fine oni adaptis la ĝeneralan aspekton por taŭgi al nuntempaj ekranoj, provante enpaĝigi kiel farus la aŭtoro hodiaŭ, pensante ke nur tiel republikigi estas respekte reeldoni.

Informadika serĉilo akompanas la tuttekstan reeldonon : elektronika serĉilo.

Aldone al la vortaro estas faksimile legebla la prospekto de 1937, kiu reklamas ankaŭ por diversaj libroj de la epoko. Tiu prospekto estis prunteprenita en la biblioteko de SAT-Amikaro.

Faksimile ankaŭ estas legebla la plume skribita dediĉo de S. Grenkamp al D-ro Malmanche, kiu kontrolis la manuskripton. Tiu ekzemplero enestas en la kolekto de nia Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert.

Ĉi-tiu elektronika reeldono de la Oficiala Vortaro en 2018 estas la unua per plena teksto. Antaŭ pluraj jaroj tuta skanaĵo estis enretigita en Kanado ĉe jena adreso : docs.google.com (kelkaj paĝoj estis plentekste retajpitaj en : docs.google.com).

La listo de la malnovaj vortaroj, gramatikoj kaj kursoj reeldonitaj plentekste de nia E-Biblioteko estas en : lerni Esperanton, kaj en uzi Esperanton kie troveblas kelkaj specifaj vortaroj aŭ frazaroj.

Pri la elektronika vortar-ludo

Kvankam ne ĉiuj difinoj de la Oficiala Vortaro taŭgas por tia uzo, oni proponas diven-ludon surbaze de ili : "Oficiala Vortarludo de Esperanto".

La celo estas akiri 100 poentojn per trovi la vortojn kiuj respondas al la difinoj proponitaj de la komputilo — afero malfacila ĉar kiel en bilardo la unua eraro haltas la serion, kaj ĉar estas prefere ne tre peti la helpinformojn proponitajn…

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert – Julio 2018. Esperanto Biblioteko Hippolyte Sebert


sekvo : antaŭparolo


Ligiloj :
 Prezento de la reeldono 2018 
Antaŭparolo   Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U V Z
Prospekto, lastaj paĝoj
 Elektronika serĉilo 
 Elektronika vortarludo 


retroiri al la tabela listo de la dokumentoj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert