Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero M   — N —   → al la kaplitero O


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— N —


n nacio nafto naftalino naĝi naiva najbaro najlo najtingalo nankeno napo narciso narkoti narkotiko naso naski natrio naturo naturalismo naŭ naŭzi navo navigacio nazo ne nebulo necesa negativa negliĝo negoco negro neĝo nek nekrologo nektaro nenia nenial neniam nenie neniel nenies nenio neniom neniu neologismo nepo nepotismo nepre nervo nesto neto neŭtra neŭtrala nevo ni niĉo nigra nihilismo nihilisto nikelo nikotino nimbo nimfo nito nivelo nizo nj nobelo nobla nodo nokto noktuo nomo nomado nombro nominala nominativo nordo normo normala nostalgio noti notario nova novelo novembro novico nu nuanco nubo nuda nuko nukso nulo numero numeralo numismatiko nun nuncio nur nutri


n
Finaĵo de l’akuzativo.
nacio
Homgrupo, okupanta komunan teritorion, ligita per komunaj historiaj travivaĵoj, komuna kulturo kaj ĝenerale ankaŭ per komuna lingvo.
nafto
Senkolora aŭ flaveta fluidaĵo uzata por lumigado.
naftalino
Solida, blanka, forte odoranta substanco, ekstraktata el terkarba gudro kaj uzata kontraŭ tineoj.
naĝi
(netr)
Sin movi en aŭ sur akvo aŭ alia fluidaĵo.
naiva
1 Kredema kaj malkaŝema kiel infano.
2 Laŭnatura, verema.
najbaro
Apudulo.
najlo
Akrepinta fera aŭ ligna maldika peco, kiun oni enpuŝas tra objekto por fiksi ĝin al alia.
najtingalo
[zoo] Genro de turdoidoj, rimarkinda pro sia bela voĉo.
nankeno
Flaveta kotona teksaĵo, fabrikata en la ĥina urbo Nankeno.
napo
[bot] Genro de kruciferoj, kulturata en ĝardenoj, kies radiko estas manĝebla.
narciso
[bot] Genro de amarilidacoj, kun blankaj aŭ flavaj bonodoraj floroj.
narkoti
(tr)
Endormigi kaj sensentigi helpe de drogo.
narkotiko
Narkotaĵo.
naso
Speco de konusforma korbo el kunplektitaj salikaj vergoj uzata por fiŝkaptado.
naski
(tr)
1 Produkti idon.
2 (f) Kaŭzi, elvoki ion.
natrio
[Na] Ĥemia elemento. Blanka metalo malkomponanta la akvon ĉe la ordinara temperaturo.
naturo
1 Ĉio, kio ekzistas en la universo.
2 Esenca, denaska eco de estaĵo.
naturalismo
1 Filozofia doktrino laŭ kiu la naturo kreiĝis mem sen iaj ajn aliaj kaŭzoj kaj kreaj agoj.
2 Etika doktrino, kiu instruas, ke la natura disvolvo de instinkto estas morala.
3 Belarta doktrino, kiu celas fidele reprodukti la realecon en la arto.
naŭ
Ok kaj unu.
naŭzi
Kaŭzi malagrablan senton, vomemon.
navo
1 Parto de konstruo etendiĝanta inter du kontraŭaj muroj.
2 Parto de preĝejo inter la pordego kaj ĥorejo.
navigacio
Ŝipveturado.
nazo
Elstaranta organo de la vizaĝo, per kiu oni flaras.
ne
Partikulo esprimanta foreston, mankon de ago, de eco.
nebulo
1 Densa, videbla amasigita vaporo formiĝanta en la atmosfero super la tero.
2 (f) Malklaraĵo.
necesa
Nepre, absolute bezonata.
negativa
1 Nea.
2 Malpozitiva.
negliĝo
Hejma speciala vesto, kiun oni portas post la leviĝo aŭ antaŭ la kuŝiĝo.
negoco
Komerca intereso, afero, entrepreno celanta monprofiton.
negro
Homo de nigra raso.
neĝo
Glaciiĝinta akva vaporo, kiu falas teren en formo de blankaj, malpezaj floketoj.
nek
Konjunkcio esprimanta la sencon : kaj ne.
nekrologo
Resuma biografia noto aŭ artikolo pri ĵusa formortinto.
nektaro
1 Trinkaĵo de l’ dioj.
2 (f) Tre bongusta trinkaĵo.
3 Sukera suko, kiun sekrecias floroj.
nenia
Kvalita pronomo esprimanta : pro neniu ajn kvalito.
nenial
Kaŭza adverbo esprimanta : pro neniu ajn kaŭzo.
neniam
Tempa adverbo esprimanta : en neniu ajn tempo.
nenie
Loka adverbo esprimanta : en neniu ajn loko.
neniel
Maniera adverbo esprimanta : laŭ nenia maniero.
nenies
Poseda pronomo esprimanta : de neniu ajn.
nenio
Nepersona pronomo esprimanta neeston, foreston de ĉio ajn.
neniom
Kvanta adverbo esprimanta nenian kvanton, nenian nombron.
neniu
Persona pronomo esprimanta neeston, foreston de ĉiu ajn.
neologismo
Nova vorto aŭ esprimo antaŭe neaparteninta al la lingvo.
nepo
Filo de la filo aŭ filino.
nepotismo
1 Favorigado de familianoj flanke de regantoj, papoj.
2 (f) Trouzo de sia povo por doni postenojn al siaj familianoj.
nepre
Absolute necese, neeviteble.
nervo
[anat] Ĉiu el la blankaj fadenformaj organoj, servanta kiel kondukilo por la sento kaj movo.
nesto
Loĝejo, kiun faras al si birdoj, kelkaj insektoj kaj fiŝoj por tie meti ankaŭ ovojn kaj elkovi idojn.
neto
Klara skribaĵo sen korektoj kaj makuloj, ofte kopiita de alia malpli korekta skribaĵo.
neŭtra
1 [gram] Nek aktiva nek pasiva, nek virseksa nek inseksa.
2 [ĥem] Nek acida nek baza.
neŭtrala
1 Ne partoprenanta en disputo, batalo de du kontraŭaj partioj.
2 [parolante pri ŝtato] Kies netuŝeblecon garantias kaj rekonas aliaj ŝtatoj.
nevo
Filo de frato aŭ fratino.
ni
Pronomo de unua persono en pluralo.
niĉo
1 Kavaĵo en muro por statuo, forno k.t.p.
nigra
1 De koloro kontraŭa al la blanka.
2 (f) Malgaja, melankolia ; terura, abomena.
nihilismo
Filozofia kaj politika doktrino neanta la formojn de la ekzistanta kolektiva kaj individua vivmaniero.
nihilisto
Adepto de nihilismo.
nikelo
[Ni] Ĥemia elemento. Metalo tre simila al arĝento, multe uzata en industrio, el kiu oni faras ankaŭ monerojn.
nikotino
Venenaĵo troviĝanta en tabako.
nimbo
= aŭreolo.
nimfo
1 Greka diino de riveroj, fontanoj, arbaroj kaj montoj.
2 (f) Belstatura knabino.
3 [ent] Stato en evoluo de insekto, kiu ne plu estas larvo, sed ankoraŭ ne havas siajn definitivajn formojn.
4 [anat] Vulva lipeto.
nito
[tek] Metala ronda najlo uzata por kunigi metalajn pecojn martele aŭ maŝine.
nivelo
Alteco de horizontala ebeno.
nizo
[zoo] Genro de falkoidoj, rabobirdo iam tre uzita por la ĉasado.
nj
Sufikso uzata por derivi karesajn inajn antaŭnomojn.
nobelo
Homo, kiu per sia naskiĝo aŭ per speciala favoro de la regnestro ĝuas specialajn privilegiojn aŭ posedas almenaŭ titolojn, kiuj distingas lin de aliaj civitanoj.
nobla
Havanta altajn, moralajn kvalitojn.
nodo
1 Interplekto de kunligitaj fadenoj, rubandoj k.s.
nokto
1 Tempo de la sunsubiro ĝis la sunleviĝo ; tempo dum kiu la suno estas sub la horizonto.
2 La mallumo, kiu regas dum tiu tempo.
3 (f) Mallumo.
4 (f) Ignorado, necerteco.
noktuo
[zoo] Genro de strigoidoj, rabobirdo.
nomo
Vorto uzata por distingi estaĵojn, objektojn, ideojn.
nomado
1 Homo apartenanta al popolo, kiu ne havas konstantan loĝlokon, sed kiu konstante migras are kun tuta sia havaĵo.
2 (f) Homo ne havanta konstantan loĝlokon.
nombro
1 [mat] Rilato inter unu kvanto kaj alia kvanto konsiderata kiel komparo kaj kiun oni nomas unuo.
2 Aro da personoj aŭ aĵoj.
nominala
1 Posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn.
2 Havanta ciferan indikon de valoro, sed ofte diferencan de la efektiva valoro.
nominativo
Unua kazo de la deklinacio montranta subjekton en la frazo.
nordo
1 Unu el la kvar ĉefaj punktoj en la direkto al la polusa stelo.
2 Parto de la terglobo aŭ de lando kuŝanta en la direkto al la polusa stelo.
normo
Principo, kiu servas kiel regulo.
normala
Kutima, ordinara, laŭregula.
nostalgio
Melankolio kaŭzita pro la forta deziro revidi sian hejmon, sian landon.
noti
(tr)
Skribi mallongan resumon de io por ne forgesi ĝin.
notario
Publika oficisto, leĝe rajtigita redakti, atesti, konservi kontraktojn, aktojn, dokumentojn.
nova
1 Ĵus farita, ĵus aperinta, ankoraŭ ne uzita, antaŭe nekonita.
2 Sekvanta post alia samspeca aĵo.
novelo
Mallonga literatura rakonto.
novembro
Dekunua monato de la jaro.
novico
1 [rel] Homo, kiu pasigas la provtempon, daŭrantan minimume unu jaron, en la monaĥejo antaŭ la voto por la monaĥigo.
2 (f) Homo nesperta en sia profesio, okupo.
nu
Interjekcio esprimanta kuraĝigon, pripensitan decidon aŭ atentigon, antaŭirante ĉiam la koncernan eldiron.
nuanco
Malgranda, apenaŭ sentebla diferenco inter la samspecaj aĵoj kaj koloroj.
nubo
1 Akva vaporo pendanta en la atmosfero kaj kovranta la ĉielon.
2 (f) Ĉio, kio malebligas la vidon.
3 (f) Ĉagreno, malsereno kovranta la vizaĝon.
nuda
Nevestita, senornama, nekovrita.
nuko
Malantaŭa parto de kolo.
nukso
Ĝenerala nomo de fruktoj, kies grajno estas ĉirkaŭita de malmola ligneca ŝelo.
nulo
1 [mat] Cifero, kiu dekobligas la valoron de ĉiu alia cifero, se ĝi estas lokita dekstre de ĝi.
2 [mat] Cifero montranta per si mem nenian kvanton.
3 [mat] Cifero, kiu neniigas valoron de ĉiu alia cifero, kiam oni ĝin multobligas.
4 (f) Io senvalora, senmerita.
numero
Cifero aŭ nombro, kiu montras lokon, vicon de objekto inter aliaj objektoj.
numeralo
[gram] Nomo esprimanta nombron, kvanton, ideon de rango aŭ ordo.
numismatiko
Scienco pri antikvaj moneroj kaj medaloj.
nun
En tiu ĉi momento.
nuncio
Ambasadoro de papo.
nur
1 Ne pli multe ol ; ne pli malmulte ol.
2 Ne pli frue ol ; ne pli malfrue ol.
nutri
(tr)
1 Doni, liveri al vivanta estaĵo la manĝon, kiun ĝi bezonas por vivi.
2 [tek] Provizi maŝinon per tio, kion ĝi bezonas por funkcii.
3 (f) Instrui, subteni ion.

al la kaplitero M   — N —   → al la kaplitero O

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert