Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero R   — S —   → al la kaplitero Ŝ


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— S —


sabato sablo sabro sacerdoto safiro safrano sago sagaca saguo saĝa sako sakro sakramento sakristio salo salajro salamandro salato saldo saliko salivo salmo salono salpetro salti saluti salvo salvio sama sambuko samovaro sana sandalo sango sankcio sankta santalo sapo sardelo sarki sarkasmo sarkofago sata satano satiro satrapo saturi saŭco savi sceno sceptro scii scienco sciuro se sebo sed segi segmento seĝo seka sekalo sekci sekcio sekrecio sekreto sekretario sekso sekto sektoro sekundo sekundanto sekura sekvi selo selakto semi semaforo semajno seminario sen senato senco sendi sensacio senti sentenco sentimentala sep sepio septembro septeto serafo serajlo serĉi serena serenado serĝento serio serioza serpento seruro servi servico servuto ses severa sevrugo sezono sfero sfinkso sfinktero si sibli sidi sieĝi sifiliso sifono sigelo signo signalo signifi silabo silenti siliko silko silogismo silueto siluro silvio simbolo simetrio simfonio simio simila simpatio simpla simptomo sinagogo sinapo sincera sindikato sinedrio singulti sinjoro sinkopo sinodo sinonimo sinoptika sintakso sintezo sireno siringo siropo sistemo sitelo situacio skabio skadro skalo skalpo skandalo skapolo skarabo skarlato skarlatino skarpo skatolo skeleto skemo skeptika skerco skermi skismo skizi sklavo skolo skolastiko skolopo skorbuto skorpio skorzonero skrapi skribi skrofolo skrupulo skui skulpti skurĝo skvamo slipo smeraldo sobra socio sociala societo sociologo sociologio sodo sofo sofismo sofisto soifi sojlo soklo sola soldo soldato soleo solecismo solena solida solidara solisto solvi solventa somero somnambulo soni sonato sondi soneto sonĝi sonori sopiri soprano sorbi sorĉi soriko sorpo sorto sortimento sovaĝa spaco spado spaliro spasmo spato speco speciala specimeno spegulo spektaklo spektro spekulacio spekulativa spermo sperta spezo spico spiko spino spinaco spiono spiri spiralo spirito spiritismo spiritisto spiritualismo spiritualisto spite spleno splito spondeo spongo spontanea sporto sprita sprono sputi stabo stablo stacio stadio stalo stalagmito stalaktito stameno stampi stano standardo stango stari stato statistiko statuo staturo stearino stebi stelo stenografi stenografio stepo sterko sterledo sterni stertori stilo stimuli stipo stipendio stofo stoika stomako stoplo strabi stranga strato strategio strebi streĉi streki strio strigo strigli striko striknino strofo strukturo struto studi studento stuki stulta stumpo stupo sturgo sturno sub subita subjekto subjektiva subjunktivo sublimato substanco substantivo subtila subvencio suĉi sudo suferi sufiĉa sufikso sufloro sufoki sugestio suko sukceno sukcesi sukero sulfuro sulko sultano sumo suno supo super superlativo superstiĉo supozi supre sur surda surprizi surtuto suspekti susuri sutano svarmi svati sveni svingi


sabato
Sepa tago de la semajno.
sablo
Speco de tero konsistanta el tre malgrandaj ŝtonaj grajnoj, nekunigitaj unu kun la alia.
sabro
Longa glavo kun iom kurbigita, unutranĉa klingo.
sacerdoto
[rel] Katolika pastro, supera al diakono, ricevinta de episkopo la sanktajn benojn, kiuj rajtigas lin fari la meson kaj disdoni la sakramentojn.
safiro
Malhele blua juvelŝtono.
safrano
[bot] Genro de iridacoj, kies floraĵojn oni uzas kiel spicaĵon kaj kolorilon.
sago
Vergeto kun pinto, kiun oni ĵetas per pafarko.
sagaca
Posedanta akrevidan spiriton.
saguo
Grio el medolo de certaj palmarboj.
saĝa
1 Havanta kapablon juĝi la aferojn, tiaj, kiaj ili estas.
2 Modera, singarda, prudenta.
sako
Speco de ujo el tolo, ŝnura teksaĵo k.s., por enteni grenon, terpomojn, farunon k.t.p.
sakro
[anat] La lasta vertebro kuniganta spinon kun la pelvo.
sakramento
1 Rita ago destinita por komuniki ion el ia supernatura forto.
2 [rel] Religia rito, iniciatita de Kristo por doni aŭ pligrandigi la difavoron.
sakristio
Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastroj alivestiĝas.
salo
1 Kompono de natrio kun kloro, substanco havanta akran guston kaj uzata por gustigi manĝojn.
2 [ĥem] Kombino de acido kun bazo.
salajro
Sumo periode pagata por servado aŭ laboro.
salamandro
[zoo] Genro de batrakoj, amfibio kun kvar kruroj kaj longa vosto.
salato
Manĝo konsistanta el herboj kaj legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj oleo.
saldo
Diferenco inter kredito kaj debeto, enspezoj kaj elspezoj.
saliko
[bot] Genro de salikacoj, arbo tre disvastigita, kreskanta ĉe bordo de akvoj kaj en malseketaj regionoj kaj kies ŝelo estas uzata por tanado kaj vergoj por korbfarado.
salivo
Mukeca fluaĵo de la buŝo, kiu helpas en la digestado de manĝo.
salmo
[zoo] Genro de salmoidoj, fiŝo vivanta en dolĉa akvo, kie ĝi kreskas.
salono
Ĉambro, destinita por akcepti gastojn.
salpetro
[ĥem] [KNO3] Kalia azotato, kiu formiĝas nature sur la malsekaj muroj, uzata i.a. por fabriki pulvon.
salti
(netr)
1 Sin levi rapide de la tero aŭ sin antaŭenĵeti de unu loko al alia.
2 (f) Kreski rapide.
3 (f) Moviĝi rapide.
saluti
(tr)
Montri al iu per ekstera signo de ĝentileco estimon, kontentecon.
salvo
[mil] Samtempa pafo el multe da pafiloj, okaze de ia festado, honorado aŭ alia kaŭzo.
salvio
[bot] Genro de labiacoj, arbeto aŭ herbo tre ofta, kies folioj de kelkaj specoj estas uzataj en medicino kaj kiel spicaĵo.
sama
Tutsimila, identa.
sambuko
[bot] Genro de kaprifoliacoj, arbeto, kies bonodoraj floroj estas uzataj en medicino kiel ŝvitiga rimedo.
samovaro
Rusorigina kupra aparato por boligi akvon por teo.
sana
[pri organismo] Kies ĉiuj organoj normale funkcias.
sandalo
Piedvesto, konsistanta el simpla plando ligata al piedo per rimeneto aŭ ŝnuro.
sango
Ruĝa fluaĵo, troviĝanta en la arterioj kaj vejnoj de vertebruloj.
sankcio
1 Konfirmo de dekreto, leĝo pere de aŭtoritato, donanta al ĝi la validecon.
2 Puno aŭ rekompenco, kiu malhelpas aŭ punas leĝorompon kaj certigas la ekzekuton.
sankta
1 [rel] Perfekte pura, inda al plej alta rekompenso en la postmorta vivo.
2 Vivanta laŭ dia leĝo.
3 Rilatanta al religio.
4 Konforma al dia leĝo.
5 (f) Kvazaŭreligie respektinda.
santalo
[bot] Genro de santalacoj, duonparazita arbo, kies ligno estas uzata en meblofarado.
sapo
Komponaĵo de graso kun potaso, sodo, k.t.p., uzata por lave purigi tolaĵon, korpon, k.t.p.
sardelo
[zoo] Speco de haringetoj, konservataj sen kapo kaj internaĵoj en oleo aŭ salo.
sarki
(tr)
Forigi herbaĉojn de kulturita tero, kampo.
sarkasmo
Akra moko, mordanta ironio.
sarkofago
Luksa kaj ornamoriĉa ĉerko el ŝtono aŭ alia materialo.
sata
[pri iu] Kies apetito aŭ deziro estas plene kontentigita.
satano
1 [rel] (laŭ hebreoj) Malbona spirito.
2 [rel] (laŭ persoj) Kontraŭulo de Dio.
3 [rel] Ĉefo de demonoj.
4 [rel] Diablo.
satiro
Literatura verko, akre kritikanta la homajn malvirtojn, morojn, kutimojn k.t.p.
satrapo
1 Provincestro en la antikva Persujo.
2 (f) Senindulga kaj despota sinjorego ; tirano.
saturi
(tr)
1 [ĥem] Solvi substancon en fluaĵo ĝis kiam tiu ĉi ne povas solvi pli.
2 [ĥem] Aldoni al iu substanco alian substancon kombineblan kun ĝi ĝis la plej granda kvanto.
3 (f) Satigi, plejeble plenigi per io konkreta aŭ abstrakta.
saŭco
Flua spicaĵo de manĝo.
savi
(tr)
1 Liberigi iun de grava danĝero.
2 Redoni la sanecon.
sceno
1 Teatra aktoparto, dum kiu ludas la samaj personoj.
2 Eksterordinara, emocia okazo.
3 Dekoraĵo, kiu reprezentas la lokon, kie okazas la ago.
4 Loko, kie laŭsupoze okazas la ago, kiun oni reprezentas.
sceptro
1 Komanda bastono, simbolo de la reĝa povo.
2 Supera povo.
scii
(tr)
1 Koni certe kaj precize.
2 Esti ekzercita, instruita, lerta, sperta en io.
3 Memori.
4 Esti informita pri io.
5 Esti certa.
scienco
1 Sistema tutaĵo da konoj, bazita sur metoda esploro kaj studo.
2 Ekzakta kaj preciza metoda kono de certaj difinitaj fakoj.
sciuro
[zoo] Genro de dentskrapuloj, kun longhara vosto, vivanta sur arboj.
se
Dependa konjunkcio esprimanta : kondiĉe, ke ; supozante, ke ; en la okazo, kiam.
sebo
Fandebla graso de remaĉuloj, el kiu oni faras kandelojn.
sed
Konjunkcio esprimanta kontraŭan, malsaman aŭ diferencan econ inter du ideoj, aŭ ofte nur transiron de unu ideo al alia.
segi
(tr)
Tranĉi lignon, metalon, ŝtonon per speciala ŝtala ilo.
segmento
1 [mat] Parto de rondo inter arko kaj rekto, kuniganta ĝiajn ekstremojn.
seĝo
Senbraka meblo kun dorso por sidi.
seka
1 Enhavanta malmulte aŭ neniom da akvo, suko, graso.
2 (f) Senornama.
3 (f) Seninteresa.
4 (f) Malvarma, neĝentila, severa, senesprima.
sekalo
[bot] Genro de gramenacoj, uzata por faruno.
sekci
(tr)
[anat] Distranĉi homan aŭ bestan korpon, por esplori ĝin.
sekcio
Parto de institucio, societo, armeo, administracio k.t.p.
sekrecio
[med] Organika substanco, necesa por la organismo kaj produktata de certaj glandoj.
sekreto
Io, kio devas esti kaŝita.
sekretario
Homo, kies tasko estas skribi kaj verki leterojn, protokolojn, raportojn k.t.p. de la societo.
sekso
1 Organika ecaro, kiu diferencigas viron de ino.
2 Tutaĵo de samspecaj viraj aŭ inaj individuoj.
sekto
Aparta anaro laŭ religia karaktero, kiu apartiĝis de ĉefa eklezio.
sektoro
[mat] Parto de rondo inter du rektoj kaj arko, kiu ilin ligas.
sekundo
Sesdekono de minuto.
sekundanto
Komisiito de duelanto por interkonsenti pri la kondiĉoj de duelo kaj por ĝin kontroli.
sekura
Estanta en sendanĝera situacio.
sekvi
(tr)
1 Iri post iu.
2 Okazi post io, esti lokita post io.
3 Akompani.
4 Observi.
5 Laŭlonge iri, laŭiri, marŝi laŭ.
6 Rezulti el io.
7 (f) Agi konforme al io.
selo
Sidaĵo, kiun oni ligas al la dorso de rajdbesto por komforte sidi.
selakto
Fluaĵo restanta post la farado de fromaĝo el lakto.
semi
(tr)
1 Disĵeti grajnon sur teron por reprodukti la planton.
2 (f) Disvastigi, disŝuti, dismeti, dispropagandi.
semaforo
1 Optika signalaparato sur alta stango, uzata en la fervojo.
2 Signalaparato, uzata en kelkaj havenoj, por montri la forton de l’ vento al la ŝipoj.
semajno
Septaga tempoperiodo.
seminario
1 Lernejo instruanta junulojn al instruisteco aŭ pastreco.
2 Universitata kursaro, por pli profunda kaj pli memstara esploro de iu scienco.
sen
Prepozicio kaj prefikso montranta mankon, foreston de io.
senato
Supera ĉambro de parlamento, ekzistanta en kelkaj landoj.
senco
Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo.
sendi
(tr)
1 Ordoni aŭ kaŭzi, ke iu iru de unu loko al alia difinita.
2 Portigi ion, ordoni, kaŭzi, ke io estu portata de unu loko al alia difinita.
3 Delegi, ekspedi.
sensacio
Forta impreso, kiun oni ricevas per la sentumo.
senti
(tr)
1 Ricevi impreson de ekstere per unu el la kvin specialaj organoj.
2 Konscii pri ĝenerala farto de sia mi kiel tuto.
sentenco
Mallonga frazo enhavanta belan moralan ideon.
sentimentala
Havanta iom romanecan sentemon.
sep
Ses kaj unu.
sepio
1 [zoo] Genro de kapopieduloj (cefalopodoj), molusko sekrecianta brunaĉan fluaĵon.
2 Brunaĉa koloraĵo de sepio.
septembro
Naŭa monato de la jaro.
septeto
[muz] Muzika verko por sep voĉoj aŭ instrumentoj.
serafo
La plej altranga anĝelo.
serajlo
1 Iama palaco de sultano en Istanbulo.
serĉi
(tr)
Klopodi, peni por trovi.
serena
1 Sennuba, belvetera, trankvila.
2 (f) Senzorga, senĉagrena, kvieta.
serenado
Koncerto donata sub la fenestroj de iu por montri sian amon aŭ respekton.
serĝento
[mil] Suboficiro de la plej supera grado.
serio
1 Seninterrompa vico da samspecaj objektoj, nombroj.
2 Aro da analogaj aĵoj.
3 [mat] Sekvo de grandoj.
4 [ĥem] Aro da organikaj ĥemiaĵoj, kies molekuloj estas kombinitaj laŭ konstanta rilato.
serioza
1 Havanta valoran, nefrivolan karakteron.
2 Pozitiva, reala, sincera.
3 Nefantazia, nekaprica, diligenta.
4 Grava, multsignifa, atentinda.
serpento
1 [zoo] Senpieda rampanta vertebrulo kun tre longa, tuboforma korpo, kovrita de skvamoj, havanta malvarman sangon.
2 [rel] Demono.
3 (f) Perfidema kaj malbona persono.
seruro
Aparato por fermi pordon aŭ keston per ŝlosilo.
servi
(tr)
1 Plenumi laboron aŭ taskon laŭ ordono de iu.
2 Esti utila por iu aŭ io.
3 Esti uzata por io.
4 Oferi sin al iu aŭ io.
servico
Kompleta, diversspeca manĝilaro por garni manĝotablon.
servuto
1 Duonsklaveca stato de kamparano en la mezaj jarcentoj, nehavanta la rajton forlasi la teron sen la konsento de la bienoposedanto.
2 Laboro, kiun kamparano devas plenumi senpage al la bienoposedanto.
3 Rajto, laŭ kiu movebla aŭ nemovebla aĵo servas al certa uzo, jen al certa difinita persono, jen al ĉiu posedanto de la nemovebla aĵo.
ses
Kvin kaj unu.
severa
1 Senindulga.
2 Akra, rigora, malmilda.
3 Nepardonanta la kulpojn kaj forte punanta ilin.
4 Malfacile eltenebla.
sevrugo
[zoo] Genro de ganoidoj, fiŝo, el kies ovaro oni faras kaviaron.
sezono
1 Ĉiu el la kvar jarpartoj, laŭ kiu estas dividita la jaro.
2 Tempo, dum kiu daŭras certa stato en la atmosfero.
3 Epoko, dum kiu oni kulturas, rikoltas.
4 Jarparto, kiu taŭgas por ia faro aŭ ago.
sfero
1 [mat] Globa supraĵo, kies ĉiuj punktoj havas la saman distancon al fiksa interna punkto, nomata centro.
2 (f) Medio, kampo de agado, de influo.
sfinkso
1 [mit] Fabela monstro kun leona korpo kaj virina brusto kaj kapo.
2 (f) Homo, kiun oni ne povas kompreni.
sfinktero
[anat] Ringoforma muskolo, kiu streĉiĝante fermas certajn tubformajn organojn.
si
Pronomo uzata por montri, ke ago reiras al subjekto de la verbo kaj kiun oni ordinare uzas nur por la tria persono kaj por ĉiuj seksoj aŭ nombroj.
sibli
(netr)
Eligi akutan sonon.
sidi
(netr)
1 Resti sur io metante sian postaĵon sur ĝi.
2 Restadi, estadi.
sieĝi
(tr)
1 Ĉirkaŭi fortikaĵon per soldatoj por ĝin preni.
2 (f) Ĉirkaŭi.
sifiliso
[med] Infekta seksa malsano.
sifono
1 Aparato konsistanta el tubo kurbigita en du neegalajn branĉojn, per kiu oni povas transverŝi fluaĵojn de unu ujo en alian.
2 Botelo kun la supra tubo uzata por gasakvo.
sigelo
1 Signo, farata sur moligita substanco, poste malmoliĝanta, por fermi koverton, sakon, keston k.t.p.
2 La sama signo farata por pruvi aŭtentikecon de dokumento, por sankcii kontrakton k.t.p.
signo
Linio, figuro, streko, gesto, movo, bildo, elvokanta specialan signifon, ideon.
signalo
Interkonsentita signo, aŭdebla aŭ optika, por komuniki averton, ordonon, sciigon.
signifi
1 Havi sencon, gravecon, valoron.
2 Havi la saman valoron, gravecon, sencon.
3 Esti signo de.
silabo
Sono aŭ grupo da sonoj, kiu estas prononcata aparte kaj per unu elspiro.
silenti
(netr)
Ne paroli, ne fari bruon, ne eligi sonon.
siliko
Nekristaligita kaj kolora speco de kvarco.
silko
1 Delikata kaj brila fadeno, produktata de certa insekto, nomata silka raŭpo.
2 Ŝtofo el tiuj fadenoj.
silogismo
Formo de dedukta rezonado, konsistanta el du asertoj kaj konkludo.
silueto
Desegno prezentanta la ombrojn de la objekto aŭ persono sur klara fono.
siluro
[zoo] Genro de siluroidoj, fiŝo atinganta longon de 5 metroj kaj havanta molajn naĝilojn.
silvio
[zoo] Genro de silvioidoj, kantanta kampobirdo.
simbolo
Figuraĵo, signo reprezentanta konkretan aŭ abstraktan objekton, ligon, agadon, ideon, proprecon.
simetrio
1 Aranĝo de similaj partoj, sammaniere ordigitaj en la tuto.
2 Harmonio rezultanta de certaj regulaj kombinoj kaj proporcioj.
simfonio
[muz] Orkestra komponaĵo en la sonata formo.
simio
[zoo] Ĝenerala nomo de antropoidoj, plej simila al homo.
simila
1 Posedanta, havanta la samajn ecojn, naturon, aspekton.
2 [mat] Kies respondaj anguloj estas egalaj kaj kies respondaj longoj estas proporciaj.
simpatio
Reciproka instinkta inklino de du personoj altiranta ilin.
simpla
1 Ne kunmetita, konsistanta el samspecaj elementoj.
2 Konsistanta el malmultaj partoj, senornama.
3 Facile komprenebla, facile solvebla.
4 Ne komplikita.
5 Naiva, kredema, senruza, ne malica.
6 Senranga.
7 [ĥem] Konsistanta nur el unu elemento aŭ el unu parto.
8 [bot] Kies partoj formas unu tuton.
simptomo
1 Fenomeno montranta malsanon aŭ organan difektiĝon.
2 (f) Antaŭsigno, duonmontro.
sinagogo
Hebrea preĝejo.
sinapo
[bot] Genro de kruciferoj, uzata por fari mustardon kaj kataplasmojn.
sincera
1 Esprimanta sin malkaŝe.
2 Esprimanta malkaŝe sian penson.
3 Parolanta akorde kun sia opinio.
sindikato
Grupiĝo de societoj aŭ individuoj por defendi siajn ekonomiajn aŭ profesiajn interesojn.
sinedrio
1 Tribunalo ĉe la antikvaj hebreoj en Jeruzalemo, kiu juĝis pri la kriminalaj aŭ administraj aferoj.
2 (f) Prikonsiliĝa kunveno.
singulti
(netr)
Eligi bruon, kaŭzitan de subita kuntiriĝo de la diafragmo kaj de la trapaso de la aero tra la laringo.
sinjoro
1 Titolo de ĝentileco uzata por alparoli viron.
2 Supera ĉefo, mastro.
3 Dio.
sinkopo
1 [med] Subita forta sveno.
2 [gram] Perdo de litero aŭ silabo en la evoluo de vorto.
3 [muz] Plilongigo de noto havanta malfortan tempon sur la fortan tempon.
sinodo
[rel] Kunveno de pastroj kaj episkopoj difinita laŭ ekleziaj leĝoj por priparoli siajn aferojn.
sinonimo
Vorto havanta la saman signifon aŭ tre similan kiel la alia.
sinoptika
Ebliganta ĉirkaŭpreni per unu rigardo diversajn partojn de tuto.
sintakso
1 [gram] Parto de la gramatiko, montranta kiamaniere vortoj interligiĝas por formi ĉenon de parolado aŭ alidire montranta la konstruon de la frazo kaj la reciprokan rilaton de l’ vortoj en la frazo.
2 Lernolibro pritraktanta la sintakson.
sintezo
1 Metodo transiranta de aro al unuo, de partoj al tuto, de tezo al argumentado, de kaŭzo al efiko, de principo al konsekvenco, de ĝeneralaĵoj al apartaĵoj.
2 [ĥem] Operacio, per kiu oni kombinas simplajn korpojn por formi el ili komponaĵon, aŭ el komponaĵoj ankoraŭ pli kompleksan komponon.
sireno
1 [mit] Fabela estaĵo, reprezentata sub la formo de fiŝo kun virina kapo kaj brusto kaj tenanta liron, kaj kiu allogas la maristojn por ilin perdigi.
2 (f) Virino tre alloga, sed senkora.
3 [tek] Aparato, en kiu la vaporo, aŭ densigita aero eligas sonon tre fortan kaj akran, kaj kiun oni uzas kiel signalon sur la ŝipoj, lokomotivoj aŭ kiel voksignalon en fabrikoj k.t.p.
4 [fiz] Aparato por determini la nombron de vibradoj respondantaj al ĉiu sono.
siringo
[bot] Genro de oleacoj kun belaj, bonodoraj floroj.
siropo
Dolĉa densa solvaĵo de sukero aŭ de fruktoj, kuirita kun sukero.
sistemo
1 Tuto da veraj aŭ falsaj principoj, kunligitaj tiamaniere, ke ili formas unu doktrinan tuton.
2 Kombino de diversaj partoj kunigitaj por kunporti rezultaton aŭ formi unu tuton.
3 [sci] Metodo de klasifiko.
4 [tek] Aro da aparatoj, kiu funkcias por iu difinita celo.
sitelo
1 Rondforma ligna, lada aŭ alimetala longforma ujo kun moviĝema tenilo por ĉerpi aŭ porti fluaĵon.
2 Ĝia enhavo konsiderata kiel mezuro.
situacio
1 Maniero, en kiu io okupas lokon rilate al la ĉirkaŭaj objektoj.
2 La kondiĉaro aŭ la cirkonstancoj, en kiuj iu estas, vivas.
skabio
[med] Infekta haŭtmalsano kaŭzata de akaro, kiun karakterizas veziketoj kaj forta jukado.
skadro
Parto de kavaleria regimento respondanta al bataliono ĉe infanterio.
skalo
1 Rilato inter la realaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de la desegno, kiu ĝin prezentas.
2 Linio dividita en egalajn partojn aŭ nombrojn kaj montranta la dimensiojn de desegno kompare al la reala objekto.
3 Linio kun streketoj montranta la gradojn de termometro aŭ de alia mezurilo.
4 [muz] Amplekso de voĉo.
5 (f) Amplekso de io ajn.
skalpo
Haŭto de la kranio fortranĉita kun la haroj, kiun la nordamerikaj indianoj portis kiel militan trofeon.
skandalo
1 Indigno, kiun kaŭzas malbona ekzemplo.
2 Bruo, diskoniteco, kiun kaŭzas honta ago.
skapolo
[anat] Larĝa, plata, malantaŭa parto de la ŝultro.
skarabo
[ent] Genro de koleopteroj, kun lamenformaj kornoj.
skarlato
Sange ruĝa koloro.
skarlatino
[med] Infekta febra malsano, kiun karakterizas ruĝaĵ haŭtmakuloj.
skarpo
1 Larĝa longa rubando, kiun oni portas ĝenerale traŝultre, oblikve aŭ ĉirkaŭ la talio.
2 Peco de ŝtofa rubando, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj aŭ cirkaŭ la zono.
3 [med] Bandaĝo por subteni kaj porti vunditan brakon.
skatolo
Ujo el maldika kartono, ligno, metalo, ledo.
skeleto
1 Ostaro de la homo aŭ besto.
2 Trabaro de konstruo, de ŝipo.
3 (f) Resuma plano de verko.
4 (f) Tre malgrasa homo.
skemo
Simpligita figuraĵo, prezentanta ne la formon, sed la proporciojn kaj la funkciadon de l’objekto.
skeptika
Dubanta pri ĉio, malfacile kredema.
skerco
[muz] Muzika verko, kiun karakterizas ŝercemo kaj gajeco.
skermi
(netr)
Ekzerci sin al interbatalo per tranĉarmilo.
skismo
1 [rel] Speco de ribelo kontraŭ la eklezio, kiun oni forlasas.
2 La stato de tiuj, kiuj forlasis la eklezion.
3 (f) Disiĝo de opinioj inter samopiniintoj.
skizi
(tr)
1 Rapide, nedetale desegni nur per ĉefaj karakterizaj linioj, trajtoj.
2 Nedetale, supraĵe prezenti temon.
3 Resumi planon, projekton.
sklavo
1 Homo ne posedanta personajn rajtojn kaj apartenanta al alia kiel lia posedaĵo.
2 (f) Homo, obeanta blinde al la volo de alia.
skolo
1 Tuto de la adeptoj de majstro aŭ de filozofia, arta aŭ literatura programo ĉu doktrino.
2 La programo aŭ la doktrino mem.
skolastiko
Filozofia doktrino de la mezepoko, kiun karakterizis blinda kredo al la aŭtoritato de Aristotelo, de emo al dialektiko kaj al esploro de subtilaĵoj, ofte uzinta silogismon.
skolopo
[zoo] Genro de skolopoidoj, migra birdo kun longaj kruroj kaj maldika beko, kies viando estas tre delikata kaj bongusta.
skorbuto
[med] Malsano, kiun kaŭzas manko de freŝa nutraĵo kaj kiun karakterizas sangado de la dentkarno, hemoragioj de l’ haŭto.
skorpio
[zoo] Genro de artikuloj, parenca al araneo, kies vosto finiĝas per venena pikilo.
skorzonero
[bot] Genro de kompozacoj, kies dika radiko estas manĝebla.
skrapi
(tr)
1 Forigi partetojn de la supraĵo de io, gratante ĝin.
2 Purigi kamentubon forigante la fulgon.
skribi
(tr)
Esprimi siajn pensojn per ĝenerale interkonsentitaj signoj, literoj, alfabeto.
skrofolo
[med] Tuberkuloza malsano, kiun karakterizas ŝvelo de limfaj glandoj, inflamo de okuloj, artikoj kaj ostoj.
skrupulo
1 [iam] La plej eta ormonero en Romo.
2 Maltrankvilo de la konscienco pro granda delikateco.
3 Granda akurateco en tio, kion oni faras.
skui
(tr)
1 Rapide kaj ripete tremigi ion.
2 (f) Forte emocii.
3 (f) Eksciti.
4 (f) Movigi la kapon por nei.
5 (f) Ŝanĝi.
6 (f) Ruinigi.
skulpti
(tr)
Formi figurojn el solida materio.
skurĝo
Vipo kun mallonga tenilo kaj mallonga kaj dika rimeno.
skvamo
1 [zoo] Maldika kaj malmola lameneto, kiu kovras la korpon de multaj fiŝoj kaj rampuloj.
2 [bot] Nomo de certaj lamenetoj, kiuj gardas certajn plantajn organojn.
3 [med] Surhaŭta maldika lameneto, kiu defalas de la haŭto ĉe certaj malsanoj.
4 (f) Io similanta skvamon.
slipo
1 Paperpeco por noti ion.
2 Kartona aŭ papera folieto, facile ordigebla, kiu servas por skribi adresojn, notojn k.t.p.
smeraldo
Multekosta juvelŝtono de verda koloro.
sobra
Modere trinkanta kaj manĝanta.
socio
Grupo da homaj individuoj ligitaj per simileco de iliaj aspiroj, pensoj kaj sentoj, kaj formantaj faktan komunecon.
sociala
Socia, favora por la socio, komuninteresa.
societo
1 Konstanta kuniĝo da personoj por komuna celo, adoptinta certan komunan statutaron.
2 [kom] Asociiĝo de pluraj personoj por komerce realigi gajnon.
3 (f) Stato de homoj aŭ bestoj, vivantaj laŭ komuna leĝaro.
4 (f) Kunveno de homoj, kiuj kuniĝas por konversacio, ludo aŭ alispeca amuzo.
sociologo
Sciencisto okupiĝanta pri sociologio.
sociologio
Scienco pri la fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo.
sodo
[ĥem] [NaOH] Senkolora metala oksido multe uzata en industrio.
sofo
Kanapo kun apogkusenoj.
sofismo
Erara konkludo bazita sur konscie erara rezonado.
sofisto
1 [iam] Instruisto de filozofio en antikva Grekujo, kiu instruis al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn per sofismo.
2 [nun] Persono uzanta sofisman manieron en sia rezonado.
soifi
1 Senti deziron, bezonon trinki.
2 (f) Forte deziri.
sojlo
1 Transversa ŝtono, trabo, ŝtupo ĉe la bazo de la pordo.
2 (f) Komenco.
soklo
Bazo, ordinare pli larĝa, de statuo, muro, kolono, konstruo.
sola
1 Neakompanata de aliaj.
2 Ne helpata de aliaj.
3 Ununura.
soldo
1 Nikela aŭ kupra monero, dudekono de franko aŭ liro.
2 Salajro de soldato.
soldato
Ĉiu servanta en la militistaro.
soleo
[zoo] Genro de pleŭronektoidoj, bongusta, mara platfiŝo.
solecismo
1 Grava eraro kontraŭ la sintakso.
2 (f) Lingva malkorektaĵo.
3 (f) Triviala esprimo.
solena
1 Festata per publikaj ceremonioj.
2 Aranĝata kun pompa ceremoniaro.
solida
1 Kies eroj estas firme kunigitaj.
2 Nek flua nek gasa.
3 (f) Serioza, fidinda, bazohava.
solidara
1 Prenanta sur sin la respondecon por la agoj de aliaj.
2 Komune kaj respondece interdependa.
solisto
Muzikisto aŭ kantisto, ludanta aŭ kantanta sole.
solvi
(tr)
1 Fluidigi solidan substancon en fluido.
2 Trovi la respondon al nekonata problemo, demando, malfacilaĵo.
solventa
[kom] Pagopova.
somero
La dua el la kvar sezonoj de la jaro, daŭranta de la 21 de junio ĝis la 22 de septembro.
somnambulo
Homo, kiu dum dormo senkonscie agas, iras, parolas.
soni
(netr)
1 Eligi bruon per aervibrado.
2 (f) Esprimiĝi.
sonato
[muz] Muzikverko, konsistanta ĝenerale el tri aŭ kvar partoj, por unu aŭ pluraj instrumentoj.
sondi
(tr)
1 Esplori aŭ mezuri la profundecon per speciala instrumento.
2 (f) Esplori prove ; serĉi enpenetri, kompreni, klarigi al si ion.
soneto
Versaĵo, konsistanta el 14 versoj, dividitaj en du verskvarojn kaj du verstriojn.
sonĝi
(tr)
Vidi image dum la dormo.
sonori
(netr)
Eligi sonon, kiu daŭras post la ĉeso de ĝia kaŭzo.
sopiri
1 Senti bedaŭron al io perdita kaj forte ĝin redeziri.
2 (f) Esprimi sian bedaŭron kaj redeziron al io perdita, per profunda enspiro kaj per plenda tono.
soprano
[muz] Plej alta virina voĉo.
sorbi
(tr)
1 Entiri iom post iom fluidon aŭ gason.
2 (f) Spirite alproprigi al si.
sorĉi
(tr)
1 Efiki per supernatura povo.
2 (f) Ĉarmi, logi, ravi per eksterordinara forto, pasio.
soriko
[zoo] Genro de insektomanĝaj mambestoj, malgranda, simila al muso.
sorpo
[bot] Manĝebla frukto de sorpujo, genro de rozacoj, kies ligno estas malmola.
sorto
1 Hazardo.
2 Povo, kiu antaŭdecidas, kio devas okazi.
sortimento
[kom] Aro da elektitaj similaj aŭ samspecaj komercaĵoj (= specimenaro).
sovaĝa
1 Vivanta en tia stato, en kia kreis ĝin la naturo.
2 (f) Necivilizita, nekulturita.
3 (f) Tre forta.
4 (f) Senbrida.
spaco
1 Nedifinita etendo, en kiu troviĝas ĉiuj estaĵoj.
2 Etendo supraĵa kaj limigita.
3 Ĉiu parto tridimensia, en kiu troviĝas korpo.
spado
Glavo, konsistanta el mallarĝa, rekta kaj tranĉa klingo kaj tenilo.
spaliro
1 Vico da fruktarboj, kies branĉoj estas orde alfiksitaj al muro.
2 La muro mem.
3 (f) Vico da homoj, starigitaj laŭlonge de vojo, strato.
spasmo
Aŭtomata, senvola daŭra kuntiriĝo de muskolo aŭ de muskola teksaĵo.
spato
Ĝenerala nomo de diversaj ŝtonecaj mineraloj, kies strukturo estas lamena.
speco
1 Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn trajtojn aŭ ecojn.
2 Subdivido de genro.
3 Karakteriza maniero, kvalito.
speciala
Destinita por aparta celo.
specimeno
Eta kvanto aŭ ekzemplero de komercaĵo, kiu servas kiel modelo por konigi la ecojn de la komercaĵo.
spegulo
1 Brila supraĵo, reflektanta la radiojn de l’ lumo kaj la bildojn de l’objektoj.
2 (f) Tio, kio reprezentas ion kaj kio metas ĝin kvazaŭ antaŭ niaj okuloj.
spektaklo
1 Tio, kio altiras nian rigardon, nian atenton.
2 Teatra reprezentaĵo.
3 Luksa enscenigo.
spektro
1 Fantomo, fantazia, videbla, sed netuŝebla figuro.
2 (f) Homo granda kaj malagrable maldika.
3 [fiz] Aro da koloraj radioj rezultantaj el la malkomponiĝo de la sunlumo.
spekulacio
Negoco antaŭdevenanta profiton, dependan de okazaj cirkonstancoj kaj ne de la negocanto mem.
spekulativa
[filo] Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado.
spermo
Virseksa naskiga fluido, kiun produktas la generaj organoj.
sperta
Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo.
spezo
Enpago kaj elpago de mono.
spico
Aroma planta substanco, kiun oni aldonas al manĝoj, por bongustigi ilin.
spiko
[bot] Supra parto de planto, enhavanta ĉirkaŭ la spino la floretojn aŭ grajnojn laŭorde densigitajn.
spino
1 [anat] Vertebra kolono (= vertebraro).
2 [bot] Centra akso ĉirkaŭ kiu estas grupigitaj floroj, grajnoj k.t.p.
3 Supra linio de monto.
spinaco
[bot] Genro de kenopodiacoj, kies verdaj folioj estas manĝeblaj.
spiono
1 Homo, kies okupo estas observi kaŝe kaj sekrete ies agojn por informi pri tio sian mastron, sian aŭtoritaton.
2 (f) Homo, kiu mallojale, kaŝe observas ies agojn por poste eluzi tion kontraŭ la observito per denunco aŭ alimaniere.
3 (f) Homo morale malpura.
spiri
(netr)
1 Ensorbi aeron kaj ĝin eligi post kiam ĝi refreŝigis la sangon.
2 (f) Vivi.
3 (f) Esprimi, montri.
spiralo
Kurba nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĉirkaŭ ĝi.
spirito
1 Nemateria, senkorpa substanco.
2 Imagita senkorpa estaĵo.
3 Pensa principo, animo, vivspiro.
4 Specifa karaktero, tendenco.
spiritismo
Doktrino kredanta la eblecon interrilati kun la animoj de l’ mortintoj.
spiritisto
Adepto de la spiritismo.
spiritualismo
1 Filozofia doktrino, kiu akceptas la ekziston de l’ spirito kiel substancan veron.
2 Tendenco vivi spirite.
spiritualisto
Adepto de la spiritualismo.
spite
Prepozicio kun la senco : intence kontraŭ la volo de alia.
spleno
Malsana stato de la animo, kiun karakterizas konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio.
splito
Maldika peco de fendita ligno.
spondeo
Dusilaba versomezuro, konsistanta el du akcentitaj silaboj.
spongo
1 Malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa kaj tre sorba substanco, produktata de samnoma marbesto.
spontanea
Okazanta per si mem, propramove, sen ia devigo aŭ ekstera influo.
sporto
Ĉiaspeca korpa ekzerco celanta ne nur plezuron aŭ sanecon, sed ankaŭ lertecon.
sprita
Posedanta spiritan kapablon kaj viglecon esprimi ĉion originale, neatendite kaj plaĉe.
sprono
Ŝtala pikilo, kiun rajdanto alfiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li stimulas la ĉevalon.
sputi
(tr)
Elĵeti tra la buŝo sangon aŭ mukaĵon.
stabo
[mil] Supera ĉefoficiraro havanta la direkton de la armeo aŭ de ĝia parto.
stablo
1 Tablo por metia laboro.
2 Movebla kunmetaĵo el stangoj por subporti ion.
3 Movebla kunmetaĵo sur kiu pentristo metas la tolon por pentri sur ĝi.
stacio
Loko, kie haltas vagonaroj, tramoj, aŭtobusoj, ŝipoj por preni aŭ lasi pasaĝerojn.
stadio
1 [iam] Ĉe grekoj, mezuro unuo, valoranta 184,97 m.
2 [med] Ĉiu fazo de intermita malsano.
3 (f) Fazo de disvolvo.
4 (f) Klare distingebla grado, parto de evoluo.
stalo
Brutejo, loĝejo por brutaro.
stalagmito
Kalka kaj vertikale elstaranta konuso, formiĝanta sur la fundo de grotoj pro la konstanta gutado de kalkoriĉa akvo.
stalaktito
Kalka pendanta konuso, formiĝanta sur la plafono de grotoj pro la konstanta gutado de kalkoriĉa akvo.
stameno
[bot] Virseksa organo de floro.
stampi
(tr)
1 Fari markon sur io per premfrapo.
2 (f) Enmarteli ion al iu aŭ en ion.
3 (f) Karakterizi ion aŭ iun.
stano
[ĥem] [Sn] Ĥemia elemento. Griza, facile fandebla metalo.
standardo
Flago servanta kiel militista, religia, nacia aŭ alispeca simbolo.
stango
Ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el ligno aŭ metalo.
stari
(netr)
1 Resti senmove kaj vertikale sur piedoj, fundamento, bazo.
2 (f) Resti senmove ; stagni.
stato
Maniero esti.
statistiko
1 Scienco celanta metodan klasigon de amasaj fenomenoj de l’ socia vivo per nombra prezento.
2 [kom] Scienco pri kalkulado, klasifiko kaj formoj.
statuo
Figuro el ŝtono, ligno, metalo, gipso k.s., prezentanta homon, beston aŭ alegorion.
staturo
Alteco de la homa korpo.
stearino
[ĥem] Senkolora kaj senodora substanco, el kiu konsistas preskaŭ ĉiuj bestaj grasoj kaj el kiu oni fabrikas kandelojn.
stebi
(tr)
Kunkudri plurajn ŝtofpecojn kudrile kaj per regulaj punktoj antaŭe kaj malantaŭe.
stelo
[astr]
1 Ĉiela korpo brilanta per sia propra lumo.
2 Astro.
3 (f) Objekto simila al stelo.
4 (f) Fama persono.
stenografi
(tr)
Skribi per speciala mallongigita skribo, kiu permesas skribi same rapide, kiel oni parolas.
stenografio
Mallongigita skribo, permesanta skribi la rapidecon de parolanto.
stepo
Granda, senarba kaj nekulturita lando, kie kreskas nur sovaĝa herbo.
sterko
1 Ekskrementaĵo miksita kun pajlo, uzata por plibonigi la teron.
2 Artefarita produkto uzata por la sama celo.
sterledo
[zoo] Genro de sturgoidoj, el kies ovoj oni faras kaviaron.
sterni
(tr)
1 Disetendi, malvolvi, diskuŝigi.
2 (f) Disetendi, disvolvi, detale prezenti.
stertori
(netr)
Eligi raŭkan sonon kaŭze de malfacila spirado.
stilo
1 Karakteriza maniero esprimi siajn pensojn.
2 Maniero karakterizanta verkon de artisto, epoko, popolo.
stimuli
(tr)
Eksciti ies aktivecon, fervoron.
stipo
1 [bot] Genro de gramenacoj, herbo.
2 [bot] Subportilo de la ĉapelo ĉe fungoj.
stipendio
Jara subvencio donata por ebligi al iu studadon.
stofo
[iam] Rusa mezuro por fluidoj, iom pli ol unu litro.
stoika
1 Apartenanta al la doktrino de Zenono.
2 Sinreganta kaj trankvile elportanta suferon, ĉagrenon kaj doloron.
stomako
[anat] Organika, sakforma organo de digestado.
stoplo
[bot] Trunko de greno, restanta sur la kampo post la falĉado.
strabi
(netr)
Nekapabli direkti ambaŭ okulojn al la sama direkto.
stranga
Kaŭzanta miron pro eksterordinareco.
strato
Vojo en urbo aŭ vilaĝo, kun ambaŭflanka vico da domoj.
strategio
1 [mil] Arto prepari planon de militkonduko.
2 (f) Arto kombini por atingi volitan celon.
strebi
(netr)
Energie streĉi la fortojn de la korpo aŭ de la spirito por atingi ian celon.
streĉi
(tr)
1 Forte tiri elastan korpon por ĝin rigidigi.
2 Energie uzi siajn fortojn.
streki
(tr)
Fari linion per unusola movo de plumo aŭ de krajono.
strio
1 Longa kaj mallarĝa peco kun paralelaj randoj.
2 Longa kaj mallarĝa streko.
strigo
[zoo] Genro de strigoidoj, viandomanĝa noktobirdo.
strigli
(tr)
Brosi kaj purigi la harojn de ĉevalo per speciala ilo.
striko
Memvola amasa ĉeso de laboro flanke de laboristoj, kiel rimedo de socia, ekonomia aŭ politika batalo.
striknino
[ĥem] Organika alkaleca substanco, maldolĉa kaj venena.
strofo
Grupo da versoj, formanta certan ritman tuton.
strukturo
1 Maniero laŭ kiu estas kunaranĝitaj aŭ kunmetitaj la diversaj partoj de maŝino, konstruo, organismo aŭ de tutaĵo.
2 [ĥem] Ĥemia konstruo de substanco, kiu konsideras ne nur la econ kaj la nombron de atomoj en ero, sed ankaŭ la manieron laŭ kiu ili sin ligas.
struto
[zoo] Genro de strutoidoj, la plej granda kurbirdo, vivanta en Afriko kaj kies plumoj estas tre valoraj.
studi
(tr)
1 Science esplori.
2 Sindediĉi diligente al lernado.
studento
Lernanto en supera lernejo.
stuki
(tr)
Tegi muron per miksaĵo el kalko kaj sablo aŭ alia ŝmiraĵo.
stulta
Tute sensprita, malinteligenta.
stumpo
1 Parto restanta el ia tuto, kies plej grandan parton oni forhakis, fortranĉis aŭ detruis.
2 [med] Restaĵo de amputita membro.
stupo
Implikaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, restantaj dum ŝpinado, kaj uzataj por ŝtopi.
sturgo
[zoo] Genro de ganoidoj, marfiŝo atinganta longecon de ses metroj, kiu eniras riverojn por fraji kaj el kies ovoj oni faras kaviaron.
sturno
[zoo] Genro de sturnoidoj, birdo, lernanta facile kanti kaj paroli.
sub
Loka prepozicio montranta, ke io estas pli malalte ol io alia.
subita
Okazanta rapide kaj neatendite.
subjekto
1 [gram] Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo.
2 [filo] La spirito, kiu konas, rilate al la objekto, kiu estas konata.
subjektiva
1 Persona, individua, aparta.
2 Dependa de individua opinio, gusto.
subjunktivo
[gram] Verba modo montranta, ke la ago esprimata de iu verbo estas rigardata kiel dependa de alia verbo.
sublimato
1 [ĥem] Substanco vaporigita kaj kolektita en solida stato.
2 [ĥem] [HgCl2] Hidrarga biklorido.
substanco
1 Ĉiu speco de materio.
2 [filo] Tio, kio estas senŝanĝa, daŭra.
3 La esenco de mondo perceptebla per senco, sed esenco efektive ekzistanta kaj ne nur imagebla.
substantivo
[gram] Vorto, kiu servas por nomi personon, objekton aŭ ideon.
subtila
1 Konsistanta el delikataj, etaj eroj.
2 Rimarkanta aŭ esprimanta la plej delikatajn nuancojn kaj diferencojn.
subvencio
Oficiala monhelpo.
suĉi
(tr)
Altiri sukon el objekto aŭ fluidon el io en la buŝon farante malplenon.
sudo
1 Parto de la terglobo kontraŭdirekta al la nordo.
2 Parto de la lando kontraŭdirekta al la nordo.
suferi
Senti doloron fizikan aŭ moralan.
sufiĉa
Estanta en tia kvanto, kia estas necesa.
sufikso
Afikso, almetata post la radiko.
sufloro
Homo, kiu flustras al aktoro la vortojn de la rolo.
sufoki
(tr)
1 Morti pro manko de aero.
2 Mortigi haltigante la alfluon de la aero, la spiradon.
3 (f) Forigi, haltigi, sendanĝerigi, malhelpi.
sugestio
Volo, deziro, sento, ideo elvokita ĉe alia homo per hipnotigo.
suko
1 Organika nutra fluido.
2 (f) Tio, kio estas la plej esenca.
sukceno
Malmola flava, diafana rezino, formiĝinta en malnova geologia epoko, el kiu oni faras diversajn malgrandajn objektojn.
sukcesi
(netr)
Havi, atingi feliĉan kaj bonan rezultaton.
sukero
1 [ĥem] Kristaliĝema principo, tre divastigita en la naturo.
2 Blanka, dolĉa substanco, fabrikata el diversaj plantoj, precipe el betoj kaj kiun oni aldonas al diversaj manĝoj, por ilin plidolĉigi, pliagrabligi.
sulfuro
[ĥem] [S] Ĥemia elemento. Flava, senodora, facile fandebla solido, kun blua flamo, kiun oni trovas en la naturo kombine kun metaloj.
sulko
1 Longforma fosaĵo, kiun faras plugilo en la tero.
2 (f) Longforma kavaĵo.
sultano
1 [iam] Turka imperiestro.
2 Mahometana aŭtokrata regnestro.
sumo
1 [mat] Rezultato el adicio de pluraj kvantoj.
2 Certa kvanto da mono.
3 (f) Tuto.
suno
1 Centra lumiga astro de la mondo en kiu ni vivas.
2 Astro, konsiderata kiel centro de alia planedara sistemo.
supo
Manĝo, konsistanta el fluido kaj en ĝi kuiritaj legomoj, viando, fruktoj k.t.p.
super
1 Prepozicio montranta, ke io estas supre de io alia, sed ne kuŝas sur ĝi.
2 Prefikso, havanta la saman sencon.
superlativo
[gram] Formo adjektiva aŭ adverba esprimanta la plej altan gradon.
superstiĉo
Kredo al mistera, supernatura povo de objektoj, agoj, paroloj, cirkonstancoj.
supozi
(tr)
Konsideri ion kiel veron, ne havante certajn pruvojn por tio.
supre
En alta loko ; en la plej alta loko.
sur
1 Loka prepozicio montranta, ke io estas supre de io alia, ripozante sur ĝi, tuŝante ĝin.
2 Prefikso, havanta la saman sencon.
surda
1 Havanta nur tre malfortan aŭ tute ne havanta kapablon aŭdi.
2 (f) Senkompata, nefleksebla.
3 (f) Mallaŭta, malmulte sonora.
4 (f) Senbrua.
surprizi
(tr)
1 Subite, neatendite renkonti, alveni.
2 (f) Mirigi per sia neatenditeco.
surtuto
Longa vira vesto, kies baskoj plene ĉirkaŭas la korpon.
suspekti
(tr)
Supozi, ke iu estas kulpa.
susuri
(netr)
1 Eligi sonon malfortan kaj iom sekan kiel de ĉifita papero, silko, teksaĵo k.s.
2 (f) Murmuri, flustri.
sutano
Pastra longa vesto, butonumata antaŭe.
svarmi
(netr)
1 Amase moviĝi en ĉiujn direktojn.
2 (f) Esti multnombra.
svati
(tr)
Proponi iun al alia por geedziĝo ; peri por aranĝi geedziĝon.
sveni
(netr)
Perdi konscion kaj movkapablon.
svingi
(tr)
1 Rapide kaj ripete movi ion en la aero.
2 Rapide movi ion antaŭ ol levi.

al la kaplitero R   — S —   → al la kaplitero Ŝ

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert