Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero I   — J —   → al la kaplitero Ĵ


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— J —


j ja jaguaro jako jam januaro jaro jasmeno je jen jes Jesuo Jezuo jezuito jodo ju jubileo judo judaismo jugo juglando juĝi juki julio juna jungi junio junipero junko jupo juro justa juvelo


j
Finaĵo de la pluralo.
ja
Adverbo por esprimi jesigon, certigon, plifirmigon.
jaguaro
[zoo] Speco de feloido, rabobesto kun flava, nigre makulita felo.
jako
Mallonga vira vesto, kovranta la superan parton de la korpo.
jam
Adverbo esprimanta : antaŭ la nuna momento, antaŭ pli longa tempo, sen plua atendo, antaŭ nun, tuj de, post tiam.
januaro
La unua monato de la jaro laŭ la gregoria kalendaro.
jaro
Tempo dum kiu la tero faras sian rondiron ĉirkaŭ la suno.
jasmeno
[bot] Genro de oleacoj, arbeto kun bonodoraj floroj.
je
Prepozicio kun nedifinita signifo, kiun oni povas ĉiam uzi, kiam la senco de la frazo ne montras klare, kiun prepozicion oni devas uzi.
jen
Vorto uzata por montri ion proksiman en la spaco aŭ en la tempo.
jes
Interjekcio uzata por konsenti, aprobi, permesi.
Jesuo, Jezuo
Laŭ kristanoj, filo de Dio kaj ilia Savinto.
jezuito
1 Membro de la religia societo fondita de Lojola.
2 (f) Ruza hipokritulo.
jodo
[ĥem] [J] Ĥemia elemento, malhele griza metaloido kun metala brilo, uzata en la medicino kaj fotografarto.
ju
Konjunkcio uzata antaŭ pli malpli por esprimi ideon paralele al des kun kies varioj alia ideo varias.
jubileo
Datreveno de grava fakto.
judo
Nomo de hebreoj depost la babilona ekzilo.
judaismo
Kredo kaj moroj de judoj.
jugo
1 Transversa ligna peco, kiun oni metas sur la kolon de jungbovoj.
2 Transversa lanco, ligita al du aliaj, vertikale fiksitaj en la tero, sub kiu la antikvaj romanoj devigis trairi la venkitajn malamikojn.
3 (f) Sklaveco, sklava laboro, servuto.
juglando
[bot] Nukso de juglandujo, genro de juglandacoj, arbo kies lignon oni uzas por meblofarado.
juĝi
(tr)
1 Decidi laŭleĝe kaj laŭjure ĉu iu estas kulpa aŭ senkulpa, prava aŭ malprava.
2 (f) Esplori ion kaj esprimi sian opinion.
juki
(tr)
Kaŭzi malagrablan, pikan impreson sur la haŭto.
julio
La sepa monato de la jaro.
juna
Malmultaĝa ; ekzistanta, vivanta de nelonge.
jungi
(tr)
Alligi iun aŭ ion al tirota objekto.
junio
La sesa monato de la jaro.
junipero
[bot] Genro de koniferoj, arbeto kies beroj estas uzataj por aromigi brandon.
junko
[bot] Genro de junkacoj, planto kun diversspecaj trunketoj, kreskanta en malsekaj grundoj kaj uzata por fari matojn, korbojn.
jupo
Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo.
juro
Leĝoscienco.
justa
1 Konforma al leĝo kaj juro.
2 Respektanta egale ĉies rajtojn.
juvelo
Malgranda ornamaĵo garnita per multekostaj ŝtonoj.

al la kaplitero I   — J —   → al la kaplitero Ĵ

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert