Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la kaplitero E   — F —   → al la kaplitero G


Oficiala Vortaro de Esperanto

S. Grenkamp, 1937

— F —


fabo fabelo fablo fabriko faceto facila fadeno fago fagoto fajenco fajfi fajli fajro fako fakiro faksimilo fakto faktoro fakturo fakultato fali falango falbalo falĉi faldi falko falsi famo familio familiara fanatika fandi fanfaro fanfaroni fantazio fantomo fari faringo farmi farmacio farso farti faruno fasado fasko fasono fasti fatala faŭko favo favora fazo fazano fazeolo feo febro februaro feĉo federacio felo feliĉa felietono felto feminismo feministo femuro fendo fenestro fenikso fenkolo fenomeno fero ferdeko ferio fermi fermento fervoro festo festeni festono fetiĉo feŭdo fi fiakro fianĉo fiasko fibro fidi fidela fiera figo figuro fikcio fiksi fiktiva filo filantropo filantropio filio filiko filologo filologio filozofo filozofio filtri fini finalo financo fingro firma firmo fisko fistulo fiŝo fiziko fiziologio fizionomio fjordo flago flagri flamo flano flanelo flanko flari flati flava flegi flegmo fleksi fleksio fliki flirti floko floro floreno floso flui flugi fluida flustri fluto foiro fojo fojno foko fokuso folio fono fondi fonetiko fonografo fonto fontano for forgesi forĝi forko formo formala formato formiko formulo forno forta fortepiano fortika forumo fosi fosforo fosto fotografi frago fragmento frajo frako frakasi frakcio frakseno framasono frambo frandi frangolo franĝo franko frapi frato fraŭlo frazo fregato fremda freneza fresko freŝa fringo fringelo fripono friso friti frivola frizi fromaĝo fronto frontono frosto froti frua frugilego frukto frunto ftizo fuko fulgo fulmo fumo fundo fundamento funebro funelo fungo funkcii funto furaĝo furio furioza furoro furunko fusteno fuŝi futo


fabo
[bot] Genro de legumenacoj, legomo kun grandaj grajnoj.
fabelo
Fantazia, imagita rakonto.
fablo
Mallonga alegoria rakonto finiĝanta per morala instruo.
fabriko
Ejo, en kiu oni produktas pogrande varojn.
faceto
Malgranda glata supraĵo.
facila
1 Senpene farebla, plenumebla.
2 (f) Apenaŭ sentebla.
fadeno
Maldika fibro por ligi, kudri, teksi.
fago
[bot] Genro de fagacoj, arbo, kies ligno estas uzata por fabrikado de mebloj kaj semoj por ekstrakti oleon.
fagoto
[muz] Ligna blovmuzikilo por ludi malakutajn partojn.
fajenco
1 Speco de argilo el kiu oni faras potojn, vazojn.
2 Objekto farita el fajenco.
fajfi
1 Eligi tre akran sonon per la buŝo.
2 (f) Eligi akrajn sonojn por esprimi sian malkontenton.
fajli
(tr)
1 Glatigi, malkrudigi per speciala ŝtala instrumento metalon aŭ lignon.
2 (f) Glatigi, perfektige finpretigi verkon.
fajro
1 Fenomeno konsistanta el lumo kaj varmo, produktiĝanta ĉe la brulkonsumado de certaj substancoj.
2 (f) Entuziasmo, forta pasio, ekscito.
fako
1 Tirkesto por teni objektojn.
2 (f) Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco ; specialeco, metieco.
fakiro
Hinda mahometana piulo celanta perfektiĝon per korpaj rigoraĵoj.
faksimilo
Ekzakta reprodukto de skribo, desegno per fotografa procedo.
fakto
Okazaĵo.
faktoro
1 Makleristo.
2 [mat] Ĉiu el la nombroj, kiujn oni multobligas unu per la alia por ricevi la rezulton.
3 Kaŭzo de fenomeno aŭ de rezultato.
fakturo
Detala noto de venditaj varoj.
fakultato
Universitata fako.
fali
(netr)
1 Malleviĝi pro perdo de ekvilibro.
2 Iri de supre malsupren pro propra pezo.
3 (f) Ruiniĝi, perei, morti ; transiri de pli bona stato al pli malbona ; rapide frapi iun aŭ ion.
falango
1 Macedona bataltaĉmento kun longaj pikiloj.
2 Batalpreta anaro.
3 Ĉiu el la artikigitaj ostoj, el kiuj konsistas fingroj.
falbalo
Krispe faldita ŝtofpeco alkudrita sur virina vesto.
falĉi
(tr)
Detranĉi herbon, grenon per speciala akra tranĉilo nomata falĉilo, kiu konsistas el longa ligna tenilo kaj longa, larĝa, kurba ŝtala klingo.
faldi
(tr)
Kunmeti duoble aŭ pluroble tolon, drapon, paperon k.t.p.
falko
[zoo] Taga rabobirdo uzata por ĉasi malgrandajn bestojn.
falsi
(tr)
Trompe imiti, aliiĝi, ŝanĝi la staton, konsiston aŭ aspekton de io.
famo
1 Publika, nepreciza onidiro.
2 Granda diskonateco.
familio
1 Geedzoj kun siaj infanoj.
2 Parencaro.
3 Grupo da specaroj.
familiara
Intima, senĝena, senceremonia.
fanatika
Blinde fervora kaj senindulga en politiko, doktrino, religio.
fandi
(tr)
Fluidigi per varmo solidajn korpojn.
fanfaro
1 Mallonga, kadenca militista ario, ludata per kupraj muzikiloj.
2 Orkestro uzanta nur kuprajn muzikilojn.
fanfaroni
(netr)
1 Sin glori per afektataj meritoj, kiujn oni ne posedas.
fantazio
Krea aŭ kaprica imagopovo.
fantomo
1 Aperaĵo videbla, sed nepalpebla ; spirito.
2 (f) Ŝajno, nerealeco.
fari
(tr)
1 Kaŭzi, ke io okazu.
2 Krei, produkti, verki.
3 Plenumi agon, okazigi rezultaton, pasigi de unu stato en alian.
faringo
Kavo inter la buŝo kaj ezofago.
farmi
(tr)
Lupreni laŭ kontrakto teron por ĝin kulturi.
farmacio
Scienco pri la medikamentoj kaj ilia preparado.
farso
1 Neserioza, vulgara teatraĵeto.
2 (f) Vulgareca ago.
farti
(netr)
Esti en bona aŭ malbona sanstato.
faruno
Elgrena muelaĵo.
fasado
Antaŭa, frunta parto de konstruo.
fasko
1 Aro da samspecaj kunigitaj longaj objektoj.
2 Aro da lumaj radioj el la sama lumfonto.
fasono
Formo, maniero, modelo laŭ kiu estas farita vesto.
fasti
(netr)
1 Sindeteni de manĝado.
2 Sindeteni de viandomanĝo pro pieco.
fatala
1 Neevitebla laŭ la sorto.
2 Tre malfeliĉiga, perdokaŭza, ruiniga.
faŭko
1 Buŝego de rabobesto.
2 (f) Granda, timiga malfermaĵo ; abismo, senfundaĵo.
favo
Kaphaŭta malsano karakterizata per krustoj, kiujn produktas parazitaj fungoj.
favora
1 Bonvola, helpopreta, indulga.
2 Sukcesiga, faciliga.
fazo
1 [astr] Perioda aspektoŝanĝo sub kiu astro sin prezentas dum ĝia ĉirkaŭiro.
2 Ĉiu sinsekva stato en la evoluo de fenomeno, okazo.
fazano
[zoo] Genro de fazanoidoj, bela birdo kun longa vosto.
fazeolo
[bot] Genro de legumenacoj, amelhava legomo.
feo
[mit] Fabela estaĵo kun supernatura povo.
febro
1 Malsana simptomaro karakterizata ĉefe per plialtiĝo de la korpa temperaturo.
2 (f) Forta pasio, ardo, ekscito.
februaro
La dua monato de la jaro.
feĉo
Substanco kaŭzanta fermentadon de biero, de panpasto.
federacio
Ligo, unuiĝo de tute memstaraj societoj, ŝtatoj, organizoj por komuna celo, agado.
felo
Kruda besta haŭto.
feliĉa
1 Ĝuanta animan kontentecon.
2 Sukcesanta, bonŝanca ; favorata de la sorto.
felietono
1 Artikolo literatura, scienca, kritika publikigata en malsupra parto de gazeto.
2 Fragmento de romano publikigata sinsekve en ĵurnalo.
felto
Lana aŭ hara ŝtofo, farita per kungluo kaj kunpremo.
feminismo
Doktrino kaj movado celanta havigi al virino egalecon kun viro laŭ ĉiuj vidpunktoj.
feministo
Adepto de la feminismo.
femuro
Malsupra membroparto de la kokso ĝis la genuo.
fendo
Mallarĝa, laŭlonga truo.
fenestro
Malfermaĵo en muro por enlasi lumon kaj aeron.
fenikso
1 Fabela birdo renaskiĝanta el sia propra cindro.
2 (f) Persono unika, malofta en sia speco.
fenkolo
[bot] Genro de umbelacoj, aroma legomo.
fenomeno
1 Ĉio, kion oni perceptas per la sentoj aŭ per la konscio.
2 Natura okazaĵo, kiu frapas la imagon.
3 Objekto aŭ estaĵo reprezentanta ion eksterordinaran, ion maloftan.
4 (f) Persono rimarkinda pro sia talento, siaj agoj.
fero
[ĥem] [Fe] Ĥemia elemento, forĝebla metalo.
ferdeko
Planko kovranta la ŝipon.
ferio
Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori.
fermi
(tr)
1 Malebligi eniron aŭ eliron.
2 (f) Ĉesigi.
fermento
Organika substanco kaŭzanta malkomponiĝon de aliaj organikaj korpoj.
fervoro
Granda aktiveco, agemo inspirita de kredo, amo, sindonemo al io aŭ iu.
festo
Senlabora tago por rememorigi gravan fakton religian, politikan, publikan aŭ privatan.
festeni
(tr)
Lukse, solene manĝi.
festono
1 Ornamaĵo en formo de duonkrono el floroj, verdaĵo, koloraj teksaĵoj.
2 Arkitektura ornamaĵo imitanta festonon sub 1.
3 Ornamaĵo de ŝtofa rando formita per arkoformaj dentetoj, ordinare broditaj.
4 Brodaĵo imitanta festonon sub 1.
fetiĉo
1 Objekto adorata de iuj kiel diaĵo.
2 (f) Objekto, al kiu superstiĉuloj atribuas feliĉan influon.
3 (f) Persono por kiu oni havas specon de kulto.
feŭdo
Mezepoka nobela bieno donita de supera sinjoro al vasalo laŭ difinitaj kondiĉoj.
fi
Interjekcio esprimanta abomenon kaj kiu estas uzata kiel prefikso por esprimi moralan, internan malŝaton de la radika ideo.
fiakro
Luebla kaleŝo dispone al publiko.
fianĉo
Persono, kiu promesis edziĝon.
fiasko
Kompleta malsukceso.
fibro
Tre maldika fadeno, kiu kun samspecaj fadenoj, paralele kunmetitaj en faskoj, konsistigas certajn homajn, bestajn kaj vegetaĵajn korpojn.
fidi
Kredi, ke iu bone plenumos laboron, servon, kiun oni donis al li.
fidela
1 Konscience plenumanta sian devon.
2 Ne perfida.
3 Konforma al la originalo aŭ al la vero.
fiera
1 Konscia pri siaj meritoj.
2 Havanta noblajn kaj dignajn sentojn.
3 Malhumila, sintrotaksanta.
figo
[bot] Dolĉa, mola frukto de figujo, genro de morusacoj.
figuro
1 Ekstera, videbla formo de korpo ; aspekto.
2 Videbla formo prezentata per belarto.
3 Kuniĝo de linioj, punktoj, supraĵoj.
4 Metafora esprimo.
5 Grupo de muziknotoj formanta unu el la konsistigaj elementoj de muzika temo.
6 Sportaj aŭ dancaj moviĝoj formantaj tuton.
fikcio
Arbitra kreaĵo de la fantazio.
fiksi
(tr)
1 Senmovigi alligante al io.
2 (f) Igi neŝanĝebla, senmova.
3 Igi fotografaĵon nedifektebla de la lumo.
fiktiva
Nereala, ŝajna, malvera (= fikcia).
filo
Virseksa ido rilate al la gepatroj.
filantropo
Bonfarema, humana homo.
filantropio
Bonfaremo, humaneco.
filio
Firmo, institucio dependa de alia ĉefa.
filiko
Ĝenerala nomo de angiaj kriptogamaj plantoj kun belaj randaj verdaj folioj.
filologo
Filologiisto.
filologio
Lingvoscienco.
filozofo
1 Filozofiisto.
2 Saĝa pacienca kaj trankvilanima homo.
filozofio
1 Scienco pri la esencaj principoj kaj kaŭzoj de la estado.
filtri
(tr)
Pasigi fluidaĵon tra penetrebla tavolo por ĝin purigi.
fini
(tr)
1 Ne plu agi, ĉesi fari.
2 Komplete plenumi, tutfari.
3 Konsistigi lastan parton de io.
finalo
Fina parto de muzika verko.
financo
1 Stato de el- kaj enspezoj.
2 Monaj rimedoj, pri kiuj disponas ŝtato, institucio aŭ privatulo.
3 Scienco studanta la monan administradon.
fingro
Ĉiu el la ekstremaj moveblaj partoj de mano kaj piedo.
firma
1 Forte fiksita, neŝancelebla.
2 Ne cedema sub premo.
3 (f) Certa, malfacile ŝanĝebla, konstanta.
firmo
1 Nomo de komerca entrepreno.
2 La komerca entrepreno mem.
fisko
1 Ŝtata trezorejo.
2 Ŝtata administracio, kies tasko estas enkasigi la impostojn.
fistulo
Kanaleto konstante kondukanta puson, fekaĵon el absceso.
fiŝo
Vertebra besto kun brankoj kaj naĝiloj, vivanta en akvo.
fiziko
Scienco pri la propreco de korpoj kaj la leĝoj, kiuj ŝanĝas ilian staton kaj moviĝon ne ŝanĝante ilian molekulan strukturon.
fiziologio
Scienco pri la organoj kaj funkcioj de la vivantaj estaĵoj.
fizionomio
1 Vizaĝesprimo, vizaĝtrajtoj.
2 (f) Karakteriza aspekto de persono aŭ afero.
fjordo
Mallarĝa, longa kaj profunda golfo, kies bordoj estas krutaj.
flago
Peco de tolo aŭ ŝtofo adaptita al stango servanta kiel ornamo dum festoj, solenoj aŭ por fari signalojn.
flagri
(netr)
1 Eligi tremantan flamon.
2 Intermite treme brili.
flamo
1 Brila lumo produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo.
2 (f) Pasio, entuziasmo, ardo.
flano
Plata bakaĵo el pasto ofte kun fruktoj, konfitaĵoj k.t.p.
flanelo
Maldika kaj malpeza ŝtofo el delikata lano.
flanko
1 Dekstra aŭ maldekstra, ekstera aŭ interna, antaŭa aŭ dorsa parto de io.
2 Ĉiu direkto konsiderata aparte de aliaj.
3 (f) Ĉiu speciala aspekto de iu problemo, afero.
flari
(tr)
Esplori kaj percepti odoron.
flati
(tr)
1 Laŭdi iun por plaĉi al li.
2 Esti tre agrabla al iu.
flava
Havanta koloron de velkinta folio, oro, citrono.
flegi
(tr)
1 Zorgi kaj kontentigi ĉiujn bezonojn de iu.
flegmo
Malrapida, trankvila, malvarmsanga, neemociema temperamento.
fleksi
(tr)
1 Kurbigi, arkigi.
2 (f) Humiligi, obeigi, cedigi.
fleksio
Modifoj de vorto laŭ deklinacio kaj konjugacio.
fliki
(tr)
1 Ripari surfiksante pecojn sur la truita difektita objekto.
2 (f) Ripari ion mallerte.
flirti
(netr)
1 Delikate moviĝi en la aero tien kaj reen ; flugi ĉirkaŭ io.
2 Amindumi.
floko
1 Malgranda peceto de materio.
2 Neĝero, tufero leviĝanta en la aero per nura ekblovo kaj falanta tre malrapide.
floro
1 Ordinare kolora kaj bonodora parto de vegetaĵo enhavanta la reproduktajn organojn.
2 (f) Ĉio, kio donas per sia freŝeco, beleco, delikateco impreson de floro.
3 (f) La plej bona anaro el tuto.
floreno
Nomo de multaj iamaj moneroj.
floso
1 Trabaro por surakva transporto de la ligno el kiu ĝi konsistas.
2 Similspeca trabaro por transporti homojn kaj aĵojn.
flui
(netr)
1 [pri fluido] Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo.
2 Amase, seninterrompe, iri, direktiĝi, sekvi.
3 (f) Glate kaj facile pasi !
flugi
(netr)
1 Sin movi en la aero per specialaj membroj kiel birdoj kaj insektoj.
2 (f) Rapide pasi de loko aŭ momento en alian.
fluida
Flueca aŭ gasa.
flustri
1 Paroli sen vibrado de la voĉaj kordoj, paroli mallaŭte.
2 (f) Murmureti, delikate brueti.
fluto
Muzikilo konsistanta el tubo kun truoj kaj klavoj, en kiun oni blovas tra flanka truo por eligi sonojn.
foiro
Granda publika komerca kunveno aranĝata periode je fiksa dato por elmontri kaj vendadi varojn.
fojo
Ĉiu el la okazoj, kiam io okazas.
fojno
Falĉita kaj sekigita herbo, uzata kiel paŝtaĵo.
foko
Mara amfibia felhava mambesto.
fokuso
1 [fiz] Punkto kie kuniĝas la radioj de la lumo post trairo de optika sistemo.
2 [mat] Difinita punkto, kiu servas por determini aŭ konstrui la kurbon de elipso, parabolo aŭ hiperbolo.
3 (f) Ĉefa punkto, centro.
folio
1 La ordinare verda kaj maldika organo de vegetaĵoj, kreskanta sur la trunko aŭ branĉoj.
2 (f) Plata, ebena, kaj maldika objekto.
fono
Efektive ebena aŭ, pro malproksimeco, ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkontrastas.
fondi
(tr)
1 Krei, starigi organizon.
2 (f) Bazi, krei, motivi.
fonetiko
1 Parto de la gramatiko, kiu priskribas kaj analizas la sonajn fenomenojn.
fonografo
Aparato, nun elmodiĝinta, kiu registras kaj reproduktas sonojn per cilindroj.
fonto
1 Loko, kie akvo aŭ alia fluido eliras el la tero.
2 Loko, kie certaj okazaĵoj kreiĝas.
3 (f) Origino, kaŭzo, deveno.
fontano
1 Loko, tubaranĝa konstruo el kie artefare elŝprucas akvo aŭ alia fluido.
for
1 Adverbo esprimanta :
a) malaperon, perdiĝon, deprenon ;
b) malproksimecon.
2 Prefikso esprimanta movon de malproksimiĝo, apartigo, depreno.
forgesi
1 Ne plu memori pri io.
2 Neatenti, preterlasi, lasi pro malatento.
forĝi
(tr)
1 Prilabori feron aŭ alian metalon per fajro kaj martelo donante al ĝi la volatan formon.
2 (f) Prilabori, fari ; hardi, malmoligi.
forko
1 Tenilo kun pluraj longaj dentoj uzata por porti manĝon al la buŝo.
2 (f) Parto de io, kio disbranĉiĝas.
formo
1 Ekstera aspekto de korpoj.
2 Ekstera montriĝo de io.
3 Distinga, kontentiga maniero.
formala
1 Priforma, laŭleĝa, rilata al formo kaj ne al la senco de l’afero.
2 Farita laŭ ceremonia formo.
3 (f) Esprimita precize laŭ formo, plenforma.
formato
Dimensio de presaĵo.
formiko
1 [ent] Insekto vivanta en societoj.
2 (f) Homo aktiva, laborema.
formulo
1 Preciza dirformo fiksita laŭ leĝo kaj kutimo.
2 Esprimmaniero.
3 [mat] Rezulto de algebra kalkulo ĝenerale aplikebla.
forno
1 Fajrujo por kuiri, baki ; por fandi metalojn aŭ aliaj industriaj celoj ; por hejti.
forta
1 Kapabla venki kontraŭstaron, havanta multe da vivenergio.
2 Multe rezista, solida, fortika.
3 Intensa, posedanta altgrade siajn ecojn.
fortepiano
Granda muzika instrumento kun horizontalaj kordoj kaj klavaro.
fortika
1 Havanta firman, rezistan konsiston.
2 Malfacile rompebla, difektebla, venkebla.
3 (f) Malfacile refutebla.
forumo
1 Placo en la antikva Romo, kie oni pritraktadis la publikajn aferojn.
2 Loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj.
3 (f) Juĝopovo de la publika opinio.
fosi
(tr)
1 Fari kavaĵon eligante la teron.
2 (f) Profunde esplori.
3 (f) Sekvi sian vojon, ne deflankiĝi.
fosforo
[ĥem] [F] Ĥemia elemento, senkolora metaloido facile ekbruligebla, uzata por fabriki alumetojn.
fosto
1 Trabo uzata por subteni ion en ĉarpentado.
2 Trabo vertikale starigita en tero.
fotografi
(tr)
Fari bildojn per ĥemia agado de la lumo sur impreseblan platon kun helpo de speciala aparato havanta objektivon.
frago
[bot] Bongusta bero de fragujo, genro de rozacoj.
fragmento
1 Peco de rompita objekto.
2 Peco, aparta parto de literatura verko.
3 (f) Parto de io kontraste al tuto.
frajo
Ovaro de fiŝoj kaj ranoj.
frako
Vira ceremonia vesto, kies surtuto havas du mallarĝajn longajn baskojn.
frakasi
(tr)
1 Disrompi, dispecigi brue.
2 (f) Disrompi, plenvenki, ruinigi.
frakcio
1 Parto de unuo, de tuto.
2 [mat] Kvanto aŭ nombro esprimanta unu aŭ plurajn partojn de la unuo dividita en egalajn partojn.
frakseno
[bot] Genro de oleacoj, arbo kies ligno estas tre fleksebla kaj el kies folioj oni faras sanigan trinkaĵon.
framasono
Ano de iu specifa kultura societo kun sekretaj ritoj celanta kunhelpon inter siaj membroj kaj moralan perfektigon sur la bazo de ĝenerala egaleco, frateco kaj justeco en la socio.
frambo
Bongusta bero de frambujo, arbeto, genro de rozacoj.
frandi
(tr)
Kun plezuro kaj ĝuo manĝi delikatajn manĝojn.
frangolo
[bot] Genro de ramnacoj, arbeto kies beroj kaj ŝelo estas uzataj kiel laksiga rimedo.
franĝo
Ornamaĵo el dense kunmetitaj mallongaj fadenoj, libere pendantaj, por borderi randon de vesto, de meblo k.a.
franko
Monunuo nun uzata en Francujo kaj Svisujo.
frapi
(tr)
1 Bati.
2 Batante produkti sonon.
3 (f) Atentigi forte kaj subite, mirigi.
4 (f) Puni, malmilde trafi.
frato
1 Virseksa ido de samaj gepatroj.
2 Ano de kelkaj religiaj ordenoj kaj de kelkaj societoj.
3 (f) Persono amata kaj traktata kiel frato sub 1.
fraŭlo
Needzigita, senedzina viro.
frazo
1 Kunaĵo de vortoj, havanta kompletan sencon.
2 (f) Parolo sen valoro, belaj vortoj, sed neesprimantaj la opinion de la parolanto.
fregato
1 Trimasta malnova militŝipo.
2 Malpeza militŝipo.
fremda
1 Alilanda, eksterlanda.
2 Senrilata al la koncernata persono aŭ objekto.
freneza
1 [iu] Perdinta prudenton, memkonscion.
2 (f) Perdinta sinregadon pro pasio ; malsaĝega.
fresko
Pentraĵo farita sur ĵus stukita muro.
freŝa
1 Ĵus farita, antaŭnelonge farita.
2 Pro ĵuseco bonkvalita, bonstata.
3 Ne eluzita, nemalkomponiĝinta, nedifektita.
4 Ĵusa, nemalnoviĝinta.
fringo
[zoo] Genro de fringoidoj, birdo kun varikoloraj plumoj kaj dika beko.
fringelo
Unu el la multaj specoj de la familio de fringoidoj.
fripono
1 Ruza trompisto, malhonestulo.
2 (f) Tre ruza homo.
friso
Arkitektura ornamaĵo inter arkitravo kaj kornico.
friti
(tr)
Kuiri manĝon en graso.
frivola
Malserioza, havanta inklinon al vantaj aferoj.
frizi
(tr)
1 Bukligi, krispigi, ondigi ies harojn.
2 Arte kombi ies harojn.
fromaĝo
Manĝaĵo produktita el kazeigita lakto.
fronto
Antaŭa, frunta parto de konstruo kaj de ĉiu alia objekto ; homaranĝo.
frontono
1 Triangula ornamaĵo super fronto de konstruo, super pordo, fenestro, portiko.
2 Ĉiu simila ornamaĵo.
frosto
1 Malvarmo glaciiganta akvon.
2 Malalta temperaturo.
froti
(tr)
Premŝovi unu korpon sur alia tien kaj reen.
frua
Okazanta en tempo proksima al la komenca.
frugilego
[zoo] Genro de korvoidoj, iom pli malgranda ol korniko.
frukto
1 [bot] Produkto de la vegetaĵoj devenanta de floro kaj enhavanta semon de la speco.
2 Ĉiu produkto devenanta de la tero kaj vivantaĵo.
3 (f) Rezultato.
frunto
1 Supra parto de vizaĝo inter la tempioj ĉe homoj kaj bestoj.
ftizo
Pulma tuberkulozo.
fuko
[zoo] Genro de fukacoj, maraj algoj.
fulgo
Nigra defalaĵo, konsistanta precipe el karbono, nekomplete forbrulinta, postlasata de fumo en kamentuboj k.t.p.
fulmo
1 Atmosfera fenomeno konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj kun ekbrilo kaj akompanata de tondro.
2 (f) Subita ekbrilo de io materia aŭ abstrakta.
fumo
1 Vapora nebulo konsistanta el gasoj, vaporo kaj aliaj solidaj eroj, kiu eliĝas el bruliĝanta korpo.
2 (f) Nebulaĵo ; senvalora efemeraĵo.
fundo
1 Plej profunda malsupra parto de io kava.
2 Plej malantaŭa parto de io.
3 (f) Plej intima, plej kaŝita, plej esenca de io.
4 (f) Plej alta grado de malsukceso, de malbonŝanco.
fundamento
1 Masonaĵo sur kiu oni konstruas, kiu formas bazon de konstruo.
2 (f) Esenca, ĉefa principo, bazo.
funebro
1 Malĝojo pro ies morto, pro granda malfeliĉo.
2 Eksteraj distingiloj de tia malĝojo.
funelo
Konusforma ilo finiĝanta per mallarĝiĝanta tubo por transverŝi fluidojn.
fungo
Kriptogama planto nehavanta verdan substancon en siaj ĉeloj, el kiuj unuj estas manĝeblaj kaj aliaj venenaj.
funkcii
(netr)
1 Agi plenumante sian specialon, sian taskon, sian oficon.
2 Plenumi sian taskon (parolante pri organo, maŝino).
funto
Mezuro de pezo.
furaĝo
Herbo, pajlo k.t.p. servanta por nutri brutojn.
furio
1 Diino de venĝo.
2 (f) Tre kolera, malbona virino.
furioza
Tre kolera, senbride freneze kolera.
furoro
Disvastiĝanta modo, sukceso.
furunko
Malgranda dolora surhaŭta erupcio.
fusteno
Ŝtofo el lino kaj kotono kun unu malglata flanko.
fuŝi
(tr)
Malbone fari ion.
futo
Mezuro de longo.

al la kaplitero E   — F —   → al la kaplitero G

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert